Septembro 2022:

Morto de artisto de Anna Löwenstein

Tiu romano estas la dua en la serio pri la olda Roma de A. Löwenstein. Sed ĉiuj estas memstaraj romanoj.

Ĝi temas pri la vivo de la cesaro Nerono (Nero) kaj estas prezentata esence el la vidpunkto de iu aktoro, kiu sian sukceson dankumis al la protekto de tiu ĉi regento. Nerono, kiu havis pli multe da ĝojo en la artistado ol en la regado, liberigis la junan viron el la sklaveco kaj ili estiĝis amikoj. Nerono lin superŝutis per donacoj, kaj el dankemo la junulo fermis siajn okulojn antaŭ la misagoj de Nerono. Do, li eĉ helpis lin en tio. Lia lojaleco estas tiel vasta, ke li ne unufoje kuraĝis kritiki la patrinmurdon, kaj li helpis Neronon ankaŭ ĉe la persekuto kaj terura murdado de la kristianoj kaŭzintaj la grandan fajron en Romo, kvankam li ne estis konvinkita de ilia kulpo. Sed ne nur fido kaj dankemo lasis lin agi tiel, ne, memkompreneble li tutcerte ankaŭ timas, ke alikaze Nerono neniigus lin, kiel tiom multajn aliajn homojn. Tial la juna artisto ne povis esti feliĉa.

Ni, legantoj vidas, kia danĝera estas la proksimo al la potenculoj, kaj estus plibone, ne fariĝi dependaj de tiuj. Ĉar nepre la potenco malmoraligitas homojn. Kaj tio validas ankaŭ hodiaŭ, en ĉiuj rilatoj.

La verkistino montras denove sian profundan scion pri la roma historio, kaj montras al ni la vivon en tiu tempo, tiun fojon je la fokuso de artistoj kaj ludoj en la grandaj arenoj.

Bone skribite, bone legeble.

Sed kaŭze de traduko de la famaj nomoj mi havas kelkajn problemojn. Kial ekzemple Kleopatro, sed Agripina? Kleopatro sonas vire kaj ne ĉarme. Kaj ĉiu homo en la mondo konas Kleopatra-n.

Nu do, ne tre grave. Nur iomete ĝenante en la legadoĝuo.

Mi nun ĝojos je mia nova legado pri la antikva Romo - La ŝtona urbo - devus esti la unua, sed mi ne sciis tion antaŭe.

Fiŝino (Germanio)

 

Reen al:

Morto de artisto Anna Löwenstein Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo