Majo 2021:

La Verdaj Donkiĥotoj de Julio Baghy

Tiu 175-paĝa libro de Julio Baghy (1891-1967) enhavas la romaneton Paŭlo Paal kaj 9 priesperantistajn satiraĵojn La Rondo familia. Mi legis kun plezuro.

Paŭlo Paal estas juna malriĉa kamparano, kiu prilaboras la teron de frua mateno ĝis vesperiĝo. De post la morto de la gepatroj li ankaŭ ame zorgas pri siaj junaj gefratoj. La longaj horoj de laborado malsanigas lin. Pro eraro de la kampara kuracisto li estas sendata al sanatorio.

Tie kleraj samĉambranoj kaj hazarde renkontita juna blinda "moŝta fraŭlino" profunde ŝanĝos lian vivovojon instigante lin al legado, lernado kaj kulturiĝo. Ekde tiam li ne plu forlasas la regulan ĉiutagan studadon kaj legadon. Li eĉ lernas la brajlan alfabeton kaj ties skribon per punka tabuleto. Li ankaŭ malkovros la lingvon Esperanto, kies studo kondukos lin rekte al kluba ĉeesto kaj agado (trafa okazo por Julio Baghy por majstre satiraĵumi la ekcesojn de la verdstelaj fanatikuloj).

Reveninte hejmen Paŭlo Paal estas tute alia "homa homo", kompreneble ne komprenata de la krudaj kamparanaj kolegoj. Li ne povas rifuzi la amindumaĵojn de la filino de la plej riĉa terposedanto, kiu absolute rifuzas la edziĝon de sia filino kun tiu malriĉa koto-ulo. La geedziĝo tamen okazas. Sed la daŭra legado kaj studado de la edzo apud ne klera edzino ne alportos feliĉon al la paro.

Mi lasas al vi la plezuron malkovri la modernan finon de tiu interesa romaneto. Vi ankaŭ aprezos la satiraĵojn de La Ronda Familio. Mi esperas, ke via kluba etoso ne samas!

La libro aperis en la jaro 1933. Mi legis la duan eldonon de 1996, kiu enhavas interesan enkondukon de Marjorie Boulton. Mi nur Kritikos la bindaĵon de mia volumo: la paĝoj tro facile disgluiĝas.

Atrebato (Francio)

 

Reen al:

Verdaj Donkiĥotoj Julio Baghy Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo