Jorge Camacho



La liturgio de l' foiro
(Elementoj por ekzegezo)
KUN SUPLEMENTO

Kontribuoj de i.a. Corsetti, Daŝgupto, Lindstedt kaj Piron!





Enhavo

La liturgio de l' foiro***

Manifesto de Raŭmo

Notoj

Glosoj

La aŭtoro

Bibliografio

Suplemento:

Falsaj nomoj — kiaj homoj?

[Letero], de Probal Daŝgupto

Al la buŝo de oni neniu povas ordoni

Intertempe ni legis...

Pakto nigre sur blanko

Pakto por la Esperanta Civito

Forumo por la Esperanta Civito

Esperantujo apartenas al ĉiuj, de Jouko Lindstedt

Ne tuŝu esperantistojn, de Renato Corsetti

[Pri "eminentaj" esperantistoj], de Claude Piron

Lastsekunda informo

Poezia angulo: 452 farenhejtoj




unua publika eldono, marto 1999
© ĉe la aŭtoro kaj la eldonejo
eldonas Progresema Esperanto-Forumo
Jakvo Schram
Hof ter Bekestraat 49
BE-2018 Antverpeno
Belgujo
"jakvo@agoranet.be"




Jorge Camacho
La liturgio de l' foiro
(Elementoj por ekzegezo)


Kara _______________,
Du gazet-eldonistoj afable rekomendis, ke mi ne aperigu la ĉi-sekvan tekston libretoforme. Bonvolu do legi ĝin ne kiel artikolon por la ĝenerala publiko, sed estiel privatan leteron, kiun mi sendas al diversaj kolegoj kaj geamikoj.
La aŭtoro.




Manifesto de Raŭmo

1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la
esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia
superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua
lingvo por ĉiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti
Esperanton; ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de
intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio
kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas
krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon
per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:
a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj
jaroj - oni havu alternativajn celojn;
b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la
esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la
franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam
proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por
Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi
pozitivajn valorojn:
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
ĉ) novtipa internacia kulturo.
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco
igis koncepti esperantistecon kvazaŭ la apartenon al mem elektita
diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de
novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de
homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter
ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj
kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980),
kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en
fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

5. Ni posedas formon kaj enhavon

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la
lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua
jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion -
ion kulture originalan kaj internacie valoran.

La liturgio de l' foiro
(Elementoj por ekzegezo)

Estas konate, ke amatoro, kiu unuafoje suriras scenejon, tuj kredas sin genia. (Nu, genia li estas
ĉefe kiam li provludas tute sola antaŭ la spegulo en la banĉambro). Kaj estas malfacile
komprenigi al tiu geniulo, ke li eble povus plibonigi sian ludon, ke lia aktorado eble ne estas tiel
perfekta kiel li supozas...

Georges Lagrange


En la komenco estis la Manifesto de Raŭmo. La someron de 1980, en la
finna urbo Rauma, proklamiĝis la t.n. Manifesto de Raŭmo kadre de la 36a
Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ĉefaj aŭtoroj de la dokumento ŝajne
estis la unuaj tri subskribintoj (precipe la plej unua el ili): Jouko Lindstedt,
Giorgio Silfer (pseŭdonomo de Valerio Ari) kaj Amri Wandel. Ĝis la fino de tiu
jaro aliĝis ĉ. 80 pliaj subskribantoj. Unu el ili, la Kooperativo de Literatura Foiro
(LF-koop), sur la paĝoj de la samnoma revuo, vidis en la proklamado naskiĝon
de novtipa esperantismo, nome raŭmismo, kiun LF ĝis nun prezentas kiel sian
ideologion kaj programon.

Dek sep jarojn poste malmultaj konsentas pri la signifo de la vorto
raŭmismo; nur ĝia etimologio restas klara. Blazio Vaha (naci-skribe: Balázs
Wacha) protestas, ke "neniu objektive studis la 'tutan' historion de la raŭmismaj
diskutoj; Sojle, studo de Sándor Révész pri ĝia komenca etapo, ne estas aperinta"
(VAHA, p. 27). Aldo de' Giorgi same protestas, ke "Silfer inventis la Manifeston de
Raŭmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta
movado" (de' GIORGI, p. 26), sed surprize aldonas ke "ankaŭ mi ĉiam taksis min
iaspeca raŭmisto. Sed senbezone de manifestoj, de karismajº kondotieroj".
Kontraste, Lindstedt mem skribas: "En la junaĝo mi kunverkis la Manifeston de
Raŭmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed
ankaŭ io, kio nomiĝas 'raŭmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn kaj
konvinkitajn kontraŭulojn. Io ŝanĝiĝis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu
sentis min kiel 'raŭmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).

Oni atentu la adjektivon iaspeca en la vortoj de De' Giorgi. Ĝi paralelas
sindifinojn kiel 'iaspeca ekologiisto', 'iaspeca feministo' aŭ 'iaspeca pacisto'. La
adjektivo fakte signifas alispeca, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu
ortodoksa* (ĉi-kaze la raŭmismo de LF), alia heterodoksa (la raŭmismo iaspeca).
Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do, 'raŭmismo' laŭ la spirito estas ĉefa
vivkoncepto por la esperantistaro almenaŭ de la hodlera epoko, almenaŭ
implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkaŝe
vortumita" (GUDSKOV, p. 12).

Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum Vaha
konceptas raŭmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron esprimas sin pli detale:
"Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj
kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas
nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias" (PIRON
1994, p. 8). Bela konfuzo, ĉu ne? Kiom da kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da
raŭmismoj! Nu, en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan (mi
ne tempas nek paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laŭ mia tezo,
ĝiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en ordonojn aŭ
dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari klaran distingon disde
ĉio alia kaj por uzi precizan terminon, en la ĉi-sekva teksto mi nomas ĝin
foirismo, laŭ la nomo de l' kooperativo kaj la revuo.

Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel ĝin difinas foiristoj mem: "Ni
sekvas la Raŭman vojon, kiu kondukas al la atento pri la dialektika rilato inter
nia mikrosocio kaj la makrosocio (prefere ol varti iun teorian internaciecon laŭ
UN-skemoj) kaj paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika,
bilda) kies radikoj ĉerpas el la konstato ke esperantisteco rolas kvazaŭ la
aparteno al mem-elektita diaspora lingva minoritato" (SILFER 1994, p. 212).
Samartikole Silfer aldonas, ke "Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed
transnacia kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de raŭmismo rilate al la
lingvo". La ligon inter ĉi konceptoj pri esperanto kaj esperantisteco ni trovas pli
evidente en la dua artikolo de la statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras
unu el siaj celoj "firmigi ĉe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika
komunumo, kvazaŭ al mem elektita diaspora lingva minoritato (Manifesto de
Raŭmo), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel internacian helplingvon sed
kiel transnacian ĉeflingvon" (SILFER 1995, p. 23).

Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj, sed ilia
stilo. Karakterizas ĝin aparta lingvaĵo facile rekonebla post kelkaj legoj:
mikrosocio, makrosocio, diasporo, lingva minoritato, transnacia ĉeflingvo.
Preskaŭ ĉiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: identeco, superegoo, egoo,
pracelo.

La paron makrosocio / mikrosocio oni trovas konstante en foirismaj
tekstoj. Ĝi paŭsas parojn kiel makrokosmo / mikrokosmo aŭ makroekonomiko /
mikroekonomiko. Malfacilas kompreni la uzon de ĉi sciencaj vortkomencoj en
manifesto destinita al la tuta esperantistaro, ĉefe tial, ke ĉi-okaze ambaŭ
prefiksaĵoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel fakvortoj. Makrosocio estas
centprocenta sinonimo de socio; per mikrosocio oni laŭplaĉe komprenu la
esperantistaro, la Movado, la esperanta komunumo aŭ Esperantujo. Ĉi lastaj
kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la esperantistojn kiel
tuton: ĉu ni estas nur aŭ ĉefe samlingvaj, samideaj, samcelaj, samkulturaj aŭ
kvazaŭ samlandaj, ekzemple. Ĉu mikrosocio volas diri, ke ni estas miniaturo de
la socio, ia spegula minisocioº aŭ, tutsimple, soci-eto? Ŝajnas al mi, ke, kun la
signifo socio ene de la socio, ĝi senprobleme aplikeblas al, ekzemple, komunumo
de mormonoj aŭ de atestantoj de Jehovo en medio sen- aŭ ali-religia, ĉar tiuj
kredoj muldas la sociecon de grupo ĝis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas
kredeble paroli pri mikrosocio de esperantistoj, ŝakludistoj, violonludemuloj aŭ
sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la
makrosocio', la foirisma stilo sonas pseŭdoscience.

Mi daŭre miras pro la populariĝo de transnacia anstataŭ internacia kaj
sennacia, al kio ne malgrave kontribuis la itala Radikala Partio. Kion ĝi signifas,
kion novan ĝi kontribuas - neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini ĝin
(LEYK 1987, p. 13), laŭ mi sensukcesan. Same taŭgus preternacia kaj eĉ
malgraŭnacia, sed al ili mankas la dezirata grado de modeco.

Temas do nek pri sinonimoj (laŭ PIV, "vorto havanta ĝuste la saman
sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aŭ "vorto esprimanta la saman ideon
kiel alia vorto, sed ne uzata en la sama ĉirkaŭteksto, kun la samaj nuancoj aŭ en
ĉiuj ties sencoj") nek pri eŭfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por mildigi
la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n. politike ĝusta aŭ politike
korekta* esprimado. La novaj vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj
verdire mildigas nur la kompreneblecon de la frazo. Ĉi-sekve mi nomos ilin, laŭ
la nomo de ilia plej konata lanĉinto kaj uzanto, silferismoj aŭ silferonimoj.

Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj bapti sin
raŭmismo jam dekomence montris la volon fari distingon disde ĉiuj aliaj. Ofte
oni komparas la esperantistaron kun sekto, ĉar de ekstere multaj movadaj
tradicioj aspektas tre suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto,
sed sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al
esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn danĝerajn sektojn kiuj, per kidnapadoº de
infanoj aŭ cerbolavado de siaj membroj, regule plenigas paĝojn en la internacia
ĵurnalaro, sed la vorton sekto en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri skismo,
ĉar foirismo ĝis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel Ido siatempe)
nek naskiĝis el frakcio disiĝinta, ekzemple, elde UEA aŭ alia internacia organizo.

(Parenteze: kiam, antaŭ du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton mortpafis
dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en Dunblane, Skotujo, mia angla
amiko Matthew Perret provis inciti min dirante, ke Hamilton membris en la loka
E-grupo; temis pri blago, sed ja verŝajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la
sekto Ĉiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aliĝi al la kometo
Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur pacienci, ĝis frenezulo el la verda
tendaro mortigos sin aŭ iun alian, grave kontribuante al la propagando de nia
afero).

Fakte, la komparo kun religiiĝantaj sektoj (ĉi-kaze en la unua senco
PIVa) montriĝas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu. Jen ni vidas grupon
de memproklamitaj herezuloj aŭ parolantoj de la vero. Ili diskonigas manifeston.
Tuj sekve ili sin rebaptas kaj samtempe metas distingan baron per starigo de
ŝiboleta lingvaĵo. Per tio komenciĝas la instituciiĝo de l' deviacio. Sian
heterodoksecon ili flirtigos laŭbezone, kvankam praktike ĝi jam transformiĝis en
novan ortodoksecon: nun herezas la ceteraj.

Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el ĝiaj trajtoj, kiu jam
okulfrapis al mi je ĝia apero, kaj kiun mi forte resentis relegante ĝin, estas la
volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du
grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenate: ili estas malpravaj, ni estas
pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la
mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni.
Tiu divido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa,
moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti. [...]. Fakte, mi supozas
la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis
komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj 'ili' alprenas simplisme skizitajn fi-
karakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam
renkontis esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la Manifesto,
aŭ kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj, eĉ en la 90aj jaroj. Tia
priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi
havas sperton" (PIRON 1994, p. 1).

Mi citu ankoraŭ el la sama prelegteksto (p. 2): "Fakte, estas interese, ke
la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en
la homaro [...], en la esperantistaro [...] kaj en la individua esperantisto mem,
kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco. Tie la aŭtoroj notas ĉe
esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mit-ama, kaj egoo, pro kiu,
laŭ ili, ni simple ĝuas esperanton inter ni". Post argumentado el la vidpunkto de
psikolog(i)o, Piron konkludas: "La divido inter superegoo kaj egoo do ŝajnas al
mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne nekonscia, bezono partigi kaj
apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni
povus diri la samon pli simple kaj klare".

Restas tamen klara la funkcio de silferonimoj: apartigi, salivige ĵongli per
la lingvo, kaj imponi al laikoj. Ĉi patino el esprimoj literaturaj, greklatinaj,
modkulturaj kaj pseŭdosciencaj igas la manifeston netuŝebla kaj, do,
nerefutebla. Silferonimoj havas kiel objekton ne ion obscenan aŭ hontindan, nek
ion akcesoran aŭ banalan, sed precize la komunaĵojn kaj komunejojn de l'
esperantistaro. La sistema renomado havas celon alproprigan aŭ, alivorte,
magian. Ni retrovas la batalon ankaŭ en unuopaj sintagmoj: anstataŭ 'la fina
venko', jen 'la Raŭma vojo'. Tre interesa montriĝas la anatemo pracelo. Okulfrape
ĝi similas al la origina peko de Adamo kaj Eva, t.e. al la prapeko. Tial, sen
granda troigo, ni povas repreni la komencan frazon de ĉi eseo kaj reverki ĝin laŭ
la modelo de Lejzerowicz, por ke ni vidu foirismon kia ĝi sin manifestas:

"En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Esperantujon. Kaj Esperantujo
estis senforma kaj ĥaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris:
Estu lumo; kaj fariĝis la Manifesto de Raŭmo. Kaj la Spirito vidis la Manifeston,
ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Raŭmismon de Pracelismo. Kaj la Spirito
nomis Raŭmismon Eterna Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis
Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago."

Ne pro nenio skribas Nikola Raŝiĉ*, ke "tiuj kiuj predikas finvenkismon
fakte praktikas raŭmismon, dum la raŭmistoj asertas ke ili fakte gvidas al la
vera venko"! (RAŜIĈ, p. 185). Kaj, kiel okazas al religiiĝantaj herezoj aŭ sektoj, la
agoj de foiristoj ofte identas la samajn farojn, kiujn ili kritikas. Ekzemplo: la
konstantaj akuzoj ĉefe kontraŭ UEA pri desuprismo* kaj piramidismo. Per tio
foiristo celas, ke UEAn karakterizas piramida strukturo, kie ĉiuj decidoj venas
de supre, de la unu- aŭ nurkelk-homa pinto. Nu, samo direblas rilate la
renoman Kooperativon de Literatura Foiro: ĉion decidas Giorgio Silfer kaj Perla
Martinelli, malgraŭ la diversaj maskoj, postenoj kaj subskriboj, malgraŭ la ofica
karuselo. La decidoj venas de supre, sed de malpli supre, tiel ke demagogo kiel
mi tuj ekpensas la vorton demalplisuprismo por epiteti la agmetodojn de la
kooperativo. Temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, kiel nun
Marco Picasso, surscenigantaj simplan farson: Silfer rolas kiel sekretario de
KCE, Martinelli ekzemple kiel redaktorino de Heroldo, sed finfine la intrigo
reduktiĝas al la kuirejaj planoj de geedza paro. Ili bonŝancas kalkuli je la helpo
de homoj afablaj kaj simpatiaj kiel sinjoro Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro
de LF, sed kiu nuntempe agas kiel efika, obeema sbiro; rilate min kaj kolegon
Jouko Lindstedt (pri tio poste), Ljubomir pruvis sin intelekte malhonesta* (kaj
mi, sincere, ne komprenas kial, ĉar ŝajnas ke li ne dependas de kooperativa
salajro por sin vivteni). Prefere ni transiru al zoologia komparo: LF-koop havas
polpan strukturon, kun tentakloj obeantaj la unusolan kapon. Aparte trafa
montriĝas ĉi-kuntekste la PIVa difino de 'cefalopodo': "Klaso de moluskoj, kies
kapo estas ĉirkaŭita de 8 aŭ 10 brakoj, kaj kiuj povas plejofte sekrecii
inkosimilan likvaĵon por sin kaŝi".

Nenio nova pri polpoj, nenio nova ĉe Alpoj. Foirismo instituciiĝis jam de
komence. Aŭ, pli ĝuste, ĝi estis kaj restas produkto de institucio, produkto kreita
kun la celo pluvivi, pluvivigi sin, kaj ekspansii. Ekspansiemon pruvas la movoj
de l' tentakloj dum la lastaj jaroj: Kultura Centro Esperantista, Internaciaj Floraj
Ludoj, [La] Kvinpetalo, Svisa Esperanto-Societo, la Akademio, Heroldo... Ni vidos
poste, ke tiucele LF-koop bazas sin sur la ideologio plej facile disvendebla ĉi-
epoke, nome naciismo en sia varianto gentisma (aŭ, kiel modas diri, etnisma).
Sed foirismo endogmiĝis (ne konfuzu kun la Waringhien'a prononco de
endormiĝis, almenaŭ en la filmo Angoroj), instituciiĝis ankaŭ simbole. Ne nur
ĝia lingvaĵo, pletora je silferonimoj kaj eŭfemismoj, sed ankaŭ la kvinpetalo,
avataro de la tradicia verda stelo kun rondigitaj pintoj, samtempe ege simila (ĉu
nur hazarde?) al la alpa suno aŭ verda sespetalo de Norda Ligo, la partio de la
profesia demagogo Umberto Bossi depostulanta sendependiĝon de t.n. Padanujo*
disde la itala respubliko.

Foiristoj kritikas ankaŭ la finvenkismon de UEA-anoj kaj UEA-istoj. Sed,
kiel prave skribis Probal Daŝgupto, anstataŭ (t.e. en la loko de, en la rolo de) la
Fina Venko foirismo kultas siajn venkojn etajn (DAŜGUPTO, p. 11). Okupas nun
la altaron la akcepto de esperanta sekcio (Esperanta PEN-Centro) fare de
Internacia PEN-Klubo. En stilo identa al tiu de UEA pri la konsultaj rilatoj kun
kaj la rezolucioj de Unesko, la oficiala koop-gazeto marteladas la ideon, ke por la
unua fojo en la historio de loº homo* oni agnoskas esperanton literatura lingvo.
Alinome: la PENa venko. Kvazaŭ por montri, ke esperanto estas literatura
esprimilo, neprus prezenti ĉi (f)akton, apelacii al superaj instancoj kaj
aŭtoritatoj.

Plej freŝan ekzemplon de ekspansiismo, de lukto por povo kaj potenco,
prezentas la Forumo por la Esperanta Civito, en KCE, Ĉaŭdefono, de la 8a ĝis la
10a de aŭgusto 1998. En la komenco estis la vorto, kaj jen ni trovas civito. Tial,
ke esperantistaro, komunumo k.a. eluziĝis, necesis eltiri el la cerbujo novan
terminon, kio devus implici novan koncepton de esperantismo: ne plu senti sin
mondcivitano, sed ano de propra kaj aparta E-civito. (La neologismo '*demo',
retroderivuta el 'demokrato' kaj 'demografio', ne taŭgus pro la eventuala slogano:
Forumo por la E-Demo!). Refoje la kutima travestia farso: al la konferenco, kiun
gastigas Kultura Centro-Esperantista, aliĝas KCE mem, la du kunvokintoj
Esperanta PEN-Centro (EPC) kaj ERA-Radikala Asocio, kaj LF-koop, kiel klarigas
la teksto de la kunvoko (REDAKCIO). Tiu ĉi informas, ke "la partopreno en la
Forumo implicas neniun financan ŝarĝon aŭ moralan engaĝon", t.e., ke ĝi
liberas, sed ke "sufiĉas akcepti la proponitan kvintezon kaj sendi aliĝon al KCE".
La kvintezon (plia silferismo memoriganta pri kvintesenco kaj sintezo) proponis,
evidente, LF-koop "por havi minimuman komunan denominatoron komence de
la Forumo". Resumo de la farso: Giorgio kaj Perla invitas sin mem kaj kelkajn
geamikojn al paradejo en Svisujo; ankaŭ naivuloj bonvenas, kondiĉe ke ili
akceptas la kvin tezojn, dogmojn aŭ aksiomojn de familio Ari-Martinelli. Brile,
ĉu ne? Aliĝanta "establo (societo, redakcio, eldonejo, kulturcentro ktp)" povas
sendi delegiton, tiel ke "nur la delegitoj rajtos interveni kaj partopreni en
eventualaj voĉdonoj. La privatuloj havos la statuson de observantoj, sed iu ajn
delegito povos provizore rezigni je interveno favore al iu ajn privatulo". Kia
grand-animeco, kia malavaro! Sufiĉas penseti, kiuj establoj sendos delegiton al
forumo kun ĉi tiaj kunvokintoj kaj antaŭkondiĉoj por kompreni, ke la rezulto
respegulos la sentojn de la esperantistaro tiel fidele, kiel la lastaj parlamentaj
elektoj en Kubo, aŭ kiel siatempe referendumoj organizitaj de Hitlero.

Fine la invito diras, ke "la granda espero de la kunvokintoj estas ke la
Forumo ne lanĉu (nur) novan proklamon, sed ke ĝi interpretu precipe la
bezonojn de nia parolkomunumo, survoje al pli alta ŝtupo: tiu de (grandparte
difinota) civito". Surbaze de ĉio legita ĝis nun, indas reprodukti kompleta la
proponatan tekston, des pli ke iel temas pri reversio de la manifesto de Raŭmo:


La kvintezo

1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj
apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj
esperantistoj.

2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ĉi tiu komunumo.
Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa...) ne gravas por difini la
apartenon al la komunumo.

3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun
religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj ĉiun
kulturan tradicion.

4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj
eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj
kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita
je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.

5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin
atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin
firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso
ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas
la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la
alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan
mision.

Jam nun mi anoncu, ke mi ne sentas min ano de iu tia civito, kio
espereble ne signifas, ke oni provos senigi min je miaj devoj kaj rajtoj en
kontaktoj kun aliaj esperantistoj. La kvin tezoj certe meritas amason da
komentoj, sed unue ni aliru alian flankon de la afero. Se miaj informoj ne
malĝustas, en unu el siaj kunsidoj de 1996 aŭ 1997 EPC parolis pri starigo de ia
centro, tegmento aŭ similaĵo por la monda E-civito. Ĉu tia centro bezonatas? Mi
tre dubas. Ekstermovade, UEA estas rekonita kiel reprezentanto de esperanto
kaj Esperantujo, kaj en Esperantujo mem plia centro nur signifus pli da
burokrateco. La celo de la projekto ŝajnas esti starigi tronon, kiu kontentigu la
moŝtan moŝton Silfer. Inter la unuaj apogantoj de la projekto povus aperi ne nur
KCE, EPC, ERA kaj LF-koop, sed ankau Svisa E-Societo (civitanino Martinelli
tiam estis ĝia prezidanto) kaj eĉ la Akademio, se ĉi ties sekretariino Perla
sukcesos en la plano ankri ĝin en Svisujo. Jen evidenta simptomo de
ekspansiismo, kiu konkretiĝas en insistaj provoj depreni de UEA suverenecon
super parto de la esperantistaro.

Nul homon murdis Giorgio Silfer, almenaŭ laŭ mia scio. Tial ne justus
kompari lin kun krimuloj kiel Mobutu aŭ Pinochet, ridinde kaj plorinde
kroĉantaj sin al Direktora Trono (la vampireska Pinochet kiel dumviva
senatano), kvankam radike temas pri simila fenomeno: egocentra deliro. Jen
difino: "Deliro estiĝas en personoj nekapablaj akcepti la veron pri si pro nesufiĉa
membildo, kaj povantaj fari eltenebla ĉi nesufiĉon nur kreante bildon kiu ilin
ekzaltu, gloru kaj faru tolereblaj antaŭ si. Tial por multaj personoj deliro estas
eraro necesa kiel maniero pluvivi biografie, ĉar, se ili ne delirus, ili estus nenio.
Tial delirado kutime aperas en la adolta aĝo, sed ĝi image reiras al adoleskaj
revoj kaj fantazioj ne realigitaj eĉ en grado plej minimuma. Deliranto aplikas
propran logikon: tiun de raciecigo de fantazitaj elpensoj" (CASTILLA DEL PINO).
Kina komparo eble helpos. En 1941, Orson Welles portretis megalomaniulon en
la filmo Civitano Kane. Ni, esperantistoj, baldaŭ havos la honoron kaj plezuron
spekti Civitano Silfer, aŭ, kiel dirintus Szathmári, Perfekta civitano.

Miaflanke ne temas pri konflikto pro motivoj nure kaj pure personaj.
Ĉion dirindan pri la persono Giorgio Silfer mi jam surpaperigis artikole
(CAMACHO 1994) kaj satire (CAMACHO 1993). Kelkaj rememoros la lastan
alineon de Nefermita letero al la gazetaro (ALS), kiu "petas s-rojn Giorgio Silfer
kaj [Jorge Camacho] meti la finan punkton al sia jam tre daŭra kaj sterila
plumbatalado". Nu, mi volonte farus tion, se mi povus! Bedaŭrinde LF ignoris la
trian punkton de la letero, petantan "ke ĉiuj redakcioj respektu la principojn de
ĵurnalisma etiko, enlasante la esprimon de alipartiaj argumentoj kaj replikoj". Ni
tuj vidos, kiel ĝi mistraktis i.a. sinjoron Jouko Lindstedt kaj nun provas ripeti la
artifikon kontraŭ Gian Carlo Fighiera. Samkiel siatempe mi ricevis helpon de
kolegoj kaj amikoj, ĉi-foje mi eksentis la bezonon defendi la atakatojn, kio
verdire eblas nur per elmontrado de la fundamentoj de l' spektaklo, des pli ke la
kvintezo anoncas ŝtormojn, tempestojn kaj buraskojn.

La reĝisoroj de la ĉi-supre priskribita burleskaĵo, en sia avido potenci kaj
akapari atenton, domaĝas neniun ajn. Karakterizas ilin kolektiva, kooperativa
paranojo: "Homo kun paranoja strukturo estas tiu, kiu malfacile pardonas aŭ
neniam pardonas plene; kiu longe pesas; kiu neniam forgesas ion pardoneblan;
kiu armas sin per fikciaj malamikaj faroj por poste ne pardoni ilin" (CANETTI, p.
294). La religieco de foirismo helpas ĉi-rilate. Ni komencas vidi, ke temas ne pri
memstara pensofluo, sed pri surogato de ideologio solidiĝinta en dogmojn. La
manifesto (aŭ kateĥismo) de Raŭmo certe enhavas ankaŭ bonajn ideojn, verdire
ne tro originalajn, tiel ke foje oni aŭdas iun diri, ke Juan Régulo Pérez, Privat,
Kabe aŭ Zamenhof mem estis raŭmistoj, antaŭmontrantoj de la rekta vojo,
simple ĉar ili agis saĝe, aktivis konkrete, uzis esperanton estiel normalan
lingvon. Ĉar la manifesto fariĝis relikvo, la gvidantoj de la sekto uzurpis la
rajton interpreti ĝin, la monopolon opinii dikte kaj verdikte. Se ie iu interpretas
ĝin deviacie, LF baldaŭ aperigas rebaton por diri, ke la interpreto ne ĝustas, kiel
siatempe Kremlo, kies fosilioj decidis, kiu interpreto de marksismo-leninismo
pravas, kaj la interpretoj kompreneble ŝanĝiĝis laŭbezone, kaj laŭsezone.
Efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel mikrosocia posteulo de Kremlo, la Blanka Domo
kaj Vatikano. Kiel papoj kaj politburoanojº, ankaŭ la Giorgio la Unua estas
neerariva. En Literatura Foiro kaj la nuna Heroldo (kiun, respekte al Ada
Fighiera Sikorska, oni devus renomi Literatura Ftiro pro ties parazita dependo
de LF) absolute mankas memkritiko. Eĉ simplajn erarojn pri faktoj oni ne
korektas. Kiu aŭdacas opinii libere pri la manifesto, la kooperativo aŭ la grafika
aspekto de la revuo, tiu punende pekas.

La ekzemploj abundas. Fine de la tria alineo de tiu ĉi teksto mi citis
opinion el artikolo de Gudskov. En sia respondo al la artikolo, Silfer unue
adjektivas ĝin interesa, sed fine aldonas jenan verdikton (SILFER 1995, p. 24):
"La aserto de Gudskov estas intelekte malhonesta, ĝuste ĉar mi estimas lin tro
inteligenta por supozi ke li skribas idiotaĵon". Implicite: la artikolo estas idiota,
nur ŝajne inteligenta, kaj krome malhonesta. Alivorte, la konkludan frazon
konsistigas falsa komplimento trempita en veneno kaj galo. Oni povus pensi, ke
ĉi maniero refuti ideojn kaj argumentojn atakante ne ilin sed ilian aŭtoron, la
homon (t.n. argumento ad hominem), estus esceptaĵo en kultura kaj literatura
revuo, des pli en la organo de Esperanta PEN-Centro! La jarkolektoj de LF
bedaŭrinde pruvas la malon. Ni vidu sufiĉe freŝan ekzemplon, la proceson
kontraŭ Jouko Lindstedt, laŭ la tradicio de la moskvaj procesoj. Omaĝe al Miĥail
Bulgakov, mi prezentos ĝin sub la formo de triakta teatraĵeto:

Jouko Lindstedt
(Religia dramo)

Akto 1, sceno 1: LF publikigas la unuan el serio de artikoloj de
Lindstedt pri denaskismo. En ĝi li citas enteman zamenhofan tekston (el letero
al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li konkludas, ke "ĉi tie Zamenhof evidente kaj
komplete malpravas" (LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama paĝo la
revuo aperigas kadritan replikon fare de 'François Degoul, zamenhofologo' (tiel!),
laŭ kiu "la citaĵo de kolego Lindstedt [...] estas tro malkompleta", ĉar "Zamenhof
evidente ne celis kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro re-citas el la sama
teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1: LF aperigas en posta numero la duan
artikolon pri denaskismo (LINDSTEDT [2], p. 327-329). Sceno 2: samnumere ĝin
sekvas letero de la aŭtoro al Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de LF, en kiu li
eksplicite kaj kun substreko "malpermesas aperigi la duan parton" (t.e. tiun
presitan sur la tuj antaŭaj paĝoj kontraŭ la deziro de la aŭtoro) kaj "tute ĉesigas
[sian] kunlaboron kun [la] revuo" (LINDSTEDT [3], p. 330). Sceno 3: sur la
dekstra marĝeno de p. 331, graslitera noto informas, ke "la apudan leteron prof.
Lindstedt dissendis samtempe per elektronika poŝto al multaj adresoj, sen ajna
averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto tendence modifita". Sceno 4: sur
la suba dekstra angulo de p. 330 LF presas leteron de Silfer, (ankoraŭa)
prezidanto de LF-koop, al Lindstedt, kiu finiĝas jene: "Konklude: via reago estas
maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aŭ Epilogo): sur p. 334
de la sama numero, en Novjara salutmesaĝo (de baldaŭa prezidinto), Silfer
dediĉas duonon de la adiaŭo, post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop, al kvin
personoj, kiuj "reale seniluziigis [lin] dum ĉi tiuj dek unu jaroj" (SILFER 1997
[1]); li asertas, ke "en almenaŭ tri, se ne kvar kazoj, [li] kunkulpis eraron pri
supertakso de la koncernataj". Kvankam li aludas ĉiujn kvin per nomoj
mitologiaj, Lindstedt identigeblas senprobleme. Indas reprodukti la finon de ĉi
salutmesaĝo: "La dua estas mia malnova amiko Polukso. Mia fido en li
transpontis pli ol unu krizon lian, ligitan interalie al la nombro du: dunumera
redaktoro, dujara ĉefredaktoro, dufoja felietonisto... Tiel ke fine mi deduktis, ke
liaj krizoj estas periodaj, ĝis la lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas forgesi
kion pozitivan li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar, Polukso restas en la historio
de LF-koop kiel protagonisto. Ili ĉiuj meritas sian rozon, eĉ se vento (ankaŭ ne
facila...) forblovis la petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.

Ĉu nur hazardo, aŭ ĉu jen la vera signifo de la kvinpetalo? Kaj kia
bravaĵo - amikon knokaŭti nomante lin (mense aŭ psike) krizema. Post la falo
de l' kurteno, kaj refoje laŭ Bulgakov, la kapo de Lindstedt ruliĝas sur la planko.
Mi subtitolis ĝin Religia dramo laŭ la signifo de la hispana auto sacramental,
parenco de la inkvizicia auto de fe, portugalece esperantigita kiel aŭtodafeo.
Malgraŭ la stilo de la lastaj frazoj, memoriganta pri reklamo de ranca franca
parfumo, la artikolo odoras la metodojn de Inkvizicio. La unua paŝo:
ekskomuniki. La dua: obei la devizon 'eksniulon puni'. Siatempe Giorgio kaj Perla
provis pugni min for de la esperanta areno nomante min antisemito. Tia akuzo,
inter parolantoj de lingvo lanĉita de judo, estas la plej proksima ekvivalento de
fizika elimino. Ilia plumpa kalumnio sukcesis makuli mian reputacion en la
komencaj monatoj, sed bonŝance mi ricevis firman apogon de multaj gekolegoj
kaj geamikoj. Al Perla kaj Giorgio mi sincere rekomendas legadon de la impona
kaj polemika verko de Daniel Goldhagen (GOLDHAGEN), por ke ili almenaŭ estu
iom informitaj pri tio, kion ili skribas, kiam LF dediĉas sin al insultado kaj
punbruligoj.

Simile al la fetvoº kun la anatemo al Salman Rushdie, LF aplikas
strategion trafe priskribitan de mia preferata verkisto en la hispana lingvo: "Oni
nomas lin 'hundo' aŭ 'rato' por anticipi la figuron, laŭ kiu oni iam povos draŝi lin
ĝismorte" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1993, p. 141). Lastatempe iĝis celo de pliaj atakoj
kaj ataketoj homoj kiel Georges Lagrange (pro la decido de [La] Kvinpetalo
distanciĝi de la kooperativo: CONDE REY) kaj mia amiko Gian Carlo Fighiera (pro
ĉi ties interpreto de la t.n. aĉeto de Heroldo fare de LF-koop: TRIFONĈOVSKI).
Interese, ke unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj, por ke poste la
ekskomuniko prezentu ĉi homojn senmeritaj kaj senvaloraj. Tiam Robo-koop*,
hibrido el la ĉefredaktoro kaj martelmaŝino, komencas madzi la kompatindulon.
Fakte, jam de monatoj mi cerbumas, kiel esperantigi la hispanan diron ¡Vivan
las cadenas (y la Inquisición)! (laŭvorte: 'Vivu la katenoj kaj Inkvizicio!'), kiun
la madrida plebo kriis al la fifama kaj fripona reĝo Fernando la Sepa (1784-
1833) agitite de la markizo de Cabra kaj ĉi ties sbiroj. Jen provizora solvo: Vivu
la Kooperativo! Vivu Literatura Foiro! Vivu!

Sed ni revenu al la afero Lindstedt. Kial foiristoj trovas la zamenhofan
tekston tiel grava? Kaj ne nur ili: ankaŭ Reinhard Haupenthal ŝajnas fascinita
de la sama fragmento: "Kiaj saĝaj vortoj! [...] Amara, desapontiga kaj eĉ
desperiga konstato restas, ke la grandega plimulto de la esperantistoj neniam
konsekvencis. Ili heredigis al infanoj la nacion kaj la religion, sed ne la lingvon,
kvankam, laŭ mia profunda konvinko, tio estas la sola garantio por ĝia naturiĝo
kaj transdaŭro, se ne paroli pri la realigo de la sennaciisma idealo de [...] Lanti"
(HAUPENTHAL, p. 5). Nu, la pretendoj pri raŭmismeco de Zamenhof respondas
al la sama bezono legitimi siajn teoriojn per rekreado de mitoj, reskribado de la
historio, reformulado de la pasintaĵo: ĉio antaŭa kio bonas, apartenas al ni. Jen
Manuel de Seabra: "Tuj post la inicado de Esperanto unue Zamenhof verkis, faris
literaturon, enprofundiĝis en la ĵus iniciatitan lingvon. Ja Zamenhof mem estis
la unua raŭmisto. Ĉar, fakte, kion volas la raŭmistoj? Ili volas enprofundiĝi, krei
veran, profundan kulturon per Esperanto. Sed pro tio oni ne povas diri, ke ili ne
estas finvenkistoj. Simple, ili prefere pli priokupiĝas pri kvalito ol pri kvanto"
(SEABRA, p. 27). Pli ol simple, simplege. Sed por tia rajdado ne necesas la selo!
Ke Zamenhof estis la unua raŭmisto, ke Jesuo estis la unua komunisto, kaj ke
raŭmistoj okupiĝas pli pri kvalito ol pri kvanto, nu, ĉion ĉi ni jam de longe scias!
Nome, laŭ la vortoj de Piron, ke foiristoj agas prave kaj saĝe, dum pracelistoj
malpravas kaj stultas.

Bedaŭrinde ne nur Seabra benas foirismon leĝere kaj facil-anime. En
junularaj rondoj, kie cirkulas manpleno da remaĉitaj frazoj kaj muelitaj
sloganoj, ankoraŭ estas mode diri sin raŭmisto. En unu el siaj cetere
rekomendindaj komiksojº Arnau Torras skribas, ke LF estas "oazo de kulturo en
dezerto de praesperantismo" (TORRAS I TUTUSAUS, p. 16), kvankam verdire li
devintus paroli pri "kloako da cenzuro en oceanon (aŭ, modeste, mareton) de
liberpensismo". Eĉ Aleksander Korĵenkov prezentas en la revuo La Ondo de
Esperanto, kiun li redaktas, artikolon de Silfer, dirante, ke tiu ĉi "estas plejofte
konata kiel la voĉo de la heterodoksa opozicio en Esperantio", kaj nomante lin
'disidento'! (SILFER 1997 [2]). Tamen la afero progresas: en la 41a Internacia
Seminario de Germana Esperanto-Junularo (Traben-Trarbach, 27.12.97-
03.01.98) mi prezentis resumon de tiu ĉi teksto en formo de prelego titolita
Demagogoj en Esperantujo kun varma akcepto fare de nombra kaj simpatia
publiko. Sekvis debato, kaj poste diversaj homoj nejunaj kaj junaj, inter ili
aktivuloj de la E-junularoj germana, itala kaj svisa, ekrakontis al mi siajn
spertojn kun la kiasa paro.

Por faciligi al spontanaj koop-apostoloj kaj akolitoj la taskon persvadi
skeptikulojn, mi proponas pilolan version de la manifesto, kiun mi nomas

La silogismo de Raŭmo

[El la esperantistaro] nur raŭmistoj inteligentas.
Nu, nur ni [speciale Giorgio kaj Perla] raŭmistas.
Do, nur ni inteligentas.

Tiel la civito ŝparos tunojn da papero! Sed foirisman tekston oni ankaŭ
komparu kun reklamo pri burgerojº aŭ lavpulvoro. Kiel skribas la usona eseisto
Neil Postman (RAMONET, p. 73), "reklamo de McDonalds, ekzemple, ne estas serio
de asertoj kontroleblaj kaj logike prezentitaj. Ĝi estas enscenigo - aŭ, se oni tion
preferas, mitologio - de tre belaj personoj kiuj vendas, aĉetas kaj manĝas
burgerojn kaj elmontras ekstazan feliĉon. [...] Reklamo povas plaĉi aŭ ne plaĉi.
Oni ne povas ĝin refuti." Sufiĉas vidigi sur televida ekrano aktoron kun blanka
kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekaĉetu la saman markon de
lavpulvoro, kiun li tenas mane. Kiel skribis unu el la apostoloj de raŭmismo
(LEYK 1985, p.17, 58), simplas la receptoj por fari sukcespropagandon, kaj LF
nesupereble aplikas ilin. Ĝuste tiel logas, tentas foirismo: per ĉantado de
kantiko, per belsonaj sed pufaj, blufaj logatomoj; per asertoj nerefuteblaj, kiel en
la filmo La lakta vojo (Luis Buñuel, 1970). Kaj tamen ĉi aktorado sufiĉe lertas,
por ke Silfer paradu kiel unu el niaj plej gravaj verkistoj, esperantologoj,
ideologoj... kaj disidentoj!

Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj montris ĝian
similon kun religio. Laŭ la klasifiko de sektoj fare de B. R. Wilson, laŭ kiu en la
realo ĉiu sekto kombinas en si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE),
foirismo similas al la sektotipoj konverta (volanta ŝanĝi la homon) kaj
introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaŭ al la tipo adventista aŭ
revolucia, volanta ŝanĝi la mondon: laŭ mia scio LF-koop neniam provis ŝanĝi la
burokratecan UEA de interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la
intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel varbejojn.

Foirismo, por resti atentinda, devis fuĝi antaŭen, evolui, iĝi pli rigora kaj
ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo montras ĝian imitadon de politika
partio, kun kvinpunkta programo demokrate elektita. Sed la koop-partio, por iĝi
sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementaĵo, kara Watson. La plej
modan: naciismon, gentismon, etnismon. Esperantan naciismon - kia oksimoro!
Malmirinde, des pli ke amasego da aŭtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon
Juaristi (JUARISTI, p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio,
sekulara religio. Aŭ Daniel Goldhagen: "[...] Plia ideologio (kaj ĝiaj subkuŝantaj
emocioj), kiu ŝajnas reaperi kaj malaperi daŭre plu kaj plu estas naciismo"
(GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke ĝi reaperas eĉ en Esperantujo!

Vanuisº la mildiga 'kvazaŭ' de la manifesto. La unua tezo diras tutsimple,
ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva minoritato". Estas. La vorto
'diasporo' montras bildon elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaŭ pri
la diasporoj armena, cigana, kurda aŭ palestina, mencioj kaj aludoj en diversaj
tekstoj indikas rektan inspiriĝon el la juda diasporo, ekzemple: "La Esperanto-
komunumo estas socia fenomeno kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-
movadoj, same kiel la juda popolo nur parte identiĝas kun la cionismaj
organizoj" (SILFER 1985, p. 113); ankaŭ oponanto pri aliaj temoj sam-opinias ĉi-
punkte (TIŜLJAR 1985, p.136-137). Tamen nur inspiro ne sufiĉas. Necesas
ankaŭ legitimi la motivaron per citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj. Kiel ni
vidis, proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis. Sekve,
necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Ĉar kion alian povus signifi
'François Degoul, zamenhofologo'? Unue mi miris, ke oni ne skribis 'Profesoro
Doktoro pri Zamenhofologio', kvankam pli amuza estus (laŭ la stilo de NAGATA
Akiko) 'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo nur
zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aŭ, pli ĝuste, de mago, kies asertojn
ne eblas refuti.

Mi mem sintenas nek por nek kontraŭ denaskismo. La ekzisto de
denaskaj esperantistoj nek ĝenas nek entuziasmigas min. Lastatempe mi eksciis
danke al Jouko Lindstedt kaj Renato Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj
kun denaskigitaj filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio,
sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kaŝita fakto, ignorata de
niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj, sed ankaŭ ĉar mi bone
komprenis nur la denaskismon de la alia triono. Sed en la reta diskutforumo de
denaskigintoj, DENASK-L, mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua
dulingviĝo de infano estas valoraĵo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj, ĉu
esperanto kaj la hungara, ĉu la galega kaj sanskrito. Por foiristoj la valoro kuŝas
aliloke: en la serĉado de identeco. Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a]
jarcento karakterizas indiĝenismo, serĉado de radikoj iberaj, keltaj aŭ kelt-
iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga insisto pri
denaskeco. Ĉu la Forumo por la E-Civito proponos paŝi de denaskismo al
naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne hezitis. Oni provu imagi, kadre de la
emo al pseŭdokleraj sloganoj, alvokon kiel 'Kreskigo de minoritato per instigo de
natalitato' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).

Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disiĝinta tra
landoj loĝataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel metaforo, kreas en la
menso mitan bildon kun konsekvencaj trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn
el iama artikolo (CAMACHO 1994, p. 27):

1. Kiel la juda, la armena aŭ la cigana diasporoj, la esperanta havus karakteron
de gento kaj, eĉ pli ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto sentus sin
antaŭ ĉio esperantisto (substantive), kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana,
lapona aŭ japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus sin sola, inter
fremduloj; male, en esperantista medio li sentus sin inter fratoj, kvazaŭ inter
sangofratoj. Streĉite ĝis ekstremo, evidente ĉi maniero koncepti esperantecon
perfekte respegulas la samideecon de multaj movadanoj, kiuj iĝis esperantistoj
por maski la mankon de rilatoj en sia propra komunumo; temas pri homoj kun
komunikaj problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la fikcion, ke por
kelkaj semajnoj eblas esti esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen
radikoj, skizofreniaj en sia ĉiutaga vivo, por kiuj esperanto kaj esperantismo iĝis
la plej grava afero en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol amoro). Nu,
tia mi ne estas (aŭ almenaŭ tia mi ne volas esti).

2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el praa disiĝo de popolo. Ĝuste
tion signifas la vorto diasporo: disiĝo, dissemiĝo, malkuniĝo. Mi mem preferas
koncepti esperantecon tiel, ke mi aliĝas al la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro
Zamenhof (parte aŭ tute aŭ diversgrade, laŭ mia bontrovo), same kiel mi povas
aliĝi (aktive aŭ pasive) al la agado de Greenpeace, Amnestio Internacia,
Internacia PEN-Klubo aŭ Mensa, kaj ne pro tio mi aŭtomate iĝus ano de
diasporo. Krome, la koncepto diasporo mem implicas strebon al kuniĝo, al
rekuniĝo. Jen kial mi opinias ĝin funde finvenkisma, jarmilisma, mesiisma.
Uzante kaj akceptante ĝin ni plene pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.

Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua, la
esperantistoj kiel elektita popolo, igas onin kredi sin elito kontraste kun 'la
ekstera mondo' (kion mi ŝerce nomas 'la normaluloj'). La dua, la esperantistoj
kiel elektita familio, retroviĝas en kantoj kiel IS kaj Sola, de la rokbandoº
Amplifiki, modeloj de himno por renkontiĝdependaj homoj senradikaj. Ambaŭ
tipoj de elektiteco signifas izolon, izoliĝon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante
ekster la fremda normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas
skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, ĉu ne?

Aliflanke naciismo, pli ol serĉi identecon, kreas ĝin: "[...] la popoloj aŭ la
gentaj aŭ naciaj identecoj ĉiam estas inventoj aŭ miskreaĵoj fonditaj sur historia
legitimo [...]" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise
aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri esperanto (persone
mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la esencisma "mi estas esperantisto"):
"Ĉiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ĝi estas la ĉefa
kaj plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TIŜLJAR 1997). Kontraste
kun UEA, uzanta la melonon (la jubilean simbolon), LF-koop ne evitas la verdan
stelon nek, almenaŭ provizore, la dikliteran frontispicon de Heroldo. La
kooperativaj provoj krei propran folkloron ne montriĝis tre sukcesaj: la grupo
Kajto vivas for de ilia sfero, kaj la rokbandoj Amplifiki kaj Persone rapide
eskapis enkaptiĝon. Kion diri pri teatro kaj kin-arto? La bezono disponi
indiĝenan kinhistorion igis LFn porparoli ĝis naŭzo filmon milprocente stultan
kaj seninteresan, Angoroj (Jacques-Louis Mahé, 1964; vd. FERNÁNDEZ).

Bedaŭrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni esperantistoj tro
magras. Provu ŝerci per literatura aludo en renkontiĝo aŭ kongreso
(MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli
senprobleme kaj, jen la avantaĝo, senhaste. Civito, laŭ la kvara tezo, "estas
ankaŭ realaĵo kun komuna destino". Destino. Komuna. Diable! Ĉe nura aŭdo de
ambaŭ vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu kun la galimatia diro de José
Antonio Primo de Rivera, fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de
faŝismo, ke Hispanujo estas "destin-unuaĵo en lo universala" (una unidad de
destino en lo universal). Pli bele sonas la frazo de la filozofo José Ortega y
Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo" (un proyecto sugestivo de
vida en común), sed kiel realigi ĝin por komunumo senteritoria, krom se
Unuiĝintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu
ekkonstrui proprajn landon kaj ŝtaton? Ĉu tion celas la esprimo "survoje al pli
alta ŝtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel
antaŭŝtupo de la esperanta getoº? Ne, klare ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis
redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega. Ĉar temas pri plano vole kaj dole
nerealigebla, ĥimera.

Refoje ni staras antaŭ la ĝemeleco de religio kaj naciismo: "Al lanta amaso
respondas fora celo. Oni obstine avancas ale al nemovebla celo, kaj dumvoje oni
devas resti kunaj. La vojo longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je danĝeroj
ĉie minacaj. [...] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn koncernas celo
nevidebla kaj neatingebla ĉi-vive. [...] La grandaj religioj sukcesis majstri ĉi
procezon proksimiĝi lante al la celo. [...] La transmondon, male, kun siaj
beatuloj, ne povas trafi tiaj katastrofoj. Ĝi vivas nur el la kredo, kaj nur en la
kredo eblas atingi ĝin. La lanta amaso de kristismo ekdisfalis, kiam la kredo je
transmondo komencis diseriĝi" (CANETTI, p. 34-36).

Por ke la amaseto de raŭmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin, kiel asertas
la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas
la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi". Ĉar temos pri civito sen urbo, sen
fizika ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti ĝiajn konkretiĝojn:
"Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision".
Releginte ĉi frazon mi min demandas, ĉu ĝi aplikeblas ankaŭ al la Centra Oficejo
de UEA, aŭ al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion signifas en ĝi la
adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli
fruan 'destino'. Temas pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas
mantri...

Ĉio ĉi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaŭ longa tempo
Silfer skribis paĝon escepte legindan, kiun laŭvorte aperigis numero de Heroldo
de 1997 kun subskribo de neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la
perlo: "La Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton, speciale por
neneŭtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj. Tial ke la esperantisteco estas
konceptita kiel 'aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple
IKUE devus celi, ke la katolika eklezio agnosku al ĝi saman statuson kiun ĝi
agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo - la esperantlingvaj
kristanoj ne devus dependi de la loka hierarkio, sed rekte de propra strukturo"
(SILFER 1985, p. 118). Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaŭ' iĝas
'kiel', t.e. 'malkvazaŭ'. Ni ankoraŭ ne havas verdan episkopon nek verdan
sindikaton, kvankam la deklaroj de la esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo,
nome EPC, klare indikas orientiĝon ne nur laŭlingvan, sed prefere gentisman.
Eble iam foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus por eŭskoj
F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd. JUARISTI, p. 292) aŭ al propra, identiga
lingvo (koopük aŭ lofopük). Sed kial li/ŝi ne prezentis kiel ekzemplon la plej
popularajn aktivejojn de naciismo? Ĉu imageblas io supera al tutmonda
futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore apogata de niaj verdaj
huliganoj? Aŭ al propra, aparta olimpika teamaro por partopreni distingeble en
la Olimpiaj Ludoj...?

En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio, de
virtuala ŝtato. Temas pri denaske morta projekto, sed ĝia plur-akta prezentado
(en teatra senco) al la publiko povas damaĝi serioze la internan kaj eksteran
agadojn de UEA. Certe UEA montriĝas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la
Centra Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde
malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion mi diras ne el
propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la plezuron elteni kunsidojn de la
komitato de TEJO en Krakovo, longajn kaj pezajn kiel kaĉalota kolbaso. Sed kian
utilon havus ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neŭtrala
Esperanto-Movado) devus sufiĉi. Oni provu reformi ĝin de interne. Ĉar necesas
novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engaĝu perestrojkiº la asocion, fari ĝin pli veka
kaj vigla.

Evidente la solvo ne troviĝas en Kiasa Parko*. Raŭmismo velkis, foirismo
ŝtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj, kiujn oni starigas en la salono, apud
la teleoº, sed Esperantujo bezonas freŝan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin
demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu ĉi sinjoro Camacho mem proponas?

Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene de
Zilah preferas pensi pri fraternitato, t.e. fratosocio (de ZILAH 1995). Mi, pri
arĥipelago, insularo, lingva mikronezio. Insularo Esperanto: ne ĉiam oni scias
sur unu insulo pri okazaĵoj en alia. Ĉu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long, István
Nemere, Nicolino Rossi aŭ Manuel de Seabra iel reagis ĉe la aŭtodafeo kontraŭ
ilia kolego Lindstedt? Se io tia okazis, informo pri ĝi ne atingis mian insulon.
(Min tamen ŝokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta PUN-
Centro...).

Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto estas la
diverseco (kvankam laŭ aĝogrupoj, laŭprofesie kaj laŭklase temas pri
komunumo sufiĉe homogena; vd. RAŜIĈ). Jen la plej difina trajto de la
esperanto-parolantoj: nia komuna negenteco, t.e. nia neaparteno,
nekunaparteno al unu gento, popolo aŭ nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte
estas etno [...] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONĈAROV, p. 7), "La e-
socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj valoroj kaj tradicioj" aŭ "El la
movado ĝi relative frue transformiĝis al socio, lingva socio, lingva komunumo.
Kaj stabiliĝis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas la realon, sed
preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas wishful thinking -
revpensado. La komunajn valorojn mi nenie vidas, eĉ ne pri la lingvo mem, kaj
miajn sam'ide'an'o'j'n mi kalkulus per la fingroj de ambaŭ manoj. Ni esperantistoj
konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio plaĉas al mi!). Komune
ni havas lingvon nek hereditan nek heredan. Esperanto mem ne estas nia
komuna lingvo, kiel diasporistoj supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri
nia kulturo: interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor
Steele aŭ de Karolo Piĉ, poemojn de István Ertl aŭ de Mao Zifu, mi legas ion
esperantan sed samtempe resp. aŭstralian, ĉeĥan, hungaran, ĥinan (ĉinoj
pardonu ĉi momentan praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano
("Post uragano [...]", de TOMITA Tomu, en Esperanta antologio), sed mi legas ĝin
senpere, la originalon mem - sen-egala vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu
personon, E-patrioton, kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en
esperanto: la horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, eĉ se internacie
aŭ transnacie limigitaj. Parencan ideon formulas aliprefikse la redaktoro de La
Gazeto: "Nia lingvo estas superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio
estas por kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn, de siaj
fontolingvoj" (de ZILAH 1997).

Esperantan patriotismon aŭ ŝovinismon ni evitu kiel viruson. Estas
interese kaj timige konstati, el kiaj naivaj ideoj kaj tekstoj naciismaj ĝermis la
vojo kondukonta jardekojn poste al la eŭska terorisma organizo ETA (JUARISTI),
aŭ distingi la gvidan rolon de l' Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj kaj
Artoj, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al la ankoraŭ ne
finita jugoslava milito. Bonŝance ni pokas kaj ne amokas, maksimume insultas,
adultas kaj envultas; sed kion pensi pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de
Marso kaj Areso (SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri
la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco ĉe la tradicia
esperantistaro, antaŭ ol la raŭmisma fronto estos preta transpreni pli vastajn
respondecojn en la intereso de la tuta esperanta civito."

Afekta timo... kaj gilotinaj eĥoj. Mi finu per plia metaforo: ni estas kvar
ranoj en marĉo, kvar ranoj kun nobla hobio. Tiusence oni povus pli trafe
kompari nin kun sciencfikciuloj, kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn,
kongresas kaj seminarias, korespondas, dediĉas sufiĉan atenton al trupo da
diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej grava en la mondo,
amen. Amen.

Ikselo (Bruselo, Belgujo), januaro 1998



Notoj [*]

1. En la unua senco PIVa; por la dua Gerrit Berveling proponas 'ortodoksia'.

2. Malgraŭ PIV, ĉi tiu signifo de 'korekta' ne nepre evitindas. Kiel klarigas Bertilo
Wennergren, temas pri a-vortoj (adjektivoj) el agaj radikoj, ricevintaj ecan signifon
similan sed ne identan al tiu de la respondaj 'ita'-formoj. Tiel ni havas, apud 'korekta',
tutan serion da parencaj vortoj: aperta (aperti = malfermi), falsa, fuŝa, kaŝa, komplika,
veka.

3. Bedaŭrinde mi ne sukcesas rekrei la supersignojn de la kroata lingvo per la cetere
sufiĉe bona programo Ĉapelilo 2.0.

4. Parenteze, mi ĉiam suspektis, ke la vorto desupri ne naskiĝis spontane el la
langopinto de s-ro Ajnulo, skiema sed nekonata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis
ĝin en la antaŭparolo de Henri Vatré al Humoroj, de 1969. Ĉu solvo de la mistero?

