Novembro 2021:

La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein

Mi pasigis 3 semajnojn kun Julia Agripina en oktobro 2021.

Danke al sia nova verko, Anna Löwenstein refoje transportas nin en la foran pasintecon. La rakonto okazas en la unua jarcento p. K.. Kaj en ŝia romano ni akompanas elstaran virinon, la edzinon de la diigita Roma imperiestro Klaŭdio. Ni sekvas ĉiujn la mafacilaĵojn de Julia, kaj specife ties singardemon laŭlonge de sia mallongtempa vivo. La romano estas tre facile legebla kaj tre agrabla kiel ŝiaj du unuaj romanoj "La ŝtona urbo" kaj "Morto de artisto".

Al mi tre plaĉas la humuro de la verkistino (ĉu tipe brita?) kaj la originalaj tekstoj pri ŝajnaj banalaĵoj, kiel ekzemple je la komenco de la kvara parto, kiam Julia estas en ekzilo sur la insulo Potio kaj ŝi rigardas knabojn sur boateto, kaj observas ilin, vidas kiel ili malaperas sub la akvon por kapti konkobestetojn.

Anna Löwenstein tre interese alternative rakontas la diversajn travivaĵojn de Julia dum ŝia vivo de infanaĝo ĝis morto kaj raportas la memoraĵojn de Julia.

Ĉu tiu roma epoko fundamente diferencas de nia nuna epoko? Kelkaj reĝimoj nuntempe daŭre en nia mondo agadas kiel antaŭe: intrigoj, murdoj, enprizonigoj, ekziloj...

Kaj en demokrataj landoj? La moroj en tiaj landoj ne estas tiel ferocaj, tamen svarmas intrigoj je la pinto de ĉiuj reĝimoj. Eble iam la homaro evoluos al plenkreskiĝo. Sed ĝis nun ni restas la "infana raso"!

Anna refoje regalas nin per sia grava nova verko por nia komunumo. Mi deziras sciigi la legontojn pri la specifa stilo de Anna en la romano pro la originala uzo de la tensoj (kiel ŝi klarigas en la postparolo)

Ŝi indikas:

"Mi tamen devus mencii unu detalon: la oftan transiron al la as-tempo verkita plejparte en la preterito. Ĉar la libro estas verkita tute laŭ la vidpunkto de Agripina kaj multe eniras ŝiajn pensojn, mi ofte trovis la neceson priskribi okazaĵojn pere de ŝiaj okuloj; fakte temis pri speco de neanoncita nerekta parolado. Kvankam ne aperis la enkondukaj vortoj ŝi pensis, ŝi vidis kaj simile, mi sentis la bezonon transiri al la as-tempo. "

Telemo (Francio)

 

Reen al:

La memoraĵoj de Julia Agripina Anna Löwenstein Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo