Majo 2020:

Poemo de Utnoa de Abel Montagut

Prikonsideroj post la legado de la belega libro.

Antaŭ ĉio mi deziras paroli pri la fascino, kiun vekis en mi la ĉefa figuro de la poemo. Temas pri la heroo Utnoa, en kiu ni ja vidas tuj Noaon de la Genezo, la tribestron, al kiu Dio ordonis pretigi grandan arkeon por savi sin kune kun la familio el la perea grandega inundo de la Tero.

Sed ni ne faru erarajn konjektojn. Utnoa estas moderna kosmovojaĝanto, kiu uzas fajroĉaron por moviĝi tra la planedoj serĉante lokon, en kiu kapablu survivi lia gento. Temas ja pri fantascienco. En la sep kantoj ni malkovras aludojn al la Poemo de Gilgameŝo, al la Biblio, al Iliado, al Odiseiado, al Eneido, al la Dia Komedio de Danto kaj al aliaj ĉefverkoj de la monda literaturo.

Tiel en la komenco de la poemo la aŭtoro turnas sin al la "Ĉiela Muzo rakonti pri la veraj eventoj, kiam elŝvelis maroj kaj la kaozo tumultis".

En la poemo ni renkontas priskribojn de la spackolonioj provizitaj per orenteblaj speguloj, kiuj reflektas enen la stelan lumon. Ekestas granda demando pri la ecoj de la teranoj, t. e. la loĝantoj de la Tero: ĉu ili estas esence raciaj aŭ ĉu ili estas nur subraciuloj , estaĵoj, kiu agas senracie?

Frapis min la multnombraj komparoj, kiuj atestas tre atentan okservadon de la naturo. Jen la komparo kun la ludoj de la delfino en la versaro 540:

"Kiel delfenoj migraj ekster la maro bluonda
saltas kaj glite naĝas apud kupreca kareno
velŝipa: ĝojoplenaj pro l'akompano de homoj,
sentime ĝin eskortas, kun ĝia ŝaŭmo ludante,
dum sur korala fundo bukcenon polpo tentaklas,
tiel plezuris Utnoa dum la vojaĝo tratempa,
jam plene forgesinte pri la suferoj animaj,
kaj ĉion ekzamenis per admirantaj okuloj."

Dum mi legis pri la renkontiĝoj inter la loĝantaj triboj, mi komencis imagi la realigon de filmo, kies protagonisto estas Utnoa kun siaj duboj kaj necertecoj, sed kiu ankaŭ fidas je la naturaj sciencoj, kiu subfosas la forte starajn murojn de miljaroj de ŝtata elmontro de la perforto.

Numuo, la altrangulo kiu akompanas Utnoan al la diversaj planedoj, montras fine la plej malindajn vivulojn, la diktatorojn, kiuj opresis kaj murdis popolojn: Sanĥerib, Nerono, El-Hakimo, Pizzarro, Kaster, Stalin, Ĉaŭŝesku, Hutamno, Franko, Mussolini kaj la naŭzekrima Hitlero.

Por eliri el tiu ĉi koŝmaro, Utnoa petas la helpon de la edzino Oba, kiu kuraĝigas la edzon dirate: "Ekstaru jam Utnoa, ho mia kara, vekiĝu! Krepuskis la aŭroro por revojaĝi ĉemaren kaj vebi al hejmlando de ravaj fruktoj edenaj!"

Utnoa, post longaj misfortunoj, plene reakiras sia antaŭan elanon. Kvankam la nunaj homoj estas ja instinkte kruelaj, ilia koro celos iom post iom al amo kaj ili respektos la fraton en harmonia naturo kaj post generacioj, kiam la nepoj kun miro reaŭdos pri raboj kaj perfortoj, militoj, sangaj agresoj, ili pensos ke temas nur pri legendaĵoj, pri fabelita rakonto. Niaj posteuloj future pli bonos.

Kiel ni povos konigi al la vasta publiko tiun ĉi ĉefverkon de la esperanta literaturo, kiu meritus eĉ Nobelpremion? Ni komencu almenaŭ legi kaj priparoli ĝin.

Luizeta (Italio)

 

Reen al:

Poemo de Utnoa Abel Montagut Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo