Julio 2020:

La Sfinkso de Steplando de V.A. Glazunov

La retejo "OLE - Originala Literaturo Esperanta" http://esperanto.net/literaturo/, de la svedo Sten Johansson estas valora esplorejo por amantoj de nia lingvo. Tie troviĝas interalie paĝo, kie oni listigis 25 "klasikajn novelojn". Indas legi tiun kolekton, kaj ĝui plej belajn originalajn rakontojn en Esperanto. Tute hazarde, mi trovis tie mencion al "Belulino Ajsulú", kiu troviĝas en la volumeto "La Sfinkso de Steplando". Mi memoras, ke mi legis tiun libreton antaŭ multaj jaroj, sed mi jam ne bone memoris pri ĝi. Jen bela kialo repreni kaj relegi ĝin! Tion mi faris kun grandega plezuro.

La aŭtoro estis rusa geografiisto, kiu labore vojaĝis en Centra Azio kaj kolektis spertojn pri homoj, pejzaĝoj kaj travivaĵoj - kaj transformis ilin en belan literaturon. Li poezie priskribis la scenejon, la homajn kutimojn, la lokan vivon. La naŭ rakontoj en la simpatia libreto estas al mi, brazilano, ĉiam agrable ekzotikaj, delikataj, noblasentaj. La stilo estas mirinde eleganta kaj sobra. Ĉiu frazo ŝajnas elpensita por flui kiel harmonia rojo, ornamita per meditoj kaj sentemo. Se vi volas legi prozaĵon en perfekta kaj belsona Esperanto, jen ĉi tiu estas indikinda libro.

La aludita rakonto meritas la elekton de Johansson por la antologio. Ĝi estas delikata juvelo pri naiva amo en la kadro de orienta fabelo. La figuro de junulino en vasta, ebena lando, poezie miksiĝas kun la figuro de la legenda Ajsulú, kaj tuŝas la koron de poeto.

Mi forte rekomendas ĉi tiun libron al amantoj de originala altnivela prozo en Esperanto.

Posovo (Brazilo)

 

Reen al:

La Sfinkso de Steplando Vladimir Glazunov Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo