Belartaj Konkursoj 2003, prozo, 3:a premio

Sten Johansson:

Aŭtobuse

Damne, kiom mi devis kuri! Neniam mi pensis, ke mi atingos ĝin, certe la ŝoforo klakfermos la buspordon antaŭ mia nazo, sed li nur sidaĉis moluske kaj gapis kiel kreteno. Poste li rakete ekiris dum mi fosadis por eligi la karton, tipe, sendube li volis ke mi falu senhelpe, sed vane, bubo! Diable, la ŝvito ja ŝprucas de mi, urĝas sidi, kie do estas lokaĉo? Nur virinaĉoj kun dek kvin sakoj. Mi sidiĝu ĉe tiu oldulo, kion fari, damne? Fek’, kiom mi spiregas, kredeble la kolo krome ruĝegas. Kvazaŭ kun makuloj de iu fia pesto... Kion li diris, tiu diletanta ĉefo? Rezistemo? Jes, ĝuste rezistemo. Je kukolo, mi ne komprenas kio mankas en mia rezistemo? Tio sonas kvazaŭ iaspeca testo de materialforto, pri simptomoj de rezistemdeficito en ŝtalkonstruoj, eble. Stultaĵo! Nenion konkretan li havis, tio ja evidentas. Kia malseriozulo, kiu aplikis tian kliŝon. Nature, mi devus paŭte rifuzi lin, sed tio apenaŭ valoras la penon. Nu, sufiĉas, jam temp’ está por enarkivigi ankoraŭ unu laborsemajnon. Se nur tiu ĉi aŭtobuso povus ekveturi ĝustatempe, ja tute ne indas atendi homojn kiuj ne scias alveni akurate. Tiam oni nur alkutimigas ilin veni malfrue, kaj oni dissendas tute maltaŭgajn signalojn. Se estas anoncita ekiro je la deksepa kaj tridek kvin, oni sendube rajtas postuli...
Al kio li gapas, he? Ĉu la ŝelkoj videblas? Tute ne. Jen nenio vidindas por vi, fiulo! Seka tipo. Iomete similas la paĉjon de Kata. Sed fek’, fi-kiom li okulglitas, jen tien, jen ĉi tien. Pleje ĉi tien. Vi pensas, ke tio ne videblas, ĉu? Mi scivolas, ĉu mi tre fetoras de ŝvito. Fekegale, tamen. Kiu ja zorgas pri tia oldulo... Jen kiun ni devis atendi, sendube, tiu knabino, kiu faligas sin ĉi-apude kiel sakon da faruno! Ŝi povus prefere preni pli malfruan aŭtobuson, aŭ bicikli. La junuloj nuntempe movas sin tro malmulte, mi legis. Kiajn horarojn ŝi devas observi, tia ulino? Sed la kondukisto kompreneble atendis ŝin. Estus tute alia afero, se mi venus malakurate. Tiuokaze li certe ekirus senatende, kvankam li vidus jam delonge ke mi volas kuniri, sed tian knabinon li povas atendadi senmove. Mizere! Cetere mi neniam malakuratas, necesas nur iom da planado kaj disciplino. Oni tutsimple koncentru sin. Terure, kiom ŝi turnadas kaj tordadas sin, anhelante, iom diketa ŝi estas, kaj paŭta, se eblas tiel diri, ŝi memorigas al mi Sonjan, en tiu tempo. Ankaŭ ŝi estis iom...  kion diri? Ne vere maleleganta, sed eble iom senzorga...
Sed kio do mankas al tiu viraĉo? Ĉu mi faris ion al li? Dio, mi pensas ke baldaŭ... Nekredeble, kiom ŝi ŝajnas malkvieta! Sed eble ili nuntempe estas tiaj, la junulinoj, krome ŝi anhelas kaj ŝmacas kaj strabas tiel ke ne decas diveni pri kio ŝi okupiĝas...
Ne, nun mi devas trankviligi min. Mi fajfu pri la oldulo! Ekde nun mi gapos nur aliloken. Dio, ĉu ni ankoraŭ ne atingis pli foren! Mi jam milfoje diradis tion, ĉi-hore ja simple ne eblas busi... Ŝajnas, kvazaŭ ŝi jam iomete kvietiĝus, la harvostoj ne plu saltadas kiel pilkoj. Mi demandas min kiom ŝi eble aĝas. Ĉu dek ok? Eble pli juna, kun tiuj vostoj ŝi aspektas kiel knabineto, turnante la kapon for. Sed la vizaĝo estas ŝminkita kiel de... nu ja, nuntempe preskaŭ ĉiuj aspektas tiel, malfacilas vidi kiom ili aĝas. Krome ŝi havas vangojn infane rondetajn, karnajn lipojn, sufiĉe karna knabino entute, se mi estu sincera, sendube ankaŭ Sonja estis tia, jam tiuepoke, kaj kun la paso de jaroj ŝi kolektis pli kaj pli da graso. Ŝi kulpigis min, tion mi nun rememoras, ke mi kondukis ŝin eksteren, en restoraciojn kaj kafejojn. Stultaĵoj. Se jes, ankaŭ mi ja dikiĝus kiel barelo...
         


 

Damne! Li daŭre gapadas al mi! Jen li tutsimple troas! Mi ne okulos tien. Fi-kio mankas al li? Ĉu io misas? Ĉu mia lipruĝo estas disŝmirita? Aŭ ĉu mi devus koni lin? Li ja ne estas iama instruisto, kiun mi sukcesis forviŝi? Ne, ne eblas. Certe li nur estas tute ordinara fikema fekulo. Aĉ! Se almenaŭ la buso ne tiom ege plenplenus! Ja preskaŭ ne eblas trapasi la irejon. Nun mi simple feku je li. Li gapadu, mi ne plu turnos min tien... Tamen estas bone, ke ŝi ne portas tian likan muzikaparaton kun ŝtopiloj en la oreloj, jen la plej terura turmento, devige aŭskulti tiujn kirlajn sonojn kiuj iel superas ĉian motorbruon kaj poŝtelefonajn interparolojn kaj cetera susurado. Ne eblas eskapi, precipe se oni preferus ion legi. Jes ja, ĉu mi kunportas legaĵon? Mi serĉu... Ne tie... sed... Jes, jen io. Ĝuste, la lasta premiita romano, jen la legmarko. Paĝo 32, mi ne atingis tre foren. Nun mi tamen havos tempon por sorbi kelkajn paĝojn...
Bone, jen li trovis ion alian por okulumi. Mi ĝuste demandis min, kial li tordas sin kiel damna vermaĉo. Preskaŭ mi pensis, ke la ulaĉo provos ion...  Sed kompreneble li serĉadis la libron. Bone do, legadu, oldulo. Tute en ordo. Kion povas legi tia ulo? Damne, ne ofte mi vidis viron legi libron. Eble ian fakaĵon, pri la borso kaj tiaj fekaĵoj, tamen ĝi ne aspektas tia. Similas rakonton, kun multe da babilado. Ĉiuokaze ege oftas en ĝi etaj pecoj da teksto... Nekredeble kiom ŝi subite ekinteresiĝis, ŝi tamen ja ne povas legadi trans mian ŝultron? Scivolema kiel infaneto, kompreneble. Sed je tia distanco ŝi ja ne kapablas legi, supozeble? Eble tamen, per junaj, sanaj okuloj...
Eble indus kunporti ion por legi. Kvaronhoron matene. Kaj same longe posttagmeze. Fek’, ne, mi neniam fortus tion. Precipe ne matene. Tiam mi preskaŭ ĉiam dormaĉas. Kaj ĉi-hore oni ja damne lacegas post la lernejo. Tamen tio pasigus la tempon...  Fek’, kiom mi dormemas! Ege volonte mi enlitiĝus. Sed ĉi tiuj sidlokoj ja malkomfortas kiel pesto. Eblas nur malgapi kaj provi rilaksiĝi. Ĉu mi eble telefonu al Kata? Ne, momente mi ne emas. Ĉu ĉi-vespere ni iros al...  Ne, kredeble morgaŭ. Mi atendos ĝis hejme. Cetere ja ankaŭ ŝi foje povus voki... Ne, nun mi devas koncentriĝi al la libro. Kiel do li venis tien? Kaj kiu estas tiu figuro, ĉu li aperis jam pli frue? Mi devas iom foliumi retro...  ne, tion ĉi mi ne rekonas. Ĉu mi vere jam tralegis tion? Nun mi pripensu...  jes ja, mi memoras, li ja venis kun tiu...  ne, kiel do? Al kukolo, mi ne kaptas la fadenon, jen estas tro malkviete por sukcesi sekvi la intrigon. Eble preferindus elekti ion pli facilan. Krimromanon, eble. En tia ne tro gravas, se oni foje maltrafas ion...

---
---
---
---

Bone, jen mi refreŝigis mian koncepton pri la intrigo. Nun mi vidu, kiel la aŭtoro solvos tion ĉi. Ja ne eblas, ke...  Nu, tamen, kial ne? Tio ĉi ja estas fikcio. Jen ĉio ajn estas ebla kaj permesita, sen obstinaj baroj. Ne kiel en la teda realo...

---
---
---
---
---
---
---
---
---
---

Aha, ĉu tiel la aferoj statis! Nu, tie li efektive sukcesis elpensi lertan intrigon. Li ja estas sufiĉe inĝenia, tiu aŭtoro. Sed kompreneble, en la realo apenaŭ okazas tiaj aferoj. Frivolaj koincidoj, fatalaj renkontiĝoj kaj insidaj komplotoj. Ne, ĉiutage ĉio ruliĝas laŭ sia seneventa marŝo, relative antaŭvideble. Nu, certe, oni ja povus fantazii. Pri tio kaj tio ĉi. Ekzemple, se mi subite, senhezite... Ne, ne decas! Tio sendube restos sur la fikcia plano, se tiel diri...
           

 


 

Oho! Ĉu mi ekdormis? Dio, diable, ĉu mi apogis la kapon al la viraĉo? Fekdamne! Sed ŝajne li nenion notis. Tute perdita en sia diabla libro kvankam mi kuŝaĉis sur li kaj salivis al lia maniko! Kiel li nur povas sidaĉi en jako kaj kravato sen sufokiĝi, tio ja simple troas. Kion do li legaĉas? Nun li turnis ĝin tiel ke ne eblas vidi ion ajn. Li kvazaŭ rulknedas la maldekstran paĝon enmane. Mi memoras mian naturinstruiston, kiu ĉiam ege plendaĉis se ni faldis la librojn, ”Librojn necesas trakti kun respekto, ne disperforti tiel brutale”. Fia perversulo! Eble mi kantaĉu lian baladon al ĉi tiu oldulo. Mi scivolas kiel li reagus. Povus esti ĝuaĉo vidi lian mienon. Sendube li havus egan ŝokon. Nun li turnas folion, tiam mi povos ekvidi, kian libron li legaĉas. Ne, fek! Li faras same kiel antaŭe, refoje. Diable! Fekegale tamen, kiu ja vere zorgas? Morgaŭ mi mem eble kunportos libron. En okazo ke... Aĉ, pesto, kie ni jam estas, nu, ĉe la benzinejo, bone, do restas du haltoj ĝis la mia. Do, restas sufiĉe da vojo. Mi povas ripozi plu, ĝis tempos kolekti la sakon kaj eki... Ŝajne tiu knabino restis trankvila dum kelka tempo. Mi apenaŭ rimarkis ŝin. Sed nun evidente jam temp’ está denove. Ĉu nuntempe la gepatroj tute rezignis pri la tasko eduki siajn gefilojn? Kaŝlegi de iu nekonato, tio ne estas tre bonkonduta. Sed normala ĝentileco supozeble tute eksmodiĝis en la nuna epoko. Kaj same respekto al la aŭtoritatoj. Ĉu la instruistoj tute ĉesis okupiĝi pri instruado? Povas esti, ke ili ne plu rajtas. Tion oni eble rigardus maldemokrata...
Bone, jen tempo sonigi por eliri. Kaj la viraĉo plene eniĝis en sian mondon. Ĝis, kravatulo, venontfoje vi divenu kion legas mi. Mi demandu la fratinon pri io bona, ne tro peza. Kie la poŝtelefono... damne...  jes ja, jen ĝi. Aŭ eble mi demandu Katan. Diabla Kata, kial ŝi neniam vokas...  Damne, la buso jam haltas, mi devas saltegi por eliĝi... Ho, ĉu ŝi eliros, nu bone, al mi restas nur ankoraŭ du-tri haltejoj. Sendube prudentas ĉesigi la legadon tie ĉi kaj komenci ĉe tiu nova paragrafo morgaŭ. Nun ŝi efektive ne aspektas tro timige, kiam ŝi ne tiel spiregas, kaj la vizaĝkoloro iom paliĝis. Eble iam ŝi lernos esti akurata. Necesas ja, ke ni adoltoj starigu al ili limojn, por ke ili lernu al kio adapti sin. Kiel siatempe devis ni...