Novembro 2021:

Kaj staros tre alte... de Trevor Steele

La temo de la romano (2006) estas inspirita de la vivo de Jesuo, unu el la grandaj figuroj de la homa historio. En la libro, Li estas nomata Jeŝu bar (filo de) Josef. Unua naskito, Li havos plurajn fratojn kaj fratinojn. Jeŝu vidas diverskolorajn aŭrojn ĉirkaŭ la homoj kaj pro ili. Li ekscias pri ilia sanstato kaj iliaj pensoj kaj interpretas tiujn kolorojn por sanigi, mense sendante al ili belajn kolorojn. Per tiuj koloroj la homo mem sin sanigas (sen interveno de iu Dio).

Plej interesis min en la libro la priskribo de la vivo de Jeŝu inter liaj 12-a kaj 30-a jaroj. Parto tute ne trovebla en la Biblio. La lasta parto precize rilatas la rolon de Kajfaso (estro de la pastroj) en la kondamno de Jeŝu, la ŝtelon de la krucumita korpo el la tombo kaj la enterigon en nekonatan lokon.

La libro estas bone konstruita kaj la legado estas tre flua kaj agrabla. Mi lernis plurajn vortojn: adobo, koterio, terebinto. Mi ankaŭ lernis, ke eblas verbigi la adverbon kial "kaj Josefo provis kialigi sian malpermeson al la filo per tute aliaj dokumentoj." (p 22).

Notindas, ke en 2010, la libro estis tradukita en la anglan kun la titolo Reductant Messiah.

Atrebato (Francio)

 

 

Reen al:

Kaj staros tre alte... Trevor Steele Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo