Sten Johansson:

Honora mencio en la branĉo Teatraĵo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1993

HELIKO

- aŭ PODIA DISKUTO PRI LA LINGVA EVOLUO DE ESPERANTO

Skeĉo por unu persono kaj tri pupoj.

Rolantoj: Homo (viro aŭ virino laŭplaĉe).
Pupoj A, B kaj C (simplaj, tenataj permane de la homo)
Tri telefonaj voĉoj prezentataj per disponebla tekniko, ekz. per sonbendo.

La diraĵoj de la pupoj povas esti prezentataj laŭplaĉe per la homo aŭ per sonbendo. Por distingi la voĉojn ne malutilas leĝeraj prononcmanieroj personaj aŭ naciaj. Se dezirate la voĉo de Pupo A povas esti identa kun tiu de la unua telefona voĉo, kaj same Pupo B kun la dua kaj Pupo C kun la tria.

Scenejo: Podio kun tablo, tri seĝoj kaj mikrofonoj. Neniu homo.

La Homo venas kurante tra la salono, saltas sur la podion, ekstaras malantaŭ flanka mikrofono, anhelas, butonas unu butonon de la jako.

La homo (al la spektantaro): Saluton! Pardonu min! Mi petas pardonon! Okazis io neatendita... Ĉu vi venis por aŭskulti la podian diskuton? Kompreneble. Nu, ne koleru, sed la tri estimataj gastoj bedaŭrinde ne povos veni... Ne foriru, mi petas! Restu momenton, gesamideanoj! Mi tuj klarigos.

Oni ja invitis tri eminentulojn por veni diskuti la lingvan evoluon de esperanto. Grava temo. Kaj ili promesis veni. Tamen, ĉi posttagmeze la telefono sonoris.

Telefona sonoro. La homo levas imagitan parolilon de telefono.

La homo: Halo'!

Unua telefona voĉo: Jen Petro Katz! Ekskuzu min! Rigretinde mi ne povos veni, nam mi soltas viziti tombejon. Ĉu vi komplezus substitui min?

La homo (al la spektantaro): Nu, kion diri? Mi ne trovis pretekston por nei, sed promesis prezenti al vi lian pozicion. Apenaŭ mi tamen remetis la parolilon, kiam vokis Fredriko Hajnco.

Telefonsonoro.

La homo (levante la "parolilon"): Halo'!

Dua telefona voĉo: Bonan tagon! Ĉi tie estas Fredriko Hajnco. Mi bedaŭrinde ne partoprenos, ĉar mi estas rigardonta teatraĵon de Fongojto.

La homo (al la spektantaro): Do, mi akceptis la taskon reprezenti ankaŭ lian starpunkton. Kaj, kompreneble, tri estas magia nombro, ĉu ne? Aŭ eble mi diru, ke "tri 'stas tro"? (La telefono denove sonoras.)

Tria telefona voĉo: Saluton! Parolas Marcel Pomon! Malfeliĉe mi maltrafis la bonan trajnon, do mi ne surpodios! Faru vian plejbonon! Ĝis!

La homo (al la spektantaro): Mi nenion trovis por kontraŭdiri, do mi devos peri al vi ankaŭ la vidpunkton de Pomon.

Kiel eskapi el tiu ĉi embaraso? Mi decidis iri al mia hotelo por duŝi min kaj verki la tri necesajn enkondukojn. Poste mi do devos fidi je mia spontana kapablo trovi frapajn argumentojn, tiel ke mi havos viglan debaton... kun mi... kaj mi.

Mi prenis vojon tra parko. (Promenas sur la scenejo, kun mikrofono se bezonate.) La vetero agrablis, kaj belis la parko. Kreskis tie arboj junaj kaj maljunaj - aŭ oldaj, se vi tion preferas. Kelkaj ŝajnis indiĝenaj, kelkaj evidente estis de fremda origino, plantitaj kaj flegataj kun zorgo. La parko estis zorge planita, sed ĝi disvolviĝis tiel vive, ke oni sentis sin efektive promeni en naturo sovaĝa kvankam idilia. Sub kelkaj arbegoj la sablo de la pado - aŭ vojeto, se vi tion preferas - estis ankoraŭ humida - aŭ malseketa, se vi... - Nu! Tie mi ekvidis ĉe la vojrando helikon. ("Ekvidas helikon" surplanke de la scenejo.) Ĝi kuŝis tie senmova kun sia dometo surdorse, almenaŭ tiel ŝajnis al mi, kiam mi rapidis - aŭ hastis, se vi tion preferas - preter ĝi kaj pluen al mia hotelo. (Rapidas trans la scenejon.)

Duŝinte min mi kuŝiĝis surlite (kuŝiĝas sur la podia tablo) por iomete ripozi kaj elpensi la tri enkondukojn, kiuj solvos unu fojon por ĉiam la lingvan demandon. Aŭ pli ĝuste, tri fojojn por ĉiam... Ne eblis pensi kun la okuloj malfermitaj - aŭ apertaj, se vi tion preferas, aŭ eble uvritaj?? - do, mi fermis ilin kaj ekpreparis la paroladojn. Mi pensis. Mi... cerbumis... kaj... (Spiras peze, malrapide.)

(Eksidas) Subite okazis io neatendita. Kiel mi tien venis, mi ne scias, sed (ekstaras) mi trovis min denove en la parko, sub tiuj arbegoj. Eĉ la heliko restis, (rigardas planken) tamen ne plu vojrande, sed nun jam meze de la pado. Do ĝi efektive ne estis senmova, senŝanĝa. Dum la tempo, kiam mi forestis, ĝi tute ŝanĝis pozicion. Mi eĉ vidis post ĝi spuron en formo de tre mallarĝa, preskaŭ diafana strio el muko, kie ĝi... helikis. Interese! Sed mi ne havis tempon profundiĝi en la helika movado, ĉar alvenis tri knaboj, tri buboj. (Parolante elpoŝigas el tri diversaj jakpoŝoj tri simplajn pupojn.) Ili ekvidis la helikon, kaj en sia knaba maniero ili tuj ekpetolis pri ĝi.

La homo levas pupon A, tenante la du ceterajn iom malzorge per la alia mano.

Pupo A: Hastu! hastu! Ek en la silvon!

La homo (al la spektantaro): Kaj la bubo per sia montrofingro eĉ palpis la helikvoston por peli ĝin inter la arbojn. (Manipulas per Pupo A punkton sur la planko.) La rezulto povas surprizi neniun, kiu iomete konas helikan psikologion. Ĝi kompreneble ŝrumpis, endomiĝis kaj tute haltigis sian kvietan promenon. Evidente, kuri ĝi ne intencis.

Tiam la dua knabo alkuris por malhelpi la unuan. (Interŝanĝas pupojn kun iom da konfuzo, levas pupon B.)

Pupo B: Tiu konko-limako devos esti haltigata. Reiru al la fundamento, de kie vi estas veninta!

La homo (al la spektantaro): Per tiuj vortoj li metis sian piedon firme antaŭ la besteton, por bari al ĝi la vojon antaŭen. (Movas laŭe pupon B.) Aŭdante tion, la heliko singarde eligis sian kapon, prigvatis la novan situacion, kaj trankvile turnis sin flanken por ĉirkaŭiri tiun knabopiedan barikadon.

La tria knabo kontraŭis ilin ambaŭ. (Nova pupkonfuzo, levas pupon C.)

Pupo C: Ne ĝenu la bonan helikon! Ĝi mem scias, kie ĝi volas heliki, kaj ĝi preferas resti jene sur la komforta vojeto.

La homo (al la spektantaro): Komenciĝis furioza batalo. Pugnoj trafis orelojn, kubutoj ŝoviĝis al ventroj, piedoj kikis postaĵojn. (Interbataligas la pupojn. Oni rimarkas ke mankas al la homo tria mano por teni la pupojn) De temp' al tempo aŭdeblis duone sufokitaj indignaj krioj:

Pupo A: For ab ĉi sterila pado. Entreu la abundan, redundan, fekundan silvon! Sol ibe eblas vivi riĉan vivon.

Pupo B: La arbaro estas tro danĝera! Tie la konko-limako pereos! Ĝi devos esti malantaŭenigata!

Pupo C: Lasu ĝin! Mi konas ĝin, kaj ĝi tute ne devojemas! Ĝi volas resti tie ĉi por eviti obstaklojn kaj malfacilaĵojn!

Pupo A: Ne impedu ĝian liberecon!

Pupo B: Revenu al la senriska fundamento!

Pupo C: Lasu ĝin en paco!

La homo (al la spektantaro): Nazoj eksangis, genuoj skrapiĝis al la grundo, knabaj ungetoj gratis vizaĝojn. Fine la buboj kuŝis ĉiu en sia flanko de la vojeto, mi dirus, se vojeto havus tri flankojn... Ĉiuokaze, ili kuŝis dise, viŝante larmojn kaj palpante ekimozojn.

Tiam mi alparolis la bubojn. (Al la pupoj:) Kial vi malpacas?

La homo (al la spektantaro): Ili respondis ĉiuj samtempe, tiel ke mi nenion povis distingi. (Se eble, samtempa kriado de la tri pupoj.)

La homo (al pupo A): Respondu sinsekve. Komencu vi!

Pupo A: La heliko mustas kuri!

La homo (al pupo B): Kaj vi?

Pupo B: La konko-limako devas esti haltigata!

La homo (al pupo C): Kaj fine vi!

Pupo C: Oni ne ĝenu la helikon!

La homo (al la pupoj): Pri kiu heliko vi parolas?

La homo (al la spektantaro): La tri buboj simultane turnis sin, etendis ĉiu sian malpuran montrofingron kaj klamis - aŭ kriis plurvoĉe, se vi tion preferas:

La pupoj (en konfuza koruso): Tiu hel... Kie ĝi estas?

Pupo A: La heliko vanuis!

Pupo B: La konko-limako estas malaperinta!

Pupo C: La heliko iris for!

La homo (al la pupoj): Stultaj bubaĉoj! Ĉu vi ne komprenas ke vi frakasis ĝin dum via batalado?

La homo (al la spektantaro): Ni komencis serĉi inter sablo kaj sango, sed nenie videblis frakasita konko, nek dispremita heliko. (Dume esploras la plankon kun la pupoj.) Fine ni tamen trovis tre mallarĝan, preskaŭ diafanan strion el muko, kiu kondukis de la pado en la riĉan, bonodoran, verdan herbaron apud la vojrando. Tie la spuro malaperis.

La tri knaboj estis ŝokitaj. Plej rapide ekregis sin la unua kaj foriris sola, murmurante:

Pupo A ("forirante" en poŝon): Nu, ne gravas. Tiu heliko aŭtem tro lantis kaj pigris. Mi trovos novan, pli vigilan, kiun mi huntos.

La homo (al la spektantaro): Poste foriris la dua knabo, ŝajne tute apatia:

Pupo B ("forirante" en poŝon): Mia kara, amata konko-limako! Kiel mi estas povonta vivi sen vi? Kaj kiel vi estos povanta vivi sen mi?

La homo (al la spektantaro): Restis nur la tria bubo. Li sidis sur la vojeto kun faltigita frunto.

Pupo C: Kial ĝi ne volis resti tie ĉi? Ĉu ĝi tamen ne estis la bona heliko?

La homo (al la spektantaro): Kaj post tiu demando, li ekstaris kaj foriris, ankoraŭ kun melankolia mieno. (Enpoŝigas pupon C.) Finfine mi restis sola en tiu parko, tiu kvieta verda paradizo, kiun la buboj dum kelka tempo transformis al batalkampo. Kaj ĝuste en tiu momento, kiam mi volis vere ekĝui la pacon, mi vekiĝis sur mia lito. (Kuŝiĝas surtable, por tuj salteti kaj eksidi.)

Rigardante mian brakhorloĝon, (rigardas brakhorloĝon) mi konstatis, ke restas nur dek minutoj al tiu ĉi podia diskuto, kie mi devos prezenti tri opiniojn pri la lingva evoluo de esperanto. Nu, feliĉe mi ne estas heliko, do mi eksaltis kaj kuris tien ĉi. (Kuras sursceneje) Kaj jen mi estas... sed... bedaŭrinde sen manuskripto! Mi do denove petas pardonon, kaj povas nur esperi je via toleremo!

FINO