KEMIO

 

Mi malpermesis al Fanny razi la akselojn. La krurojn, bone. La bikinan linion, en ordo. Sed neniam la akselojn. Tial mi tuj komprenis, ke ŝi perfidis min. Sendube ŝi sciis, kion tio signifas. Tamen ŝi faris tion. Tio preskaŭ meritas admiron.

”Kiu li estas?” mi demandis.

Neniu respondo. Eble ŝi eĉ mem ne sciis, kiu li estas. Eble temis nur pri subkonscia fantazio, instinkta strebado. Jen kiel la kemio funkcias. Kaj kiel do mi povus kontraŭstari la potencon de la kemio?

Do, mi lasis ŝin kaj foriris de tie sen turni la kapon.

 

De kvar monatoj ni estis paro. Mi vidis ŝin unuafoje meze de januaro. Mi sidis kun viskio en mia kutima trinkejo, en angulo ĉe fenestro kontraŭ la placo. Ĉe apuda tablo sidis granda aro, kiu multe bruis post pluraj rondoj da biero kaj drinkoj. Poste ili disiĝis, kelkaj tumulte pluiris ien, dum ŝi restis kun sia amikino. Post iom la amikino rigardis ĉirkaŭ si kaj invitis min al ilia tablo. Fanny mem ne turnis sin miadirekten, sed verŝajne ŝia nuko kun kelkaj fuĝintaj malhelbrunaj harfasketoj estis tio, kio igis min translokiĝi al ili. Nu, efektive la kaŭzo kompreneble estis kemio.

La amikino prizorgis la plejparton de nia interparolado. Mi regalis ilin per du mojitos kaj post tio sekvis pli da biero. Sendube Fanny estis same ebria kiel ŝia amikino, sed oni rimarkis malpli ĉe ŝi, krom tio ke ŝi iom ŝvitis. Poste, kiam ni survojis de tie, ili malamikiĝis pro tio ke Fanny volis hejmeniri, dum Tereza volis plui en sia hejmo. La fino estis, ke ili disiĝis. Fanny iris en sia direkto, dum mi akompanis Terezan hejmen. Post tiom da trinkado tio kompreneble ne estis erotika atuto, tamen ŝi ŝajnis kontenta. Jen la momento kiam mi eksciis ŝian nomon. Mi mem prezentis min kiel Boris. Oni ja devas iel nomi sin, kaj mi preferas aperi sub pseŭdonimo.

Post kiam Tereza endormiĝis, mi cerbumis pri Fanny. Mi konis nek ŝian adreson, familian nomon nek la telefonnumeron. Tamen mi ja havis Terezan kiel ligilon. Mi trovis ŝian poŝtelefonon, foliumis ĝis F en la nomaro kaj konservis la numeron de Fanny Linder en mia propra telefono. Poste mi vestis min kaj iris hejmen.

 

Mi atendis tri semajnojn antaŭ ol kontakti ŝin. Dume mi tamen preparis ĉion serĉante en interreta telefonlibro. Ŝi loĝis ĉe Morena strato 14, teretaĝe. Mi ankaŭ guglis ŝian nomon, sed neniu el la 26 trafoj ŝajnis temi pri ŝi. Ĉiuokaze mi estis tiel preparita kiel eblis.

En ŝia nomotago mi sendis bukedon da helruĝaj rozoj. Kaj vendrede vespere mi iris tien. Mi kontrolis, ke estas lumo en ŝiaj fenestroj kaj ke neniu vizitas ŝin. Je la sesa kaj duono mi sonorigis kun botelo da ŝaŭmvino enmane.

”Kion vi efektive volas?” ŝi diris.

”Nur ke vi sciu unu aferon. Vi estas la plej bela virino kiun mi renkontis.”

”Hm. Ĉu vere. Bone, dankon, sed mi ne havas tempon. Mi renkontos amikojn.”

”Kompreneble. Tamen, prenu ĉi tiun botelon, kaj vi eble havos pli da plezuro.”

”Ne necesas. Nek necesas sendi florojn. Ĉar tio estis vi, ĉu ne?”

”Nature, sed ne sentu embarason pro tio. Mi ne ĝenos vin. Oj, kia miso! La korko eliĝis!”

Ŝi suspiris.

”Do envenu. Sed je la oka mi devos foriri, kaj antaŭ tio mi duŝos min.”

Mi preskaŭ diris, ke ŝi tute ne devas duŝi sin, sed mi glutis la langon kaj iris trovi du glasojn en ŝia kuirejo.

”Vi estas tiu, kiu alkroĉis vin al Tereza antaŭ iom da tempo, ĉu ne?”

”Nu, pli ĝuste okazis la malo. Sed tio estas forgesita kaj pardonita.”

”Ĉu vere? Tamen ŝi sentis teruran angoron poste, se mi ne eraras.”

”Tio ŝajnas iom superflua. Fakte nenio okazis.”

”Ĉu ne? Tiel ŝi ne rakontis la aferon.”

”Eble ŝi ne memoras tre klare. Ŝi estis laca, oni povus diri. Mi surmetis litkovrilon kaj rakontis al ŝi vesperan fabelon.”

Fanny ekridis kaj komencis degeli. Ni plu babilis kaj trinketis ĉampanon ĝis la oka kaj duono. Tiam la botelo estis malplena. Ŝi proponis malfermi alian vinbotelon, sed mi memorigis al ŝi la amikojn kiuj atendas. Antaŭ ol foriri de tie, mi vizitis la necesejon kaj serĉis en ŝia korbo por lavotaĵoj. Blanka kalsoneto kaj nigra senmanika ĉemizeto, kiun ŝi kredeble uzis en sportejo, facile trovis lokon en miaj pantalonpoŝoj.

 

Post kelkaj tagoj mi telefonis por inviti ŝin al teatro. Ŝi akceptis renkontiĝi, sed teatro ne tre interesis ŝin. Tio estis perfekta por mi. Ni prenis botelon da chianti en itala restoracio kaj poste iris taksie al Morena strato.

”Tereza preskaŭ svenis, kiam mi diris ke mi renkontos vin”, ŝi diris sidante sur sia sofo el IKEA.

”Ĉu vere? Kial do?”

”Ŝi opiniis ke ni ne konvenas unu al la alia.”

”Mi dubas ĉu ŝi povas prijuĝi tion. Kiam mi renkontis ŝin, ŝi estis apenaŭ kontaktebla.”

”Vi estas tiel malica!”

Mi kontemplis tion super la viskio kun sodakvo kiun ŝi surtabligis.

”Ĉiuokaze la kemio decidas”, mi poste diris.

”Kio? La kemio?”

”Jes. La feromonoj.”

”Kion tio signifas?” ŝi scivolis.

”La korpo dissendas etajn odorpartiklojn, unikajn por ĉiu individuo. Ni perceptas ilin subkonscie kaj laŭ instinkto decidas, ĉu temas pri amiko aŭ malamiko kaj tiel plu. Se la kemio ne konvenas, ne indas komenci interrilaton.”

”Ha. Do vi volas diri ke oni elektas flarante?”

”Prave. Sed la plej multaj homoj faras tion sen konscii la aferon. Ne intence. Jen la kaŭzo kial oni ne amindumu kiam oni malvarmumas.”

”Ha ha! Vi estas freneza.”

”Ne gravas. Intelekton kaj aspekton oni povas neglekti. Gravas sole la kemio.”

Mi restis tie dumnokte. Kiam mi vekiĝis frumatene ŝia parfumo kaj fumodoro de hieraŭ sorbiĝis en la fonon kaj mi rekonis la odoron de ŝia nigra ĉemizeto. Jen la momento kiam mi konvinkiĝis. Ŝi absolute estis la virino por mi.

Komence ŝi ne ŝajnis same certa. Sed ŝi ne kontraŭis renkontiĝi jen kaj jen. Post du semajnoj mi jam vivadis tie kelkajn tagojn semajne. Kelkfoje ni iris ien kun Tereza, sed tio ne estis bona ideo. Montriĝis, ke ŝi estas vera paŭtulino.

 

Tamen Tereza ne estis la ĉefa problemo kiam ni eliris ien. Tio estis ĉiuj uloj, kun kiuj Fanny ne povis ne flirti. Mi sciis, ke tio signifas nenion al ŝi, ĉar mi kaj ŝi estas kreitaj unu por la alia, sed ŝi dissendis ege ambiguajn signalojn al la viroj, kiuj alproksimiĝis por hoki ŝin. Iĝis pli kaj pli evidente, ke mi devas eduki ŝin.

”Vi imagas stultaĵojn”, ŝi diris. ”Mi ne flirtas!”

”Mi scias, kara. La problemo estas, ke vi donas al ili la impreson, ke vi flirtas. La rezulto efektive estas sama.”

”La rezulto? Vi volas diri, ke vi ĵaluziĝas.”

”Tute ne. Mi neniam ĵaluzas. Sed mi sentas certan respondecon pri vi.”

La sola efika solvo estis, ke ni ĉesis eliri. Cetere ni ne plu bezonis tion, renkontinte unu la alian. Mi uzis iom da energio por igi ŝin plene kompreni tion. Ŝi ne estis tre facile influebla. Mi devis apliki mian plenan paciencon kaj ĉiujn formojn de argumentoj.

Pli malfacile solvebla estis la problemo pri la laboro de Fanny. Mi ne povis teni ŝin for de ŝia laboro, ĉar mi mem devis zorgi pri mia ofico en la urba arkivejo. Sed mi alkutimiĝis akompani ŝin al kaj de la infanejo, kie ŝi laboris. Ne estis tute facile organizi la loĝistikon de tio, ĉar ŝi deĵoris en iom variaj horoj, sed problemoj ekzistas por esti solvitaj.

Restis la purigado de ŝia hejma medio. Mi preskaŭ sukcesis igi ŝin ĉesi pri fumado, ĉar mi anatemis tabakon endome. Pli malfacile estis pri parfumo, senodorigilo, arombrikoj, citronstinka lavilo kaj tiel plu. Tie mi renkontis obstinan reziston, sed mi aplikis la taktikon de lacigado forĵetante tiujn produktaĵojn tuj vidante ilin.

 

”Boris! Mi ne trovas mian senodorigilon!”

”Vi ne bezonas tian, vi ja scias.”

”Ne diru ke vi forĵetis ankaŭ tiun!”

”Fanny, vi havas naturan freŝon. Kial vi volas ekigi kemian militon? Estu vi mem! Mi volas vin tia kia vi estas, ne pakita en parfuma volvaĵo.”

”Ho, mi freneziĝas!”

”Tio ne gravas. Ne necesas afekti. Gravas nur la kemio.”

 

Tamen restis la afero pri haroj. Kaj tie mi fiaskis. Vere, tio okazis ne unuafoje. Eble mi jam devus konscii, ke duono de la homaro luktas en sankta milito kontraŭ la naturo, kiom koncernas kreskantajn harojn. Sed mi certis, ke la racio de miaj argumentoj kondukos al fina venko. Post kvar monatoj mi komprenis, ke mi luktas kontraŭ nevenkebla malamiko.

”Mi ne povas eliri kun tufoj subbrake, ŝi diris.”

”Vi ĉiuokaze devus resti endome, ĉar mi estas ĉi tie.”

”Tio ja ne eblas. Mi devas labori.”

”Kiu do en via laborejo gvatos al viaj akseloj?”

”Ĉesu do! Vi komprenas nenion! Mi sentus min malfreŝa!”

Fine mi komprenis, ke troviĝas io, kion ŝi sukcesis kaŝi al mi. Iu, kiun mi ne konas. Ŝi komplete misgvidis min. Estis evidente, ke ŝi havas iun alian. Iun perversan tipon, al kiu ŝi volis montri siajn razitajn akselojn.

”Kiu li estas? mi demandis.”

”Ĉesu! Vi nur imagas aferojn!”

Mi vere devis peni por komprenigi al ŝi la gravecon. Fine ŝi sendube komprenis. Ŝi buliĝis en feta pozo surlite tenante la brakojn kiel ŝirmon super la kapo. Sed nature mi estis la pli forta. Do, mi fortrudis ŝiajn brakojn kaj prenis ŝin firme.

”Rigardu en miajn okulojn, Fanny! Kiu li estas?”

Ŝi ne respondis, ne povis respondi, ĉar mi kunpremis ŝian kolon ambaŭmane. Cetere mi ne bezonis respondon. Mi jam sciis, kiu li estas. Aŭ kio li estas, kaj jen la sama afero. Kiu ajn el plena grego da stultuloj, flatemaj moluloj sen grajno da spino.

Ŝi do ne povis paroli, tamen ŝiaj okuloj parolis. Ŝi rigardis min per okuloj, kiuj ne plaĉis al mi. Mi ne scias kiel priskribi ilin. Ŝajnis kvazaŭ ŝi volus rakonti ion, tamen nek pri li nek pri si, sed pri mi. Kvazaŭ ŝi kompatus min. Kaj tion mi ne povis toleri. Jen ŝi transiris la limon. Ni ne plu povis daŭrigi tiel. Do mi lasis mian prenon, turnis min for de tiuj okuloj kaj foriris.

Mi aŭdis ŝin spiregi kaj sentis tiujn okulojn bori mian dorson kiam mi foriris, tamen mi ne turnis min. Mi forlasis ŝin sen rigardi dorsen.