Julio 2020:

Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand

Mi legis la tutan libron, kvankam de longe (mi aĉetis ĝin en 2011) mi ne estis allogata de ĝi, sed Moirand estis tre bona esperantisto. La krimromana flanko ne estas tre bona, ĉar tre simplas la intrigo, malmultnombras la rolantoj. Ne necesus la unua paĝo pri la listo de rolantoj, ĉar oni bone komprenas kiu estas kiu, kaj trovi la murdinton ne estas malfacile. Amuzaj kaj ridindaj estas la klubaj esperantistoj kaj la polica leŭtenanto. Abundas la neverŝajnecoj. La romano kaj la kovrilpaĝo, aromas eksmodaj. En la verko, Moirand donas kelkajn bazajn konojn pri Esperanto kaj nomas kelkajn elstarajn Esperanto-verkistojn. Sed se vi flue legas Esperanton tutcerte, vi jam konas tion.

Amuza distraĵo, sed mi pli volonte konsilus al vi la ĉefan verkon de Moirand: Materialoj pri la nuna uzado de la Akuzativo (priesperanta gramatika eseo), FEL 1990. Temas pri kolekto de citaĵoj, kiuj kontraŭdiras unu la aliajn: tiuj verkistoj skribas tiumaniere, kaj aliaj male. Tio en la maniero de Le Bon Usage (La bona uzado) de Maurice Grevisse en la franca lingvo. En la romano tiu aspekto aperas pri la prepozicio "po". Bona argumento por montri, ke Esperanto vere estas vivanta lingvo, ne tiom simpla kiom oni tro ofte asertas. Male al la krimromano, oni ne legas ĝin unu paĝon post la alia, sed ofte povas ĝin konsulti. Moirand, kun kiu mi intersanĝis rilate al la atribuado de la Osiek-Premio okaze de traduko lia de La Libro de la Mirindaĵoj de Marko Polo diris al mi, ke Materialoj estus la plej taŭga kandidato por la premio.

Mi promesis legi nur tri paĝojn en ĉiuj tagoj de la Esperanto-Sumoo, sed vere estis tre facile kaj amuze legi la tuton kaj observi la lingvaĵon.

La libro estis tre severe recenzita far Pascal Dubourg, Sten Johansson, pli milde far József Horváth, ankaŭ far Don Harlow, kaj jam prezentita far Esperanto-Sumoo-istoj en 2014 kaj 2018. Nun ĝi estas rete legebla.

Alteo (Francio)

 

Reen al:

Murdo en Esperantujo Daniel Moirand Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo