Sten Johansson:

Honora mencio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1997

Dufoja ekspono

Ĉu mi trompiĝis de iluzio? Ĉu ĝi estis tutsimple dufoja ekspono? Ĉu inter la 126 respondintoj al mia anonco troviĝas nur friponoj, impertinentaj blufantoj? Aŭ ĉu unu el ili estas vi, mia nekonata granda frato?

Mi vojaĝis al Cĥmpulung Moldovenesc por serĉi miajn radikojn. Tio sonas kiel banala modo. Tamen por mi tio estis vivnecesa faro. Mi vivis bonan vivon, supraĵe feliĉan, sed mi venis en sakstraton. Ĝia sola elirvojo estis tiu ĉi savpordo. La vojo reen, suben, en mian nekonatan pasintecon.

Kiam mi festis mian dekkvinjariĝon, la gepatroj prezentis al mi la malmultajn objektojn restantajn el mia origino. Temis pri du etaj nigre-blankaj fotoj - unu de eta domo kun tegmento el lignaj skvamoj, alia de juna virino. Dorsflanke estis skribitaj ŝia nomo - Ana Tudorescu - la dato 17 IV 1972, kaj adreso - str. Libertãçii 144, Cĥmpulung Moldovenesc. Ili klarigis, ke la domo estis mia unua hejmo, la loko kie mi naskiĝis. La virino, kamparanino kun flora kaptuko kaj brunaj harplektaĵoj, estis mia vera patrino. Kaj la dato estis la tago de mia naskiĝo - kaj de ŝia morto.

Kompreneble mi jam sciis, ke mi estas adoptita el fremda lando, nomata Rumanio. Mi eĉ ankoraŭ portis mian originan nomon Livia kiel duan antaŭnomon. Renate Livia Schneider, jen mi. Sed mi malofte pensis pri tio, mi eĉ zorgis ne pensi pri tio. Ja mi estas brunhara, sed preskaŭ same brunajn harojn havas Panjo, mia adopta patrino, kaj cetere duono de nia urbo. Eble mi havas pli rondan vizaĝon ol Paĉjo, mia adopta patro, sed tio ja kutimas ĉe knabinoj. Mi konservis la du fotojn kiel sekreton, sed dum ankoraŭ kelkaj jaroj mi zorgis ne tro multe pensi pri la afero.

Tamen oni ŝanĝiĝas. Mi ne scias, ĉu tio estas normala adoltiĝo, aŭ ĉu mi estas iel aparta. Mi scias nur, ke ekde la aĝo de dudek unu jaroj mi komencis ripete sonĝadi pri tiu nekonata virino kaj la malnova dometo kun ligna tegmento. Kaj fine, en aĝo de dudek kvin, mi ekiris elfosi miajn radikojn.

Mi ne priskribos la vojaĝon al norda Moldavio kaj tiu urbeto en la distrikto de Suceava, kie laŭdire mi naskiĝis. En unu tago mi staris ekster ligna barilo, rigardante malbelan konstruaĵon, tute ne similan al tiu de mia foto. Surtegmente neniuj lignaj skvamoj; laŭ la strato longa, malbela doma muro, kiu min forpuŝis. La adreso estis ĝusta, sed oni jam delonge forigis "mian" dometon, la dometo de la foto tute ne rilatis al la surskribita adreso. Trans la fenestroj mi videtis vizaĝojn maltrankvilajn, malamikajn.

Mi preparis min por foriri, kiam mi ekvidis, ke angule de la malbela konstruaĵo staras eta domo kun tute alia aspekto. Ĝi efektive estis tiu de mia foto. Mi paŝis ankoraŭ flanken kaj levis la malnovan foton, dum mia rigardo alterne saltis inter la bildo kaj la reala domo, kiu estis nur flanka alo de domo pli nova sed tamen pli kaduka. Mi elpoŝigis mian etan fotoaparaton kaj kelkfoje fotis la dometon, mian originan hejmon. Mi atendis, ke tiu momento estos tre kortuŝa kaj emociiga, sed verdire mi sentis nenion. Pli ĝuste, mi sentis min kiel stulta fremdulo kaj turisto.

La nunaj loĝantoj evidente ne kuraĝis eldomiĝi antaŭ miaj okuloj. Stratangule mi tamen renkontis najbaron, mezaĝan viron, kiu sciis kelkajn germanajn vortojn. La nomo Tudorescu nenion signifis al li, krom tion, ke ĝi estas tute ordinara, ofta nomo, se mi bone lin komprenis.

En la distrikta ĉefurbo Suceava mi akiris helpon de advokato, por serĉi mian patrinon en oficialaj dokumentoj. Li tamen ne promesis al mi grandan esperon, kaj ĝis nun li vere nenion trovis pri ŝi.

Mi paŝis surstrate, vizitis kafejojn kaj aŭskultis la molan lirladon de homoj parolantaj en lingvo nekomprenebla al mi. Mi havis la impreson aŭdi kanton, kies melodio ŝajnas iel konata, sed kies vortojn mi tute ne memoras. Senentuziasme mi vizitis kelkajn turistajn vidindaĵojn kaj revojaĝis hejmen.

Post mia vojaĝo min trafis leĝera deprimo, kiu daŭris pli-malpli duonon de la aŭtuno. En iu griza oktobra tago mi tamen notis, ke la libertempa filmo ankoraŭ restas en mia fotilo, nerivelita. Mi riveligis kaj kopiigis ĝin en iu butiko kaj hejme sidiĝis kun glaso da vino por rememori la someran vojaĝon. Mi revidis la moldavian dometon, kaj en miaj tri fotoj ĝi aspektis preskaŭ identa kun la heredita bildo. Sur la tria foto surprizis min la vido de du homoj ekster la dometo. Mi ne memoris, ke iuj homoj entute montris sin tie dum mia gapado. Eĉ kontraŭe, mi tre klare memoris, ke fakte neniu homo sin montris! Konfuzite mi observis la bildon de pli proksime, kaj konstatis, ke okazis ia teknika incidento al la fotilo. Estis dufoje eksponita bildo. La du homoj, virino kaj infano, kvazaŭ ŝvebis en la aero, kaj la domo vidiĝis tra la stria jupo de la virino. Sed kiam mi do faris tiun duan eksponon? Post la vizito en la strato "Libertãçii" mi veturis al iu turista vidindaĵo, preĝejo kun belaj pentraĵoj sur la eksteraj muroj. La bildoj de tiu loko efektive sekvis la dufoje eksponitan foton. Kie mi do fotis tiujn homojn? Strange, ke mi tion tute forgesis. Tamen, la bildo restis kiel pruvo, ke mi ja fotis ilin, kaj ili havas evidente rumanan aspekton. Vilaĝanoj kun eksmodaj, tradiciaj vestoj. Mi rigardis pli zorge. Virino kun flora kaptuko kaj malhelaj harplektaĵoj staras apud knabeto, eble kvar- aŭ kvinjara, kun ĉapelo surnuke, kiu donas al li aspekton de vireto. Subite mi sentis frostiĝon. Mi prenis grandigan lenson kaj la malnovan foton pri mia vera patrino. La figuroj de mia dufoje eksponita foto estis ege malgrandaj, tamen... Mi rigardis la negativon, kaj ankaŭ tie ili videblis. Mi pinĉis al mi la brakon, sed ne estis sonĝo.

En la fotobutiko oni faris por mi partan grandigon de mia foto, kaj mi denove sidiĝis por kompari. Mi pli kaj pli konvinkiĝis, ke la grandigo prezentas la saman vizaĝon, la samajn harplektaĵojn, kiel la bildo kun surskribo "Ana Tudorescu, 17 IV 1972". El la fotoalbumo de miaj gepatroj, miaj adoptaj gepatroj, mi pruntis kelkajn fotojn de mi mem, faritajn mallonge post mia alveno el rumana orfejo. Mi havis tiam aĝon de du jaroj kaj duono, kaj aspektis preskaŭ kiel knabo kun mallonge tondita hararo. La frunto, la nazo kaj la mentono tre similis tiujn de la etulo en mia foto. La knabo de la dufoje eksponita bildo same kiel mi havis nigrajn, profundajn okulojn kaj etajn kavojn ambaŭflanke de la suba lipo. Mi ne povis ĉesi rigardi la fotojn, la ĵus faritan el mia libertempo, kaj la hereditan, konservitan dum pli ol du jardekoj.

Mi ne kuraĝis montri la fotojn al iu alia homo. Mi timis, mi ankoraŭ timas, ke oni traktos min kiel frenezan. Mi denove kontaktis tiun advokaton en Suceava, kaj petis lin anonci en ĵurnalo pri iu orfo Tudorescu, naskita en 1967 aŭ 1968 en Cĥmpulung Moldovenesc. Monaton poste mi eksciis pri amaso da respondoj, kredeble ne tre seriozaj. Cetere, se mi estis adoptita al Germanio, kial mi serĉu eblan fraton en Rumanio? Li povas same kredeble vivi en Britio, Nederlando, Svedio aŭ - nenie! Se li iam ekzistis, nenio pruvas ke li ankoraŭ vivas. Male, se mia mortinta patrino reaperas sur mia foto kune kun knabo, kiu min similas, ĉu tio ne signifas ke ankaŭ tiu nekonata frato jam mortis?

Ĉi-kristnaske mi denove vizitos la advokaton en Suceava. Espereble li povos elsarki la evidentajn trompistojn el la amaso da "fratoj". La ceterajn mi volas vidi. Mi serĉos tiujn profundajn okulojn kaj tiujn vango-kavetojn en ĉiu vizaĝo. Se vi ekzistas, granda fraĉjo mia, estu certa ke mi vin trovos!