Sten Johansson:

1:a premio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1992

BICIKLO DE ETERNO

Estis frua mateno komence de junio. Kiel kutime mi duondorme venis surstraten kun intenco preni mian biciklon kaj letargie veturi al la centra poŝtoficejo por ekzorgi pri pakaĵoj, revuoj, fakturoj, amleteroj kaj anonimaj ĉantaĝoj de miaj samurbanoj. Ĉi-foje mi tamen skue vekiĝis. La biciklo estis kunfaldita, sendube de ia obskura varlivera kamiono, por kiu mia kara komunikilo estis nur baranta rubo. Tiu ĉi certa biciklo tamen ne estis de faldebla speco, nek bedaŭrinde remalfaldebla. Mi do devis treni min piede renkonte al laborestraj skoldoj. Sekve, tiutage iu sopiranta virgulino devos kvaronhoron pli longe atendadi mesaĝon de sia amato, aŭ al iu sangavida kapitalisto mankos dum ankoraŭ dek kvin magraj minutoj kelkaj ciferoj en lia miliona ĝirokonto.

La afero estis des pli incita, ĉar post kelkaj tagoj komenciĝos miaj ferioj, kiujn mi planis pasigi biciklante kun amikino laŭlonge de la Balta marbordo. Damnita kamiono!

Sed mizero plej ekstreme, alia biciklo plej proksime. Laŭ familia famo, staris en iu kuza ŝtipejo malnova biciklo de onklino Selma. Por homo, kies profesio estas deĉifri enigmojn kaj rebusojn, kiujn fiuloj metas sur kovertojn por forlogi poŝtistojn al senfina erarvagado, ne estis tro granda detektiva defio elserĉi la ĝustan ŝtipejon. Post mallonga negocado la kuzo kaj mi povis fini nian biciklan komercon per intervira manpremo, sed sen negoca drinko, ĉar tiu kuzo apartenas al la abstinula branĉo de mia familio. Mi, kiel sendube jam evidentas, apartenas al la obstinula.

En la unua tago de feriado ni do kune ekiris. La amikino Rozita Berg aperis sur roza, eleganta novaĵo pagita de ŝia patro, kies monujo konkuris kun li mem koncerne dikecon. Tion, parenteze dirite, faris ankaŭ la mia, tio estas, ĝi konkuris ne kun la ventro de direktoro Berg, sed kompreneble kun mia propra staturo. Sur mi ĉiam estis facile kalkuli ripojn. Kalkuli ripojn mi cetere planis dum tiu ĉi feriado provi ankaŭ sur Rozita, kaj eble post reciproka ripkalkulo ni povus meti la unuan riparon sur la duan por sperti, ĉu tia adicio povus plezurigi nin, sed mi nun rimarkas, ke mi devojiĝas de la temo...

Se tio okazos duafoje, bonvolu interrompi min!

Reen do al la temo. La temo ja estas la biciklo de onklino Selma. Kaj sur ĝi ekiris mi, apud Rozita. Dum ŝi iris antaŭen senbrue, ŝajne senĝene, mi kun peno perknaris antaŭen sur antikva, iam-nigra rustoriĉa pra-ciklo. Rozita apenaŭ zorgis kaŝi sian kompatan rideton. Tiu tamen rapide estingiĝis, kiam la pneŭo de ŝia malantaŭa rado subite estis truita. Mi do devis ekentrepreni - ne la planitan kalkuladon de riparo - sed damnitan plenumadon de riparo. Riparo de truita pneŭo.

Se vi volas gajni admiron kaj teneron de juna knabino, nenio superas la pneŭmatikan metodon, tio estas ripari pneŭon de ŝia biciklo. Post tia heroaĵo, ŝi faros por vi preskaŭ kion ajn. Dum tiu ĉi feria biciklado mi trifoje ĝuis tiun preludan aranĝon. Sola malavantaĝo estas, ke riparante biciklan pneŭon, precipe de la malantaŭa rado (kaj naŭ fojojn el dek truiĝas ĝuste la malantaŭa pneŭo; oni povus kredi ke biciklo havas naŭ postajn kaj unu antaŭan radojn), viaj riparantaj manoj neeviteble transprenas iom da oleo, ŝmiraĵo, akumuliĝinta polvo kaj diversajn aliajn substancojn de la biciklo. Mallonge dirite: vi malpuriĝas. Do, la posedantino de la biciklo estos preta fari preskaŭ kion ajn por vi, krom esti tuŝita aŭ eĉ proksimiĝi al vi.

Dum la ferioj ne aperis tiu penso en mia menso, sed poste mi konstatis, ke dum la nova elegantaĵo de Rozita trifoje perdis sian aeron pro vitro, najlo aŭ akra ŝtoneto, la monstro de onklino Selma surrulis ĉion cedante eĉ ne unu knabinetan elspiron da aero. Kara onklineto Selma, ripozu vi en paco!

Ĉu mi forgesis prezenti al vi onklinon Selma? Pardonu min, sed tio eskapis mian menson. Se vi iam renkontus ŝin, vi certe ne demandus. Ŝi estis, en la vera senco de la vorto, neforgesebla virino.

Onklino Selma tute ne estis mia propra onklino. Ŝi estis fratino de la patro de mia patrino. Kiam mia praavino jam naskis sep filojn, ĝenerale unu ĉiujare, krom je superjaroj, kiam ŝi feliĉigis mian praavon per ĝemeloj, tiam finfine aperis onklino Selma. Poste naskiĝis ankoraŭ kelkaj fratetoj kaj fratinetoj. Do, kiam praavino estis okupita melkante bovinon, kuirante terpomkaĉon, naskante filon aŭ lavante kvardek ok litotukojn en truo hakita sur la laga glacio, Selma devis varti siajn nekalkuleblajn gefratetojn, kaj krome bandaĝi siajn sep grandajn fratojn, kiuj falis de arbopintoj, estis trafitaj de bovinkornoj, drivis kun la rivereta torento ĝis mueleja digo, aŭ simple interbatiĝis pugne kaj klabe. Ŝi estis la vartistino, flegistino, servistino kaj ĝenerala patrineto de la familio, ĝis en aĝo de dudek du jaroj ŝi fuĝis al Ameriko kun iu suspektinda viro. Dum du jardekoj ŝia nomo ne estis menciata inter la parencoj, ĝis ŝi subite revenis al la malnova patrio, sola sed kun memestimo, agpovo kaj sentimo sufiĉa por dek familioj. Ŝi havis senfinan stokon da historioj pri siaj travivaĵoj en la "Loop" de Ĉikago. Laŭ propra aserto ŝi sinsekve divorcis de tri edzoj, estris akuŝejon, infanejon, lernejon kaj virinan malliberejon, kaj krome fondis entreprenon kiu produktis forcepsojn. Per tiuj instrumentoj ŝi riĉiĝis, sed kiam ŝi mortis kvardek jarojn poste restis preskaŭ nenio, krom kelkaj memoraĵoj el la Amerika epoko. Unu el tiuj estis forcepso, alia estis biciklo, kiun ŝi iamaniere transportis kun si el Ĉikago. Proprajn idojn ŝi ne havis, almenaŭ ne cisatlantikajn.

Cetere, mi forgesis mencii, ke kun la biciklo, mia abstina kuzo ricevis ankaŭ noton manskribitan de onklino Selma mem, en kiu ŝi deklaris, ke "tiu ĉi vera biciklo portis min el la plej densaj kaj danĝerozaj situacioj, en pluvo el kugloj, tra la gangsteraj stratoj de Chicago, kaj - kio estas pli - ĝi neniam perfidis min per truita rado aŭ simila kalamitaĵo". La lingvo de onklino Selma grave suferis dum ŝiaj dudek amerikaj jaroj, kaj krome ŝia fantazio foje subpremis ŝian prudenton.

Jaroj pasis ankaŭ en mia vivo, kvankam ne tiel drame kiel por onklino Selma. La eta Rozita transformiĝis al ies edzino kaj ronda dommastrino en iu antaŭurbo, dum mi biciklis plu, riparante pneŭojn de aliaj knabinoj, fianĉinoj, edzinoj. Mi fariĝis pli bonstata kaj aĉetis novajn biciklojn, kies pneŭojn mi riparadis, sed neniam mi devis tuŝi la radojn de tiu pratempa nigra muzeaĵo, la biciklo de onklino Selma.

Iufoje en 1987 mi ŝanĝis ĝian ĉenon. Mi tiam ekvidis, ke sur la pneŭo troviĝas teksto: "Golden Vulcan 1908". Nekredeble! Jam preskaŭ okdek jarojn ruliĝis ĉi pneŭo sen riparo. Mi iris al mia kutima biciklo-riparisto, maljunulo preskaŭ samaĝa kun la biciklo. Li kredis memori, ke "Golden Vulcan" estis malnova usona kaŭĉuka firmo, kiu poste fuziiĝis kun "Unityre".

En iu katalogo de la biciklo-riparisto mi trovis la aktualan adreson de "Unityre". Komence de 1988 mi skribis leteron al tiu kompanio, menciante ke mi uzas originalan biciklo-pneŭon okdek jarojn aĝa, kaj ke ĝi laŭ mia scio neniam estis truita, malgraŭ intensa uzado. Mi pensis, ke ili eble kolektas tiajn kuriozaĵojn por muzeo, aŭ ke ili povus enigi informon pri la pneŭoj de onklino Selma en la "Guinness-libro de rekordoj". Eble onklino Selma - aŭ eĉ mi - tiam povus esti menciita?

Post kvin tagoj venis telegramo el Pitsburgo, Usono: "Ni dankas pro via letero mencianta hazardan bonŝancon koncerne pneŭmatikon de Golden Vulcan. Por jubilea ekspozicio ni aĉetos ambaŭ pneŭmatikojn por 2 000 USD, kondiĉe ke vi ekspedos ilin en unu semajno. Duono de tiu sumo jam disponeblas vianome ĉe Skandinavia Banko. Hezekiel B. Frameson, direktoro, Esplora Sekcio."

Ne necesas diri, ke mi konsterniĝis. Kial ambaŭ pneŭojn? Kial "Esplora Sekcio"? Kial tia urĝo? Kaj kial oni proponas tiom da mono por tiu antikvaĵo?

Mi cerbumis. Neniam mi estis persono de rapidaj decidoj, kaj ĉi-foje mi post semajno ankoraŭ nenion forsendis. Mi nur komencis helpe de vortaro verki leteron kun kelkaj demandoj, sendotan al la usona firmo. Dek tagojn post la telegramo, en iu mardo, mi renkontis teruran vidon revenante hejmen de mia laboro: friponoj enrompis mian loĝejon kaj ĉion traserĉis. Nenio tamen mankis, almenaŭ mi tiel unue supozis. Poste mi tamen esploris mian provizejon, kie stokiĝas eluzitaj mebloj, skioj, kelkaj jarkolektoj de "Literatura Foiro" kaj "Norda Prismo" iam traserĉindaj, lulilo iam pleniginda, kaj malnova biciklo iam forĵetinda. Tiu kaduka biciklaĉo, kiu havas nenion komunan kun la karmemora onklino Selma, tute neatendite perdis siajn radojn, kiuj ŝajne elrompiĝis tra la malforta pordo kaj ruliĝis for, probable okcidenten!

Dum kreskis mia konsterno, mi lasis flegi min de la ŝoko ĉe amikino, al kiu mi hazarde antaŭ kelkaj tagoj pruntedonis la biciklon de onklino Selma.

Mia biciklo-riparisto, aŭdante mian rakonton, gravmiene kapjesis. "Efektive mi ĉiam dubis pri tiu mito", li diris. "Kiu mito?" Li viŝis siajn oleumitajn manojn sidiĝante sur stablo plena de laboriloj, biciklopecoj kaj polvo de jardekoj. "Nuuuu", li prokrastis la respondon. "Verŝajne estas nur revo. Aŭ ĉu eblas? Mi ne scias, kion supozi... Ĉiuokaze, inter homoj, kiuj laboras pri bicikloj, oni ĉiam rakontadis pri la eterna pneŭo. Laŭdire ĝi estis eltrovita de iu genia usonano. Sed netruebla pneŭo kompreneble estis mortminaco al la kaŭĉuka industrio. Sekve, oni diras, iu granda kompanio aĉetis ĝin, detruis la dokumentojn kaj provojn, kaj sekret-stampis la tuton. Kion oni faris al la eltrovinto, mi ne scias, sed iamaniere oni ja devis silentigi lin, ĉu per oro, ĉu per plumbo. Tamen, laŭ la mito, la eta entrepreno de la eltrovinto jam distribuis malgrandan nombron da provaj ekzempleroj de tiu eterna pneŭmatiko."

Mi devis pinĉi mian brakon. Aŭŭŭ!!! Ne, sonĝo ne estas. Nek probable romano de Valano. Kio nun? Oron oni jam proponis al mi, ĉu do sekvos plumbo?

Mi reiris hejmen kaj pripensis funde la situacion. Poste mi ekverkis tute novan leteron de speco, kiun mi neniam kredus verkota de mi. Poste mi pakis kelkajn malgrandajn posedaĵojn kaj ekiris per la biciklo de onklino Selma.

Kien? Nu, ĉien kaj nenien. Mia vivo devis preni iomete novan direkton. Mi kompreneble ne plu povas resti en fiksa loĝloko, nek okupi fiksan postenon. Tian mi ankaŭ ne bezonas. De loko al loko mi vagas, ricevante mian regulan subvencion de Unityre, kaj fuĝante de ĝiaj ekzekutaj agentoj. La pneŭojn mi ne vendas, nur mian mutecon, kaj la partopagoj por ĝi kun absoluta certeco daŭros dumvive! Inter oro kaj plumbo mi sur la eternaj pneŭoj de onklino Selma bicikle alfrontas la eternon.