Majo 2019

La monto de Istvan Nemere

La romano La monto de Istvan Nemere bele surprizis min. La griza nealloga kovrilo ne alte levis miajn atendojn, sed kiam mi eklegis, la rakonto tuj kaptis min, kaj mi finlegis ĝin dum la sumoo-periodo kun plezuro. Temas pri armea majoro, kiu iras viziti izolitan komunumeton loĝantan sur la pinto de alta monto; li enketas pri mistero, specife pri 4 soldatoj, kiuj estis senditaj al la monto dum milito antaŭ kelkaj jaroj. Tra liaj okuloj ni renkontas la montanojn kaj spertas ilian simplan laborplenan kamparan ĉiutagan vivon, kiu tre malsimilas al la vivo de la "subanoj", kiel la majoro (kaj kiel ni, la legantoj).

La libro ne identigas la specifan landon, nek la militon - mi havis impreson de orienta Eŭropo post la dua mondmilito, sed plaĉe ne gravis al mi tiaj konkretaj specifaĵoj. La rakonto havas iom ekstertempan etoson - ne temas pri fantazio aŭ sciencfikcio (kiel en la supraĵe simila intrigo de La fermita urbo de Nemere, ankaŭ pri vizitanto en pli simpla izolita socio), sed estas ia kvazaŭ fabeleco, eventuale budhismeco, malfacile priskribebla. La montanoj estas admirindaj diversmaniere. Sed ili, same kiel ni subanoj, estas neperfektaj.

La mistera enketo mem estas atentokapta kaj interesa: la majoro iom post iom ekscias aferojn pri la pasinteco per interparoloj kun diversaj montanoj. Li, same kiel ni, sentas malcertecon pri iliaj motivoj: ĉu ili danĝeras kaj mensogas, ĉu ili noblas kaj parolas vere? Kaj kion faros la majoro en la fino, ne nur pri la enketo, sed pri sia propra vivo - li sentas sin eksterulo sube, sed samtempe li estas eksterulo sur la monto; kiel akordigi sian vivon? Mi tre ĝuis la romanon kaj rekomendas ĝin. (Krome la lingvaĵo estas ĝenerale facila kaj flua, kaj la vortostoko ne ŝajnis malfacila al mi, do mi opinias ĝin ĝuinda por progresantoj, eble ankaŭambiciaj komencintoj.) La monto bone legeblas kaj kiel suspensa mistera/krima rakonto kaj kiel psikologia/sociologia medito.

Ruselo (Pollando)

 

Reen al:

La monto István Nemere Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo