Sten Johansson:

2:a premio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1999

Kastelo de revoj

Matene iun sabaton en la fino de aprilo 1998 mi heredis kastelon. Nu - almenaŭ duonon. Tio estis subita surprizo, kaj pro la surprizo - kaj eble krome pro ia kapdoloro - mi ne tuj pensis pri tio, ke akiro kaj perdo rajdas duope.

Ĝis tiam mia mateno ne komenciĝis tre bone. Mi vekiĝis kun krevantaj tempioj kaj asfaltita gorĝo, kaj kiel mustardo post la manĝo iu nervoza juna viro, Jan aŭ Wim aŭ io simila, staris super mi. "Do, ĝis revido!" li diris tre afable. "Vi ja povos telefoni iam." "Mhmm", mi kapjesis kaj ridetis bele. Ĉiuokaze mi pensis belan rideton.

Iom neatendite mi reendormiĝis, kaj vekiĝis kelkajn horojn pli malfrue pro tio ke la printempa suno plenigis mian studentan ĉambron per malfreŝa sento. Mi trenis min ellite kontraŭ la duŝejo kaj fridujo, kaj apenaŭ havis tempon enverŝi glason da lakto kaj elpreni mian kontraŭkoncipan membranon, kiam mi ekvidis blankan leteron de dika kvalito, kiu kuŝis sur mia enireja mato. Tri glumarkoj en koloroj de ruĝvina vomaĵo kun la teksto "eksprese" ornamis la koverton. Maldekstre aperis en eleganta preso la teksto "Jura Buroo Leĝovski". La letero estis por mi, efektive. Laŭ mia memoro mi ne petis someran laboron ĉe iu Leĝovski, kaj krome oni ja kutime ne pagas por ekspresa distribuo de ia "dankon pro montrita intereso kaj bonvenon venontfoje". Mi ŝirmalfermis ĝin.

Post tri glasoj da lakto kaj la lasta tremiga gluto da vodko el mia manĝprovizejo, la situacio jam klaris al mi. Kristale klaris. Mia avo antaŭ nelonge mortis en aĝo de sepdek naŭ jaroj. Tion mi jam sciis, ĉar li postlasis ĝuste al mi elstaran kolekton da ĉipaj broŝuritaj romanetoj el la 1930aj jaroj. Mi estis unu el liaj du heredantoj. La alia estis onklo Uno, kiu siaflanke ricevis same elstaran kolekton da Meissen-imitaĵoj el iu porcelanfabriko en Forsthult, kiu bankrotis jam en 1942.

Kion mi ne sciis, tio estis, ke mia avo havis duonfratinon naskitan ekster geedzeco, kiun mia praavino lasis al mia prapraavino, ĉar ŝi - tio estas mia praavino - estis needziniĝinta servistino en bienego apartenanta al la barono Johan August Eberhard Cignaeus. En la bienego vivis ankaŭ iom nebulcerba filo, Carl Wilhelm Cignaeus, kiu longe poste, pli precize en la Kristnaska antaŭtago de 1994, mortis en aĝo de naŭdek ses jaroj. Antaŭ ol tion fari, li tamen en testamento agnoskis sian patrecon rilate al la unuenaskita filino de la servistino Alisia Frank, kaj testamentis al ŝi aŭ al ŝiaj ankoraŭ vivantaj gefratoj sian someran rezidejon Cignejono. Bedaŭrinde li miskomprenis la nomon de sia filino, kio donis okazon por la familio Cignaeus procesi pri la testamento dum pli ol tri jaroj. La verdikto nun estis farita, la Cignidoj malvenkis, kaj Cignejono postmorte transdoniĝis al mia avo, kiu ja ankoraŭ vivis je la forpaso de Carl Wilhelm Cignaeus. Mallonge dirite: duono de la kastelo nun estis la mia.

Tio do okazis printempe en 1998. Je tiu momento mi de baldaŭ tri jaroj vane studadis interlingvistikon en Amsterdamo. Vane, unue, ĉar mi ĵus la trian fojon malsukcesis pri la ekzameno de Kompara Transitiveco, kaj la ŝanco sukcesi kvarafoje ŝajnis malgranda. Vane, due, ĉar por lingvistika studentino estis praktike neeble akiri la okazon staĝi ĉe la Eŭropa Unio kaj per tio iam okupi mongajnan postenon. Eventuale mi povus fariĝi tradukisto en la loka oficejo en Perditeborg de la Nord-Orient-Forgesia Incendiasekura Societo. Vane, trie, ĉar kvankam mi vere penis kaj ŝvitis, mi ne sukcesis restigi iun estontan filologon, fonetikiston, etimologon aŭ - en plej malbona okazo - interpretiston pli longe ol dum unu nokto en mia simpla studenta ĉambro. Ĉio indikis, ke jam temp’ está por ekiri laŭ nova vojo.

- - -

Mi alvenis en la krepuskiĝo. Cignejono situis sur terpinto, kie kverkoj kaj aceroj ĵus ekfoliis. Ĉirkaŭe etendiĝis golfoj kaj vastejoj de la Balta maro, iomete krispigataj de milda kaj refreŝiga elmara brizo. En la akvo speguliĝis la helflava rokoka fasado de Cignejono, kvankam tion mi ne vidis venante, ĉar la rokoka fasado rigardas eksteren, al la strando kaj la eta parko. Kontraŭ la alvena vojo la kastelo elmontris blankan novklasikisman fasadon, kiu ricevis vere antikvan trajton de la lokoj, kie stuko forfalis. La du restantaj flankoj estis pli striktstilaj; eblus nomi ilin karakterizitaj de tegolfareja modernismo.

La pordo estis ŝlosita, sed mi facile helpis min eniri ŝovante la manon tra vitro plej proksime de la porda klinko, pli ĝuste tra aperturo kie mankis vitro. La ĉambroj estis multaj kaj grandaj. Eĉ pli grandaj ili ŝajnis pro tio ke la anguloj estis apenaŭ distingeblaj en la vespera obskuro. La elektro estis malŝaltita. El la kuirejo, granda kiel eta lekcia halo en la Lingvistika Instituto de Amsterdamo, aŭdiĝis susurado kaj pepado. La kuireja pordo rezistis kaj ĝemis, kiam mi fermis ĝin.

En la supra etaĝo mi elserĉis dormĉambregon kun lito preskaŭ kvadrata. Kuŝante diagonale mi tamen povis etendi min.

- - -

"Ĉu vi estas tiu, kiu anoncetis?"

Ankaŭ ĉi-foje viro staris super mi kiam mi vekiĝis, sed ĉi tiu nomiĝis nek Jan nek Wim, tio klare vidiĝis. Krome li neniel montris signon de tio ke li foriros. Anstataŭe li volis scii, ĉu mi enigis anonceton en la gazeto Turisto. Jes, mi tion faris. Kaj same en La Espero, Heroldo kaj La Naturamiko. Mi intencis luigi ĉambrojn al feriantaj samideanoj, prezenti matenmanĝon kaj regali per kastela etoso kaj marborda pejzaĝo kaj prelegoj kun diapozitivoj. Kontraŭ modesta pago. Kaj jen evidente jam samideano staras en mia dormsalono!

"Mi volas diri nur! Ke mi parolis kun! La Administracio de! Agrikulturo! Kaj ili diras ke! Tio estas entrudiĝo en! Ĝisnuna utiligado de! La tero!"

La samideano, kiu estis vestita per blua laborkompleto, kaj eble tamen ne estis samideano, sonis iel turmentata de astmo.

"Kiu vi estas?" mi eligis.

La blua kompleto aspektis kvazaŭ al li malfacilus kompreni, ke ne ĉiu konas lin.

"Nu, ja kompreneble estas! Mi, ĉu ne! Kiu farmas la! Teron! Stefan Sterkman, ĉu ne!"

"Tuj foriru el mia dormĉambro!" mi diris severe, eligante nudan kruron. Aŭ mi telefonos al la polico!"

Je la vorto dormĉambro la Blukompleto Sterkman aspektis konfuzita. Kiam mi diris "polico" li mienis ofendite. Sed ekvidante miajn smaragde verdajn piedfingrajn ungojn, li alprenis evidente ŝokitan vizaĝesprimon kaj elmarŝis. Tamen li ne estis pli severe vundita ol turniĝi en la pordo por elpafi:

"Estos nenio el! Tiu afero!"

- - -

La minaco pri telefonado al la polico estis pura blufo, ĉar mi ne sciis, ĉu la telefono jam estis ŝaltita. Sed tion mi baldaŭ eksciis. Akuta signalo eĥiĝis tra la kastelo. Mi bezonis precize dek kvar signalojn por trovi la aparaton, sed la voko ŝajne estis grava.

"Ĉu sinjorino Svedin?"

"Jes", mi respondis, ĉar tio pri sinjorino kaj fraŭlino neniam signifis por mi ian baron.

"Parolas sinjorino Kortuŝko en la Centra Oficejo. Mi vidas jene, ke vi anoncis pri la Verda Paradizo Cignejono?"

"Jes, vi pravas."

"Nu, mi vidas jene, ke vi ne membras?"

"Kio?"

"Laŭ tio kion mi vidas jene, vi ne estas membro?"

"De kio?"

"De Universala Esperanto-Asocio! Mi ne vidas jene... aŭ ĉu?"

"Do kio?"

"Nu, mi vidas jene, ke vi ne membras en UEA, do ni ne povos agnoski vian kursejon, laŭ tio, kion mi vidas jene."

- - -

Samtempe kiam mi remetis la parolilon, oni sonorigis ĉe la ekstera pordo. "Sonorigis" eble estas troigo; la malnova sonorilo ekbruetis. Kaj mi eĉ ankoraŭ ne surmetis mian vizaĝon! Mi havis tempon nur volvi ĉirkaŭ mi la littukon kvazaŭ sarongon, kiam la pordo fluge malfermiĝis, kaj enpaŝis damo kaj ulo. Jes, tiel ili vere aspektis: la damo havis oran rebrilon de sia hararo kaj tre ŝikan mansaketon de la ŝultro. Ankaŭ la ulo portis sakon surŝultre, de la speco kiu plenplenas de fotoaparatoj kaj objektivoj. Krome la ulo havis cigaredon kaj vangoharojn.

"Bonan booonan, kara eeeta, jen mi, jen sinjorino Beko, kaj jen Ĝimi, nu sed jene vi ja havas beleeegan domon, ĉu ne, kara eeeta, prefere ni komencu ĉi tie, ĉu ne, sed mi vidas ke ni eble bezonas iiiomeeete da afeeeroj por kompletigi, do pardooonu min iomeeete, kara eeeta, nur momenton, poste ni tuj tuj tuj reveeenos, Ĝimi, ni prenu la kamioneeeton, ĉu ne, ĝi ja estas libera, ĉu ne..."

Ŝajnas al mi, ke ŝi diris "Beko". Eble efektive estis "Becker". La damo kaj la ulo malaperis, sed apenaŭ ili malĉeestis, kiam estis tempo por la sekva. Viro ĉirkaŭ 55-jara, kun kvadratita kaskedo. Li etendis manon. (Kiel li envenis? Tra la pordo, kompreneble, ĉar la ulo ne fermis ĝin post si.) Mi ne kuraĝis akcepti lian manon, parte pro tio, ke la littuka sarongo riskus fali en iom tro malavaran dekoltaĵon - bedaŭrinde mi neniam trovis miajn mamojn sufiĉe elstaraj, precipe ne la maldekstra - kaj parte pro tio, ke li aspektis kiel tia ulo, kiu jam kaptinte sian predon, neniam plu lasas ĝin. Iomete kiel melo, se vi komprenas min. Do, nia rilato jam dekomence estis iel streĉita.

"La komunumo", li prezentis sin. "Misberg. Nur por sciigi, ke hotela agado ne aktualos. Zono destinita por rekreado. Unuopa feria domo povos esti permesita. Hotelo ne. Tute kontraŭas la intencojn de la dispozicia plano. Apelacion oni direktu al la gubernio. Se oni estas ano de la komunumo, kompreneble."

La lastan frazon li diris kun alia, kvazaŭ moketa tono.

- - -

Mi ŝanĝis al ĝinzo kaj bluzo por povi mansaluti eventualajn novajn vizitontojn, kaj krome ligis fulardon aĉetitan en Parizo ĉirkaŭ mian iom tro magran kolon, por simboli mian pozicion de kastela sinjorino. Poste mi elpaŝis en mian kastelan parkon.

Estis brila maja tago. La parko estis de angla stilo, iom sovaĝtipa, kaj en la deklivo kontraŭ la Golfo de Ŝlimholm la grundo estis kovrita de latiroj, konvalaj folioj kaj florintaj blankaj anemonoj. Ĉe la strando remboato kuŝis enakve, aŭ pli precize subakve. Tiun oni sendube povus mallikigi pli-malpli bone, por luigi al naivaj, fidemaj kaj rememaj samideanoj.

Kiam mi repaŝis supren, mi rimarkis, ke hodiaŭ ne blovas de la maro, kiel hieraŭ, sed de la tero. Kun la vento venis odoro de agrikulturo. Eble iomete tro intensa, tamen por stresataj urbanoj ja efektive utilas havi okazon enspiri la parfumon de Nia Patrino la Tero. Mi ĉirkaŭiris mian kastelon kaj rimarkis, ke la odoro ankoraŭ pli intensiĝas. Ĝi ŝajnas veni el granda fojnejo aŭ stalo aŭ kiel oni nomas tian konstruaĵon, eble iom tro moderna por mia gusto. Mi ankoraŭ alproksimiĝis. Antaŭ la grizverda lada fasado de la senfenestra domego staris aŭto kun la surskribo "Porka Ensemado de Kotby."

Mi repaŝis. Antaŭ la kastela ŝtuparo preskaŭ surveturis min la leterportisto. La ornamita gisa fermilo de la leterujo rustfiksiĝis, sed tra la frakasita vitro li enŝovis tri leterojn.

Mi komencis per tiu, kiu aspektis plej private. Ĝi estis fakturo de Wendela Cignaeus pro luo de la kastela parko, 1.650 eŭroj por la nuna trimestro. Mi komencis ripeti al mi la vortojn de la testamento. Sendube tie oni parolis nur pri kastelo, ne pri la tero, sur kiu ĝi staras. Do mi daŭrigis per la sekva koverto. Sur la ekstero ĝi portis tri kronojn kaj leonon kun du krucitaj glavoj, kaj ĝi venis de MilZ-Or TSU-of K-Det, kaj informis, ke la marbordo ĉirkaŭ la Stultnäsa duoninsulo estas militekzerca tereno kaj restriktita zono, malpermesita por eksterlandaj civitanoj pro la sekureco de... nu, vi scias kiel militistoj esprimas sin; mi neniam povis elteni tian ĵargonon. Ĉiuokaze, la tria letero venis de la Gubernia Muzeestro kaj sur ĝi aperis stiligita bildo pri la fortikaĵo de Forköping. Ĝi komenciĝis tre ĉarme, parolante pri la protektendaj historiaj valoroj de Cignejono, sed mi ne atingis pli longe, ĉar nun io tondris ĉe la pordo. Estis la pordfrapilo kiu forfrapiĝis. Enpaŝis alta, maldika viro en verda alpa mantelo. Li formetis la pordfrapilon, prezentis sin kiel saninspektoro Sven-Kristian Sordidus, kaj petis permeson inspekti la kuirejon. Kiam li fermis post si la eksteran pordon, mi videtis kovritan transportkamionon, kiu ĝuste fiksiĝis en la printempe mola gruzvojeto ekstere. Mi ŝovis sinjoron Sordidus en la kuirejon, enfermis lin tie, kaj turnis min en ĝusta tempo por vidi la Bekon entroti kape de procesio el viroj portantaj ledfotelojn, tapiŝojn, fajrejon el papermaĉaĵo, partojn de vostpiano, spegulojn, vinbotelojn kaj mi-ne-scias-kion. Fine venis la ulo kun sia sako, kaj nun mi vidis, ke sur ĝi troviĝas la teksto "Virina Mondo".

"Sed kara eeeta, ĉu vi demetis tiun beleeegan kreaĵon kiun vi portis ĉi-mateeene, bonvolu esti tiel afaaabla denove ŝanĝi, kara eeeta", diris la Beko.

"Volonte", mi respondis kaj supreniris al la dormoĉambro, kunrastis miajn aĵojn en la valizon, reŝteliris malsupren kaj eksterdomen dum meblado plej intense disvolviĝis en la salono. Fermante la eksteran pordon kiel eble plej silente, mi vidis oranĝkoloran slipon najlitan sur ĝi.

"Sindikato de Hotel- kaj Restoracidungitoj, sekcio 44 (pensionoj en la komunumoj de Forköping, Marĉå kaj Perditeborg). La sindiko por laborista sekureco informas, ke la jena laborejo estas FERMITA pro manko de sekurecaj aranĝoj."

- - -

Aŭtobuso ekiros nur venontan mardon, sed mi petveturis kun la ensema asistanto, kiu cetere estis tre simpatia knabo nomita Jan. En la posta tago mi paŭzis ĉe mia onklo, kaj tie mi pruntis lian freŝan numeron de Eventoj. Sur la trajno sudokcidenten mi legis kun kontento kaj malstreĉiĝo, ke en Roterdamo oni aranĝos Malferman Tagon, kaj sur la Frisa insulo Ŝiprompiĝoog okazos Semajnfino de la Verda Haringo. Mi fermis la okulojn, klinis min malantaŭen en angulo de la kupeo, pensante, ke kasteloj en la aero foje pli plaĉas, ol tiuj sur la tero.