Majo 2016

Manuel de Seabra: La armeoj de Paluzie

Ĉu vi jam estis neallogata de titolo kaj kovril-paĝo de iu libro, sed post legado tute ravita?
Tio okazis al mi pro la vorto 'Armeoj' kaj tiu 'Paluzie' de mi nekonata: ĉu fantazia lando?
Ĉar la verkisto estas Seabra, kaj la eldonisto, la tiama IEM en Vieno, bone taksitaj de mi (krom por la bindaĵo), mi tamen aĉetis la libron antaŭ 15 jaroj, kaj elfosigis ĝin okaze de la maja Eo-Sumoo de 2016.
Kia bona surprizo! Agrabla rakonto pri plur-generacia familio, laŭ la sentoj de knabo, kiu provas plenigi la truojn de la oficiala familia rakonto. Ĉiuj el la 26 ĉapitroj estas kvazaŭ sendependaj, kiel montras la eldonoj en la portugala, la kataluna (de la aŭtoro) kaj la rusa versio (de aliulo) en kiu la sinsekvo ne samas! Manuel de Seabra klarigas tion en librofina kolofono.
La verkisto, naskiĝinta en 1932, estas portugala, sed vivas en Barcelono, kaj la sufiĉe biografia rakonto pri 4 generacioj estas translokita en la katalunan urbon. Kiel en la pliposta "Malamu vin unu la alian", la politikaj okazintaĵoj estas aluditaj kaj estas interese scii kiel travivis ilin la praavo Edmond, la geavoj Edmond kaj Edviĝa kaj iliaj 10 gefiloj, interalie la patro de la knaba rakontanto, la unuenaskita, pro tio same nomita Edmond. Mankas nek humuraĵoj, nek mezaliancoj.
La rimarkoj de la knabo trafas.
Seabra uzas kiel kutime kelkajn neologismojn, sed ĉio estas tre facile komprenebla.
Legante tiun libron mi pasigis tre agrablajn momentojn.

Alteo

 

Reen al:

La armeoj de Paluzie Manuel de Seabra Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo