Reen al:


Tekstoj de Sten Johansson


Sezonaj krimromanetoj


Sten Johansson






Sten Johansson

 

  FALĈITA KIEL FOJNO

Krimromano

 

Al-fab-et-o
Skövde, Svedio, 1997

 

Dua reviziita eldono 2014

 

 

Enhavo:

 

1. Libertempo komenciĝas

2. Vizito en butiko

3. Ĉu sufiĉas?

4. Idilio ĉe lago

5. Helpi sian kunhomon

6. Serĉu, kaj vi trovos!

7. Baltmara kunlaboro

8. Ŝafo, ĉu ne?

9. Sur la ĝustan vojon

10. Mankas disciplino

11. Mesaĝo de mortinto

12. Ni trovos ŝin!

13. Preskaŭ kiel homoj

14. Lama ĉeno

15. Ne plu bezonata

 

 

 


 

1. Libertempo komenciĝas

 

Se la infanoj Schulze ne estus tiel lacaj kaj varmaj, eble Brian Jespersen neniam estus murdita. Aŭ eble – pensas Renate Schulze, ilia patrino, kvankam ŝi nenion diras – eble ankaŭ la infanoj estus buĉitaj kiel kunikloj.

Vendrede la kvaran de julio la familio Schulze – same kiel dum la lastaj kvar jaroj – ekiras per plenpakita Mercedo el sia hejmo en Neu Wulmstorf apud Hamburgo. Komenciĝis la libertempo, kaj ili ekiras norden. Post vespera veturo prama trans Fehmarn Belt restas duhora veturo al ilia kutima tranoktejo, simpla gastejo en Elsinoro. La patro, diplominĝeniero Dieter Schulze, volonte pluirus por alveni eĉ nokte ĉe la somerdomo en Svedio, sed li devas cedi al siaj edzino kaj infanoj, kiuj preferas etapi.

Jam dum la sabata matenmanĝo en la gastejo oni rimarkas, ke estos varma tago. La okjara Franziska kun bulko en unu mano kaj taso da ĉokolado en la alia volas plonĝi enmaren de la gasteja strandeto sur la norda bordo de Selando. Glutinte la lastan pecon ŝi kaj ŝia frato Holger havas tempon por mallonga bano en la friska Sunda akvo, dum iliaj gepatroj pretiĝas por pluiri. Poste ili ĉiuj devas enaŭtiĝi por prame transiri tiun akvon al la sveda Helsingborg.

Dum la aŭto senprobleme kuras plu orienten tra Skanio, la infanoj grumblas pli kaj pli laŭte pri naĝado (Franziska), fiŝado (Holger) kaj glaciaĵoj (ambaŭ). Post preskaŭ du horoj tiu ĥoro atingas fortisimon, kiam aperas tabulo montranta al Baltmara strando. Dieter Schulze preterveturas la tabulon, dirante ke ne eblas tiel subite halti kaj deflankiĝi. Post kilometro li bedaŭras tiun pretekston, kiam ili renkontas alian, bone videblan tabulon. Halto estas neevitebla. Dum ilia patrino sunbanas sin, la infanoj naĝas kaj poste elpetas glaciaĵojn. Sinjoro Schulze elfosas la unuan bierdoson el aro, kiu bedaŭrinde sufiĉos nur por la unua semajno de lia libertempo. Tiun saman semajnon li bezonos por forgesi la ĉiutagan urĝon de la laborjaro kaj adaptiĝi al feria ritmo. Ĉi-printempe li kromlaboris pli multe ol kutime, kaj nun li permesis al si komenci la libertempon unu semajnon pli frue ol normale. Dum kvin semajnoj li kaj lia familio ripozos en sia sveda somerdomo, ĝuos la kvieton, la naturon, la silenton, la purecon. Estas vere, ke la infanoj kutime plendas, ke nenio okazas, ke nenio fareblas. Sed tio stimulos ilin mem eltrovi kion fari, ne nur malfermi la faŭkon kiel malsata birdido, kiel la patro plurfoje didaktike lekciadas. Por li la trankvilo ĉiuokaze estos balzamo, la senhomeco estos ripozo post jaro plena je devoj sociaj kaj profesiaj.

Unu horon pli malfrue la Mercedo ruliĝas sur gruza vojeto kondukanta al Sandnäs, ilia domo apud la lago Törn. Oni elaŭtiĝas, malŝlosas la domon, scivole rigardas ĉu ĉio aspektas same kiel antaŭ jaro. La patro iras por funkciigi la pumpilon kiu liveras akvon, kaj poste li komencas deŝraŭbi la fenestrumojn. La patrino endomigas kelkajn kunportitajn manĝaĵojn por ekprepari lunĉon. La infanoj kuras inspektante la kutimajn lokojn. Kiel kutime. Kiel rutine. La senstreĉa, trankvila rutino de libertempo.

Subite Dieter Schulze aŭdas krion de sia filo Holger, sed de malantaŭ la domo la knabo ne videblas. Lia edzino endome nenion aŭdas, sed ĵetante rigardon trafenestre ŝi ekvidas la infanojn alkuri. Dek-unujara Holger kvazaŭ ŝovas antaŭ si la fratineton.

Sur la ŝtuparo kolektiĝas la familio.

”Morta viro!” krias Holger. ”Oni mortigis viron!” La gepatroj nenion komprenas, sed laŭ la mieno de ilia filo vidiĝas, ke ne temas pri stulta ŝerco. ”Li kuŝas malantaŭ la remizo” sciigas la knabo kun time malfirma voĉo.

Schulze ekregas sin. ”Iru en la domon”, li diras al sia familio kaj enŝovas ilin, supren laŭ la ŝtuparo. Ferminte post ili la pordon li iras al la remizo, rigardante ĉirkaŭ si.

La viro estas ne nur morta, ne nur mortigita, kiel diris Holger, sed brutale buĉita. Li kuŝas surdorse en flako el sango. Ĉio impresas kvazaŭ ĵus okazinta. Larĝa tranĉo tra lia gorĝo brilas kiel obscena ruĝa fendo. La surtera sango ankoraŭ ne sorbiĝis aŭ sekiĝis. Schulze denove suspekteme rigardas ĉirkaŭ si. Ĉio estas kvieta, silenta. Birdoj pepas. Muŝoj zumas. La vento susuras en tremola foliaro inter la domo kaj la lago. Malproksime aŭdiĝas motorboato. La kadavro impresas, kvazaŭ oni ĵus distranĉis lian gorĝon kaj li falis dorsen. Liaj malfermitaj okuloj strabas, li havas rufajn lipharojn.

*

El la provinca urbo Kalmar alveturis por komenci la murdenketon Roger Svedberg, polickomisaro, kaj Tom Jankéus, policinspektoro. Svedberg estas kompakta 45-jarulo kun blondaj, mallonge tonditaj haroj, trankvila mieno kaj firma, penetra rigardo. Jankéus, preskaŭ jardekon pli juna, estas alta, fortika, duonkalva brunharulo kun metalframaj okulvitroj, vivoplena rigardo kaj ofta ironia rideto. La du kolegoj jam multfoje kune plenumis enketojn kaj konas la emojn kaj kutimojn unu de la alia.

Du policaj teknikistoj etendas plastajn bendojn por marki, ke la loko estas barita de la polico. Svedberg kaj Jankéus inspektas la ĉirkaŭaĵon sed evitas entrudi sin en la baritan murdlokon. Ne plaĉas al ili kvereli kun la teknikistoj, kiuj konsideras ĉiujn aliajn homojn elefantoj kiuj detruas spurojn. Svedberg sentas sin pli ol kutime senutila surloke. La teknikistoj zorge ekzamenas la teron ĉirkaŭ la kadavro kaj poste kovras ĝin per malgranda tendo. Kiam alvenas la polica medicinisto, Svedberg kaj Jankéus veturas al najbara domo, de kie telefonis la germano, kaj kie li ankoraŭ restas kun sia familio.

”Ĉu vi scias la precizan horon, kiam vi trovis la kadavron?”

”Ne, sed mi pensas ke ni bezonis nur ok ĝis dek minutojn por veni ĉi tien, kaj kiam mi telefonis, estis kvarono post tagmezo...”

”Mi scias. Dek-dua kaj dek sep minutoj, laŭ la raporto. Kaj vi ĵus alvenis al la somerdomo, ĉu ne?”

”Jes, prave. Ni ĵus alvenis, nur komencis ĉion aranĝi, kaj...”

”Kiom da tempo pasis de via alveno, ĝis vi trovis la korpon?”

”Mi ne scias, eble... eble dudek minutoj nur.”

La demandado okazas anglalingve. Tio estas, Svedberg ĉefe sufloras svede al Jankéus, ĉar li preferas ne aŭdigi sian anglan. Lia kolego eble ne parolas pli bone ol li sed havas malpli delikatan memestimon. La germana inĝeniero ŝajnas sufiĉe kontenta pri sia angla, tamen li ne povas konkuri kun sia edzino. Montriĝas ke ŝi eĉ instruas la anglan en liceo.

”Mi rigardis horloĝon kiam ni elaŭtiĝis, kaj ĝi montris kvaronon antaŭ tagmezo”, sciigas Renate Schulze.

”Ĉu vi renkontis iun survoje al via domo?” demandas Svedberg, forgesante kaŝi sian neperfektan lingvoscion.

Dieter Schulze ŝajnas konfuzita. Survoje al lia domo, tio estas la vojo de Neu Wulmstorf al Långasjö kaj Sandnäs. Sendube ili dumvoje renkontis kelkajn... Sed lia edzino komprenas la demandon ĝuste:

”Sur la gruza vojeto neniun. Ni vidis neniun, kaj neniun aŭdis. Ĉio ŝajnis kvieta, kiel kutime.” Ŝi frostotremas pensante pri tio, kio atendis ilin en la kutima kvieto.

Svedberg suflore murmuras al Jankéus, ke ”mi supozas ke neniu el ili rekonis la murditon”. Je la demando de Jankéus, Dieter Schulze respondas seke: ”Ne.” Kaj sinjorino Schulze eĉ neniam rigardis la kadavron.

Roger Svedberg sentas etan embarason. Li imagas, ke la metodoj de la sveda provinca polico el Kalmar ne tro imponas al la germana paro.

”Do, kiel estis en la domo”, diras Tom Jankéus proprainiciate, ”ĉu endome vi rimarkis ion nenormalan? Ĉu io mankis? Ĉu io estis difektita, malpurigita...?”

”Nenio”, diras Renate Schulze ne tiel seke kiel ŝia edzo. ”Ĉio estis tia, kia ni lasis ĝin lastjare. Ankaŭ eksterdome, mi pensas. Ĉu ne?” ŝi aldonas turnite al la edzo.

”Certe. Mi nenion nenormalan rimarkis”, certigas tiu. ”Nu... krom, kompreneble...”

”Bone”, interrompas Roger Svedberg, pensante pri alia embarasa neceso. Al sia kolego li atentigas, ke ili devas paroli ankaŭ kun la infanoj.

La patrino unue rifuzas, sed devas fine permesi interparolon almenaŭ kun Holger. Ja li estas la vera trovinto de la kadavro. Ŝi mem interpretas al kaj de la germana. Do Svedberg iniciatas demandon svede, kiun Jankéus precizigas angle kaj sinjorino Schulze – espereble fidele – paŭsas germane, kaj poste la germana respondo de Holger treniĝas reen laŭ la sama itinero al la polickomisaro. ”Tion ĉi oni ne instruis en la polica altlernejo”, pensas Roger Svedberg.

Holger rakontas kiel li trovis la viron. ”Mi kaj mia fratino volis iri padon kiu iras al la lago, preter tiuj densaj arboj, mi-ne-scias-la-nomon (– tremoloj – helpas la patrino). Kaj ĝi komenciĝas malantaŭ la remizo (Svedberg notas la vorton shed por poste elserĉi en vortaro). Kaj mi iris la unua, sed subite mi preskaŭ tretis sur tiun viron, kaj mi tuj vidis ke li estas murdita. Do mi tuj turnis min kaj kaptis Franziskan – ŝi venis eble dudek metrojn post mi – kaj kuris al la domo, ĉar mi pensis ke la murdisto ankoraŭ restas ie.”

”Kial vi pensis tion?” Svedberg sendas direkte al Holger, kaj facile komprenas ĉiujn versiojn de la respondo: Weiss nicht – I don’t know – Jag vet inte.  Mi ne scias.

”Ĉu vi ion aŭdis aŭ vidis?”

”Ne, ne. Nenion”, respondas la knabo. ”Ĉio estis silenta. Mi ne scias kial, sed ĉio ŝajnis, kvazaŭ oni ĵus pikus lin per tranĉilo aŭ io. Sed kompreneble mi nenion vidis kaj nenion aŭdis. Estis nur sento.”

”Mi aŭdis boaton”, flustras Franciska al sia patrino, sur kiun ŝi grimpas el la sofo, kie la infanoj sidas ambaŭflanke de Renate Schulze.

”Kion ŝi diris?” scivolas Svedberg. La patrino klarigas kaj devas permesi kelkajn demandojn.

”Kiam vi aŭdis boaton?”

”Antaŭe, kiam ni kuris al tiu pado, kiu iras al la lago.”

”Ĉu ne povis esti alia veturilo? Eble mopedo aŭ aŭto?” Svedberg hezite forlasas sian kutimon ne fari sugestajn demandojn.

”Ne. Tio sonas alie. Estis boato.”

Nun ankaŭ Holger memoras. ”Jes, fakte estis boato. Ni volis iri rigardi ĝin. Estis tia eksterpoba, dutakta motoro.” Svedberg notas la terminon Zweitaktmotor, kiun eĉ la instruistino ne scias angligi. Holger tamen aldonas: ”Sed ĝi ne estis tre proksima. Eble meze de la lago.” Kvazaŭ por malpliigi la valoron de tio, kion lia fratino kontribuis. Neniu el la infanoj tamen memoras, ĉu la boato aŭdiĝis pli malfrue, post la terura malkovro.

La policistoj el Kalmar por la momento ne trovas pli multe por demandi. La germana familio devas montri siajn pasportojn por identigi sin, kaj poste Roger Svedberg dankas ilin kaj bedaŭras la ĝenon.

Sinjoro Schulze akompanas ilin al la somerdomo, dum la familio provizore restas ĉe la najbaro. En la loko de krimo Svedberg havas la nekutiman bonŝancon ricevi mallongan buŝan raporton pri la teknika esploro. Tiu tamen ne donas multon por lumigi la kazon. Nenio estas trovita kio povus identigi la murditon. La supozeblan murdilon oni tamen trovis. Ĝi estas falĉilo, longa, makabre sangmakulita, kiu kuŝis inter la altaj herboj dudek metrojn for de la kadavro. Nun ĝi estas pakita en absurdan pakaĵon el plasta folio.

”En kiu direkto ĝi kuŝis?”

”Eee... norde, eble nordokcidente. Do nek direkte al la vojo, nek al la lago, nek al la domo.”

”Kvazaŭ li fuĝus arbaren?”

”Povus esti. Sed temas pri mallonga distanco. Eble li simple forĵetis ĝin.”

”Ĉu povas troviĝi fingrospuroj?”

”Ni neniun trovis. Sed ni esploros ĉion pli zorge laboratorie, kompreneble. Ankaŭ la malmultajn posedaĵojn de la viktimo. Monujon, kombilon, poŝtukon kaj simile.”

Roger Svedberg pruntas la pakitan falĉilon kaj montras ĝin al Dieter Schulze. Tiu kun naŭzo rigardas ĝin de proksime kaj kapjesas.

”Mi bedaŭras. Ĝi similas la mian. Ĝi devus pendi sur la maldekstra muro de la remizo.”

”Ekstere?”

”Jes, sed sub la elstaranta tegmento. Mi ne povis imagi... Tien ĉi venas neniu... tio estas – ĝis nun! Sed ĉu vere... ĉu entute eblas iun mortigi per tia ilo?”

Ĉu eblas mortigi per tranĉa klingo kiu mezuras metron? Svedberg levas la brovojn. Li volus diri al la germano ”demandu tiun, kiu kuŝas tie, ĉu eblas”, sed li glutas la ironion. Anstataŭe li diras: ”Ĝi ŝajnas sufiĉe akra. Ĉu vi kutime uzas ĝin?”

”Ne, sed... tio estas, mi intencis provi falĉi la herbejon tie, direkte al la lago. Iu bienulo montris al mi kaj helpis min akrigi ĝin. Sed estis pli malfacile ol mi pensis, do poste mi lasis la aferon. La grundo tie ĉi ege plenas je ŝtonoj.”

”Mi scias. Do, nun oni fortransportos la korpon, kaj post mallonge ĉio estos preta. Vi povos reveni al via domo ĉi-vespere.”

La ŝokita Dieter Schulze senvorte kapjesas. Li nur esperas ke liaj familianoj akceptos dormi en la somerdomo ĉi-nokte. Ĉiuokaze, pri la falĉilo li nenion diros al ili. Kaj Franziska sendube dormos en la lito de panjo kaj paĉjo, meze.


 

2. Vizito en butiko

 

”Ĉu identigita?”

Roger Svedberg ne precizigas pri kiu li pensas. La polico de Kalmar ne estas tre granda administracio, kaj ĉiuj scias ke li okupiĝas pri la nekonata murdito ĉe Törn.

”Ne, troviĝas nenio kio povas servi al identigo”, respondas la teknikisto.

”Aĉe. Signifas ke oni forprenis ĉion kio distingus lin.”

”Aŭ li estis diskretulo, kiu preferis resti inkognito. Nu, ni kompreneble prenis liajn fingrospurojn kaj muldaĵon de la dentoj. Krome ni iom beligis lin kaj faris foton, kiun vi povos uzi por demandi en la ĉirkaŭaĵo. Ne forgesu demandi en la policejo.”

”Bone. Mi tuj sendos kelkajn. Se restas iu, kiu ne libertempas. Plue ni aperigos tiun foton en la nacia policbulteno. Eble iuloke la kolegoj konas lin. Alia afero: ĉu li havas iun objekton, sur kiu oni trovus fingrospurojn, aliajn ol la proprajn?”

”Eble sur iu bileto en la monujo... Vi povus kapti kelkajn kasistinojn de butikoj, ekzemple, se vi bezonas tiajn. Nu, ni serĉos, sed ne atendu tro multe.”

”Mi neniam atendas tro multe. Nur sufiĉe.”

*

Rondirado por demandi ĉe la publiko kutime estas ege temporaba, precipe en la kamparo. La homoj loĝas dise, dumtage malmultaj estas hejme, al ĉiu necesas komenci per trankviligaj vortoj, ke nenio okazis, pli precize, ke nenio okazis al iliaj proksimuloj. Sed ĉi-foje oni havas bonŝancon. Jam antaŭ lunĉo inspektoro Lars-Gunnar Frisk telefonas al Svedberg en la policejo.

”Saluton, ĉefo! Mi havas knabinon!”

”Gratulon.”

”Eh? Do, jen estas knabino, kiu rekonas lin!”

”Kaj?”

”Ŝi diras, ke ankaŭ ŝia amikino vidis lin.”

”Mi volis diri: kaj kiu li estas?

”Ŝi ne scias, sed ŝi rekonas lin. Ŝi vidis lin en Emmaboda, en iu butiko.”

Svedberg suspiras, kaj interkonsentas pri renkontiĝo kun la knabino, ŝia amikino kaj inspektoro Frisk, tuj post lunĉo.

*

”Jes, estas li.”

La amikino, Cissi, konfirmas kion asertis Mia, la knabino trovita de Frisk.

”Li eniris la butikon Ursino kaj longe interparolis kun la danino. Estis evidente, ke ili konis unu la alian, sed ili ne ŝajnis amikaj. Eble li estas ŝia eks-amato aŭ io.”

”Kiu estas la danino?”

”Ŝi, kiu havas tiun butikon.”

”En Emmaboda?”

”Jes. Ŝi vendas ĉion: kristalojn, librojn, tarokojn, horoskopojn, biĵuterion, sonĝkaptilojn, ĉion...”

”Sonĝkaptilojn? Hm. Nu, pri kio ili parolis?”

”Ni nenion aŭdis, ĉar ni staris ekstere. Ni rigardis en la montrofenestron.”

La du gimnazianinoj ne havas mankon de imagpovo aŭ helpemo. Sed ĉu troviĝas reala bazo? Tamen ili ambaŭ rekonis la viron de la foto.

*

La butiketo Ursino vere ŝajnas vendi – se ne ĉion, tamen amason da strangaĵoj ligitaj al aŭgurado, astrologio, aromterapio, metapsikaj fenomenoj, mistikismo kaj diversaj branĉoj de Nova Epoko. En la montrofenestro pendas la menciitaj sonĝkaptiloj, iaj indianaj talismanoj promesantaj kapti noktajn sonĝojn, kiam tiuj preterflugas la dormanton. Svedberg preferus, se eblus akiri murdistkaptilon.

La butikestrino, Mette Søbjerg, rigardas la foton, kuntiras la brovojn, pripensas kaj skuetas la kapon.

”Ne, mi ne vidis lin.”

”Sed mi jam scias, ke vi bone konas lin. Kiam vi renkontis lin lastfoje?”

La virino ne plu rigardas al la foto, sed al Roger Svedberg. Sen palpebrumi ŝi ripetas, ke la viro de la foto estas al ŝi nekonata. Ŝi parolas svede kun forta dana akĉento, kaj al Svedberg ŝi impresas decidmiena kaj trankvila, tro trankvila. Laŭ lia sperto, homoj ĝenerale iomete ekscitiĝas kiam la polico pridemandas ilin. Ili volas scii, kio okazis. Kelkaj parolas tro multe, aliaj montras malbonvolon. Sed Mette Søbjerg ŝajnas neŝancelebla, kaj li baldaŭ forlasas ŝin kun ”ĝis revido”. Ŝi respondas per rutina ”bonvenon venontfoje”, kvazaŭ li estus kliento en ŝia butiko.

*

Svedberg malbonhumoras. Nenion li rikoltis en tiu stranga butiko en Emmaboda, urbeto je deko da kilometroj de la lago Törn, sur kies bordo falis nekonata viro. ”Falĉita kiel fojno”, pensas Svedberg, ne sciante de kie li ĉerpis tiun esprimon. Eble el la biblio, kiel multege da aliaj diraĵoj. Lia enketo ne antaŭeniĝas. Ĝi ”akvotretas surloke”, li pensas. Tiu esprimo tamen ne povas esti biblia. Aŭ ĉu tamen? Jesuo ja foje paŝis sur... Nu! La pensoj ŝajne vagas ĉien krom al la tasko solvenda. Li ekhavas ideon kaj serĉas informojn pri Mette Søbjerg en la polica registro, sed vane. Ŝi estas nekonata al la polico. Tamen li ne liberiĝas de la impreso, ke ŝi ege kutimis alfronti scivoleman policiston...


 

3. Ĉu sufiĉas?

 

La dek-unua de julio. La lokaj ĵurnaloj jam ĉesis skribi pri la murdo ĉe Törn. Hodiaŭ ŝajnas ke rekorde granda frago rikoltita sur la insulo Öland estas pli granda novaĵo. Tom Jankéus revenante post lunĉa paŭzo renkontas koleginon en la lifto.

”Kiel iras la murdo?” ŝi scivolas.

”Bone. Restas li murdita.” La humuro de Jankéus estas konata kiel iom aparta.

”Oni trovis forlasitan aŭton en tiu regiono. Danan Ford Sierra. En Sjunnamåla. Ĉu tio povos servi al io?”

”Serĉu la posedanton kaj sendu lin al mi. Se li vivas.”

”Kaj se ne estas li, sed ŝi?

”Des pli bone.”

*

Post kelkaj telefonvokoj kaj unuhora atendo la telefaksilo de Svedberg kaj Jankéus komencas liveri el Kopenhaga policejo materialon pri la posedanto de la forlasita aŭto. Ili atendis simplan paperon kun nomo, adreso kaj naskiĝdato, sed la liverado daŭras longe, kaj antaŭ ili kolektiĝas dika fasko da paperoj. Jam en la unua paĝo aperas la nomo Brian Jespersen kaj foto el la pasporta registro de Danio. Tom Jankéus ekzamenas la foton, murmuras ion nekompreneblan kaj tenas la paperon antaŭ la okuloj de Roger Svedberg. Li aspektas kiel knabeto kiu desegnis bildon kaj nun fiere montras ĝin al sia paĉjo.

”Hm. Aĉa kvalito”, diras Svedberg.

”Pro la faksilo. Petu ni ke oni sendu veran kopion.”

”Li ne havas lipharojn.”

”Tiaj elkreskas. Provu mem, foje!”

Svedberg sendas mortigan rigardon al sia kolego. Poste li suspiras, kaj tiu sono signifas proksimume: ‘Jes, tio ĉi evidente estas la murdito de Törn, kaj nun donu al mi la Kopenhagan romanon pri li!’

Post dek minutoj da studado li faras etan paŭzon, rigardas al Jankéus, kiu profundiĝis en alia ĉapitro de la faksita krimromano.

”Tom! Ĉu vi bonvolus telefoni al Kopenhago! Jen iu persono, kiu eble povos helpi nin. Inspektoro Søren Langgaard. Demandu, ĉu li konas Mette Søbjerg, kaj se jes, ĉu troviĝas ia rilato inter ŝi kaj tiu Jespersen.” Li ĵetas okulon al sia brakhorloĝo. ”Espereble oni ankoraŭ ne foriris por la semajnfino.”

Jankéus malaperas kaj Svedberg studas plu. Brian Jespersen prezentiĝas kiel ŝtelisto, narkotvendisto, suspektita prostituisto, kaj la paperoj vicigas enuan liston da kontaktoj inter li kaj la Kopenhagaj polico, socialaj servoj kaj juĝinstancoj.

Jankéus revenas.

”Oni konas ŝin, sed ŝi ne estas kondamnita pri io.”

”Kiel oni konas ŝin?”

”Nu, ŝajnas ke oni ofte trovis ŝin promenanta sur kelkaj stratoj, kiuj nomiĝas...” Li esploras slipon: ”... Halmtorvet, Istedgade...”

”Bone, bone. Mi ne bezonas turistan gvidlibron. Sed ĉu estas rilato al Jespersen?”

”Jes, iom strangan. Antaŭ dek jaroj ŝi anoncis Brian Jespersen kiel patron de sia filino Katrine, sed post sangotesto montriĝis ke ne povas esti li.”

Svedberg enpensiĝas, kaj Jankéus diras, kvazaŭ konklude:

”Jen ĉio, mi pensas.”

”Bone. Sufiĉas.”

”Ĉu sufiĉas? Por kio? Ne sufiĉas por murdi, ŝajnas al mi.”

”Murdi? Aha... Ne, eble ne...” murmuras Svedberg kun konfuzita mieno. ”Eble ne.”


 

4. Idilio ĉe lago

 

”Ĉu vi trovis?”

Tom Jankéus stiras la policaŭton laŭ mallarĝa gruza vojo kiu serpentas inter ŝtonmuroj, abioj kaj eratikaj blokoj. Svedberg apude konstatas, klopodante por akordigi la perspektivon eksteraŭtan kun mapo kiun li tenas enmane:

”Ŝajnas ke ŝi loĝas ĉe la lago, rekte translage kontraŭ la somerdomo de niaj karaj germanaj turistoj. Krome, kvar kilometrojn sude estas Sjunnamåla, kie staris la aŭto de Jespersen.”

”Bone, ke moviĝas ili ĉiuj sur tiel eta areo. Domaĝe nur, ke tiu ĉi paroĥo situas tiel longe for de la civilizo.”

”Unuafoje mi aŭdas vin nomi la policejon civilizo! Kutime vi diras frenezulejo.”

”Mi ne pensis tiel multe pri la policejo kiel pri ekzemple la taverno de Hotelo Witt.”

Dum babilado en amike kolega ĵargono Svedberg kaj Jankéus alproksimiĝas al sia celo. Estas sabato, la suno brilas de blua ĉielo, la kamparo aspektas kiel turisma broŝuro.

”Kien nun? Dekstren, ĉu ne?”

La gruza vojo forkiĝas, kaj Jankéus iom nedecideme turnas dekstren.

”Mi pensas ke ne. Laŭ la mapo ni devos pluiri ankoraŭ iom suden. Devas esti maldekstren, ŝajnas al mi, sed mi ne retrovas tiun ĉi vojkruciĝon.”

Jankéus enigas la retroan rapidumon, sed ankoraŭ hezitas.

”Ni demandu tiun!”

De la maldekstra vojo venas viro sur trirada ŝarĝmopedo. Li estas vestita en eksmoda kombineo kaj kasko.

Jankéus malfermas sian pordon kaj sukcesas haltigi la viron.

”Pardonu! Al Madviken, ĉu dekstren de ĉi tie?”

”Kio?”

”Ni iros al Madviken. Eble vi konas Mette Søbjerg. Kiu vojo estas la ĝusta?”

”Kiu vojo?”

La viro balbutas malklare. Eble li estas iom mense malforta, aŭ ĉu li simple ne enbuŝigis sian falsdentaron?

”La danino”, kunhelpas Svedberg. ”Ĉu vi scias kie loĝas la danino?”

Finfine la viro komprenas:

”La danino? Jes ja!” Li faras grandiozan geston malantaŭen, al la maldekstra vojo. Jankéus dankas, preterlasas la ulon kaj ekiras denove.

Madviken, la loĝejo de Mette Søbjerg, kiel supozite, situas tute apud la lago Törn, sed ĉifoje la du policistoj sin trovas sur ĝia orienta bordo. Antaŭ la domo ili vidas kelkajn infanojn kuradi, kaj irante de la aŭto al la domo ili renkontas la sveltan, malaltan figuron de Mette en la pordo. Ŝi salutas kviete sed montras neniun signon, ke ŝi volas enlasi ilin endomen.

”Ĉu ni povas iom paroli?” diras Svedberg ĝentile.

”Certe.”

”Eh... eble iuloke kie la infanoj ne...”

”Bone.” Mette levas la ŝultrojn kaj eniras en la domon. Ili sekvas ŝin. Ŝi iras en la kuirejon, restas staranta kaj ne petas ilin sidi. Ŝi atendas silente.

Svedberg montras la saman foton kiel lastfoje kaj diras kun leĝera tono:

”Bonvolu pripensi, kiam vi lastfoje vidis Brian!”

”Vidis kiun?” Mette rigardas lin sfinkse, kiel antaŭe.

”Brian Jespersen, vian amikon el Kopenhago.”

Mette ne ŝanĝas milimetron de sia mieno.

”Mi ne konas tiun nomon, nek la viron de via foto.”

Svedberg suspiras kaj nepetite sidiĝas sur kuirejan seĝon. La aliaj restas starantaj. Li iomete pripensas. El la jako li elpoŝigas paketon da cigaredoj kaj etendas ĝin al la virino.

”Ĉu vi fumas?”

”Jes, sed ne ĉi-momente.”

”Ankaŭ mi ne”, diras Svedberg kun rideto kaj remetas la paketon. ”Tie ĉi devas esti bona tereno por infanoj... Kiom da infanoj vi havas?”

”Tri.”

”Kaj Katrine estas la plej aĝa, ĉu?”

Unuafoje oni perceptas minimuman paŭzeton, heziton, antaŭ ol venas la trankvila respondo:

”Jes.”

”Ĉu vi efektive kredis, ke Brian estis ŝia patro?”

Ĉi-foje la hezito jam daŭras pli longe. Poste ŝi retretas:

”Bone. Mi vere konis lin, iam. Sed tio estis antaŭ deko da jaroj, eĉ pli. Kaj li ne havis precize tian vizaĝon kiel sur via foto.”

”Sed en via butiko, antaŭ semajno, ĉu li kunhavis la vizaĝon? Kara sinjorino, ĉu vi vere tiel ŝatas la policon, ke vi volas longigi ĝis absurdo niajn interparolojn? Pri kio vi tiel vigle diskutis kun Brian Jespersen en via butiketo Ursino?”

”Demandu lin.”

”Bedaŭrinde li babilas eĉ malpli ol vi.”

Unuafoje oni vidas ekbrilon de intereso en ŝiaj okuloj. Svedberg daŭrigas:

”Vi loĝas ĉe la lago Törn. Dum la lastaj tagoj la lokaj ĵurnaloj plenigis tutajn paĝojn per stultaĵoj pri la viro buĉita ĉe Törn. Sed vi ŝajnas nekredeble indiferenta.”

”Unu el la ĉefaj fontoj de spirita malekvilibro estas, ke homoj tro multe okupiĝas pri tiaj ĵurnalaj kaj televidaj aferoj.”

”Ĉu vi ne scivolas, kiu estas tiu murdito?”

”Ĉar vi demandas pri... pri li, mi supozas ke...”

”Aha. Vi supozas. Kial vi ne supozas, ke ni serĉas vian amikon kiel murdiston?”

”Ankaŭ tio eblas.”

Svedberg sendas okulsignon al sia kolego, kiu transprenas la stafetilon.

”Vi ŝparus tempon por vi mem kaj por ni, se dirus vi, pri kio interparolis vi kaj Jespersen en via butiko.”

Mette Søbjerg iomete pensas, kaj poste respondas:

”Mi ne scias, kiel li trovis min. Li estas kreteno. Li volis ke mi faru kelkajn idiotaĵojn por li. Verdire li estas... li estis kaduka, mense kaduka. Li jam delonge detruis al si la lastan cerboĉelon.”

”Kian idiotaĵon li petis de vi?”

Mette denove pensas, poste levas la ŝultrojn.

”Li volis, ke mi transportu kelkajn varojn por li. De trans la landlimo.”

”Kiajn varojn?”

”Mi ne demandis. Mi entute ne konsideris la aferon. Mi neniam faris, nek faros, tian kretenaĵon.”

”Se jes, kiel povis li atendi, ke vi helpos lin?”

”Mi jam diris. Lia cerbo paneis definitive.”

”Ĉu vi revidis lin post tiu butika vizito?”

”Ne.”

”Kiu mortigis lin?”

”Mi havas neniun ideon.” Mette rekonkeris sian neŝanceleblan trankvilon kaj ŝajnan stoikecon.

Jankéus paŭzas, kaj Svedberg enĵetas kun neatendita leĝereco:

”Estas bele ĉi tie, ĉe la lago. Vera idilio. Kaj vi havas boaton, sendube?”

”Jes.”

”Kompreneble. Amuze por la infanoj. Kun motoro?”

”Jes, sed difektita jam de jaro. Do, ni remas.”

”Domaĝe. Kaj la infanoj, la etaj, ĉu ili naskiĝis en Svedio?”

”Ditte jes, Henrik ne.”

”Tio signifas, ke vi venis al Svedio antaŭ...”

”Kvin jaroj.”

”Ĉu vi tuj venis tien ĉi, al Långasjö?” Svedberg konservas la leĝeran tonon al Mette, kvankam li devas akuŝigi ŝin je ĉiu vorto kvazaŭ per forcepso.

”Jes, tuj.”

”Kiel vi povis ekloĝi ĉi tie? Ĉu vi trovis laboron? Kiel vi trovis la ĉarman dometon, kiun vi... luas aŭ posedas?”

”Mi luas de la terposedanto, Åke Karlsson. Li helpis min veni ĉi tien.”

”Aha. Kiel vi ekkonis tiun sinjoron?”

”Mi estis amiko de lia filino.”

Svedberg paŭzas por pensi. Por dragi ion el tiu ĉi rimarkinda virino necesas scii precize la ĝustajn demandojn. Li tamen provas ankoraŭfoje:

”Kaj tiun filinon, kiel vi ekkonis ŝin?”

”Ŝi loĝis en Kopenhago.”

”Ĉu vi estis koleginoj?”

Sed Mette ne ŝanĝas mienon:

”Ni estis amikinoj.”

Svedberg sendas helpopetan rigardon al Jankéus, sed vane. Tiu profundiĝas en siajn notojn kaj ŝajnigas ne vidi la signalon de sia kolego.

”Bone. Ni revidos nin, sendube. Ĉu vi povas doni al ni la adreson de tiu sinjoro Karlsson, la terposedanto?”

”Li havas bienon en Bråten, proksime de la preĝeja vilaĝo de Långasjö.”


 

5. Helpi sian kunhomon

 

Neniu malfermas kiam la du policistoj sonorigas ĉeporde de la bieno Bråten. La domo ne aspektas kiel kampara domo sed pli similas urban vilaon el blankaj sabloŝtonaj brikoj. Apude tamen troviĝas bovinstalo, fojnejo kaj diversaj grandaj konstruaĵoj magazensimilaj. Ĉe la rando de apuda arbaro staras granda grize verda konstruaĵo el lado, senfenestra.

”Ĉu porkejo?”

”Povas esti ĉio ajn, porkejo, kokinejo, fabriko de iuj plastaĵoj. Ĉio aspektas same hodiaŭ. Ne kiel la bienetoj de fabellibroj.”

”Bone. Ni reiru hejmen. Ni povos kontroli ŝiajn asertojn telefone.”

Sed kiam ili startigas la aŭton, vidiĝas kompakta, fortika viro piediranta per decidaj paŝoj de la lada konstruaĵo kontraŭ ilin. Ili atendas lin, kaj alvenante li demandas:

”Vi serĉas?”

”Sinjoron Åke Karlsson.”

”Estas mi.”

”Ha, bone. Svedberg, Jankéus, Kalmar’a polico. Ĉu eblas mallonge interparoli?”

”Certe. Ĉu denove io okazis?”

”Ni esploras pri la murdo de viro apud la lago. Ni volas kontroli kelkajn aferojn.”

”Bone. Ni eniru. Mi supozis ke tiu afero estas jam solvita.”

La viro kiu havas tiel grandan fidon je la polica rapideco kondukas ilin en sian domon, kaj ili sidiĝas fotelen en lia vivoĉambro.

”Ĉu komforte? Propra sortimento.”

”Propra? Ĉu vi fabrikas meblojn?”

”Nur importas kaj vendas. En la kamparo necesas esti ĉiofaranto. Mi havas la bienon, kompreneble, ĉefe pro sentimentalaj kaŭzoj. Plue la meblokomercon, kaj la vulpofelojn. Se unu branĉo rompiĝas, oni devas alkroĉi sin al dua por ne fali!”

Sinjoro Karlsson ridetas. Li ne aspektas kiel falema homo, kontraŭe li disradias firmecon kaj stabilecon.

”Sed kiel vi vidas, mi vivas simple. Kredu min, oni spertas pli grandan ĝojon helpante aliajn homojn ol sin mem.”

Tio ŝajnas konvena enkonduko al ilia temo.

”Bone, ni ĝuste ŝatus demandi pri io simila. Ĉu vi konas personon nomatan Mette Søbjerg?”

”Kompreneble. Mi ne nur konas ŝin, sed ege estimas ŝin. Komprenu, por homoj kiuj naskiĝis en palaco ne estas malfacile iri virte tra la vivo. Sed Mette estas homo kiu levis sin el la ŝlimo kaj mem kreis sian novan vivon en digno kaj pureco. Jes, mi helpis ŝin, mi helpis ŝin. Sed la grava afero estas la spirita volo, kaj tie ĉiu homo devas mem trovi la vojon.”

Li ridetas, kaj aldonas:

”Vi eble pensas, ke mi predikas kiel pastro. Sed ne temas pri tio. Mi estas homo ordinara, sed esti homo signifas helpi sian kunhomon. Jen ĉio.”

Roger Svedberg ne scias kiun li preferas pridemandi, la sfinksan Mette Søbjerg aŭ la oratoran Åke Karlsson. En ambaŭ okazoj povas esti komplike elgajni la informojn kiujn li bezonas. Li tamen enŝovas kelkajn demandojn, kaj akiras elokventan konfirmon pri la avaraj respondoj antaŭe faritaj de Mette. Krom tio li ekscias ke la filino de Karlsson, Pernilla, mortis en Kopenhago, kie ŝi vivis kiel narkotulo, same kiel Mette, ke Karlsson dufoje helpis al Mette veni al Svedio kaj Långasjö por komenci novan vivon sen narkotaĵoj, kaj ke ŝi nun de preskaŭ kvar jaroj vivas ‘pure’. Karlsson krome parolas multe pri krimo, prostituado kaj senmorala vivo, kion li priskribas per vortoj kiel ‘koto, ŝlimo, malpuraĵo, feĉo, abomenaĵo’. Batali kontraŭ tiuj aferoj, pro kiuj lia filino pereis, ŝajnas esti la vivotasko de tiu ĉi celkonscia kaj vortriĉa viro. Laŭ sia propra aserto, la monon gajnitan per meblokomerco kaj fabrikado de vulpofeloj li uzas por batali kontraŭ krimo kaj drogaĉoj.

Antaŭ ol foriri Svedberg montras al Karlsson la foton de Jespersen.

”Ne, mi ne rekonas lin. Iu policisto jam montris al mi la bildon, la saman, mi pensas. Antaŭ kelkaj tagoj. Bedaŭrinde mi ne povas helpi vin.”

*

Vespere la familio Schulze revenas al la Fiŝplaco de Karlskrona post dutaga ekskurso per pasaĝera ŝipeto tra la arkipelago. La nokton ili pasigis en pensiono sur la insulo Aspö. La suno, la vento kaj la akvo de Balta Maro donis al Dieter Schulze rozan haŭton, malfortan kapdoloron kaj sekan gorĝon, kaj li sopiras al sia lasta doso da bona germana biero, konservata en termosa valizeto en la kofro de ilia aŭto. La infanoj, kiuj hodiaŭ naĝis proksimume dekfoje, plendas ke ili ne povis naĝi sufiĉe. Nur Renate Schulze konservas sian kutiman mienon de anĝelo, kvankam momente temas pri anĝelo iomete laca.

La Mercedo devas atendi ilin sur apuda flankstrato, kaj Schulze ekridas seke, kiam li ne trovas ĝin unuavide. Se estus en Parizo aŭ Madrido, ne estus mirinde se li dum momento erarus pri la ĝusta strato, sed en la dormema Karlskrona, situanta sur kelkaj insuletoj ĉe la suda marbordo de Svedio, li devus orientiĝi senprobleme.

”Ĉu do estas la sekvanta strateto?”

”Ne!” asertas Holger decide. Ĝi staris ekster tiu ĉi fenestro. Mi memoras la tabulon kun ‘GLASS’. Tio signifas glaciaĵo. Mi pensas ke oni ŝtelis ĝin.”

Post konsternita paŭzo Franziska ekploras, kaj ŝia patro volus kunplori kun ŝi. Ilia ĉi-jara libertempo en la kvieta, idilia Svedio ne trovis sian perfektan formon. Li emas eldiri ian ŝercon kiel ‘venontjare ni iros ripozi en la karnavalo de Rio’, sed ĉi-momente neniu spritaĵo povas amuzi lin.

La urba policejo troviĝas je praktike piedira distanco. La loka polico impresas efike, sed malapero de Mercedo ŝajnas tamen esti rutinaĵo. Oni promesas telefoni al Gdynia por averti ĉe la alveno de pramo el Karlskrona, sed ne promesas rezulton.

”Kutime ili ne uzas tiun vojon, ĉar ĝi estas tro malrapida.”

‘Kutime’. Por la familio Schulze ne troviĝas natura rilato inter tiu vorto kaj la malapero de ilia aŭto. La infanoj kun sia patrino atendas en ĝardena kafejo, dum la patro iras por lui aŭton. Incitas lin, ke malaperis kun la Mercedo ankaŭ lia lasta biero. Reirante – per Toyota! – li konstatas ke la alkoholvendejo, kie li vidis svedojn vicostari – laŭ lia supozo por ia surogato de biero – fermiĝis jam je la sesa horo.


 

6. Serĉu, kaj vi trovos!

 

En la policejo de Kalmar la murdo de Brian Jespersen ne plu estas la plej freŝa enketo. Du bankraboj, iu enfamilia murdo sen antaŭmedito, kies sola enigmo ŝajnas esti kial ĝi ne okazis jam antaŭ dudek jaroj, vendado de kontraŭleĝe distilita alkoholo al dek-dujaruloj – la kazoj viciĝas kaj postulas traktadon aŭ almenaŭ ordigadon de la dokumentoj. Dume tamen ie kaj tie oni plulaboras pri la buĉito ĉe Törn.

”Allan!” Roger Svedberg malofte vokas telefone sed utiligas sian voĉon kaj la nesufiĉan sonizolon inter la oficejaj ĉambretoj. En lia pordo la policinspektoro Allan Mårtensson montras sian brunan vizaĝon. Li ĵus revenis de kvarsemajna libertempo en Majorko kaj nun ĝuas enviajn komentojn de siaj kolegoj laŭ la tipo ‘ĉu vi trovis ĉefenestran tablon en la drinkejo?’

”Allan, ĉu vi konas Janek Nowak?”

”Eble jes, eble ne. Estas tiom da”, Mårtensson senentuziasme respondas. Li ne precizigas da kio.

”Temas pri la murdo ĉe Törn, vi scias. Oni identigis fingrospurojn en la aŭto de Jespersen, krom liaj propraj. Janek Nowak. Punita pro ŝtelo, aktuala plurfoje pro narkotvendado, sed neniam kondamnita pro tio. Unufoje akuzita pri perforto al virino, sed ŝi rezignis pri la denunco. Loĝis en Malmö, Jönköping, Helsingborg, Södertälje, Pollando, denove Malmö, Nybro, Tyringe (kie ĝi situas?), denove Pollando, Landskrona ktp ktp. Ĉu vi povus esplori, ĉe ni kaj ĉe la polico de kelkaj el tiuj lokoj, kaj se eble ankaŭ inter la homoj tiuspecaj kiuj hazarde ŝatus babili kun vi, atentu bone: kiam kaj kie oni laste vidis lin. Ni atendu, eble du tagojn, ĝis ni serĉos lin oficiale, ĉar verdire ni havas nenion kontraŭ li.”

”Ŝajnas iomete kiel serĉi pinglon en fojnamaso.”

”Sed vi scias – serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi!

Mårtensson faras mienon kvazaŭ li bedaŭrus sian stultecon reveni de la Mediteranea plaĝo kaj poste malaperas por plenumi sian taskon. Dum kelkaj tagoj li entute ne montras sian sunbrunigitan vizaĝon. Ankaŭ Svedberg donas al si du liberajn tagojn por festi la naskiĝtagon de sia edzino. Jankéus ferias en norvega montaro. Eventualaj novaĵoj pri Brian Jespersen devas iri al Lars-Gunnar Frisk, kiu prizorgos ilin per la maldekstra mano dum li dediĉas sin ĉefe al la bankraboj.

La ĝenerala polica laboro limakas, kaj la murdenketo preskaŭ mortis. Malaltaj aerpremoj de Norda Maro vice pasas super la sud-oriento de Svedio, kaj la naskiĝtaga torto de sinjorino Svedberg, prezentita en la ĝardeno, supiĝas pro subita pluvego. Apud la lago Törn sinjoro Schulze telefone traktadas kun sia Hamburga asekura kompanio. Sinjorino Schulze komencas iom sopiri al la teatroj, vendejoj kaj homoj en Hamburgo. Iliaj infanoj apenaŭ montras sin, ili trovis amikojn kaj pasigas la tagojn ĉelage, enlage kaj surlage en boato.

*

Kiam Svedberg fine ricevas raporton de Mårtensson, tiu estas magra. Plurloke oni ja kredas koni Nowak’on, sed de kelkaj monatoj neniu lin vidis. Oni tamen trovas tion normala. Pluraj supozas, ke li estas en Pollando, sed pli precize oni ne scias kie serĉi lin.

Antaŭ ol dissendi oficialan serĉon, Svedberg akiras permeson de la distrikta policestro kontakti la policon de Gdañsk kaj Szczecin, la du polaj urboj kun plej intensa komunikado kun Svedio. Li iom primeditas ĉu alvoki interpretiston, sed poste rezignas. Cetere, ankaŭ ili eble libertempas. Li sendas anglalingvan telefaksaĵon al la du policaj administracioj kun peto pri helpo.

La sekva tago estas merkredo, la 23an de julio. Posttagmeze, ĝuste kiam li intencas preni sian sanktan tason da kafo, oni telefonas el Szczecin. Iu virino prezentas sin – nedistingeble por sveda orelo – kaj demandas angle, ĉu li estas la komisaro kiu demandis pri Janek Nowak.

”Yes, it’s me!” konfirmas Svedberg.

”Mi havas la komision doni al vi informon de la ĉefkomisaro sinjoro Matkowski.”

”Jes, mi petas. Ĉu vi konas lin?”

”Pardonu, kiun?”

”Janek Nowak!”

”Ne, sinjoro. Li estas murdita.”

”Ne, ne. Devas esti miskompreno. Iu alia viro estas murdita, kaj mi enketas pri tiu murdo. Ni serĉas tiun Janek Nowak!”

”Mi bedaŭras, sed mi devas doni al vi la mesaĝon, ke oni trovis lin murdita en Kamień Pomorski.”

”Janek Nowak estas murdita en Pollando?”

”Jes, jes, prave.”

”Kiam?”

”Antaŭ unu semajno.”

Svedberg faltas la frunton. Antaŭ unu semajno, tio signifas pli ol semajnon post la murdo ĉe Törn.

”Ĉu vi scias kiu mortigis lin?”

”La enketo kompreneble ne estas finita, sed unu viro estas arestita, kaj laŭ ĉefkomisaro Matkowski li estas sufiĉe firme ligita al la krimo.”

”Bone. Bone. Via informo estas tre utila, kvankam nia enketo ja komplikiĝas. Ĉu tiu komisaro, Matski... ĉu li respondecas pri la murdenketo?”

”Jes.”

”Bone. Mi ŝatus ricevi kopiojn de ĉia materialo de tiu enketo, se eblas. Tiu Nowak povas esti iel ligita al murdo en Svedio. Ĉu vi povas diri la nomon de la arestito?”

”Jes, volonte. Włodek Szczepański. Mi literumas: duobla vo, lo kun streko, o...”

Svedberg notas la nomon kaj finas la interparolon.

Trinkante sian prokrastitan kafon li informiĝas, ke tiu Szczepański ne estas konata en la sveda polica registro. Li rondiras en sia ĉambro kun la kafotaso enmane, murmurante al si mem, ripetante la malmultajn faktojn eltrovitajn en la kazo Jespersen. Poste li sidiĝas ĉe la skribtablo, elserĉas telefonnumeron en la katalogo, kaj butonas ĝin sur la telefono.

”Butiko Ursino.”

”Saluton! Parolas Roger Svedberg, polickomisaro. Ĉu vi povus respondi al mallonga demando?”

”Bonvolu.”

”Vi diris, ke Jespersen volis ke vi transportu ion trans landlimon. Pri kiu limo temis?”

”Mi ne demandis.”

”Eble vi ne bezonis demandi? Mi supozas, ke ne temis pri Danio.”

”Verŝajne ne.”

”Sed pri...”

”Ne plu troviĝas tiel multaj veraj landlimoj.”

”Do...”

”Vi povas diveni same bone kiel mi.”

”Sed mi atendas vian supozon.”

”Ne estas sekreto, ke venas multe el Pollando.”

”Ne. Tio ne estas sekreto. Do, ĝis revido!”

”Bonvenon venontfoje.”


 

7. Baltmara kunlaboro

 

Ĉu la vojaĝo efektive utilas al lia enketo? Eble ĝi estas nur kamuflita plezurekskurso? Roger Svedberg stirante la aŭton suden laŭ la Eŭropa ŝoseo 22 sentas et-etan rimorson, sed li sufokas ĝin. Oni ja devas ion fari, aŭ simple fermi la enketon. La demandado ĉirkaŭ Törn donis nekredeble magran rezulton. Ŝajnas ke homoj estas blindaj surd-mutuloj. Pli ĝuste, troviĝas tro malmulte da homoj en tiu arbara regiono, kaj ne ĉiuj eĉ estas hejme por atesti kio okazas.

Apud Svedberg sidas Małgorzata Håkansson, interpretistino kiun Svedberg engaĝis por du tagoj. Ĉi-foje li ne dependos de pli-malpli profundaj scioj de la angla ĉe siaj polaj kolegoj, nek ĉe si mem. Sinjorino Håkansson – nomu min ‘Goŝa’, ŝi cetere diris kun sveda neformaleco – estas eleganta kvindekjara polino, blonda – aŭ ĉu blondigita? – kiu antaŭ dudek jaroj edziniĝis al sveda konstrulaboristo kaj venis el la brua Varsovio al la kvieta Kalmar. Dum la frumatena veturo ili babilas pri ĉiutagaĵoj, pri la somera vetero kiu komenciĝis per varmego kaj transformiĝis al ripeta pluvado, pri Svedio kaj Pollando, pri la kreskanta krimado, pri siaj infanoj, pri la instruistoj de la infanoj, pri la lasta skandaleto de loka politikisto. Tiel ili post tri horoj alvenas en la havenon de Ystad kaj baldaŭ povas surveturi la pramon Wawel, kiu prenas ilin al Świnoujście.

Posttagmeze en la regiona policejo de Szczecin okazas kolega diskuto pri la du murdenketoj ĉe glaso da teo. Ĉefkomisaro Matkowski estas nekutime alta, maldika viro kun eleganta frizaĵo kaj zorgita, senpolva civila vesto. Lia ĉambro havas tri fenestrojn al parko, kiu deklivas malsupren ĝis la rivero Odro. Surmure troviĝas mapoj pri la urbo kaj vojevodio de Szczecin.

Svedberg kun ioma embaraso prezentas sian kazon, kaj lia pola kolego rakontas kio okazis en iu arbareto ĉe la urbo Kamień Pomorski norde de Szczecin. Li ekstaras por montri al mapo.

”Aha. Tio estas sufiĉe proksime de la pramo el Svedio”, konstatas Svedberg.

”Prave. Sed ne eblis certigi ĉu iu el ili venis de tie. Oni trovis la viktimon en aŭto germane registrita, kaj la pramkompanio ŝajne ne havas bonan ordon pri siaj listoj: ili ne povis diri ĉu tiu aŭto iris per la pramo. Sed ni scias ke almenaŭ Nowak ofte restadis en Svedio, kaj ni suspektas ian rilaton al Svedio ankaŭ de la akuzito, Szczepański. Sed li ne parolemas.”

”Kiel li mortigis lin?”

”Per pistola pafo de proksime en la kapon. Nowak sidis ĉe la stirilo, sed la aŭto ŝajne staris senmova.”

”Hm. Germana aŭto. Ĉu oni trovis ion interesan en la aŭto?”

”Malmulte. Sangon kompreneble, kaj la kuglon. Neniun pistolon. Cetere estis nur ĉiutagaj aferoj, vestaĵoj, laboriloj. Nenio kio prilumas la aferon.”

”Kion pri la motivo?”

”Por diri la veron, ni ne scias precize. Kredeble temas pri ia interna ekzekuto, por tiel diri, en la krimaj rondoj. Eble pri narkotaĵoj. Aŭ japana elektroniko. Certe pri mono. Tre supozeble je la ordono de iu en la fono, kiu mem ne malpurigas la manojn.”

”La mafio?”

Matkowski lace ridetas.

”Ne ekzistas la mafio, sed multaj grupoj, kelkaj gravaj, aliaj bagatelaj, kelkaj kun rilatoj al aliaj landoj, kelkaj protektataj de gravuloj – kaj protektantaj gravulojn.”

Post paŭzo, li aldonas:

”Kompreneble, la eventuala rilato al via murdo prezentas novan perspektivon. Se Nowak efektive kulpis pri tiu, ni povas imagi du kazojn. Aŭ temas pri venĝo, puno pro tiu ago. Aŭ ambaŭ havas ian fonan klarigon, kaj nia murdo celas kaŝi ion pri la via. Oni ne fidis je Nowak, do oni forigis lin. Sed ĉio ĉi ŝajnas tre libera spekulativo, ĝis ni trovos pruvitajn rilatojn inter Szczepański, Nowak kaj via murdito... kies nomon mi...”

”Jespersen.”

”Tiel, jes. Dano, ĉu vi diris?”

”Jes, dano.”

”Nu, oni multe oratoras pri Baltmara kunlaboro, ĉu ne? Ŝajnas ke en iuj rondoj ĝi estas jam realaĵo.”

”Jes, jes. Kunlaboro – aŭ milito.”

Denove estas paŭzo. La du policistoj cerbumas, kaj la interpretistino ricevas momenton da ripozo. Svedberg iom malkomforte tenas la glason, trinketas teon kaj sopiras je sia taso da kafo. Poste li kaptas alian fadenon:

”Tiu aŭto, germane registrita, vi diris. Ĉu vi konas la posedanton?”

”Jes ja, ĉu mi ne diris? Denove Baltmara kunlaboro. Germane registrita, en Hamburgo, la posedanto estas germano, sed ĝi estas anoncita kiel ŝtelita en Svedio.”

”Aha. Ŝtelita, tio estas komprenebla. Ĉu vi scias kie en Svedio?”

”Jes, momenton, mi petas...” Ĉefkomisaro Matkowski serĉas en siaj dokumentoj, murmuras ion pole kion sinjorino Håkansson elektas prisilenti, kaj fine trovas: ”Jen! La registra numero estas HH-GB 456, la precizan lokon de ŝtelo oni ne mencias, sed la anonco estas farita de la polico en... loko nomata... Karlskrona.”


 

8. Ŝafo, ĉu ne?

 

”Do, vi ne rekonas la virojn de la fotoj, vi neniam aŭdis la nomojn. Janek Nowak estas por vi nekonata. Same Włodek Szczepański.”

”Vi ĝuste komprenis.”

Roger Svedberg sidas kun Mette Søbjerg sur ligna seĝo en la eta verando antaŭ ŝia domo. La varma vetero revenis, sed ne la suno. Oni atendas fulmotondron, la aero sentiĝas peza. Li rigardas preter ŝi inter la betularon, kiu jam akiris sian saturitan, intense verdan koloron de malfrua somero. La frondaroj ne moviĝas, neniu vento freŝigas la aeron. Eĉ la tremoloj ne tremas. Li rigardas la virinon trans la blanka tableto el lignolatoj. Ŝi aĝas iom pli ol tridek jarojn, kaj la vizaĝo jam portas reton da fajnaj sulketoj. Ŝi havas malhele blondan hararon, rektan, preskaŭ ĝis la ŝultroj, grizajn aŭ blu-grizajn okulojn, grandan buŝon. Ŝi fumas cigaredon. Ŝi portas kotonan robon kvadratitan, bluan kaj violan, ĝis sub la genuoj, kaj ŝi estas nudpieda.

”Aŭskultu. Ni scias ke Janek Nowak konis vian amikon Jespersen. Mallonge antaŭ la murdo li renkontis Nowak’on kaj vin. Jespersen estas murdita, brutale, Nowak estas murdita, brutale. Oni suspektas Szczepański’n pri la murdoj. Eble li estos kondamnita, almenaŭ pri la dua, eble ne. Dependas de kiom da informoj ni povas akiri pri la rilatoj, motivoj kaj tiel plu.”

”Mi nenion scias pri ili.”

”Ĉu vi timas?”

Mette Søbjerg forfrapas cindron de la cigaredo.

”Kion?”

”Ĉion! Mi pensas ke vi timas venĝon, se vi ion diros. Sed vi eble devus timi pli severan venĝon, se vi nenion diros.”

”Venĝon? De kiu?”

”Nowak estis pli-malpli ekzekutita. Pafilo kontraŭ lia nuko kaj – paf. La tribunaloj ne ekzekutas, eĉ ne pro murdo.”

Ŝi stumpigas la cigaredon kaj rigardas al Svedberg, ŝajne kun intereso.

”Vi estas Ŝafo, ĉu ne?”

La policisto konsterniĝas. Lia provo minaci ŝajne fluis de ŝi kiel akvo.

”Ŝafo? Pri kio vi nun parolas?”

”Vi impresas al mi kiel tipa Ŝafo. Naskita en la signo de la Ŝafo. Ĉu mi pravas?”

”Mi ne scias. Kaj vi? Ĉu en Virgo?

Ne eblas ne kapti la aludon, sed ŝi ne palpebrumas.

”Mi estas Ĝemelo.”

Proksime, ĉe la lagobordo, iu provas startigi motorboaton. Je la tria tiro ĝi startas kaj akre ekzumas kiel giganta vespo.

”Ĉu via boato?”

”Jes.”

”Kies motoro estas difektita jam de jaro?”

”Tiu germana knabo, Holger, trovis la difekton. Estis ia bagatelo. Li kaj Katrine rajtas veturi per ĝi.”

”Ĉu vi havas ideon kial Brian Jespersen estis murdita?”

Esceptokaze Mette ne respondas tuj, senmedite. Ŝi paŭtas, faltas la frunton kaj pensas. Poste ŝi reprenas sian normalan mienon dirante:

”Mi ne tre miras, ke iu mortigis lin. Tio povus okazi jam antaŭ longe.”

”Kial?”

”Li mem minacis homojn. Ne perforte, sed... Li ekzemple memorigis homojn pri iuj stultaĵoj, kiujn ili faris, aŭ li inventis mensogojn. Bone do, tiujn blagojn li minacis rakonti. Foje al la polico, sed ofte al iu alia, kiu ŝatus scii tion.”

”Tio signifas, ke li ĉantaĝis ilin?”

”Eblas diri tiel.”

”Pri kio li ĉantaĝis vin?”

”Mi jam diris. Li volis ke mi veturu kun kelkaj varoj.”

”Bone, bone, sed pri kio li ĉantaĝis vin? Kiun sekreton li minacis malkaŝi?”

”Estis idiotaĵo. Mensogo. Nenio serioza.”

”Kaj la enhavo de tiu mensogo estis?”

Mette ekbruligas novan cigaredon, ensuĉas kelkfoje, kaj diras:

”Mia amikino, Pernilla. Ŝi... ŝi mortis, ĉu ne. Ŝi ne eltenis vivi, kaj sinmortigis. Li fantaziis, ke mi tion faris al ŝi.”

”Ke vi mortigis ŝin?”

”Tion li asertis. Li scias entute nenion pri la afero, sed lia cerbo ŝatas forvagi.”

”Al kiu li malkaŝus tiun fantazion?”

”Mi ne scias. Al la polico, eble. Aŭ...

”Aŭ?”

”Mi ne scias.”

”Eble al ŝia patro?”

”Ankaŭ tio eblas.”

”Do, kio okazus, se li rakontus tion al sinjoro Karlsson?”

”Sendube nenio. Li certe ne kredus lin.”

”Ĉu ili estis konatoj?”

”Ne laŭ mia scio. Certe ne.”

”Kial do li ne kredus al Jespersen?”

”Kial li kredus?”

”Se Åke Karlsson konis kaj helpis vin, eble li konis ankaŭ Jespersen?”

”Mi pensas ke ne. Demandu lin.”

*

La somerdomo de familio Schulze estas eksa bieneto tipe sveda. Malhele ruĝaj muroj el lignaj tabuloj, blankaj anguloj kaj fenestrokadroj, tegola tegmento. Antaŭ la domo etendiĝas gazono, borderita de ribarbustoj. Eĉ flagstango troviĝas, kvankam iom kadukaspekta, supozeble uzata malofte aŭ neniam.

Svedberg petas permeson fari ankoraŭ kelkajn demandojn al sinjoro Schulze:

”Ĉu via alveno ĉi tien estis atendata?”

”Atendata? De kiu?”

”Mi ne scias. De iu. La najbaroj...”

”Apenaŭ troviĝas najbaroj. Mi pensas ke neniu precize atendis nin. Ja ni venas ĉiujare, sed ĉi-foje iom pli frue ol kutime.”

”Kial pli frue?”

”Mi plilongigis mian libertempon.”

”La domo devas esti dezerta dum preskaŭ tuta jaro. Ĉu iu prizorgas ĝin dume? Kaj la ĝardenon?”

”Ni dungis viron por somere tondi la gazonon kaj dum la tuta jaro kelkfoje esplori, ĉu la domo estas en ordo. Nur ekstere, tamen. Ni aranĝis tion post enrompo antaŭ du jaroj. Cetere, la polico neniam trovis la enrompinton.”

”Mi bedaŭras. Do, tiu viro devus scii, kiam vi alvenos.”

”Ne la precizan daton, sed li ja scias ke ni venos en julio.”

”Kiu li estas?”

”Lia nomo estas Lasse Lund. Mi povas doni al vi lian adreson, se vi atendos iomete.”

Svedberg pripensas la aferon. La murdo evidente okazis tuj antaŭ la alveno de la germanoj. Ankaŭ la nekropsio tion konfirmis. La murdloko estas iom izolita, senhoma, sed nur se la familio ankoraŭ ne alvenis. Li ekesploras alian pensfadenon:

”Ĉu vi aŭtis rekte el Germanio en tiu sabato?”

”Ne. Nur de Elsinoro en Danio, kien ni alvenis vendrede vespere.”

”Kie vi tranoktis?”

”En Elsinoro. En gastejo. Kial?” Dieter Schulze ne atendis, ke ilia vojo de la hejmo al la somerdomo fariĝos parto de sveda murdenketo.

”Mi nur kolektas informojn por havi ĝeneralan imagon”, Svedberg klarigas iom neklarige.

Li ricevas la adresojn de la sveda domprizorganto kaj de la dana turista gastejo. Poste jen tria temo:

”Via aŭto ja estas retrovita en Pollando, kiel vi sendube scias.”

”Jes, oni informis. Sed tiuj... tiuj poloj ne redonas ĝin. Pro alia murdenketo, laŭdire.” La tono de Schulze donas impreson de nekredemo. Eble li imagas, ke la pola polico uzurpis lian Mercedon por propra uzo.

”Kie precize ĝi estis ŝtelita?”

”En Karlskrona. En strateto proksime al la kajo, de kiu iras ŝipeto al la insuloj. Mi ne scias la stratnomon.”

”Ĉu vi devis pagi parkkotizon?” La demandado okazas angle, kaj Svedberg devas subpremi sian malinklinon paroli en lingvo, kiun li ne majstras. La termino parkkotizo – parking fee – kiun li ĵus inventis, ŝajnas al li tute bona, sed li suspektas ke ‘oni ne diras tiel ĉar oni ne diras tiel’.

”Ne, estis senkosta parkado.”

”Hmm. Domaĝe.”

Schulze sendas al Svedberg tre konsternitan rigardon sed ĉi-foje ricevas eĉ ne malklaran klarigon. Post iom embarasa paŭzo li daŭrigas:

”Ĉu en la aŭto troviĝis io ŝtelinda?”

”Kredeble ne. Kelkaj vestaĵoj. La laboriloj de la aŭto. Unu bierdoso.”

Svedberg memoras la priskribon ricevitan en Szczecin pri la enhavo de la aŭto, en kiu Janek Nowak estis fridsange ekzekutita. ”Vestaĵoj, laboriloj”, diris ĉefkomisaro Matkowski. Ŝajne nur la bierdoso malaperis ie inter Karlskrona kaj Kamień Pomorski.

”Do, sufiĉas por hodiaŭ. Ĝis revido, sinjoro Schulze!”

*

Lasse Lund loĝas en plurfamilia domo en Emmaboda. Kiam Svedberg sonorigas, daŭras iom da tempo, sed fine la pordo estas malfermita de malalta, ruĝvizaĝa viro en nedifinita aĝo inter 50 kaj 65. Li ŝajnas iel konata.

”Svedberg, polico.” Lia identiga karto rutine dancas antaŭ la okuloj de la viro. ”Ĉu vi estas Lasse Lund?”

La viro kapjesas kaj elsnufas ian ”Mhmm.”

Ili eniras la etan apartamenton, kiu estas plenplena je brikabrakaj objektoj: antikvaj lignaĵoj, ĉipaj memoraĵoj el porcelano aŭ plasto, bildkartoj, kusenetoj, murtapiŝoj kun broditaj proverboj, florpotoj, strangaj ŝtonoj, lampetoj, tri aŭ kvar remburitaj birdoj kaj unu sciuro, tre malgrandaj tabloj kun eĉ pli minumumaj tukoj – ĉio en ĥaosa miksaĵo.

”Laŭ niaj informoj”, ekformalas Svedberg, ”vi estas dungita de gesinjoroj Schulze el Germanio por prizorgi ilian somerdomon ĉe Törn. Ĉu prave?”

”La germanoj? Jes ja, tio estas la vero. Tio estas la vero.”

Nun Svedberg subite scias, kial Lasse Lund donis impreson de konateco. Li estas la strangulo, al kiu Svedberg kaj Jankéus iam demandis pri la vojo al Mette Søbjerg. La espero akiri uzeblajn informojn tuj velkas.

”Kiam vi lastfoje vizitis ilian domon?”

”Lastfoje? Antaŭlonge, antaŭlonge!”

”Tio estas pli precize...?”

”Hmm. Estas vere multe por fari tie, sed ne nun. Ne nun.”

”Kiel ofte vi iras tien, kiam la familio ne ĉeestas?”

”Kiel ofte? Sufiĉe ofte! Jes, ja, tiel estas, sufiĉe ofte.”

”En kiu tago vi atendis ilin ĉi-somere?”

”Kiu tago? Hmm. Somere ili estas tie, jes vere. Por ripozi. Libertempon ili havas. Mi ne! Ne, ne, neniu libertempo! Sed ili havas. La germanoj, jes, tiuj germanoj vere ripozas.”

Tiel la demandado pluiras ankoraŭ kelkan tempon. Svedberg havas paciencon. Li jam spertis multajn manierojn eviti vere respondi liajn demandojn. Kutime tamen troviĝas ia vojo por trapasi aŭ ĉirkaŭiri la malhelpemon. Sed la ruza stulteco aŭ stulta ruzeco de Lasse Lund ŝajnas preskaŭ likimuna.

”Kiam vi iras por rigardi la domon, esplori ĉu ĝi estas en ordo, kion vi rigardas precize?”

”Necesas ĉion vidi, ĉion, certe.”

”Ĉu vi eniras la domon?”

”Necesas zorgi, ke neniu povas eniri. La domo devas esti ŝlosita. Protektita kontraŭ ŝtelistoj kaj ĉiaj diabloj.”

”Ĉu vi rigardas ankaŭ la remizon?”

”Necesas ĉion zorgi.”

”Do vi konas ĉiujn ejojn?”

”Certe mi konas, certe. Ĉion!”

”Ĉu vi vidis ankaŭ la falĉilon?”

”Falĉilon mi ne uzas tie, ne, tute ne, nur gazontondilon.”

”Sed ĉu vi iam provis la falĉilon de sinjoro Schulze?”

”Nur la gazontondilon, jes ja, por la herboj!”

Svedberg dubas, ĉu entute eblas certiĝi, kion tiu ĉi ulo vidis aŭ ne vidis, scias aŭ ne scias, faris aŭ ne faris. La kapo de Lasse ŝajnas simili lian apartamenton, kaj post iom da pripensado Svedberg forlasas tiun.


 

9. Sur la ĝustan vojon

 

Estas griza tago. La ĉielo minace malaltas. Ĉi-foje Svedberg pluiras al la granda ladfasada konstruaĵo, kiam Åke Karlsson ne estas hejme en sia vilao. Li ne intencas denove demandi ĉu Karlsson tamen konis la murditon, sed volas ekscii iom pli pri la filino, Pernilla, kaj pri Mette.

Li trovas pordon, provas ĝin kaj senprobleme envenas. Interne regas akra, malagrabla odoro. La konstruaĵo estas plena je fakoj disigitaj per dratreto, kaj en la kaĝoj troviĝas dekoj, centoj da vulpoj, de diversaj grandecoj ek de idoj ĝis plenkreskaj. La blekoj de la bestoj sonas senĉese kaj impresas deprime. Li ankaŭ tuj vidas la vulpobrediston kaj bienulon Åke Karlsson, kiu per elektra ĉarelo porciumas furaĝon en la diversajn fakojn. Svedberg dum kelka tempo rigardas lin ĝis Karlsson ekvidas la vizitanton, alveturas, kaj signas ke ili iru eksterdomen.

”Se vi permesus al mi ankoraŭ dek minutojn, mi povus fini la furaĝadon por ĉi-foje”, diras Karlsson, kaj je la kapjesado de Svedberg reiras en la konstruaĵon. Baldaŭ li revenas kaj deklaras, ke li estas je dispono de la polico. Ili stariĝas ĉe muro de la vulpejo, por esti pretaj endomiĝi se la pezaj nuboj komencus priverŝi ilin per pluvo.

”Sinjoro Karlsson, vi jam deklaris ke vi neniam vidis la murditon, Brian Jespersen. Nu, li estis kopenhagano, kaj... Ĉu vi povas imagi ke via filino lin konis?”

”Estas neeble por mi diveni tion. Tute neeble.”

”Li havis proksiman rilaton al Mette Søbjerg, kaj ŝi estis amikino de via Pernilla, ĉu ne?”

”Jes, jes, Mette multe helpis al Pernilla, do eble ŝi konis tiun viron. Sed ĉu gravas? Pernilla ne plu estas inter ni, de kvin jaroj.”

”Jes. Mi bedaŭras ke mi devas memorigi al vi tiajn tragikajn aferojn. Mette helpis al Pernilla, vi diris. Pri kio?”

”Nu, pri ĉio, mi pensas. Manĝo, loĝejo... ŝi subtenis ŝin, kiel fratino. Pernilla estis tre juna, fakte nur infano.”

”Ĉu ankaŭ pri narkotaĵoj ŝi helpis?”

”Ili ambaŭ estis sklavoj de tiu malbeno. Se ŝi kulpis pri io, ŝi kulpis al si mem, ne al iu alia.”

Svedberg dum momento primeditas la respondon de Karlsson. Li havas neklaran impreson, ke la patro ne montras tre profundajn sentojn rilate al sia filino, kiu tiel tragike vivis kaj mortis. Sed eble la iom bombastaj frazoj estas rimedo eviti siajn vundojn?

”Ĉu vi scias, ĉu Mette havis iun... protektanton?”

”Prostituiston? Mi ne scias, sed mi dubas. Ŝi estas persono sufiĉe memstara. Sed vi devas demandi ŝin, ne min. Ĉiuokaze, ĉu gravas hodiaŭ? Tio estas pasinteco.”

”Kaj Pernilla?”

”Kio pri Pernilla? Ŝi estas for, vi jam scias.”

”Ĉu ŝi havis prostituiston?”

”Ne laŭ mia scio. Sed drogaĉo estas la plej kruela prostituisto, kiu neniam kontentiĝas.”

”Kiel okazis, ke ŝi iris al Kopenhago?”

Åke Karlsson glatigas al si la harojn kaj faras malĝojan mienon.

”Mi evidente ne povis sola doni al ŝi la bonan infanaĝon kaj junaĝon kiun ŝi bezonis, kvankam mi klopodis laŭ mia tuta kapablo. Kiam ŝi havis dek kvin jarojn ŝi renkontis knabojn kiuj mistraktis ŝin, logis ŝin al la drogaĉoj kaj trenis ŝin suben, en la marĉon. Post unu jaro ŝi forkuris, kaj tiam komenciĝis mia laboro por rekonduki ŝin. Mi malsukcesis pri ŝi, sed mi volas kompense helpi al ĉiuj, kiujn mi povas helpi.”

”Pardonu min, sed ĉu vi povas rakonti kiel ŝi mortis?”

”Superdozo, kompreneble. Ŝi injektis troan dozon da heroino.”

”Ĉu senintence?”

”Kiu scias? Eble ŝi eĉ mem ne sciis.”

Falas kelkaj pezaj gutoj deĉiele, sed Svedberg preferas tiujn ol la akran fetoron en la vulpejo. Li ŝatus demandi pri la patrino de Pernilla, sed li jam tro malproksimiĝis de la murdenketo pri Brian Jespersen.

”Se mi ĝuste komprenis vin, Mette Søbjerg ne estas la sola, al kiu vi helpis komenci novan vivon?”

”Certe ne. Temas pri multaj, foje sukcese, foje ne. Ĉu vi konas la esprimon pri pardono? Mia moto estas ne nur pardoni sed helpi ĝis sepdekoble sep fojoj.”

”Bone, sed kiel vi tion faras?”

”Mi havas kontaktreton de gepatroj, kies infanoj fiksiĝis en la koto. Mi elserĉas la idojn, provas ĵeti al ili ŝnuron por eltreni ilin.”

”Al kio?”

”Al pureco, al homa digno.”

”Ĉu vi povas doni al ili ion anstataŭ la drogaĉoj? Ĉu laboron, loĝejon?”

”Kelkfoje jes. Alifoje mi rekondukas ilin al la gepatroj.”

”Ĉu ĉi tie vi laborigas iujn?”

”Jes, en miaj entreprenoj foje mi povas helpi al kelkaj homoj trovi la valoron de honesto kaj diligenteco.”

”Ĉu iuj nun laboras ĉi tie?”

”Nur unu knabo, kiu pliparte laboras pri naturflegado, kaj foje anstataŭas min en la vulpejo, kiam mi devas prizorgi aliajn aferojn.”

”Naturflegado? Kio estas tio?”

”Nu, mi posedas iom da tero ĉirkaŭ la lago kaj pli okcidente, trans la vilaĝo. Grandparte estas ĉebordaj herbejoj aŭ eksaj paŝtejoj, kiuj nuntempe nur kuŝas sen vera uzo. Iam oni paŝtis siajn brutojn tie, aŭ falĉis fojnon. Nun la tereno iom post iom transformiĝas en vepron el betuloj, tremoloj ktp. Por konservi la belan pejzaĝon kaj la ekologian ekvilibron, necesas flegi la naturon. Foje la gubernia muzeo pagas subvencion por tiaj taskoj, sed cetere mi mem pagas. Mi pensas ke mi ŝuldas tion al la antaŭaj generacioj, kiuj kreis tiun ĉi pejzaĝon per siaj nudaj manoj. Mi prenis sur min rekonduki la naturon sur la ĝustan vojon. Pri tio laboras tiu knabo, kaj ĝi estas vere bona tasko por homido kiu mem devas retrovi la ĝustan vojon.”

”Kiu li estas?”

”Knabo dek-naŭjara el Stokholmo, kiu estis survoje al la fundo, sed nun jam reakiris aspirojn vivi.”

”Kie vi trovis lin?”

”Lia patrino suspektis, ke li vivas inter kelkaj homaj vrakoj kiujn mi konis de antaŭe. Mi traserĉis kelkajn lokojn, kaj fine mi akiris informon pri li. En iu malpura domaĉo li ŝvebis en sia propra nebula mondo. Mi pli-malpli portis lin de tie. Sian patrinon li ne volis vidi. Pro honto, kredeble. Do mi veturigis lin ĉi tien. Korpa laboro kaj spirita paco faras miraklojn al taŭzita animo.”

Åke Karlsson sendube povus longe daŭrigi, sed Svedberg iom enuas pro la edifa tono, kaj provas revenigi la interparolon al pli fekunda direkto.

”Ĉu iu persono, en Kopenhago aŭ aliloke, povus helpi nin ekscii pli multe pri la rondoj, kie via filino pasigis sian lastan tempon?”

La fortika bienulo mallonge pripensas, sulkas la frunton kaj diras:

”Eble, sed mi ne konas tiujn homojn.”

”Vi ja konas Mette Søbjerg, ĉu ne?”

”Certe, sed vi jam parolis kun ŝi. Mi supozis ke vi volas iun alian. Vi komprenu, la homoj kiuj rampas en la ŝlimo ne tre emas rakonti pri siaj aferoj.”

Roger Svedberg sentas, ke laceco invadas lin fronte al tiu ĉi parolmaniero. La tuta murdenketo ŝajnas rampi en ŝlimo, aŭ eble en gudro. Tamen li provas ankoraŭfoje:

”Tamen vi ĵus rakontis, ke vi konas multajn homojn en tiu medio. ‘Homajn vrakojn’ vi diris, se mi ne eraras. Tio ja estas natura afero, pro via lukto kontraŭ krimo kaj narkotaĵoj, ĉu ne? Do, se vi nur pripensas dum momento... Kiam vi serĉis vian filinon en Kopenhago, kaj renkontis ŝian amikinon, Mette, vi sendube renkontis ankaŭ multajn aliajn homojn. Aliajn knabinojn, virojn, kiuj eble konis Jespersen.”

”Certe, certe, sed ĝenerale ili ne prezentas sin per nomo kaj adreso. Do, mi neniun povas nomi tuj, sed eble se vi donos al mi iom da tempo. Bonvolu lasi vian telefonnumeron, kaj se mi ion rememoros, kiu povus helpi vin, mi promesas kontakti vin.”

*

Veturante de la bieno Bråten Roger Svedberg sentas, ke estas tempo lasi la kazon Murdito ĉe Törn por kelka tempo. Plenumi krimenketon kelkfoje similas eduki infanon. Se oni trudas kaj klopodas tro intense, tiam ĝi baraktas kontraŭe kaj ne emas kunlabori, sed se oni dum kelka tempo lasas ĝin, fajfas pri ĝi, tiam foje io povas okazi per si mem. Li decidas lasi la kazon en relativa paco, por ke ĝi maturiĝu kiel bona vino. Aŭ kiel bona virino! Svedberg ekpensas pri sia edzino, kiu ĵus festis sian kvardek-kvinan jaron, kaj li pleniĝas de varmo kaj deziro. Li decidas ankaŭ doni al si kelkajn tagojn da libertempo. Eble iu mallonga geedza ekskurso, plilongigita semajnfino? Kie pasigi tian? Kiel fari por blovi al la ardoj? Li profundiĝas en plaĉajn privatajn konsiderojn.

Alvenante al la granda ŝoseo li devas kelkajn minutojn atendi konatan vireton kun ŝarĝmopedo, kiu tro malvaste ĝiris en la vojkruciĝo, tiel ke lia veturilo renversiĝis. Sed Svedberg jam sentas sin malpezigita de siaj decidoj, kaj nur kapsignas bonvole al Lasse Lund, kiam tiu finfine sukcesas restarigi sian mopedon sur la tri radojn. La aŭto de Svedberg jam estas longe for, kiam Lasse remetas sur la ŝarĝoplankon siajn perditajn laborilojn – rastilon, branĉtondilon kaj falĉilon – kaj ekveturas sur la vojo al Långasjö.

*

Finiĝis julio – komenciĝis aŭgusto. En la policejo de Kalmar normala rutino baldaŭ anstataŭas la juliajn improvizojn. Tom Jankéus revenas de sia montara ekskurso en Jotunheimen, plena je energio, kaj paŭtas malkontente aŭdante ke ne plu indas rompi la kapon pri la Baltmara kunlaboro ĉe Törn. Sed troviĝas jam stako da aliaj kazoj kiuj postulas solvon – aŭ ĉiuokaze traktadon. ”Manko de tempo ne mankas”, li kiel kutime vortludas.

Ankaŭ la libertempo de la familio Schulze proksimiĝas al sia fino. La infanoj, kiuj antaŭ kvin semajnoj ne volis forlasi sian hejmon kaj la amikojn en Neu Wulmstorf, nun ne volas forlasi sian somerdomon kaj la amikojn ĉe Törn. Franziska kaŝas trezoron en sekreta loko, kaj klopodas klarigi al siaj amikoj Henrik kaj Ditte, ke ili ne rajtas elfosi ĝin ĝis venontsomere, kiam ŝi revenos. Holger faras sian lastan boatekskurson de la someraj ferioj kun Katrine, kaj ili faras reciprokajn promesojn por la venonta jaro. La geedzoj enpakas ĉion en la luitan Toyota’n, kaj laste, antaŭ ol ekiri hejmen, Dieter Schulze cerbume rigardas vakan najlon sur la muro de sia remizo. Nenio plu pendas tie. Lia falĉilo daŭre troviĝas ĉe la polico, kiel parto de la teknika esploro. Nenio plu aŭdiĝis pri la murdo. Ĉu ĝi estos solvita, kiam ili revenos tien ĉi post dek unu monatoj? Sinjoro Schulze dubas.


 

10. Mankas disciplino

 

Krevis bombo en la policejo de Kalmar – bombo administracia. Publikiĝis ŝtata propono redukti la nombron de policaj distriktoj en Svedio al proksimume duono. La distrikto de Kalmar fariĝus parto de la policdistrikto de Växjö – la ĉefa rivala urbo. La policistoj de Kalmar protestas. La politikistoj de Kalmar protestas. La loka gazetaro protestas – ambaŭ ĵurnaloj esceptokaze konkordas. Oni preskaŭ havas la impreson, ke eĉ la loka krima mondo protestas. Tio tamen kredeble ne estas vera, ĉar la propono ŝajne paralizas ĉian normalan polican laboron dum semajno.

Svedberg libertempe amindumas kun la virino, kiu de dek ok jaroj estas lia edzino. Jankéus, kiu kun miro konstatis, ke oni jam ”glaciigis” la murdenketon pri Brian Jespersen, pasigas ŝtelitajn liberajn momentojn relegante ĉiujn atestojn kaj raportojn pri la kazo. Kiam Svedberg revenas al sia oficejo, Jankéus tuj atakas lin.

”Svedberg, aŭskultu: Tralegis mi la atestojn de ĉirkaŭaj loĝantoj ĉe Törn. Kio surprizas min estas tio, ke mi nenion trovis pri tiu knabo, tiu narkotulo kiun Karlsson savas el la marĉo, laŭ via lasta raporto.”

”Kara policinspektoro Jankéus. Ĉu viaj oreloj estas ŝtopitaj? La kazo estas ripozanta.”

”Jes. Ankaŭ vi, mi aŭdis. Kiel nomiĝas tiu bubo?”

”Ej, mi ne memoras. Demandu la vulpiston. Ne, ne faru, la kazo estas ripozanta, mi ripetas.”

”Bone, mi telefonos.”

”Ĉu vi scias, kio plej mankas en nia patrio?”

”Ĉu policistoj?”

”Ankaŭ tio, sed plej pleje – disciplino!”

”Bone. Vi certe pravas, ĉefo. Do, mi baldaŭ raportos al vi ĉu mi trovis tiun etan anĝelon.”

Svedberg suspiras. Jankéus malaperas, kaj envenas Inger, la sekretariino, kun dika koverto adresita al Svedberg.

”Jen kio alvenis el Pollando dum vi feriis.”

”Ĉu vi konservis ĝin por mi? Ĉu vere neniu alia scias legi en tiu ĉi simiejo?”

”Ni malfermis kaj registris ĝin, kompreneble, sed ĝi estas en la pola.”

”En la pola? Do vi pensas ke mi scias la polan?”

”Mi ne scias, sed vi ja vizitis Pollandon...”

”Prave. Dum du tagoj. Bone, mi estas tre komplezita, ĉar vi tiel fidas mian lingvokapablon. Homo! Menŝo! Ĉeloveko! Sendu ĝin al tradukisto, je ĉiuj... Ne, atendu tamen. Mi mem prizorgos. Mi prenos ĝin. Dankon.”

Li prenas la dokumenton, malfermas kaj flugserĉas en ĝi kaj rapide trovas nomon konatan. Włodek Szczepański. Svedberg denove suspiras kaj ripetas al neniu ”la kazo estas ripozanta.” Poste li elserĉas la laborejan telefonnumeron de sia konato, Małgorzata Håkansson.

*

”Parolas Åke Karlsson.”

”Bonan vesperon! Jen Jankéus, Kalmar’a polico. Mi bedaŭras ĝeni vin, sed ĉu vi bonvolus diri la nomon kaj adreson de tiu junulo el Stokholmo, kiu laboras ĉe vi? Vi menciis lin al Svedberg, sed li ne notis la nomon.”

”Lia nomo estas Jimmy Robertsson. Ĉu okazis io?”

”Ne, nenio. Kie mi povas trovi lin? Ĉu telefone?”

”Mi povas lasi mesaĝon al li.”

”Dankon, sed estus pli bone paroli kun li rekte. Kie li loĝas?”

”Mi havas kelkajn ĉambrojn en domo ne malproksime de ĉi tie. Li uzas unu el tiuj, sed telefono ne estas tie. Do, mi petos lin voki vin de ĉi tie, se tio plaĉas al vi. Sed momente mi ne povas certigi, ĉu li troviĝas endome.”

”Bone, tio estas en ordo. Poste mi interkonsentos kun li kie ni renkontiĝos.”

*

”Halo’! Parolas Goŝa Håkansson.”

”Saluton! Jen Svedberg. Ĉu vi havis tempon tralegi la tuton?”

”Mi tralegis, sed estas granda amaso da detaloj sufiĉe deprimaj. Estas malfacile memori ĉion. Mi konsilus al vi tamen tradukigi ĝin. Mi povus fari tion, sed tio kostus iomete, ĉar mi bezonus kelkajn horojn...”

”Bone, bone. Mi taskos al vi. Sed diru unue, ĉu vi vidis ion kio povus interesi nin. Eblan ligon kun la kazo de Jespersen?”

Roger Svedberg sen granda entuziasmo telefone intervjuas sinjorinon Håkansson, al kiu li sendis la polan dosieron por tralego.

”Nu, eble, mi ne scias. Kiam ni estis en Szczecin, oni diris ke troviĝas supozo pri ia sveda ligo de Szczepański. Nun oni evidente trovis tian, sed mi ne scias ĉu ĝi gravas. Li antaŭ kelkaj jaroj estis dungita de iu sveda komerca entrepreno.”

Svedberg suspiras.

”Pri kio li do laboris? Ĉu en Svedio?”

”Nu, ŝajnas ke li ŝoforis inter Svedio kaj Pollando. Transportis varojn per kamiono.”

Svedberg ne povas eviti penson al Mette Søbjerg, kiun Jespersen petis transporti ”varojn”, kredeble de Pollando al Svedio. Sed li bone scias, ke plejparte transportiĝas leĝaj varoj.

”Kiajn varojn?” li tamen demandas.

”Meblojn. Lignajn meblojn fabrikitajn en Pollando por vendado en Svedio.”

Svedberg silente kuntiras la brovojn. Li memoras ion, kion Jankéus iam diris. ‘Bone, ke moviĝas ili ĉiuj sur tiel eta areo.’ Ŝajnas, kvazaŭ tiu ĉi kazo iel rondiras en la samaj radsulkoj, kiel glitanta aŭtorado, kaj nenien alvenas.

”Ĉu estas notita la nomo de tiu entrepreno?”

”Mi pensas, sed mi ne memoras. Atendu momenton, mi elserĉos!”

Svedberg atendante cerbumas. ‘La kazo estas ripozanta’, li diris. Sed evidente oni ne lasas ĝin ripozi en paco. Li rememoras la scenon ĉe Törn, kie nekonata viro kuŝis silenta en flako de sia sango. Ĉu eblas diri ke li ripozas en paco? Ĉu li ripozus en paco, se oni finfine trovus la murdinton? La voĉo de Małgorzata Håkansson denove aŭdiĝas en la aŭskultilo:

”Jen mi trovis. Meblokomerca firmao ‘Dacke-möbler’. Jura domicilo estas en Emmaboda, Svedio.”

”Dacke-möbler!” Svedberg rikanetas. Li ne dubas, ke temas pri lia konato, la bienulo, vulpisto, meblokomercisto kaj filantropo Åke Karlsson en Långasjö. ‘Dacke-mebloj’ – tio vere konvenas. Nils Dacke estis regiona ribelanto en la dek-sesa jarcento, kiu defiis la reĝon Gustavo Vasa. Se Svedberg ĝuste memoras la historiajn lecionojn de sia lerneja tempo, unu el la kaŭzoj de lia ribelo estis, ke la reĝo malpermesis liberan komercadon trans la tiaman landlimon. Tiuepoke la limo inter Svedio kaj Danio trairis la arbaron ne malproksime de Långasjö, nur kelkajn kilometrojn sude de la lago Törn.

”Bonvolu unue traduki la parton kie troviĝas tiuj informoj, kaj tuj faksu al mi. Poste la ceteron. Ni pagos. Kaj... via helpo tre gravas! Ĝis!”

Roger Svedberg sentas, ke lia libertempo jam definitive finiĝis. Nek la kazo nek li mem plu ripozas.

*

Denove la du kolegoj alvenas ĉe Bråten, la bieno de Åke Karlsson. Neniu respondas, kiam ili sonorigas, kaj ili devas iri al la vulpejo por trovi la mastron. Post kelkaj minutoj, ili staras kune ekster la grizverda lada fasado. Unue Jankéus prezentas sian demandon:

”Mi parolis kun vi pri Jimmy, la knabo. Sed li ne kontaktis min. Ĉu vi transdonis la mesaĝon?”

”Certe. Mi diris al li. Sed li eble ne tre emas paroli kun la polico. Vi devas kompreni tion.”

”Ĉu vi bonvolus montri kie li loĝas?”

”Mi montros. Sed hodiaŭ li kredeble ne estas hejme. Mi pensas ke li forveturis.”

”Ĉu forveturis? Kien?”

”Mi ne scias. Li ne diris.”

”Ĉu vi ne timas, ke li revenos al Stokholmo kaj al siaj konatoj kaj sia antaŭa vivo?”

”Certe. Estas risko, granda risko. Ĉiam oni devas kalkuli pri tio. Kaj ĉiam oni estu preta rekomenci ankoraŭfoje. Neniam rezigni. Ĉu vi ne konsentas?”

”Eble.”

Jankéus bedaŭras, ke li ne decidis jam dekomence mem elserĉi la knabon. Sendi mesaĝon al eksa narkotulo, ke tiu kontaktu la policon, nun ŝajnas sufiĉe naive. Li lasas al Svedberg daŭrigi la demandadon, kaj tiu unue etendas al Åke Karlsson foton pri Szczepański.

”Bonvolu rigardi tiun ĉi foton. Ĉu vi rekonas lin?”

Karlsson zorge rigardas kun neŭtrala mieno, kaj kapneas.

”Ne, mi ne povas helpi vin.”

”Li tamen estis via dungito.”

La vizaĝo de Åke Karlsson montras sinceran surprizon.

”Ĉu vere? Mi ne povas konfirmi tion. Ĉu vi ne eraras?”

Svedberg ne komentas, sed prezentas duan foton, tiun de Janek Nowak. Sed ankaŭ ĉi-foje la respondo estas nea. Do li ree montras la unuan foton kaj klarigas:

”Tiu ĉi viro ŝoforis kamionojn kun mebloj por via ‘Dacke-möbler’. Rigardu denove!”

Karlsson apenaŭ oferas duan rigardon, li nur levas la ŝultrojn dirante:

”Bone, bone, mi komprenas. Sed tiujn homojn mi neniam konas. La polaj liveraj fabrikoj aranĝas ĉion pri tio.”

”Li tamen estis dungita de vi.”

”Nura formalaĵo, kredu min. Do, ĉu ankaŭ la dua estas kamionisto?”

Svedberg ne respondas. Anstataŭe li diras:

”Eble vi tamen rekonas la nomon de via dungito. Włodek Szczepański.”

Karlsson ĝentile rigardas la slipon, kie Svedberg notis la nomon, kiun li ne scias bone prononci, sed denove kapneas kun bedaŭra rideto. La policistoj mencias ankaŭ la nomon de Nowak, kvankam tio ŝajne ne indas, kaj la manko de rekono estas tute sama.

Karlsson akompanas ilin al la domo, kie loĝas Jimmy Robertsson. Li eĉ malŝlosas la pordon kaj montras la ĉambron de Jimmy. Ĝi estas malriĉa ejo kun lito, tablo, seĝo kaj ŝranko. Kelkaj vestaĵoj ĵetitaj sur la lito. Bildoj de motorcikloj sur la muroj.

”Kiam li foriris?”

”Verŝajne hieraŭ posttagmeze. Li devis falĉi herbejon, sed evidente li forlasis sian taskon meze de la laboro.”

”Falĉi herbejon? Ĉu per falĉilo?” enĵetas Svedberg.

”Kompreneble ne per tradicia falĉilo. Tia bubo distranĉus al si la aĥilajn tendenojn. Sed per motora fadenrotacia falĉilo.”

Jankéus rigardas ekster la ĉambron kaj demandas:

”Ĉu estas pliaj loĝantoj en la domo?”

”Momente ne.”

”Do, ĉu vi povas averti min, kiam li revenos?” petas Jankéus, kaj ricevas kapjesan respondon, la unuan kaj lastan dum tiu ĉi vizito.

Sidante en la aŭto survoje reen Jankéus paŭtas murmurante:

”Ĉi-foje kantis li malpli longajn baladojn, ĉu ne?”

”Nu, liaj edifaĵoj ne mankas al mi. Sed mi iom miras, kiel li prizorgas tiun meblan entreprenon. Do ni esploru iomete pri liaj ekonomiaj aferoj. Ĉu vi povas kontakti la fiskan aŭtoritaton? Temas pri ‘Dacke-möbler’ kaj la vulp-fela kompanio ‘Nordic Fox Fur’ en Långasjö. Eble li havas pliajn firmaojn. Esploru tion.”


 

11. Mesaĝo de mortinto

 

Marde posttagmeze, la dek-naŭan de aŭgusto, la telefaksilo de Roger Svedberg kaj Tom Jankéus denove ekliveras faksaĵon el Kopenhago. Oni sciigas, ke la dana polico akiris materialon, kiu eventuale povus iel rilati al sveda murdenketo. Iu inspektoro Bagger volas ekscii, ĉu la kazo ankoraŭ restas aktuala.

Jankéus telefonas. Post enkondukaj frazoj li demandas, kion la dana polico trovis. Ĉu ion, kio rilatas al Brian Jespersen?

”Jes, memkompreneble. Jespersen. Fakte, temas pri du aferoj. Unu ŝajnas esti grava. La alia eble ne. Aperas tiel, ke Brian Jespersen havis patrinon.”

”Aha. Tio klarigas la aferon”, komentas Jankéus.

”Ĉu klarigas? Kiel?” surpriziĝas inspektoro Bagger.

”Ne, ne. Nenio. Estis ŝerco. Ankaŭ mi havas patrinon.”

Vagn Bagger ne komprenas en kio konsistas la ŝerco, sed li ekmemoras, ke li interparolas kun svedo, do li devus ne atendi ke ŝerco estu amuza. Post ioma konsterniĝo, li tial daŭrigas:

”Bone. Mian gratulon! Nu, tiu patrino, ne, ne – ne la via, tiu de Jespersen – post la morto de sia filo lasis kelkajn aĉajn aferojn al la polico de Odense, kie ŝi loĝas. Aferojn, kiujn Brian konservis en ŝia domo, manke de propra fiksa loĝloko, oni povas supozi.”

”Jes... Kion ŝi lasis, kio havas ligon al la murdo?”

”Nu, estis amaso da aferoj, kiuj kredeble ne gravas. Sed unu ŝajnas tre interesa. Estas sonkasedo. Ege aĉa kvalito, sed oni aŭdas iun kiu parolas. Laŭ la sinjorino, tio estas ŝia filo. Krome oni aŭdas ion, kio kredeble estas voĉo en telefono. La ulo kredeble volis registri telefonan interparolon, sed aĉe sukcesis pri tio. Same kiel pri ĉio, cetere. Tamen, liajn vortojn oni pliparte aŭdas. Se vere estas li. Ĉiuokaze ili ŝajnas interesaj. Ŝajnas, ke li provas ĉantaĝi iun.”

”Kiun?”

”Nu, nomon ni ne aŭdis, sed estas sufiĉe da aliaj aĉaj detaloj. Prefere ni sendu al vi kopion. Sed vi eble havos problemojn distingi liajn vortojn, ĉar li parolas sufiĉe aĉan fuenan dialekton...”

”Kian dialekton?”

”Fuenan! El la insulo Fueno! El la sudo, mi pensas. Regiono de Fåborg, ŝajnas. Aŭ eble Assens. Strangaj aĉuloj, tiuj fuenanoj. Glutas la finon de la vortoj!”

”Ĉu vere? Mi eĉ neniam rimarkis, ke danaj vortoj havas finon!”

Vagn Bagger supozas, ke tio estas nova ekzemplo de sveda humuro, kaj sekve ignoras la komenton.

”Sed ni faris tajpitan version. Kompreneble estas sufiĉe da lakunoj, dubaj lokoj, kie ne eblis deĉifri. Tamen tiu aĉa telefona voĉo estis tute neebla. Mi ne scias de kiu dialekto – jutlanda, eble. Nenio distingebla. Do, ni sendos al vi, se ŝajnas al vi interese.”

”Jes, mi petas. Tio espereble povos helpi nin. Krome menciis vi ankoraŭ ion...”

”Jes ja. Estas lia bankokonto. Kutime aĉe malplena. Sed iam-tiam, ne regule, estas faritaj pagoj al lia konto. Ĉiufoje de pluraj miloj da kronoj, sed malrondaj sumoj. Ankaŭ malsamaj. Kiel salajro, sed tiu aĉulo – kredeble denaske – ne havis laboron.

”Hmm. Kiam estas farita la lasta pago?”

”La sesan de majo, ĉi-jare. Okmil sescent okdek kronoj. Kaj duono.”

”Kaj duono?”

”Jes.”

”Duono de kio?”

”De krono, memkompreneble! Kvindek oeroj!”

”Aha. Mi komprenas. Bone, mi ne scias precize kion fari pri ĝi, sed bonvolu sendi ankaŭ tiun liston. Mi supozas, ke la banko ne povas respondi kie kaj kiel oni faris la pagojn? Aŭ kiu faris ilin?”

”Ili diras ke ne eblas. Aĉe! Ĉiuokaze se ne estas transpago de alia konto, kaj tiel ne ŝajnas.”

Tom Jankéus dankas pro la informoj, kaj post kelkaj minutoj ricevas fakse la tajpitan interpreton de la sonkasedo. Li eklegas ĝin, sed tuj stariĝas, faras fotokopion de la kvinpaĝa teksto kaj enĵetas ĝin al sia estro, Roger Svedberg, kiu ĵus revenis el kunveno.

”Legu, se vi havas tempon. Mi pensas ke ĝi interesos vin.”

Poste li residiĝas en sia ĉambro kaj zorge tralegas la tuton dufoje. Unuafoje ĝi impresas tre konfuze. La diraĵoj de Jespersen – se la parolanto estas tiu – ofte konsistas el duonaj frazoj, aludoj, minacoj. La respondoj tute mankas, ĉar la dana polico ne povis distingi ilin. Sed duafoje Jankéus komencas distili el ĝi imagon pri la enhavo. Jespersen minacas la alian, kiu evidente devas esti viro, per tio ke li denuncos, kion tiu faris al iu nomata Nille. Jankéus kunmetas la diversajn frazojn kiel puzlon. Nille estis infano, filino de la viro kiun Jespersen ĉantaĝas, kaj ŝia patro misuzis ŝin sekse kaj per tio kaŭzis ŝian morton, asertas Jespersen. Troviĝas aludoj ankaŭ al iu alia persono, kiu konas la sekreton, sed neniu nomo estas menciata. Ŝajne la telefona voĉo neas, rifuzas, ĉar Jespersen plurfoje ripetas: ”Mi scias ke vi faris, ne indas nei, mi scias, mi scias, mi havas pruvon, Nille donis al mi pruvon, kaj vi scias kiun oni kredos pli multe!” Kiam Jankéus eklegas triafoje la tekston por samtempe noti la ĉefajn punktojn, lia pordo malfermiĝas kaj envenas Svedberg.

”Ĉu vi havas la kasedon?”

”Ankoraŭ ne. Tion ĉi mi ĵus ricevis fakse, la kasedo espereble alvenos morgaŭ, aŭ nur postmorgaŭ.”

”Hmm.” Svedberg murmuras. ”Ĉu ne eblas sendi sonregistraĵon per ia komputila retpoŝto? Mezepoke! Do, ni devas atendi... Tamen, ankaŭ vi rekonas, ĉu ne? Jespersen kaj Karlsson?”

”Nu, devas esti Jespersen, laŭ lia patrino, diris al mi la dana polico. Kaj Åke Karlsson, jes, povas esti.”

”Povas esti? Ĉu vi subite fariĝis kreteno? Ĉu vi ne tralegis la atestojn pri Pernilla?”

”Certe, certe. Mi ĉion legis. Ankaŭ mi pensis pri ŝi. Pernilla – Nille. Jes, ŝajnas.”

”Estas klare. Eĉ azeno vidus tion. Sed ĉu ankaŭ juĝisto, mi ne scias. Do, ni devas esti tre diskretaj ĝis ni havos la kasedon. Sen tiu, aresto ne eblas. Tamen mi preparos renkontiĝon kun la prokuroro, por informi lin pri la kazo.”

Jankéus transdonas ankaŭ la alian materialon venintan el Kopenhago. Svedberg scivole rigardas la liston de pagoj al la bankkonto de Jespersen.

”Hmm. En majo okmil sescent okdek komo kvindek. En marto okmil sepcent du komo sepdek kvin. En decembro okmil sescent... interese. Ĉu vi jam retrokalkulis?”

”Retrokalkulis?”

Svedberg montras maloftan rideton.

”Nu... Mi ne vetus, tamen indas provi. Kontaktu iun bankon, petu pri la kurso de dana krono je la koncernaj datoj, kaj retrokalkulu tiujn danajn okmil sescent ko-to-po al svedaj kronoj!”

La bankoj jam estas fermitaj, la poŝto ne konservis informojn pri delonge obsoletaj kursoj. Nur matene la sekvan tagon Jankéus sukcesas plenumi la matematikan hejmtaskon, kaj li povas fiere transdoni al sia estro liston de kalkuloj, kiuj je ĉiu unuopa okazo montras precize dek mil svedajn kronojn.

*

Ĵaŭde Svedberg pro nura hazardo ekscias pri juna narkotulo, kiu en Kalmar mortis pro superdozo de heroino. Oni trovis lian korpon antaŭ kelkaj tagoj, kaj nun li estas identigita kiel Jimmy Robertsson el Stokholmo. Laŭ la nekropsio la mortodato estas la dek-tria aŭ dek-kvara de aŭgusto.

”Diable! Damnite! Mi...” Tom Jankéus apogas la kapon al ambaŭ manoj, kiam li ekscias pri la knabo.

”Jes. Malagrable. Sed ne eblas antaŭvidi tiajn aferojn”, Svedberg provas senkulpigi lin.

”Antaŭvidi? Ne temas pri tio! Sed mi... La dek-trian aŭ dek-kvaran! Tio estas unu aŭ du tagoj post kiam telefonis mi al Åke Karlsson por demandi pri la knabo! Mi jam sciis ke tio estis idiotaĵo, tamen... morta!”

Svedberg ne povas konsoli. Iujn erarojn eblas malfari, aliajn ne.

”Ĉu vi esploros, kiu trovis lin, kaj serĉos homojn kiuj konis lin en Kalmar? Aŭ ĉu mi sendu alian?”

”Ne, ne. Mi esploros”, diras Jankéus.

Svedberg plu meditas. Tiu knabo, kiun ili neniam renkontis, eble tute ne gravas por la murdenketo. Tamen... estas io, kion Karlsson diris pri li. Kion li diris? Li ne povas memori.

Nokte je la tria horo li vekiĝas en sia lito, apud la edzino. Subite li rememoras, kion Åke Karlsson diris pri la knabo. Estis io pri falĉilo. Ke ne eblas doni falĉilon al li. Tia bubo distranĉus al si la aĥilajn tendenojn. Jen kiel li diris. Nu, nun tio ne plu ŝajnas grava. Per tiu frazo Svedberg tamen ekhavas alian ideon. Sed li devas prokrasti ĝin ĝis matene.

Vendrede matene li elserĉas telefonnumeron kaj butonas la numeron.

”Hallo, Frau Schulze? Good morning! Parolas Svedberg, sveda polico! Ĉu eblus mallonge interparoli kun via edzo? Jam for? Laboreje... Ĉu mi rajtus peti pri la numero tien?”

Ankoraŭ butonado, iom konfuza klarigo al sekretariino, kiu eble jes, eble ne lin komprenas, kaj finfine:

”Jes, mi petas!”

”Bonan tagon, sinjoro Schulze! Mi bedaŭras ĝeni vin... Svedberg, sveda polico... Mi havas nur etan demandon, por kompletigi. Ĉu vi permesas?”

”Bonvolu!”

”Kiam ni interparolis pri la murdilo, via falĉilo, vi menciis ke iu helpis vin pri ĝi. Kiu faris tion?”

”Estis loka bienulo, kiu spertas pri tiaj aferoj.”

”Jes, kaj lia nomo?”

”Karlsson. Estas tiu, kiu vendis la domon al ni. Li posedas multe da domoj kaj grandan terenon tie. Li kunportis la falĉilon por akrigi ĝin, kaj poste provis instrui al mi kiel falĉi. Vane, bedaŭrinde. Sed kial vi demandas? Ĉu la kazo ankoraŭ ne estas solvita?”

”Pardonu, sed kie li montris al vi kiel falĉi? Ĉu ĉe via domo?”

”Klare!”

”Kaj poste, ĉu li vidis, kie vi pendigis ĝin?”

”Mi ne memoras! Kia demando! Espereble vi tamen ne suspektas lin pri tiu terura afero!”

”Mi suspektas neniun. Baldaŭ la afero estos finita, kaj via helpo multe valoras. Kredeble vi post kelka tempo ricevos peton de germana polico lasi ĉe ili depozicion kun la sama enhavo, por ke ĉio estu formale korekta. Do, dankon, sinjoro Schulze, mi esperas ne plu ĝeni vin.”

”Ne dankinde!”

*

Tagmeze alvenas la kasedo. Svedberg aŭskultas ĝin unue sola, kaj preskaŭ nenion kaptas, tamen dank’ al la tajpita interpreto li rekonas la diraĵojn. Plej interesas lin la respondoj de la dua persono, sed pliparte ne eblas ion kompreni aŭ distingi. La voĉo aŭdiĝas tre mallaŭte kaj mistordite. En unu aŭ du lokoj la persono tamen laŭtigis la voĉon, kaj Svedberg paŭte murmuras ion al si mem.

Post lunĉo li renkontas Jankéus.

”Ĉu io pri la knabo?”

”Iu sociala asistanto trovis lian korpon en la haveno, en iu neuzata tenejo, kie foje restadas tiaj uloj. Mi parolis kun kelkaj aliaj junuloj, kiuj eventuale povus koni lin, sed neniu rekonas lian foton. Laŭ tio, kion ili respondas.”

”Do, aŭskultu kun mi la kasedon.”

Kiam Jankéus aŭdas la voĉon de Jespersen, li ridetas. Glutas la finon de la vortoj, diris tiu kopenhaga policinspektoro. Se temus nur pri la finoj, pensas Jankéus. Sed kiam venas unu el tiuj lokoj, kie la alia parolanto iom laŭtigas la voĉon, li petas:

”Denove tiun pecon!”

Svedberg retrobobenas kaj reaŭdigas la parton. Jankéus kapjesas:

”Jutlanda dialekto, li diris. Mi prefere dirus smolanda. Ĉi tie li diras Mej jam dejris! Nenejam! Ĉu vi aŭdas? Oni eĉ aŭdas la dikan so: dejriŝ. Tio estas nia vulpisto, je mil diabloj!”

”Bone. Do ni ekiru. Sed unue mi mesaĝos al la prokuroro. Mi proponas iri per du aŭtoj, kaj preni la vojon tra Emmaboda. Faru alian kopion de tiu kasedo, enŝlosu tiun ĉi en kirasŝranko. Kaj kunportu kasedilon!”


 

12. Ni trovos ŝin!

 

Denove Svedberg eniras la butiketon Ursino, ĉi-foje en akompano de Jankéus. La latuna sonorileto de la pordo anoncas ilian alvenon, kaj Mette Søbjerg aperas el malantaŭa ejo. Ŝi faras mienon de elreviĝo, kiam ŝi ekvidas la du policistojn.

”Mi bedaŭras, ni ne estas klientoj. Kiel iras la negocoj?” leĝeras Svedberg.

”Mi ne plendas”, respondas la butikistino neŭtrale.

”Nu, anstataŭ butikumi, ni devas aŭdigi al vi kasedon, se vi permesas. Bonvolu, Tom!”

Tom Jankéus metas kasedilon sur la vendotablon kaj ekfunkciigas ĝin. Li elektis parton de la kasedo, kie aŭdiĝas relative klaraj frazoj de la parolanto, kiu devas esti Brian Jespersen. Ambaŭ policistoj fiksas siajn okulojn al Mette, kiam aŭdiĝas la voĉo. Ĉi-foje ŝi evidente ne kapablas konservi sian kutiman kvieton kaj indiferenton. Ili vidas ŝin paliĝi, ŝia rigardo vagas tien-reen longe for. La voĉo de la kasedo eldiras sian ”kiel vi traktis ŝin, kion vi faris al Nille, ke vi devigis ŝin suĉi vin kiam ŝi estis nur eta infano! Kaj ne indas nei, mi scias, mi havas pruvon!” Mette Søbjerg tenas per ambaŭ manoj la randon de sia vendotablo. Ŝi nenion diras, sed ŝia vizaĝo elparolas teruron.

Jankéus bobenas al alia loko kaj denove aŭdigas la voĉon. Tiuloke ĝi eldiras: ”ankaŭ iu alia scias! Nille rakontis ankaŭ al alia!” Nun Mette sidiĝas kaj metas manon al sia buŝo. Svedberg faras signon al Jankéus haltigi la aparaton. Sekvas paŭzo. Neniu ion demandas, sed oni aŭdas la spiradon de Mette.

Kiam ŝi tamen nenion diras, Svedberg ekparolas tre trankvile, milde:

”Ni jam scias, kiu parolas en tiu kasedo. Ankaŭ kun kiu. Kaj pri kiu. Sed ni devas peti vin ankaŭ atesti pri tiuj aferoj.”

Nun Mette malfermas la buŝon, tamen ne por respondi, sed por demandi:

”De kie vi ricevis tiun?”

Svedberg afable respondas, tamen sen vere respondi:

”Nu, li evidente mem faris ĝin kaj konservis, kredeble por uzi, se necese. Eble oni povas diri, ke ĝi nun utilos al li. Sed bonvolu respondi niajn demandojn. Kiu parolas?”

Mette nur levas la ŝultrojn.

”Tio ne estas respondo. Bonvolu diri klare!”

Ŝi skuas la kapon.

”Vi certe komprenas, ke estos juĝafero. Vi estos vokita atesti antaŭ tribunalo. Tiam vi devos diri la veron. Sed vi faciligos la aferon, se vi jam nun respondos la demandojn de la polico.”

Silento.

”Kun kiu li parolas?”

La mieno de Mette ekhavas trajton de senespero, sed ŝi mutas.

”Pri kiu li parolas? Kiu estas Nille?

Mette metas la manon antaŭ siajn okulojn, sed neniu sono.

”Lastfoje: kiu estas la parolanto de la kasedo?”

Mette nun rigardas malsupren, kapjesas kaj finfine flustras:

”Jes. Estas li. Estas Brian.”

Svedberg atendas momenton, kaj poste diras:

”Bone, Mette. Mi devas peti vin fermi la butikon. Aliaj policistoj veturigos vin al Kalmar, al la policejo. Vi devos lasi depozicion en pli formala maniero. Sed tio ne daŭros longe, poste ni veturigos vin hejmen!”

La sinteno de Mette Søbjerg estas sufiĉe rimarkinda, laŭ la opinio de Svedberg. Ŝi devus kompreni, ke ŝi riskas esti arestita pro suspekto pri protektado de krimulo, eble eĉ pri kunhelpo al murdo. Tamen ŝi nenion diras, sed stariĝas kaj sekvas ilin eksteren al la dua policaŭto, kiu ekiras reen al Kalmar. Dume Svedberg kaj Jankéus pluiras suden per sia aŭto. Post malpli ol kvaronhoro ili staras antaŭ la pordo de Åke Karlsson. Ili sonorigas kaj frapetas, sed neniu respondas. Post kelkaj minutoj ili plupaŝas al la vulpejo, sed ankaŭ tiu ŝajnas senhoma. Tra la pordofendo ili aŭdas la blekadon de cento da vulpoj, sed neniu homo venas por malfermi. Ili rondiras ankaŭ al la aliaj konstruaĵoj, same vane.

”Bone, ni lasu tie ĉi iun por gardi. Diskrete, kompreneble. Ni devas kelkan tempon kontentiĝi per Mette.”

Svedberg telefonas por venigi gardanton, kaj tio daŭras preskaŭ horon. Poste ili povas reveni al la policejo por denove pridemandi la sfinksan Mette Søbjerg.

”Ĉu vi prenis lin?” estas ŝiaj unuaj vortoj, kiam ili revidas unu la alian. Ŝi daŭrigas sian kutimon prefere demandi ol respondi.

”Kiun?” diras Svedberg.

Sed ŝi nur paŭtas kaj sulkas la frunton. Ankaŭ la plua demandado malbone sukcesas. Ŝi ne volas ripeti la malmultajn vortojn diritajn en la butiko.

”Estas jam vespero! Mi devas reveni al miaj infanoj!”

”Kie ili estas?”

”La etuloj estas ĉe virino en Emmaboda, kiu vartas ilin dumtage. Katrine estas hejme, sola.”

”Do telefonu al ili kaj diru, ke vi venos malfrue.”

Ŝi parolas telefone kun la vartistino kaj kun la du etaj infanoj. Poste ŝi vane telefonas hejmen. Svedberg butonas ŝian numeron, por eviti malagrablajn surprizojn.

”Katrine ne respondas. Ŝi devis veni de la lernejo jam antaŭ horoj! Ĉu estas certe, ke vi kaptis lin?”

”Kiun?”

Sed Svedberg devas rezigni. Ne utilas persisti, kaj cetere lia ĉefa zorgo ne estas tiu ĉi rezistema danino, sed la ĉefa suspektato Åke Karlsson. Malkontente li sendas ŝin hejmen per policaŭto, ordonas ke unu policinspektoro restu ekster ŝia domo por gardi, kaj mem forlasas sian laborejon por hejme atendi la pluan evoluon de la kazo.

Li ne devas longe atendi. Je la naŭa vespere oni telefonas al li.

”Saluton! Parolas Willy Johnsson! Mi gardas ĉe tiu virino, kaj ŝi nun estas tute histeria. Ŝia filino ne revenis. Ŝi asertas ke iu kaptis ŝin, forrabis ŝin!”

”Mi parolos kun ŝi. Transdonu!”

La voĉo de Mette vere sonas tre ekscitite. Ŝi ripetas al Svedberg fojon post fojo sian maltrankvilon, eĉ senesperon:

”Ĉu vi ne kaptis lin? Kial vi ne prenis lin? Mi estas certa ke li forŝtelis mian Katrine!”

”Kial li forŝtelus ŝin?”

”Kial? Kial? Mi scias, ke li faris tion!”

”Kion vi pensas ke li faros al ŝi?”

”Mi ne scias! Forveturos kun ŝi... tenos ŝin... mi ne scias!”

”Kian utilon li havus de ŝi?”

”Utilon? Ĉu vi estas idioto? Ĉu vi ne aŭdis la kasedon?”

”Ĉu li jam antaŭe faris ion al ŝi, aŭ provis fari?”

”Ne, ne! Ŝi ĉiam estis ĉe mi! Sed nun ŝi estas for!”

”Ĉu vi suspektas, kien li iris, kien li prenis ŝin?”

”Mi ne scias!”

”Pensu! Vi konas lin!”

”Ne, ne... Ien malproksimen...”

”Ĉu al Kopenhago?”

”Eble... Jes, eble.”

Ĉu tiel li faris ankaŭ kun sia filino?”

”Kun Pernilla? Ne, ne, ŝi mem iris tien. Por eskapi...”

”Do, ni jam serĉas lin, kaj mi vastigos la serĉadon. Mi kontaktos la Kopenhagan policon. Se vi ekpensos pri io alia, aŭ se io okazos, telefonu al mi. Mi restos hejme, ĉar nokte mi ĉiuokaze nenion povos fari en la policejo. La policisto restos ĉe vi, kaj li havas mian hejman telefonnumeron. Voku kiam ajn! Ni trovos ŝin.”

Ni trovos ŝin. Facilas tiel diri, precipe en telefono, kiam ne necesas renkonti la rigardon de patrino kies dek-unujara filino malaperis. Svedberg restas hejme, kiel dirite, ĝis la sesa matene. Tamen li ne dormas dum tiu nokto.


 

13. Preskaŭ kiel homoj

 

”Mi nur nutras la bestojn. Tiuj ja devas manĝi. Alie ili manĝos unu la alian. Jes, certe, ili estas veraj diabloj. Preskaŭ kiel homoj.”

Svedberg staras ekster la vulpejo de Åke Karlsson. Estas griza sabatmateno kun malvarma vento. Antaŭ li staras Lasse Lund, la eta strangulo kun la incita kutimo ĉiam kaj ĉie aperi, klarigante sian filozofion.

”Manĝi oni devas, jes. Alie oni mordas aliajn. Jes, jen la vero. Jen la vero.”

”Ĉu vi kutimas labori ĉi tie?”

”Kutimas, kutimas. Plej ofte sur la herbejoj. En la arbaro.”

”Ĉu por Åke Karlsson?”

”Certe, certe. La mastro havas multe da tero. Multon por falĉi, multon por tondi, jes vere.”

”Sed ankaŭ en la vulpejo?”

”Kiam necesas, jes. Kiam necesas.”

”Kiel vi eksciis, ke hodiaŭ necesas?”

”Kiel? Li diris tion, la mastro. Li diris tion.”

”Kiam?”

”Kiam? Mi ja parolis kun li. Per la telefono. Jes, per la telefono. Li diris tion.”

”En kiu tago?”

”En kiu tago? En kiu tago? Hmm. Kiam ili kaptis la daninon! Jes, tio estas la vero. Mi diris al la mastro, ke ili kaptis la daninon. Finfine, mi diris, ili prenis la putinon. Jes. Tiam li diris, ke mi devas nutri la bestojn. Tion li diris.”

”Ĉu vi vidis policistojn ĉe ŝia butiko?”

”Ĉu vidis? Hmm. Mi vidis. Mi vidis. Ili kaptis ŝin, finfine. La danan putinon.”

”Do, ĉu tiam vi telefonis al Åke Karlsson?”

”Jen la vero.”

”Ĉu li diris, kial vi devas manĝigi la vulpojn?”

”Ĉu diris? Jes, li diris. Certe li diris. Li mem ne povas nutri ilin. Li devas zorgi pri aliaj. Jes, tion li devas.”

”Zorgi pri aliaj? Kiaj, kiuj aliaj?”

”Aliaj idoj. Ne vulpidoj, ne vulpidoj, sed putinidoj. Jes, li devas nutri la putinidojn, kaj mi la vulpidojn. Iu devas nutri ilin. Ĉiu devas manĝi, alie ili ekmordas. Jen la vero.”

Tio ĉi estas unu el la pli originalaj demandadoj en la labora sperto de Roger Svedberg. Sed ĝi estas ankaŭ unu el malmultaj demandadoj de tiu ĉi enketo, kiu kontribuas al la kazo. Kiam la strangulo nur pli kaj pli implikiĝas en sia vivo-filozofio, Svedberg pluiras al Madviken, la domo de Mette Søbjerg.

Tie li nenion gravan povas fari. Nova policisto transprenis la gardotaskon de sia antaŭulo, kaj tiu tasko momente konsistas ĉefe el zorgado pri la du infanoj, Henrik kaj Ditte. Kiam Svedberg alvenas, Mette sidas apatia sur seĝo, ĉenfumante, dum la policinspektoro prezentas al ŝiaj infanoj matenmanĝon. Kiel diris Lasse Lund, ”iu devas nutri ilin”. Svedberg deprimite reveturas urben.

Li kontaktas la Kopenhagan policon, sed sabate ŝajnas malfacile ricevi kompetentan helpon. Li telefonas al la hejmo de Tom Jankéus por diskuti kaj ricevi bonajn ideojn, sed tiu ne havas pli da tiaj ol li mem. Tagmeze la telefona deĵoranto de la policejo anoncas:

”Mi havas la Ministrejon por Eksteraj Aferoj. Estas io pri Åke Karlsson. Ĉu vi prenos?”

”Ministrejon? Åke Karlsson? Mi prenos!”

La ministrejo en formo de mola virina voĉo savas lin el lia paralizo:

”La polico de Pollando arestis svedan civitanon, Åke Karlsson el Långasjö, en via polica distrikto, suspektitan pri pedofilio. Kun li estis juna knabino sen pasporto, sed ŝajne sveda.”

”Kiel estas al la knabino? Ĉu ŝi estas en ordo?”

”Mi ne scias detalojn, bedaŭrinde, sed mi havas nomon kaj telefonnumeron de la pola polico en Poznań. Principe ni preferas ekstradicion, se la supozata krimo ne koncernas polan civitanon aŭ estis plenumata pliparte en Pollando.”

Se la supozata krimo ne estis plenumata pliparte en Pollando. Kia esprimo! Svedberg notas la faktojn, nomojn, numerojn. Poste li ekserĉas sian antaŭan helpantinon, Małgorzata Håkansson. Ŝi vere troviĝas hejme, okupita per preparado de naskiĝtaga torto por sia plej juna filino. Svedberg mallonge klarigas, kaj ŝi tuj lasas la torton atendi, por partopreni en tri-persona telefona interparolo kun la policejo de Poznań.

”La afero okazis tiel, ke iu eksterlandano aĉetis kafon kaj sandviĉon de kiosko en la urbeto Września proksime de Poznañ. Kiam li repaŝis al sia aŭto kun tiuj aferoj, infano pli-malpli falis el la aŭto kaj rampis trans la straton. Li ĵetis la kafon kaj sandviĉon, kaptis ŝin kaj enpuŝis ŝin en la aŭton. Malfeliĉe por li, sed feliĉe por la knabino, tio okazis antaŭ la okuloj de loka policano, kiu tuj suspektis krimon. Do nun ni tenas lin ĉi tie provizore, ĝis la esploro estos finita.”

”Aŭskultu! Nepre faru ĉion eblan por reteni lin. Li estas suspektita pri murdo, eĉ pri du murdoj! Ni petos ekstradicion.”

”Certe ni retenos lin. Ĉi tie oni suspektas pedofilion, kaj ni ĝuste nun havas kampanjon por purigi la respublikon de tia abomenaĵo.”

Svedberg havas vertiĝan senton, kvazaŭ li denove aŭdus la gurdadon de Åke Karlsson. La vortoj, kiujn sinjorino Håkansson interpretas por li, ŝajnas tro bone konataj. Sed li rekaptas la celkonscion:

”Kaj la knabino? Kiel ŝi fartas? Ĉu en ordo?”

”Nu, oni ankoraŭ ne povis fari veran esploron... tio estas, ginekologian esploron... Ŝi estas sufiĉe toksita de io, ni ne scias de kio, ĉu alkoholo, ĉu iu drogo. Sed ni prenis sangoprovon kaj atendas la rezulton.”

Svedberg terurite imagas, kiel la dek-unujara knabino devos suferi ginekologian esploron fare de iu fremda kuracisto, kun kiu ŝi eĉ ne kapablas komuniki. Li diras:

”Ĉu eblas paroli kun ŝi telefone? Ĉu ŝi jam parolis kun sia patrino?”

”Ni eĉ ne scias kiu ŝi estas! Ŝi balbutis iun nomon, atendu... jen – Katarina Sobjeg aŭ io simila. Sed trovigas neniuj dokumentoj.”

”Estas ŝi. Katrine Søbjerg. Mi donos al vi telefonnumeron. Ĉu vi helpos ŝin telefoni al sia patrino? Jen mi havas: unue kvardek ses por Svedio, poste kvar sep unu, poste ses du sep kvar kvar. Ĉu vi kaptis?”

Roger Svedberg atendas la ripeton de la numero pole, kaj finas la interparolon. Poste li denove vokas la Ministrejon por esplori kiel procedi pri formala peto pri ekstradicio. Li timas ke tio ĉi estos komplika kaj longdaŭra afero.

*

Estas merkredo. Svedberg sidas en la hejmo de Mette Søbjerg kaj interparolas kun la ĵus hejmenveninta Katrine. Apude sidas Mette, kiu reakiris iomete de sia antaŭa forto, kaj polica inspektorino Vivianne Ljunggren. Oni ne faras formalajn demandadojn kun dek-unujaraj infanoj, sed eblas iom interparoli en ĉeesto de la patrino.

”Mi jam rakontis al tiu psikologo, aŭ kio ŝi estas!” diras Katrine.

”Jes, mi scias. Vi ne bezonas ripeti ĉion. La plej grava estas, ke vi estas sana kaj sekura. Mi jam komprenis, ke vi estis tre saĝa kaj ankaŭ kuraĝa. Se estas en ordo por vi, mi ŝatus aŭdi nur kelkajn aferojn. Unue, kiam sinjoro Karlsson venis ĉi tien, kion li diris kaj faris, por ke vi venu kun li.”

Katrine honte rigardas sian patrinon kaj murmuras:

”Li diris, ke Panjo foriris, kaj li veturigos min al ŝi.”

”Do kion vi faris?”

”Mi telefonis al la butiko, sed Panjo ne estis tie.”

”Kaj poste?”

”Li diris, ke mi venu kun li. Sed mi volis telefoni al Sonja. Kaj tion li ne permesis.”

”Kiu estas Sonja?”

”Ŝi estas tiu, kie Henrik kaj Ditte estas dumtage. En Emmaboda.”

”Jes ja! Ĉu li malpermesis al vi telefoni tien?”

”Jes. Tiam li diris, ke mi atendu en la sofo, kaj li preskaŭ puŝis min tien, kaj tenis mian brakon rekta. Poste li pikis mian brakon per injektilo.”

”Kaj...?”

”Mi nenion memoras. Nur kiam mi vekiĝis en la aŭto. La aŭto haltis, kaj li eliris. Mi malbonfartis, mi bezonis vomi. Do mi provis iri eksteren el la aŭto, sed mi ne povis paŝi. Tiam li reportis min en la aŭton. Poste mi aŭdis ke li parolas germane al iu, kaj li diris, ‘mia filino estas malsana’, mi pensas.”

”Ĉu vi lernis la germanan en la lernejo?”

”Ne, ne. Sed Holger, li estas iu germana knabo, li instruis al mi kelkajn vortojn, kaj mi diris al li svedajn kaj danajn vortojn.”

”Bone. Do, kion vi poste faris?”

”Mi denove malfermis la aŭtopordon kaj provis eliri. Mi falis sur la straton, kaj tiam mi kriis, ke li ne estas mia patro. ‘Nix mein Vater!’ mi kriis. Poste alvenis pli da homoj, kaj mi pensas ke ili kaptis lin. Mi ne memoras tre bone.”

”Ĉu vi sciis, kie vi troviĝas?”

”Mi pensis en Germanio. Daŭris tre longe ĝis mi komprenis, ke estas Pollando.”

”Do vi sciis, ke vi longe veturis?”

”Ne, mi ne sciis. Mi dormis la tutan tempon. Sed mi tuj sentis, ke estas eksterlande. La domoj estas tute aliaj. Kaj estas alia odoro.”

Roger Svedberg ridetas. La knabino impresas esti tre mense forta, malgraŭ sia eta, fragila figuro. Iomete kiel sia patrino.

Poste li turnas sin al tiu:

”Mette, morgaŭ ni venigos vin denove al la policejo por fari formalan depozicion. Lastfoje la rikolto estis malabunda. Tiuj aferoj vere gravas, kredu min. Baldaŭ espereble ni ricevos lin el Pollando, la juĝproceso povos okazi, kaj vi estos grava atestanto. Ĉu en ordo?”

”Kiel vi volas”, respondas Mette, sed kun sia malnova tono, neŭtrala kaj indiferenta.

*

Sed ne okazas tiel, kiel Roger Svedberg volas. Kiam la policaŭto ĵaŭde alvenas por veturigi ŝin al la policejo, Mette Søbjerg estas for, kaj same ŝiaj tri infanoj. Neniu ion vidis, nek aŭdis, kiel kutime. Sonja Andersson, la vartistino en Emmaboda, povas nur raporti, ke Mette hodiaŭ ne alvenis kun la du etaj infanoj, kaj ke ŝi ne respondis telefonalvokon.

”Tio ĉi estas murdenketo de malaperantoj”, pensas Svedberg. ”Nur la murditoj restas.”


 

14. Lama ĉeno

 

Pasis du monatoj de la murdo de Brian Jespersen. La interŝtataj rilatoj rabis sian tempon, sed nun Åke Karlsson troviĝas denove en Svedio, pli precize en la arestejo de Kalmar, arestita pro suspekto pri du murdoj, kontraŭleĝa limigo de homa libereco – tio estas la forŝtelo de Katrine – korpa mistraktado – tio estas la injektado de heroino en ŝian vejnon, kaj perado de narkotaĵoj. En Pollando li estas suspektata pri kontraŭleĝa transpaso de la ŝtatlimo, ĉar li kaŝe enveturigis la knabinon sen pasporto, sed oni konsentis transdoni lin al svedaj instancoj pro la pli severaj krimoj okazintaj en Svedio. En Pollando troviĝas ankaŭ suspekto pri preparo al seksa misuzo de infano, sed tiun enketon oni transdonis al la sveda polico, ĉar la eventuala krima ago ‘estis iniciatita kaj en sia precipa amplekso plenumata ekster la teritorio de la Pola Respubliko’.

Intertempe Tom Jankéus pasigis multajn horojn studante la ekonomiajn aferojn de Åke Karlsson. Li trovis plurajn firmaojn registritajn en lia nomo, sed la rilatoj inter ili, kaj la karaktero de iliaj enspezoj kaj elspezoj, ankoraŭ restas labirinta mistero. Li trovis kelkajn elprenojn de mono, kiuj koincidas kun kelkaj el la pagoj al la konto de Jespersen. Sed ne eblas diri, ke la afero estas perfekte klara.

Svedberg kaj Jankéus kune komencas pridemandi la suspektaton. Svedberg scias, ke estos malfacile superruzi la vulpiston. Li rigardas slipon, kie li notis liston da temoj, kiujn necesos pritrakti. Sed li ankoraŭ ne decidis kie komenci. Li improvizas:

”En via batalo kontraŭ la ŝlimo, kiel vi kutimas diri, vi evidente lernis iomete pri diversaj drogoj, ĉu ne?”

”Precipe pri la tragikaj sekvoj de la sklaviĝo.”

Li scias, ke li estas suspektata pri narkotaj krimoj, tamen li konservas la malnovan edifan lingvaĵon. Svedberg daŭrigas:

”Ĉu ankaŭ pri dozoj?”

”Mi ne komprenas.”

”Vi scias precize kiel grandan dozon da heroino toleras infanoj de diversa grandeco, kaj kiel grandan ili ne toleras.”

”Ne, tiel detalajn sciojn mi ne havas. Sed mi vidis, ke eĉ malgrandaj dozoj iom post iom katenas la liberan volon kaj aspiron de la animo.”

Karlsson ankoraŭ ne scias, ke oni retrovis la knabon Jimmy mortan. Sed li montras neniun maltrankvilon aŭ scivolemon.

Svedberg saltas al alia temo:

”Kial vi forveturis?”

”Mi venis hazarde al la hejmo de Mette Søbjerg, kaj konstatis, ke ŝi denove refalis. Mi ja sciis, ke tio povos okazi, kaj mi sciis, ke mi devos esti preta ĉiam rekomenci. Se oni permesos al mi tion. Sed ĉi-foje la afero estis pli abomena, pro la stato de Katrine, la filino.”

”Kiu stato?”

”Nu, vi jam scias! Mette evidente ne nur mem sinkis denove al la fundo, sed kuntrenis tien ankaŭ nian filinon. Katrine estis tute ebria de iu drogaĉo. Do, mi decidis, ke la sola eblo estas komenci pri ŝi. Se mi komencus pri la patrino, tiam la infano dume pereus.”

Svedberg suspiras kaj interŝanĝas rigardon kun Jankéus. Karlsson vere estas digna kontraŭulo! Li ne nur defendas sin, li ofensivas!

”Vi diris ‘nia filino’, se mi aŭdis ĝuste. Ĉu tio signifas...?”

”Jes. La knabino estiĝis kiam mi provis savi mian filinon, mian grandan filinon, Pernillan. Tiam mi multe rilatis kun Mette, kiu estis la sola amikino de Pernilla. Ja mi estis vidvo de pluraj jaroj... Mi eĉ pensas, ke la infaneto, do Katrine, estis tiu kiu savis la vivon de Mette. Fakte, mi jam ofte vidis tion. Se iu kompatinda ulino gravediĝas, ŝi ofte povas levi sin el la marĉo, pro la bebo! La infaneto, kiun ŝi naskos, povas savi ŝin!”

”Bela ideo. Sed kiel savas vi la knabojn? Ilin ne eblas gravedigi!” enŝovas Jankéus. Karlsson tamen neglektas lian pikon.

”Do, vi komprenas, ĉu ne? Mi ne volas ke la tragedio de mia vivo ripetiĝu. Mi perdis mian unuan filinon, por la dua mi pretas oferi ĉion!”

”Tamen vi antaŭe ŝajne ne montris tion. Aŭdas mi unuafoje, ke vi estas ŝia patro. Mette neniam menciis tion”, Jankéus seke konstatas.

”Mette estas rimarkinda virino. Ŝi volas mem zorgi pri la infanoj. Mi do restis en la fono, helpis pri mono ktp. Tiu ŝia butiko ja ne donas grandan profiton. Sed por mi gravas, ke la knabino havu sian patrinon. Mia unua filino perdis sian patrinon tro frue. Ankaŭ tion mi ne volas ripeti.”

”Kiel mortis via edzino?” demandas Svedberg.

”En akcidento. Ŝi dronis.”

”Kie? En la lago?”

”Ne, ne. Ŝi falis de pramo. Sur la Balta maro, en malbona vetero.”

”Ĉu vi ĉeestis?”

”Mi kaj Pernilla dormis en kajuto. La knabino havis ses jarojn. Mia edzino nokte iris supren sur la ferdekon. Eble ŝi malsanis, mi ne scias. Matene ŝi estis for. Oni neniam retrovis ŝin.”

Svedberg eluzas la okazon por fari ambiguan demandon:

”Kien vi iris?”

Sed Åke Karlsson ne distriĝas:

”Kiam? Ĉu tiufoje? Aŭ kun Katrine?”

”Kun Katrine. Se ŝi estis jam toksita, kiel vi asertas, kial ne iri al hospitalo?”

”Mi sciis, ke en Svedio mi havas neniun rajton kiel ŝia patro. Oni simple redonus ŝin al la patrino, negrave ĉu tiu kapablas protekti ŝin kaj sin mem aŭ ne. Mi bezonis provizoran restadejon, por garantii ke Katrine ne kaptiĝu de la diablo.”

”Pli precize kie troviĝas tiu restadejo?”

”Mi intencis vojaĝi, ne resti en fiksa loko.”

”Kion postulis Brian Jespersen, kiam li aperis ĉe vi ĉi-somere?” Svedberg ne ŝanĝas sian konversacian tonon, kvankam li neatendite saltas al alia punkto de la listo.

”Mi ne komprenas vin. Pri kiu vi parolas? Jespersen, ĉu tio ne estas la murdito?”

Svedberg ĵetas rigardon al Jankéus, kiu funkciigas redaktitan kopion de la kasedo. Karlsson aŭskultas kun ŝajna intereso, sulkas la frunton kaj post kelka tempo kapneas kun bedaŭra mieno dirante:

”Kio estas tio? Mi eĉ ne unu vorton komprenas!”

”Tamen pasigis vi sufice da tempo en Kopenhago, sur la putinaj stratoj. Kiel vi komprenis tiujn homojn?” Denove Jankéus prenas la taskon piki.

”Kiel mi komprenis? Nu, kun iom da peno, mi povas kompreni la danan lingvon. Ĉu tio estis la dana?”

”Jen alia lingvo”, diras Jankéus kaj denove ekfunkciigas la kasedilon. Aŭdiĝas laŭtigita fragmento el la vortoj de la alia parolanto. Tiu loko, kie Karlsson, se estas li, prononcas ‘mi jam diris, neniam!’ Karlsson aŭskultas ankaŭ tion kaj kapneas.

”Vi ne rekonas?”

”Ne, mi bedaŭras.”

”Tio estas normala. Oni kutime ne rekonas la propran voĉon sur bendo.”

Karlsson elĵetas mallongan ridon al Jankéus, kaj poste turnas sin al Svedberg, kvazaŭ por serĉi pli seriozan homon.

”Mi ne komprenas la ŝercojn.”

”Ne estas ŝerco. Ni ĵus aŭskultis vin rifuzi la ĉantaĝon de Jespersen. Tamen vi ne rifuzadis. Almenaŭ okfoje vi pagis al li dek mil svedajn kronojn, por ke li ne malkaŝu, ke vi sekse misuzis vian unuan filinon, Pernillan. Ankaŭ ne estas ŝerco ke vi mortigis lin ĉe la domo de gesinjoroj Schulze. Kion li tiufoje postulis de vi? Kion li minacis malkaŝi?”

Åke Karlsson dum kelkaj sekundoj restas silenta. Nur eta grajno da maltrankvilo ekbrilas en liaj okuloj, sed poste lia mieno sereniĝas:

”Pardonu min, sed vi evidente fantazias. Mi neniam renkontis la viron, ĉiuokaze laŭ mia scio. Se tiu sonbendo, kiun mi ne komprenas, vere enhavas tiajn akuzojn, tio estas nura infanaĵo. Tamen, eble mi ne surpriziĝu. Ne estas la unua fojo, ke homaj vrakoj sur la fundo de la strata defluilo turnas sin kontraŭ mi kaj provas iel vundi min. Sed mi ĉiam pensas, ke tiuj provoj originas en ilia malespero. Ni ne kondamnu ilin, ni devas pardoni kaj helpi!”

La listo de Svedberg havas ankoraŭ multajn punktojn, sed li preferas lasi la kasedan prezentadon resti finalo por hodiaŭ. Li silentas dum kelka tempo, poste anoncas ke la demandado provizore estas ĉesigita.

*

”Ni ne ŝancelos lin. Havas ni nenion, kio movos lian maldekstran brovon eĉ unu milimetron!”

Jankéus pesimismas, kaj Svedberg emas konsenti. Ilia kazo baziĝas sur longa vico de indikoj, kaj sur atestoj de personoj malaperintaj. Nenio vere firma. Ĉu entute eblas, ke li estos kondamnita, aŭ ĉu li glitos tra la maŝoj?

Oni daŭrigas la pridemandadojn, sed senrezulte. La juĝisto permesas ankoraŭ tritagan areston antaŭ ol prezenti akuzon, sed la prokuroro hezitas prezenti leĝan akuzon sen pli stabila fundo. ”La kazo konsistas el ĉeno el indicoj, kiu bedaŭrinde lamas”, li plendas. Svedberg mordas al si la lipon por ne demandi kiel ĉeno povas lami.

Tute neatendite aperas nova ĉenero, denove el Pollando. Svedberg iam havas la senton kolekti pecojn de puzloludo, sed ĉiu peco venas de aliloke. Tiu ĉi peco ŝajnas grava, sed ne estas facile vidi, kie ĝi konvenas. Eble ankaŭ la puzlo lamas.

La polico de Poznañ sciigas, ke oni trovis eksan kontraŭleĝan fabrikon de amfetamino en iu loko nomita Konin. Neniu narkotaĵo, neniu homo, sed klaraj spuroj, ke oni forlasis ĝin antaŭ nelonge. Oni trovis ankaŭ rimedojn por kontrabandi la narkotaĵon, kaj tiuj rimedoj estas seĝoj. Lignaj, remburitaj brakseĝoj el pino, ”de skandinava stilo”, kiel asertas la dokumentoj. Oni faksas eĉ fotojn de la koncernaj seĝoj, kun detala bildo pri kaŝita poŝo en la remburaĵo.

”Se tio ĉi iel helpos nin, estos vera hazardo!” komentas Jankéus. Sed ili akiras permeson traserĉi la meblostokejon de Åke Karlsson, kaj tuj trovas identajn seĝojn. Sen poŝoj en la remburaĵoj, tamen la ĉeneroj ŝajnas iel kunkroĉiĝi. Kvar viroj pasigas plurajn horojn traserĉante ĉiun seĝon de ”skandinava stilo”, trovante nenion.

”Li havas iun alian ejon, kien ili metas tiujn seĝojn kiuj entenas la varojn. Sed kie?”

”Jes, kie? Kaj kiel ili scias kiuj seĝoj estas la ĝustaj?”

Oni serĉas ian markon, sed laŭ la fotoj ne eblas vidi tian. Svedberg havigas al si mapon pri Pollando, kaj konstatas ke Września, la loko kie Karlsson estis kaptita, situas proksime de Konin kaj sur la vojo al tiu loko, se oni venas el Svedio. Denove la ĉeneroj kuntuŝiĝas.

Matene la dekan de septembro Tom Jankéus aperas en la ĉambro de Svedberg kun petola mieno.

”Holger ricevis poŝtkarton”, li anoncas.

Svedberg suspiras. La humuro de Jankéus foje estas iom tro stranga. Sed subite lia rigardo firmiĝas, kaj li demandas:

”Holger? La knabo Schulze? De kiu? Kaj kiel vi scias?”

”De lia somera amikino. Ĉu vi ne vidis ilin en la boato? Beleta paro! Nu, mi pensis, ke ili eble estas plumamikoj, kaj telefonis al Hamburgo. Bone, Katrine efektive sendis al sia amiketo poŝtkarton, dirante mi ne scias kion, eble ke ili renkontiĝos iam, sen adreso, sed stampita en Odense.”

”Odense? En Danio, ĉu ne? Do, ni petu helpon de la polico tie. Sed ŝajnas iom malfacila tasko trovi ilin, se ili volas kaŝiĝi.”

”Ne, la polico ne estas bona.”

Svedberg rigardas sian kolegon, la policinspektoron Tom Jankéus, kiu ŝajne sen ironio elbuŝigis la simplan frazon ‘la polico ne estas bona’.

”Do, kiu estas pli bona?”

”La sola persono, ŝajnas al mi, kiu libervole, proprainiciate helpis al ni en tiu ĉi kazo. Kiu krome loĝas en Odense. Ĉu vi senilas?”

”Prefere diru. Kvizon vi povas aranĝi en liberaj horoj!”

”La maljuna damo Tove Jespersen.”

”Ej! Mi estas senila!”

”Se vi insistas.”

”Do, ni parolu kun ŝi!”

”Jam farita. Hieraŭ vespere mi havis tre interesan telefonan interparolon kun ŝi.”

”Bone... ĉu ili troviĝas tie?”

”Mi ne demandis.”

”Vi ne demandis?”

”Necesas iom da delikateco. Kiel dirite, mi interparolis kun ŝi, klarigis kiel statas la kazo. Ke ni vere bezonas la ateston de Mette. Mi eĉ voĉlegis al ŝi pecojn el nia demandado kun Åke Karlsson...”

”Vi voĉlegis? Sekretan materialon el la enketo?”

”Jes, ekzemple tiun pecon kie li klarigas, kiel li volis savi sian filinon Katrine el la ŝlimo. Mi pensis, ke tio povus utili.”

”Hmm... Kaj?”

”Ĉi-vespere parolos mi denove kun sinjorino Jespersen. Mi esperas ke ŝi denove helpos nin!”

*

”Ĉe Jespersen!”

”Bonan vesperon, sinjorino Jespersen! Parolas Tom Jankéus denove, la policisto el Kalmar!”

”Saluton!”

”Ĉu vi havis okazon paroli kun Mette?”

”Jes, mi parolis kun ŝi. Kaj sub certaj kondiĉoj, ŝi eventuale povos helpi vin.”

”Bone, mi esperis tiel! Kiaj kondiĉoj?”

”Nu, ŝi ne volas iri al Svedio. Ĉu eblas fari tie ĉi la atestadon?”

”Mi aranĝos tiel ke eblos.”

”Bone. Plue ŝia adreso kompreneble devas esti protektata.”

”Jes, tio ne estos problemo.”

”Do, se plaĉas al vi, ŝi staras apud mi. Vi povas paroli rekte kun Mette.”

”Jes, bonvolu!”

”Halo’. Parolas Mette.”

”Saluton, Mette. Jen Jankéus. Ĉu ĉio en ordo?”

”Ni ankoraŭ vivas.”

”Feliĉe! Do, laŭ la sinjorino, vi pretas lasi depozicion ĉe la dana polico. Mi aranĝos tiel, ke tio sufiĉos. Ni bezonos vian rakonton pri tio, kion Pernilla diris pri sia patro en Kopenhago, kaj kion Brian diris al vi en via butiko. Ĉu vi havas ankoraŭ informojn pri kio okazis en la tago de la murdo?”

”Jes, mi havas. Li pruntis... Åke pruntis mian boaton. Li ne klarigis kial, sed reveninte li diris, ke mi devas nenion mencii pri tio al iu homo. Poste li forprenis la sparkilon de la motoro, kaj devigis min diri, ke la motoro paneis antaŭlonge. Mi sciis nenion pri la kialo, nur pli malfrue, kiam mi aŭdis pri la murdo, mi komprenis.”

”Bone. Tion ĉi ripetu antaŭ dana polico.”

”Jes. Sed... estas ankoraŭ unu afero. Kiun Brian menciis en la butiko. Tiu polo...la konato de Brian... ĉu Nowak? Li malkaŝis al Brian, kie ili konservas la aliajn meblojn, la plenajn. Estas iu malnova fojnejo de Åke, sed en dezerta loko. Proksime de vojkruciĝo en Fåglasjö, li diris. Mi ne volis ekscii tion, sed li trudis al mi. Li volis ke ni kune postulu grandan sumon de Åke. Mi rifuzis, kompreneble.”

”Vojkruciĝo en Fåglasjö. Trovos ni. Se vi pensos pri io alia, ne hezitu kontakti min! Dankon, Mette! Ĝis revido!”

”Mi esperas ke ne.”

”Bone... Do, ĉion bonan!”

Jankéus tuj telefonas al Svedberg kaj salutas lin per la gajaj vortoj:

”La ĉeno ĉesis lami!”

En la sama vespero oni elserĉas la fojnejon, gardas ĝin dumnokte, kaj matene akiras permeson traserĉi ĝin. Troviĝas nur deko da seĝoj ene, ĉiu kun kaŝita poŝo, kaj en ĉiu poŝo kelkcent gramoj da amfetamino.


 

15. Ne plu bezonata

 

En decembro fine okazas la juĝproceso. Svedberg kaj Jankéus ne plu havas ligon al la kazo. Novaj krimoj, novaj krimuloj okupas iliajn tagojn. Ili legas pri la proceso en la lokaj ĵurnaloj, kiel ĉiuj homoj. Dum kelkaj tagoj la detaloj plenigas plurajn paĝojn. La prokuroro rezignis akuzon pri la morto de Jimmy Robertsson. Kredeble mankas sufiĉaj pruvoj. Murdo de Brian Jespersen, perado de narkotaĵoj, rabo kaj mistrakto de infano, jen tamen listo de akuzoj, kiu ŝajnas sufiĉa. Sed ĉu la tribunalo estos konvinkita?

En la policejo oni rilatas al juĝprocesoj kiel al fremda mondo, kaj kutime priparolas ilin kun cinika kaj sarkasma tono. La ĝenerala sinteno estas, ke el la laboro kiun la polico kun peno plenumas, en la tribunalo rezultas preskaŭ nenio. Juĝistoj kaj advokatoj ŝajnas esti kreitaj ekskluzive por ruinigi tion, kion policistoj konstruas.

Kiam post du semajnoj prezentiĝas la verdikto, dekjara malliberigo de Åke Karlsson, la proceso ne plu estas novaĵo kaj ricevas nur notican grandecon en la gazetaro.

”Dek jarojn ferios li je ŝtata kosto”, komentas Jankéus legante la noticon en la polica lunĉejo. ”Do havos li okazon savi kelkajn animojn el la koto.”

”Pli kredeble li establos prizonan filion de sia komerca firmao”, supozas Svedberg.

”Ĉu vi pensas, ke la malliberuloj bezonas vulpofelojn? Aŭ seĝojn de skandinava stilo?”

”Nu, eble ne. Sed ili certe aprezos la remburaĵon. Amfetaminon de internacia stilo.”

*

En la dana Odense la proceso estas menciata unufoje en Fyens Stiftstidende, loka ĵurnalo, ĉefe pro tio ke la murdito estis homo el la provinco ĉirkaŭ tiu urbo. La notico tamen ne enhavas multe da detaloj, kaj oni tute ne mencias la gravan ateston de Mette Søbjerg, kiu eble estis decida por la verdikto. Inter la legantaro sendube troviĝas almenaŭ unu, kiu tre kontentas pri tiu manko de informo.

La Hamburga gazetaro ne mencias la kazon. Nur en la sekva somero Holger ekscias pri la verdikto. Plian poŝtkarton de Katrine li neniam ricevos. En la aĝo de dek du jaroj, novaj amikoj rapide anstataŭas la malnovajn, sed tiusomere, en la arbaro ĉirkaŭ la lago Törn, li trovas neniun. Post la malaperinta familio Søbjerg maljunula paro ekloĝas en Madviken, kaj aliajn infanojn li ne konas en la ĉirkaŭaĵo.

Sinjoro Schulze povus, se li volus, rericevi sian falĉilon de la polico. Ĝi ne plu estas bezonata kiel pruvaĵo. Sed li rezignas pri ĝi. Ankaŭ por li ĝi ne plu estas bezonata.

 

 

 


 

Glosoj:

 

AC André Cherpillod: NePIVaj vortoj, 1988.

EV Ebbe Vilborg: Ordbok Svenska-Esperanto, 1992.

JR Josef Rumler: Abunde kaj redunde, 1986.

NPIV Nova Plena Ilustrita Vortaro, 2002.

PIV Plena Ilustrita Vortaro, 1981.

 

akĉento NPIV           aparta prononco fremda aŭ dialekta

biĵuterio AC            juveletoj, ornamaĵoj

brikabrako PIV       miksaĵo de malnovaj brokantaj objektoj

ĉarelo NPIV             ĉareto kun forko aŭ platformo por levi varojn

ĉipa NPIV                malmultekosta

doso  AC EV             skatoleto, kutime el lado

ekstradicio PIV       transdono de krimulo al alia lando

Elsinoro  PIV          dana urbo Helsingør

eratika PIV             translokita de glacio aŭ alia naturforto

faksi NPIV                telefaksi

fortisimo JR           maksimumo de laŭteco

Fueno AC EV           dana insulo Fyn

lakuno PIV             vaka loko, malplenaĵo

Mercedo              germana aŭto Mercedes

obsoleta               ne plu valida, ne plu uzata

pedofilio               seksa direktiĝo de plenkreskulo al infanoj

retpoŝto                elektronika perkomputila komunikado

Selando AC EV         la dana insulo Sjælland, sur kiu situas Kopenhago

Skanio AC EV           la plej suda provinco de Svedio, Skåne

Smolando EV         provinco en sud-orienta Svedio, Småland

Sundo PIV              la markolo inter Danio kaj Skanio

telefaksi EV NPIV       telekopii, sendi per telefonreto kopion de dokumento

 

 

 




Reen al:


Tekstoj de Sten Johansson


Sezonaj krimromanetoj


Sten Johansson