Frotvundo

 

Anna ĝemetis levante la dorsosakon, dirante al si ke ĉiutage de nun ĝi iomete malpeziĝos. Sed tio ne helpis. La rimenoj daŭre tranĉis ŝiajn ŝultrojn.

”Ni povos sekigi la ŝuojn en la gastejo”, diris Jakob kiam ŝi glitstumblis en flako. ”Tamen estos pli seke kiam ni atingos pli alten.”

Post kvin kilometroj ŝi eksentis doloron ĉe la kalkanoj, sed tiam jam estis tempo por paŭzo. Jakob kuiris pulvoran supon kaj distribuis po kvar pecojn da krakpano.

Sekvis tri kilometroj da deklivo supren. Ili forlasis la malgajan picearon kaj venis inter torditajn betulojn kun flaviĝintaj folioj. Tie ĉio ŝajnis pli tolerebla. Poste ĉesis la arboj kaj kreskis nur arbustoj en ĉiuj aŭtunaj koloroj. Ruĝis la folioj de montaj ursoberoj, verdis tiuj de korvoberoj, oranĝis nanbetuloj, purpuris marĉmirteloj kaj pale flavis salikoj. Sed nun ŝiaj piedoj jam doloregis.

”Jen la plej bela tempo en la montaro”, diris Jakob. ”Ĉu ne?”

”Eble jes. Sed miaj ŝuoj iomete frotas min.”

”Vi devas zorgi ke la ŝtrumpoj ne havu faldon.”

Ŝi ja zorgis. Plurfoje ŝi haltis por ĝustigi ilin kalkane, tamen tio ne helpis. Do ŝi plupaŝis laŭ sia kapablo. Ŝi ne volis inciti lin. Li estis ege dolĉa, kiam ĉio fluis glate, sed se io implikiĝis, li tuj iĝis fulmotondro. Se ŝi implikiĝis en io. Tamen ĉi-montare okazos nenio tia. Ili estos duope dum tuta semajno.

La lasta kilometro estis terure turmenta. Ŝi ne imagis, kiel ŝi alkutimiĝos. Ĉiu paŝo bruligis ŝin kiel fajro.

Poste ŝi kuŝis surlite kun la kruroj alte, tamen ĉiu pulsobato doloris al la piedoj. Jakob devis hejti kaj kuiri. Tio cetere ne estis granda arto – kirli iom da pulvoro en akvo.

”Ĉiuokaze la akvo bongustas”, ŝi diris.

Ŝi eble tro maldankemis al Jakob. Li devis mem enporti akvon kaj brullignon, kaj krome kuiri. Ili estis solaj en la dometo.

”Ĉi tio ne aspektas bele”, diris la mastro pri ŝia frotvundo. ”Vi devus antaŭe pansi. Nun ne eblas fari multon, krom teni ĝin pura.

Li estis ventmordita kvindekjarulo, tordita kiel betulo. Lia nomo estis Erik, kaj onidire li mastris ĉi tie de pratempe. Li venis por enkasigi la pagon sed restis iom por babili.

Super la fera forno pendis iliaj ŝuoj. De temp’ al tempo guto eksiblis sur la fornoplato.

”Mi ne povos marŝi morgaŭ, se la piedoj restos tiaj”, Anna diris.

La mastro kaptis ŝian dekstran piedon kaj levis ĝin por ekzameni la vundon.

”Ŝajnas tiel”, li diris kaj singarde lasis ĝin.

Ŝi ree menciis la aferon post lia foriro. Sed Jakob ne volis diskuti ripozan tagon.

”Ni havas nian marŝoplanon, kaj ne eblas ja ŝanĝi ĝin jam en la unua tago!”

Antaŭ ol endormiĝi Anna pensis pri la neokazinta vojaĝo. La semajno sur Kos kun amikino. Estus bonege, sed eble ŝi pravis nuligi ĝin. Li telefonadus ĉiuvespere por ekscii kion ŝi faras. Bone, en la komenco ŝi estis flatita ke li tiel ĵaluzas. Sed poste tio iĝis iom ĝena.

 

”Komprenu finfine, Anna. Ne eblas ĉiuloke resti tagon por ripozi. Ni atingus nenien!”

”Sed mi ne povas piediri!”

Jakob rigardis ŝiajn frotvundojn kaj suspiris.

”Do surmetu pretpansaĵon kaj krome eble duoblajn ŝtrumpojn. Vi certe alkutimiĝos, ĉu ne?”

”Duoblajn ŝtrumpojn!” Anna elsnufis. ”Ĉu vi estas freneza? Tio eĉ pli damaĝus! Sendube vi aŭdis la mastron diri, ke jam tro malfruas.”

”Ĉu tro malfruas? Kiom li scias? Ĉu vi forgesis, kial ni venis ĉi tien? Ĉar vi volis ekzerci vin kaj iom maldikiĝi!”

”Nu, mi certe ne dikiĝos de tiu diabla krakpano!”

”Ni ja interkonsentis pri la porcioj.”

”Tamen eblas aĉeti manĝaĵojn ĉi tie! La mastro havas provizon.”

”Ĉiam la mastro! Eble vi intencas plipeziĝi je kelkaj kilogramoj? Nu, mi ne restos ĉi tie. Mi pakos, do ni pretos por ekiri post duonhoro.”

Ŝi pensis ke li neniam faros tion. Kiam li malaperis sur la ponto trans la riveron, ŝi supozis, ke li ne estas serioza. Sendube li simple starados tie dum kelka tempo, kaŝite malantaŭ la flavaj betuloj. Kaj poste li revenos al la gastejo. Al ŝi.

Do ŝi atendis duonhoron. Horon. Sed vane. Ŝi ne povis digesti, ke li foriris lasante ŝin sola.

 

Posttagmeze venis pliaj gastoj. Lagopoĉasantoj. Lennart, kvardekjarulo kun barela ventro, Tobias, aknoplena sed muskola deksepjarulo kaj ilia hundo Katja. Ili jam akiris sakplenon da lagopaj brustoj.

Lennart ekis kuiri kelkajn el la brustaĵoj. Li farunis ilin, fritetis en multe da butero kaj surverŝis duonlitron da densa kremo. Poste ili boletis dum kelka tempo. Kaj li kuiris terpometojn de la regiono kaj malfermis bokalon da vakcinioj. Kiam la manĝo estis preta, Tobias alportis dosojn da biero. Simple ne eblis rifuzi, kiam ili invitis Annan al vespermanĝo.

”Kiel statas viaj kalkanoj, knabineto?” scivolis la mastro venante kun sia kajero da kvitancoj.

”Iom pli bone, mi pensas”, diris Anna kun lango glita pro biero. ”Tamen mi ne pluiros.”

Ŝi montris la piedojn ankaŭ al la ĉasistoj.

”Fek! Vi iros helikoptere al la hospitalo”, diris Lennart, kaj Anna eksplodis pro rido.

”Mi hejtos la saŭnon, se tio interesos vin”, sciigis la mastro.

”Perfekte”, diris Lennart. ”Tio taŭgos post la manĝo, ĉu ne?”

”Eble utilos al miaj frotvundoj”, diris Anna.

”Certe. Tenu ilin puraj, jen la plej bona.”

Feliĉe ŝi trinkis tiom da biero. Aliokaze ŝi eble sentus strange sidi tute nuda inter tri viroj, longe for de aliaj homoj. For de Jakob. Kie ajn li nun estis. Kredeble en alia gasteja domo. Nu, ne indis nun pensi pri li.

Ŝi notis ke ili subrigardas ŝin. Lennart senĉese turniĝadis en ŝian direkton por spekti ĉion rekte. La knabo pli embarasite gvatis, ĉefe kiam ŝi rigardis aliloken. Nur la mastro ŝajnis indiferenta. Ŝi retenis la ventron kaj iom elstarigis la mamojn.

”Jen paradizo”, opiniis Lennart. ”Bonege post tago surmonte. Ĉu vi ne konsentas, knabinjo?”

”Jes, estas bone. Eĉ se mi ĉefe sidis endome por ripozigi la piedojn.”

Post rapida trempiĝo en la glacie malvarma rivero ŝiaj frotvundoj denove pulse doloris, tamen ne eblus ja iĝi pli pura ol nun.

Paŝante laŭ la pado al la dometo, ŝi eksaltis kaj sentis la koron bategi. Io rapide malaperis inter la arbojn!

”Stultaĵo”, diris Lennart metante la brakon protekte ĉirkaŭ ŝin. ”Jen troviĝas neniu homo en grandega distanco.”

”Tamen ĉu eble estis besto?”

”Povas esti. Ĉu ĝi portis kornojn? La boacoj nun subeniras de la montaro.”

Estis nekutime ne havi Jakobon en la supra lito. Baldaŭ ŝi tamen sinkis en agrablan ripozon je la sono de nelaŭta ronkado el la ĉasista angulo.

 

Jen kio? Anna skuiĝis ne sciante, ĉu ŝi maldormas aŭ sonĝas. Ŝi ne kuraĝis enspiri. Ne eblis fari sonon. Ie apud ŝi en la mallumo troviĝis io eĉ pli nigra! Iu spiris tute proksime, iu klinis sin super ŝi! Ŝi perceptis malvarmon kaj humidon radiantan el la nigra figuro. Io palpis ŝian korpon. Ĉu la ĉasistoj freneziĝis? Ĉu ne sufiĉas al ili la brustaĵoj de lagopoj? Aŭ ĉu iu venis de ekstere? Ĉu estas realo aŭ fantazio? Ŝi ĉesis spiri kaj ne plu aŭdis alian spiradon, la sango pulsis en ŝiaj oreloj. Ĉu ŝi nun mortos? Ŝi baraktis per la brakoj, kaptis aeron, unu mano trafis la fornon, io klaktintis, ŝi trovis ion el fero, kredeble fajrohokon. Ŝi prenis la feraĵon, kolektis forton kaj ŝovis ĝin kiel eble plej decide kontraŭ la nigraĵo tie super ŝi. Aŭdiĝis basa stertoro, io falis malantaŭen, for de ŝi, kaj ŝi perceptis trenadon kaj skrapadon foren.

Ŝi kuŝis maksimume streĉita, spirante retene, premante la fajrohokon tiel ke la fingroj sensentiĝis. Ĉu li revenos? Ĉu li havas armilon? Ĉio silentis nenature.

Unu-du sekundojn ŝi koncentris sin, streĉante ĉiujn muskolojn. Kaj jen ŝi flugsaltis risorte, ĵetis sin direkte al la pordo, stumblis eksteren, nudpiede. Nenio okazis, eksterdome estis silente. En onoj de sekundo ŝi notis, ke milionoj da steloj truas la noktan ĉielon. La luno lumigis blankan kovrilon surtere, decimetron da neĝo! Ŝi kuris dudek metrojn ĝis la mastra dometo, ŝire malfermis ĝian pordon kaj ĵetiĝis enen. Ŝi falis bruege super seĝo kaj aŭdis dormeman voĉon.

”Pri kio temas, je kukolo?”

Poste eklumis brila punkto, poŝlampo de la mastro, kaj ŝi ĵetis sin ĉirkaŭ lian kolon.

”Eble vi devus fermi la pordon”, li diris. ”Ŝajnas esti frosto.”

Li devis mem ellitiĝi por fermi, ĉar Anna rifuzis proksimiĝi al la pordo. Poste ŝi kroĉis sin al li, tremante kvazaŭ konvulsie. Ankaŭ la voĉo tremis, kiam ŝi skue ekrakontis. Ŝi aŭdis lian voĉon, sed ne kion li respondis. Nur liaj manoj atingis ŝin, la manoj kiuj glatumis al ŝi la kapon, ŝultrojn kaj dorson. Malrapide li moligis la kramfon en ŝia interno. Ŝi neniam reiros al la alia dometo. Li simple devis lasi ŝin dormi ĉi tie. Kaj dum la resto de la nokto nenio ĝenis ŝian dormon. Nenio krom liaj varmaj manoj, kiuj serĉis ripozon sur ŝia korpo.

 

Ŝi vekiĝis sola enlite, sed la kafodoro kaj la sonoj de lia matena zorgado trankviligis ŝin. Pala sunradio lumigis angulon de la tablo, kaj la nokta koŝmaro estis malproksima.

”Ĉu vi vidis… iun?” ŝi demandis matensalute.

”Ne, la ĉasistoj ekiris frue. Unu el ili ŝajne trotadis en rondoj antaŭ ol ekiri. Sed la piedsignoj jam duone kovriĝis de neĝo.”

”Kaj troviĝas neniu alia ĉi tie?”

”Ne. Mi rigardis en la gasto-dometo, sed ĝi estas senhoma. Nur via lito restas malorda. Mi alportis viajn ŝuojn.”

Ŝi ellitiĝis kaj skoltis tra la norda fenestro. Falis pli da neĝo, eble entute du decimetroj. Estis serene. Flavaj betulfolioj kaj ruĝaj sorpoj buntis kontraŭ la blanka fono.

”La kafo pretas, kaj restas du platpanoj de hieraŭ.”

Ŝi sidiĝis ĉetable, meze de suna strio. Ekstere la apuda monto siluetis nigre kontraŭ palblua ĉielo.

Post la matenmanĝo ŝi eldomiĝis. Ĉirkaŭ la domoj, inter la mastra dometo, saŭno kaj ŝtipejo, la neĝo estis plena de piedsignoj. Dumnokte paro da fortikaj botoj paŝadis je rondo post rondo. Ekster la fenestro de la mastro ili haltis, piedon ĉe piedo. Sur la ŝtuparo de la gasto-domo ili iris supren kaj ree suben.

Anna frostotremis.

”Kion do signifas ĉi tio? Devas esti tiu, kiu eniris al mi!”

”Povas esti. Se iu efektive eniris. Mi preferas pensi, ke vi timigis vin mem.”

La mastro havis urĝan tagon ĉe la fino de la sezono. Necesis porti kaj bruligi rubaĵon. Fermi la botelgason. Segi kaj haki ŝtipojn. Anna helpis lin pri la brulligno.

”Kiutage revenos via kuniranto?” li demandis, dum ili lunĉis.

Anna levis la rigardon de la konservita viandosupo. Ŝi ne volis rakonti, ke Jakob estas ŝia edzo.

”Mi ne scias.”

”Tamen ĉu li nenion diris?”

”Sendube jes. Sed mi ne pensis ke li vere forlasos min.”

”Ĉu vi ne havas telefonojn?”

”Jes, sed ĉi tie mankas kontakto.”

”Tamen sufiĉas paŝi kelkcent metrojn supren laŭ la deklivo, kaj vi havos kontakton.”

Li devis akompani ŝin, ĉar ŝi rifuzis iri sola. Tute ĝuste, ŝi baldaŭ povis telefoni. Kaj alvenis teksto-mesaĝo de Jakob. Ŝi laŭtlegis ĝin: negho chi tie ne malhelpas marshi estu trankvila mi fine reprenos vin.

Vere ŝi ne volis paroli kun li, tamen ŝi telefonis. Sed lia poŝtelefono ne estis kontaktebla.

”Nu”, diris la mastro. ”Ne tre klara mesaĝo. Kiam ĝi estas sendita?”

”Hieraŭ posttagmeze.”

”Bone. Nu, miaflanke mi foriros dimanĉe de ĉi tie. Tiam finiĝos la sezono. Sed eble li revenos antaŭ tiam?”

”Mi pensas ke jes. Tamen… se ne, ĉu mi povos paŝi kun vi?”

”Certe, knabineto. Tiam la piedoj ja estos en ordo, ni esperu.”

Posttagmeze la neĝo degelis sur malsekaj lokoj, sed intere ĝi ankoraŭ restis decimetron dika, punktita de falintaj betulfolioj. La tero aspektis kiel makula kaj skabia felo.

 

Je la kvara ŝi sidis legante en lia ĉambro. El la ŝtipejo eĥiĝis regulaj batoj de hakilo. Jen kaj jen sekvis paŭzo, dum li stakis. Tio estis ripoziga kaj trankviliga. La vundoj de ŝiaj kalkanoj jam komencis resaniĝi. Eble vespere ŝi igos lin refoje hejti la saŭnon?

Ŝi levis sian poŝtelefonon kaj relegis la mesaĝon de Jakob.

Sonis kvazaŭ la mastro ion ekkrius de fore, kaj jen aŭdiĝis forta hakilbato. Sendube li devis disigi vere monstran ŝtipon. Tiu tordbetula ligno fojfoje estis ege kontraŭema.

Tamen ne sekvis pluaj batoj. Strange, ĉu li denove stakas? Se li pretas, li devus reveni al la dometo. Li ion diris pri kafo. Eble ŝi devus meti kaserolon sur fajron?

Ne, ŝi devus unue iri por demandi lin. Li ja ne vundis sin, ĉu? Subite ŝi devis hasti. Ŝi ŝovis la piedojn enŝuen kaj kuretis foren al la ŝtipejo. Li ne staris ĉe la hakŝtipego. Sed kio do kuŝas surtere? Dio! Kio okazis?

Ŝi alkuris. Li kuŝis apud la ŝtipego inter amaso da disigita brulligno. Hakilo restis en lia mano, sed dua hakilo kuŝis ĵetite apud li, kaj el lia okcipito sango elfluis kaj miksiĝis kun segaĵo, tero kaj neĝo.

Anna kriis. Ŝi enbuŝigis la fingroartikojn kaj hurlis. Ŝi kuris ĝis li, genuis apude, skuis lin, prenis lian manon. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis, tamen ŝi ne rekonis ĝin. Ĝi estis velkinta kaj senviva.

Ŝi kuris supren laŭ la deklivo kun la telefono enmane kaj la nelaĉitaj ŝuoj surpiede. La frotvundojn ŝi ne plu sentis. Jen aperis signo de telefona kontakto. Ŝi klavis 112. La respondanto estis neelteneble malrapida kaj ŝajnis nenion kompreni. Fine li tamen kaptis la situacion. Oni sendos helpon. Ŝi devis reiri al la mastro.

Ŝi iom prokrastis repaŝi al la gastejo. Sidante ĉi tie ŝi sentis ĉion malreala. Ĉu ĉio estas nur imagita? Kreaĵo de ŝia nerva fantazio? Fine ŝi lamis ree malsupren.

Ne, jen li kuŝis same kiel antaŭe. Nun la mano estis pli malvarma. Ankaŭ la aero ŝajnis frosta, kaj kelkaj neĝoflokoj ŝvebe sinkis sur lian korpon. Ŝi kaŭris sufiĉe longe apud li. Kiam ŝi ne plu eltenis vidi tiun senvivan dorson, ŝi decidis atendi en lia dometo.

Ŝi venis en la ĉambron. Iu sidis ĉetable. Ŝi ne timis, nur robote notis tion. Li estis Jakob. Kion li faras ĉi tie? Ŝi ne komprenis. Ŝi sidiĝis kontraŭ li nur gapante.

Sed li estis alia Jakob. Malpura, fremda, sovaĝa Jakob kun morta rigardo kaj freŝa vundo sub unu okulo. Li diris nenion. Ili sidis tiel dum eterno, gapante unu al la alia. Ŝi nekomprene. Li nevidante, ŝajnis al ŝi.

”Ĉu vi estas ĉi tie, Jakob?” ŝi fine diris.

”Mi revenis”, li grakis. ”Kiel mi diris…”

Lia rigardo vagadis. Ŝi ne rekonis ĝin. Ĉio pri li ŝanĝiĝis.

”Ĉu vi ne marŝis pluen?” ŝi provis kontakti lin.

”Pluen. Kaj reen. Tra neĝo! Ha ha! Vi ne pensis! Ke mi vidis vin! Kun la porkoj…”

”Kion vi volas diri?”

”Ne ŝajnigu vin stulta! Mi ja vidis vin umi! Jam pli da frotvundoj, ĉu ne!”

Li pene stariĝis kaj ŝanceliĝis kelkajn paŝojn de la tablo. La vesto estis kota kaj malseka. Liaj piedoj ŝajnis frostigitaj terbuloj. Li etendis manon kvazaŭ hazarde al la lito.

”Ĉu tie?”

Ŝi estis muta. Ŝi nenion komprenis.

”Ĉu tie?” li hurlis.

Poste li paŝis kontraŭ ŝi levante la manojn. Fine ŝia korpo ekvivis, ĵetiĝis al la pordo kaj elkuris nudpiede. For inter la arboj, al la ŝtipejo, ĝis la mortinta mastro jam pudrita de nova neĝo.

Jakob malrapide sekvis ŝin.

Anna vidis lin alveni. Ŝi klinis sin teren, kaptis la hakilon kuŝantan apud la senmova korpo, levis ĝin kiel protekton. Jakob haltis. Ŝi restis apud la ŝtipego. Jakob refoje impetis, ŝanceliĝis kontraŭ ŝi. Li kaptis la tenilon kaj ili tiradis la hakilon inter si. Li ekkriis, skuegis kaj ŝiris ĝin el ŝiaj manoj. Li levis ĝin superkape. Ŝi retropaŝis, terurite.

La helikoptera flaf-flaf-flaf forprenis lian ekvilibron, lia rigardo glitis supren alĉiele, li maltrafis ŝin, perdis la piedapogon kaj falis. Li ne lasis la hakilon sed restis kuŝanta surtere, peze anhelante, kiam la helikoptero surteriĝis en neĝokirlaĵo inter la ŝtipejo kaj la saŭno. Anna kuretis al ĝi, klopodante por pensi. Ŝi devos klarigi kio okazis. Ŝi ŝatus, ke anstataŭe iu klarigu tion al ŝi. Ŝi rigardis suben al siaj nudaj piedoj en la malpura neĝo. Ŝi sentis nenion plu.

 

 

Glosoj:

doso AC HV KVE MG OA PBE          cilindra ladskatolo, precipe por trinkaĵo aŭ manĝaĵo

korvo-bero EDK EV WP          Empetrum nigrum L,  arbusto kun nigraj beroj

marĉ-mirtelo EV               Vaccinium uliginosum L,  mirtelosimila bero iom ovoforma, kun senkolora interno

monta urso-bero            Arctostaphylos alpinus (L.) Sprengel,  arbusto kun nigraj beroj

nana betulo WP EDK EV          Betula nana L,   tere rampanta arbusto

 

 

AC André Cherpillod: NePIVaj vortoj, 1988

EDK Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999

EV Ebbe Vilborg: Ordbok Svenska-Esperanto, 1992

HV Henri Vatré: Neologisma glosaro, 1989

KVE Kreuz-Mazzolini: Komerca Vortaro en Esperanto, 1927

MG Marinko Gjivoje: Esperanto-Serbokroata Vortaro, 1958

OA O. Avsec: Esperanto-Slovena Vortaro, 1957  

PBE Praktika Bildvortaro de Esperanto, 1979