Sten Johansson:

2:a premio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1996

Bonan matenon!

Bonan matenon, Bruno! Bonan matenon!

Pardonu min, ke mi skribas ĉi leteron per via tajpilo, vi baldaŭ komprenos la kialon. Atentu: legu la leteron ĝisfine! Nenion faru, ne iru eldome, ne telefonu, neniun stultaĵon faru, sed simple sidiĝu enlite kaj tralegu la tuton! Jes ja, mi scias ke vi dormemas, mi scias ke via kapo pezas kiel sako da plumbo. Mi pensis ankaŭ pri tio, ja pri ĉio mi pensis. Apud vi staras termoso da kafo, do prenu tason! Mi esperas ke ĝi tenis la kafon je konvena varmo, ja pasis kelke da horoj. Nu, tion vi eble ne konscias, sed ne timu, baldaŭ vi ĉion komprenos.

Jen, pli bone, ĉu ne?

Do, la plej gravan: Ne indas serĉi vian amatinon, Bruno. Ŝi ne plu ekzistas, ja ŝi neniam ekzistis. Ĉu vi mem ne tiel asertis? Mi estis tro ĵaluza, tro suspektema, ĉu ne? Neniu amatino, neniam, ĉu vi memoras? Bone, mi simple zorgis, ke vi diris la veron. Ja vi ĉiam diras la veron, ĉu ne? Do, neniu amatino. Neniam. Ŝi neniam ekzistis, kaj ŝi neniam plu ekzistos. Fidu min, Bruno, nenie vi trovos ŝin, kaj kiel mi jam diris: mi pensis pri ĉio. Pri ĉio, Bruno!

Restu kvieta, ne faru stultaĵon! Legu plu!

Nun vi sendube komprenas, kial via kapo tiel pezas. La kokteloj, jes, prave! Jam delonge mi konstatis, ke preskaŭ ĉiufoje dum mi laboras nokte, la enhavo de via ĝinbotelo malkreskas. Prave, mi ne trinkas ĝinon, tamen tio ne malhelpis min kaŝe protokoli la noktan ĝinkonsumon en mia hejmo, en nia geedza hejmo. Bone, do la ĝinon mi iomete - plibonigis. Tio por mi ne estis problemo, ne forgesu ke mi tre ofte vespere disdonas dormigilojn al malkvietaj pacientoj. Nur ĉi-foje mi iomete altigis la dozon. Atentu do, se vi nun bezonas drinkon, ne prenu el la ĝinbotelo, eĉ se io restas en ĝi. Prefere prenu viskion, ĉar mi deziras ke vi legu ĉi leteron ĝisfine!

Do, se vi ambaŭ ne dormus kiel senpekaj infanoj, vi konstatus ke mi ial ne diligente noktlaboras en la hospitalo, sed tute surprize aperas hejme, je la tria horo nokte. Ke mi ial parkis nian praktikan, pluruzan Volvo proksimege al la pordo. Feliĉe, mi konas vian guston. Kiomfoje mi sidis kun vi en kafejo, en restoracio, en teatro, vidante viajn malsatajn, senripozajn okulojn vagi ĉirkaŭ vi kaj avide nudigi ĉiujn sveltajn, etajn knabinojn kiujn ili trovis! Nu, en ĉiu malbono estas iom da bono… Kaj mi, kiu en la laboro ofte devas levi pezajn malsanulojn, havis neniom da peno kun via eta rufulino!

Ĉu vi ankoraŭ kontentas, ke ĉiuj niaj najbaroj estas tiel regulaj teduloj, kiuj kvazaŭ horloĝoj laboras tage, dormas nokte? Mi promesas al vi, ke neniu rimarkis, kiam mi trenis pezan oblongan pakaĵon en la aŭton kaj forveturis al iu roka bordo. Feliĉe, ke nia regiono posedas tiom da lokoj, kie la bordo krutas kaj kie neniu homo nokte rimarkas la plaŭdegon de peza objekto enakviĝanta por ĉiam. Por ĉiam, Bruno!

Cetere, se vi intencas iam rekomenci vian trejnadon kun la disk-haltero, vi bezonos kelkajn novajn diskojn. Iel vi perdis du el ili, la dudek-kilogramajn, ŝajnas al mi. Estas nekredeble, ke tiaj aferoj povas malaperi, ĉu ne?

Kara Bruno, ne hontu, se vi nun ekpensas pri la polico. Tio estas tute normala afero, do ne miru, ke ankaŭ mi pensis pri ĝi! Ja mi skribis, ĉu ne, ke mi pensis pri ĉio. Do, restas grava averto: Kara edzo, tuj ĉesu pensi pri la polico! Mi aranĝis tiel, ke ĝi ne povos utili al vi, nur malutili.

Ne forgesu, ke mi bone vin konas, Bruno! Dum kelkaj jaroj - ĝis vi komencis serĉi aliajn fontojn por via soifo - mi lernis vian konduton en la lito. Tial mi tute ne surpriziĝis trovi en via malstreĉita dekstra mano intiman vestaĵon ŝian, kaj feliĉe mi ne devis tro proksime priflari ĝin por scii, ke ĝi enhavas krom ŝvito kaj aĉa parfuma sapo - kiel vi eltenis tian putinan fetoron, Bruno? - krom tio ankaŭ makulojn de via diodamna, mildiabla, forfikita ĉuro, vi porka fekpekulo! Bone, mi ĝin prenis, kaj antaŭ ol adiaŭi vian ruĝharan plezurinon kaj viajn halterdiskojn, mi zorgis elpremi el ŝi ankaŭ iom da sango sur tiun kalsoneton. Jen sufiĉe interesa trovaĵo por viaj policistoj, ĉu ne? Sendube ankaŭ vi foje legis en ĵurnalo pri DNA-testoj? Tamen ne nervoziĝu, ĝi troviĝas en tute sekura loko, ĝis mi ĝin bezonos…

Do, ne paniku, Bruno, restu trankvila, kara edzo! Prenu ankoraŭ kafon kaj viskion! Ne fuŝu, viskion, Bruno, viskion! Nu, cetere tio ne gravas, se vi deziras ankoraŭ iomete dormi, tio ne malutilos al vi. Baldaŭ vi revekiĝos, baldaŭ mi revenos hejmen al mia amplena viro. Ĉu vi bonvolus ŝanĝi litotukojn kaj sterni la liton, karulo? Ĉar mi anticipas ke ĉi-vespere ni havos pli bonan genokton ol delonge…

Do, bonan matenon, Bruno!