Sten Johansson:

2:a premio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1998

Meti limon

"Ĉu do estas vero?"

"Estas vero. Ili ekzistas."

"Kaj ĉu vi mem vidis iun?"

"Mi vidis plurajn. Ne nur vidis, mi eĉ palpis unu."

"Vi palpis ĝin? Fi! Sed vi tamen ne... ja vi ne povis... aŭ ĉu? - Ĉu vi efektive... ĉu vi... uzis ĝin?"

Samira silentis dum momento, kaj poste diris kun oblikva rideto:

"Atendu iomete. Mi rakontos la tuton."

* * *

Kvankam Samira estis unu el miaj plej bonaj amikinoj, mi ofte demandis min, ĉu ŝi estas tute tia, kia ŝi devus esti. Inter ni estis nur amikeco, sed mi sciis, ke ŝi havis plurajn amatinojn, kaj ili ĉiuj rapide forlasis ŝin. Laŭdire ŝi tro eksperimentis, ŝiaj erotikaj preferoj estis iom... nu, iom ekstremaj. Sed bona amikino ŝi vere estis.

Iutage ŝi komencis ripeti iun stultan miton, laŭ kiu en Tahitio oni tenas virojn por amorado. Nu, en la adoleskiĝo multaj knabinoj disvastigas tiajn blagojn, por ŝoki unu la alian. Ĉiuj ja tamen scias, ke oni tenas nur tre limigitan nombron en laboratorioj, kun la celo produkti novajn spermojn por estonta uzo. Per la Natura Historio ni tamen scias, ke en la antikvaj tempoj oni tenis amasojn da viroj, kaj eĉ en plena libereco, kio kompreneble kondukis al teruraj katastrofoj. Milito, sporto, aŭto-ralio kaj atombombo, nu, mi ne scias ĉion, kion ili povis entrepreni. Estas vera mistero, ke oni tenis ilin tiel senkontrole kaj amase. Kompreneble, antaŭ la invento de maŝinoj oni bezonis ilian muskolforton, sed laŭ mi pli bone estus kontentiĝi per bovoj. Kaj la virojn oni eĉ ne kastris! Idiote! Cetere, kvankam oni diras, ke la viro estas duoble aŭ trioble pli granda ol ni, tamen mi dubas ĉu ĝi estas pli forta ol bovo. Kaj certe ne pli inteligenta.

Nu, per la Natura Historio ni krome lernis la abomenan fakton, ke iam oni aranĝis la homan reproduktiĝon per senkontrola kopulacio kun viroj, tute same kiel inter bestoj. Kaj nature, en la adoleska aĝo tiaj informoj kondukas al multaj anekdotoj, ŝercoj, provoj reciproke ŝoki kaj embarasi la amikinojn, kaj inter tiu folkloro troviĝas ankaŭ la legendoj pri sovaĝaj viroj ankoraŭ restantaj ie-tie tra la mondo. Kelkaj eĉ rakontas vere maldecajn blagojn pri ĉasistoj, kiuj mortigas tiajn sovaĝbestojn, pardonu, mi volis diri sovaĝvirojn, kaj detranĉas la generilon, por konservi hejme kiel trofeon.

Sed ĉio ĉi estas stultaj adoleskaĵoj, kaj ni nun estis pli ol dudekjaraj. Samira vere devus esti pli serioza ol tiel! Mi diris senkaŝe, ke mi trovis ŝian fantazion stulta, sed ŝi nur ridetis. Ŝi komencis paroli pri tio, kiel oni povus uzi viron, kaj mi devis peti ŝin tuj fini. Tia parolo naŭzis min, sed krome mi ne komprenis ĉion bone. Ekzemple, mi ne komprenis kiel tia kuniĝo estus ebla, se ili estas tiel grandaj. Ĉar mi devenas el la kamparo, mi sciis, ke tro granda bovo riskas rompi la dorson de bovino.

"Nu, laŭ tio kion mi aŭdis, oni rajdas ilin!" informis Samira. "Kiel ĉevalon."

"Kiel ĉevalon?" mi demandis, sendube kun stulta mieno.

"Nu, kvankam inverse, kompreneble. Ĝi devas kuŝi surdorse, kaj oni sidas sur ĝi."

"Sed kial ĝi restas surdorse, se ĝi tiel fortas?"

"Nu, kredeble oni ligas ĝin. Aŭ eble drogas ĝin", supozis Samira.

Kvankam mi trovis la temon tro malserioza, mi ne povis rezigni aŭskulti ŝiajn blagojn. Mi tamen ne kredis je tiuj sovaĝaj viroj en Tahitio. Kiel eblus tia afero? La suma nombro da viroj estas sekreta, sed kredeble temas pri malpli ol milo en la tuta mondo, kaj ĉiuloke maksimume unu. Pro la infekto-risko neniu rajtas kontaktiĝi kun ili, krom tiuj homoj kiuj laboras pri la bredado. Estas ankaŭ konate, ke oni zorge disigas la produktatan spermon kaj detruas la senvaloran, ipsilonan, krom en apartaj okazoj por akiri novajn generontojn. Mi ne sciis, kiuj kompatindaj virinoj naskas la estontajn laboratoriajn virojn. Ĉu krimuloj en prizonoj tion faras por pli frue liberiĝi? Ankaŭ Samira ne sciis.

* * *

Pasis jaroj. Mi edziniĝis al Fernanda, sed Samira restis fraŭlino. Mi preskaŭ dirus "kompreneble". Dum kelkaj jaroj ni ne revidis unu la alian, laŭdire ŝi laboris kiel aktorino kaj multe vojaĝis. Sed kelkajn monatojn antaŭ mia trideka naskiĝtago, mi hazarde revidis ŝin en la kafejo Amazona, kaj ni ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj sidiĝis por paroli. Mi rakontis, ke mi kaj Fernanda jam havas dujaran filinon, kiun mi naskis al ni, kaj ke ni planas baldaŭ havi la duan, kiun ŝi naskos. Samira aŭskultis afable, sed kun iom forestanta mieno. Kaj ŝi rakontis pri siaj vojaĝoj, al Novjorko, Sidnejo, Riodeĵanejro kaj tiel plu. Fine ŝi diris kun iom enigma rideto:

"Kaj ankaŭ Tahition mi vizitis. Vi scias kial, ĉu ne?"

Mi kompreneble memoris tiun iaman legendon. Dum la jaroj ĝi reaperis al mi ĉiufoje kiam mi pensis aŭ parolis pri Samira. Sed mi ridis, kaj diris:

"Do, vi sendube elreviĝis!"

Ŝi ridetis amare, kaj diris:

"Nu, mi elreviĝis, sendube, tamen ne tiel, kiel vi pensas."

"Do, ĉu vi renkontis ilin?"

Ŝi asertis, ke jes, ŝi vidis la "sovaĝajn virojn" de Tahitio. Kaj unu viron ŝi eĉ tuŝis. Mi ankoraŭ ne kredis, ke ŝi parolas serioze, sed demandis:

"Kiel vi renkontis ĝin?"

Eble ŝi misaŭdis mian demandon, aŭ ial preferis respondi:

"Kie mi ĝin renkontis? Kion vi pensas? Surstrande sub la palmoj? En plenluno? Kun florkrono ĉirkaŭ la koksoj? Ne, Marinka, mi renkontis ĝin en bordelo."

"En bordelo? Ĉu inter la - putinoj? Ĉu vi volas diri, ke oni tenis ĝin kiel - viran putinon?"

"Jes, prave."

"Ĉu ĝi estis ligita?"

"Ne, tute ne. Cetere, ili estis pluraj. Kaj ne tre sovaĝaj, bedaŭrinde. Eble drogitaj, mi ne scias. Cetere, ili ne estas tiel grandaj, kiel oni diras. Kiel ni, proksimume. Tiu, por kiu mi pagis, eĉ estis malpli alta ol mi. Kvankam iom pli dika."

"Vi pagis por ĝi?"

"Jes, mi pagis. Eĉ pli multe ol por ordinara putino mi pagis, sed kompreneble mi ne scias, kiom... kiom el la mono ĝi rajtis mem konservi. Strange, Marinka, mi ne scias, ĉu diri ’ĝi’ aŭ ’ŝi’. Ili estas preskaŭ kiel homoj. Eĉ, mi ie legis, ke en la antikvaj lingvoj oni havis apartan vorton, apartan pronomon por viroj."

"Apartan pronomon nur por viroj? Kia stultaĵo! Kaj kian vorton?"

"Mi ne scias. Eble ’viri’ aŭ io simila. Ne gravas."

"Sed Samira, ĉu vi vere iris kun ĝi? Ĉu vi volis amori kun ĝi? Vi estas... mi ne komprenas, kiel vi kapablus?" Mi vere ŝokiĝis pensante pri mia malnova amikino de la junaĝo, kune kun tia estaĵo, eĉ se ĝi ne estas tiel granda kiel mi kredis.

"Mi iris kun ĝi en etan ĉambron kun lito, kaj ĝi senvestigis sin kaj kuŝiĝis surlite. Poste ĝi injektis ion, evidente por erekti la penison..."

"Samira, ne diru tiun vorton! Vi nur igas min senĉese pensi pri bestoj!" Mi sentis ondon de naŭziĝo trairi min, sed poste mi devis demandi: "Tamen, diru, ĉu tiu… ĉu ĝia ilo vere similis dildon?"

Ŝi ridetis. "Jes, ĝi tre similis dildon laŭ formo, tamen iom malpli regula. Bedaŭrinde la koloro estis sufiĉe malbela. Kiam mi tenis ĝin..."

"Vi tenis ĝin!!?" mi preskaŭ kriis.

"Jes, kompreneble, kaj kiam mi tenis ĝin, mi sentis la sangon pulsadi tra ĝi. Tio vere estis alia ol la vibrado de dildo. Sed fine mi rezignis la aferon. Unue pro tio ke la viro senĉese maĉadis maĉgumon, kaj tio memorigis al mi Alinan, unu el miaj pli forgesindaj eraroj. Sed ĉefe pro la odoro."

"La odoro? Ĉu ĝi odoris?"

"Oni ŝprucigis ian spican parfumon en la ĉambro kaj kredeble ankaŭ verŝis iom sur la viron, sed tamen iu alia odoro trapenetris. Kvazaŭ de besto. Virŝafo aŭ boko. Ĉiuokaze tiel ŝajnis al mi. Mi simple ne kapablis. Ĝi tro similis beston! Eble antaŭ dek jaroj mi povus. Tiam mi ankoraŭ volis provi ĉion. Sed nun... Strange! Ĉu mi jam maljuniĝis?" Samira seke ekridis kaj rigardis min. Poste ŝi aldonis:

"Mi ĉiam konsideris vin eta prudulino, Marinka! Jes, vere! Ne ofendiĝu! Tre ĉarma, sed pruda. Ĉu ankaŭ mi prudiĝis? Vere amuze! Mi provis preskaŭ ĉion, jam antaŭ dek jaroj. Sed la viron mi finfine rezignis! Necesas ie meti limon, ĉu ne?"