5. La komplimenton intelekte malhonesta uzis ja Silfer mem pri Gudskov (pri tio poste).

6. Padanujo, aŭ Padanio, aŭ eble eĉ Padlando, laŭ la nomo de l' rivero Pado.

7. En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke adjektivo estas substantive uzata.
Ofte oni subkomprenas substantivon (tamen ne ĉiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo
"mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni la vortojn "afero", "(t)io",
"ĉio", "umo" post ambaŭ adjektivoj, kvankam la signifo de ĉi frazo verdire pli proksimas al
"mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj aŭtoroj imitis la neŭtran artikolon de latinidaj
lingvoj per plej bazaj elementoj de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla
tio" aŭ "la agrabla ĉio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o agrabla", "l' o agrabla". El tio ni
ricevus la frazon "mi devis oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia
speco de senfinaĵa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne diras "mi vidas *lajn
domojn"), povus ekzisti konciza kvazaŭsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo",
kun jena rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l' o" kiel "lo" disfoje
aperas en prozaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj bezonas artikoli aŭ esei en lingvaĵo
nuancoplena, tre preciza. Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aŭ, kiel diras
Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa konata individuo, sed
pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la tuta specon, precipe en filozofieca stilo.
Zamenhofa ekzemplo: "kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras
sub la suno?", kie "la homo" signifas aŭ egalas al "(ĉiu) homo", "(ĉiuj) homoj", "la homoj",
"la homaro". Sed fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la absoluto
'homo'". Alivorte: "l' o homo" aŭ, koncize kaj sinteze, "lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj,
tiu ĉi nuanco tre malofte estas bezonata, kvankam ĝi povas montriĝi utila ankaŭ en unu-
du frazoj de longa aliĝenra prozaĵo.

8. Aludo al la robota policisto ĉefrola en la filmo Robokopo (Robocop, de Paul
Verhoeven, 1987).

9. Plia kina aludo, ĉi-foje al la filmo Ĵurasa Parko (Jurassic Park, de Steven Spielberg,
1993; vd. en Kontakto, n-ro 136 (1993:4), p. 14), temanta i.a. pri tiranosaŭrojº.



Glosoj [º]

ĉsv La ĉapo de la sterko-vermo, [Jorge Camacho], eld. La KancerKliniko, 1995.
ek Ekstremoj, Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek, eld. IEM,1997.
ess El la sonoraj soloj, Miguel Fernández, eld. IEM, 1996.
lp Letero el Palestino, [Jorge Camacho], eld. La KancerKliniko, 1990.
mmi La Majstro kaj Martinelli, [Jorge Camacho], eld. Iltis-Eldonejo, 1993.
mp (Deklingva) Manlibro pri Politiko, editoris Stefan Maul, eld. FEL, 1994.
ng Neologisma glosaro, Henri Vatré, eld. Artur E. Iltis, 1989.
npv Nepivaj vortoj, André Cherpillod, eld. la aŭtoro, 1988.
s Suplemento de PIV, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1987.
tb Tirano Banderas, Ramón M. del Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego, eld. HEF, 1993.
vsp En varma, somera postmido, rakonto de Aitor Arana, trad. Joxemari Sarasua, aperinta
en La KancerKliniko, n-ro 84, okt./nov./dec. 1997.

burgero. kuirita peco da pistita viando kun formo de plata disko, kiun oni
kutime metas manĝocele en tranĉitan panbulon kun fromaĝo, cepringoj, spicaĵo aŭ saŭco
ktp: burgerejo, fiŝburgero, fromaĝburgero, furaĝburgero (eŭfemisme nomata 'vegetara
burgero'); en [ĉsv, ek] mi uzis la formon 'hamburgaĵo'.

eŭsko. [ek, mmi] vasko [el la eŭska].

fetvo. [npv] muftia decido.

geto. [lp, ng] getto, ghetto.

karismo. [ng, s] aparta kapablo influi homojn, kiun grace ricevas profetoj,
mistkuloj k.s.; aŭtoritato bazita sur supernaturaj dotoj de individuo en la estrado de
homgrupo; granda prestiĝo de escepta persono.

kasedo. [s] sonbendo: kasedilo, poŝkasedilo.

kidnapi. [tb] (tr.) forkapti, forrabi personon por ricevi monon aŭ alian
kompenson kontraŭ ties liberigo.

komikso. [ek] plene ilustrita rakonto, felietona aŭ libroforma, konsistanta el
longa serio da bildoj.

lo. [vsp] 'la -o', 'tio -a'; vd. noton 7.

mini-. [npv] prefikso signifanta 'pli mallonga formo de io': minijupo.

perestrojko. [mp, ek] reforma politiko aplikita de kamarado Miĥail Gorbaĉov en
Sovet-Unio fine de la okdekaj jaroj konsistinta en trakonstruo de la ŝtata strukturo.

politburoo. mallongigo de 'politika buroo' (de la komunista partio), ĉefa ŝtata
gvid-organo en Sovet-Unio.

rok(muzik)o. [[s]] vd. en [s] sub 'rokenrolo', sed prefere aĉetu la lastan diskon
de Persone.

teleo. [vsp] televidilo [familiare].

tiranosaŭro. [ng, npv] fosilia kretacea reptilio.

vanui. [ĉsv, ek, ess, lp, mmi, ng, tb] (ntr.) malaperi.



La aŭtoro

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [1 individua + 2 familiaj nomoj], naskita en Zafra, Hispanujo,
en 1966. Eklernis esperanton en 1980. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de
UEA. Membro de la Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992. Aŭtoro
de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en Bruselo kiel konferenca
interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. Ĉefaj verkoj:
(traduke) Astura bukedo, Letero el Palestino; (originale) Sur la linio, Ibere libere*, La
Majstro kaj Martinelli, La ĉapo de la sterko-vermo, Ekstremoj* [* kunaŭtore kun Liven
Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves].



Bibliografio

[kun pardonpeto al André Cherpillod (CHERPILLOD, p. 24), kiu prave fajfas pri ĉi
tiaj pedantaĵoj...]
ALS, Hèctor, AULD, William, BERVELING, Gerrit k.m.a.: Nefermita letero al la
gazetaro. En: Esperanto 89. 1996: 1080, p. 74.
[CAMACHO, Jorge]: La Majstro kaj Martinelli. (Repr. de la eld. Budapest 1993.)
Saarbrücken: Iltis-Eldonejo 1993. 30 p. (Iltis-Serioj. I. Beletro originala. 10).
[CAMACHO, Jorge]: Silferologiaj studoj. En: La Kancerkliniko 17. 1994: 71, p. 24-27.
CANETTI, Elias: Masa y poder [Amaso kaj potenco; originala titolo: Masse und
Macht]. Madrid: Alianza Editorial - Muchnik Editores 1987. 496 p. (El libro de bolsillo.
931).
CASTILLA DEL PINO, Carlos: [artikolo okaze de la prezento de lia ese-libro El delirio,
un error necesario [Deliro - necesa eraro]]. En: El Pas 1998: 7560 (1998.01.24), p.
31.
CHERPILLOD, André: La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto. Courgenard: eld. la aŭtoro
1988, 24 p.
CONDE REY, Marie-France, FELSZEGHY Judit, MARTINELLI Perla: Kie(n) la softvaro?
En: Literatura Foiro 27. 1996: 168, p. 221-222.
DAŜGUPTO, Probal: Post la Arkadioj (Recenza eseo). En: Fonto 14. 1994: 163, p. 7-14.
DOBBELAERE, Karel: Sectes et nouveaux mouvements religieux [Sektoj kaj novaj religiaj
movadoj]. En: La Revue Nouvelle 1996: 11, p. 52-62.
FERNÁNDEZ, Miguel, [CAMACHO, Jorge] kaj VALÉN, Antonio: Langvoroj. En: La
Gazeto 8. 1993: 48, p. 24-25.
de' GIORGI, Aldo: Reage al LG 60. En: La Gazeto 12. 1997: 68, p. 26.
GOLDHAGEN, Daniel Jonah: Hitler's willing executioners [Hitleraj volontaj
ekzekutistoj]. London: Little, Brown and Company 1996. 622 p.
GONĈAROV, Anatolo: Esperanta nostalgio - ĉuebla fenomeno. En: La Gazeto 12. 1997:
69, p. 6-7.
GUDSKOV, Nikolao: Kio ni estas por la ekstera mondo? En: La Gazeto 10. 1995: 59, p.
8-13.
HAUPENTHAL, Reinhard: Pensoj okaze de la cent-jara jubileo de Esperanto.
Saarbrücken: Artur E. Iltis 1987. 16 p. (Jubilea Eldon-Serio. III. Esperantologio. 20).
JUARISTI, Jon: El bucle melancólico. Historias de nacionalistas vascos [La
melankolia buklo. Historioj de eŭskaj naciistoj]. Madrid: Espasa Calpe 1997. 390 p.
LAGRANGE, Georges: Demandoj, demandoj kaj respondoj. En: Literatura Foiro 27.
1997: 164, p. 315-324.
LEJZEROWICZ, Izrael: El la "Verda Biblio". Kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer.
Budapest: Literatura Mondo 1935. 104 p.
LEYK, Jerzy: De geo- al heliocentra sistemo. En: Pola Esperantisto 1982: n-ro 3/4, p.
3-25.
LEYK, Jerzy: Sociologia karakterizo de la esperanto-movado. En: Zamenhof. Movado.
Doktrino. Ryszard Kraŝko; Jerzy Leyk; Walter Zelazny. Varsovio: Esplorkleriga Centro
de Pola Esperanto-Asocio 1983. 124 p., p. 44-100.
LEYK, Jerzy: Estimata Leganto. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo.
Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 5-19.
LEYK, Jerzy: Esperanto-komunumo: kromrezulto, instrumento, ĉu subjekto? En:
Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio:
Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 47-66.
LEYK, Jerzy: La esperanta socio fronte al la ekstera medio. En: Studoj pri la
internacia lingvo. Red. Michel Duc Goninaz. Gent: AIMAV 1987. 156 p., p. 9-25.
LINDSTEDT, Jouko: Lingvon familian, heredan... En: Literatura Foiro 27. 1996: 162,
p. 178-180.
LINDSTEDT, Jouko: La rajto rekomenci. En: Literatura Foiro 27. 1996: 164, p. 327-
329.
LINDSTEDT, Jouko: [Letero al Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de LF]. En:
Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 330-331.
MELNIKOV, Aleksandr: Specifeco de fonaj scioj de la personoj uzantaj Esperanton. En:
Acta Interlinguistica. Red. Ryszard Rokicki. Varsovio: Akademickie Centrum
Interlingwistyczne 1985. 188 p., p. 97-160.
PIRON, Claude: La bona lingvo. Vieno - Budapest: Pro Esperanto - Hungara Esperanto-
Asocio 1989, 112 p.
PIRON, Claude: Kien esperanto? Nepublikigita teksto de prelego kasedeº sendita de la
aŭtoro al renkontiĝo pri raŭmismo okazinta en Svisujo komence de septembro, 1994
(laŭ informo de la aŭtoro en letero). TTT-versio de la teksto legeblas ĉe la sekva ret-
adreso: .
RAMONET, Ignacio: Pensamiento único y nuevos amos del mundo [La ununura pensado
kaj la novaj mondomastroj]. En: Cómo nos venden la moto [Kiel ili nin
cerboŝtopas]. Madrid: Icaria - Más Madera 1996. 104 p., p. 55-98.
RAŜIĈ, Nikola: La rondo familia: Sociologiaj esploroj en Esperantio. Pisa: Edistudio
1994. 192 p.
[REDAKCIO de Heroldo de Esperanto: Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Marco Picasso]:
KCE gastigos la Forumon por la Esperanto-Civito. En: Heroldo de esperanto 73. 1997:
13 (1944), p. 1.
RÉVÉSZ, Sándor: Esperantio. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo.
Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 93-110.
SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: O Religión o Historia [Aŭ Religio aŭ Historio]. En:
Ensayos y artculos. Volumen II [Eseoj kaj artikoloj. Volumo 2]. Barcelona:
Ediciones Destino 1992. 803 p., p. 311-351.
SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: Vendrán más años malos y nos harán más ciegos [Plu
venos mavaj jaroj kaj faros nin pli blindaj]. Barcelona: Ediciones Destino 1993. 200
p.
de SEABRA, Manuel: Esperanto: nun kaj estonte. En: La Kancerkliniko 20. 1997: 81,
p. 27-28.
SILBER, Laura, kaj LITTLE, Allan: The death of Yugoslavia [La morto de
Jugoslavujo]. London: Penguin Group and BBC Worldwide Ltd 1995. 400 p.
SILFER, Giorgio: Kia socia rolo por la esperantlingva intelektulo?. En: Strategiaj
demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola
Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 111-118.
SILFER, Giorgio: Pli ol esperantista periodaĵo. En: Esperanto 87. 1994: 1065, p. 212.
SILFER, Giorgio: Piramidismo kaj raŭmismo. En: La Gazeto 10. 1995: 60, p. 23-24.
SILFER, Giorgio: Novjara salutmesaĝo (de baldaŭa prezidinto). En: Literatura Foiro
27. 1997: 164, p. 334.
SILFER, Giorgio: Esperanto: amasprodukto, kiu elitigas sian publikon. En: La ondo de
Esperanto 1997: 6 (37), p. 3.
TIŜLJAR, Zlatko: La rolo de la Esperanto-komunumo en la homara progreso. En:
Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio:
Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 130-137.
TIŜLJAR, Zlatko: Ĉu ni konstruos novan ŝtupon? En: Esperanto 90. 1997: 1091, p. 69.
TORRAS I TUTUSAUS, Arnau: Pli ol homo, esperantisto! Zagreb: SEK (Studenta
Esperanto-Klubo) 1996. 48 p.
TRIFONĈOVSKI, Ljubomir: [sentitola redakcia noto]. En: Literatura Foiro 27. 1997:
169, p. 266.
VAHA, Blazio: Defende raŭmismon. En: La Gazeto 12. 1997: 68, p. 27.
VATRÉ, Henri: Antaŭparolo. En: Humoroj [de AULD, William]. La Laguna: J. Régulo
1969, 116 p. (Beletraj Kajeroj. Stafeto. 68).
de ZILAH, Eugène: Diasporo aŭ fraternitato? En: La Gazeto 10. 1995: 59, p. 3-5.
de ZILAH, Eugène: La fontolingvo-teorio. En: La Gazeto 12. 1997: 69, p. 3-4.



Falsaj nomoj – kiaj homoj?

Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro.
(Timothy Brian Carr)

Legontojn kaj leguntojn mi avertas, ke ĉi-artikole mi traktos plurajn
temojn en mia kutima skandalema stilo. Se vi havas ion alian por fari, prefere
turnu la paĝojn kaj ĝin ne legu.

Mi komencos parolante pri pseŭdonomoj. En Literatura Foiro (n-ro
171, feb. 1998) legeblas "atentigo" subskribita de Perla Ari Martinelli:
"Siatempe en La Gazeto [Jorge Camacho] false atribuis al mi la pseŭdonimon
Henriette Beaupaul".

Kion do mi skribis? En LG (n-ro 53, jun. 1994) aperis mia sespaĝa
recenzo (pri kiu mi tre kontentas) Poetino anime sennacia, pri la poemaro
Meznokto metropola de Krys Ungar (nun Krys Bottrill). Tie mi mencias aliajn
pli fruajn recenzojn, inter ili tiun publikigitan en LF (n-ro 142, apr. 1993), pri
kiu mi diras, ke ĝin verkis "Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla Ari
Martinelli", kaj ke ĝia titolo "Meznokto ne-tro-pola estas same absurda kaj
vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem". Temis pri mia propra konkludo
surbaze de la stilo de l' recenzo, de la tiama LF-ĉefredakta rolo de Perla, kaj
de interŝanĝo de opinioj pri la temo kun Ungar. Mi sincere pensis kaj plu
pensas, ke nur Martinelli povis dishaki ŝian poemlibron kun tiom da galo kaj
demagogio. Sed eblas, ke mi eraris. Jen la problemo de pseŭdonomoj, la
ĉiama risko: ke oni prenu vin por iu alia. Ĉiel ajn Martinelli ne rajtas plendi
nun, kvar jarojn poste, des pli ke, estiel ĉefredaktanto, ŝi mem decidis pri
aperigo de la recenzo kun pseŭdonoma aŭtor-indiko. Tiel longe, ke ŝi tenas
sekreta la nomon de la pretendate vera aŭtor(in)o, mi ne havas motivojn por
eksupozi, ke temus pri iu alia ol ŝi. Parenteze, laŭ la PIVa difino de la vorto
"kalumnio", mi trovas ŝian recenzon eminente kalumnia, kion cetere
konfirmas la soneto "Al recenzintino", de Timothy Brian Carr, aperanta en lia
ĵus eldonita poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso".

La atentigo pluas kaj finiĝas jene: "Lastatempe Reinhard Haupenthal
same false atribuas al mi la pseŭdonimon Paula Mährti. Kaj Haupenthalo kaj
haupenthalidoj (ankaŭ Gonçalo Neves, ekzemple) kalumnie mensogas." Nu,
tute alia staras aŭ statas la afero pri La manto. Probal Daŝgupto nomas ĝin
ŝlosilromano (legu lian leteron fine de ĉi artikolo). Kiam aperis en Monato
(dec. 1997) la recenzo fare de Gonçalo Neves mi miris: "estas klare, ĉu ne?,
ke la libron verkis ne Martinelli, sed Aldo de' Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi
emis konsenti kun la frazo de William Auld en letero al Monato (feb. 1998), ke
Neves "eluzis tiom da lerto por pruvi malveron". Intertempe la mantalo (kiel
dirus Karolo Piĉ) iĝis nia propra Clinton-Lewinsky-skandalo. Publikiĝis letero
de Leen Deij, plia de Auld (kiu parolas pri "komploto" kontraŭ Martinelli kaj kiu
poste demisiis je rubrikredakta posteno en Monato) kaj eĉ unu de De' Giorgi,
kie li neas, ke Martinelli aŭ li verkintus la libron. Tion ripetas la eldoninto,
Gersi Alfredo Bays, en Fonto (n-ro 210, jun. 1998), aldonante la superfluan
informon, ke ankaŭ mi ne verkis ĝin (superflua, ĉar sufiĉas kompari ajnan
alineon el La manto kun specimeno el miaj rakontoj por konstati, ke mi ne
kulpus libron en tia "stilo"). Ŝajnas al mi, ke nek Bays nek la redaktejo de
Monato pekis aktive aŭ pasive: tiel longe, ke la aŭtoro ne volas konigi sian
nomon, ili mem ne havas devon fari ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraŭ
liaj dementoj, ke temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se la aŭtoro
ajn de tiu neglektinda romano kuraĝus eldiri laŭte sian nomon. Mi tamen
ripetu, ke nek Monato nek Fonto meritas punon en formo de malabono, sed
male: revuojn, kiuj aperigas ĉies kaj ĉiajn kontribuojn sencenzure (ene de
certaj limoj, koncerne ekzemple homajn rajtojn) oni devas daŭre subteni.

Parenteze, rilate la enhavon de La manto kaj la konformecon de ĝia
intrigo al realaj okazintaĵoj, certe Martinelli, Silfer (kaj De' Giorgi?) rajtas
plendi pro la doloro aŭ malhonorigo kaŭzitaj aŭ kaŭzutaj. Aliflanke tia plendo
mem haŭlas ĉi vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la
marĉojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj akuzoj, rezolucioj kaj
kooperativa loĝistiko.

