Majo 2021:

Sekreta taglibro de Julian Modest

La libro havas kvazaŭ du intrigojn. Unu estas pli privata kaj enhavas la evoluon de knabo al plenkreskeco, kun amikoj, interesoj kaj enamiĝoj de junulo ĝis lia surpriza fino sub tute aliaj nomo, laboro kaj amo en alia lando. La dua intrigo estas politika, la aŭtoro priskribas la misfarojn de la stalinismaj sistemoj kaj la ribelon kontraŭ tio, la kruelaĵojn kontraŭ la ribelantoj, la timon kaj kuraĝon de la civitanoj. La lingvaĵo de Modest estas flua, korekta, la frazoj estas mallongaj kaj simplaj. Oni povas facile legi kaj kompreni. Tipe de li estas, ke pri homoj li ĉiam mencias la okulojn trovante plej variajn metaforojn. Aldone li mallonge mencias la haŭton, hararon. Mi ŝatintus, ke la libro havus pli da paĝoj, por ke la homoj en la unua intrigo estu pli individue priskribitaj. Kelkpaĝe mi demandis min, ĉu la aŭtoro forgesis iun homan rilaton sur la vivovojo, kie la protagonisto paŝas antaŭen kaj evoluas lia neevitebla sorto. La tuta graveco de la dua intrigo malkaŝiĝas en la fino. La du intrigoj estas sufiĉe lerte interplektitaj. Avide mi ellegis la libron pli rapide ol mi intencis. Tial dum la lastaj tagoj de la maja sumoo mi legis kelkajn eseojn el la libro Ni kaj Ĝi (de Waringhien kaj Kalocsay). Ankaŭ ili tre plaĉas al mi, kvankam la nivelo de la lingvaĵo postulas pli grandan vortostokon kaj malpli rapidan legadon.

Nebulino (Finnlando)

 

Reen al:

Sekreta taglibro Julian Modest Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo