Jorge Camacho, el Sferoj 10

 

Se barbaroj iam

 

[Abiĝano, la 15an de aprilo, 2102]

—Ni kaptis lin —flustras Hakim kun la binoklo fiksita al la alfronta loĝturo.

—Ne anticipu la ĉason —la kapitano gruntas—, ĉi tiu porko povas enmerdigi nin plian fojon.

La aŭto ĵus haltis ĉe la sepa etaĝo, sur teraso, ellasante la glitan figuron de viro kun valizeto. Interne atendas buba ŝoforo kun aspekto de malsana ŝakalo.

—Fermu la perimetron —ordonas radie kapitano Oliveira. Li ankoraŭ ne kredas, ke Yamamoto mordis la hokon tiel facile. Sed li saltis plene en la reton. Neniu kliento venos nun, neniu kolektisto, nenia helpo. Restas nur eldiri la lastan, unusilaban komandon.

—Ek!

La ruĝan aŭton alpafas samtempe du bazukoj kaj, dum ĝiaj metalaj splitoj pluvas sur la straton mikse kun la korperoj de l' ŝoforo, kvar taĉmentoj de la kompanio E58 ensturmas la loĝturon el apartaj anguloj, en diversajn etaĝojn.

"Al la sepa!", anhele pensas Abdullah Oliveira kun pafilo enmane. La eksplodon sekvas familiara bruo, la ĉiutaga simfonio de knaloj. Fine lia grupo atingas la apartamenton, salte inter la kadavroj de trafitaj soldatoj.

—La putinido rezistas! —krias Hakim.

—Li portas veŝton! —aŭdigas sin serĝento.

Fumgrenadoj enfalas la sieĝatan ĉambron kaj por momento la plumbohajlo mutiĝas. Oliveira alĝustigas la maskon, linkas al la pordokadro, trairas ĝin kaj pafas. Li ne scias kio estis rinocero, sed la rinocera kuglo orificas la jakon de Yamamoto, lian kaŭĉukan veŝton kaj la karnon de lia brusto, en kies profundo ĝi diskrevas kun seka krako.

"Eks pri vi", li mienas triumfe, kaj ĉanas normalan kartoĉon al la glabelo de la venkito. Pluraj soldatoj envenas, kaj li gestas al leŭtenanto Hakim Zhang aperti la valizeton. Tiu discipline frakasas la seruron per kolbofrapoj.

—Ne povas esti.

Nenio ene. Nek oro nek dokumentoj. Absoluta nulo.

—Ne eblas! Ĝi devas esti ie proksime. Iru kribri la straton, ĉiun unuopan milimetron, ĉiun pecon da viando! Sed vi kaj vi restu ĉi tie kaj traserĉu la ĉambron!

—Je via ordono! —ĥoras la du trupanoj.

Konfuzo. La angilan Muhammad Yamamoto li spuris jam de monatoj. Estis oktobro, kiam profesiulo murdis dekduon da personoj en Ĥartumo. "Banala afero", li devintus pensi, sed la maniero agi sufloris ion sukan. Oni ne lasas oron putri en sefo. Oni ne mortigas virinon sen traforti ŝin antaŭe (aŭ poste). La farinto, male, nenion tian tuŝis, li nur priserĉis ĉiun angulon sisteme kaj skrupule. Tamen ŝajnas, ke vane. Komence de februaro la sceno ripetiĝis, ĉi-foje en Bombajo. Iu blutis loĝejon kaj restigis kvin kadavrojn. La Komandejo definitive taskis la enketon al Oliveira, kun makleraĵo. Kaj jen, fine de la monato, la tria kaj lasta buĉo, en Hajdrabado. Tie Yamamoto trovis la serĉatan, sed ne por si mem. Kio ajn diable tio estis, aliulo ĝin mendis kaj pretis pagi abunde. Fine la kapitano eltiris du fadenojn. Unue la nigran: evidentiĝis rilato inter la tri grupoj de viktimoj. Temis pri anoj de unu sama kaj sekreta, kontraŭleĝa, endogamia, sinkretisma sekto, nomata ramistojromistoj, neglektinda laŭ la supozata nombro de adeptoj. La tri murdejoj estis nenio alia ol kaŝtemploj, kriptaj kirkoj de ĉi esotera kulto. Krome, la dungita murdisto kulpis erarojn de amatoro (la ruĝa fadeno): Hakim eltrudis atestojn pri li en urbaj bordeloj, kie li ŝatis dandi kaj fiki kun palaj kaj falvaj putinoj.

Sed nun el sikario iĝis skorio, pensas Abdullah.

—Nudigu lin!

La du soldatoj sin klinas al la korpo kaj detiras la jakon. Sur la pojnoj de Yamamoto ekbluas la piksignoj de regulaj melanin-injektoj, dum lian vizaĝon komencas tinkturi spontanaj mortpigmentoj.

—Pelu vin, damne! Forŝiru la gumveŝton! —krias Oliveira.

Li turnas sin al fenestro, ĉe kiu Hakim staras. Nublunas krepuskiĝe super la denta silueto de Abiĝano. Indiferenta al la ĵus okazinta batalo, la varma aero alportas eĥojn de reŝaltitaj radioj. "Armitaj ratoj", pensas Oliveira pri la loĝantoj de la urbo, dum Hakim rigardas duonfikse al la duba lunlumo, imagante la tempon, kiam tie prosperis kolonioj, antaŭ la Plasma Milito.

—Kapitano, vidu!

Planke kuŝas la ĉemizo kaj la veŝto, parte sangaj. Sur la torso de la kadavro, fiksita per glubendo, paketo preskaŭ kvadrata volvita en nigra plasto. Oliveira disungas ĝin malpacience kaj elkrifas kungluitan foliaron el papero, kun presita teksto.

—Libro —singultas Hakim.

—Ne nur libro: inkunablo —diras Abdullah, okulinte la kvaran paĝon.

—Inku-kio?

—In-ku-na-blo —lekcias la ĉefo tenante la nazon supren.

—Inkunablo?

—Jes ja, papera libro presita antaŭ la Milito, ĉi-okaze eĉ antaŭ 2000, en 1998.

—Oho...

Bonŝance la sangon baris plasto. Sed la kuglo traboris al si vojon: penetre longa truo, malpli ol unu centimetron diametra, tra ĉiuj, ĉiuj paĝoj, sur la suba angulo jen liva, jen dekstra.

—Ĉu vi scias, kiom da vortoj ĝi trafis? —li demandas de Hakim, metante la pinton de la etfingro en la vundon—. Ducent sepdek, averaĝe.

Sed kia demando, ja Hakim ne scias legi. Eĉ inter armeanoj nur pokaj scipovas, ankaŭ ne simplan tekston kun vokaloj. Sed kial peni provi lerni legi, se radio ĉion rakontas, ĉion klarigas?

—Ĉu li... nur tion?

—Jes, libron. Kelkaj frenezuloj pretas murdi, kaj murdigi, por tiaĵo.

—Sed kial?

—Verŝajne ĝi estas fundamento de tiuj okultistoj, angulŝtono de ilia kredo. Atesto de ora tempo de ilia liturgia lingvo.

—Mi aŭdis strangajn aferojn pri romistoj: ke ili adoras ŝafkapon kaj aliajn relikvojn...—aŭdacas Hakim—. Herezuloj!

Abdullah ne respondas. ""KOSMA POLICO" povas signifi nur kosma polico", li pensas, dum lia polekso limakas sur la kartona kovrilo kun reliefa ŝildo praepoka. "Kosmo, polico" li rediras al si, provante la guston de ĉi vortoj jam longe ŝimaj kaj rustaj.

 

 

 

aperti [tr] malfermi

radio radiofonio, radiodissendo, radioricevilo

sefo monŝranko