Plu al la temo. Ke, en n-ro 207, Fonto decidis represi la tutan recenzon
de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni povas kompreni. Mi tamen
opinias stultaĵo la publikigon de Letero de Dieter Wiesemann en n-ro 208, des
pli ke tiun Wiesemann (subskribinton de la antaŭparolo al la libro) konas
neniu, kaj ke plej probable ĝi estas ekskluziva aŭ kundividata pseŭdonomo de
Haupenthal (samkiel Artur E. Iltis kaj, mi hipotezas, Annakris Szimkat).

Sed koncerne la faman recenzon, oni forgesas evidentajn faktojn.
Nome, Neves perfekte sciis, ke Martinelli ne verkis la romanon. Li sciis ankaŭ,
ke ĝenerale oni scias tion, kaj ke multaj suspektas pri De' Giorgi. Eĉ pli:
Neves sciis, ke oni scias, ke li scias ĉion ĉi. Fakte li ne nur sciis, li antaŭvidis
aŭ atendis, ke la publikigon de la recenzo sekvos lavango da leteroj kontraŭ
ĝi. Jen kial nun mi trovas erara la aserton de Auld, ĉar Neves "eluzis tiom da
lerto" tute ne por "pruvi" malveron nek por "pruvi" ion ajn, sed por eksciti,
stimuli aŭ simple distri literaturemulojn, lerte spegulante en la recenzo la
mallertajn trukojn de la romano. Efektive, se La manto estas fuŝa
ŝlosilromano, la teksto de Neves pri ĝi klaseblas kiel ŝlosilrecenzo plej
eminenta.

Se daŭrigi pri pseŭdonomoj, en la montpeliera UK konfirmiĝis al mi
(sed ĉu necesis?) la identeco de Meva Maron, kaj Miguel Gutiérrez Adúriz
aperte prezentis sin jen propranome, jen kiel Liven Dek. Laŭdire Giorgio
Silfer, pseŭdonomo de Valerio Ari, baziĝas sur Fersil, tiu de Ferenc Szilágyi,
kaj Lazaro Zamenhof mem plurfoje subskribis kripte kaj anagrame:
Gamzefon, Hemza, Gofzamen, D-ro Esperanto, N.N., Amiko, Anna R., Unuel,
Homo Sum, Homarano, Aleksandro Naumann kaj Dr X (mi citas laŭ L. L.
Zamenhof: datoj, faktoj, lokoj, de André Cherpillod)! Sed, ĝis oni pruvos la
identecon de, ekzemple, Waringhien kaj Varankin, mi hezitus nomi tian
kutimon "komuna moro" de esperantistoj. Prefere oni faru, kiel Eli Urbanová
kaj Eugène de Zilah: subskribi propranome, por ke ne estiĝu duboj.

Kio venigas nin al plia falsa nomo: Nicolas Vanof. De kiam Kooperativo
de Literatura Foiro (LF-koop) alĥemiis la sendependan gazeton Heroldo de
Esperanto en pamfleton propran aperis pluraj novaj rubrikoj, inter ili La lorno
de Nicolas Vanof. Ĉar, laŭ mia scio, sinjoron kun tiu nomo neniu konas, mi
rajtas supozi, ke temas pri la redaktantino Martinelli, sola aŭ en akompano de
Silfer. En nelonga kariero Vanof jam sukcesis publike insulti la filinon de
Blazio Vaha, kaj en n-ro 1955 (jul. 1998), sub la titolo Nomo egala, sed
esenco mala, li skribas jene: "Ekzistas personoj, kiel Jorge Camacho, kiuj
opinias ke, se iu lanĉas akuzon ne donante pruvojn, la simpla manko de
reago fare de la akuzito pruvas la akuzon mem. Li ne sin defendas, do li
kulpas! Tiu ĉi sinteno estas kontraŭleĝa." Mirigas min la senhonteco de tiuj
linioj! Aŭ la samnumera aserto de la redaktantoj, ke "Kiuj helpas nian laboron,
tiuj helpas briligi la memoron pri Teo [Jung] kaj Ada [Fighiera Sikorska].
Dankon al ili, la veraj geamikoj de niaj du gemajstroj." Ne kaj milfoje ne,
sinjorino Martinelli! Kiurajte ŝi neas al mi, kaj eĉ al Gian Carlo Fighiera,
hororita de la metamorfozoj suferitaj de Heroldo, la epiteton "veraj geamikoj"
de Ada? Tia frazo estas insulto al la nomo, la memoro, la honoro kaj la
inteligento de Ada kaj Gian Carlo, kaj se Martinelli kaj Silfer estus precizaj kaj
honestaj, ili devus rebapti la foraĉetitan gazeton Hirudo de Esperanto.

Vanof petas pruvojn. Ĉu ajnajn pruvojn prezentis LF en siaj atakoj
kontraŭ i.a. Fighiera, Jouko Lindstedt, Georges Lagrange aŭ mi mem?
Neniajn. Sed pruvkolektistoj trovos abundon da ili en La liturgio de l' foiro. Tie
mi asertas kaj dokumentas i.a., ke foirismo grade alprenas retorikon surprize
similan al tiu de naciismo, de gentismo kaj eĉ de faŝismo. Al frazoj kiel "La
esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato" aŭ "Civito ne estas
nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna
destino", ĉerpitaj el la "kvintezo", ilia plej freŝa manifesto (Heroldo, n-ro 1944,
nov. 1997), foiristoj daŭre aldonas samcelajn kaj samfelajn precizigojn (LF, n-
ro173, jun. 1988): "Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre estas religio, ne
nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia strukturo sed – certe estas
komunaj moroj. Kaj la moroj implicas komunan kondutkodon (moralon, fakte).
Tio mankas al la nuna esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al
koherema civito." Nu, mi absolute ne bedaŭras la mankon de komunaj moralo
aŭ moroj; feliĉe, ke ni vivas sen ili! Kaj kiu fakte bezonas "internan ideon"
(sen-artikole) aŭ tian "transiron"? Kiu deziras kaj volas koheri? Certe ne mi,
kaj certe ne ankaŭ multaj aliaj, ĉar ĝenerale oni saĝe fajfas pri tiuspecaj
galimatioj.

Mi konfesu, ke ĝojigis min legi en Esperanto (n-ro 1105, jul. 1998)
tekstojn de du kolegoj akordajn kun miaj tezoj en La liturgio de l' foiro. Unue,
Mark Fettes, kiam li eldiras, ke "Finfine ni ne bezonas Uneskon por konstati
ke Esperanto funkcias, aŭ PEN por konscii pri ĝia atentinda literaturo!"; poste
Lindstedt, en recenzo pri Aminda ("Bedaŭrinde el tiu ĉi libro, certe
bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj aŭ iliaj gepatroj"), de
Leendert C. Deij: "Min persone iom forpuŝis ankaŭ la provo doni en la
enkonduko kvazaŭ ian ideologian enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas
idea ismo, sed nur socia fenomeno." Lante, sed konstante, senvualiĝas la
farso.

Krome LF-koop'on karakterizas ankaŭ aliaj faŝismaj moroj kaj
manieroj: absoluta malrespekto al ĵurnalisma etiko, maskitaj aŭtodafeoj,
cenzurado kaj cenzuremo... Tial, kiam Bruno Masala, Carlo Minnaja, Arnau
Torras aŭ Daniele Vitali min demandas, kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da
tempo al la agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian
manifestiĝon de faŝismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj dirojn de Bossi
kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn
de, ekzemple, Francisco Álvarez Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de
la PP-registaro) kaj Xabier Arzalluz (prezidanto de PNV-EAJ [laŭ la hispana,
Eŭska Naciisma Partio; laŭ la eŭska mem, io simila al Eŭska Partio Sekvanta
la Ĉielestron kaj la Malnovan Leĝon]), ĉi lasta – nesuperebla reĝo de
ambicio kaj ambiguo. Ankaŭ en Esperantujo agas homoj nefidindaj; ĉu oni
restu pasiva ĉe iliaj fifaroj? Kiam, siavice, mi demandis de Minnaja, kial li
insiste kaj malobjektive defendadas sinjorinon Martinelli (ĉu ŝi kaj Silfer ne
scias defendi sin mem?), li respondis: "Mi defendas miajn amikojn". Nu, restu
klara, ke mi faras same.

Parenteze, kaj interkonsente kun Gonçalo Neves, mi malkaŝos nun la
historion de alia (pseŭdo)pseŭdonomo. En julio de 1993, antaŭ la Universala
Kongreso en Valencio, Kataluna E-Asocio decidis okazigi kulturan
renkontiĝon en Barcelono. Elektinte kiel kunorganizanton LF-koop'on, ĝi vidis
iom post iom kiel la originala plano transformiĝis (pro desupraj instrukcioj) al
foireca Internacia Literatura Forumo. Ekzemple, el la listo de iberaj verkistoj
jam invititaj fare de KEA, Perla Martinelli trudis forigon de mia nomo. Nu, dum
vizito mia al Lisbono semajnojn aŭ monatojn pli frue, Gonçalo Neves, tiam
ankoraŭ en kunlaboraj rilatoj kun la kiasaj gepapoj, solidare kaj malavare
proponis, ke mi verku la tekston de la prelego, kiun li prezentos sianome en
Barcelono. Dirite, farite. Ne devas mirigi iun ajn, ke, en forumo kun la ridinde
pretenda titolo La literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj
poetika relativo, "nia" prelego konforme titoliĝis Literatoroj kaj publiko en
Esperantujo: ĉu konkube aŭ divorce?. De sur la podio Gonçalo prezentis
mian prelegon en formo leĝere modifita (por ne veki tro facilajn suspektojn) al
publiko, kie sidis, krom Giorgio Silfer kaj mi, ankaŭ sufiĉe multaj beletremuloj
ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn privat-eldonajn
ekzemplerojn de La Majstro kaj Martinelli, ankoraŭ odorajn je freŝa inko. Ne
pro nenio la 5a, 6a kaj 7a ĉapitroj de ĉi lasta libreto nomiĝas respektive
Estetika universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo (ĉu iam
antaŭe nia beletro montriĝis same, eĉ anticipe, aktuala?), kaj samkiale sur p.
15/19 de mia satiro Emèric Ország kaj Georg Silber trovas en mia komputilo
la sekvan pornan tekston: Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze
aŭ franze?. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis erozii nek la memoron
pri la tiama kunamuziĝo, ibere libere tra la LF-karnavalo, nek la sinceran
amikecon, kiu min ligas al Gonçalo.

Sed evidente ankaŭ mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj eble
tioma okupiĝo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaŭ min kontaĝis.
Ekzemple, en 1994, en la artikolo Silferologiaj studoj (La KancerKliniko, n-ro
71), mi skribis la vortojn "la elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondo La
Patrolo". En letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion
kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de ĝiaj rilatoj kun LF-koop. Minnaja
pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi eraris. Mi fakte celis diri ion
similan al "neniam reale ekzistinta tia, kia LF ĝin prezentas", ĉar, laŭ mia
kompreno, LF-koop fagocitis la nomon La Patrolo jam tre frue, kaj nun uzas
ĝin kiel legitimilon, kiel aŭtoritatan markon, kiel epoleton (ekzemple sur la
kolofono de la revuo), samkiel ĝi faris siatempe pri Norda Prismo. Ke LF-koop
heredis la markon La Patrolo laŭ decido de la dissolva kunsido de la
samnoma grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke ĝi aĉetis
de Fighiera Heroldo'n neniel dementas la fakton, ke ĝi transformis ĉi lastan en
deliran pamfleton. Alivorte, mi preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti
mankatenita en la sterila kaĝo de formalismo. Mia verklingvo estas ja
esperanto, ne ia kreuta Idiot Neutral.

Ĉar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu al mi
parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo La Majstro kaj
Martinelli: ornamas ĝin al-tema, temotrafa ("pertinenta") karikaturo de
Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna indiko pri kopi-rajto sur broŝureto de
Kataluna Esperanto-Asocio pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de um)
Internaciaj Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto, kiun
siavice reproduktis Iltis fine de la sama jaro 1993. Se tiel li lezis kopi-rajton,
Haupenthal devintus informiĝi pli bone antaŭ ol simple represi.

Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis ĉe tribunalo
Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi forgesis la detalojn de
alia kazo, sed en 1993 aŭ 1994 li same akuzis la paderborne ŝulcisman
revuon Speciala Cirkulero pro nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo
mia (Pacienco necesas, tamen ne indas), jam publikigita pli frue en la n-ro
1992/3 de Iltis-Forumo. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke la recenzon mi
verkis por Iltis-Forumo, kaj ke Speciala Cirkulero reproduktis ĝin sen mia
permeso. Mi sciis, ke li uzos ĉi leteron por postuli monkompenson. Sed,
aliflanke, li petis de mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi
povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo estigus tujan
konflikton. Mi do komplezis lin per la petita letero, ne imagante, ke la konflikto
inter ni neeviteble okazos iam poste.

Eble tial, ke ne ĉiam mi protestis pri ĉio protestinda aŭ protestenda, mi
ankaŭ neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon" postuli de Auld, Fernández aŭ
Minnaja, ke ili ĉesigu sian kunlaboron kun LF, aŭ de Neves, ke li same faru
rilate al la eldonejo Iltis, des pli ke, dum ne estiĝis persona konflikto, oni
povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus. Nu, kiam en 1985
Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de Diego kontraŭ Montara
vilaĝo (traduko de anglalingva romano de Chun Chan Yeh) sub la titolo La
degenero de William Auld, mi trafiĝis de miro, honto kaj indigno – kaj silentis.
Katenis min du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje vizitis en Dolaro
kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan rilaton, kaj al De Diego, modelo
lingva kaj stila, senlaca stimulanto de mia beletra kariero. Antaŭ ne longe mi
legis la tiaman recenzon kaj ĝian daŭrigon de 1987, sed tial, ke mi nek legis
la romanon nek komparis kun la angla originalo nek sentas eĉ plej etan emon
tion fari, kaj ĉar mi daŭre trovas min ligita je ambaŭ amikecoj, mi malpovas
diri opinion pri la recenzo mem. Evidente Auld kaj aliaj anglalingvaj
esperantistoj havis plenan rajton kontesti la asertojn de De Diego, samkiel ĉi
tiu siavice rajtis, ne malpli evidente, kritiki la tradukon de Auld, des pli se
konsideri ke lian hispanigon de la sama romano publikigis la eldonejo Caralt
en 1963. Ĝis tiu punkto temintus pri diskuto inter fakuloj. Sed Haupenthal,
elektinte insultan, ofendan titolon por la recenzo sen antaŭe informi ĉi ties
aŭtoron ("Efektive, la titolon tiel formulis la eldonisto Artur E. Iltis", konfesas
noto al ĝia dua parto), degradis ĝin al neleginda pamfleto. La sekvon ĉiu
konas: leteroj, kontraŭleteroj, reagoj kaj antireagoj, vortico de akuzoj kaj
anatemoj kontraŭ unu kaj la alia flankoj, en tono ascende malharmonia, iom
simile al la nuna tempesto pri La manto.

Dirante ĉion ĉi mi riskas seniĝi je la amikeco de Auld, de De Diego aŭ
eĉ de ambaŭ. Sed mi devas kvitiĝi almenaŭ kun mi mem.

Kelkaj personoj jam sufiĉe kompromitis sian sendependecon per tro
rigora "neŭtralismo". Ekzemplo estas István Nemere, prezidanto (se mi ne
mismemoras) de Esperanta PEN-Centro, kaj kiu, en la fino de unu el siaj du
prelegoj (cetere stuporige sen-ordaj, konfuzaj kaj tedaj) dum la Internacia
Junulara Kongreso en Rijeko, responde al mia inkognita demando el la
publiko pri la atakoj kontraŭ niaj verkistoj, diris simple, ke li "sentas nenian
solidarecon" al ĉi tiuj, kaj ke li opinias ĉi aferojn "tempesto en akvoglaso, ne
inda je plenkreskuloj". Jen kion oni povas atendi de la esperanta PEN, finfine
nur unu plia tentaklo (kiel la bastarda Heroldo) de la LF-polpo, kaj kiu,
malgraŭ siaj nomo kaj statuto, neniel reprezentas la verkistojn en la lingvo
esperanto (kurioze, ke pro similaj kialoj Manuel de Seabra decidis eksiĝi el la
kataluna PEN). Bele, se tian rolon plenumos iam glate Esperantlingva
Verkista Asocio, kiu almenaŭ laboras, kvankam modeste, ja demokrate!

Hodiaŭ mi decidis paroli klare kaj rekte, sen eŭfemismoj. Venas nun la
vico al Haupenthal. Mi ripetu plian fojon, ke mian lastan leteron al li mi sendis
en la fino de 1994 aŭ komence de 1995. De kiam ni ekkonfliktis, mi ne plu
respondas al liaj sendaĵoj. Ni jam vidis, kiel maldigne li kondutis rilate al Auld,
kaj antaŭ ne longe Gerrit Berveling, en Reĝustigo pri nekredebla insulto
(Fonto, n-ro 209, maj. 1998), prave deklaris neakceptebla lian rabian atakon
kontraŭ gejoj en recenzo pri La aĵoj kaj la sezonoj, de Ulrich Becker. Kiel
siatempe pri la du-parta recenzo pri Montara vilaĝo, ankaŭ nun UEA decidis,
ke ĝia libroservo ne disvendu la 16-paĝan paskvilon de Haupenthal La
debuto de Paula Märthi, ĉar, kiel sufloris al mi en Montpeliero grava
postenulo de la asocio, ĝi estas ĉiurilate neakceptinde "subnivela". Mi ne
konsentas kun la surogata proceduro, per kiu Martinelli sukcesis elizii lin el la
Akademio, sed samtempe mi ĝojas, ke tie li ne plu ĝenas. Mi ne neas, ke, kiel
Silfer kaj Martinelli, ankaŭ Haupenthal havas meritojn: se escepti kelkajn
piĉismojn k.s., mi admiras la prozon de liaj elgermanigoj. Estus ekstreme
facile karikaturi lin per fizika komparo kun tiu aŭ alia besto, sed mi detenos
mian plumon de liaj rudimentaj insultoj kaj vitriolaj vortludoj, kiujn li sendube
taksas spritaj. Sed, ĉar vizaĝo ofte spegulas la animon (se en kor' io sidas, la
vizaĝo perfidas), mi menciu, ke, post persona renkontiĝo kun li en 1988 aŭ
1989, mi ne povas forgesi la similecon kun la vinagraj, nefidindaj, friponaj
ridetoj de Boris Jelcin aŭ la ksenofobo Le Pen: okuloj kunpremitaj al mallarĝaj
sulkoj, muskoloj en afektostreĉo, tremeto ĉe la lipoj. Kun Silfer li kundividas la
admiron kaj adoron al sia personeco. Ne surprize do, ke antaŭ la festlibroj por
André Albault kaj De Diego planataj de Iltis jam aperis tiu por la 50a jariĝo de
li mem: Menade bal püki bal, kies plej adekvata titolo estus ja Menade bal
Haupen tal.

En Esperantujo, kiel en la "normala" aŭ "ekstera" mondo (diable, kiaj
metaforoj!), oni renkontas ĉiajn homtipojn, ankaŭ la ekstremojn de la gamo.
Jen ni trovas homojn plenkorajn kaj bonkorajn, kiel Ada kaj Gian Carlo
Fighiera aŭ William Auld, jen gesinjorojn senkorajn kaj rankorajn (kun
pardonpeto al ranoj!), kies nomojn mi nun ne ripetos. Al ĉi lastaj, prevente
ponard-atakon, ne plu mi prezentas la dorson. Unu vorto ilin senmanke
difinas: nefidindaj. Elmontrado de iliaj fifaroj estas nepra kondiĉo por limigi kaj
izoli la infekton.


Mi deziras fini citante la plenan tekston de letero de 31.07.98, kiun
Probal Daŝgupto sendis al Martinelli kun kopio al mi kaj kun eksplicita
permeso igi ĝin publika (la menciatan dokumentaron mi nek vidis nek ricevis),
kaj kiu modele traktas plurajn el la antaŭaj temoj:


Letero de Probal Daŝgupto

"Estimata kolegino,

"Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro pri la
ŝlosilromano. Mi hazarde ĝin nek legis nek disponas. Sed vi siatempe – en
la rolo de redaktoro de LF – faris al mi plurajn komplezojn. Mi do sentas
devon ne simple enarkivigi vian zorge kunmetitan sendaĵon.

"Mi estas konvinkita, ke inter la "partioj" en tiu ĉi konflikto trovas sin
pluraj, kiuj age kaj neage kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de
nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la troreagadon al veraj aŭ
imagataj stimuloj; sed mi komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri
la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo kompromita eble ekzistas pli
da unuanimeco. Tamen, mi ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj,
kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj similajn "finojn". Mi do min
limigas al tio, ke mi raportas tiun mian konvinkiĝon al vi kaj al kolego
Camacho (al kiu do iras kopio de ĉi tiu letero). Mi volonte kunleterus al amaso
da aliaj, sed la rimedoj ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la
temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos bezonon dividi miajn opiniojn
kun aliaj legantoj, bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi – mi simple
notas mian anticipan neproteston pri tia decido fare de unu el vi. Se mi mem
"cirkulerus", tio estus iniciato, kaj mi opinias ke ni bezonas pli da silentoj kaj
da sindetenoj por ke ni atingu ion pozitivan, ne pli da iniciatoj.

"Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas la impreson, ke
vi kun malfacilo vin detenas de la uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj
juraj sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj oni (se mi bone
komprenas) ne aperigas nacilingvan version de Hetajro dancas, kaj vi ŝajnas
bedaŭri la nesufiĉan komprenon, fare de esperantistaj individuoj kaj instancoj,
pri la jura atakeblo de ŝolsilromanoj.

"La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama religia tradicio,
trovas akceptebla la decidon de imamo provi dedistance mortpuni Salman
Rushdie pro verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj nedirojn, vi ne
volus defendi tiel ekstreman akcepton de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj
kaj iliaj teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli "universale" akcepteblaj
juroj, kun provizoraj, kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia universaleco. Mi
povas kompreni, ke en viaj suferoj (kies realecon kaj kunsentindecon certe
neniu neos) vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron specifi tiajn kriteriojn.
Mi nur atentigas vin pri distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne
aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do juroj kaj juroj.

"La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de cenzurado, kiuj flaris ĉie
ion suspektindan, kaj donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de ili
al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj literaturi internacie ne sane kreskas en
medio, kiu tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui al si novajn
liberojn. En tiu konstruado povas okazi ekscesoj. Pro tiaj kunpuŝiĝoj eble
evoluos malpeza kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus nacisistemara
kungregigo.

"Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj) rakontoj pri bengalaj
ŝlosilromanoj.

"Altestime, Probal Daŝgupto".

Kaj per tio mi finas. Ĉar, kiel admonas min Trevor Steele en letero, tro
pensi pri ĉi temoj "malutilas al [mia] verkista evoluo". Sanon kaj poezion!

Bruselo, 20-21.08.1998 (reviziita je 22-23.02.1999)



Al la buŝo de oni neniu povas ordoni

Baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho.
(Aleksander Korĵenkov?)

Pli ol unu jaro jam pasis post la "unua eldono" de La liturgio de l' foiro.
Siatempe mi sendis la tekston al du gazet-eldonistoj, La KancerKliniko, kiu ne
povis enŝovi ĝin en sian eldonprogramon, kaj La Gazeto, kiu unue pretis kuiri
el ĝi specialan numeron de la revuo, sed kiu poste malvolis tion fari, probable
pro timo al reprezalioj (juraj aŭ vipuraj) aŭ pro miskomprenitaj neŭtralismo,
formalismo kaj ĝentlemanismo. Nu, dum La Gazeto dediĉadis siajn paĝojn
malavare al reformoj kaj surogatoj de nia alphabeto, mi zorgis pri ĝia aperigo
kiel privata letero ricevota de kolegoj kaj geamikoj. Laŭ la paso de la monatoj
venis al mi multaj kaj tre diversaj reagoj, ret- kaj paper-poŝte.

Ekzemple, mi trovas nun tre konvinka kaj pozitiva argumenton de
Lindstedt favoran al denaskismo surbaze de evoluo ne nur intelekta, sed
ankaŭ morala kaj kulturhorizonta, de la infano, kio bone sidus sur p. 13.

Krome jen kaj jen venis al mia kapo novaj ideoj, kiel la konstato, ke la
manifesta insistado pri krizo de identeco en la esperantistaro plus la detiama
serĉado de propra (kaj nova) identeco kune emigas konkludi pri identeca
krizo ĝuste ĉe raŭmistoj mem.

Kaj sendube la Manifesto de Raŭmo pravas pri unu punkto: ke
esperantistoj mensogis kaj mensogas. Al si mem, kaj al la publiko aŭ
merkato. Sed ne havas sencon anstataŭigi mensogojn per pliaj mensogoj,
mitojn per mitoj, naivaĵojn per mistifikoj. Unue necesas koni kaj kompreni sin.
Tial mi elverkis ĉi libreton. Prave diras Hèctor Alòs, ke "estas tiom da Leteroj
el Palestino verkendaj aŭ tradukendaj pli frue ol plia denunco" kontraŭ la
polpa kliko! Mi konsentas. Fakte, nun, tagojn antaŭ mia reiro al Madrido, mi
povintus lasi la tuton droni en forgeso. Sed mi preferis kunmeti ĉi
heterogenan materialon, fini la ĉapitron kaj turni la paĝon. Kaj dediĉi min al pli
gravaj aferoj.

Ĉar mi nek fortas nek emas nek tempas entrepreni enketadon, aŭ
reverki mian tekston (temis ja pri Elementoj por ekzegezo, ne pri ia Plene
Analizita Foirismo), mi citos ĉi-sekve kun la permeso de la aŭtoroj (kaj
alfabet-orde laŭ la familiaj nomoj) nur kelkajn ilustrajn fragmentojn el parto de
la ricevitaj leteroj. Ni komencu per tiu de Ricardo-Felipe Albert Reyna:

"Malgraŭ tempomanko mi forglutis "La liturgion de l' foiro". Mi nur
bedaŭras, ke du gazet-eldonistoj afable cenzuris ĝin. Nu, ĉiu scias (aŭ sciu)
siajn prioritatojn. Mi apogas centprocente vian tekston. Laŭ mia supraĵa
kalkulo ni marŝas al enradikiĝanta faŝismo, tial mi bonvenigas vian provon
senmaskigi la foirismon estiel formon de faŝismo.
"

Mi nur aldonu, kohere kun la substrekitaj vortoj komence de ĉi artikolo,
ke, dum la sencenzuran kaj skandaleman LKK mi daŭre apogas kaj
simpatias, pri LG mi perdis ĉian intereson. Albert Reyna (kies ĵus antaŭaj
vortoj eĥas la devizon Kion vi faras por eviti tion? Geesperantistoj el la tuta
mondo agu energie kontraŭ la internacia faŝismo! – el hispana internmilita
afiŝo, kiun mi uzas ekranŝirmile) daŭrigas:

"Vi eble memoras ke antaŭ pluraj jaroj mi forte sentis min fora de
esperantaĵoj ĉar (mia-dire) "mi ne dividas celojn". Nu, mi ĝojas nun legi vian
tekston: "Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen
kio placas al mi!)". Kaj – plej ĉefe – , se Esperantujon regas cenzuro, mi diru
klare, laŭte kaj elegante, ke Esperantujo ne ekzistas, kiel ne ekzistas
Fumantujo, Filatelujo nek multaj aliaj Fikciujoj (inkluzive de la Klingona
Imperio).
"

Kontrastre, Hèctor Alòs i Font skribas:

"Mi ekzemple konsideras, ke la kvazaŭa komparo de (parto de) la
esperantistaro al diaspora malplimulto estas riĉiga kaj povas montriĝi
fruktodona: oni povas multon lerni, ekzemple, de armenoj, kiel ili sin
organizas por vivteni sian kulturon diaspore (de la simpla disvendado de libroj
kaj revuoj al la starigo kaj vartado de stabilaj teatraj aŭ muzikaj grupoj). [...]
Aliflanke, mi ne plene konsentas kun vi, ke esperanto simple estas "nobla
hobio" [...]. Mi tamen kredas, ke ĉe ne malmultaj aktivaj esperantistoj nia iom
aparta kunvivado kaj interagado kun homoj el multaj landoj, ĝenerale
konsiderataj "ekzotaj" ĉe ni, iom modlis nian mondpercepton.
"

Nenion mi havas kontraŭ "kvazaŭaj komparoj" aŭ senpretendaj
metaforoj, kaj mi ĝojus, se oni povus lerni same multe de la foirisma
demagogio, kiel de la reala kultura agado de armenoj (kiun mi, bedaŭrinde,
ne konas). Cetere, eble iam mi entreprenos la seriozan instrospekton pri la
motivoj de mia esperantumado, kiun proponas al mi Hèctor. Sed mi timetas,
ke la konkludoj povus kabeigi ĉu min, ĉu aliajn...

Michel Duc Goninaz unue kritikas la cititan analizon fare de Piron
dirante, ke "se li "neniam renkontis esperantiston, kiu favoris 'faligon de la
angla'", nu, probable li ne renkontis multajn esperantistojn, almenaŭ ne ĉiujn,
almenaŭ ne min (eĉ se la vorton 'faligo' mi konsideras neadekvata)
".
Aliflanke, kiam temas pri la manifest-aŭtoraj apartiĝemo kaj pretendo, ke nur
ili pravas, laŭ Duc Goninaz "Piron ne vidis en la unua peragrafo la uzon de
'ni' ('nia superegoo...' ktp), per kiu la aŭtoroj konsideras sin tute ne apartigitaj
de la averaĝa esperantistaro, sed ja tre similaj – eĉ se kun laŭdinda
memkritiko
". Kaj fine li prezentas (plian!) pristudindan vidpunkton:

"En la tiutemaj polemikoj oni tute forgesis la historian dimension. La
Manifesto de Raŭmo havis kiel ĉefan historian taskon (konscie aŭ nekonscie
flanke de ties aŭtoroj – tio ne gravas) forgesigi kaj, se eble, forviŝi la
Deklaracion de Tyresö (1969). El tiu ĉi vidpunkto la "Raŭmistoj" de 1980
(ankaŭ simbola jaro: entombigo de la jaroj '70!) estas la objektivaj komplicoj
de la plej tradiciaj kaj "pracelaj" esperantistoj, kiujn ili pretendis kritiki.
"

Preleginte en Rijeko pri ĉi temo, okaze de la tiea Internacia Junulara
Kongreso en 1998, mi petis la publikon pri komentoj kaj demandoj. Pli ol unu
aŭskultinto diris, ke por li (mi emus skribi "*gi" por ne pensigi pri vireco)
"raŭmismo" signifas "ĝui la (bonan) etoson", t.e. amuziĝi, distri sin, amikumi
kaj umikumi ktp. Nome, ne "labori por la movado, sin oferi, organizi...". Jen la
ŝibolete kaj sezame moda vorto en junularaj renkontiĝoj, en TEJO-rondoj: ne
"interna ideo" nek "frateco", sed "etoso". Sufiĉas legi komiksojn de Arnau por
tion konstati. Evidente neniu plu pretas iĝi martiro, aŭ lakeo, aŭ putino, de
esperanto – ankaŭ ne mi. Ĉiu volas ĝui la etoson, la lingvon, la vivon, la
hodiaŭon! Pasis for la tempoj piramidaj... Sed, krom tio, la ekvacio "raŭmismo
= ĝui la etoson" montras nur la idean magrecon de la debato en Junularujo.
Simplismo (t.e. pensado per sloganoj kiel "komunismo = ĉio por ĉiuj" aŭ
"kristismo = eterna feliĉo") facile akiras adeptojn ankaŭ en niaj vicoj.
Multe pli nuancite argumentas Aldo de' Giorgi fine de ĉi alineo
(parenteze: la bona stilo de liaj leteroj igas min pridubi, ke ĝuste li estus la
aŭtoro de La manto; se ne li – do kiu?):

"Memkompreneble mi legis kun ĝuo vian "liturgion", kiu estas sendube
tre dokta, detala kaj nepre interesa sociologia studo pri problemo, kiu meritas
atenton, kaj kiun, bedaŭrinde, la ĝenerala esperantistaro, eĉ UEA, laŭŝajne
tute ne prenas en konsideron aŭ taksas nur marĝena, malgrava danĝero. [...]
Mi deziras ankaŭ klarigi kial mi iam skribis ke eble mi estas "iaspeca"
raŭmisto. Tia mi estas en la senco ke mi tre bone min sentis en la
esperantisma movado, kie mi konis amason da tre karaj kaj interesaj homoj,
kie mi multon lernis, kie mi povas vaste aktivi kaj amike interrilati, malgraŭ tio
ke neniam mi tro fidis je iu, ia, iela, iama, ioma "fina venko".
"

Bele kaj ekvilibr(ig)e komentas Sten Johansson (kiu bonvolu indulgi la
pres-artan modeston de ĉi libreto):

"Mi ŝatus komplimenti vin pro via "liturgia" artikolo, kiun mi trovis tre
sprita, ege malica kaj treege amuza. Mi komprenas ĝin kiel vivan kaj trafan
esprimon de viaj sentoj. Kiel argumentado ĝi iom malpli-efikiĝas de la
komparoj kun Hitler, Pinochet ktp. Krome, oni kredeble povus trakti vian
tekston simile kiel vi traktas tiujn de Silfer, por elserĉi "kamaĉaĵojn". Kaj eblus
imputi ankaŭ al vi diversajn psikologiajn motivojn de la tre alta "temperaturo"
en via artikolo. Ekz. ĉu ne povus esti reciproka projekcio? (T.e. vian
eventualan subkonscian neagnoskitan internan despotecon vi projekcius sur
Silferon, kiu ja prezentas tre taŭgan projekcian ekranon...).
"

Ne povas manki ekstreme konciza prijuĝo fare de Gonçalo Neves:

"Hieraŭ mi (finfine!) legis vian broŝuron. Mi ege ŝatas ĝin, kaj tute ne
komprenas kial iuj malrekomendis ĝian aperigon. Ĝi estas sobra, objektiva,
vaste dokumentita, kaj (kiel ĉiam) belstila, vortsuka kaj leksik-abunda. [...]
Temas do [...] pri dokumento esperantujologia, kiu nepre meritas disvastigon,
kaj tial mi ege rekomendas ke vi klopodu ĝin aperigi.
"

Nek la senkompromise kritika voĉo de Joxemari Sarasua, kun kiu min
ligas filipika korespondado pri naciismo kaj politiko:

"Ĝi vekis ĉe mi kontraŭdirajn impresojn. Unuflanke mi tre ĝuis vian
skurĝon al la silfera rondo – tuj partianiĝinte por vi senscie pri la kialo, eble
pro osmoza empatio – , kaj ankaŭ vian erudician vervon... Sed aliflanke ĝi
postlasis ĉe mi ian senton de vaneco. Komprenu min: la temo mem estas
sensignifa, kaj mi domaĝas la tempegon kiun vi perdis dum ĝia verkado kaj
kiun vi povintus uzi por verki viajn ŝatatajn [poemojn, novelojn ktp...]. Viaj
kritikoj al foirismo sonas prave, kaj povas esti, ke mi mem konsentas kun ili.
Sed, ĉu vere la afero tiom valoras? Ĉu vi ne pensas, ke foiristoj estas elita
sektero, mikrominoritata merdero en la flako de esperantujo, kiu estas siavice
pisguto meze de la oceano? Ili nombras ja nur kvar kaj unu tamburiston kiu
bruas...!, la ceteraj akolitoj apartenas al la averaĝa homtipo kiun vi renkontis
ekzemple en la lasta [kongreso]. Ĉu vere ili estas la avangardo de ia nacia
fronto konkerunta ian promesitan landon? Ĉu vi iam serioze ekpensis pri risko
de etniĝo de la esperantistoj, pri fondiĝo de ia esperanto-nacio? Sub la egido
eble de prezidento Silfer? Estas groteske... Vi banaligas kaj distordas
naciismon ĝis ekstremoj de nerekoneblo. Laŭ mia scio, etnismo – aŭ
gentismo aŭ kia ajn vi volas nomi ĝin – laŭmodas ne lastatempe sed de la
frua dek-naŭa jarcento, de kiam la germanaj romantikuloj. [...] Ankaŭ vi
kvazaŭ urinus ekster la pisujon...
". Tamen poste li ret-esprimas sin jene pri la
ĵusaj komentoj: "Mi nur bedaŭras, ke ekster sia kunteksto ili aspektas pli
negative ol intencite: mi ja tre ŝatis legi la libreton.
" Dankon, Joxemari!

Fine, eĉ Jakvo Schram, eldonanto de la libreto, kiun vi nun legas, ĉe la
komenco reagis jene:

"Unuflanke mi admiras la verkon pro ĝia strukturo, vort-uzo, precipe
kiel vi malkaŝas la Silfer-komedion ktp, aliflanke mi havas demandon: ĉu
necesas uzi vian valoran tempon por skafandri [provizi per freŝa aero]
organizon sensignifan? [...] Evidentas ke vi klopodas malkaŝi la papajn revojn
de Silfer. Sed sciante ke Literatura Foiro direktas sin al "elita intelektularo" [...]
mi min demandas, ĉu tiu grupo ne estas sufiĉe saĝa por funkciigi siajn
proprajn cerbojn kaj konstati ke Silfer nur revas pri simpla adeptaro.
"

Poste, ŝanĝinte (evidente) la opinion, li konfesis: "La tutan vivon mi
jam revas pri mia nomo sur la nigra listo de LF-koop
". Deziro plenumita!

La paĝosupran moton mi tiris el la sekva senganga frazo de (mi
supozas) Aleksander Korĵenkov en la artikolo Rondo vere "familia" (La Ondo
de Esperanto, 1999:1): "Draŝan publikan kritikon [fare] de la vidvo de la
antaŭa redaktorino ricevis Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj
Neves daŭrigis ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la
redaktorinedzon Silfer (baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de
Camacho)
". La profetitan filibron jen vi havas! Kaj al rusaj kolegoj mi lasas la
taskon ekanalizi la rusan version aŭ surogaton de foirismo, kiun Korĵenkov kaj
K-io laŭdire kaj onidire provas establi en sia vasta lando, kun sukceso simila
al tiu de kamarado Gorbaĉov en la balot-intencaj sondoj. Strange, se, per
reciproka imitado de malimitindaj kondutoj, Aleksander, Giorgio kaj Perla
sukcesos fondi rondon familian tute propran, sen erarintaj filoj kaj favaj ŝafoj!

Nerektaj reagoj kaj respondoj venadis, neeviteble, de la kritikatoj. En
sia kutima maniero ataki, per aludoj, per akuzoj svagaj kaj ambiguaj, kvazaŭ
temus pri la sekso de l' anĝeloj, Silfer (en Bonan matenon, HdE 1962-1963,
31 dec. 1998, p. 1 kaj 8) parolas pri "la nuntempaj Niemojevskoj", laŭ la nomo
Niemojewski, aŭtoro de artikoloj en Pola Esperantisto en 1914 (!), kadre de
"kampanjo kiu alprenis klare kontraŭjudan karakteron". Konata metodo: ĉiujn
kritikajn voĉojn ili elĵetas en la unu, solan kaj saman sakon de antisemitismo.
Oportuna stampilo! Kritikanto iĝas antisemito, "*anarkoidulo", persono kiu
"trovas en esperanto sian psikan rubujon" ktp. Ĉu necesas proklami, ke mi
kun plezuro, intereso kaj admiro spektas filmojn kaj legas librojn fare de judaj
aŭtoroj? Ke ĉi-monate mi legis Se ĉi tio estas homo, de Primo Levi? Sed ĉu
diri ankaŭ, ke ĵus antaŭe okupis min Kultura antropologio, de Marvin Harris,
kaj La senmorta semo, de Jordi Balló kaj Xavier Pérez, kaj tuj poste (t.e.
ĝuste nun) Fundamentaj mensogoj de la katolika eklezio, de Pepe
Rodrguez? Kiun tio koncernas? De kiu do peti la nihil obstat (eklezia aprobo,
imprimaturo)? Ĉu de la Kooperativo? Aŭ de la esperantuja PEN-klubo?

Ĉar ankaŭ ekster Esperantujo troveblas interesaj legaĵoj, taŭgaj por
fari komparojn. Oni povas vidi, ekzemple, ke la agado de Esperanta PEN-
Centro havas mondajn precedentojn, kiel montras la perua verkisto Mario
Vargas Llosa en Carta a Kenzaburo Oé (Letero al K.O.; El País, 17.01.1999,
p. 15): "Mi ne sciis, ke, en la sepdekaj jaroj, la japana PEN-klubo rifuzis
protesti kontraŭ la persekutado de la korea poeto Kim Ji Ha. Dum mia tri-jara
prezido de Internacia PEN-Klubo mi trovis, ke kelkaj Centroj malobservis sian
devon batali kontraŭ cenzuro kaj kontraŭ politika molestado de verkistoj,
nome la ekzistokialon mem de la institucio. La plej dolora kazo estis tiu de l'
argentina romanisto Antonio di Benedetto, viktimo de la armea diktaturo, por
kies liberigo kampanjis Internacia PEN-Klubo, kaj kiun eksigis la bonaera
PEN pro nepago de kotizoj. Tiaj ĉi skandalaj kazoj estis tamen ne la regulo,
sed escepto.
"

Intertempe, suplemente, aperis novaj dokumentoj. "Sed" – kiel kutimis
aldonaĉi la sengusta aŭtor(in)o de La manto – "tio enĉapitriĝos venontpaĝe".

Bruselo, 01.03.1999



Intertempe ni legis...

... en Heroldo de Esperanto, n-ro 9-10 (1956-7), 10 septembro 1998, la
sekvajn tekstojn, resp. sur p. 1, 4 kaj 5:



Pakto nigre sur blanko

Kunvokis Esperanta PEN-Centro kaj E-Radikala Asocio, organizis
KCE, la dutagan Forumon prezidis ambasadoro György Nanovfszky. Aliĝis 25
establoj.

Post la inaŭgura parolado de Giorgio Silfer kaj raporto de Giorgio
Pagano, la delegitoj pritraktis la diversajn demandojn, al kiuj respondas tri
dokumentoj: la Pakto kaj aplikaj rezolucioj.

La Pakto por la Esperanta Civito
estas interkonsento kiu engaĝas la
subskribintojn (post la ratifoj de la respektivaj Asembleoj) al reciproka helpo,
al la kreo de komuna kondutkodo pere de arbitracia instanco (kies sidejo
estos en Svislando) kaj al atingo de kelkaj cveloj pere de Evolukomisiono
(EKo), kies sidejo estos en Romo. Prioritataj celoj estas la agnosko pri nia
lingvo kaj ĝia komunumo fare de la Bureau des langues moins répandues en
Dublino, kaj la preparo de konstitucia ĉarto por la Esperanta Civito. Provizora
referenco por la arbitracia instanco (nomata Kortumo) estas la svisa civila
kodo, kaj modelo por tiu konstitucia ĉarto estas la senteritoriaj civitoj (kiel la
ordeno de la Maltaj Kavaliroj), korektita laŭ la federalismaj principoj, anstataŭ
centralisma hierarkia akso. La Pakton la Forumo aprobis per 12 voĉoj favoraj,
2 sindetenaj kaj 1 kontraŭa (la IFEF-delegito): ĉi lasta estis tamen kandidato
kiel vicmembro al EKo, kaj tie elektita.

La dua Forumo, kunigonta ĉiujn establojn, kiuj ratifos la Pakton,
invititojn kaj observantojn, estos kunvokita de EKo minimume post unu kaj
maksimume post du jaroj.

Sekvas nun la jam fama pakto (teksto konforma al la originalo, krom
unu korekto: "neapelacieblaj" anstataŭ "neapelaceblaj" en la originalo):


La subskribintoj lanĉas la sekvan proponon de

Pakto por la Esperanta Civito

1. Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito. Ĝi engaĝas la subskribintojn
de la Pakto nur se la suverena instanco (la ĝenerala Asembleo) de la
respektivaj establoj ratifas ĝin.

2. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de
gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo aŭ individuo kun jura personeco aŭ
civilaj rajtoj kiu posedas ĝin.

3. Al la Pakto eblas aliĝi en kiu ajn momento, laŭ la proceduro en la artikoloj 1
kaj 2. La aliĝo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la
jam aliĝintaj aprobas.

4. El la Pakto eblas retiriĝi nur pro: a) pruvita malfondo de la establo; b)
verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo); c) novaj artikoloj kaj amendoj en
la Pakto, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strukturon kaj celaron.

5. La Pakto celas: a) firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka
helpo kaj respekto; b) formi la kernon de la Esperanta Civito; c) solvi
eventualajn konfliktojn per arbitracio.

6. La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto estas: a) la Evolukomisiono
(EKo); b) la Kortumo por la Esperanta Civito (Kortumo).

7. La Evolukomisiono (EKo) plenumos la sekvajn taskojn: a) ĉiujare prepari
raporton pri la evoluo de Esperantio; b) fari proponojn, ankaŭ organizajn, por
la progreso de E-io laŭ la Kvintezo; c) kunvoki, ene de minimume unu kaj
maksimume du jaroj, la sekvan Forumon por la Esperanta Civito; d) legitimi
lokajn kaj fakajn konferencojn en la spirito de la Esperanta Civito; e) prepari
la Konstitucian Ĉarton de E-io, cele al la strukturigo de demokrata
reprezentejo de la Esperanta Civito.

8. EKo konsistas el kvin membroj kaj tri vicmembroj, elektitaj de la unua
Forumo por la Ea-Civito.

9. La sidejo de EKo estas en Romo. EKon financas libervole la paktintoj.

10. La Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto. Ĝi konsistas el tri
membroj kaj du vicmembroj, elektitaj de la paktintoj, kun dujara mandato,
inter la esperantistoj konataj pro sia honesteco kaj ekvilibro.

11. La sidejo de la Kortumo estas en La Chaux-de-Fonds. La Kortumon
financas la establoj kaj homoj kiuj sin turnos al ĝi por arbitracio.

12. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se iu ne estas kontenta
pri la verdikto, tiu povas sin turni al la kunveno de la paktintoj (Forumo por la
Ea-Civito), kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu
fojon la kazon.

13. La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos parto
de la renovigota Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la Svisa
Civila Kodo.

14. Por ĉiu dokumento, unuavice por la interna regularo ellaborota de EKo, la
ĉeflingvo estas esperanto.

Sekvapaĝe oni povas legi:

La Evolukomisiono elektita kadre de la Unua Forumo por la Esperanta
Civito: David Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso,
Ljubomir Trifonĉovski.

Nomoj grandparte jam konataj... En la sama numero oni informas
ankaŭ pri tio, ke en la montpeliera UK mi aliris la giĉeton de Literatura Foiro
kaj Heroldo (leginte ĉi-revuan artikolon pretendantan dekreti, kiuj estas la
veraj geamikoj de Ada Fighiera Sikorska) kaj alkriis ilin (la LF-rondon)
"faŝistoj". Ne mensogis la tiama deĵorantino, Judit Felszeghy: mi tiel faris kaj
tion diris. Mi profitas la okazon por ripeti, ke: 1) pro ĝia retoriko naciisma,
gentisma, obsedita pri identeco; 2) pro ĝiaj konstantaj mensogado, distordado
de la vero kaj manipulado; kaj 3) pro ĝiaj provoj silentigi kritikajn voĉojn
internajn kaj eksterajn – pro ĉio ĉi mi opinias foirismon la esperantuja
ekvivalento de la politika nocio "faŝismo", ekzemple laŭ la dua PIVa difino:
"Ĉia reakcia kontraŭmarksisma kaj naciisma movado". Tamen, konsiderante
iliajn fuŝecon kaj neprofesiecon indus enkonduki la neologismon "faŝuloj", el
la latenta radiko "faŝa" (politike malruĝa), simile al la vorto "facha" en la
hispana lingvo.

Nu, ni daŭrigu. Aleksander Korĵenkov afable permesis reprodukti
intervjuon kun Silfer aperintan en numero1998:10 de La Ondo de Esperanto
(LOdE). Ne surprizu onin la silferaĵo, ke "raŭmismo kondamnas la provojn de
ortografiaj reformoj"; la samon papagis Martinelli en cirkulero al rete
atingeblaj akademianoj (mi citas sen ŝia permeso, cetere), kie ŝi preferis
paroli pri "raŭmisme orientitaj esperantologoj". Jen la intervjuo:


Forumo por la Esperanta Civito

"Kio igas popolo aron da homoj, tio estas la rememoro pri la kuna valora
faritaĵo kaj la strebo al kuna farotaĵo". Tiu ĉi aforismo de J.E.Renan trafe situis
en la salono Humbert, urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (Svislando), kie
9-11 aŭg. 1998 disvolviĝis la unua forumo por la Esperanta Civito. Ni
demandas al Giorgio Silfer (GS), kiu inaŭgure paroladis: kiu estas la diferenco
inter ĉi tiu forumo kaj la strategia forumo kunvokita de UEA en Montpeljero?

GS: Estas pluraj diferencoj. Unue, la forumo de UEA daŭris du-tri horojn, dum
la alia du-tri tagojn: tio tuj videblas el la kvanto kaj kvalito de la respektive
aprobitaj dokumentoj. Due, la forumo en UK estis fermita al kelkaj: ERA estis
rifuzita, ekzemple; male, en KCE ekzistis neniu rifuzo – ĉiu estis bonvena.
Trie, la forumo en Francio traktis esence unu demandon: kiel kontribui al
Kampanjo 2000? En Svislando estis traktitaj pluraj, kaj tute alispecaj
demandoj, ĉiukaze ne funkciaj al unu difinita asocio. Kvare, la forumo de UEA
ne havas verajn precedencojn; male, Ĉaŭdefono 1998 daŭrigas la tradicion
de Raŭmo 1980, Varsovio 1984, Segedo 1988. Kvine, la forumo de UEA ne
startis de komuna denominatoro, dum en la Forumo por la Esperanta Civito
tia ekzistis: temas pri La Kvintezo, proponita de LF-koop.

LoDE: Ĝuste La Kvintezo, kaj la vorto Civito, donas la impreson ke la svisa
forumo estis tro antaŭkondiĉita...

GS: Se tiel estus, ne aliĝus tiom da establoj (entute 25), kaj tiom diversaj:
internaciaj fakasocioj (fervojista, sciencista), politikaj (IKEL, ERA), landaj
(hungara, kataluna, svisa), lokaj (el Bulgario), Akademio de Esperanto,
kulturcentroj (KCE, Lesjoefors en Svedio, IIC en Italio), redakcioj ("Literatura
Foiro", "Heroldo de Esperanto", "Kontakto", Radikala radio), eldonejoj (LF-
koop), bibliotekoj, OSIEK, Esperanta PEN, SAT... Neniu sentis sin
antaŭkondiĉita. La debato estis vigla kaj libera, sub la tagprezido de Gyoergy
Nanovfszky, Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifonĉovski. La dokumentoj ne estis
aprobitaj ĉiam unuanime, pri la Pakto estis sindetenoj kaj unu kontraŭa voĉo.
LoDE: Kion diras la Pakto?

GS: La Pakto por la Esperanta Civito estas interkonsento (ratifota de la
asembleoj de la respektivaj establoj) celanta la starigon de komuna arbitracia
instanco (la Kortumo), kiu difinos ĝeneralan kondutkodon, kaj de konstitucia
ĉarto. Tiudirekte laboros kvinopa Evolukomisiono, elektita de la Forumo mem.
La tuto rememorigas pri Gruetli, kie en 1291, danke al la ĵuro de tri kantonoj,
ekestis la svisa konfederacio.

LoDE: Ĉu vi ne celas krei ian specon de anti-UEA?

GS: Ne, kaj la plej evidenta pruvo por tio estas, ke eblas aliĝi al la Pakto kaj
samtempe al la Strategia Forumo interne de UEA. Temas pri pakto por, ne
kontraŭ io. Memkompreneble, ĝin karakterizas certa koncepto pri Esperantio.
Estas interese rimarki, tiurilate, ke la sociologia modelo de diaspora lingva
minoritato, inspirita de raŭmismo, evoluis danke al la Forumo. La Esperanta
Civito alprenos la konstitucian modelon (korektitan al federalisma direkto) de
aliaj senteritoriaj civitoj, kiel la ordeno de la maltaj kavaliroj. Aliflanke, la
Evolukomisiono laboros por atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la
malpli disvastigitaj lingvoj.

LoDE: Ĉu do baldaŭ Esperantio havos propran futbalteamon verdestelitan?

GS: La paktintoj ne elektis la modelon de naciŝtato, sed de lingva kolektivo
sen teritoria ligiteco. Esperantio havas flagon kaj himnon, havis monunuojn,
eble havos poŝtmarkojn. Sed ne armeon, nek futbalteamon.

LoDE: Ĉu la decidoj de Ĉaŭdefono havos apartan efikon interne de LF-koop?

GS: Laŭ mi jes. La kulturpolitika dimensio fariĝos malpli grava, kompare kun
la produkta kaj administra. La epoko de la "entrepreno-partio" baldaŭ finiĝos.
Same kiel la Esperanta PEN transprenis de LF-koop la taskon demonstri la
valoron de esperanto kiel arta perilo, la Forumo por la Esperanta Civito povos
transpreni la taskon demonstri la valoron de nia lingvo kiel identigilo.

LoDE: Kiam denove kunvenos la Forumo, kaj el kiuj ĝi konsistos?

GS: Iam inter aŭgusto 1999 kaj aŭgusto 2000, laŭ decido de la
Evolukomisiono (kies membroj estas David Buhlmann, Judit Felszeghy,
Daniela Giglioli, Marco Picasso kaj Ljubomir Trifonĉovski, vicmembroj
Romano Bolognesi, Gyoergy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer). Rajtos aliĝi nur la
establoj subskribintaj la Pakton: kompreneble ankaŭ ne partoprenintaj en la
unua Forumo. Praktike, temos pri la Forumo de la Paktintoj.

LoDE: Kiun sintenon havos la Forumo rilate al la lingvo mem? Ĉu ĝi
agnoskos la aŭtoritaton de la Akademio kiel "lingva kortumo"?

GS: Mi opinias ke la sinteno estos konservative fundamentisma, tial ke ni
kredas esperanton transnacia kulturlingvo, kaj ne internacia helplingvo
plibonigebla (kiel asertas André Albault) por la "fina venko"... Raŭmismo
kondamnas ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj, kun kiuj koketas Iltis-
anoj kaj kelkaj (eks)membroj de la Akademio. Se la Akademio mem ne
distanciĝos de ili, mi persone kontraŭos asigni al ĝi la rolon de "lingva
kortumo".

LoDE: Al kiu, do?

GS: La decido apartenos al la Forumo de la Paktintoj, sed ĝi dependos, mi
emfazas, de la sinteno de la Akademio mem.

LoDE: Kie aperos la diversaj dokumentoj de la Forumo?

GS: Unuavice en "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", de kie ili estos
libere kopieblaj.

Mi lasas al aliaj respondi al ĉi kulmino de absurdo. La ĉi-sekva artikolo
de Lindstedt publikiĝis en numero 1998:11 de La Ondo de Esperanto, kaj tiu
de Corsetti respondas al iu neidenta praversio de ĝi rete dissendita.


Jouko Lindstedt

Esperantujo apartenas al ĉiuj

La intervjuo kun Giorgio Silfer en LOdE 10/98 kaj la (kontraŭ)kongresa
numero 9-10/98 de Heroldo de Esperanto raportas pri la "Forumo por la
Esperanta Civito", okazinta en Svislando kaj iniciatita de LF-Koop. Oni povas
konstati, ke la tiel nomataj raŭmistoj nun definitive forlasis la koncepton de
Esperanto kiel ideo kaj movado strebanta al pli justa lingva ordo en la mondo:
nun la ĉefa celo estas "atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la mapli
disvastigitaj lingvoj"! Sendube tia elpaŝo inspiros la mondan gazetaron al spritaj
artikoletoj pri tio, kiel la esperantistoj fine konfesas sian malvenkon. Ĉu
Zamenhof deziris defendi malgrandajn lingvojn nur kreante unu plian?

Laŭ la analizo de Silfer en Heroldo, la spertoj en PEN-klubo [!] montris,
ke la monda lingvo-problemo ne estas tia, kiel la esperantistoj kredis. Li pledas
por pli vasta uzo de la hispana kaj araba kiel laborlingvoj en internaciaj
organizoj. "Poste, eventuale, je individua nivelo, ekzistos ankaŭ la solvo de la
lingva problemo pere de alternativa komunikilo." Estas interese, se vere tia
estas la nova linio de Hungara Esperanto-Asocio aŭ Svisa Esperanto-Societo,
kiuj partoprenis la Civito-Forumon. Se ni iam povos ekscii, kiuj vere
partoprenis: la redaktoro de Kontakto sciigis al mi, ke la revuo neniam aliĝis
nek partoprenis, malgraŭ tia informo fare de la civituloj. La Akademio de
Esperanto aliĝis per decido de la antaŭa gvida duopo (Bormann kaj Martinelli),
sed la nova estraro elektita antaŭ ol la Civito-Forumo okazis sendis nenian
oficialan reprezentanton al ĝi.

La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo".
La Pakto aprobita en la Civito-Forumo antaŭvidas preparadon de "Konstitucia
Ĉarto de Esperantio". Sed ĝi neniam estos mia konstitucio, tamen mi apartenas
al Esperantujo. Almenaŭ ekde la Bulonja Deklaracio estas klare, ke ĉiu uzanto
de Esperanto rajtas sin nomi esperantisto, oni bezonas subiĝi al neniaj
organizoj.

Siatempe, la Manifesto de Raŭmo (kiun mi kunverkis kun Silfer) celis
deklari, ke ekzistas ne nur la Esperanto-movado, sed ankaŭ la Esperanto-
komunumo. Ĝi ne estis la unua, nek la lasta dokumento de esperantistoj, kiuj
emfazas tion. La komunumo kaj la movado (kies celojn formulas tre klare la
Manifesto de Prago) kompletigas unu la alian. La movado devas esti organizita,
la komunumo estas nefermita, plurcentra, libera. Se oni komencas organizi la
komunumon – eĉ se "federalisme", eĉ se en la spirito de Grutli 1291, kiun
supozeble ĉiu barata, japana kaj brazila esperantisto konas – se oni do
pretendas organizi la komunumon, oni nur kreas duan movadon. La komunumo
restas ekster ĉiaj organizaj provoj. Tial la raŭmistoj perfidis la Manifeston de
Raŭmo.

Silfer estas lerta propagandanto: laŭ li la Montpeljera Strategia Forumo
de la Eperanto-Komunumo okazis "interne de UEA" (kio ne veras, alie ja
ekzemple SAT ne aliĝus!), dum la Civito-Forumo estis ideale malfermita al ĉiuj.
Tamen, oni ja povis facile antaŭvidi, kiajn dokumentojn la Civito-Forumo
akceptos, ĉar la raŭmismo jam delonge estas nur tia, kia ĝin degnas difini LF-
Koop kaj Silfer mem.

Por doni unu ekzemplon: la Manifesto de Raŭmo havas unu ĉapitreton
pri "La kongresoj kiel vojo al kresko": "Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas
esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke
kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj
funkciulaj kunvenoj..." Estas malfacile akordigi tion kun la kolosa ĉikanado pri
la ĉi-jara Universala Kongreso en la raŭmisma Heroldo, kie oni plendas ĝuste kaj
precize pro tiu asimila, komunum-fortiga rolo de UK. Sed aliloke en la gazeto
oni jam povas legi, ke Silfer ĝustigis tiun parton de la Manifesto: ekde nun ni
parolu pri la Esperanto-centroj kiel vojo al kresko. Ĉu ĉio ĉi rememorigas vin
pri certaj ideologioj kaj iliaj rajtigitaj interpretistoj?

En la intervjuo de LOdE, Silfer diras: "Raŭmismo kondamnas ekzemple
la provojn de ortografiaj reformoj." Mi ne subtenas ortografiajn reformojn, sed
certe ni neniel pensis pri ili en Raŭmo en 1980! Sed ne estas la unua fojo, ke
Silfer akaparas la rajton interpreti, kion la raŭmismo "ekzemple" kondamnas aŭ
aprobas. En LOdE li postulas, ke la Akademio de Esperanto distanciĝu de certaj
reformemuloj, alie ĝi ne plu rajtos esti la "lingva kortumo" de la civituloj.
Malofte iu tiel arogante starigas kondiĉojn al la Akademio kiu, kompreneble,
neniel bezonas sin esprimi pri tio, kion faras ekzemple ĝiaj eksmembroj Albault
aŭ Haupenthal. La Akademio ne ĉesis apogi la Fundamenton, kaj ĉiu
esperantisto ja povas facile kompari radikalajn reformprovojn kun la
Fundamento.

Mi ne timas por Esperantujo: tia megalomania entrepreno kiel la "Civito"
nepre fiaskos. Sed mi bedaŭras ĉiujn esperantistojn, kiuj estos misgvidataj de ĝi
kaj devos per amara sperto lerni, ke en Esperantujo troviĝas lertaj
propagandistoj por malplenaj ideoj. La raŭmistoj ja neniam povus mem kreskigi
la komunumon: oni fariĝas esperantisto pro simpatio al tiuj idealoj de
tutmonda identeco kaj lingva egaleco, al kiuj la "Civito" turnas sian dorson –
oni ne esperantistiĝas por aparteni al senteritoria ludnacio aŭ al nova Malta
ordeno. Tial la raŭmismo devas ĉiam paraziti sur la serioza movado.



Renato Corsetti

Ne tuŝu esperantistojn

Kiu diras ke suomoj estas tre trankvilaj silentuloj? Jouko, vi rajtas peti la
honoran civitanecon de Malto. Mi kaj [Jorge] Camacho, kompare kun vi, estas
veraj nordanoj. Aliflanke, pli bone ol mi aŭ [Jorge] vi elektas la temojn, pri kiuj
vi eksplodas. Temas pri principaj temoj.

Tio, kion Heroldo raportis, estos studata en lernejoj por ĵurnalistoj kiel
tipa ekzemplo de lerta misinformado. Kompreneble ĉiu revuo rajtas elekti sian
stilon.

Kiam temas pri la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo, kies
unua kunsido okazis en Montpeliero, mi povas nur diri ke en ĝi estas loko por
ĉiuj (mi substrekas: ĉiuj) organizaĵoj, centroj, kooperativoj ktp. de esperantistoj.

Mi refaras ĉi tie publike la inviton, kiu estis farata al la unuopaj
organizaĵoj. Se KCE, LF-Koop, PEN-Klubo aŭ kiu ajn alia organizaĵo volas aliĝi al
tiu Forumo, la pordoj estas vaste malfermitaj. La forumo celas kunligi ĉiujn
erojn de la esperantlingva komunumo, por ke ili amike kaj samnivele
kunlaboru unu kun la alia. Ne estas antaŭkondiĉoj aŭ subskribendaj
dokumentoj.

Pri la idearo de sendependa "kvazaŭ-ŝtato", mi ne havas ion por aldoni al
tio, kion Jouko diris.

Mi volas iom korekti tion, kion Jouko diris: "Kiam oni komencis vidi tion
[la gravecon de la komunumo] ankaŭ en UEA-rondoj – ne malplej pro la
analizoj de Humphrey Tonkin". Nu, kvankam Humphrey Tonkin havas multajn
meritojn, mi volas diri ke jam Hodler pensis ĉefe pri la komunumo, kiam li
fondis UEA'n.

Krome, kiam venas riproĉoj al UEA, ofte tiuj riproĉoj estas de la speco:
"Vi nur okupiĝas pri administrado de la membroj kaj servoj al ili. Vi dediĉas tro
malmultan energion al disvastigado de Esperanto".

"Kio min ofendas kvazaŭ persone, eĉ se ne estas persona afero, estas la
provo de la "civito" uzurpi la koncepton "Esperantujo" (kvankam en la misformo
Kaj mi aldonas ke mi persone estas multe pli ofendita, kiam oni
klopodas trompi simplajn esperantistojn. Mi konas amason da simplanimaj
esperantistoj, kiuj eble eĉ konfuzas SAT kaj UEA, sed kiuj dediĉas al la afero de
Esperanto sian tempon kaj monon, sen eĉ la espero esti menciataj en la bulteno
de la loka klubo. Kiam oni klopodas trompi tiujn sindonemajn homojn per
distordo de la faktoj kaj per svingado de alte sonaj konceptoj, por celoj pri kiuj
mi ne volas paroli, mi iĝas pli kolera ol Jouko, ĉar tio similas al ŝtelado de
bombonoj ĉe infanoj. Ne tuŝu esperantistojn. Se vi volas vi havas la tutan
neesperantistan mondon je dispono. Provu tie.


Claude Piron

[Pri "eminentaj" esperantistoj]

Ŝajne duflanka karaktero estas ofta afero ĉe "eminentaj" esperantistoj. Mi
ne havas specialan klarigon pri la fenomeno, sed mi konstatas, ke la esperanto-
mondo allogas homojn (aŭ pli facile ol aliaj medioj havigas teneblan lokon al
homoj) kiujn karakterizas tuta serio da tipaj trajtoj:

+ ili havas pri si altan, se ne diri grandiozan, opinion;

+ ili emas juĝi kaj kondamni;

+ ili agas, skribas, parolas, kvazaŭ estus evidente, ke ili rajtas juĝi kaj
kondamni, kaj por tio kompetentas (aŭ pli kompetentas ol ĉiu ajn alia);

+ ili ne havas dubojn pri sia praveco;

+ ili estas afablaj, amikecaj, kelkfoje eĉ ĉarmaj en interpersonaj rilatoj;

+ ilia cerba funkciado estas tipa pri la maldekstra duonsfero, pli analiza ol
sinteza, pli teoria ol praktika, pli "fakta" ol "etosa", pli"pensa" ol "senta" aŭ
"intuicia";

+ ili ne povas pritrakti ion, kio ne estas nete difinebla;

+ ili emas konsideri, ke ĉiu problemo povas havi nur unu ĝustan solvon;

+ ili estas ne tre toleremaj (konsekvenco de la ĵus citita trajto en la sfero de
interhomaj rilatoj);

+ ili evitas person-al-personan alfrontiĝon, sed tre ofte diskonigas siajn juĝojn
publike (ili neniam sendos al vi leteron, sed ne hezitos publikigi artikolon aŭ
pamfleton pri vi);

+ ili montriĝas nekapablaj konsideradi argumenton kontraŭan al ilia
starpunkto (ili rebatas antaŭ ol pripensi, aŭ simple ignoras la fakton, ke iu alia
malsamopinias);

+ ili povas paroli rapide kaj verve, kaj ridigi publikon (ofte per sia ironio);

+ ili fakte ne elportas kritikon (kvankam ili povas tion ŝajnigi);

+ ili ofte havas tre rigidan, fortan opinion pri tre eta, negrava detalo;

+ ili havas rapidan, akran inteligentecon, kiu koncentriĝas unue aŭ nur sur la
negativaj aspektoj de la koncerna afero;

+ili havas bonegan memoron, kaj sekve grandan erudicion, ofte en tre diversaj
kampoj;

+ ili fascinas, dum tempo, parton de la koncerna publiko, kiu povas portempe
surpiedestaligi ilin: la piedestalon ili videble (infanece) ĝuas;

+ al multaj ili donas la impreson, ke ili pli ŝatas ideojn kaj abstraktaĵojn
(regulojn, principojn...) ol homojn;

+ ili estas tre netaj, klarliniaj kaj relative rigidaj en la maniero korpe teni sin aŭ
sin vesti;

+ ili strukturas rilatadon alprenante la rolon de patro kaj provante devigi la
aliulon roli kiel infano;

+ ili estas pli nekonsciaj pri siaj malfortoj aŭ ridindaj aspektoj ol la plimulto el
la homoj, kvazaŭ konstati ion negativan pri si estus netolereble.

+ ili estas viroj;

+ pluraj el tiuj, kiujn mi persone kona/is (ekzemple S., L., H., J.), kapabla/is
paroli admire pri si mem dum tuta horo, ne rimarkante, kiel stranga tio aperas
al la ĉirkaŭuloj.

Kial personecoj tiel strukturitaj iom oftas en Esperantujo, estas malfacile
diri. Eble ĉar estas medio sufiĉe malvasta por ke estu relative facile eminenti
(mi publikigis en esperanto romanojn, kiujn mi neniam povus publikigi en
lingvo kun vasta verkistaro, kaj sekve kun forta konkurenco). Eble ankaŭ ĉar
estas tiom da homoj, kiuj malbone regas la lingvon, ke iu, kiu bonege regas ĝin,
facile trovas kontraŭulojn nekapablajn defendi sin.

Mi suspektas, ke tiaj homoj havas en si fortan agresemon, sed ne sentas
sin fizike aŭ psike sufiĉe sekuraj por rekte ataki. Por antaŭgardi sin kontraŭ
eventuala atako, ili havas ridetan, afablan sintenon. Ili provas eviti la danĝeron
de alfrontado per ĉarmo al la amaso kaj bato al la unuopulo. Al psikologo ili
donas la impreson, ke ili kompensas ion neelporteble vakuan, aŭ negativan,
funde de si. Kvazaŭ ilia tuta energio estus dediĉita al la celo "mi ne vidu, ke mi
valoras nenion", al iu bezono pruvi sin pli alta ol la aliaj.

La strukturiĝo de tia personeco verŝajne komenciĝis en la infaneco, kiam
la intelekto kapablas rezoni nur per du terminoj: 'ĉio / nenio', 'unua / lasta'. Por
tia pensosistemo***, la sola maniero ne esti lastulo (t.e. iu forĵetinda. mokinda),
estas eminenti. Kaj por atingi la supron, kaj pri tio ne dubi, estas utile malaltigi
kiel eble plej multe da aliuloj. Ĉiu kritiko al iu alia do fortigas la senton pri
praveco kaj supereco, kaj krome ĝi iom kontentigas la agreseman bezonon
venĝi sin kontraŭ homaro, kiu malhelpis onin ĝui dekomence senton pri plena
sekureco. Sed eble ĉio ĉi estas nur la frukto de senbaza cerbumado. Fakte mi
neniam havis okazon vere kontroli miajn hipotezojn, ĉar miaj rilatoj kun tiaj
homoj neniam atingis la gradon de konfidenceco, sen kiu oni ne vere konas la
alian.

*** NOTO:

Eble la parto pri la infaneca dutermina pensado ne estas sufiĉe disvolvita. Tial mi
aldonas pliklarigon. Ĝis la aĝo de proksimume ses jaroj, la intelekto de infano ne povas
funkcii uzante pli ol du terminojn. Tiu manko bedaŭrinde relative ofte plu retroviĝas en
plenkreskuloj, en kampoj, kie la intelekta funkciado ne povis vere maturiĝi (kaj nia socio,
inkluzive de la lerneja instruado, ne ebligas al ĝi maturiĝi en kampoj kiel politiko,
metafiziko, emocia kaj senta vivo, homaj rilatoj, ktp. La fakto, ke tiom da homoj komprenas,
ke esperanto celas anstataŭi la aliajn lingvojn fontas el tiu infaneca pensmaniero: la
problemo strukturiĝas en du terminojn: naciaj lingvoj, internacia lingvo; ne eblas loko por
ambaŭ).

Karakterizo de tiu mensa funkciado estas, ke konstante aperas simetrioj, kiuj ne
ekzistas en la realo. Unu el la plej tipaj estas: "se li aŭ ŝi eraras, mi pravas" aŭ "se ŝi aŭ li
estas pli malalta, mi estas pli alta".

Tiaj simetrioj estas fuŝaj per tio, ke mi tute ne ŝanĝiĝas pro tio, ke iu alia ŝanĝiĝis,
ke okazis io al li, aŭ ke li elmontris iun mankon. Kompreneble, se iu falis malalten, mi estas
pli alta – rilate al tiu. Sed tio ne signifas ke objektive kaj ĝenerale io ŝanĝiĝis en mia alteco.
En la personeca strukturo, kiun mi priskribis pri eminentuloj, la objektiva funkciado ne
encerbiĝis, kaj la koncernatoj plu funkcias en memtaksado kiel kvinjaruloj. Ili do serĉas ĉiajn
okazojn montri la erarojn en la aliaj, ĉar tio donas al ili senton pri altestareco, kaj ili sopiras
al tiu sento, ili havas kvazaŭ nekontentigeblan soifon al ĝi, verŝajne pro nekonscia tre
profunda kaj vunda sento pri malalteco, eteco, nenivaloro.

Alivorte, iu matura koncerne sian membildon akceptas sin tia, kia li aŭ ŝi estas, ĉu
sen speciala deziro plibonigi sin, ĉu kun tia deziro, sed ŝi aŭ li ne bezonas, por senti sin
akceptebla/akceptinda, ke la aliaj (aŭ iu alia, sed en tiu dutermina pensado, "iu alia" kaj "ĉiuj
aliaj" estas la samo) situu malsupre.

Eble mi perdigis vian tempon per ĉi tiuj precizigoj, se tiel, bonvolu pardoni min. Sed la
kompreno pri falsaj simetrioj ŝajnas al mi tre grava por kompreni la mensan funkciadon de
la tipo, kiun mi priskribis en mia antaŭa mesaĝo.



Lastsekunda informo


Lastsekunde mi eksciis, ke ERA-Radikala Asocio forlasis la Forumon
por la Esperanta Civito kaj ĉi ties Evolu-komisionon (EKo), laŭ retmesaĝo el
la diskutlisto de ERA plusendita kun la titolo Ili kverelis. Nekredeble!!! kaj
subskribita de Daniela Giglioli je 25.02.1999. Ju pli da divorcoj, des malpli da
tentakloj... La tri-epizoda informo finiĝas jene: "Lasta epizodo: la Vicmembro
Silfer – tiu estas kiu, eventuale, devus anstataŭi efektivan Membron –
submetas voĉdone al la efektivaj membroj de EKo sian "Ĉarton pri konstitucia
monarkio" kaj proponas sin mem kiel "Reĝo[n] de Ĉiuj Esperantioj". Ĉar ni ne
volas spekti tiun lastan antaŭviditan epilogon, ERA forlasas la Evolu-
Komisionon kaj la Forumon.
"



452 farenhejtoj

al Ljubomir Trifonĉovski


– Tiuj, kiuj kalumnie
nomas min "Kulturministro
sen kulturo kaj sen klero",
evidente nur mensogas,
mistifikas kaj malicas.
En la universitato,
patro-sprone, mi sukcese
kursis juron unu jaron,
sed mi baldaŭ ekdecidis
miajn studojn foroferi
por la bono de l' Partio.
Ĉar la Ordon ni konservu,
hipotezajn malamikojn
de l' Partio kaj Patrujo
mi volonte ekzekutos
laŭ la leĝoj, kiujn diktas
nia Popolestro kara.
Mi nur peras la ordonojn
kaj dezirojn Popolestrajn;
mi nur servas diligente
la bonfarton de l' Reĝimo,
ĉiutage kun pli firmaj
strebo, ardo, sindediĉo.
La rezulton, senkonteste,
la Civito mem aklamas.
Post la Venko, tenas vigla
tiun ĉi Departementon
disidentoj plej obscenaj,
kritikaĵoj elsarkindaj,
manuskriptoj por bruligo.
La Realo ĝin sankcias:
ascendunte unu ŝtupon,
unu rangon, unu gradon
mi postenus apud Li.

(La Kulturministro)

Ikselo, 21.09.1998

 


"Mi profitas la okazon por ripeti,
ke: 1) pro ĝia retoriko naciisma,
gentisma, obsedita pri identeco;
2) pro ĝiaj konstantaj mensogado,
distordado de la vero kaj
manipulado; kaj 3) pro ĝiaj provoj
silentigi kritikajn voĉojn internajn
kaj eksterajn – pro ĉio ĉi mi
opinias foirismon la esperantuja
ekvivalento de la politika nocio
"faŝismo"."



eldonas Progresema Esperanto-Forumo


Reen al: Verkoj rete legeblaj de Jorge Camacho - Jorge Camacho - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj