1:a premio en la branĉo Poezio
de la Belartaj Konkursoj de UEA 2001

La kvina forto

Banĉambre vi kritike vin spegulas
kaj ekzamenas vin kun eta paŭto
trovante, ke faltiĝas via haŭto,
dum pli kaj pli lentugoj ĝin makulas.

Jen krome io ne plu ronde bulas
sed sinkas teren (kiel je nokaŭto
boksisto svenas), kaj kun vea laŭto
lamentas vi, ke ni ne plu junulas.

Ankoraŭ nia aĝo ja ne altas,
ne morgaŭ vi fariĝos emerit’.
Finfine tamen Temp’ neniam haltas,

kaj Tero nin katenas sen evit’.
Do, eĉ se ni sopire supren saltas,
dumvive ni ne fuĝas de l’ gravit’.


Kvar fortoj la naturan ordon regas –
gravit’, elektro, kaj en la nukleo
du fortoj mikraj, kiel nana geo –
jen kion mi en lernolibro legas.

Se sciencistoj tion ĉi prelegas
erude, kvazaŭ leĝon de Moseo,
ja tamen ili fuŝe, pro paneo,
forgesas kvinan forton, kiu egas.

Superas ĝi la pason de la jaroj.
Ne zorgas ĝi pri troa kilogram’.
Ne ĝenas kalvo ĝin, aŭ grizaj haroj,

aŭ eĉ la pezo de pendanta mam’.
La kvina fort’ indulgas pro eraroj,
ĉar estas ĝi – gravito de la am’!