Marto 2018

El ombro de l’ tempo de Sten Johansson

En la 1970-aj jaroj, en Kalmar, sude de Svedio, aktivuloj el malaltaj sociaj medioj vendas bultenojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. Ne ĉiuj frekventas la gimnazion. Kelkaj vendas varojn en granda magazeno, busŝoforas, ktp. Roger, la ĉefrolulo iĝas leterportisto. Ili veturas bicikle, diskutas, amoras, trinkas bieron, vinon, kelkaj uzas drogojn. Kvardek jarojn poste, Roger, kiu nun estas konata krimromana verkisto, renkontas okaze de librodediĉo la filinon kiun li apenaŭ konis post tre maloftaj amoradoj kun unu el tiuj junulinoj.

La medio, la etoso de la 70-aj jaroj estas bone elvokitaj: Olimpioj en Munkeno, Usono kiu bombadas Vjetnamion, Allende murdita en Ĉilio, timo pro invado de Sovetunio... Do, el ombro de l'tempo revenas nebule ne nur la sentoj, sed ankaŭ la okazaŭoj kiuj influas la nuntempon.

Plej ofte la roluloj ne estras vere sian vivon, eĉ se ili sentas sin liberaj. La paroj ne estas stabilaj, la gepatroj ne vere proksimaj de siaj infanoj. Ofte la replikoj estas nur adverbo aŭ ekvivalento: "Certe". "Bone". "En ordo": jen la tuta respondo. La medio, la naturo kun la Oelanda ponto, la insulo kun daĉo estas elvokitaj, ankaŭ ekzemple la blanka abitur-kaskedo por tiuj, kiuj sukcesis en la finstuda ekzameno.

La verko estas bone konstruita, kvankam mi ne ŝatas la alternon de ĉapitroj: se neparaj temas pri la 2010-aj jaroj, se paraj, pri la 70-aj. Ĉiu el ili finiĝas tre ofte per krizo. Do la rakonto estas atentokapta. Pluraj svedaj titoloj de libroj (eĉ de Johansson), ankaŭ de diskoj de la antaŭa epoko, estas aluditaj. La malfacilaĵo verki kaj pro tio resti iom ekster la realo kaj la kunuloj, estas bone presentita.

Sten Johansson estas ne nur konata recenzisto (vidu la retejon OLE: Originala Literaturo-Esperanto kiun li tutsole kaj bone estras, aŭ lian eseon Kroze-Proze), sed bona verkisto, kiu ne restis ĉe la facilaj kaj amuzaj rakontoj de sia komenco. Mi ĝuis la legadon kaj sekvis kun intereso la vivon de sufiĉe multe da diversaj rolantoj. La stilo, seka en la dialogoj, proponas kelkfoje belajn dirmanierojn kiel 'la telefon-zombioj' kiuj rigardas surstrate nur sian aparaton, kaj je la fino legeblas interesa listo de ne PIV-aj vortoj kaj iliaj fontoj.

Alteo (Francio)

 

Reen al:

El ombro de l’ tempo Sten Johansson Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo