Julio 2023:

Kaj staros tre alte... de Trevor Steele
INTERESA FIKCIA BIOGRAFIO PRI KONATA HOMO

La romano de Trevor Steele, Kaj staros tre alte... estas tre interesa fikcia biografio, bele konceptita. La aŭtoro donis la parolon al romiano el la tempo de Jesuo, kiu verkis sian version pri lia vivo. La tuta rakonto montras homon, ne ian dion. Kompreneble, temas pri eksterordinara homo, sed ja homo. Oni montras lin kiel infanon, kiel junulon, kiel maturan viron, kun ĉiuj trajtoj de "normala" persono, eĉ kun amsentoj al virino kaj duboj kaj konjektoj pri lia misio en la vivo. Li ja posedis, laŭ la rakonto, siajn "paranormalajn" kapablojn, rilate al la sanstato de homoj, al resanigado per mensa forto, ankaŭ rilate ilian spiritostaton. Li krome estis aparte bonkora kaj inteligenta.

Aparte kuriozaj estas la priskriboj de epizodoj, kiujn la tradicio traktas kiel "miraklojn". En la romano, ili estas racie kompreneblaj okazaĵoj, aŭ simple pridubataj faktoj, koncerne la verecon. Alia talenta aspekto de la verko estas la analizoj pri la politikaj streĉaj situacioj, inter la judaj kaj romiaj aŭtoritatuloj. Ankaŭ korupto de tiuj aŭtoritatuloj estas detale montrata.

La tuta verko estas konstruita per tiel flua lingvo kaj rakontostilo, ke ĝi legiĝas tre plezure. La scenoj estas konvinke verecaj kaj naturaj, foje kun subtilaj trajtoj. Tia estas ekzemple la fragmento, kiu traktas pri la agado de Johano, la Baptisto.

Dum la legado, eble oni starigas al si la demandon: "Ĉu ĉi tiu romano impresas pli agrable ol la seka biblia teksto?" Nu, tio dependas de persona gusto kaj de spirita libereco, flanke de la leganto. Eble tre ortodoksaj kristanoj povus konsideri ĉi tian libron hereza. (Io simila okazis al la portugalo José Saramago, kiam li aperigis sian verkon La Evangelio laŭ Jesuo Kristo.) Miaopinie, ĝi estas belega fikciaĵo, kreeme elpensita kaj talente realigita. Kaj ĝi montras la potencon de la personeco de tiu, kiu eble estis la plej impresa homfiguro en la tuta historio de la homaro: Jesuo. Iuj kredas, ke li estas Dio en homa formo; aliaj, ke profeto, pri kiu oni kreis fabelojn; kaj estas ankoraŭ aliaj, kiuj asertas, ke li entute neniam ekzistis. Iel ajn, lia biografio ĝis nun vekas intereson tra la mondo, kaj liaj instruoj inspiras vivon de multaj personoj, ĉu kredemaj, ĉu nekredemaj.

Kiel literaturaĵo, Kaj staros tre alte... nepre povas kontentigi ĉiajn gustojn.

Posovo (Brazilo)

 

Reen al:

Kaj staros tre alte... Trevor Steele Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo