Stranga hobio

Vento hurlas ĉirkaŭ la dometo vipante ĝiajn lignajn murojn. Kiam ventpuŝo trafas ĝin, la tuta konstruaĵo skuiĝas. De temp’ al tempo sonas orelŝiraj tonoj de la kablegoj, per kiuj la dometo estas ankrita al la roka grundo subneĝa. Ĝi estas nura kesteto kvazaŭ ĵetita sur la dezertan montebenon, kaj ĉi-momente la sola ĉambro trioble kvarmetra plenas de kvar homoj, kiuj tie serĉis ŝirmejon. Ili sidas duope sur la du benkoj, dum la planko ĉe la enirejo estas okupita de kvar grandaj dorsosakoj. Juna paro sidas sur unu benko, du mezaĝaj viroj sur la dua. Sur la kruda ligna tablo inter ili petrolhejtilo degeligas neĝon. La palgriza taglumo el la neĝkovrita fenestreto miksiĝas kun flagre blua lumo el la hejtilo.

”Ni estis survoje suden”, rakontas la juna viro kaj interŝanĝas rigardon kun la virino. ”Ni jam manĝis ĉi tie kaj poste pluskiis. Sed post kilometro la markita pado kurbiĝas maldekstren kaj supreniras deklivon. Tie la vento estis terura. Ni ne povis pluiri. Pli bone reveni ĉi tien, dum tio eblis. Kaj nun ŝajne la ŝtormo ankoraŭ plifortiĝas.”

Ventpuŝo ŝajne volas de ekstere konfirmi liajn vortojn. La muroj tremas, kaj la kaserolo de la hejtilo komencas vibre tinteti.

”Jes, mi ne volus iri kontraŭ ĝi”, konsentas unu el la mezaĝuloj, tiu kun kelktagaj barbostoploj. ”Ni ricevis ĝin plejparte flanke kaj dorse, sed mi ne povis kalkuli kiomfoje ĝi faligis nin. Necesis senĉese bremsi por ne forbloviĝi.”

Lia sambenkulo kapjesas, verŝas akvon el la kaserolo en kvar tasojn surtable, metas duan neĝokaserolon sur la flamon kaj iras alporti pli da neĝo. Kiam li malfermas la pordon, neĝo propraforte enflugas, sed li fosas en dunego tuj ekster la domo kaj rapide revenas enen.

La du mezaĝuloj alvenis antaŭ duonhoro, dum la gejunuloj jam de pli ol horo nestas en la ŝirmejo. Se la ŝtormo ne subite ĉesos, ili povos antaŭvidi almenaŭ unu nokton en la nuda ĉambro.

”Strange, ni ankoraŭ ne prezentis nin”, ekdiras la virino, kirlante kafopulvoron en sian akvotason. ”Mi estas Liv, kaj jen Robert”, ŝi kapsignas al sia kunulo.

”Werner”, diras la stoplulo, ”Heinz” la alia, kies elegantaj lipharoj kaŝas la supran lipon, kaj li aldonas: ”Ĉu norvegoj? Mi konas nur Liv Ulmann...”

La virino ridetas kaj diras: ”Jes, mi vere estas norvegino.”

”Sed mi estas svedo”, rapide informas Robert ĉe ŝia flanko. ”Kaj vi estas germanoj, sendube?” Li maĉas krakpanon kvazaŭ por pruvi sian naciecon.

La du germanoj agnoskas sian germanecon miksante ian manĝaĵon kun varmega akvo en du metalfoliaj saketoj.

”La menuo ne estas tre lukula, sed la gastejo havas certan rustikan ĉarmon”, diras Werner kirlante sian mikspoton. ”Mi nur demandas min, ĉu ĝi havas ankaŭ muzikan distradon. Ĉu iu scias kanti? Eble norvegajn popolkantojn?”

Liv ridetas kaj rifuze diras: ”Estus domaĝe peli vin eksteren. Mi pensas ke sufiĉas la muziko de la vento. Sed ni eble povus rakonti ion interesan, ĉiuj en vico?”

”Fantomajn rakontojn, eble?” proponas Robert, sed lia amikino ne konsentas.

”Prefere proprajn travivaĵojn”, ŝi opinias. ”Ne tro timigajn, mi petas.”

”Nu, pri ŝtormoj kaj similaj aventuroj ne indas ja paroli”, diras Werner, denove ŝanĝante kaserolojn. ”Cetere, ĉu mi iru preni pli da neĝo?”

”Atendu ĝis tiu degelos”, konsilas Heinz. ”Eble ni ne bezonos pli da. Sed eble guton da konjako kun la kafo?”

”Bona ideo”, konsentas Werner kaj alportas botelon el sia dorsosako.  ”Nu, kion vi do pensas pri hobioj?” li pluas. ”Ĉiu el ni rakontu pri sia plej stranga hobio! Ĉu bone?”

”Facile”, tujas Robert. ”Skiado en la Skandinavia montaro!”

Ĉiuj ridas, sed la stopla germano ne aprobas tiun solvon. ”Necesas trovi ion pli originalan. Ion kion ne ĉiuj faras!”

”Bone”, Robert reprovas. ”Ĉu taŭgas promenado ĉirkaŭ lagoj?”

”Jes, tio vere estas tre stranga”, komentas Liv. ”Vera manio!”

”Hm...” aŭdiĝas murmuro de Werner. ”Ĉirkaŭ lagoj, ĉu? Kiuj lagoj?”

”Kiuj ajn. Mi ne ŝatas iri tien-reen laŭ unu sama vojo. Bona maniero eviti tion estas elserĉi lagon de konvena grandeco kaj sekvi ĝian bordon.”

”Krom se tiu bordo montriĝas esti marĉo”, diras Liv, kiu evidente bone konas la hobion de sia kunulo.

”Sed ĉu vi elektas ĉiam novan lagon?” scivolas Werner.

 ”Jes, se eblas. Ĝis nun mi ĉirkaŭis iomete pli ol ducent.”

”Aha, interese. Ĉu ĉiam piede?”

”Jes, prefere piede. Tamen ĉe pli grandaj lagoj mi kelkfoje biciklas.”

”Kaj aŭtas”, aldonas Liv kun grimaco.

”Ne, tamen ne. Nur por veni tien kaj reveni hejmen. Sed la vojoj kutime ne sekvas la bordon, do biciklado ne estas tute komparebla afero. Estas iom aparta sento marŝi kun la akvo ĉe unu flanko, ĝis oni revenas al la origina punkto. Iomete kiel...  nu, eble tio sonas freneze, sed preskaŭ kiel ĉirkaŭiri la terglobon! Bone, nun iu alia prezentu sian hobion.”

Estiĝas paŭzo. La ŝtormo ekstere muĝas, surtable susuras la petrola flamo de la hejtilo. Dank’ al ĝi la temperaturo en la ŝirmejo estas varmeta, kaj la aero jam tre humidas. La dometo ne havas plafonon, kaj sur la klinitaj tegmentaj surfacoj super la benkoj kondensiĝas akvogutoj, kiuj jen kaj jen falas sur la kvar kapojn kaj dorsojn.

”Bone do”, fine diras Werner. ”Mi mem povas preni la vicon. Mi solvas krimojn. Ĉefe murdojn. Sed devas esti veraj kazoj, neniuj detektivromanoj. Kaj ili devas esti malnovaj, de antaŭ la unua mondmilito. Cetere, ju pli malnovaj, des pli bone. Sed la plej multaj ĝis nun estis el la dua duono de la deknaŭa jarcento. Mi elserĉas ilin en ĵurnalarkivoj kaj poste sekvas la spuron. Estas tre fascina afero.”

”Sed ĉu vere eblas solvi ilin? Ŝajnas neeble”, skeptikas la juna svedo.

”Nu, estas intelekta ludo, pli ĝuste. Ne eblas ja pridemandi la suspektitojn, ĉar ili delonge kuŝas subtere. Tamen la ĵurnalaj referaĵoj kutime estas tre detalaj, kaj ili ofte donas materialon por psikologia deduktado. Ŝajnas al mi, ke oni ofte havis sufiĉe da indikoj, sed la tiamaj policmetodoj estis tre ĝenataj de strangaj konceptoj. La sociaj antaŭjuĝoj estis enormaj. Ofte la plej grava afero estis atingi konfeson. Konfeso estis pli grava ol pruvo. Krome konfeso influis la punon. Kiu ne konfesis, tiu estis nesavebla pekulo kaj ricevis pli severan punon. Tial, ofte konfesis ankaŭ senkulpuloj.”

”Kaj kiam vi solvas la kazon, kion vi faras?” demandas Robert.

”Nu, mi notas la aferon en miaj dosieroj. Eble iam...  Nu, eble iam estos libro aŭ gazetartikoloj. Se mi havos tempon...  Ne indas ja kontakti la policon aŭ akuziston...”

”Interese”, diras Liv penseme. ”Sed ĉu vi neniam provis solvi modernan kazon? Troviĝas kelkaj famaj enigmoj, ĉu ne?”

”Ne, tio ne interesas min. Tro multaj aliuloj jam okupiĝis pri ili. Tio cetere validas ankaŭ pri kelkaj famaj historiaj kazoj, precipe de ĉenmurdintoj. Sed nun mi scivolas pri virinaj hobioj. Kio estas via ĉevaleto, Liv?”

”Fakte, mi faras nenion vere strangan. Sed eble la plej nekutima estas, ke mi fotas piedojn...”

”Piedojn, ĉu? Kies?”

”Ĉies. Mi aparte ŝatas infanajn kaj maljunulajn piedojn. Precipe maljunuloj ofte havas vere personajn piedojn.”

”Aha, do ili devas esti sen ŝuoj, ĉu?” supozas Heinz.

”Jes, kompreneble. Nudaj piedoj. Ŝuoj vere ne estas tre personaj.”

”Sed kiel vi akiras modelojn? Ĉu vi atakas iun ajn surstrate?”

Liv ekridas. ”Certe! Aŭ en montara ŝirmejo!”

Werner rigardas la degelantan neĝon kaj diras: ”Nu, se mi devos enporti pli da neĝo, mi tamen petas ke mi rajtu konservi la ŝuojn. Sed diable, kiel mallumiĝas. Heinz, ĉu vi ne havas kandelon?”

Heinz elserĉas kandelon el sia dorsosako, ekbruligas ĝin kaj super ĝia flava flamo refoje turnas sin al Liv:

”Sed diru serioze, mi petas. Ĉu ne homoj embarasiĝas, kiam vi petas foti iliajn nudajn piedojn?”

”Infanoj ne. Ili trovas tion natura kaj amuza. Ili ankoraŭ fieras pri sia korpo, eĉ ĝis la piedoj. Pri plenkreskuloj la afero varias. Plej bone estas provi en privataj festenoj. Nu, kelkaj uloj preferas miskompreni, sed tio ne gravas. Unufoje en geedziĝa festo mi faris foton de la novaj geedzaj piedoj. Sed ili estis amikoj, kiuj jam konis mian hobion. Tamen pri maljunuloj estas alie. Ili ofte hontas pri siaj piedoj, bedaŭrinde, ĉar ili havas la plej personajn. Plej multe formitajn de la vivo.”

”Ĉu vi fotis ankaŭ piedojn de famuloj?” demandas Werner.

”Ne, verŝajne ne. Jes ja, unufoje mi fotis la faman maldekstran piedon de Ole Rognhaug.”

”Pardonu, sed kiu estas li?”

Liv ridas: ”Ankaŭ mi tiam ne konis lin. Mi demandis lin tute hazarde. Sed li vere estis konvinkita, ke mi volis bildon de la fama piedo, kiu venkis la brazilan golulon Tafarel en iu futbalmatĉo.”

”Aha”, diras Werner kun ekrido. ”Nu, vi bonvolu pardoni min ke mi ne tre proksime sekvas la norvegan futbalon.”

”Normale li ludas en PSV Eindhoven...” korektas Roger.

”Kredeble li venis hejmen al Oslo por ferioj”, aldonas Liv. ”Mi trafis lin hazarde en bierejo. Sed restas la hobio de Heinz. Kion vi faras? Ĉu ankaŭ io pri krimoj?”

”Jes, efektive”, intervenas la parolema Werner. ”Li ŝtelas!”

La skandinava paro interesite rigardas al Heinz. Tiu tamen montras neniun apartan mienon, krom se ĝi kaŝiĝas malantaŭ liaj lipharoj. Li senvorte klinas sin super la hejtilo kaj turnas la regulilon ĝis minimuma flamo. Tuj la susurado pli-malpli ĉesas, kaj tra la silento endoma oni aŭdas la ventegon draŝi la etan ŝirmejon tiel ke ĝiaj maldikaj muroj krakas. Du tonoj de sekurigaj kablegoj ludas misharmonian akordon, kaj surtable la kandelflamo flagras kvazaŭ pro timo.

Fine Heinz rigardas trans la tablon, ridetas kaj diras:

”Ne, ne temas pri krimoj, esence. Mi estas multe pli pacema kaj kvieta ol Werner. Mi kolektas sablon, simple.”

Post momenta silento, dum oni atendas daŭrigon, Roger diras:

”Vi kolektas sablon? Kial?”

”Nu...  Eble mi diru: Mi kolektas sablojn. Ĉar troviĝas tiom da malsamaj specoj de sablo. Sablo eble ŝajnas al vi sablo. Sed efektive ĝi ege varias. Varias la koloro, la subtileco, la sento kiam oni palpas ĝin, la kapacito varmiĝi aŭ izoli, la sono kiam oni frotas ĝin inter du fingroj. Varias eĉ la odoro. Verŝajne ankaŭ la gusto, almenaŭ oni facile distingus maran sablon de alia.”

Li prenas gluton da konjako, kvazaŭ por viŝi la guston de mara sablo.

”Hm. Do vi kolektas diversajn specimenojn de sablo, ĉu? Sed kion vi faras el ili? Ĉu propran strandon?”

Heinz rigardas al Robert kvazaŭ kontemplante lian demandon. Poste li rigardas la fenestron. Ĉu li serĉas helpon de ie ekstere?

”Vi ja skias, ĉu ne? Ni ĉiuj ĉi tie skias, kaj ni scias proprasperte, ke troviĝas cento da malsamaj neĝoj. Estas same pri sabloj. La neĝojn oni tamen ne povas kolekti, ĉar ili ne restus samaj. Post iom ili estus...” – li paŭzas verŝante la enhavon de la kaserolo en la kvar tasojn – ”...nur trinkakvo iomete sengusta. Sed la sabloj restas.”

Li nun plene estingas la hejtilon, kaj la ekstera neĝokirlaĵo kvazaŭ eĉ pli proksimiĝas kaj malgrandigas la dometon en minimuman ĉelon.

”Vojaĝante mi ĉiam kunportas aron da plastsaketoj. Kaj kiam mi trovas iun novan sablon, mi prenas funton da ĝi en saketo. Hejme mi ŝutas ĝin en vitrobovlon. Po unu bovlo por ĉiu sablospeco. Sube mi metas etikedon kun indiko pri la origino, kvankam tio efektive ne necesas. Mi rekonas ilin. Sufiĉas rigardi, palpi, aŭskulti kaj flari la sablon, kaj mi tuj revenas surloken. Nigra senbrila sablo tre fajna – jen la deklivo de Etno. Brunverda iel floka sablo kun petrolodoro – jen la ardezklifa bordo de Frislando. Bunta sablo kun grajnoj blankaj, oraj, ruĝaj, purpuraj – jen la Aŭstralia rifo. Pala, preskaŭ blanka sablo malsubtila, kiu mordas la fingropintojn – jen la dana insuleto Samsø. Blugriza akra sablo tre sala – jen Sahara Ŝot-el-Ĝerid. Kaj mi havas sablon eĉ el ĉi tie, ĉerpita eble tridek kilometrojn oriente de ĉi tiu ŝirmejo, en la valeto Santandurre. Ĝi estas hela, tre subtila, kaj lasas ian grasan senton inter la fingroj.”

Heinz silentiĝas kaj trinkas el sia fandita neĝakvo, dum la tri ceteraj rigardas lin mute. Kiu imagus, ke la silentema lipharulo povas tiel elokventi? Kaj pri sablo! Werner ridetas, li sendube jam konis la hobion de sia kunvojaĝanto. La du gejunuloj rigardas lin preskaŭ ravite.

”Kiel bele vi rakontas!” Liv rompas la silenton. ”Estas kiel poezio!”

”Sabla poezio”, ridetas Heinz.

”Estas domaĝe, ke ne eblas same konservi la diversajn neĝojn”, diras Robert. ”Ĉar vi ja pravas, ke ankaŭ ili tre varias. Mi iam legis libron, kie oni klarigas kelkajn centojn da laponaj vortoj pri diversaj specoj de neĝo. Bedaŭrinde mi ne scias, kiel nomiĝas ĉi tiu speco.” Li faras proksimuman geston al la kirlaĵo, kiu ĉirkaŭas ilin trans maldika tavolo da ligno.

”Nu, ĉu helpus, se vi scius la nomon?” ridas Werner. ”Ni tamen restus enfermitaj ĉi tie, ĉu ne?”

”Eble helpus, se vi krome estus ŝamano”, opinias Heinz. ”En multaj kredoj, se oni scias la nomon de iu aŭ io, oni havas ankaŭ certan potencon super ĝi.”

”Ĉiel ajn”, diras Liv, ankoraŭ reveme, ”kiam mi estonte paŝos sur sablostrando, mi ĉiam memoros vian priskribon de la diversaj specoj. Ĝi estis vere tre bela...”

”Nu, ĉu iu deziras ankoraŭ ion, antaŭ ol la bufedo estos fermita?” demandas Werner, kaj oni egale dividas la lastajn konjakogutojn. Baldaŭ la enfermitoj sternas siajn dormsakojn sur la matracetojn surbenke. La juna paro enlitiĝas dekstre de la tablo, premante sin unu al la alia kiel du bluaj raŭpoj. Transtable la du germanoj pli malfacile trovas konvenajn pozojn sur sia benko ne tre larĝa, kaj fine Werner estingas la kandelon. Densa mallumo plenigas la ŝirmejon, kaj inter muroj tremantaj pro furioza naturforto, la kvaropo kun strangaj hobioj klopodas rilaksiĝi por eble ricevi iom da dormo.