Sten Johansson:

Bohemia amoro

 

Belartaj Konkursoj 2005, dua premio de la branĉo uigi Minnaja"eseo.

 

Ĉu estas nura koincido, ke la du plej elstaraj amoraj romanoj de la Esperanta literaturo fontas el du urbetoj en orienta Bohemio? Ĉu estas hazardo, ke du aŭtoroj el la sama generacio, naskitaj en la fruaj 1920aj jaroj, elstaraj Esperantaj poetoj, evidente surbaze de siaj propraj vivospertoj en Bohemio kreis du prozajn verkojn, kiuj restos mejloŝtonoj tiel longe, kiel oni legos literaturaĵojn en Esperanto? Eble, eble tamen ne.

Ni havas ja aliajn verkojn pri amo kaj amoro, eĉ membiografiajn, tamen neniu alia proksimiĝas al la senvuala, intime persona kaj profunda traktado de temoj amaj kaj amoraj, kiun oni trovas en la du Bohemiaj romanoj. Ni povas legi pri junula evoluo kaj inhibicioj ĉe Matthias kaj Vaha, pri junulina ekflorado ĉe Austin, pri amovertiĝo ĉe Larbar, pri ĵaluzo ĉe Varankin, pri sopiro al pasinta amo ĉe Štimec, pri amorrezigno ĉe Kuroda. Sed sinceran traktadon de dumvivaj deziroj, voluptoj, malkontentiĝoj kaj perfidoj, tion ni trovas precipe ĉe tiuj du bohemianoj. Temas, kompreneble, pri La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ  kaj Hetajro dancas de Eli Urbanová.

Tamen necesas tuj diri, ke tiuj du romanoj ne similas unu la alian. Ili ja havas kelkajn similaĵojn, sed legante ilin, oni sentas, ke baze io grava disigas ilin. Mi klopodos esplori, el kio konsistas tiu diferenco.

 

Karolo Piĉ

Karolo Piĉ (Karel Píč) vivis inter 1920 kaj 1995 en Litomyšl, malnova urbeto en plej orienta Bohemio, ducent kilometrojn oriente de Prago, proksime al Moravio kaj proksime al regionoj kiuj ĝis 1945 estis ĉefe germanlingvaj. Junaĝe li devis ĉesigi universitatajn studojn en Prago pro la germana okupo en 1939. Laŭ instigo de la patrino li estis novico en monaĥejo, sed rapide eksiĝis. Dummilite li estis rekrutita al deviga laboro, poste malliberigita, sed post longa malsano resendita hejmen. Dum la pliparto de sia vivo li laboris kiel librotenisto. Esperanton li lernis 17-jara, do en 1937. Liaj originale Esperantaj poemoj, ofte teneraj, kviete melankoliaj, post la dua mondmilito aperadis en diversaj revuoj, sed kiam li debutis libroforme en 1981, tio okazis per la romano La Litomiŝla tombejo. Poste aperis pluraj romanoj, poemaroj, novelaro kaj eseoj, ankaŭ post lia morto.

Piĉ, kiu dum 1973-95 estis akademiano, konatiĝis inter la esperantistoj ĉefe pro sia aparta lingvaĵo, plena de propraj neologismoj kaj strukturaj strangaĵoj. Estas konata fakto, ke kelkaj novbakitaj esperantistoj volas refari la lingvon tuj, jam antaŭ ol vere lerni ĝin, dum delongaj uzantoj pli emas akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas. Alia ĝenerala opinio estas, ke lingvaj novismoj pli uzindas en poezio ol en prozo. Ĉe Piĉ la afero okazis alie. Lia lingvaĵo komence en la poemoj estis normala, kaj nur relative malfrue – en la jaroj 60aj kaj 70aj – li disvolvis aparte por la prozo sian tre personan variaĵon de Esperanto. Tio rimarkeblas interalie en lia novelaro La Bermuda triangulo, kies unua novelo, verkita en 1952, estas tute sena de piĉismoj, dum en la dua, el 1965, ili maloftas. Nur ekde la tria, el 1975, ili pli kaj pli svarmas, igante la legadon pli kaj pli pena.

 

Eli Urbanová

Eli Urbanová (denaske Eliška Vrzáková) naskiĝis en 1922 en Čáslav, negranda urbo cent kilometrojn oriente de Prago, efektive situanta duonvoje inter Prago kaj Litomiŝlo. Por Eli tamen la Ĉaslava horizonto estis tro malvasta. Ŝi sopiris al Prago, frue venis tien kaj restas tie ĝis hodiaŭ. Tamen jam junaĝe aperis rakontoj kaj poemoj ĉeĥaj de ŝia mano en revuoj, kaj en Čáslav la urba librovendisto publikigis en 1940 ŝian unuan poemaron ĉeĥlingvan. Tre juna ŝi edziniĝis al Ŝtefo (Štěpán) Urbán, de kiu ŝi divorcis en 1955. Ŝi edukiĝis kaj longe laboris kiel instruisto, en elementaj lernejoj kaj en la privata muziklernejo de sia edzo. Esperanton ŝi lernis en 1948, kaj la Esperanta poezio dumvive restas ŝia ĉefa esprimrimedo. Ŝiaj poemoj aperadis kaj ankoraŭ aperas en diversaj gazetoj, kaj ekde 1960 ankaŭ libroforme, ĝis nun en ok poemaroj, inter kiuj tri kun aliaj kunaŭtoroj. En 1951-54 ŝi intense korespondis kun Julio Baghy. Inter 1952 kaj 1966 ŝi gajnis aron da premioj en la Belartaj Konkursoj, en 1956 ŝi estis unu el la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio, dum 1986-95 ŝi estis akademiano. En 1995 aperis ŝia membiografia romano Hetajro dancas.

Eli Urbanová de 1980 estas ano de Esperanta rondeto sin nomanta la Praga artliteratura skolo, kun lingvaj ideoj parte similaj al tiuj de Piĉ, kvankam ne tiel ekstremaj. En la reala lingvaĵo de Urbanová oni tamen malmulte rimarkas tiun idean anecon. Nur jen kaj jen aperas iu vorto ne vaste konata, kvazaŭ por signali ŝian apartenon al la elitisma grupo de verkistoj.

 

En Doksy samtempe

Ĉu la du verkistoj iam persone interrilatis? En biografiaj notoj mi ne trovis atestojn pri tio. Tamen ili ja apartenis al la samaj etaj rondoj. Kaj ĉe Urbanová, en Hetajro dancas, oni efektive trovas mencion pri la kolego, renkontita en la Someraj Esperantaj Kolegioj en Doksy ĉe la lago Mácha, ”la maro de Bohemio”. Tio okazis en 1949 – ”Propre kiu estas tiu Píč” (p. 95) – kaj 1950 – ”Se mi devas konfesi, do pli multe ol Kořínek min interesus Píč. Kun tiu povi babili. Pri poezio, pri la vivo...” (p. 104.) Ankaŭ ĉe Piĉ, en La Litomiŝla tombejo, estas priskribitaj la Doksaj Kolegioj, tamen sen mencio de ia Eli, krom se ŝi aperas sub pseŭdonimo. Ĉu eble juna sinjorino kun la tipe Piĉa nomo Libuŝa, aperanta senkalsone en boato sur la lago (p. 115)?

Tridek kvin jarojn pli malfrue, Eli Urbanová legas la unuan romanon de Piĉ. Krom lingve, ŝi ne rivelas kiel ĝi impresas ŝin. En letero al konato ŝi skribas:

Ĉu vi legis La litomiŝlan tombejon de Piĉ? Mia amikino aĉetis ĝin ĉe vi en la Okcidento kaj la libro cirkulas tie ĉi. Mi planas certajn lokojn kaj ĉefe la vortaron retajpi.  (p. 294)

 

Fikcia fikcieco?

La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ estas rimarkinda verko el pli ol unu vidpunkto, kaj ĝia famo evidente restas eĉ post pli ol 20 jaroj. La romano estas vivhistorio pri viro, ekde infanaĝo ĝis maljuniĝo. Temas pri homo tre soleca kaj stampita de malfavoraj spertoj. Ni sekvas liajn lernejajn jarojn, universitatajn studojn, dummilitan restadon en koncentrejo, profesian laboron kaj esperantistan vivon. Antaŭ ĉio, super ĉio kaj sub ĉio tamen temas pri liaj seksaj revoj kaj spertoj – aŭ eble nur fantazioj.

Du partoj de lia vivo estas tre mallonge menciataj, kvankam ili ŝajnas al la leganto supozeble gravegaj por la direkto de lia vivo. La unua estas kelktempa vivo kiel dominikana monaĥo. La dua estas la suba okazaĵo:

La patro hejme nur gastadis. [...] Lia plej granda hobio tamen estis muziko, aktorado, operetoj. Kaj virinoj! Kaj tie ĉio prenis la komencojn. Familiaj malpacoj. Kaj la familia disfalo, kiu parkulminis, kiam li gravedigis junan knabinon, cetere malbonfaman, kaj edziĝis kun ŝi. La patrinon li forigis en psikiatriejon, kie, post jaroj, ŝi mortis. Kaj vi, la fratino kaj la frato, neniam plu pardonis lin. (p. 73)

Kiel videblas el la supra citaĵo, la romano estas verkita en dua persono, en vi-formo. Kvankam tio efektive estas nur kamuflita mi-formo, tamen tiu nekutima alparolo donas apartan tonon al la verko. La rakonta voĉo parolas al si mem. Kaj en ĉi libro ĉio vere aperas per kaj tra tiu ĉefrola vio. Ne troviĝas dialogoj en la verko. Per dialogoj la aŭtoro ja devus enlasi vidpunktojn, perspektivojn ankaŭ de la aliaj personoj. Sed ĉi tie ĉio estas prezentata el la perspektivo de la protagonisto, de la vio. Al tiu senpera subjektiveco kontribuas ankaŭ, ke la ĉefa rakonto estas verkita en prezenco, en as-formo.

Por la leganto malfacilas distingi tiun sennoman vion disde la reala persono Karolo Piĉ. Ja aperas antaŭa averto de konvencia formo: ”Ĉiuj historioj, eldiroj, personoj, nomoj kaj roloj de ĉi tiu romano estas tute elpensitaj kaj fikciaj” ktp. Tio do validas ne nur pri la vio, kiu aperigas Esperantajn poemojn kaj iĝas akademiano, sed ankaŭ pri la aperantaj Pumpr, Waringhien, Kalocsay, Régulo kaj multaj aliaj ”fikciuloj”.

Kaj tiu ŝajne fikcia fikcieco kompreneble do karakterizas ankaŭ Litomiŝlon, la orientĉeĥan urbeton, kiu rolas protagoniste preskaŭ samrange kiel la vio. Ĉar ĉi persono estas neimageble ligita al sia urbeto, al ĝia tombejo kaj bierfareja kastelo, al ĝiaj parkoj kaj ”piscinoj” (=basenoj), mortintoj kaj tradicioj.

Gravas diri ankoraŭ unu aferon pri la verko: Ĝi estas romano pri la verkado de romano, pli precize pri la verkado de ĝuste ĉi tiu romano. Ĝi ne estas la unua tia meta-romano Esperanta. La plej grava antaŭa kazo estas Metropoliteno de Vladimir Varankin. Kompare kun tiu verko, la romano de Piĉ havas relative simplan kaj unuecan strukturon. Cetere, kiel ni vidos, ankaŭ lia Bohemia kolegino dek kvar jarojn poste aldonos metaliteraturajn trajtojn al sia romano.

 

Persona stilo

Dum Piĉ do asertas fikciecon de verko kun evidente membiografia fono, Eli Urbanová male asertas biografiecon, kiam ŝi prezentas sian vivon, aŭ almenaŭ gravajn aspektojn de ĝi, en la romano Hetajro dancas. Aperante en 1995 ŝia verko vekis grandan atenton pro sia malpruda enhavo, tamen vere unikan rolon ĝi ludas en la Esperanta prozo ne tiom pro sia enhavo, kiom pro la rakontmaniero kaj stilo. La rakonto estas monologa, en mi-formo, pli-malpli kronologia, tamen ne tute, ĉar la tempo kaj rakontado fojfoje saltas laŭ kapricoj de la aŭtora pensado. Sed la perspektivo estas tre persona, la stilo proksima al parolo aŭ libera pensofluo, kaj ofte mikse ŝi rakontas eksteran okazaĵon kaj internan imagon.

Antaŭ la tagmezo mi kaj Ŝtefo sidigis nin en la kaleŝo kaj ek al la urbodomo! En kelkaj fenestroj evidente moviĝis kurtenoj... La lastaj minutoj de knabina libero. Jam post duonhoro mi portantos la ringon. Hej! Hej! Hola! Tiela okazintaĵo kaj la placo restas dezerta. Via damaĝo, vi etburĝoj! Eble vi ŝpatas sur via ĝardeno. Aŭ nutras kuniklojn. Sed plej verŝajne vi manĝuloj sidas ĉe porcio da porkaĵo kun knedbuloj kaj brasiko. Mi ripetas, via damaĝo! Pli facilaniman fianĉinon vi ne vidis! Imagu, mia amato ne volis edziĝi! Kaj mi ne emis atendi! Tial galopu, ĉevaloj, haste, haste! Mi ne ŝatas ceremoniojn, mi preferas vivon! Tiu mia ĝuste nun komenciĝas. Rapidu, ĉevaloj, rapidu! For de ĉi tie, for, for, por ĉiam for... (p. 21-22)

Eĉ alparolon al la leganto fojfoje ŝi enŝovas tute nature, kvankam ne ĉiam facilas sekvi ŝian pensfadenon.

Mi petas vin, homoj, komprenu, tion mi povas neniam rezigni, kial, kial, tial, tiuj travivaĵoj estas mia riĉo, mia riĉo plej valora, tiujn mi devas noti, se mi ne havus kion doni en la buŝon, dio, kiel min tio bruligas surlange, do por A, por B, por C, unue, due, trie, mi scias, eble kvindeke, ne gravas, mi ne intencas iun konvinkadi, sed ĉi tiel tio estis, ĉi tiel en mian vivon enpaŝis Hindujo, ĉi tiel mi devis atingi la ekkonon, je kiu mi sopiregis, tiel ĉi devis efektiviĝi mia principa metamorfozo, mia konvertiĝo, vin memkompreneble interesas, kiel mi progresas kun Jan, vi realistoj, vi materialistoj, kie ĝi estas, tie ĉi estas tiu loko sena de ĉiuj misteraĵoj, kiu ne bezonas ian ajn komentarion, tie ĉi estas tiu mia fama aliteracio, per kiu mi vin espereble pacigos: Kaj li – unika en la amo. / Kaj ŝi – perfekta en pasio. / Ekzemple tiam: ... miaj mamoj... / ... jes, ciaj cicoj... cia ĉio... (p. 157)

 

Ĉi stilo igas la legadon iom postulanta, tamen ĝi estas plejparte bona rimedo por krei apartan efikon de subjektivismo. Ni vidas la mondon kaj homojn ne nur per la okuloj de Eli, sed ankaŭ filtritaj tra ŝia temperamento. Ke la stilo estas tre konscie elektita de la aŭtoro, oni rimarkas en iuj partoj, kie ŝi pro aparta celo elektis alian rakontmanieron. Plej frape tio validas por la ĉapitroj, kie ŝi scenigas la murdon al Heydrich kaj ties sekvojn dum la nazia okupado de Ĉeĥio. Jen ŝi sukcese aplikas ekscitan stilon kvazaŭ de mitraleto:

Estas la deka kaj tridek minutoj, la dudeksepan de majo 1942. La protektoro veturas en apertita ĉaro. Escepte sen akompano. Nigra Mercedes brilas en la printempa suno. Heydrich estas tridek-okjara. Li troviĝas sur apogeo de sia potenco. (p. 42)

 

Verko pri verkado

Kompare kun la kaprica stilo kaj temperamento de Urbanová, la romano de Piĉ havas relative simplan strukturon. Se escepti la lingvaĵon (pli pri tiu fine de ĉi eseo), La Litomiŝla tombejo estas forme facile legebla verko. Oni ĉiam scias kie kaj kiam aferoj okazas, kaj kiu rolas. La rakonto fluas nature, kronologie de komenco ĝis fino.

Jen kaj jen tiu rakonto tamen enhavas mallongajn menciojn pri kio okazos poste. ”Kiam, post jaroj, vi biciklos tie, nenion vi ekkonos... Vi troviĝos en neniam vidita, fremda regiono, kvazaŭ en ia surluna pejzaĝo, en tute alia mondo...” (p. 95). Tiuj saltoj tra la tempo plej ofte ŝajnas superfluaj kaj iomete detruas la kronologian rakonton. Tio validas des pli, kiam ili odoras je sinpravigo kaj fanfarono: ”Tiu ĉi rememoro, post jaroj, eniros la Esperantan Antologion. Giordano Azzi ĝin tradukos en la italan dialekton de Komo” (p. 107). Precipe se ni memoras, ke ĉiuj nomoj ja fikcias... Kaj tion, cetere, la aŭtoro ripetas al ni ankaŭ en la fina parto de la verko:

La mio de la romano estas ia alia mio ol la via. La mio de la romano estas ia fremda monstro, ia kiĥoteska Donĥuano, fantomo, ĥimero... Kaj tiel la romano pri vi estas romano pri iu tute malsama... Ĝi ne estas historio. Ĝi estas fikcio... [...] Sed, ĉefe, la romano pri vi estas unuavice ak konfeso. Kaj konfesante [...] oni ne fanfaronas. (p. 186)

La parton de la romano, kiu traktas la Esperantan aktivadon kaj verkadon de la vio, oni tamen facile trovas fanfarona. La protagonisto renkontas kaj korespondas kun ĉiuj famaj kaj titolhavaj esperantistoj de sia epoko, de Baghy ĝis Lapenna, kaj ĉiujn nomojn necesas mencii. Pri sia romano li eĉ ŝajnas megalomanii:

La poezio pli malpli jam elkreis siajn stilon kaj vortaron. La prozo, ankoraŭ, eĉ ne alpaŝis al preparlaboroj. Kaj tamen la definitivigo de Esperanto dependos unuavice kaj grandparte ĝuste de la esperanta romano. Ĉar nur la romano kapablas doni al la lingvo tiun vivantecon, kiun ne kapablas doni al ĝi la poezio. [...]

Kaj jen pro kio vi verkas romanon. (p. 8)

Alivorte: prozistoj kiel Ŝirjaev, Baghy, Engholm, Forge, Szilágyi, Newell, Sturmer, Schwartz, Boulton kaj aliaj eĉ ne preparlaboris por Piĉ!

Al ĉi tiu temaro apartenas ankaŭ ”via antitradukismo, kaj la konvinkiĝo, ke la spiriton de iu lingvo, ke la gentan animon kapablas adekvate esprimi kaj redoni elklude nur originalaĵoj” (p. 45).

Piĉ tamen vere scias ion gravan pri verkado, kvankam li iom tro emfazas la lingvan flankon:

Verki romanon signifas sondi la plej profundajn ŝaktojn kaj putojn de la lingvo. Ĝi estas mini en ĝiaj plej foraj truoj kaj abismoj. (p. 161)

Ĉar verki ne estas nur skribi. Verki estas eĉ ĉion scii, ĉion koni, ĉie esti... Kaj precipe ĝi estas legi, legi, legi... (p. 162)

 

Junaj jaroj

Multloke Piĉ en La Litomiŝla tombejo montras sin elstara priskribanto de medioj kaj etosoj. Jen la infanaĝa hejmo de la protagonisto:

Aĝa domo sur la placo. Jen via plej malnova rememoro. Aĝa domo kun longaj, malhelaj koridoroj kaj ŝtuparoj. Vi tre timis ĉiam, kiam vespere vi devis iri tra ili sola. Aĝa domo kun kvadrata korto, kun granda, vitrumita ateliero de fotisto, kaj kun longa, mallarĝa ĝardeno tro streta kaj kvazaŭ kunpremita. En tiu ĝardeno kreskis nur kelkaj arboj kaj preskaŭ nenia herbo, kaj ĉiam ĝi estis iel neglektita kaj dezerta, nezorgata kaj malgaja.

Sed en la domo estis eĉ vasta subtegmento kun multa fatraso kaj kun kestoj, kofroj, ŝrankoj kaj aliaj ujoj, el kiuj ĉiu entenis aventuron kaj surprizojn.

[...]

Estas vespero. La lampo brulas. Tra ĝia blanka kloŝo filtriĝas trankviliga flava lumo. La patrino portas tablen panon kaj vaporantan supon. Kaj la ĉambro aspektas preskaŭ feste kaj solene. (p. 14-15)

Dum la infanaĝo kaj junaĝo, preĝejaj kaj ekleziaj aferoj estas grava parto de lia vivo. Tamen ŝajne ne temas tiom pri kredo. Dio apenaŭ estas menciata. Temas pri ceremonioj, objektoj, etosoj, odoroj. Tio precipe kulminas je lia monaĥiĝo:

Tamen, ĉefe kaj antaŭ ĉio, malfruiĝinta animo el la jarcentofino, animo, kiun ne interesis dogmoj, sed kiun tiom pli logis torĉoj, kandeloj, eternaj lampoj, liturgio kaj tradicioj. La senfina zumado de la latina lingvo. La Gregoria ĉanto. Salve Regina. Kaj Te lucis ante terminum. La Mezepoko. Ĝiaj fumoj kaj tenebroj. Kaj ĝia milda vango. (p. 75)

Kaj lia kultado de la urba historio de Litomiŝlo konsistas interalie el ripetado de vicoj da nobelaj nomoj, mortintoj en preĝeja kripto:

Grafo Antonio la I-a, grafino Kajetana, grafino Henrieta kun la infano, grafinoj Franciska kaj Karolina. Grafo Georgo Jozefo en la parada generala uniformo, la sama, kiu elrektigis la sablalan leonon en la Sinjora ĝardeno. Grafoj Georgo kaj Antonio la II-a, filozofoj, edukitoj de la Litomiŝla piarista filozofiejo. Grafoj Francisko Jozefo Georgo, Emanuelo, kaj Georgo Kristiano. (p. 55)

La urbo mem tamen estas burĝa urbeto, sen nobelaro, sen industrio. Kiam la protagonisto pli malfrue ekkontaktas kun fabrikoj kaj laboristoj, ili estas por li fremda kaj danĝera mondo. ”En la sukerfarejo kuiriĝis gehena supo, en kiu kunekzistis ĉio: pasioj, pekoj, degeneroj, heredo, brando, malsato, alkoholismo, gonoreo kaj krimo” (p. 141). Kaj tio validas eĉ pli se la laboristoj krome estas virinoj. ”Inter ili svarmas eĉ gastlaboristinoj. La virinoj estas vulgaraj kaj lascivaj, obscenaj kaj absolute senbaraj” (p. 135).

 

Striptizaj scenoj

Dum la ĉefrolulo de La Litomiŝla tombejo funkcias nur sola, izolite, tiu de Hetajro dancas nepre bezonas aliajn homojn. La romano de Urbanová konsistas el pli ol cento da scenoj, inter kiuj aperas ankaŭ kelkaj ŝiaj poemoj, ligitaj al la koncerna vivperiodo. Krome enplektiĝas aliaj teksteroj, plej grave leteroj de Baghy el 1951-54.

La enhavo de la scenoj estas precipe la ama, amora kaj arta vivo de Eli, aŭ eble pli ĝuste ŝia serĉado de atento, admiro kaj amo ĉe la viroj. Vere temas pri sinnudigo, sed la plej emociiga striptizo konsistas el ŝia prezentado de sia karaktero. Ĉar ŝia memportreto ne estas flata. Eli aperas kiel persono sen memfido, kompensanta tion per memcentriĝo, homo ege malsata je priatento, egoisma, intrigema, obsedita de emo alkroĉiĝi al ”famuloj”, senĉese okupata de si mem. ”Mi sufiĉas al mi”, ŝi skribas sur la sepa linio de ĉi verko, sed la vero estas, ke ŝi nepre bezonas la okulojn de aliaj homoj direktitaj al ŝi. Sen tro profundiĝi en psikologumado, mi dirus, ke oni tra la libro sentas ŝian dumvivan mankon de sufiĉa amo, aprobo kaj subteno de ŝia propra patro. Ne hazarde ŝi ripete turnas sin al pli aĝaj viroj por ke ili donu al ŝi valoron. Ofte ŝia senespera amsoifo prezentiĝas al ni eĉ ridinde, tamen oni ne ridas, ĉar ŝia sincereco superas la patosecon.

Min interesas unu: Ĉu Baghy amas min. Ĉu li amas min pli ol la aktorinon Suchardová. Ĉu li amas nur min. (p. 133)

 

Seksaj agoj jen kaj jen estas priskribataj senkaŝe, fojfoje suke, aliokaze preskaŭ seke. Iufoje ili aperas en iom pli diskretaj vortumoj:

Ni eliris en la nokton. Subite tia aero! Ŝtefo zorgas, ke mi ne falu... Iu sub la influo de alkoholo ekploraĉas. Iu iĝas agresema. Mi tiras Ŝtefon flanken. – Ne nur hejme! Tuj! Ĉi tie ĉe tiu ĉi arbusto...  (p. 29)

Ofte ŝi aludas erotikajn preferojn de la edzo, kiuj iom strangas al ŝi:

Kiam li tamen restis hejme, tio signifis, ke li postulas min. Nur li ne elpensu stultaĵojn. Lastfoje li volis, ke mi dediĉu min al li, dum li mem legis al si gazeton. Al tia amindumado mi efektive preferas la liton.  (p. 27)

Ĝis kiam [= dum] Ŝtefo eksperimentadis en la sfero spirita, lia esplorado ne tiom tuŝis min. Pli multe min ĝenis liaj provoj en la sfero seksa. – Turniĝu! – Mi ne turniĝos! – Do jam turniĝu, faru tion por mi! – Ĝi doloras! – Momenton vi tion eltenos!... Kiel mi bedaŭris la romajn knabetojn!... (p. 49)

 

Spektismo

Ĉe Urbanová la erotiko estas unu el la gravaj temoj – ĉe Piĉ ĝi nedubeble estas ĉeftemo de la romano. Precipe temas pri ina erotiko kaj la rilatoj de la protagonisto al tiu. En liaj junaj jaroj la temo aperas ĉefe kiel tio, kion PIV nomas vuajerismoskopofilio, sed kiun Piĉ nomas pli simple spektismo (p. 71). La infano, junulo kaj plenkreskulo ĝue spektas knabinojn kaj virinojn, kiuj nudigas sin, aŭ kiujn oni nudigas. Fascine li observas iliajn mamojn, ventrojn, femurojn, koksojn, postaĵojn, sed precipe la misterajn vulvojn, kiuj logas kaj timigas. La aŭtoro disvolvas rimarkindan talenton ankaŭ en ĉi tiuj priskriboj, kvankam oni ofte havas neplaĉan senton, ke li priskribas ne homon sed inbeston.

Aperas ankaŭ kelkaj priskriboj pri koito, kaj tre eksplicitaj, detalaj scenoj kun virinoj kiuj masturbas sin. La virina sekso entute aperas tre aktiva, iniciatema, postulema kaj fatala por la vira vio.

Virina vulvo tie krias pri la vira spermo. Ĝi petas. Ĝi logas kaj persvadas. Ĝi soifas. Longegaj tremoj kaj ondado. Ŝia sino jukas kaj frenezas. Ŝia sino estas kratero, kretacea maro, varma vivgenera buljono. Ŝi ardas kaj pasias. (p. 92)

Kaj hejme ŝi sin masaĝas. Ŝi detiras la tolaĵojn. Ŝi metas sin kanapen. Sub sin ŝi kunĉifas kusenon aŭ alian molaĵon. Kaj poste ŝi sin rulas. Lantritme, regule ŝi premadas la vulvon al la kunvolvaĵo. La klitoro brulas, jukas kaj rigidas. La buĥtino ŝvite malseketas kaj humidas, ĝis ĝi ne eltenas tion plu. Ema elfleksas sin. Kaj la vulvo ekcukiĝas... Kvinfoje, dekfoje, dekkvinfoje sinsekve. Ema henas kaj ĝemas, aĥas kaj hoas, distiras la femurojn, saltetas sur la volvaĵo, levas la krurojn tiel, ke kalkane ŝi preskaŭ tamburas la spasmantan pugon... Kaj, anhelante, ŝi restas kuŝi dissternita... (p. 140)

 

Vipado kaj pedofilio

En La Litomiŝla tombejo tute mankas iaj korespondaj priskriboj pri vira erotiko, vira iniciatemo, pasio, postuloj aŭ masturbado. Sed kio ne mankas, kio eĉ superabundas, tio estas vira sekse rilatita perforto kontraŭ virinoj. Temas pri perforto en tute specifa formo, kiun ni renkontas ankaŭ en pluraj el la noveloj de Piĉ, kaj al kiu li donis multajn nomojn en siaj glosaroj. Temas pri vipado, molestado de virina postaĵo, kiel puno pro ŝia imagita malĉasteco. Kaj ĉar en la verkoj de Piĉ ĉiuj virinoj lascivas kaj malĉastas, do ĉiuj meritas tiun traktadon. Jam en la infanaĝa parto de la romano ni trovas plurajn malfacile elteneblajn scenojn, kie la vio kaj/aŭ la aŭtoro detale, kruele profundiĝas en ĉi esprimon de vira potenco. Ankaŭ por la rezultaj vundoj kaj cikatroj li disvolvas ampleksan terminaron.

Diina pugo. Ma, jen, ĝi estas ŝvela kaj pufa, intumeska kaj strioza, febra kaj plena de kolbasoj kaj budenoj. Ne, ĝi estas unusola vundo, kolbaso kaj budeno. Kaj ĝi havas ĉiujn kolorojn de spektro. (p. 126)

Dum la infanaĝo kaj junaĝo la vio de la romano sopiras al la korpoj de pli aĝaj virinoj, kiujn li ne povas konkeri. Tio ŝajnas esti la komenco de eterna temo, ĉar tra la tuta libro ripetiĝas, ke logas lin ĉefe korpaj rilatoj kun ”neeblaj” virinoj. ”Sinjorino, jes. Tuj ni amikiĝas” (p. 157). Jen vera gvidmotivo. Mi ne povis kalkuli kun kiom da sinjorinoj li havas amoran rilaton, sed kun fraŭlinoj de lia propra aĝo – ne, tio ŝajnas al li tro riska. Tio kunportus respondecojn, sociajn postulojn. Li ja estas denaske ”olda fraŭlo”. Ŝajne li bezonas tion, ke ŝi jam estas ies edzino, ke iu rajtos puni ŝin pro ŝia malĉasteco.

Troviĝas tamen unu speco de fraŭlino, kiu tre interesas lin. Temas pri fraŭlinetoj okjaraj. Kompreneble, kiel ĉe ĉiuj viroj kun pedofilia emo, li kamuflas ĝin en formo de ”enamiĝo” fare de la infano. Kaj kiel ĉiuj pedofiloj, li projekcias la seksan altiron sur la infanon; la infano deziras lin, ne male.

Ofte tamen la ĉambreto viviĝas kaj heliĝas. Ĉiufoje, kiam Maria alkondukas sian okjaran amikineton Inka. Inka estas ludema kaj malparolema. Kaj evidente ŝi preferas vin. [...]

... Ĉu ŝi revenos? Ĉu ŝi ne revenos? Ne! Ne timu! Ŝi revenos! Jen ŝi jam reiras. Kaj ŝi regluiĝas al vi! Kaj el ŝiaj fingroj sparkas elektro kaj vekiĝanta virineco. (p. 74)

Alia loga okjarulino estas Jaja, kaj kiam la protagonisto – tamen nur post dek du jaroj, do kiam ŝi aĝas jam dudek – komencas amoran rilaton kun ŝi, denove necesas postaĵa vipado por vere eksciti lin:

Per kio oni vin vipis? Per ŝnuro de tablolampo. Per kaŭĉuka peco! Pro dio! Kompatinda Jaja! Per peza guma kablo! Pro Kristo! (p. 151)

Vipis ŝin ŝiaj gepatroj; la amanto nur spektas la rezultajn sangajn spurojn. Tamen, ĉu jen glito de la aŭtoro? ”Nur ne refoje vundi ŝin... Nur ne tuŝi ŝin iel krude kaj nekonvene...” (p. 152). Ŝajne tion li diras al si mem. Nur ne refoje... Do, kiu efektive vipis? Ĉu li mem? Ĉu la vio de la verko? Neeble scii. Kaj cetere, finfine, ”Iuj viaj amoj, pluraj viaj amoj estis nur revo... La aferoj, ofte, ne iris tiel, kiel vi vicigis ilin... Kaj tial la romano de via vivo estas sonĝo” (p. 214).

 

Supersignoj kaj subaj sinoj

Parto de La Litomiŝla tombejo okazas en esperantistaj medioj, kaj ankaŭ tie la protagonisto havas amorajn spertojn aŭ fantaziojn. Ĉiuj virinoj, kun kiuj li rilatas, tamen reduktiĝas je nuraj korpoj, eĉ preskaŭ nur je vulvoj. Mi jam menciis, ke unu ja povus, mi emfazas tiun povus, esti inspirita de renkontiĝo en Doksy kun la juna sinjorino Urbanová. ”Libuŝa... Juna sinjorino... Belegaj formoj kaj ovaloj...” (p. 115). Evidente tamen lia spirita kunestado kun tiuj ovaloj ne tre fekundas. Fojfoje eĉ aperas senintence komikaj kontrastoj:

Sur la lago glitas barko. Akvo plaŭdas. En la barko sidas Libuŝa kaj vi. Libuŝa havas blankan veston kaj nenion sube. Kaj en la krepusko vi ne plu distingas, kio estas tolo kaj kio karno kaj korpo, kio nigra ombro kaj kio la nigro de la sino... [...]

Sed... Por la Kolegio vi verkis ak aron da studoj kaj prelegoj. Esperantaj neologismoj. La supersignitaj literoj en Esperanto. (p. 115)

Fascina subventro kun malhela densaĵo de la sino. Harumita virinorgano. Certe ŝi estas sola. Certe ŝi ne havas viron. Certe ŝi ĝemas sub vipoj de pasio kaj knutoj de avido. Kaj certe ŝi elmontras kaj elponas sin intence. Por parlogi iun...

Sed vespere vi estas hejme kaj gluas verson al verso kaj metas rimon al rimo. Doktoro Pumpr vin instigas. Kaj viaj unuaj poemoj komencas aperi en Esperanto-revuoj. (p. 120)

Same kiel en Hetajro dancas, ankaŭ en la teksto de La Litomiŝla tombejo aperas multaj poemoj, kvankam ne poezie kompostitaj, sed en flua teksto. Supozeble temas pri veraj poemoj de Karolo Piĉ, aŭ ĉu de fikcia poeto? Ili plejparte estas simplaj rimaj versoj kun certa naiva ĉarmo.

 

Krea vivo

En la romano de Urbanová la poezia verkado okupas pli grandan spacon, eble saman kiel la sinsekvaj amoj kaj amoroj. Ofte ni povas sekvi paralele ŝiajn vivospertojn kaj ties artajn esprimojn en formo de poemoj. Iufoje ŝajnas, kvazaŭ ŝi verkus ĉefe por gajni atenton, admiron, por iĝi konata poeto.

Dankon, Baghy, pro la grandioza gesto. Imagu, ke ĝi faris impreson eĉ en Prago, kie ekde tiu tago oni titolas min ”nia poetino”! (p. 132)

Ŝi kapablas ankaŭ doni ĉiutagecajn, humurajn detalojn pri la ĝenoj de poezia kreado:

Por ke mi povu lian rolon ĝuste travivi, mi bezonas absolutan silenton. Nenian gutadon el la akvokondukilo. Mi ĉirkaŭligas la kranon per ĉifono. (p. 183)

Tamen ofte la poetino donas forte impresajn atestojn, ke ŝia poezia kreado estas eble la ĉefa dimensio de ŝia vivo, sen kiu ne eblas imagi ŝin. Kaj ke la kreado okazas per laboro, doloro kaj ŝvito, tamen sub inspiro de amo, ŝi kapablas prezenti en formo de metafora sonĝo:

Tia promesa koncipo kaj tiel nekredeble peza akuŝo. Pli! Pli! Tiuj du viroj en la blankaj manteloj ĉe miaj kruroj, kiuj min alterne stimulas, estas Baghy kaj Pumpr. Ili ambaŭ mienas zorgeme. Pli! Pli! Mi vane streĉas la fortojn doloro nedoloro. Pli! Pli! Pumpr tenas en la mano tenajlon, kiu min konsternas. Baghy al si preparis tondilon. Antaŭtempe. Eble estos necese fari ”cezaran operacion”. Nur tion ne! Nur tion ne! Min malbeligus aĉa cikatro! Pli! Pli! Eble mi mortos. La poetino mortos. Ŝi mortos graveda. Pli! Pli! Iru for! Ĝi estas mia infano! Mi vekiĝas verŝita per ŝvito...  (p. 143-144)

 

Rezigno

En la fina parto de Hetajro dancas ĝi jam komencas temi pri si mem, do iĝi ”metaromano” same kiel La Litomiŝla tombejo. Tio tamen nature enplektiĝas en la rakonton same kiel pli frue la poezia verkado.

Mi kaj romano! Propre kial ne? Da materialo mi havas sufiĉe. Mia dio, kiam mi rememoras... Facila tio ne estos. Talento, respondeco, krea nekontento kaj kuraĝo. Kuraĝon, tiun mi havas. Ho, tio estos striptizo! Kaj defendo de amo ĝi estos. Ne nur de la partnera, sed ankaŭ de tiu ĝenerala, universala. (p. 299)

En la plej granda parto de la romano regas ĉe la protagonistino anima stato de malkontento, amsoifo kaj suferado preskaŭ neŭroza. Ŝi ankaŭ havas kaŭzojn malfeliĉi. La geedzeco kun Ŝtefo Urban ne estas kontentiga por ŝi, kaj ĝi finiĝas per tio ke ŝi divorce liberigas sin. Poste sekvas du gravaj amrilatoj, kiuj ja kontentigas ŝin, kvankam eble la leganto trovas ŝin ekspluatata. Tamen ambaŭ viroj mortas tro frue. En la fino de la verko la tono ŝanĝiĝas, heliĝas aŭ iĝas pli rezigna, malpli obseda. Oni trovas belajn priskribojn pri amo, tamen ĉefe kiam ĝi jam iĝis nur memoro:

Tie mi havis vin tiel ofte ĉe mi, tie mi tiel ofte kun ĝuo observis vian vizaĝon dum la dormo... Tie vi estis mia dolĉa ŝarĝo, mia Valentino kaj Robeson... Kaj karpata urso vi estis plus princo el Milito kaj Paco. Kaj kolerigilo de ĉiuj kolerigiloj kaj trezoro de ĉiuj trezoroj... Tie vi sukcesis anstataŭigi al mi mian neanstataŭigeblan amon... Kaj ĉio kun vi belis, ĉio, eĉ tiuj viaj kaprioloj, eĉ tiu mia atendado je vi drinkulo, eĉ tiu komuna fastado ĝis mardo, ĝis merkredo...

Kaj mi ne havas vin. Nur la doloro estas mia, nur la doloro. Ĉu ĝi iam saniĝos? (p. 274)

Finfine Eli ankaŭ montras, ke ŝi ne estas tiel miope okupata de si mem, kiel – vere aŭ ŝajne – en pli junaj jaroj. Tie ni trovas tre humuran imagitan dialogon inter ŝiaj mortintaj viroj, kiuj diskutas pri ŝi. En tiu dialogo ŝi pripentras sin mem humure kaj kun indulga memironio.

 

Elaĉeto

Kiel mi jam diris, la romano de Piĉ prezentas la vivon de la vio kronologie. En junaj jaroj li evidente suferas pro gravaj inhibicioj, mezaĝe la spertoj aŭ fantazioj ja estas aŭdacaj, tamen al vera feliĉo li neniam alproksimiĝas. Temas pri solulo, iam pli-malpli forlasita de la gepatroj, neniam vere trovinta sian vere memstaran memon.

Ĝis nun vi ne ĉesis esti eta ido. Vi timas. Kaj vi bezonas patrinon. Ĉiutage vi volas almenaŭ unu fabelon antaŭdorme. Kaj tiuj dek jarcentoj estas via patrino. Kaj iliaj polvumitaj historioj kaj rakontoj estas via fabelo. (p. 175)

La jarcentoj, pri kiuj la aŭtoro supre parolas, estas la historio de Litomiŝlo.

Fine de la libro li pli-malpli resumas sian vivon en sufiĉe amara tono:

Ĉiam vi kredadis. Ĉiam vi esperadis. Eble io okazos. Eble ankoraŭ hodiaŭ. Ia granda aventuro. Ia neatendita elaĉeto, solvo. (p. 222)

En la lastaj ĉapitroj li ankaŭ pli multe mencias la solan virinon, kiu restis ĉe li, la dek unu jarojn pli maljunan Ria. Ŝin li renkontis kiel juna viro: ”Malgraŭe, neniam ŝi iĝos via. Spite tion vi restos kune dum la tuta vivo” (p. 77). Ria ŝajnas ludi rolon de ia nenion postulanta kaj ĉion toleranta edzino, servistino, fratino kaj patrino de la ”olda fraŭlo”.

 

La Piĉa lingvaĵo

Kiel scias ĉiu esperantisto, La Litomiŝla tombejo ne estas verkita en la normala Esperanto. Tamen necesas diri, ke Karolo Piĉ regis Esperanton tre bone. Lingvaj eraroj mankas, kutimaj malglataĵoj forestas, nacilingva influo estas minimuma. Entute malfacilas trovi ion ajn diskuteblan en la lingvaĵo, krom tion, kion li plenintence enkondukis. Sed tio, aliflanke, ne estas malmulte.

Menciindas tamen, ke eblas vidi laŭ kelkaj lingvoformoj, ke Piĉ ne multe sekvis la ĝeneralan lingvoevoluon de la lastaj jardekoj – aŭ ke ĝi ne interesis lin. Ekz. oni trovas skati (p. 69) anstataŭ normala sketi (=glitkuri), Volapiko (p. 113) anstataŭ normala Volapuko, petroleo (p. 219) anstataŭ petrolokeroseno ktp. Surbaze de relative klasika Esperanto, li disvolvis propran variaĵon de lingvaĵo por literatura uzo. Bedaŭrinde mi devas diri, ke li elektis malbonan vojon, kaj ke lia lingvovariaĵo hodiaŭ klare videblas kiel sakstrato.

En lia lingvaĵo oni trovas iom da ”normalaj” neologismoj, tamen malpli el latinidaj fontoj ol ekzemple ĉe Fernando de Diego. Piĉ enkondukis aŭ ekuzis iom da vortoj ĉerpitaj el la germana kaj el Latino. La problemo tamen ne estas la nombro de vortoj, sed la vortspecoj kaj la ofteco de uzo. Ne temas tiel multe pri substantivoj, kiujn la lingvo sufiĉe facile alprenas, sed pri novaj konjunkcioj (ak, ma ktp), prepozicioj (ab, dos, tras ktp), bazaj adverboj (enim, erst, ste, tunk ktp), prefiksoj (ob-, om-, par- ktp) kaj sufiksoj (al-, e-, ud- ktp). Multaj el la supre menciitaj formoj aperas oftege, ĝistede, ĝisincite, kio tre ĝenas la legadon.

Kiam temas pri ”liaj propraj” afiksoj, Karolo Piĉ tute ne aplikas ian principon de neceso kaj sufiĉo, sed male uzas ĉiun okazon por ripeti ilin, kvazaŭ temus pri lernolibro. Ekzemple la sufikso e- signifas kolor-. ”Polvea, terakotea flavo. Kaj ia soifa, olivea verdo” (p. 164). Eĉ se ni imagus, ke Zamenhof en 1887 enkondukus ĉi sufikson (fakte li neniam elektus tiel maloportunan formon, tamen dum momento ni provu forgesi tion), tamen oni ja hodiaŭ ne superflue ripetadus ĝin, kie jam la vortoj flavo kaj verdo signalas, ke temas pri koloroj.

Ankaŭ la sufikson al- kun sufiĉe nebula signifo li uzadas tiel abunde kaj redunde, ke ĝi sonoras en miaj oreloj ankoraŭ tagojn post la legado. Kaj ofte ankaŭ aliaj sufiksoj superfluas. Ekzemple par- signifas plene, ĝisfine. Ĉe iu rivero li foje diras: ”Partrinki iom el ĝia nigra fluo...” (p. 171). Do = ĝisfine eltrinki iom el la rivero! Bonan sukceson! Fojfoje tamen estiĝas komika efiko: ”Neniom ŝi parĝuis, ĝis nun” (p. 103).

La plej granda problemo de la Piĉa lingvaĵo tamen estas lia retroderivado. Por iel imiti latinajn derivaĵojn li uzas vortojn, kiuj spitas normalan vortfaran logikon de Esperanto. Ekzemple liaj elspekti, despekti, elrektigi, alscendi, descendi, nulmen, subspiri kaj multaj aliaj ne estas deĉifreblaj laŭ la signifoj de la morfemoj (aŭ proponitaj morfemoj), el kiuj ili estas kunmetitaj. Male, necesas kompreni ilin pere de la koncerna latina aŭ nacilingva vorto, kiun ili imitas. Tio efektive estus la plej danĝera parto de liaj lingvaj apartaĵoj, se iu ekhavus la ideon imiti lin.

En iuj recenzoj oni asertis, ke lia aparta lingvaĵo estas kreita por esprimi la apartecon, la izolon de la protagonisto de La Litomiŝla tombejo. Tiu interpreto ŝajnus akceptebla, se oni ne vidus liajn postajn verkojn en la sama lingvaĵo.

 

Personaj apartaĵoj

Eli Urbanová estas ligita al la tielnomata Praga artliteratura skolo, kun Rumler kaj aliaj. Sed en la lingvaĵo de ŝia romano oni rimarkas relativan nemulton de tio. Kio pli okulfrapas, estas la vigla, elipsoriĉa, neformala, imagiva lingvaĵo. Duonaj frazoj, personaj esprimoj, aludoj, freŝaj metaforoj kaj vortfiguroj abundas. Inter ili ja aperas multaj lingvaj apartaĵoj, kiuj povas esti personaj trajtoj aŭ eble nacilingva influo. Oni ofte trovas ekzemple strangan uzadon de ”laŭdire” en proksimuma senco ”li/ŝi/ili diris/respondis ke”. Ĉe kondiĉaj frazoj aperas mistera infinitivo: ”Esti mi pentristo, ankaŭ mi ne pentrus pejzaĝojn, sed portretojn de virinoj” (p. 33). ”Ne havi Erneston mi posedus hodiaŭ aŭton” (p. 311). Aliaj nebulaĵoj: ”Vojo nevojo por ne perdi minuton” (p. 194). ”Antaŭe mi turmentiĝis kun la Hetajro, kiun ne kaj ne fini!” (p. 189). ”Mi ĉiam kluĉas la saman diskon” (p. 180). ”La debato ne prenis finon” (p. 69). Krome misoj pri transitiveco, uzado de ”doni” en signifo meti, kaj aliaj aferoj. Plej ofte ĉi eraraj aŭ nekutimaj vortumoj tamen iel sentiĝas kiel parto de ŝia persona stilo, kaj ili ne tro ĝenas, ĉar – kiel jam diritas – ĝuste la stilo kaj rakonta perspektivo estas la ĉefa unikaĵo de Hetajro dancas.

 

Finvortoj

Do, eblas trovi longan vicon da komunaj punktoj de la du amoraj verkoj Bohemiaj. La membiografia trajto, evidenta aŭ ne, estas unu tia. Aliaj estas la ĉeftemo fizika amo, la poezio, la Esperanta kulturo kaj ties korifeoj, la metaliteratura trajto, kaj kompreneble la proksimeco en tempo kaj spaco.

Tamen la diferencoj estas pli frapaj. La ĉefa impreso de la du romanoj estas pli-malpli kontraŭa: fermita, izolita ĉe Piĉ, malfermita, kontaktema ĉe Urbanová. Dum la protagonisto, la vio de Piĉ, monologas al si mem, la ”hetajro” Eli turnas sin al la legantoj, al la mondo. Dum La Litomiŝla tombejo plenas je historia kaj religia mistikismo ligita al unu loko, tra Hetajro dancas blovas freŝa vento el trans la horizontoj. Aliflanke, dum la rakonta fadeno de Piĉ estas rekta, facile sekvebla, tiu de Urbanová pli similas pelmelon labirintan.

La Litomiŝla tombejo aperis en 1981, Hetajro dancas en 1995. Kiel ni konstatis, Urbanová ja konis la romanon de Piĉ, kaj ne estas tro aŭdace supozi, ke ŝi estis inspirita de ĝi por krei sian membiografian romanon. Tamen, ŝi kreis artverkon kiu tute ne dependas de tia komparo. Jen eble la plej grava konkludo de ĉi kompara eseo: ambaŭ verkoj vivas per propra unika forto kaj tute ne bezonas nian komparon!