Marto 2021:

Pigre pasas la nokto de István Nemere

La temo de ĉi tiu bela romano estas rasa diskriminacio kaj ĝia plej potenca kontraŭveneno - la amo. Ne estas facile verki interesan rakonton pri tia temo sen falo en kliŝojn kaj banalaĵojn, sed la sperta István Nemere brave kaj sukcese atingas la celon. Li verkis intereskaptan, viglan historion, kiu fluas laŭ du paralelaj vojoj. Sur la ĉefa vojo desegniĝas la rilato inter maturaĝa soleca viro kaj juna ciganino hazarde enveninta en lian vivon. Sur flanka vojo fluas raporto pri juĝado okazanta en tribunalo, ĉar okazis krimo. La lerteco de la afero kuŝas en tio, ke ĝis la lastaj paĝoj de la rakonto, la leganto ankoraŭ ne scias, kiu estis la viktimo, kiu estas la akuzito.

Tamen, oni klare rimarkas, ke tiu teknike lerta maniero kapti la atenton kaj scivolemon de la leganto estas nur bela vesto por la verko. Fakte, la aŭtoro intencas montri, per sinsekvo de tre vivecaj scenoj, ke homeco situas trans ĉia klasigo de homoj en rasojn, kategoriojn, haŭtkolorojn, morojn, lingvojn, sociajn poziciojn - unuvorte, en antaŭjuĝajn tavolojn. Tre signifa estas, ke la rakonto sekvas laŭ la sinsekvo de sezonoj, tiel ke bele priskribiĝas la varmaj, la malvarmaj, la floraj, la senfoliaj tagoj dum la vivo de la roluloj, kvazaŭ li transdonus al la leganto la jenan mediton: la vivo estas nelonga, ĝuu ĝin libera de stultaj konceptoj, kiuj ne havas fundamenton.

Alia tre agrabla aspekto de la libro estas la stilo, per kiu ĝi estis verkita. Flua, natura, facila, tamen neniel senkolora. Male, la frazoj estas harmonie belsonaj kaj esprimoriĉaj. Oni povas legi senpene kaj plaĉe. Vidu fragmenton:

"Sur la herbaro de tempo al tempo rampas heliko, precipe post pluvoj ili aperas el la misherbejo ĉebariera. Tiutempe la dommastro rigardas la herbaron kaj paŝas gardeme, prenas la helikojn kaj remetas la vivajn en la misherbejon, eĉ parolas al ili. Ankaŭ la kato ŝatas tiujn komunajn matenojn, ĉiam akompanas la dommastron, se li iras en la ĝardenon. Ofte ĝi kuŝiĝas surherben kaj turniĝas sindoneme, provokante karesojn. Kaj li karesas ĝin."

La hungaro Nemere (nask. 1944) estas escepta verkisto, ne nur pro sia talento sed ankaŭ pro sia eksterordinara fekundeco. Li jam verkis pli ol 700 romanojn, el kiuj dudekon en Esperanto. Ne estas banala atingo produkti tioman kvanton kun tiela kvalito. Per "Pigre pasas la nokto" li riĉigis nian Esperantan literaturon per vigla, pensiga verko kontraŭ diskriminacioj. Mi forte rekomendas la libron, kaj pro la lingva formo, kaj pro la enhavo.

Posovo (Brazilo)

 

Reen al:

Pigre pasas la nokto István Nemere Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo