Marto 2018

Marina ĉe la limo de Sten Johansson

La rolantoj estas malpli multnombraj ol en la antaŭa libro Marina: la sveda Marina, ŝia dana edzino Helle, la du adoptitaj gefiloj: Tom (Anton) kaj Letti (Leticia). Apenaŭ estas citita la antaŭa generacio. Jen Tomas, la pacperanto (tiun rolon havis la plenkreskulino Marina antaŭe). Unu el liaj du filinoj: Moa. Membroj de la Norda Fronto (naziaj junuloj).

Ankaŭ la sinteno de Marina ne estas sama: en la unua libro, ŝi kvietigis Tomason, en tiu ĉi, ŝi estas ĉiam turmentita (pri la amrilato, kaj ĉefe pro Anton.)

Dum okazinta proceso la defend-argumentoj de la advokatoj ŝajnas al mi tre simplaj, la sinteno de la suspektatoj en la tribunalo, tute neverŝajna.

Estas skribite ke tiu romano povas esti legata tute sendepende de la antaŭa. Tio devigas la verkiston fari oftajn aludojn al la pasinteco por klarigi la sintenon de diversaj rolantoj.

La etoso plej ofte estas tre griza, ĉefe pro la sinteno de Anton kaj la zorgoj de Marina. Helle ne estas tre simpatia. Ŝi provas eduki Antonon per admoneston, sed eskapas el la problemoj: "ŝi legas danan leĝeran romanon de Hanne-Vibeke Holst […] Ni prefere donu prioritaton al ni mem. […] Marina rigardas ŝin. Kiel ŝi povas esti tiel indiferenta?".

Pri kiu limo temas? Ne kiel ĉe Marjorie Boulton (Virino ĉe la landlimo) pri interlanda limo, kvankam la familio loĝas en Malmö, kaj Helle ĉiutage veturas al Kopenhago kaj aliflanke "vere transiris ĉiujn limojn". Sed ĉefe pri la limo de tio, kio estas nervoze eltenebla por Marina.

Anton, kiu naskiĝis en Brazilo de brazilanino, ripetas ke li estas svedo, kaj ke la aliaj rasoj estas forĵetindaj fekaĵoj. Li adoptas rasistan sintenon eĉ rilate sian duonfratinon, pli brunhaŭtan. Li abomenas la eksterlandanojn, la enmingrintojn, la samseksemulojn, la nearjanojn. Li malpermesas al siaj patrinoj eniri lian ĉambron kaj li algluis sur ties vando: REKONKERU LA PATRUJON! PURIGU LA NACION DE LA NIGRA FEĈO! "Feministoj estas nenaturaj. La virinoj naskaj, do ili zorgu pri la infanoj kaj la hejmo. Tio estas laŭ la naturo. Tiel faras la bestoj."

La romano aludas multe da nuntempaj eventoj: la olimipiajn ludojn en Rio-de-Ĵanejro, la dekkvarjarajn norvegajn ĝemelajn kantistojn Marcus kaj Marinus, la atencon faritan de Anders Breivik en Oslo kaj sur la insulo Utoya en 2011, tiujn en Nico, Berlino, Londono kaj Stokholmo.

Jen svedaj kutimoj: studsistemo por eniri universitaton, deviga alternativa puno, ekzemple per servo en la kafeja artmuzeo (sub la respondeco de desegnista iranino, kaj danke al tiu persona kontakto, la sinteno de Anton komencas evolui). Nomadlernejoj por laponoj kaj eskimoj.

La fino estas malfermita. La stilo, la dialogoj, ege simplaj. Ne temas pri grandioza verko, sed facile legebla. Denove problemo pri: ĉu familio povas resti longe stabila? Kiel agrabla junulo povas esti allogata de naziismo? Kiel pritrakti lin?

Alteo (Francio)

 

Reen al:

Marina ĉe la limo Sten Johansson Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo