Reen al:


Tekstoj de Sten Johansson


Sezonaj krimromanetoj


Sten Johansson






Sten Johansson

 

NEĜO KAŜAS NUR...

Krimromaneto

 

 

Sezona krimo

Al-fab-et-o

Skövde, Svedio 2001

 

Dua reviziita eldono 2014

 

 

1.    Nigre-blanke

2.    Ĉizu runŝtonon!

3.    Ĉefo kun kravato

4.    Nebulo kaj malmoralo

5.    Filino de butikisto

6.    Enketo fermita

7.    Serĉado de enrompŝtelisto

8.    Bileto al Svedio

9.    Malmurdi murdinton

10.  Veki suspektojn

 

 


1. Nigre-blanke

 

Ŝi ege blankas, kuŝante surdorse inter nigraj arbedoj. Apenaŭ kolora nuanco distingas ŝin de la ĉirkaŭa neĝduno. Nur ĉe la kapo duone kaŝita de neĝo vidiĝas nigra hararo, sed la vizaĝo, eĉ la lipoj, malhavas koloron de vivo. Ŝi portas striktan bluzon, blankan kaj maldikan, kiu montras etajn altaĵojn de mamoj. La subo de ŝia korpo nudas, kaj meze de ŝia palhaŭta, malgrasa subventro kelkaj frostaj neĝflokoj ornamas etan tufon el nigraj pubharoj. La maldikaj kruroj montras dudirekten. Apude en la neĝo videblas ĝinzo kaj orfa ŝuo, ŝueto endoma aŭ somera, kiu impresas same fremde en ĉi tiu neĝamaso, kiel la blanka korpo de virino.

Du knaboj gapas terurite sed fascinite al ŝia vulvo.

”Ĉu ŝi estas morta?” unu demandas.

”Kompreneble! Ŝi frostmortis, aŭ iu mortigis ŝin.”

”Kion fari? Ĉu ni portu ŝin?”

”Ne. Oni ne rajtas tuŝi. Ni telefonu al la polico.”

La unua knabo aspektas, kvazaŭ li ne volonte rezignus tuŝi la obscene eksponitan korpon. Lia amiko, kun plia kompreno pri kio decas kaj licas, tamen venigas lin for de la kaŝita vepro, tretante en ĝisgenue profunda neĝo al strateto antaŭurba. Post kelkaj minutoj ili atingas telefonon kaj povas raporti sian ŝokan trovon al la urba polico.

*

La vintra klimato de sudorienta Svedio kutime ne tre dramas. La temperaturo plej ofte pendolas ĉirkaŭ la nulo de Celsiusa termometro, kaj la vetero alternas inter nebulo, blovado kaj nebulo kun blovado. De temp’ al tempo tamen iu malalta aerpremo super Baltio kaŭzas fortan venton el nordoriento al tiu angulo de la Skandinavia duoninsulo. Tia kutime malvarma vento kolektas amason da humido balaante la Baltan maron, precipe komence de la vintro, kiam la marakvo ankoraŭ tenas temperaturon de kelkaj gradoj plusaj. Venante super la teron, la vento deponas tiun humidon en formo de neĝo. Tiaj neĝoŝtormoj el nordoriento povas foje paralizi la marbordan regionon, dum oni apenaŭ rimarkas ilin kelkdek kilometrojn pli okcidente.

Vendrede la sepan de januaro tia vetersistemo rezultigis neatendite fortan neĝblovadon en la regiono de Kalmar, kvieta kaj dormema havenurbo ĉe la Balta maro. Ĉiuj ŝoseoj kaj fervojoj ŝtopiĝis, aviada trafiko nuliĝis, kaj oni fatalisme atendis malintensiĝon aŭ paŭzon en la blovado, por ekhavi okazon senneĝigi vojojn kaj stratojn kaj fortransporti la neĝamasojn. La ŝtormo komenciĝis vendrede tagmeze, kaj por multaj homoj la ĉefa zorgo estis kiel posttagmeze entute reveni hejmen de sia laborejo aŭ lernejo. Jam vespere la polico ricevis lavangon da alvokoj de maltrankviluloj, kies familianoj malfruis hejmen. Sabate la blovado daŭris, kaj nur vespere ĝi kvietiĝis. Tiam komenciĝis ampleksa fosado kaj ŝovelado. Oni dissendis kelkajn patrolojn por serĉi homojn, kiuj ankoraŭ mankis. Polico, soldatoj kaj civiluloj kunlabore serĉis laŭ vojoj, kie neĝdunegoj povus enhavi kaŝitan aŭton.

Dimanĉe vespere la polico kuraĝis resumi, ke plej kredeble neniu homo mortis, sed kelkaj suferis de frostvundoj aŭ ĝenerala malvarmiĝo pro tro longa restado eksterdome. Tiam venis alvoko de du ekscititaj dekdujaruloj, kiuj trovis en la neĝo mortan virinon duonnudan.

*

”Do, murdo post seksperforto. Sed kial meze de neĝamaso? Aŭ ĉu tien portis li la kadavron nur poste?” demandas Tom Jankéus, policinspektoro ĉe la urba polico de Kalmar.

”Eble ni atendu la nekropsian raporton antaŭ ol solvi la kazon”, iom seke rimarkigas lia kolego kaj ĉefo, komisaro Roger Svedberg.

”Ĉiam prudenta kiel gufo”, moketas lin la pli juna kolego. ”Se starus vi tie kun mi, inter ŝiaj nudaj kruroj, vi eble estus malpli indolenta. Estis vera porkaĵo!”

”Nu, jen la metio.”

”Efektive mi facile mem iĝus murdisto, kiam ĵurnala fotografisto alŝovis sian kadavroflaran nazon, kvazaŭ volus li foti ŝian...  nu...”

Jankéus ne trovas vorton konvenan por uzi antaŭ la vizaĝo ĉiam serioza de Svedberg. La komisaro ne apartenas al tiuj policistoj, kiuj volonte farĉas sian ĵargonon per frivolaĵoj kaj cinikaĵoj. Kelkaj el la subuloj eĉ nomas lin pruda. Aliflanke, Jankéus mem havas reputacion de strangulo iom tro intelekta. Precipe liaj flankaj komentoj ofte lasas postimpreson ĉe la kolegoj, ke oni eble ne plene komprenis la spritaĵon. Kiam eblas, tiu duopo tamen volonte kunlaboras, kvazaŭ kompletigante unu la alian. Kaj jen venis sur iliajn tablojn nova kazo. Nova murdenketo.

Post alvoko fare de la du knaboj, la polico efektive trovis kadavron de virino kuŝantan en la neĝo, en arbareto norde de la urbo. Jankéus, kiu jam estis surloke, referas la provizoran raporton al Svedberg:

”Bone, do. Aspektas ŝi azia, laŭ mi. Eble el Ĉinio aŭ sudorienta Azio. Aĝo – nu, ne facile diri, tamen juna. Eble dudek kvin. Ŝi ne estis vestita por neĝoŝtormo, se tion diri milde. Maldika bluzo, mamzono, ŝtrumpetoj, punkto, fino. Apude kuŝis ĝinzo, kalsoneto kaj du ŝuetoj, el kiuj unu kun disŝirita rimeno. Ordinaraj vestaĵoj, ŝajne aĉeteblaj en ordinara sveda butiko. Brakhorloĝo, kiu montris ĝustan horon. Neniu dokumento. Ŝiaj kruroj estis disaj, kaj la vagino impresis al mi...”  Jankéus serĉas vorton. Ja li ne estas fakulo, do kion diri?  ”...iel mistraktita. Nu, bone, atendu ni la nekropsion, kiel vi diris...  Plue apenaŭ io dirindas. Mankis spuroj en la neĝo, krom tiuj de la du knaboj, kaj ili feliĉe haltis je dumetra distanco. Iom da neĝo kovris kapon kaj piedojn, tamen ne multe. Sed estis kvazaŭ neĝamaseto ĉirkaŭ ŝia korpo.”

Svedberg dum momento kontemplas fotografaĵon faritan surloke. Ĝi impresas kvazaŭ nigre-blanka foto, nur fone oni imagas obtuze malhelverdan koloron de iu pino. Li turnas sin denove al sia kolego:

”Ĉu iu malaperinto, kiu konvenas?”

”Neniu en nia distrikto. Ekhavos ni la tutlandajn informojn baldaŭ.”

”Kaj la preciza loko estas...?”  Svedberg stariĝas kaj ekiras al urba mapo sur muro de lia ofica ĉambro.

La kolego akompanas lin legante en sia notlibro.

”Kvarcent kvindek metrojn norde de la strato Pålhagsgatan, kvarcent metrojn de la maro. La plej proksima domo estas Björktorp.”

Svedberg alportas liniilon kaj krajonon de la skribtablo, iom mezuras, kaj desegnas krucon sur la mapo. Poste li kontemplas ĝin dum kelka tempo, kaj almetas fingron iom sude de la kruco.

”Jen hospitalo. Kronikulejo, ĉu ne? Eble ŝi laboris tie.”

”Nu, ni esploru. Sed diable, kion faris ŝi duonan kilometron norde de la hospitalo?” demandas Jankéus.

”Laŭ la vesto ŝajnas pli kredinde, ke oni transportis ŝin tien por depono. Sed kio estas Björktorp, ĉu ordinara loĝdomo?”

”Tute ne. Ĝi estas edukejo por junaj deliktuloj.”

La mieno de Svedberg eĉ pli mallumiĝas.

”De kiu aĝo?” li demandas.

”Ne scias mi. Tamen sufiĉe aĝaj por fari porkaĵojn, supozeble.”


2. Ĉizu runŝtonon!

 

En la policejo de Kalmar regas nekutima kvieto. Tiom da policistoj laboregis dum kaj tuj post la neĝoŝtormo, ke nun apenaŭ duono de la normala laborforto deĵoras. La ceteraj ripozas post trapasita streĉa laboro. Jen kaj jen en la koridoroj eĥiĝas sonoranta telefono el iu senhoma ĉambro. Kvankam estas lundo, la etoso pli similas dimanĉon.

La ofica ĉambro de komisaro Roger Svedberg tamen plenas je homoj, kaj tie regas tute alia etoso – io simila al interkonsiliĝo antaŭ grava batalo. Efektive plenigas ĝin nur kvar homoj, sed ili ŝajnas amaso, ĉar la komisaro disponas tute egalan ĉelon kiel ĉiuj aliaj oficistoj en la policejo – krom kompreneble la distrikta policestro. Svedberg tamen havas privilegion eble nur hazardan – tra lia fenestro vidiĝas ne nur la kontraŭa doma muro, sed krome turoj kaj tegmentoj de la urbocentro. Se lia ĉambro situus unu etaĝon pli alte, eble eĉ la maro jen kaj jen vidiĝus.

Ĉi-momente li tenas foton en la maldekstra mano kaj faskon da tajpitaj paperoj en la dekstra. Li montras la foton al siaj kunlaborantoj. Ĝi prezentas junan virinon kun rigide senvivaj okuloj, nigraj fruntharoj, nigraj maldikaj brovoj, altaj vangostoj, eta nazo, eta ŝajne senkolora buŝo kaj rondeta mentono.

”Bergström! Andersson! Kopiu ĉi tiun kaj iru demandadi en la domoj de Norrliden, ĉu iu rekonas ŝin. Alteco 155 cm, aĝo inter dudek kvar kaj tridek.”

La du nomitaj policistoj prenas la foton kaj foriras. Restas la duopo Jankéus kaj Svedberg.

”Jen la raportoj teknika kaj nekropsia”, pluas tiu lasta, svingante la paperaron.

”Ne laŭtlegu la tuton”, intervenas Jankéus. ”Tiuj uloj diable vortlaksas. Donu la esencon, mi petas.”

”Bone. Kiel plaĉas al vi. Sed fojfoje oni scias nur poste, kio vere estis la esenco”, sekas Svedberg kaj eklegas jen kaj jen.

”Origino necerta, eble el Filipinoj aŭ Tajlando. Vestaĵoj de sveda marko, kompreneble fabrikitaj en Indonezio, tamen por la okcidenta merkato. Ŝuoj portugalaj, sed aĉeteblaj en Svedio.”

Li preteras iun tekston, kaj jen rekomencas:

”Strangolita per ia mola materialo ĉirkaŭ la kolo, aŭ eventuale alimaniere sufokita. Markoj sur la kolo neklaraj. Apenaŭ spuroj de batalo, tamen sub kelkaj ungoj troviĝas haŭteroj, supozeble de alia persono. Vestaĵoj nedifektitaj. Nur ŝuo disŝirita. Unu skrapvundo sur la dekstra antaŭbrako kaj du-tri ekimozoj sur la kruroj.”

Li rigardas al Jankéus kaj aldonas kvazaŭ interprete:

”Bluaĵoj, tio estas.”

Jankéus ridetas. Li apenaŭ bezonas tradukon – lia vortaro almenaŭ ne malsuperas tiun de lia ĉefo. Tiu foliumas al posta paĝo. Jankéus restas nekutime silenta.

”Laŭ la stato de histoj kaj organoj la morto okazis inter kvardek kaj kvindek horojn antaŭ la nekropsio, kio signifas inter la deknaŭa horo vendrede vespere kaj la kvina sabate matene.”

”Alivorte – nokte, meze de la neĝoŝtormo”, konkludas Jankéus.

Svedberg senkomente pluas.

”Postmorte la vagino estas penetrita. Neniu spuro de spermo. Materialo por eventuala DNA-testo ĉerpita, sed provizore restas dubinde, ĉu entute okazis koito kunlige kun la mortokazo. Ĉiel ajn, oni bruske premis objekton malmolan kaj malglatan en ŝin. Malbelaj skrapvundoj, sed apenaŭ sango, ĉar nur postmorta lezado. Ĉe la cervika buŝo fibroj de bova ledo.”

Nun la silentemo de Jankéus finiĝas.

”Bova ledo? Ĉu mi misaŭdis?”

”Ne. Bova ledo oni skribis.”

Momento da silento, kaj jen denove Jankéus:

”Mi ne scias kial, sed ial mi ekpensas pri vipo. Tamen ŝi ne havis iajn vipmarkojn surhaŭte, ĉu?”

”Ne, nenio krom la jam dirita. Restas ankoraŭ kelkaj precizigoj pri la vaginaj skrapvundoj, sed mi lasos tion. Stomake duondigestita rizo, porka viando, legomoj, haringo, de manĝo eble horon antaŭ la morto. Stomake kaj sange ankaŭ iomete da alkoholo kaj benzodiazepino, tamen tute ne en danĝera kvanto.”

Li denove levas la rigardon kaj aldonas interprete:

”Tio estas dormigilo aŭ trankviligilo.”

”Nu, la rizo ŝajne konvenas”, komentas Jankéus. ”Sed ĉu kutimas azianoj frandi haringojn?”

”Evidente”, koncizas Svedberg. ”Tamen unu plia afero gravas. Ŝi estis en la dektria aŭ dekkvara semajno de gravedeco.”

”Nu, normale tio devus signifi, ke ŝi mankos al iu”, murmuras Jankéus, eble pensante pri siaj propraj edzino kaj tri infanoj. ”Sed oni ne povas scii. Eble ĝuste tio kaŭzis ŝian morton.”

”Kompreneble oni konservis provon ankaŭ de la feto por estonta DNA-komparo, same kiel la substancon trovitan subunge”, sciigas Svedberg metante la paperaron skribtablen. ”Do, ek al niaj taskoj. Kronikulejo kaj edukejo. Al kiu unue?”

Jankéus levas la ŝultrojn.

La du kolegoj kune ekiras aŭte. La vetero rapide ŝanĝiĝis, kaj la stratoj nun plenas je kota degelaĵo. Ju pli ili proksimiĝas al la norda urborando, des pli da blanka neĝo tamen restas sur kaj apud la stratoj.

Unue ili senvorte vizitas la trovejon, kio necesigas longan promenon tra profunda, malseka neĝo. Surloke nenio plu videblas krom la policaj plastbendoj, kiuj ankoraŭ simbole baras la lokon.

”Nu, se hazarde la murdinto perdis sian vizitkarton surloke, ni baldaŭ konos lin”, komentas Jankéus. ”Neĝo kaŝas nur ĝis printempo, laŭdire. Sed ĉe ni oni devus diri ‘nur ĝis la sekva degelvetero’. Diabla kaĉo. Oni apenaŭ plu vidas la neĝamason, en kiu ŝi kuŝis.”

”Nu, ĉiuj neĝdunoj nun ŝrumpas”, indiferentas Svedberg.

Ili ambaŭ silentas dum kelka tempo. Svedberg preparas sin por repaŝi sur la propraj piedsignoj. Tiam Jankéus rigardas lin kun subita tensio.

”Sed ne temis pri neĝduno alblovita de la vento”, li atentigas. ”Ĝi ne havis tian formon. Al mi ĝi pli similis amason, kiun oni kunŝovis intence. Kvazaŭ por kaŝi ŝin.”

”Nu, tio tute eblas.”

”Sed la afero estas, ke ĝi ne kaŝis ŝin. Aŭ maksimume ŝiajn piedojn kaj parton de la kapo. Kaj kiam staris mi ĉi tie dimanĉe vespere, regis ankoraŭ frosta vetero. Ŝia bluzo eĉ estis vera kiraso el glacio.”

”Nu, sendube oni kovris ŝin per neĝo, sed ĝi degelis pro la korpa varmo.”

”Jes! Kaj tio pli-malpli pruvas, ke ŝi venis ĉi tien viva. Oni ne alportis kadavron por deponi ĉi tie!”

Svedberg rigardas sian kolegon penseme. Li preskaŭ nevideble kapjesas kaj diras:

”Bone, tio ŝajnas provizore pravigita supozo.”

Jankéus ridetas. Ja li kutimas je la malvarmeta temperamento de sia ĉefo, tamen li murmuras al si mem, paŝante reen post Svedberg sur iliaj ĵus faritaj piedsignoj:

”Provizore pravigita...  Jen la maltroigo de hodiaŭ...”

*

La nordaj kvartaloj de Kalmar havas aspekton de ordinara sveda urbo moderna. Se oni vidus ilin de supre, oni prenus ilin por arbaro. Pli zorge rigardante, oni eble demandus sin, kial troviĝas tiom da vojoj en tiu pinarbaro, kaj poste oni konkludus, ke la grizaj rektanguloj videblaj jen kaj jen inter la arboj estas tegmentoj de domoj.

En la jena januara tago, la tegmentoj pro neĝo tamen ne grizas, sed blankas, kaj ankaŭ surarbe vidiĝas iom da neĝo, kiu ankoraŭ ne degelis aŭ defalis. Eĉ la stratoj ankoraŭ formas reton el plejparte blankaj linioj.

La kronikuleja vizito de la du murdenketantoj donas nenion. La virino ne laboris tie, nek estas rekonata de la deĵorantaj flegistinoj. La policistoj rezignas demandi la pacientojn, el kiuj pluraj ne rekonus siajn proprajn parencojn vivantajn.

La estro de la junula edukejo – aŭ bubejo, laŭ la ĵargono de Jankéus – estas viro proksimume kvardekjara kun vizaĝo mordita de eksterdoma laboro, ĉagrenoj aŭ eble alkoholo. Ŝajne li ŝatas nek vizitantojn, nek policistojn. Post iom la du enketantoj ekpensas, ke li ankaŭ ne tre ŝatas siajn junajn edukatojn. La foton de la murdita virino li rigardas maleme kaj rapide decidas, ke ŝi ne konatas al li.

Dum kelka tempo oni iom interparolas pri la loĝantoj de la edukejo. Ili estas de 14- ĝis 17-jaraĝaj, esceptokaze pli junaj, momente nur knaboj, sed fojfoje oni devas akcepti ankaŭ knabinojn, ”kvankam tio kunportas amason da diablaĵoj”, laŭ la estro. La junuloj ĉi tie loĝas kaj lernas. Principe la domo estas ŝlosita, tamen ŝajnas iom nebule, kion tio konkrete signifas.

”Tamen kutimas ili eskapi, ĉu ne?” maldiskretas Jankéus. ”Jam ofte aŭdis mi, ke ni devas kolekti ilin urbocentre kaj reporti al vi, eĉ ripete, kelkfoje.”

La estro evidente ne aprezas tiun atentigon. Li montras al la fenestro de sia oficejo.

”Rigardu mem. Ĉu vi vidas kradon? Ĉi tio estas edukejo, ne malliberejo.”

”La lastan semajnfinon, dum la neĝoŝtormo, ĉu forestis iu el viaj idoj?” Jankéus demandas.

”Neniu mankis. Kaj ili ne estas miaj idoj”, acidas la estro.

”Kiel vi rimarkus, se iu nokte forirus kaj revenus?” scivolas Svedberg.

”Ne eblas foriri. La pordoj estas ŝlositaj, kaj unu dungito ĉiam ĉeestas, ankaŭ nokte.”

”Tamen ili foje sukcesas eskapi...”

”Ne senspure kaj nerimarkite. Krome neniu el ili ŝatas neĝon.”

”Bonvolu diri, kiu el la dungitoj deĵoris nokte inter la vendredo kaj sabato.”

La estro stariĝas, rigardas deĵoroskemon surmure kaj raportas:

”Eva Ehnberg. Ŝi estas spertulo. Ŝin oni ne trompas.”

Ili petas pri informoj pri la nunaj loĝantoj, kaj la estro maleme donas tiajn. Momente temas pri sep knaboj, kiuj jen troviĝas pro diversaj krimetoj kaj krimoj, kaj kies gepatroj aŭ zorgantoj ne sukcesas aŭ ne zorgas eduki ilin. Narkotaĵoj, alkoholo, ripetita ŝtelado kaj rabado, perfortado. Fredrik, dekkvinjarulo, ŝovis tranĉilon en la ventron de alia junulo. Semir bezonus malvenenadon de sia drogdependo, sed neniu kliniko akceptas tiel junan knabon. Jonatan ne povis resti en sia familio, ĉar li stultumis kun la duonfratino.

”Stultumis?”

”Jes. Seksa misuzo de infano. Fakte, li mem estas infano, tamen infano kun seksurĝo.”

”Kiuaĝa?”

”La knabo? Hodiaŭ dek ses, sed psike nematura.”

”Kaj la fratino?”

”Mi ne scias. Eble dek du.”

Svedberg kaj Jankéus rondiras en la domo, kie du instruistoj okupiĝas pri la sep knaboj. Neniu el la knaboj rekonas la virinon de ilia foto. Neniu estis eksterdome en la tuta vendredo kaj sabato, pro la veteraĉo. La netrompebla Eva Ehnberg eklaboros nur morgaŭ.

Reveninte en la policejon ili provas resumi, sed troviĝas apenaŭ io resuminda.

”Ni atendu la rezultojn de la demandado en loĝdomoj. Kaj la liston tutlandan de malaperintoj. Ĝi devus jam alveni, ĉu ne?” Svedberg ĵetas rigardon al sia ujo por envenanta poŝto, kaj ekkrias: ”Ha, jen ĝi. Bone, ni traserĉu!”

Ili sidiĝas kune super la listo, kun la kapoj preskaŭ intertuŝe, traserĉante, kribrante.

”Plejparte adoleskuloj, ŝajne...” komentas Jankéus.

”Kaj plejparte denaskaj svedoj”, malkontentas Svedberg. ”Sed jen! Vidu! Hanna Westberg, dekokjara, adoptita el Koreio je aĝo dujara, malaperis ĵaŭde en Gotenburgo.”

Jankéus montras skeptikan mienon.

”Koreio...  Nu, eblus. Tamen dekokjara...  La nekropsio diris...  ĉu ne dudek kvar ĝis tridek? Nu, bone. Ili ne estas magiistoj, tiuj buĉistoj. Kaj eble ili ne ĉiutage tranĉas koreinojn...”

Svedberg rigardas lin kun mieno preskaŭ nigra pro malaprobo dirante:

”Nu, kompreneble ni tamen kontaktu tiujn homojn. Aŭ pli ĝuste faksu la foton al la Gotenburgaj kolegoj. Tamen, ni finu la liston, ĉu ne? Povas esti aliaj.”

Sed neniu alia malaperinto ŝajnas eĉ proksimume kongrui kun la murditino, kaj oni etendas la manon al la pajlero el Gotenburgo, sendante tien la foton, tamen ne fakse, sed per skanilo kaj retpoŝto, laŭ propono de Jankéus.

”Ĉu tiel ĝi vere sekure alvenos rekonebla?”

”Svedberg, Svedberg, vi estas ŝtonepokulo! Ĉizu runŝtonon!”

*

La tede rutina demandado en loĝdomoj proksime al la loko, kie oni trovis la kadavron, donas unu solan rezulton. Virino tridekjara asertas, ke ŝi tri- aŭ kvarfoje vidis la nekonatan virinon de la foto en la kvartala manĝobutiko. Ŝi tamen ne rimarkis kiel aŭ de kie ŝi venis butiken, nek kien ŝi foriris de ĝi, nek kion ŝi aĉetis. Ŝi asertas, ke la virino butikumis sola, kaj ke ŝi almenaŭ unufoje portis ĝinzon kaj verdan jakon. Neniu el la dungitoj de la butiko rekonas la virinon de la foto.

”Ne multe, efektive. Tamen, se ŝi vere vidis nian virinon tri- aŭ kvarfoje, tio indikas, ke ŝi ne estis absoluta fremdulo. Ŝi vivis ie proksime aŭ plurfoje vizitis iun loĝanton”, resumas Svedberg.

”Jes, sed nur unu atestanto estas iom ŝancela fundamento. Emas oni juĝi, ke ĉiuj orientanoj aspektas same, ĉu ne?” rebatas Jankéus.

Oni elserĉas en la loĝantara registro ĉiujn junajn virinojn naskitajn en orienta Azio, loĝantajn en la policdistrikto de Kalmar, kiuj akiris svedan civitanecon. Oni trovas tridek kvar, el kiuj la plimulto naskiĝis en Suda Koreio kaj portas svedajn nomojn, do sendube estis adoptitaj kiel infanoj. Poste oni elserĉas iliajn fotojn en la pasporta registro. Montriĝas, ke ĉiuj krom du havas pasporton. Neniu el ili tamen tre similas la mortigitan virinon. En du dubaj kazoj Svedberg eĉ telefonas al la koncerna persono, kaj ĉar ili respondas la telefonalvokon, oni konkludas, ke ili ne estas murditaj.

La forkurinta Hanna el Gotenburgo retroviĝas viva kaj sana ĉe iu viro en Stokholmo, kaj neniu trovas ŝin aparte simila al la kadavra foto el Kalmar. La enketo ne ekas. Mankas fadeno.

Jankéus, kiu de kelka tempo sidadas sur seĝo turnante liniilon tien-reen, nun stariĝas. Li gratas al si la nukon, alĝustigas la okulvitrojn kaj diras:

”Iros mi paroli kun Vivianne.”

”Vivianne?” Svedberg mienas stulte.

”La inspektoro Ljunggren. Ŝi estas saĝulino.”

Svedberg ne volas rekte nei tion, kvankam li ne komprenas, kiel tio rilatas al io ajn. Sed Jankéus jam survojas el la ĉambro, dum la murdenketo ankoraŭ nenien survojas. Svedberg reprenas la nekropsian raporton, kvankam li jam konas ĝin pli-malpli parkere.

Policinspektoro Vivianne Ljunggren ŝajnas iom premita de urĝaj taskoj, tamen ŝi lasas la protokolon, kiun ŝi tralegas, petante ke Jankéus sidiĝu.

”Ni okupiĝas pri tiu murdita virino...”

”Mi scias. Aĉa afero.”

”Nu. Ni ne trovas komencon. Restas ŝi anonima. Neniu konas ŝin. Tamen ni kredas, ke ŝi eble estis lokano. Sed kiel serĉi? Neniu anoncis ŝin malaperinta.”

La inspektorino pensas dum momento.

”Ŝi estis orientano, ĉu?” El Azio?

”Laŭaspekte.”

”Kompreneble, ŝi povas esti sveda civitanino.”

”Nu, ni klopodis esplori tion, sed ne trovis eblan nomon.”

Denove eta pensopaŭzo, kaj poste Vivianne Ljunggren diras:

”Parolu kun la virina azilo!”

”La virina azilo?”

”Jes. Ili konas kelkajn aziajn virinojn kiuj havas malmulte da kontakto kun la sveda socio. Fakte, estus pli bone, se mi parolus kun ili, sed mi momente ne havas tempon.”

”Mi parolos kun Svedberg. Li petu la oldulon, ke ni rajtu prunti vin. Mi revenos.”

La oldulo, tio estas la distrikta policestro, vere bonvolas ordoni tian aranĝon, kaj baldaŭ Tom Jankéus kaj Vivianne Ljunggren ekiras al adreso en ordinara loĝdomo. Neniu tabulo, neniu insigno, sur la porda leterfendo aperas la nomo Eva Borg. ”Tre diskreta azilo”, pensas Jankéus. Li cetere devas atendi ekstere, dum la kolegino eniras en la apartamenton.

La du virinoj salutas unu la alian. Ili estas konatoj kaj ofte okupiĝas pri la samaj kazoj kaj homoj, tamen ofte malsamcele. Dum la policistino kolektas informojn pri krimoj, la azila deĵorantino ĉiam unuavice pensas pri sekureco kaj sekreteco de la klientinoj. Ĉi tien venas virinoj, kiuj timas pri sia vivo kaj sano, kaj pri siaj infanoj. Por ili unuarange gravas vivi en trankvilo, sen perfortoj, ne nepre atesti antaŭ tribunalo pri suferitaj krimoj.

Krome kelkaj el la virinoj venantaj al la azilo mem estas krimuloj. Iliaj krimoj povas varii. Iuj restas senpermese en Svedio, kaj tiam la tasko de la polico estas trovi ilin kaj forsendi ilin el la lando. Aliaj kidnapis siajn infanojn de ilia patro, timante pri ilia sekureco kaj bonfarto. Tiam la polico devus reporti la infanojn al la patro.

La interparolo do ne estas tute amika kaj fratineca. Vivianne Ljunggren klarigas la aferon, montras la foton kaj emfazas, ke temas pri virino mortigita kaj eble seksperfortita.

Bodil Stenesjö, la azilistino, rigardas la foton kaj rigidiĝas. Ŝi estas fortika virino kun serioza vizaĝo kaj decidaj diroj kaj movoj, kiu ŝajne travivis plej diversajn emociigajn spertojn sen ŝanceliĝi. Sed nun ŝia suba lipo ektremas, ŝi raŭke flustras ”Tiu porko!” kaj poste devas plurfoje graki por klarigi la voĉon.

”Ŝi estas Lily. Ni nomis ŝin Lily, la veran nomon mi momente ne memoras. Ŝi venis el Bankoko antaŭ...  nu, eble antaŭ du-tri jaroj, kun tiu...  kun sia edzo. Ĉi tien ŝi venis lastan printempon. Tiam la edzo divorcis kaj elĵetis ŝin el la hejmo, kaj vi supozeble jam ĉasis ŝin. Sed post kelkaj semajnoj ŝi reiris al la eksedzo, kaj poste mi ne revidis ŝin.”

”Ĉu vi povas trovi ŝian nomon?”

”Nu, momente ne, sed eble iu el la aliaj scias. Ni ne notas skribe, pro sekureco.”

”Vi diris tiu porko. Pri kiu vi pensis?”

”Pri li evidente! La edzo! Aŭ ĉu iu alia murdis ŝin?”

La policistino rutine ne respondas demandojn, sed pluas:

”Oni ĝuste enketas pri tio. Sed kiu estas ŝia edzo?”

”Tute ordinara porko, kiu kredeble timas virinojn kaj tial konsumas ilin kiel la frukton de l’ sezono. Ŝi estis lia...  eble tria aŭ kvara. Ĉiuj el Tajlando, mi pensas. Post unu aŭ du jaroj, li forĵetas ilin, la polico helpeme forsendas ilin, kaj li povas revojaĝi por trompi la sekvan, laŭvican...”

”Ĉu vi scias lian nomon?”

Bodil Stenesjö pripensas. Post kelka tempo ŝi trovas ion:

”Io kun Rund...  Ĉu Rundblad? Rundgren, eble. Serĉu ĉe tiaj nomoj. Tiel vi trovos ankaŭ ŝian nomon.”

”Ĉu en Kalmar?”

”Laŭ mia scio, jes.”

Vivianne Ljunggren pripensas, ĉu ankoraŭ io. Ŝi ĝojas, ke la ideo pri la azilo donis tujan trafon. Jes, jen ideo trafas ŝin:

”Ĉu iu alia el tiuj edzinoj, do de la sama viro, vizitis vin?”

”Jes.”

”Ĉu vi povus helpi nin trovi iun el ili?”

”Ne.”

”Tamen temas pri murdenketo, vi scias.”

”Vi eraras. La alia eksedzino – mi renkontis nur unu alian – ankoraŭ vivas. Do ne temas pri murdenketo. Temas pri vivebleco.”

La polica inspektorino pripensas momenton kaj rezignas sian ideon. Eble per la loĝantara registro oni tamen trovos almenaŭ la nomon. Ŝi dankas pro la informoj kaj reiras al Jankéus, kiu poste enaŭte kundividas ŝian rikolton. Li gajiĝas kiel petola bubo.

”Vivianne, estas vi diable mirakla policisto! Kial ni ne ĉiam laboras kun vi?”

”Se mi solvus ĉion al vi, vi iĝus senlaboraj”, respondas samtone la kolegino.

*

La loĝantara registro enhavas kelkajn Rundblad kaj Rundgren, sed nur kiam Jankéus pluiras al Rundqvist lia serĉado rezultigas ion. Nils Rundqvist, divorcinta de Sirilak Lily Rundqvist antaŭ unu jaro, tamen ambaŭ aperas kun la sama adreso, Fjärilsvägen 10. La telefonlibro ne konas ilin, do Svedberg kaj Jankéus ekiras al la koncerna strato.

Ili alvenas al vico-seria domo kun dudeko da leterkestoj, dudeko da egalaj kradpordetoj kaj dudeko da minimumaj antaŭĝardenetoj. Ĉe numero 10 la nomtabulo anoncas Karlsson. La du policistoj tamen sonigas ĉeporde, kaj malfermas virino pala kaj ruĝhara, eble tridekjara, kun bebo sur la kokso.

”Bonan tagon. Polico. Ni serĉas Nils Rundqvist”, salutas Svedberg.

La virino mienas konsternite kaj la infano ekkrias.

”Rundqvist? Li delonge ne plu loĝas ĉi tie”, ŝi krietas por superi la voĉon de sia ido.

”De kiom longe, mi petas?”

”Nu, ni ekloĝis ĉi tie la unuan de majo lastjare”, informas la dommastrino.

”Ĉu vi aĉetis la domon?”

”Jes, nature. Ni aĉetis de tiu Rundqvist.”

”Kaj ĉu vi scias, kie li nun loĝas?”

”Ni ricevis nur adreson de lia laborejo, por plusendi poŝtaĵojn, se venos tiaj. Ŝajnas al mi ke li eble forlasis la urbon.”

”Do, ĉu vi povus doni al ni tiun laboradreson? En kiu loko ĝi estas?”

”Vi ricevos, se mi trovos. Bonvolu enveni en la vestiblon!”

Ŝi elserĉas suĉumon por silentigi la bebon, kiu aĝas eble duonjaron. Endome inter disaj ludiloj kaj ŝuoj alkuras knabeto proksimume trijara kaj haltas por grandokule kontempli la du virojn.

La juna sinjorino Karlsson serĉas en tirkesto de vestibla telefontableto kaj post iom trovas slipon.

”Jen! Societo Anonima Hidraŭltekniko en Oskarshamn. Poŝtkesto 860. Vidu!”

Ŝi montras la slipon, kaj Jankéus kopias ĝin dum Svedberg demandas:

”Ĉu vi devis plusendi multe da leteroj?”

”Tute ne. Komence eble tri-kvar, poste neniu plu. Estas pura ŝanco, ke tiu slipo restas. Ni ne havis tempon ordigi.” Ŝi ĵetas okulon ĉirkaŭ si kvazaŭ serĉante pliajn infanojn, sed eble sufiĉas al ŝi la duopo.

”Ĉu ankaŭ la edzinon vi renkontis?” demandas Jankéus.

”De Rundqvist? Ne, ŝajnis al mi ke li vivas sola. Aŭ eble li divorcis…  nu, jes, nun mi memoras…” ŝi ekdiras, sed silentiĝas.

”Kion do?”

La virino embarasiĝas sed fine pluas:

”Nu, estis nura klaĉaĵo. Iu najbaro diris, ke li havis iun inon, kiu forkuris de li, se mi ĝuste memoras. Iu…  eta azianino, laŭdire.”

”Kiu najbaro tion rakontis?” Svedberg scivolas.

Ŝi pripensas kelkan tempon.

”Estis Anna Wallén, en numero ses. Sed mi ne plu certas, kion ŝi diris. Eble mi miskomprenis.”

La mieno de la juna virino perfidas, ke ŝi pentas sian transdonon de la klaĉaĵo.

Scivolaj okuloj de trijarulo sekvas la du kolegojn, kiam ili paŝas kelkajn metrojn preter unu leterkesto ĝis numero ses. ”Jen vivas Patrik, Anna, Linnéa kaj Sebastian Wallén” reliefe indikas ceramika nomtabulo sur la pordo.

Hejmas tie la dommastro, viro apenaŭ kvardekjara kun barbeto kaj nigrakadraj okulvitroj. Jankéus, kiu elserĉis la foton de Nils Rundqvist el la pasporta registro, alŝovas ĝin sub la okulojn de la viro.

”Ĉu vi konas ĉi tiun personon?”

Li ekzamenas la etan fotografaĵon zorge.

”Jes. Li loĝis proksime de ĉi tie antaŭ kelka tempo. Kion li faris?”

”Ĉu vi konas lian nomon?” Svedberg malrespondas la demandon.

”Rundqvist. Nils Rundqvist. Li loĝis en numero dek.”

Nun Jankéus montras la foton de la murdita virino.

”Jes, tio estas lia edzino, ŝajnas. La lasta, mi pensas. Laŭ mia scio. Eble li nun havas alian. Ĉu pro tio vi demandas?”

”Kiam vi vidis tiun virinon lastfoje? Pripensu zorge, mi petas.”

”Nu, antaŭ jaro, proksimume. Li mem restis ĝis printempe, kiam li vendis la domon al tiuj, kiuj nun loĝas tie. Sed ŝi, do la edzino, kredeble malaperis pli frue. Li elĵetis ŝin, kompreneble. Mi supozas ke oni resendis ŝin tien, de kie ŝi venis. Li jam pli frue simile importis alian virinon, kaj poste reeksportis. Nekredeble, ke oni ne haltigas tian trafikon! Precipe ĉi-kvartale, kie vivas… ordinaraj familioj.”

”Ĉu scias vi ŝian nomon?” demandas Jankéus kapsignante al la foto.

La viro pripensas.

”Mi ne memoras ĝin. Mi povos demandi mian edzinon, kiu kelkfoje parolis kun ŝi.”

Oni interkonsentas ke lia edzino telefonu al la policejo kiam ŝi revenos hejmen. La du policistoj forlasas la vico-serian domon kaj reiras policejen.

”Finfine kaptis ni la fadenon kaj komencas haŭli. Ni vidu kia fiŝo alhokiĝos. Ĉu la eksedzo?” spekulativas Jankéus en la aŭto survoje reen. Svedberg nur gruntas nedeĉifreble.

En sia ofica ĉambro Svedberg resumas la ĝisnunan rezulton.

”Do, ni nun scias, kiu ŝi estas. Kiam ni ekscios, kie la eksedzo nuntempe nestas, ni sendube ekscios ankaŭ, ĉu ŝi pluvivis kun li aŭ ne. Ne eblas tion kaŝi dum tiom da tempo. Se ne, ni daŭre devos serĉi, kie ŝi loĝis, kaj kun kiuj homoj ŝi rilatis. Kiel ŝi perlaboris. Hmmm...  Ni kontaktu la socialan oficejon. Kaj ni povos esplori, ĉu en iu banko ŝi havis konton. Ili ĉiam uzas la personan identigan numeron. Kaj kompreneble ni vizitu tiun laborejon en Oskarshamn, sed morgaŭ matene, ĉu ne?”

”Bone. Kompreneble”, konsentas Jankéus. ”Tamen sentas mi suspekton, ke ĉi tiu fadeno eble ne longe atingos, sed finiĝos sakstrate.”

Svedberg tamen ne volas diskuti la antaŭsentojn de sia pli juna kolego. Li plukonektas sian oficejan telefonon al la poŝtelefono por ne maltrafi iujn informojn, kaj per tio la kolegoj finas sian labortagon.

Surstrate oni ankoraŭ fosas kaj ŝovelas por fortransporti neĝon, kvankam ĉie nun fluegas riveroj el degelaĵo, al kiu iom aldoniĝas leĝera pluveto.

”Kial zorgi?” murmuras Jankéus al si stirante sian Toyota inter fosmaŝinoj kaj ŝarĝaŭtoj. ”Ĉio ja tamen baldaŭ forfluos. Kuŝas neĝo nur ĝis degel’.”

*

Roger Svedberg loĝas kun sia edzino Margareta en eta vico-seria domo ĉe trankvila strateto en suda kvartalo. La du gefiloj jam de kelkaj jaroj forlasis la hejmon kaj eĉ la hejmurbon. Ne malproksime de la domo troviĝas la marbordo, kaj ankaŭ impona renesanca kastelo, la ĉefa turista vidindaĵo de la urbo, situas je komforte piedira distanco.

La jena tago tamen ne logas al pieda promeno. En januaro la vesperoj frue mallumiĝas, kaj cetere Svedberg hodiaŭ ne tre frue hejmenvenas. Li antaŭvidas vespermanĝi kun la edzino kaj enlitiĝi sola, por morgaŭ daŭrigi la murdenketon.

Ĝuste kiam li vespermanĝe surtelerigis terpombulojn kun lardo, kuiritajn de lia edzino, sonoras lia poŝtelefono. Estas Anna Wallén. Malkiel sia edzo, ŝi evidente legis la hodiaŭan lokan ĵurnalon, kiu raportis pri seksperforto kaj murdo al juna virino de azia origino. Kiam la edzo rakontis pri la vizito de policistoj kaj ilia interesiĝo al la eksaj najbaroj, ŝi tuj adiciis unu plus unu ricevante du.

”Ĉu vere Lily estas tiu murdita virino?” ŝi demandas kun trema voĉo.

Svedberg forlasas la tablon kun vespermanĝo, kiu ŝajnas al li malkonvena medio por ĉi tiu interparolo.

”Eble jes”, li nebulas. ”Efektive, mi ŝatus peti vin morgaŭ helpi nin identigi la virinon. Ĉu ni povus venigi vin per aŭto matene? Poste mi volonte krome farus al vi kelkajn demandojn pri viaj najbaroj, do...  la iamaj najbaroj, kompreneble, la gesinjoroj Rundqvist.”

Anna Wallén ŝokite konsentas, kaj li povas reveni tablen. Li duonigas terpombulon kaj surmetas vakcinian konfitaĵon. La ronda helgriza peco kun meza farĉo el porka lardo, kaj la intense ruĝa flaketo da konfitaĵo ial ne inspiras lin ekmanĝi. Liaj pensoj forvagas al la morgaŭa vizito en kadavrejo, kien li devos akompani virinon por ke ŝi identigu la korpon de sia eksnajbarino.

”Pardonu min, Margareta”, li fine diras. ”Estis iom plenplena labortago. Mi manĝos poste.”

Kaj ne rigardante la acidan mienon de sia edzino, li iras salonen, malfermas ŝrankon, verŝas iom da viskio en glason, pripensas momenton, pluverŝas ankoraŭ kaj sidiĝas sur la sofon kun plena glaso. Li eltrinkas iom kaj iras alporti akvon. Tenante la duan buŝplenon da viskio surlange, li pripensas la morgaŭajn taskojn. Unue la kadavrejo, poste al Oskarshamn, kaj post tio eble demandado al la eksedzo. Plue restos intervjui Eva Ehnberg, kiu deĵoris nokte en la edukejo Björktorp, kaj poste esplori...

La pensoj de Svedberg iom svagiĝas, tamen ne forlasas la murdenketon. Samtempe, en alia parto de la urbo, lia kolego Jankéus en ŝorto kaj T-ĉemizo ludas tablotenison kun sia filo Elis. Li ŝajne facile sekvas sian privatan devizon – laboreje laboru, hejme hejmu. Post saŭnado kaj duŝo, laŭtlegado de laŭvica ĉapitro el Ronja, filino de rabisto por la filino Emma kaj poste eta vespera sandviĉo kun biero, li eĉ havas forton enrampi sub la litkovrilon de sia edzino Annette, kiu reagas al lia vizito kun surprizita favoro.

En la hejmo de komisaro Svedberg la geedzoj restas ĉiu sub sia propra litkovrilo, kaj ĉiu cerbumas pri propra problemo. Por unu el ili ĝi temas pri la hejma geedza vivo, por la alia pri murdenketo. Iliaj sentoj pri tiuj du malsamaj problemoj tamen iel samas. Ŝajnas al ili, ke io esenca mankas, ke ĉio rutinas sed ne trafas la celon.


3. Ĉefo kun kravato

 

Roger Svedberg vekiĝas je la kvina kaj duono kaj ne povas reendormiĝi. Li ellitiĝas, preparas tason da kafo kaj sidiĝas ĉe la kuireja tablo por plani sian tagon. Ekster la fenestro li de fore aŭdas motorbruon kaj skrapsonojn de la senlaca senneĝigado, kiu sendube daŭris la tutan nokton. ”Ĉu jam la trian tagnokton senĉese?” filozofias Svedberg. ”Ja ili foruzas la jaran buĝeton en semajno.”

Li vidas la ĵurnalportiston alveni kaj lasi la lokan ĵurnalon en la ekstera leterkesto tute simila al tiuj, kiujn li kaj Jankéus hieraŭ preteriris ĉe la najbaroj de Rundqvist. Li stariĝas, volvas sian mantelon provizore ĉirkaŭ la korpon, ŝovas la piedojn en botojn kaj eliras por alporti la ĵurnalon.

‘Neĝoŝtorma murdo klarigota. Edzo laciĝis de azianino.’ Svedberg ĝemas vidante la titolon unuapaĝan. Li fluglegas jen kaj jen. La artikolo priskribas ‘viron kvardekjaran, kiu senĉese aĉetadis al si edzinojn el la plezurkvartalo de Bankoko por poste forĵeti ilin unu post la alia. La polico nun serĉas lin post la murdo al unu el ili.’

”Merdon! Damnitan putinidan merdon!” Svedberg kunpremas la dentojn kaj flustras al si sakrojn pro malkontento. Kiu kreteno kontaktis la plumknaristojn de la ĵurnalo? Ĉu tiu ŝokita eksnajbarino, kun kiu li telefone parolis hieraŭ dum la aborta vespermanĝo? Li ĝemas kaj malplenigas la kafotason, rigardas la horloĝon kaj decidas eklabori, kvankam je tiu horo nur manpleno da noktaj deĵorantoj troviĝas en la policejo.

En la aŭto survoje laborejen li telefone vekas inspektoron Jankéus el liaj plezuraj sonĝoj kaj koncize klarigas la situacion.

”Ni ekiru tuj al Oskarshamn. Tio estas la plej urĝa tasko. Sed tiu ĵurnalo ja havas filion ankaŭ tie, do eble oni ankaŭ tie legis pri la afero”, li diras.

”Bone, mi venos”, oscedas Jankéus. ”Aŭ pli bone, venu vi ĉi tien survoje norden, kaj mi aliĝos al vi.”

Tio ŝajnas bona ideo. Jankéus loĝas en norda kvartalo, kaj Oskarshamn estas urbeto okdek kilometrojn norde de Kalmar. Baldaŭ ili survojas kaj povas konstati, ke ili atingos la kompanion Hidraŭltekniko malmulte post la sepa horo. Dum Svedberg stiras, Jankéus turmentas lin laŭtlegante la ĵurnalan artikolon, kiu plenplenas je fantaziaj spekulativoj, ĉio tamen formulita aŭ kiel rektaj demandoj – ‘Ĉu la mezaĝa sveda inĝeniero timis, ke la juna Tajlandanino rivelos pri li kompromitajn informojn?’ – aŭ kiel asertoj, ke la polico suspektas, esploras aŭ ĝenerale demandas sin tion aŭ alion. Jankéus dum la voĉlegado ŝpruce rikanas, kvazaŭ tiaj situacioj por li estus ia bonvena spico en la normala laborenuo. Li eĉ sugestas, ke Svedberg reciproku donante tute misajn informojn en la sekvonta gazetara konferenco. Svedberg dum la unuhora veturo eldiras proksimume du vortojn. Nur atingante la periferion de Oskarshamn, li telefonas al Anna Wallén por prokrasti la identigon de la kadavro. Li ne diskutas kun ŝi la hodiaŭan ĵurnalon, kaj ankaŭ ŝi ne aktualigas tiun temon.

La firmao situas en sudorienta industria kvartalo, proksime al la maro. Ne estas granda entrepreno. Longa griza laborejo kaj apuda oficeja domo el ruĝaj brikoj. Ili sonorigas oficeje, sed nenio okazas. En la laborejo tamen homoj aktivas. Ili iras tien por demandi, ĉu iu estro ĉeestas.

”Parolu kun Nilsson! Tiu kun la kravato.”

Multaj aferoj ŝanĝiĝas en la socio, tamen en ĉi tiu kompanio ŝajne ankoraŭ validas malnovaj signoj. Ĉefo estas tiu kun kravato.

”Bonan matenon! Polico. Ĉu ĉe vi laboras inĝeniero Nils Rundqvist?”

”Rundqvist? Ne...  tio estas, ne plu. Kial?”

”Ĉu vi scias, kie ni trovos lin?” Svedberg rutine malrespondas la demandon de la kravatulo.

”Nu...  trovi lin eble iom komplikos...  Do, li restas dungita de ni, sed delonge ni pruntas lin al rusa kompanio. En Kaliningrado.”

Kaliningrado? Ĉu li ankaŭ loĝas tie?” Svedberg demandas kun aŭdebla elreviĝo en sia voĉo.

La hidraŭla ĉefo rigardas lin trankvile.

”Mi supozas, ke jes. Mi delonge neniel rilatas al li.”

”Ĉu vi tamen havas adreson al tiu entrepreno?”

”Nu, certe, iaspecan. Estas ia poŝtkesto tie, mi supozas.”

”Kaj ĉu telefonon?”

”Ni vidu. Venu al la oficejo, mi petas.”

Post deko da minutoj ili vere ricevas adreson Kaliningradan, kaj krome ekscias ke la kompanio, Kal-Kal Gaso, havas reprezentanton ankaŭ en Kalmar. Iu sinjoro Bengt Sjögren.

”Kiam vi lastfoje vidis Rundqvist?” Svedberg demandas.

La viro pripensas.

”Verŝajne antaŭ jaro, preskaŭ. Li eklaboris tie frue printempe, mi pensas.”

Tiuj du novaj adresoj estas la tuta rikolto de la du policistoj en ilia ekskurso, kaj post duonhoro ili jam resurvojas suden.

”Do, ĉu iros ni kune ankaŭ al Kaliningrado?” petolas Jankéus.

Svedberg unue ne respondas, sed post kelka tempo li rebatas:

”Kion vi esperis? Ĉu ofican vojaĝon al Bankoko?”

*

La haveno de Kalmar ne kontentigus romantikan ideon pri havena kvartalo. Kelkaj dezertaj kajoj, fervojtrakoj kiuj somere plenas je trudherboj, kaj nun vintre estas kovritaj de neĝo. Iam ĝi estis vigla loko almenaŭ somere, kiam la turista trafiko al la insulo Oelando okazis per pramoj el ĝiaj havenaj basenoj. Sed nun jam de tridek jaroj ponto transprenis tiun taskon. Kelkaj malnovaj stokejoj tamen ekhavis novan uzon, kaj oni eĉ konstruis pliajn domojn por oficejoj kaj vendejoj. En unu tian Svedberg kaj Jankéus eniras ĉasante informojn pri la murdita virino.

”Ne, li ne laboras por Kal-Kal Gaso, sed por ĤozGaz. Kal-Kal havas nur kvin aŭ ses dungitojn, kaj mi estas la sola en Svedio. Kal-Kal ne estas kompanio, sed konsorcio aŭ projekto komuna de kelkaj kompanioj, el kiuj la plej gravaj estas ĤozGaz, kiu estas privata rusa naftokompanio, kaj BEU, Baltisk Energiutveckling, ĉi tie en Svedio.”

Svedberg kaj Jankéus klopodas sekvi la elokventan klarigadon de Bengt Sjögren, tridekjara viro, kiu akceptis ilin en sia oficejo. Lia ĉambro estas granda sed simple aranĝita, kvazaŭ provizore, kun skribtablo, komputilo, librobreto preskaŭ malplena, du simplaj seĝoj por vizitantoj. Surmure granda mapo pri la Balta maro montras oblikvan linion irantan de Kalmar ĉe la sudorienta bordo de Svedio ĝis Kaliningrado – la iama Prusa urbo Königsberg, nun en la Rusia enklavo inter Litovio kaj Pollando.

”Via oficejo ja troviĝas en la domo de Paratus”, Jankéus rimarkigas kun demanda mieno.

”Jes ja, BEU estas posedata plejparte de Paratus. Do, Nils Rundqvist laboras en Kaliningrado, sed bonvolu atendi momenton...” Li klavas numeron sur sia poŝtelefono. ”Vi parolu rekte kun li...  post momento...  se ni trafos lin...  Ne, ŝajne li ne respondas. Do, atendu iomete...” kaj li klavas novan numeron. Ĉi-foje li evidente pli bonŝancas, iu respondas, tamen eble ne Rundqvist, ĉar Sjögren ekparolas ruse kaj pluas pri tio dum sufiĉe longa tempo, ne zorgante pri la malaprobaj mienoj de Svedberg kaj Jankéus. Fine li reenpoŝigas la telefonon.

”Mi bedaŭras, sed vi malbonŝancas”, li fine diras. ”Laŭ la ĉefo de Rundqvist li hodiaŭ ekiris al Kaŭkazo, kie estas la produktadaj instalaĵoj de ĤozGaz. Estis iuj problemoj pri la gasduktoj. Kredeble li nun sidas en aviadilo kaj ne kontakteblas. Tamen jen prenu lian telefonnumeron.”

La intervjuo donas malmulte pli. Sjögren konfirmas la pli frue ricevitajn atestojn, ke Rundqvist jam delonge ne troviĝas en Svedio. ”Krom eble por iu mallonga vizito”, li tamen aldonas. Sed li mem ne vidis lin de pli ol duonjaro.

”Bone, ni esploris tiun spuron ĝisfine, ŝajnas”, Svedberg konkludas. ”Provizore ni konsideru ĝin sakstrato. Do, mi provos denove venigi tiun najbarinon al la kadavrejo, kaj poste mi serĉos la virinon kiu deĵoris nokte en la knabedukejo.”

*

Survoje al la kadavrejo kun Anna Wallén, malalta, brunhara virino en aĝo inter tridek kvin kaj kvardek jaroj, Svedberg klopodas iel diskrete ekscii, ĉu eble ŝi klaĉis al la loka ĵurnalo. Kompreneble li scias, ke laŭ la leĝo pri preslibereco estas strikte malpermesite esplori la fontojn de amaskomunikilaj informoj. Do li simple mencias, ke li iom surpriziĝis legante la artikolon.

”Ankaŭ mi”, asertas la virino. ”Estis terure skribi tiel pri Lily. Oni diris pli-malpli rekte, ke ŝi estis putino, ĉu ne? Sed tio tute ne estas vera. Ŝi eĉ ne venis el malriĉa familio, laŭ tio kion ŝi rakontis al mi. Sed se iu Tajlandanino edziniĝas al eŭropano, ĉiuj homoj ĉi tie tuj supozas, ke li aĉetis ŝin en bordelo. Mi vetas, ke tiuj geedzoj Karlsson en numero dek alvokis la ĵurnalon. Tiu viro timas ĉion, kio aspektas iel alie. Lastaŭtune la komunumo volis loki infanejon trans la apuda strato, kaj tiam ili eĉ faris peticion por protesti. Iliaj propraj infanoj frekventas ian privatan vartejon, kaj tial ili opiniis, ke komunuma infanejo nur ĝenus.”

Alvenante ekster la kadavrejon, la virino plu babilas same manie, kiel Svedberg siaflanke mutas.

”Fakte mi ne tre multe parolis kun ŝi, kaj tute ne kun la edzo”, ŝi diras. ”Ni devis interparoli angle, ĉar ŝi lernis malmulte da sveda. Inter si ili parolis angle. Kaj ŝi ne havis laboron, do malmulte renkontis svedojn. Tamen iufoje, kiam la edzo estis for, ŝi rakontis iom pri si. Mi komprenis, ke al ŝi estis tre grave edziniĝi. Ŝi opiniis, ke ŝi jam maljunas por geedziĝo. Dudeksesjara ŝi estis, kiam ili renkontiĝis. Stranga ideo, ĉu ne?”

Nur enirante en la malvarmon de la kadavrejo ŝi silentiĝas. La deĵoranto eligas tirfakon kun la pala korpo de la murdita virino.

Anna Wallén rigardas la kadavron. Evidente ŝi jam antaŭe certis, ke ŝi revidos la korpon de sia iama najbarino. Malgraŭ tio, ŝi preskaŭ kolapsas pro konvulsia sed senvoĉa ploratako.

Svedberg metas manon sur ŝian ŝultron dirante:

”Bonvolu simple diri, ĉu vi rekonas ŝin.”

Ŝi ade kapjesas, ankoraŭ senvoĉe.

Nur poste, enaŭte survoje al la policejo, ŝi reakiras la voĉon, almenaŭ iom el ĝi.

”Pardonu...  mi antaŭe neniam vidis mortan homon...  Ĝi impresis kvazaŭ vakspupo de ŝi...”

En la ofica ĉambro de Svedberg li klopodas ekscii ion pri la rilato inter la geedzoj Rundqvist.

”Nu, mi rimarkis nenion strangan. Ili ŝajnis sufiĉe feliĉaj. Nur fine, kiam li jam petis divorcon, ŝi ŝajnis ŝokita. Sed tiam mi interŝanĝis kun ŝi nur kelkajn vortojn, surstrate. Ŝi diris, ke ŝi devos transloĝiĝi, sed ŝi ne sciis kien. Mi diris al ŝi, ke ŝi povus elserĉi la virinan azilon en la telefonlibro, sed mi ne scias, ĉu ŝi faris tion.”

”Kaj poste, ĉu vi revidis ŝin aŭ eksciis ion pri ŝi?”

”Ne. Nenion. Kaj post unu-du monatoj ankaŭ la edzo ne plu vidiĝis.”

Svedberg disiĝas de Anna Wallén, kiu alportis al lia enketo kelkajn mozaikerojn pri la murdita virino. Sed pri la bazaj demandoj, kiu kial mortigis ŝin, ŝajnas al li, ke troviĝas neniu palpebla informo. Li demandas sin, kiam venos la turnopunkto.

*

”Jes, mi laboris tiun vesperon kaj nokton. Mi eĉ restis duonon de la posta sabato, ĝis la vetero iomete pliboniĝis.”

Parolas Eva Ehnberg, dungito en la edukejo Björktorp. Ŝi estas tridekjara maldika virino kun longa mezblonda hararo kaj malsolena konduto.

”Mi ŝatus nur ekscii, ĉu ĉiuj junuloj restis en la edukejo tiunokte”, diras Svedberg.

”Ĉiuj finfine ĉeestis nokte, tamen tio daŭris iom.”

”Daŭris?”

”Jes, unu knabo, Jonatan, forestis vespere, kaj ankoraŭ je noktomezo li ne revenis. Mi ne sciis, ĉu voki la policon aŭ ne. Ja estis iom kaosa situacio ĝenerale, pro la neĝo. Mi mem venis horon tro malfrue al mia deĵora tempo, kaj la kolego, kiu devus hejmeniri vespere, ne kuraĝis forlasi la domon pro la vetero. Do ni restis du dungitoj ĉi tie, kaj ĝuste kiam ni diskutis eble tamen telefoni al la polico, la knabo revenis.”

”Je kiu horo, mi petas?”

”Eble je almenaŭ duonhoro post noktomezo.”

”Kian klarigon li donis?”

”Nu, li intencis nur renkonti iun amikon, sed laŭdire la vetero malhelpis lin reveni. Jen iom stulta klarigo, fakte, ĉar kiam li finfine revenis, ĝuste regis la plej intensa blovado.”

”Ĉu li nun ĉeestas?”

”Certe. Mi venigos lin.”

Atendante Svedberg rigardas la ĉambreton, kien oni lokis la intervjuojn en Björktorp. Ĝi ŝajnas esti ia kombinita oficejeto kaj ripozejo de la dungitoj. Skribtablo kun pelmelo el paperoj kaj aktujoj. Sofo kaj tableto kun uzitaj kafotasoj. Surmure pendas gitaro, aŭtobusa horaro kaj deĵora skemo. Tra la fenestro vidiĝas arbaro. La piceoj aspektas malseke kaj triste, laŭ la opinio de Svedberg.

Eva Ehnberg revenas kun Jonatan, petas lin sidiĝi, kaj demandas, ĉu ŝi restu.

”Ne dankon, tio ne necesas”, diras Svedberg.

Kiam la deĵorantino foriris, li silentas kelkan tempon. La knabo aspektas kvazaŭ li kulpus ion teruran sed neniam konfesus tion. Normala mieno de adoleskulo, pensas Svedberg. Liaj manoj fosas enpoŝe, kaj la okuloj esploras la plankon.

Svedberg rigardas la knabon intense, elpoŝigas la foton de Sirilak Lily Rundqvist kaj montras ĝin al li.

”Ĉu vi vidis ĉi tiun personon?”

La knabo rigardas la foton sen videbla interesiĝo.

”Ne.” Li skuas la kapon.

”Kion vi faris nokte inter vendrede kaj sabate?”

Jonatan rigardas lin dum momento kaj poste promenigas la rigardon alfenestre.

”Mi...  mi estis ĉi tie nokte.”

”Ĉu vere?”

”Jes! Tio estas, mi venis iom malfrue, pro la diabla neĝo!”

”Kion vi faris en la neĝo?”

”Nenion! Mi paŝis de amiko.”

”Kiu amiko?”

”Iu kiu loĝas en Norrliden.”

”Nomon kaj adreson, mi petas.”

Estiĝas paŭzo. Poste la knabo diras:

”Rodrigo. Mi ne memoras la familian nomon. Estas io eksterlanda. Li loĝas ĉe Två Systrars väg 22 B.”

”Kiam vi foriris de Björktorp?”

Li levas la ŝultrojn.

”Vespere. Mi ne scias la horon. Eble la deka.”

”Kaj kie vi renkontis lin?”

”En la ŝtuparejo de lia domo.”

”Kiam vi reiris ĉi tien?”

Refoja ŝultrolevo.

”Ĉu vi renkontis iun alian?” plu demandas Svedberg.

”Ne.”

”Irante tien kaj reen, kiun vojon vi sekvis?”

”Ekzistas nur unu. Unue laŭ nia vojeto ĝis la granda strato, kiu ĉirkaŭas Norrliden. Poste laŭ tiu.”

”Dumvoje, ĉu vi vidis iun homon?”

Jonatan kapneas.

”Ne. Estis neĝoŝtormo, ĉu ne? Oni vidis neniun, krom ĉe la kvartala centro. Nu, tamen, estis iu freneza skianto en la arbaro. Sed alie neniu.”

”Skianto? Kie?”

”Dekstre de nia vojeto.”

”Kiam okazis tio?”

”Mi ne scias. Estis dumvoje reen.”

”Kion vi faris kun via amiko Rodrigo?”

”Nenion. Nur interparolis.”

”Pri kio?”

La ŝultroj de Jonatan ankoraŭfoje leviĝas kaj refalas.

Svedberg dum kelka tempo kontemplas la knabon, kiu laŭdire ”stultumis” kun dekdujara duonfratino. Estas tre malfacile imagi lin brutale murdi plenkreskan virinon. Fizike li sendube kapablus. Sed lia tuta konduto de adoleskulo nematura ŝajnas atesti, ke tio tamen ne eblus.

*

Norrliden estas la kvartalo plej proksima al la edukejo Björktorp, kaj al la loko, kie oni trovis la kadavron de Lily. Ĝi konsistas el kelkaj sakstratoj kiuj finiĝas en grandaj parkejoj, kvartala centro kun butiko, lernejo kaj kelkaj aliaj servoj, kaj aro da trietaĝaj plurfamiliaj domoj, aranĝitaj en kvaranguloj ĉirkaŭ kortoj kun gazonoj kaj ludiloj. Ĉie abundas arboj – pinoj, piceoj, betuloj, kverkoj, tremoloj, sorpujoj kaj aliaj. En la nuna sezono la nudaj foliarboj ŝajnas nigraj skeletoj, dum la pingloarboj kun sia malhela verdo alportas tonon de malgajo, kvazaŭ la kvartalo estus giganta tombejo. La etoson tamen gajigas infanoj en buntaj kombineoj, kiuj trenas sledetojn sur la degelanta neĝo.

Post iom da serĉado Svedberg trovas la enirejon indikitan de Jonatan. La ŝtuparejo havas naŭ pordojn. Kvar el ili portas svedajn nomojn, du impresas al Svedberg balkanaj, unu turka, unu hispana kaj unu neidentigebla. Li sonigas ĉe la familio Guzmán.

”Saluton. Mi estas polickomisaro Roger Svedberg. Ĉu vi havas filon Rodrigo?”

Mezaĝa korpulenta virino gapas al li terurite.

”Kion li faris?”

”Nenion, mi esperas. Ĉu li hejmas?”

”Ne.”

”Kie mi trovos lin?”

”Eble en junula klubo. En kvartala centro.”

Post iom da serĉado Svedberg trovas la indikitan ejon, parolas kun suspektema dungito kaj finfine estas prezentita al la junulo. Rodrigo Guzmán estas malalta knabo kun longaj malhelaj fruntharoj, kiujn li senĉese ĵetas supren per kapmovo. Liaj okuloj enfokusigas la komisaron kun atentema intenseco. Li staras inter siaj amikoj ĉe bilardotablo kun bastono enmane.

”Bonvolu diri, kiam vi lastfoje renkontis Jonatan el Björktorp?”

Li levas la ŝultrojn.

”M’ne scias.”

”Ĉu vi vidis lin la sepan de januaro, dum la neĝoŝtormo?”

Li pripensas.

”Eble.”

”Eble? Je kiu horo?”

”Vespere…  s’fiĉe malfrue.”

Li rapide eldiras la vortojn, tamen kun longaj paŭzoj por pensi. Liaj amikoj silente kaj grimace rikanetas. Svedberg venigas lin en apudan ĉambreton, kie neniu ĝenas.

”Kie vi renkontiĝis?”

”Ĉe mi…  tio estas…  en mia domo.”

”Kion vi faris?”

”Nenion…  nur parolis.”

”Kaj ĉu vi poste akompanis lin?”

”Ne, kial do? Li foriris kaj mi reiris en nian ‘part’menton.”

”Ĉu vi sola iris eksterdomen tiuvespere?”

”Ne…  entute ne. ’Stis diabla veteraĉo, ĉu ne?”

”Je kiu horo vi disiĝis?”

”M’ne scias. Malfrue.”

”Ĉu antaŭ aŭ post noktomezo?”

”Eble post.”

Svedberg emas rezigni. Ne eblas eltiri ion el ĉi tiu bubo, des pli ĉar li mem apenaŭ scias, kion li volas ekscii de li.

”Ĉu vi poste parolis kun Jonatan?”

”M’ne memoras.”

”Kion li diris pri sia reirado tiuvespere? Ĉu io okazis dum ĝi?”

La knabo duonfermas la okulojn kaj aperas sulketo ĉe lia nazradiko.

”Neĝis. Jen kio okazis. Kaj la gardisto en Björktorp kverelis kiam li eniris. C’tere li diris nenion. Nenion, kion mi memoras.”

*

En la kvartalo Malmen troviĝis iam kelkaj stratetoj kun pli-malpli kadukaj domaĉoj. Grandparte temis pri duetaĝaj lignaj domoj kun stuka fasado, kiu emis jen kaj jen fali suben lasante makulojn el nuda ligno post si. En la 1970-aj jaroj jam gapis jen kaj jen vakaj lokoj de malkonstruitaj domoj, kaj finfine oni forigis la tuton, deportis la restantajn loĝantojn al nova betona kvartalo ĉe la norda periferio de la urbo, kaj konstruis aron da administraj domegoj surloke de la iama kaduke bunta loĝkvartalo. Inter tiuj oficejaj konstruaĵoj estas ankaŭ la distrikta ĉefpolicejo.

De temp’ al tempo iamaj loĝantoj de la stratetoj revenas tien pro diversaj policaferoj, kiel denuncantoj, atestantoj aŭ suspektatoj. Unu iama loĝanto, knabino nomita Vivianne, kiu iam ludis inter la domaĉoj de Södra Malmgatan, eĉ revenis tien por labori kiel policinspektorino Ljunggren.

En ŝia ofica ĉambro nun sonoras la telefono. Ekparolas voĉo virina.

”Mi estas Sonja Lehto. Mi de temp’ al tempo deĵoras en la virina azilo, sensalajre, kompreneble. Nun mi aŭdis...  mi komprenis, ke tiu murdita virino estas Lily...”

”Ĉu vi havas informojn pri ŝi?”

”Nu...  mi renkontis ŝin printempe en la azilo. Sed bedaŭrinde ŝi foriris, kaj mi ne plu vidis ŝin tie. Sed iutage mi hazarde renkontis ŝin surstrate. Ŝi ŝajnis en ordo...  pli malpli...  Ŝi diris, ke ŝi laboras kaj loĝas en la hejmo de iuj svedoj.”

”Kiam okazis tio?”

”Nu, antaŭlonge. Somere. Eble en aŭgusto. Tamen mi pensis, ke...  Nu, eble tio neniel gravas.”

”Povas esti ke jes. Vi agis bone telefonante. Ĉu ŝi menciis nomon aŭ adreson de tiuj svedoj?”

”Ne, tute ne. Estis iuj konatoj de ŝia eksedzo. Verŝajne li aranĝis tion por ŝi.”

”Precize kie vi renkontis ŝin?”

”Urbocentre. Sur la placo Larmtorget.”

”Kaj ĉu vi poste revidis ŝin?”

”Ne. Neniam plu.”

Vivianne Ljunggren transdonas la donitajn informojn al la enketanto Svedberg. Li sulkas la frunton.

”Denove tiu eksedzo”, li ĝemetas. ”Mi ĵus rezignis trovi lin. Eble tamen ni plu ĉasu...  Ja estus iel strange, se ŝi laboris kaj loĝis ĉe iuj, kaj ili ne reagas, kiam ŝi malaperas, ĉu ne?”

”Nu, ŝi ja restis ĉi tie kontraŭleĝe post la divorco. Do tiuj homoj eble ne emas malkaŝi, ke ili laborigis kaj loĝigis ŝin”, supozas Vivianne Ljunggren.

”Tamen ne estis krimo kaŝi ŝin.”

”Sed dungi ŝin sen pagi impostojn kaj asekurojn.”

”Nu, tiu renkonto okazis en aŭgusto, ĉu? Antaŭ duonjaro, do. Depost tiam ja fluis multe da akvo sub la pontoj de Kalmar.”

Vivianne Ljunggren rigardas la komisaron kun miro. Laŭ ŝi la saletaj Baltmaraj ondoj ne precize fluas, sed eble plaŭdas, subponte samkiel alborde. Kaj ĝuste nun fluas pli da akvo sur la stratoj ol ie ajn aliloke.


4. Nebulo kaj malmoralo

 

”Pardonu! Kiaj banditoj?”

”Osetaj.”

”Kian diablaĵon signifas tio?”

Roger Svedberg sakretas, kio montras, ke li pli ol kutime frustriĝas. La informanto de la Ministrejo pri Eksteraj Aferoj telefone ripetas:

Osetaj. Temas pri ia islama gerilo en tiu respubliko, kien Nils Rundqvist evidente vojaĝis ofice. La informo venas de la polico en Kaliningrado, kiu supozeble havas kontakton kun la loka polico tie. Ni informiĝis de nia ambasado en Moskvo, kaj ili sendos dungiton, se ni akiros pli precizajn informojn.”

”Do, kion ili postulas por liberigi lin? Ĉu monon?”

”Tio ja estas la kutima procedo ĉe preno de ostaĝoj. Sed mi ripetas, ni ne havas detalojn. Ni laboras pri la kazo. Tamen tiuj aferoj ja foje povas daŭri monatojn.”

Roger Svedberg suspiras remetante la telefonan aŭdilon. Tiun eksedzon oni ŝajne neniam atingos pridemandi. Kaj ankoraŭ mankas aliaj konkretaj fadenoj por sekvi en la murdenketo.

Kiam Jankéus ekaŭdas pri la afero, li laŭte rikanas.

”Kidnapita de Osetaj banditoj?! Faras li vere ĉion por eviti nin! Ĉu vi imagus, ke la Kalmar’a polico estas tiel timiga, ke li preferas eĉ tiajn kalaŝnikovajn barbulojn al ni?”

Tagoj pasas, kaj la murdenketo rampas plu. La neĝamasoj iĝas degelaĵo, kaj la degelaĵo iĝas malpuraĵo, kiu restos ĝis printempe, kiam oni forbalaos ĝin kune kun la sablo disŝutita dumvintre por preventi glitadon. La tero brungrizas, la foliarboj nude nigras, la piceoj kaj pinoj malhele kaj melankolie verdas. Demandado en la plej norda kvartalo de la urbo donas neniun pluan spuron. Kiel kutime, la ĵurnalaj artikoloj pri la murdo vekas kelkajn homojn pli-malpli frenezajn aŭ fantaziriĉajn, kaj iliaj atestoj kaj konfesoj iom laborigas la policon. Iu viro konfesas, ke li pafis la murditan virinon, ĉar ŝi disvastigis aidoson inter la sveda junularo. Tute ne ĝenas lin, ke al la kadavro komplete mankas pafovundo. Maljuna virino vidis la murdon propraokule, kaj ŝia priskribo de ĝi estas sufiĉe realisma por laborigi la policon dum pluraj horoj, ĝis oni konstatas, ke ŝi ĉeestis ĉiun okazintan murdon en la distrikto dum la lastaj kvar jaroj, eĉ dum tiuj periodoj, kiujn ŝi pasigis en psikiatria hospitalo cent kvindek kilometrojn for de Kalmar.

*

Nebulo. Blovado. Eĉ samtempa nebulo kun blovado, kvankam oni rajtus supozi, ke vento dispelus la nebulon. Eble ĝi ja disigas ĝin, sed alvenas novaj nebulaĵoj el la markolo inter Smolando kaj Oelando. Se la vento ne tro siblas, oni tiel ofte aŭdas la nebulsirenon disaŭdigi sian solecan ululadon laŭ la bordo, ke finfine ĝi iĝas nedisigebla ero de la vintraj tagoj.

Nebulo regas ankaŭ en la murdenketo. Svedberg kaj Jankéus volonte bonvenigus freŝan venton, kiu almenaŭ iom agitus la nebulon, sed tia ŝajne ne venos.

La deknaŭan de januaro la urbanoj povas legi ĵurnale, ke la loka polico kaptis rusan spionon. Li vizitis lokajn firmaojn komercajn kaj industriajn, demandante pri iliaj negocaj rilatoj kaj pri iliaj rilatoj al rusaj civitanoj.

”Nuntempe ĉio estas ekonomio”, konstatas Jankéus ĉe la kolega matena kafo. ”En la malnova tempo la spionoj interesiĝis pri militaj aferoj. Nun gravas nur komerco.”

Svedberg aspektas, kvazaŭ li aŭskultus, tamen nenion respondas.

”Kaj se paroli pri rusoj”, pluas Jankéus, ”ankoraŭ forestas nia gasa svedo, ĉu ne? Vaporiĝis li, se tiel diri!”

”Nu, la Eksteraj Aferoj pli-malpli promesis elaĉeti lin printempe”, murmuras Svedberg.

”Printempe? Bone. Kaŝas neĝo nur ĝis printempo. Eĉ en Kaŭkazo. Eble povos li tiam entombigi sian eksedzinon. Ĉar ŝajne neniu alia aperos por fari tion. Se ne la virina azilo...”

Denove li ne sukcesas melki komenton el Svedberg, kiu ŝajne profunde enpensiĝis. Jankéus jam komencas alian konversacian temon, ĉi-foje pri la vintra vetero malvintra, kiam finfine lia ĉefo ekparolas.

”Estis io pri tiu spiono...  Ŝajne ni havas komunajn interesojn. Li esploris pri iuj firmaoj...  atendu...  jen: Balt-Gaz, ĤozGaz, BEU, Paratus. Ĉu vi rekonas? Troviĝas io komuna en ĉi tiuj aferoj. Venu! Ni vizitu denove tiun gasulon...  kiel-ajn-li-nomiĝas...  kiu telefonis Kaliningraden...”

Bengt Sjögren tamen ne troviĝas en sia oficejo. En la akceptejo de Paratus oni konfirmas, ke iu ruso antaŭ du tagoj vizitis lin, ŝajne sen antaŭa interkonsento. La sama viro demandis ankaŭ dungitojn de Paratus, ĉu ili konas difinitan rusan komerciston, sed neniu ŝajne sciis, pri kiu li parolas.

”Ni petu rendevuon kun tiu spiono”, Svedberg decidas.

La kolego kiu respondecas pri la spionenketo ŝultrolevas.

”Nu, bone, parolu kun li, se vi povas. Li scias neniom da sveda kaj malmulte da angla, sed li babilas kiel foira vendisto. Bonvolu! Cetere la prokuroro ne permesos reteni lin pli ol ĝis morgaŭ. Kaj tio sendube ne gravas. Estas infanaĵo, laŭ mi.”

Boris Malkov, la suspektito pri ekonomia spionado, estas nealta kaj kompakta viro kun rufete blondaj haroj, maldensaj lipharoj kaj barbostopla mentono. Liaj okuloj viglas, sed la vizaĝo cetere montras malgajan kaj rezignacian mienon. Li eĉ volonte rakontas sian historion.

”Nu, jen! Kolego Voloŝenko ne revenas, ne raportas, ne telefonas, ne nenio! Mi flugas Svedion, mi serĉas, mi demandas! Ne trovas Voloŝenkon! Ne konas neniu! Ne scias neniu! Ne nenion neniu! Fu! Malaperas li! Kiel gaso! Kiel mono!”

Svedberg kun peno sukcesas enŝovi demandon:

”Ĉu vi iel rilatas al tiu gasprojekto?”

”Nature! Kal-Kal Gaso! Kaliningrad-Kalmar! Gasdukto! Gaso el Kaŭkazo! Tra Kaliningrado al Skandinavio! Mono el Skandinavio al Kaliningrado! Sed nun neniu dukto, neniu mono, neniu gaso, neniu Voloŝenko!”

”Kaj kion li faris ĉi tie?”

”Monon! Necesas pli da mono! Li devas klarigi al kompanio! Kompanio devas investi! Nepre! Li devas paroli kun...”

”Kiu kompanio?”

”BEU, Paratus, Kal-Kal! Paroli kun Ŝogren, Gojer, direktoroj.”

Svedberg faras provon rekonduki la viziton al la origina celo:

”Ĉu vi konas Nils Rundqvist?”

”Rundqvist? Nature, konas, konas! Sed li ne mono! Li tuboj! Li duktoj! Inĝeniero!”

”Kie li troviĝas?”

”En Kaŭkazo! Problemo de dukto!”

”Ĉu vi scias, kie li estis antaŭ preskaŭ du semajnoj, la sepan de januaro?”

”Sepa januaro? Rundqvist? Li certe en Kaliningrado! Laboras! Li bonega inĝeniero! Multe laboras! Nur laboras, kaj kun virinoj! Li viro! Li specialisto de duktoj, de tuboj!”

*

”Se ni ne baldaŭ havos ion konkretan, ni devos frostigi la kazon ĝisplue. La ĉefo jam volas doni al mi kelkajn aliajn kazojn, ĉar mi tamen povas fari nenion pri la kazo Lily Rundqvist.”

Svedberg aŭguras abortan murdenketon, dum li kaj Jankéus paŝas sur malseka tero laŭ pado ĝis la murdoloko. Ĉar la neĝo nun tute malaperis, ili faros lastan serĉadon en la loko kaj ĝia plej proksima ĉirkaŭaĵo. Eble por trovi vizitkarton de la murdinto, al kiu Jankéus jam unuafoje sopiris.

Sed nenio interesa videblas. La plastrubandoj de la polico jam duone forblovis, la tero malsekas sed neniel atestas pri tio, kio antaŭ du semajnoj okazis en neĝamaso nun malaperinta. Ankaŭ la ĉirkaŭa arbaro aspektas tiel senkulpa, kiel vintraj piceoj kapablas.

”Konfesas mi, ke ĉi-foje ne sufiĉas mia fantazio”, filozofias Jankéus. ”Se ni restu je la supozo, ke ŝi venis viva ĉi tien, do kial? Ĉu li devigis ŝin? Ĉu ŝi estis dormigita? Kial tiel malbone vestita? Ja aŭto apenaŭ povus veturi ĉi tien, eĉ antaŭ la neĝoŝtormo.”

”Ne estas tiel fore de la strato”, kontraŭas Svedberg. ”Eble li mortigis ŝin endome, veturigis ŝin ĝis la stratofino, portis ŝin ĉi tien, malvestis kaj mistraktis ŝian korpon, kaj ŝovis iomete da neĝo sur ŝin. Tiam ŝia korpo ankoraŭ povus degeligi iom da neĝo. Kaj pro la forta blovado la falanta neĝo ne kuŝiĝis sur ŝi, sed flanke de la kadavro. Eble eĉ la vento forblovis de ŝi neĝon. Aŭ eble ŝi sidiĝis enaŭte por iri mallongan distancon de unu varma domo al alia, kaj li mortigis ŝin enaŭte. Tiuokaze ŝia vesto ne estus tiel stranga.”

”Tamen okazis tio meze de la neĝoŝtormo.”

”Komence, meze aŭ fine. La nekropsio ne tro precizas.”

”Sed nek meze nek fine de la ŝtormo veturis oni facile laŭ tiu strato, ŝajnas al mi”, atentigas Jankéus.

”Dependas de la aŭto. Tiuj kvarrade pelataj terenaŭtoj pli kaj pli populariĝas, eĉ inter urbanoj”, kontraŭas Svedberg. ”Nu, ne indas plu spekulativi. Ni vere bezonas ion konkretan, alie ŝi iĝos nesolvita kazo.”

Reveninte en la policejon, Svedberg traserĉas la leterujon. Li levas paperon, ĵetas rigardon de ĝi al Jankéus kaj reen al la dokumento.

”Jen faksaĵo de la Eksteraj Aferoj”, li diras. ”Novaĵoj pri Nils Rundqvist.”

Jankéus rigardas lin kun ironia rideto dirante:

”Kion entreprenis li nun?” Ĉu aliĝis al afganaj talibanoj? Malaperis en gasdukton trans Himalajon?”

”Oni ne plu mencias la banditojn. Li estas arestita de la polico en...  iu loko nomita Vladikavkaz...  pro malmorala konduto.”

Tiu informo dum momento silentigas eĉ inspektoron Jankéus. Post eta paŭzo li tamen remastras sin kaj diras:

”Ne gravas, ĉu malmoralas li en Bankoko aŭ en Vladivostoko, kaj ne gravas ĉu kaptis lin banditoj aŭ polico. Interesas min, ĉu povos ni iel babili kun li.”

Svedberg rerigardas la faksaĵon.

”Laŭdire oni sendos iun dungiton de la ambasado por klopodi renkonti lin. Ni sendu al ili kelkajn demandojn, kiujn ili bonvolu fari al li.”

Ili sidiĝas kaj komencas pripensi, kion ili ŝatus demandi al tiu fantoma figuro, ilia ĝis nun sola ligo al la murdita virino. Svedberg cerbumas, notas, klopodas sekvi logikan pensfadenon, dum Jankéus enĵetas spontanajn komentojn, bizarajn flanktemojn, pli-malpli simile kiel dum vera pridemandado. Sed en ĉi tiu kazo mankas la atestanto aŭ suspektito. ”Virtuala pridemandado”, Jankéus nomas tion. Fine oni faksas la liston al la Ministrejo de Eksteraj Aferoj en Stokholmo, esperante ke ĝi estos plusendita al Moskvo kaj de tie plu sudorienten, al nekonata polickarcero en Kaŭkazo.

Kiam jam pasis du semajnoj de la neĝoŝtorma murdo, kiel loka ĵurnalo baptis la kazon, la amaskomunikiloj ne plu mencias ĝin, des pli ĉar nenio nova estas konata pri ĝi. Aliaj dramoj kaj skandaloj postulas sian spacon. Loka grupo de nazioj protestas, ĉar la urbo ne volas permesi al ili lui ejon por festeno. Tio estas grava minaco al la demokratio kaj homaj rajtoj, kiu indignigas la junajn idealistojn naziajn. La urba aŭtobusa kompanio nuligas la plej malfruajn veturojn vendrede vespere, ĉar la junuloj reveturantaj el la urbocentro tro bruas, interbatalas kaj minacas la ŝoforon. Kaj la urbestro rifuzas pagi monpunon pro erara parkado de sia aŭto, opiniante, ke li misparkis enofice, do kvazaŭ komisie de siaj balotantoj. Ĉi tio kaj cento da aliaj novaĵoj postsekvas la murdon de Sirilak Lily Rundqvist sur la ĵurnalaj paĝoj kaj en la radioelsendoj.

Ĵaŭde la dudeksepan de januaro la polico de Kalmar ricevas raporton pri interparolo inter ataŝeo de la sveda ambasado en Moskvo kaj la inĝeniero Nils Rundqvist en la policejo de Vladikavkaz. Roger Svedberg kaj Tom Jankéus kune profundiĝas en la du A4-paĝojn.

”Hmm. Ne tre ampleksa materialo, ŝajnas”, murmuras Svedberg.

”Ĉu surprize?” demandas Jankéus. ”Tamen li donas iujn nomojn, ĉe kiuj ni povos pluesplori.”

Svedberg prenas notkajeron por elkribri la plej gravajn informojn de la ataŝea raporto.

”Do. Li ne vidis ŝin, nek parolis kun ŝi, post majo lastjare, kiam li aranĝis por ŝi laboron ĉe iu familio Höijer en Ramsö. Li ne scias, ĉu ŝi restas tie. Li vizitis Svedion lastfoje en oktobro. La sepan de januaro li estis en Kaliningrado. Oni esploris lian pasporton, kies stampoj ŝajnas konfirmi, ke li estis en Rusio.”

”Interese”, entranĉas Jankéus. ”Ĉu tie for oni ankoraŭ stampas la pasportojn?”

”Ni supozu ke jes. Plue, li mencias iun samlandaninon, kun kiu ŝi rilatis. Bunikorn Nilsson, kredeble nuntempe en Malmö.”

”Oktobro”, denove ekparolas Jankéus. ”Ĉu hazarde memoras vi, en kiu semajno de gravedeco ŝi estis?”

Svedberg ne memoras tion, sed elserĉas la nekropsian raporton. Post iom li sciigas:

”Dektria aŭ dekkvara.”

Jankéus prenas sian poŝkalendaron kaj komencas kalkuli semajnojn.

”Tio signifas la komencon de oktobro. Ĉu ne povus tiu diplomato iom pli precizi? Cetere, kial ni ne petis, ke li prenu sangoteston aŭ almenaŭ forŝiru de li kelkajn harojn? Por DNA-testo!”

Svedberg ne respondas, sed prenas telefonlibron.

”Höijer…  ne, ili ne aperas. Tamen tio estas konata nomo, ĉu ne? Ĉu ili ne estas iuj famuloj?”

”Jes ja. Iu familio Höijer iam posedis duonon de la urbo. Hodiaŭ mi ne plu scias. Sed iam renkontis mi instruiston pri historio, kiu faris amatoran esploradon pri tiu dinastio. Certe iuj el ili pluvivas, sed ili estas tro diskretaj por aperi en la telefonlibro. Eble temas pri ŝerca blago de tiu bela eksedzo. Provu la amikinon!”

”Jes, bone, sed da Nilsson ni havas plurajn paĝojn. Neniu Bunikorn. Kaj se ŝia edzo havas telefonon, li povas esti ĉiu ajn el kelkcento. Ni serĉu en la loĝantara registro.”

Per ĝi ili efektive trovas familion Höijer, geedzojn kaj filon, kun adreso Ramsö. Por trovi Bunikorn Nilsson necesas telefoni al la impostoficejo, kiu trovas ŝin kun adreso en Malmö.

”Kie diable situas tiu Ramsö?” demandas Jankéus.

Svedberg ne scias certe. Denove ili telefonas, ĉi-foje al loka taksia kompanio.

”Ĝi estas insuleto aŭ duoninsulo tuj norde de la urbo. Oni veturas tra Norrliden, kaj poste vojeton dekstren.”

La du kolegoj paŝas ĝis la surmura urba mapo. Post mallonge ili trovas la insuleton, ligitan al la ĉeftero per mallonga ponto. Ne longe for de ĝi, apenaŭ decimetron sur la mapo, troviĝas malsanulejo, la edukejo Björktorp kaj la krajona kruco farita de Svedberg antaŭ apenaŭ du semajnoj, por indiki la neĝamason en kiu kuŝis murdita Sirilak Lily Rundqvist.


5. Filino de butikisto

 

La unua sento de Roger Svedberg estas malstreĉiĝo. Kvazaŭ ŝarĝo sur lia dorso malaperus. Sendube li jam delonge pli-malpli atendis ion similan, kaj nun li ne plu devos timi tion.

Tamen lia edzino ne parolas pri divorco, nur sciigas, ke ŝi akiros propran loĝejeton. ”Ja ni ĉiuokaze nenion plu diras inter ni”, ŝi asertas. Li volas protesti, ĉar tio ja tamen estas troigo, sed ĉu indas? Ne, li rezignas. Kion do li gajnus provante argumenti pri tio? Pli bone akcepti, ke tiel ŝi rigardas la aferon.

Li pripensas, kiel ĉi tio komenciĝis. Ja ili jam antaŭe havis malbonajn periodojn, tamen ankaŭ bonajn. Antaŭ du-tri jaroj, kiam ŝi festis sian kvardek kvinan naskiĝtagon, ili eĉ preskaŭ spertis novan mielmonaton. Tamen li ankaŭ tiam multe laboris. Eble li lastatempe prenas la laboron tro serioze.

Nu, la decido de lia edzino almenaŭ liberigas lin de kulposentoj pro lia ermita konduto. Li ne plu devos senti, ke iu vane atendas lin hejme.

Kaj ĝuste nun li vere ne havas tempon malfeliĉi pro familiaj problemoj. Li do lasas ilin por alia okazo, ĝis post la aktuala enketo. Tiam li pripensu, kial la geedza vivo enkaĉiĝis. Ĉi-matene li unue aranĝas kun la polico de Malmö, ke oni elserĉu sinjorinon Bunikorn Nilsson por intervjuo pri ŝia iama amikino Sirilak. Tiu tasko ne ŝajnas sufiĉe grava por motivi ke li vojaĝu al Malmö. Anstataŭe li kun Jankéus ekiras al la familio Höijer sur la insulo Ramsö.

La vojo tien ne estas granda, nek signita per vojmontrilo. Ili unue pro neglekto preteriras ĝin, kaj devas turni la aŭton. Post kelkcent metroj la vojeto transiras ponton ekipitan per dornodrato kaj fortika kradpordo, kiu tamen estas malfermita.

”Ĉu jam vivas ili en prizono?” komentas Jankéus. ”Nu, en ĉiu brusto estas sia gusto.”

Surinsule la vojo kurbiĝas sub altaj pinoj kaj finiĝas per gruza korto antaŭ granda brika domo, sur kies muroj nudaj tigoj de iu grimpanta planto formas serpentuman reton. Ili lasas la aŭton antaŭ la ĉefpordo kaj sonorigas. Daŭras iom da tempo ĝis virino pli ol mezaĝa malfermas. Ŝi havas zorge frizitan, duonlongan hararon brunan, ŝajnas diskrete ŝminkita kaj portas helflavan bluzon kaj kvadratitan jupon.

”Polico. Ĉu sinjorino Andrea Höijer?” Svedberg koncizas.

La sinjorino invitas ilin enveni en salonon kun ledaj foteloj. Du grandaj hundoj alpaŝas sed retiriĝas je mallonga ordono de la mastrino.

”Mi bedaŭras la ĝenon, sed ni bezonas iom da informoj pri Sirilak Lily Rundqvist, kiun vi ja konas”, komencas Svedberg.

Sinjorino Höijer rigardas lin sen rekona mieno.

”Pardonu? Pri kiu?”

”Pri sinjorino Rundqvist, la Tajlanda virino, kiu vivis kaj laboris ĉe vi.” Svedberg ĵetas rigardon al Jankéus, kiu elpoŝigas la foton de la murdita virino kaj montras ĝin al la sinjorino.

Ŝi apenaŭ rigardas la foton sed kapneas kaj trankvile diras:

”Mi bedaŭras, sinjoroj. Mi ne scias pri kiu vi parolas.”

”Parolas ni pri ĉi tiu virino”, diras Jankéus. ”Bonvolu rigardi.”

Nun ŝi vere ekzamenas la foton, eĉ zorge. Ŝi tamen ŝajnas ne rekoni la virinon. Daŭre ŝi kapneas.

”Ne, mi ne konas ŝin.”

”Ĉu vi neniam vidis ŝin?”

”Ne. Mi bedaŭras.”

Svedberg ĵetas rondrigardon al la salono. Tra malfermita pordo vidiĝas alia ĉambro kun fajrejo, seĝoj kaj tablo kovrita de peza tuko.

”Bonvolu diri, sinjorino, ĉu vi havas dungiton por helpi prizorgi la domon?”

”En la lastaj jaroj ne. Kial do? Pri kio temas, efektive?”

”Kiel mi diris, ni kolektas informojn pri ĉi tiu virino. Ĉu vi konas Nils Rundqvist?”

Ŝi pripensas momenton, sed refoje kapneas.

”Mi pensas ke ne.”

El sia jaka poŝo Jankéus elfosas duan foton, tiun de la inĝeniero Rundqvist, kaj etendas ĝin.

”Ne, mi ne rekonas lin.”

”Ĉu via edzo hejmas?”

”Ne.”

”Kie ni trovos lin?”

”Eble en lia oficejo. Sed li estas tre okupita.”

”Kie troviĝas lia oficejo?”

Nun sinjorino Höijer unuafoje montras mienon de surpriziĝo.

”En la kompania sidejo, evidente.”

”Bone. Kiu kompanio?”

Ŝi ironie paŭtas respondante kun tro emfaza prononco, kvazaŭ parolante al infano:

PAS, Paratus Anonima Societo. Oficejo ĉe la strato Skeppsbron. Sed vi kredeble bezonus paroli kun lia sekretariino por ricevi tempon de rendevuo.”

Ili forlasas la domon sen granda bedaŭro. Enaŭte Jankéus diras:

”Nun sendube ege amuziĝus tiu fuĝanta inĝeniero, se li aŭdus la intervjuon. Bela ŝerco, li dirus al si. Ĉu tamen ni mendu aŭdiencon ĉe ŝia edzo?”

Svedberg pli-malpli mutas dum la veturado reen al la urbocentro, dum Jankéus faras kelkajn vanajn provojn gajigi lin per ironiaj komentoj pri la sinjorino kiu neniun konis. Baldaŭ ili venas al la oficejo de Paratus en la haveno, kie ili antaŭ du semajnoj intervjuis Bengt Sjögren.

”Kion efektive faras tiu kompanio?” murmuras Svedberg. ”Pri kio ĝi okupiĝas?”

”Kredeble ĉefe pri mono”, supozas Jankéus. ”Scias mi nur, ke ĝi posedas partojn de pluraj grandaj kompanioj industriaj kaj aliaj. Ne nur en Svedio, kompreneble. Ĉu ili ne aĉetis bankon en Germanio antaŭ kelka tempo? Aŭ ĉu ĵurnalon en Estonio? Nu, mi ne memoras.”

Ili supreniras lifte al la kvina etaĝo kaj akceptejo kun perspektivo al la haveno, la markolo kaj la bordo de Oelando.

”La direktoro hodiaŭ estas en Londono, kaj morgaŭ li iros al Stokholmo. Postmorgaŭ antaŭtagmeze ne eblas… Eble postmorgaŭ vespere li venos, sed mi dubas ĉu li tiam povos disponigi tempon…”  La sekretariino rutine volas nenion promesi, sed studinte la polican identigilon de komisaro Svedberg, ŝi iom malpli firme rifuzas. ”Bone, mi anoncos vin por ĵaŭde je la kvina horo, tamen vi ne tro kalkulu je tio, ĉar intertempe povos okazi io urĝa…”

En havena kafejo ĉe preskaŭ dezerta kajo la du kolegoj diskutas la pluan murdenketon. Svedberg denove pesimisme esprimas timon, ke oni entute nenion trovos.

”Mi faris liston de kvin jam punitaj sekskrimuloj, kiuj liberas kaj loĝas enurbe. Ĉiel ajn ni povus pridemandi ilin”, li malentuziasmas. ”La problemo estas, ke ni havas neniun spuron, neniun veran suspekton.”

”Nu, povus ni simple viziti ilin hejme flirtigante la foton de Lily”, leĝeras Jankéus. ”Eble se ni surmetos uniformojn, iu el ili ektimos kaj spontane konfesos.”

Svedberg nenion respondas.

”Tamen plej kredeble ili nur montros senkulpan vizaĝon kaj asertos, ke dum la tuta neĝoŝtormo ili kuŝadis sur la sofo masturbante sin en soleco”, pluas Jankéus. ”Kaj tio signifos, ke daŭre tretados ni sur la elira punkto.”

Ankoraŭ lia ĉefo mutas.

”Nu, atendante nian ĵaŭdan intervjuon kun la direktora moŝto”, Jankéus plu monologas, ”mi vizitos tiun instruiston, kiu scias ĉion pri la familio Höijer. Eble konas li ian heredan perversaĵon, kiu manifestiĝas kiel seksmurdoj en neĝo.”

*

”Do, ĉu temas pri la blankaj aŭ nigraj?”

”Ĉu ili estas ankaŭ nigruloj?” konsterniĝas Jankéus.

”Troviĝas du branĉoj de la familio; unu iam posedis sukerfarejon kaj muelejon – ili estas nomataj la blanka branĉo, kaj la alia posedis Ruslandan nafton – do jen la nigra branĉo.” Åke Jönsson, instruisto pri historio en la urba gimnazio, prelegetas al Jankéus.

”Nu, li nomiĝas Valter kaj loĝas sur insulo Ramsö.”

”Ha, jen! Temas pri la nigraj. Do, Valter Höijer estas la direktoro de Paratus, interalie. Li estas filo de Valdemar Höijer, kiu famiĝis pro sukcesa komercado kun Germanio dum la milito. Valter edziĝis al iu filino de feruzino, se tiel diri, Andrea De Geer. Tiu virino ŝajnas forta kaj efika persono, kaj tion li supozeble bezonis. Ili havas filon, kiu okupas ian honoran postenon en Paratus, kaj filinon kiu studas ion – mi pensas artan historion aŭ arkeologion – en Växjö. Valter estas estrarano de pluraj kompanioj parte aŭ tute posedataj de Paratus. Li estas rotariano, kolektanto de minga porcelano kaj operamanto. Lia patro ja siatempe estis ankaŭ politikisto, kaj la avo kaj praavo iam estis urbestroj, sed tiun intereson li ŝajne ne heredis. La edzino ne profesias sed tre aktivas en reprezentado kun sia edzo. Ŝi estas energia kaj sportema, golfo, skiado, teniso kaj mi pensas ankaŭ velado, tamen ne kun la edzo. La filino Astrid verŝajne ne plu loĝas ĉe ili, almenaŭ ne dum studsemestroj. La filo – Georg, mi pensas – tamen restas ĉe Panjo kaj Paĉjo, kvankam li sendube aĝas pli ol dudek kvin. Li ne ŝajnas tre talenta, almenaŭ ne profesie. Ankaŭ li velas, cetere, eĉ konkure, mi kredas.”

Jankéus primeditas la ricevitajn informojn, tamen ne plu sciante, kiel ili rilatas al la murdenketo, kiu neniam ekas. Li diras:

”Supozeble vi ne scias, ĉu la familio kutimas havi dungitojn en la hejmo? Mastrumistinojn, eble?”

”Hmm. Nu, tiel intime mi ne konas ilin…  Pli frue, certe. Eble vartistinon por la gefiloj, kiam ili estis infanoj. Nun mi ne scias. Tamen ŝajne iu maljunulo venas prizorgi la ĝardenon kaj domon. Iaspeca heredita servisto, eble. Troviĝas ia pordista dometo apude, sed mi dubas ĉu iu nun loĝas tie.”

*

Ĵaŭde antaŭtagmeze la duan de februaro inspektorino Boel Bäck ĉe la polico de Malmö telefonas al Roger Svedberg. Ŝia raŭketa voĉo kun mola Skania akĉento memorigas al li la edzinon, kies voĉon li de du tagoj ne aŭdis.

”Mi interparolis kun tiu Tajlanda virino, Bunikorn, laŭ via peto. Ŝi estis ege ŝokita aŭdi pri la morto de sia amikino. Ni havis longan interparolon, kaj mi ĵus ricevis la tajpaĵon de la sonbendo. Do mi sendu ĝin tuj, ĉu ne? Ĉu fakse?”

”Jes, mi petas. Fakse aŭ rete”, Svedberg respondas, memorante la kliŝajn moketojn de Jankéus, ke li ŝtonepokas. ”Ĉu laŭ vi ĝi donis ion konkretan?”

”Nu…  vi vidos. Eble ne pri la murdo. Sed ŝi multe rakontis pri la amikino.”

La atendoj de Svedberg do ne estas grandegaj, kiam alvenas la faksaĵo. Li alportas tason da kafo al sia skribtablo kaj eklegas.

Bunikorn Nilsson venis al Svedio antaŭ ses jaroj  li legas post kelkaj enkondukaj formalaĵoj.  Antaŭ du jaroj kaj duono ŝi kaj la edzo, kiu estas svedo, pasigis tri semajnojn de la libertempo en ŝia hejmlando, kaj tiam ŝi ekkonis Sirilak kaj ŝian estontan edzon el Svedio.

Sirilak venis el familio de etkomercistoj en Bankoko. Ŝi studis unu jaron en universitato, sed devis ĉesigi la studojn, ĉar la patro ne plu volis pagi ilin. Ŝi laboris en la butiko de la familio vendante interalie memoraĵojn al turistoj. La gepatroj iom malpaciencis, ĉar ŝi ankoraŭ ne havis fianĉon. Kiam la svedo Nils – Bunikorn ne memoras la familian nomon – vizitis la butikon, eĉ plurfoje, kaj amindumis ŝin, ŝi opiniis, ke ŝi estas bonŝanca. Ŝi trovis lin tre simpatia, kaj baldaŭ li svatiĝis al ŝi. La gepatroj malĝojis, ĉar ŝi forlasos Tajlandon, tamen ili ĝojis pro ŝia edziniĝo. Ankaŭ laŭ Bunikorn ŝia edzo estis tre simpatia persono.

Kiam Sirilak ekloĝis kun li en Svedio, ŝi sufiĉe ofte interparolis telefone kun Bunikorn, kaj du-trifoje ili renkontiĝis. Lastfoje tio okazis en februaro antaŭ unu jaro, sed telefone ili kontaktis ankoraŭ somere kaj aŭtune.

Preskaŭ tuj Sirilak tamen komencis plendi pri sia edzo. Li kondutis tute alie en Svedio ol en Tajlando. Tie li estis ĝentila, kompleza kaj respektoplena al ŝiaj moroj kaj kutimoj, kaj ankaŭ al la Tajlanda kulturo. En Svedio li rikanis pri ĉio tia. Li traktis ŝin malestime en ĉiutagaj situacioj, inter aliaj homoj, kaj ankaŭ en ilia intima gevivo. Bunikorn memoras aparte, ke Sirilak iufoje ege ŝokiĝis, kiam li venigis kun si hejmen prostituitan virinon kaj volis pasigi la nokton kun ŝi kaj la edzino samtempe. Sirilak tiam enfermis sin banĉambre kaj elvenis nur matene, kiam la alia virino foriris.

Krome, kvankam li ne estis riĉulo, ŝi ne rajtis labori ekster la hejmo. Ŝi rimarkis, ke la svedaj edzinoj laboras profesie, kaj plurfoje proponis establi butiketon pri ekzotaj varoj. Ja ŝi estis filino de butikisto. Sed la edzo tre bruske malpermesis tion. Ankaŭ studi ŝi ne rajtis, kaj ŝi apenaŭ sciis iom da sveda lingvo. Kaj kvankam Sirilak tre sopiris je infano, la edzo absolute rifuzis iĝi patro.

Kelkfoje li eĉ batis ŝin, kiam li estis ebria, tamen ne tiel ke ŝi vere vundiĝis. Ŝi pli suferis pro lia moka kaj malestima traktado. Malgraŭ tio, ŝi ege malfeliĉiĝis eksciante, ke li petis kaj ricevos divorcon. Kaj poste, kiam ŝi eksciis de Bunikorn, ke oni verŝajne forsendos ŝin el Svedio, ŝi tute malesperis, kaj Bunikorn serioze timis pri ŝi.

Tamen ŝajnis, ke ŝi iom trankviliĝis, kaj post kelka tempo ŝi ekloĝis kaj eklaboris ĉe iu riĉa familio. Ŝi kelkfoje telefonis al Bunikorn, sed ne donis adreson aŭ telefonnumeron. Ŝi ŝajnis ne tre feliĉa, tamen ankaŭ ne malfeliĉa. Bunikorn komprenis, ke ŝi vivas sen restadpermeso, kaj ŝi diras, ke tio sendube povas ronĝi la nervojn de ĉiu ajn.

La lasta interparolo okazis malfrue aŭtune, eble en la komenco de novembro. Tiam Sirilak ŝajnis sufiĉe nerva kaj distriĝema. Bunikorn demandis, ĉu ili ne povus renkontiĝi, sed tio ŝajne ne eblis. Poste ŝi nenion pli aŭdis, ĝis la polico de Malmö kontaktis ŝin. Ŝi kaj ŝia sveda edzo volis proponi, ke Sirilak vizitu ilin je la jarfinaj festotagoj, sed ĉar ŝi ne plu telefonis, ili neniam havis okazon fari tion.

Bunikorn ne povas imagi, ke Sirilak havis iun malamikon. Ŝi timis neniun krom la polico, diras Bunikorn. Laŭ ŝia scio ŝi ne plu havis kontakton kun la eksedzo.

Bunikorn plurfoje dum la interparolo silente sed spasme ekploras. Ŝi aperas sincere afliktita de la informo pri la murdo.

 


6. Enketo fermita

 

La policejo de Kalmar havas kafeterion, kie la dungitoj povas lunĉi aŭ kafumi, se ili ne preferas manĝi kolbasbulkon enaŭte survoje inter du taskoj aŭ en sia ofica ĉambro trinketi tason da kafo el aŭtomato. La ejo estas hela kaj sufiĉe vasta, kun vicoj da tabloj el pina ligno, kun same ligna panelo surmure kaj kun lampoj, kiuj eble estis avangardaj kiam oni konstruis la domon antaŭ dudek kvin jaroj.

Hodiaŭ Svedberg kaj Jankéus sukcesis kunordigi sian posttagmezan kafon. Kompreneble ili ne babilas pri privataĵoj. Sendube ili tre embarasiĝus, se Jankéus rakontus ion pri la ĝojoj kaj ĝenoj eduki tri gefilojn, aŭ se Svedberg konfidus al sia kolego ion pri sia paneanta geedzeco. Kiel la plej multaj el siaj kolegoj, ili pritraktas metiajn aferojn. Ĉi-foje temas pri preparoj al pridemandado de direktoro Höijer.

Jankéus tamen laŭ sia kutimo komencas en neatendita direkto:

”Ĉefo, ĉu memoras vi tiun spionon?”

”Certe. Ĉu li ankoraŭ restas?”

”Ne, ne. Oni lasis lin. Sed ekhavis mi la ideon klavi la nomon de tiu, kiun li ĉasis, Volosenko aŭ Voloŝenko, en nia registro. Kaj montriĝis, ke li vere malaperis!”

”Bone. Kaj?”

”Do, malaperis li ĉi tie, en Kalmar. De hotelo Regina. Li luis hotelĉambron tie la kvinan de januaro, sed malaperis sen pagi la fakturon.”

”Domaĝe. Sed tio ne estas nia problemo.”

”Eble tamen. Ŝajnas al mi ke io strangas. Unue: postlasis li pasporton kaj aviadilan bileton. La aĵoj nun troviĝas ĉe ni. Valizo, kelkaj vestaĵoj, rusa libro, ŝajne krimromano, uzita flugbileto el la 5a de januaro Kaliningrado-Ríga-Stokholmo-Kalmar, kaj neuzita bileto reen por la 8a de januaro.”

”Hmm. Sed al kio rilatas tio?”

”Atendu. Ĉu memoras vi, ke la tielnomata spiono balbutis iujn nomojn? Sonis kiel Ŝogren kaj Gojer. Nu, dorsflanke de la uzita flugbileto estas manskribitaj tri nomoj. Unue Bengt Sjögren kaj Valter Höijer. La tria skribitas ruslitere, sed per helpo de Snežana en la kafeteria kuirejo mi eksciis, ke ĝi tekstas Valerij Ŝigajev. Apud ĉiu nomo aperas telefonnumero. Kaj almenaŭ pri Sjögren kaj Höijer temas ne pri la telefonoj oficejaj, sed pri la hejmaj.”

”Nu, sendube do temas pri tiu gaso, ĉu ne? La kompanioj evidente interrilatas.”

”Bone, tamen telefone serĉis mi Sjögren, kaj eksciis, ke li ne plu restas. Kal-Kal Gaso nuligis sian unupersonan oficejon en Kalmar. Oni ne scias, kien li iris. Laŭdire tiu rusa ĤozGaz bankrotis. Kaj ĉi tiu mistera Voloŝenko vaporiĝis sen pasporto kaj flugbileto.”

”Kara Tom, mi ne dubas, ke okazas strangaj aferoj en la gasa mondo. Gaso, mono, homoj, kompanioj malaperas. Kiam iu faros al la Kalmar’a polico denuncon pri krimo, nia estro destinos iun por esplori ĝin. Espereble ne min, ĉar mi jam havas murdenketon por prizorgi. Kaj same havas vi, se mi ne eraras.”

”Tamen estas io suspektinda pri tiu Höijer! Homoj malaperas ĉirkaŭ li!”

”Nia murditino ne malaperis. Male, ŝi aperis.”

”Ni tamen devus demandi la direktoron pri tiu Voloŝenko, ĉu ne?”

”Bone do, kial ne?”

”Kaj tial mi kopiis lian pasportan foton, interalie.”

*

Direktoro Valter Höijer ŝajnas esti ie inter sia sesdeka kaj sepdeka jaro, kaj tiuj jaroj donis al li altan frunton, etan korpulentecon kaj palan, sulketan vizaĝohaŭton. Li havas grizete blondajn harojn mallonge tonditajn, fortikan nazon kaj diketajn lipojn. Lia vizaĝo aperas pli-malpli preta enviciĝi inter la kvin-ses portretoj de aplombaj viroj maljunaj kaj mezaĝaj sur muro de lia ofica ĉambro.

Ili sidiĝas sur foteloj en angulo de la ĉambro. Svedberg prezentas la kaŭzon de la interparolo.

”Ni enketas pri virino nomita Sirilak Lily Rundqvist kun la jena aspekto. Laŭdire ŝi laboris kaj loĝis en via hejmo.”

Li rigardas al Jankéus, kiu en kutima maniero elpoŝigas kaj montras la foton. La direktoro rigardas ĝin kaj respondas kun iel foresta mieno:

”Ne...  mi ne rekonas ŝin.”

”Ĉu lastatempe vi havis dungiton en via hejmo?”

Li ŝajnas pripensi sekundon kaj diras kun eta skuo de la kapo:

”Ne. Ni ne havis. Krom iu maljuna viro, kiu venas dufoje semajne zorgi pri eksteraj aferoj. Ĝardenaj laboroj, neĝoŝovelado de vojoj, tondado de gazonoj ktp. Li estas pensiulo, sed de jardekoj servis nin, do estas pli-malpli sociala afero, ke li havu sian taskon.”

”Lian nomon kaj adreson, mi petas”, Jankéus entranĉas.

La direktoro ŝajnas surprizita.

”Kiel li rilatas al...  la afero?”

”Neniel. Sed ni bezonas ĉiajn informojn.”

”Bone. Gunnar Borgström, sed la adreson mi ne konas parkere. Ie sur Ängö, mi pensas.”

Svedberg reprenas la fadenon:

”Ĉu vi konas la inĝenieron Nils Rundqvist?”

Denove sekundo da pripenso, kaj poste respondo senemocia:

”Jes, li laboris por mi. Sed nun li verŝajne estas eksterlande.”

”Ĉu vi konis lian eksan edzinon?”

”Ne, tute ne. Tiel proksime mi ne konas lin.”

”Kiam vi lastfoje havis kontakton kun li?”

”Ne eblas memori precize. Eble antaŭ jaro.”

”Sinjoro Rundqvist asertas, ke lia eksedzino dum kelka tempo laboris kaj loĝis en via hejmo. Ĉu prave?”

La pridemandato sulkas la frunton dum lia rigardo saltas inter Svedberg kaj Jankéus. Kvazaŭ lace li ripetas:

”Ne, ne. Mi ne konas ŝin. Devas esti ia miskompreno.”

”Ĉu vi rekonas ĉi tiun personon?” Jankéus elpoŝigas duan foton.

Höijer esploras ĝin kaj pripensas. La rigardo denove iom forestas, kiam li respondas:

”Jes, mi pensas ke li estas dungito de rusa kompanio, kun kiu ni rilatis.”

”Nome?”

”ĤozGaz. Estas unu el la partneroj de komuna gasdukta projekto.”

”Mi celis la nomon de la persono.”

”Nu...  Vol...  eble Voloski.”

”Kiam vi laste rilatis al li?” Jankéus plu scivolas.

”Antaŭ kelkaj semajnoj, kiam li venis ĉi tien por intertraktoj.”

”Ĉu li vizitis vian hejmon?”

”Ne, tute ne. Nur la oficejon.”

”Kaj kien li poste iris?”

”Reen al Ruslando, mi supozas.”

Svedberg kaj Jankéus interŝanĝas rigardojn, kvazaŭ scivolante, ĉu la alia scias kion plu demandi. La direktoro eluzas la okazon por iom rektigi la dorson, sidante sur la fotelo, rigardi sian brakhorloĝon kaj diri:

”Pardonu min, mi estas sufiĉe okupita, do... se mi ne plu povas helpi al vi...”

Li stariĝas, devigante ankaŭ la policistojn ekstari, sed Jankéus ankoraŭ ne elĉerpis ĉion el siaj poŝoj. Li unue demandas:

”Kiu estas Valerij Ŝigajev?”

Höijer mienas malkontente, sed estas neklare, ĉu pro la nomo, aŭ pro la plia demando.

”Mi bedaŭras. Tio estas al mi nekonata nomo”, li diras, iom post iom proksimiĝante al la elirejo.

Tiam Jankéus elpoŝigas kopion de la flugbileto de Voloŝenko.

”Bonvolu rigardi. Kion vi opinias pri tio?”

Höijer rigardas la tri nomojn skribitajn surbilete. Pli-malpli ŝovante la du policistojn eksteren tra la pordo per sia korpo, li diras:

”Sjögren laboris por Kal-Kal.”

”Kie li nun troviĝas?”

”Eble en Ruslando. Nun vi devas pardoni min...”

La aŭdienco finiĝis.

*

Posttagmeze en la sekva tago la murdenketo pri Sirilak Lily Rundqvist estas fermita pro manko de indikoj kaj rezultoj. La distrikta policestro en sia ofica ĉambro aŭskultas resumon pri la ĝisnunaj atingoj, kaj poste informas komisaron Svedberg kaj inspektoron Jankéus pri sia decido.

”Vi faris kion vi povis. Ni bezonas vin por aliaj taskoj.”

Svedberg silentas. Li pli-malpli atendis tion, tamen pli multe antaŭ kelkaj tagoj ol ĝuste hodiaŭ. Sed Jankéus ne silente glutas la decidon.

”Restas tamen pluraj aferoj por esplori! Hieraŭ eĉ aperis du novaj nomoj, kiujn ni serĉu. Kaj se nur iam renkontos ni la eksedzon persone, povos aperi io nova...”

La policestro mienas senpacience.

”Nenio diskutebla. La enketo fermitas.”

Survoje reen de la estro, Jankéus diras al Svedberg:

”Estas li rotariano, ĉu ne? Nia oldulo. Ankaŭ tiu direktoro Höijer estas tia, se kredi mian historiiston. Ĉu ne kutimas ili kunveni vendrede lunĉe? Do, ekzemple hodiaŭ?”

Svedberg amare ridetas. Malkiel sia kolego, li ne tre emas je konspiraj teorioj. Tamen, ŝajnas ne tute maleble, ke dumlunĉe la direktoro efektive menciis al sia rotaria samideano ion pri embaraso pro altrudiĝemaj policistoj. Kaj poste la policestro – kompreneble tute sendepende – konsideris la kazon kaj trovis, ke la murdenketo ne solveblas.


7. Serĉado de enrompŝtelisto

 

Ĉiujare okazas en Svedio proksimume cent okdek murdoj, el kiu sepdeko neniam solviĝas. Al tiu dua grupo nun aldoniĝas murdo kun eventuala seksperforto al virino Tajlanda, kiu restadis senpermese en Svedio. Komisaro Roger Svedberg ricevas novajn taskojn, el kiuj la plej grava estas kolekti atestojn pri junula bando, kiu vespere kutimas rabi poŝtelefonojn de aliaj gejunuloj. Inspektoro Tom Jankéus siaflanke devas spuri konatan enrompŝteliston, kiu jam la kvaran fojon elrompis kaj eskapis el malliberejo. Jankéus do havas okazon ripeti sian kliŝan ”manko de tempo ne mankas”.

La ŝtelisto estas loĝanto de apuda urbeto Nybro, kiam li okaze ne troviĝas en malliberejo, kaj li kutime rilatas plej multe al la loka krimula mondo tie. Tamen, serĉante lin Jankéus ial venas al domo ĉe la strato Sparregatan, sur la insulo Ängö en centra urboparto de Kalmar. Li sonigas ĉe pordo markita ”Borgström”. Maljuna sed fortika viro malfermas, Jankéus montras sian polican identigilon kaj estas enlasita.

Li montras la foton de Lily. La viro kapneas.

”Ne, mi ne rekonas.”

Same okazas pri la fotoj de Nils Rundqvist kaj Sergej Voloŝenko.

”Laboras vi ĉe direktoro Höijer, ĉu ne?”

”Jes, prave. Ĉiusemajne, marde kaj ĵaŭde. Ankaŭ alifoje, se bezonate.”

”Ĉu ili kutime havis ankaŭ mastrumistinon?”

Gunnar Borgström kunpremas la lipojn, kapneas kaj eldiras:

”Ne. Tion mi ne vidis.”

”Ĉu laboris vi tie la sepan de januaro?”

”Atendu...  la sepan...  kiu tago de la semajno tio estis?”

”Vendredo. Estis dum la granda neĝoŝtormo.”

”Ne. Vendrede ne. Nur marde kaj ĵaŭde.”

”Ĉu la ŝtormo ne kaŭzis al vi ekstran laboron tie?”

”Jes, vere, ili alvokis min por ŝoveli neĝon, tamen nur sabate posttagmeze.”

Post sia vizito al la maljuna Borgström, Jankéus efektive ekiras kontraŭ la urbeto de la ŝtelisto. Ial li tamen ne haltas tie, sed veturas plu centon da kilometroj okcidenten, al Växjö, la ĉefurbo de najbara gubernio. Eble li ricevis ian indikon aŭ simple intuas, ke tie li trovos ion interesan pri sia enrompŝtelisto. En Växjö li iras suden al studenta kvartalo kaj loĝdomo, kie li vizitas junan studentinon, Astrid Höijer.

”Enketas mi pri la morto de Lily Rundqvist”, li diras enirante ŝian minimuman vestiblon. Ŝajnas al li, ke ŝi intense palpebrumas, sed neniu komento aŭdiĝas.

”Eksciis ni, ke ŝi loĝis kaj laboris en via gepatra hejmo, kaj mi ŝatus scii, kiam vi lastfoje vidis ŝin”, li pluas veninte en la ĉambron, kie ŝi sidiĝas surliten kaj li sur seĝon.

”Ŝi...” komencas la juna virino, kaj ŝajne ne scias kiel daŭrigi. Post momento ŝi reprovas: ”Mi vidis ŝin je Novjaro, proksimume.” Ŝi tre mallaŭte parolas. Ŝia haŭto palas sub kaŝtane bruna hararo mallonga. La manojn ŝi tenas kune en la sino, kaj la okuloj fikse direktiĝas al Jankéus.

Jankéus rigardas ĉirkaŭ si. Inter la mebloj de la ĉambro – skribtablo, lito, tableto, seĝo, libroŝranko – ĝi plenplenas je libroj, vestoj, ŝranketoj, kestoj, faldita ekstra lito, vestpendigilo, gazeto-rako, kusenoj. Surmure estas alpinglitaj aro da reproduktaĵoj de pli-malpli famaj pentraĵoj. Jankéus kredas rekoni bildojn de Chagall, Chirico, Kahlo, Dardel. Kvankam ŝtopita kaj iom senorda, la ĉambro tamen plaĉas al li.

Ankoraŭfoje li elpoŝigas la foton de la murditino kaj etendas ĝin al Astrid Höijer.

”Ĉu povas vi konfirmi, kiu estas ĉi tiu virino?”

”Jes. Estas ŝi. Estas Lily.”

”Kiun taskon ŝi havis ĉe viaj gepatroj?”

”Ion kaj ĉion. Kuiri. Purigi. Helpi endome.”

”Ĉu ŝi ankaŭ loĝis tie?”

”Jes, ŝi disponis ĉambron.”

”Kiam eklaboris ŝi tie?”

”Printempe aŭ frusomere lastjare.”

”Kaj kiel okazis, kiam ŝi malaperis?”

Ŝi pripensas.

”Mi ne bone scias. Ŝajne ŝi tutsimple forvojaĝis nenion dirinte.”

”Precize kiam?”

”Mi ne povas diri. Iam post Novjaro.”

”Ĉu tiam restadis vi ĉi tie aŭ en Kalmar?”

”Mi estis tie, ĉe la gepatroj. Sed mi scias nenion pri Lily.”

Jankéus iom cerbumas kaj poste demandas kun ŝajne leĝera tono:

”Supozeble vi poste aŭdis pri la murdo?”

”Jes.” Ŝi paŭzas kaj aldonas: ”Mi timis, ke eble temas pri ŝi.”

”Tamen ne kontaktis vi la policon.”

”Mi scias nenion pri la afero.”

Jankéus rigardas ŝin kvazaŭ pese dum momento, kaj poste pluas:

”Bone. Ĉu laŭ vi ŝi havis malamikojn?”

”Mi tute ne imagas. Mi ne konis ŝin aŭ sciis, kiel ŝi vivas.”

”Ĉu entute ŝi havis interrilatojn ekster la domo de viaj gepatroj?”

La juna virino pripensas, malfermas la buŝon, refermas ĝin, kaj post paŭzeto fine diras:

”Supozeble jes, sed mi nenion scias pri tio.”

”Viaj gepatroj ne volis rakonti pri Lily. Kial, laŭ vi?”

Nun ŝia rigardo unuafoje lasas la okulojn de Jankéus kaj vagas al la fenestro, trans kiu vidiĝas kelkaj pinoj kaj la kontraŭa domfasado. Sed preskaŭ tuj ŝi rigardas lin denove.

”Mi ne konas iliajn aferojn. Sed mi divenis, ke Lily ne havis permeson resti en Svedio. Tamen ne estas krimo loĝigi tian personon.”

”Pravas vi. Ĉi-kaze la krimo estas alia. Ĉu Lily renkontadis viron?”

”Mi ne scias.”

”Ĉu ŝia eksedzo iam venis al la domo de viaj gepatroj?”

”Ŝia eksedzo? Mi pensas ke ne. Sed demandu ilin.”

Jankéus elpoŝigas duan foton, tiun de Nils Rundqvist.

”Ĉu rekonas vi ĉi tiun personon?”

Ŝi rigardas, kapneas kaj eldiras mallongan ”Ne”.

Jankéus rigardas la filinon de direktoro Höijer, la viro kiu eble influis fermi la murdenketon. Ĉu la patro imagus, ke lia filino eble influos remalfermi ĝin?

”Ĉu scias vi, ke ŝi gravedis?”

Astrid Höijer montras tre apartan mienon aŭdante la demandon de Jankéus. Sed kion signifas tiu mieno? Ne facilas scii.

”Ne, tute ne!”

”Kiu, laŭ vi, povus esti la patro?”

”Mi ne imagas. Mi ne scias, kiun ŝi renkontis.”

”Kiel interrilatis ŝi kun viaj familianoj?”

”Bone, mi pensas. Neniu problemo.”

”Kaj kun vi?”

”Ankaŭ bone. Sed mi tre malmulte renkontis ŝin. Preskaŭ neniam ni interparolis. Mi tie pasigas nur feriojn kaj kelkajn semajnfinojn.”

Triafoje Jankéus elpoŝigas foton, tiun de Voloŝenko.

”Kiu estas ĉi tiu persono?”

Ŝi rigardas la foton sen montri signon de rekono, kaj poste kapneas.

”Mi ne scias.”

”Se mi aldonas, ke li eble negocis kun via patro, direktoro Höijer?”

”Vi devus demandi mian patron pri tio. Mi vere ne scias.”

*

La aŭtado de Växjö reen al Kalmar daŭras pli ol horon, kaj revenante en la policejon Jankéus tuj iras al Roger Svedberg. Tiu vere troviĝas en sia ofica ĉambro, sed diras senprokraste, antaŭ ol Jankéus eĉ havas okazon malfermi la buŝon:

”Mi ne rajtas paroli kun vi. Vi tuj iru al la policestro.”

”Sed aŭdu – mi nun havas ateston, ke la murdita Lily vere troviĝis en...”

Svedberg interrompas lin:

”Mi havas tute eksplicitan ordonon ne paroli kun vi sed sendi vin al la estro. Do bonvolu iri tien.” Li metas la manon sur la brakon de Jankéus, aldonante duonvoĉe: ”Vi povos telefoni al mi hejme, vespere. Private.”

Jankéus pli-malpli kuras al la policestra ĉambro, sed tie oni ne enlasas lin. Tridek kvin minutojn li devas atendi, ĝis fine la estro bonvolas akcepti lin. Enĉambre Jankéus tuj ekparolas, rakontante pri sia nova eltrovo. La policestro tamen ne respondas, sed ŝovas al li dokumenton. Ĝi estas decido pri senprokrasta suspendo de policinspektoro Tom Jankéus el lia ofico pro suspektita misuzo de publika ofico. Du semajnojn li estos plene suspendita sen salajro, poste li rajtos reveni en laboron, tamen ne en sia esplora ofico, sed kiel stratpatrolanto.

*

Unuafoje en sia kariero Tom Jankéus havas okazon peti helpon de sia sindikato. La loka polica sindikatestro Bengt Jansson estas ankaŭ grupestro en la polica sekcio pri publika ordo, kio impresas al Jankéus iom strange.

”Nu, ŝajnas tute klare, ke la distrikta policestro neglektis la regulon pri informado. Li devus unue informi la sindikaton, antaŭ ol efektivigi sian decidon”, diras Jansson.

”Ĉu do rajtos mi reveni en mian oficon?” demandas Jankéus esperplene.

”Ne, ne. Certe ne. Sed la polico eble devos pagi rekompencon.”

”Rekompencon? Ĉu vi scias, kiom mi povos ricevi?” interesiĝas Jankéus.

”Vi miskomprenis. Temus pri rekompenco al la sindikato, kompreneble. La regulo pri informado celas informadon al la sindikato.”

”Sed kiun rajton havas mi?”

”Nu, se li suspendus vin pro falsa akuzo, ja povus okazi, ke oni devus rekompenci ankaŭ vin. Sed tiel ne ŝajnas. Se mi ĝuste komprenis, vi entreprenis privatan enketon en pagitaj laborhoroj. Estu kontenta, se vi ne perdos la laboron tute.”

”Diable, ĉu pro tio pagis mi la kotizon dum ĉiuj jaroj?” Jankéus ekkrias kun nekutime kolera mieno. Ja li ĉiam kutimas ĉion rigardi kun leĝera ironio, tamen, kiam temas pri la propra vivo kaj laboro, ne eblas tiel facilanime rilati al misoj kaj fuŝoj.

La sindikatestro Bengt Jansson tamen ne incitiĝas. Eble li opinias, ke tio ne valoras la penon, ĉar ne temas pri lia haŭto. Li ekstaras, montrante ke nenio plu traktindas, dirante:

”La sindikato havas neniun motivon defendi fuŝojn kaj misuzon de la laborhoroj. Por ni gravas, ke la publiko havu plenan konfidon je la unuopaj policistoj.”

Jankéus forlasas la sindikatan oficoĉambron. Li miras pro la sinteno de la sindikatestro. ”Imagu, se tro forte batus mi iun arestiton”, li duonvoĉe murmuras al si. ”Tiam sendube konsentus ĉiuj, ke nenio okazis. La policestro same kiel la sindikatestro.”

*

Ĉe la tria nomo sur la bileto de Voloŝenko, la ciril-litera Valerij Ŝigajev, estis skribita Stokholma telefonnumero. Jankéus pripensas, ĉu fari kvarcentkilometran vojaĝon ĉefurben en sia nepetita libertempo. Tamen, konsiderante ke ĝi estas ankaŭ nepagita, li decidas kontentiĝi per telefona alvoko.

La voĉo de Ŝigajev estas alta, juneca, vigla. Li parolas pli-malpli flue la svedan lingvon, sed kun iom nekutima emfazo kaj energio.

”Voloŝenko? Nu, bone, mi nek unufoje vidis lin, sed ni estas kun li en sama branĉo, tamen ĉe malsamaj kompanioj! Li iam vokis min telefone, petante rendevuon, tamen ĝis nun ne venis.”

”Kiam li telefonis al vi?”

”Nu, antaŭ monato, eble. Atendu, jen mi notis almanake...  momenton...  minuteton nur...  jen! Kvinan de januaro!”

”Kaj pri kio volis li intertrakti?”

”Nu, tiam mi atendis ian proponon je kunlaboro, ĉar mi antaŭvidis, ke lia kompanio eble havos financajn problemojn. Efektive mi pravis, ĉu ne? Ja intertempe ĤozGaz bankrotis! Necesas profesieco en ĉi tiu branĉo!”

”Ĉu konas vi ankaŭ Nils Höijer?”

”Eeeh...  ne, tio ne sonas konate...  Kiu estas li?”

”Direktoro de Paratus.”

”Paratus? Aha, mi komprenas. Ne, ni ne rilatis kun ili. Bedaŭrinde ili preferis nian konkuranton. Bone, nun ili eble pentos tion. Krom se tuta afero estis planita iliaflanke. Mi ne scias, kian atuton ili tenas enmanike!”

*

Dumtage Svedberg laboras pri siaj poŝtelefonaj ŝtelistoj, kaj Jankéus ripozas meditante pri la murdenketo, en kiu nenio grava aperis ĝis post la momento, kiam oni fermis ĝin. Vespere li tiom okupiĝas pri siaj infanoj, ke ili fine petas lin fojfoje lasi ilin en paco. Tiam li telefonas al Svedberg, kiu vagadas tien-reen tra sia malplena domo, kaj rakontas al li pri la lastaj atestoj.

”Nu, mi povas nenion fari. Por rekomenci la enketon, necesus io tute nova, kaj ĝi devus veni nek de vi, nek de mi.”

”Kion opinias vi pri oficiala serĉado de tiu Voloŝenko? Internacie, eble?”

”Iu devus peti tion. Ni ne povas iniciati serĉon. Se li mankas al iu, tiu anoncu lian malaperon.”

”Ĉu ne eblus serĉi lin pro la murdo?”

”Ne. La kazo estas finita, kaj krome ni havas neniun konkretan ligon inter li kaj la murdo.”

Ankaŭ Jankéus eklaboras, sed nun patrolante aŭte laŭ la urbaj stratoj, duope kun la kolego Staffan Lennartsson, kies ĉefa intereso en la vivo estas aŭtoj kaj futbalo. Krom tio li ŝatas plenumi palpesplorojn de junulinoj, kiujn li suspektas pri droguzado. Se neniuj drogulinoj videblas, li klopodas distri la kolegon per rakontoj el sia gevivo kun kunvivantino, kiu laŭdire faras ĉion por li. Jankéus enuas. Jam post semajno li ĝismorte enuas.

Okmil kilometrojn sudoriente, en Bankoko, butikista paro, kiu antaŭ du jaroj forsendis sian filinon al edzina vivo en Eŭropo, rericevas ŝian kadavron por tradicia sepulto. La sveda socio, kiu akceptis edzinon sed rifuzis eksedzinon, nun finfine senigas sin de ŝia korpo. En Bankoko oni portas ĝin al templa kremaciejo en la apudrivera kvartalo, en procesio kun la gepatroj kaj gefratoj, aliaj parencoj, amikoj kaj ok preĝantaj monaĥoj, por lasta ceremonio kun preĝado kaj ĉantado fare de la monaĥoj. Fine la funebrantoj ekbruligas ŝtiparon, kaj la pala virina korpo trovita en norda neĝamaso jen per fajro transformiĝas en cindrojn.

*

En suda Svedio la vintraj tagoj ankoraŭ mallongas. La tagiĝo venas malfrue, kvazaŭ rampe, dum la vespera krepusko tro fruas. Tamen nun en februaro ĉiu laŭvica tago pli longas ol la antaŭa je kvar minutoj. Ne multe, sed en semajno tio faras duonhoron. Oni jam povas espereti, ke eble la vintra grizo kaj nebulo cedos al iaspeca printempo. Tamen, la homoj ĉe la Baltmara bordo ne atendas baldaŭan varmon kaj verdiĝon. Ankoraŭ longe restos vintro. Ankoraŭ ĝi povus pune surprizataki per neĝo aŭ frosto, se oni tro facilanime malkaŝus sian sopiron je printempo.

La murdenketo pri Lily jam de semajnoj estas fermita kaj enarkivigita. Jankéus patrolas la stratojn kaj Svedberg okupiĝas pri ŝteloj, raboj kaj seksperforto. Nu…  pri la solvo de tiuj krimoj, kompreneble! Neniu nova murdo postulas lian atenton. La smolandanoj kutime ne ĉiusemajne mortigas unu la alian.

Iutage en la fino de februaro al Svedberg venas vizitanto. Li staras en la policejo, trans la skribtablo, alta, zorge razita kaj frizita, kun malhelaj haroj, en hela, iomete ĉifita kompleto, disradiante leĝeran odoron de vira parfumo. Io pri lia vizaĝo ŝajnas iel konata.

”Mia nomo estas Rundqvist, Nils Rundqvist. Oni aludis, ne tre volonte, fakte, ke vi esploris la morton de mia eksedzino Lily. Ŝajnas al mi, ke mi eble povus iel kunhelpi pri tio. Se vi ne jam solvis la aferon, kompreneble…”

Svedberg rigardas lin. Jen do la longe serĉita eksedzo. Li, kiu vaporiĝis kiel gaso. Kaptiĝis de banditoj kaj polico. Malmorale kondutis en Kaŭkazo. La gasinĝeniero. Virinimportanto. Porko, se uzi la esprimon de la virina azilistino.

Svedberg pripensas. Li prenas slipon, skribas ion sur ĝi, kaj stariĝas.

”Estas plezuro renkonti vin, sed mi bedaŭrinde ne plu okupiĝas pri tiu afero. Efektive neniu tion faras. La enketo estas fermita senrezulte. Se vi volas fari ian oficialan denuncon aŭ anoncon, mi devas direkti vin al la akceptejo en nia teretaĝo. Alie...”  Kaj je tiuj vortoj li enmanigas la slipon al la vizitanto.

Nils Rundqvist rigardas la slipon. Sur ĝi aperas telefonnumero kaj la nomo Tom Jankéus. Li kapsalutas la komisaron kaj forlasas la policejon de Kalmar.

Restas Svedberg, cerbumante. Ĉu li tro malvarme forsendis la longe serĉitan eksedzon? Tamen, la enketo estas fermita, ĉu li tion ŝatas aŭ ne. Ja li ne plenumas ĉi metion pro ia amatora interesiĝo, nek pro pasio je justeco. Panogajna dungiĝo ĝi estas. Li klopodas kontentiĝi per tia rezonado, tamen sub tiuj pensoj ronĝas lian konsciencon la sento, ke ĉi-kaze io okazis mise. La enketo tro frue fermiĝis. Sed li ne trovas la bonan rimedon por postuli ĝian rekomencon.


8. Bileto al Svedio

 

Tom Jankéus ne scias kion pensi pri la viro, kiu sidas sur lia salona sofo. La infanoj, almenaŭ la du malgrandaj, Elis kaj Emma, gvatas la vizitanton de trans la kuireja pordo. La edzino verŝas kafon, dum la gasto okulkaresas ŝin de piedoj ĝis verto, precipe la mezajn partojn. Jankéus pripensas ĉu prezenti konjakon kun la kafo, sed decidas ne fari tion.

”Ĉu ŝia amikino en Malmö, la alia Tajlandanino, nenion sciis?” demandas Nils Rundqvist. ”Laŭ mi ili babilis senfine en sia lingvo, ĉiun duan semajnon. Ŝi certe diris pli multe al tiu virino ol al mi.”

Jankéus hezitas kion rakonti pri la enketaj rezultoj. Li ne fidas la helpemon de la eksedzo. Kial li finfine alvenis proponi siajn servojn, se ne por deturni la suspektojn for de li mem? Jankéus prezentas parton de la malmultaj rezultoj, kiujn oni atingis. La plej gravan atingon, ke Lily vere loĝis kaj laboris ĉe la familio Höijer, nun ripete konfirmas ŝia eksedzo.

”Mi devis ion aranĝi por ŝi. Ŝi ploraĉis kaj rifuzis reiri en Tajlandon. Kretene! Tie ŝi vivus multe pli bone ol ĉi tie. Almenaŭ ŝi vivus! Sed ŝi unue kaŝiĝis, kaj poste revenis por ĝeni min. Nu, mi parolis kun Valter Höijer. Iam mi faris al li servojn, kaj krome mi scias sufiĉe multe pri liaj negocoj en Rusio, do li havis bonan motivon fari al mi komplezon. Sed mi volas scii, kio okazis al Lily. Ŝi estis prudulino, tamen mi ne povas digesti, ke iu tutsimple murdis ŝin. Se mi trovos la ulon, kiu tion faris, li spertos ion alian...”

Jankéus decidas mencii la malaperon de Voloŝenko, kiu ŝajne okazis samtempe kun la malapero de Lily el la hejmo de Höijer.

”Sergej Voloŝenko?! Ĉi tie, kun Höijer! Mi vere ŝatus scii, pri kio ili babilis. Li konas la aferojn de Paratus en Rusio eĉ pli bone ol mi. Mi vetas, ke li minacis riveli ion, por gajni ion aŭ persvadi Höijer pri io. Jes ja, kompreneble! ĤozGaz estis en akuta financa krizo. Li certe alvenis por akiri plian kapitalon.”

Kiam Jankéus mencias la konkuranton Ŝigajev, Rundqvist tuj rikanas:

”Nu, tiun vulpon mi ne kredus eĉ se li ĵurus je sia patrino! Certe li kuiris ian kaĉon kun Voloŝenko. Vi vidu, nun kiam ĤozGaz estas for, certe la ŝakaloj interbatalos pri la kadavro!”

Jankéus rimarkigas, ke oni ankoraŭ ne atingis pridemandi la filon Höijer, kaj ke nun ŝajnas malfacile efektivigi tion. Rundqvist paŭtas.

”Mi dubas, ĉu tio indas. Mi neniam vere komprenis, ĉu tiu ulo havas normalan prudenton, aŭ ĉu li debilas. Sed eble mi povus elserĉi lin en la oficejo de Paratus, se li efektive frekventas ĝin. Fakte, mi pli emus iri Stokholmen, por iom prispioni tiun Ŝigajev kaj eltrovi, ĉu Voloŝenko troviĝas tie.”

Ili interkonsentas, ke Rundqvist vizitu la filon, Georg Höijer, kaj poste iru al Stokholmo. Li raportos al Jankéus kiam li ekscios ion interesan.

Jankéus jam de kelka tempo kovas demandon, kaj nun eldiras ĝin:

”Vi vizitis Svedion en oktobro, ĉu ne? En kiu dato, pli precize, okazis tiu vojaĝo?”

Rundqvist pripensas kaj respondas:

”La dudekan mi ekiris ĉi tien, kaj mi revenis post semajno al Kaliningrado. Kial do?”

”Nu, nenio grava...”

”Nenio grava?! Ĉu io okazis, kion vi ne diris? Diable, ĉu ni kunlaboru aŭ ne?”

Jankéus vane klopodas trankviligi la gaston, kiu nun eĉ ne plu rigardas lian edzinon kiam ŝi alportas plian kafon. Li elpoŝigas sian pasporton, malfermas kaj etendas ĝin al Jankéus.

”Bonvolu rigardi. Troviĝas stampoj de ĉiu eniro kaj eliro trans la rusan ŝtatlimon. Atendu...”  Li foliumas inter amaso da diverskoloraj stampoj. ”Jen! Tiuj du devas esti!”

Jankéus embarasite ĵetas rigardon al iuj stampoj, kies literojn li ne scias legi, kaj kies datoj aperas tiel malklare, ke li ne komprenas kial Rundqvist elektis ĝuste tiujn kiel la oktobrajn. Li klopodas forlasi la temon, sed Rundqvist ne volas tion.

”Prefere diru, kio okazis! Kiel mi povu eltrovi ion novan, ne konante la historion?”

Fine Jankéus devas rakonti pri la gravedeco de Lily, kiu ekis en la komenco de oktobro, se kredi la nekropsiiston.

”Graveda? Lily? La fuŝulino! Al ŝi oni devis pli-malpli enbuŝigi la pilolojn! En oktobro, ĉu? Do, la murdinto ne povas esti Voloŝenko! Se li ne faris pli fruan viziton, kaj mi dubas pri tio.”

Jankéus klopodas klarigi, ke ne troviĝas nepra interrilato inter la gravedeco kaj la murdo, sed por Rundqvist la afero estas klara: trovu tiun, kiu gravedigis ŝin, kaj jen troviĝas la murdinto.

*

Oni frapas al la pordo ĉe la ofica ĉambro de Svedberg, sed antaŭ ol li havas tempon respondi, la pordo malfermiĝas kaj enkuras Nils Rundqvist. Li energie paŝas ĝis la skribtablo kaj lasas fali sur ĝin tri plastsaketojn.

”Bonvolu! Jen materialo por viaj DNA-testoj aŭ similaj diablaĵoj”, li diras. Levante unu saketon li pluas: ”Jen kombilo de la filo, Georg Höijer, sendube kun haroj kaj haŭtoskvamoj. Kaj en ĉi tiu kuŝas cigarstumpo de la patro, Valter Höijer. Mi ne scias, ĉu li sufiĉe riĉe salivumas por viaj bezonoj. Kaj jen...” – li levas la trian saketon, en kiu vidiĝas boteleto kun io malhela – ”jen sango el mia propra koro, por ke vi ne plu suspektu min! Ĉu ankoraŭ de alia ulo vi bezonas materialon?”

Svedberg suspiras kaj mienas, kvazaŭ li preferus ŝovi la saketojn reen en la brakojn de la vizitanto.

”Ĉu vi lernis tiujn policajn metodojn en Kaŭkazo aŭ en Tajlando? Ĉe ni ili bedaŭrinde ne utilas, krom se oni denuncos vin pro ŝtelo de kombilo. Tiuokaze ĝi povus servi kiel pruvaĵo. Alie mi ne povas uzi iujn anonimajn objektojn, laŭdire kaptitajn fare de privatulo disde aliaj privatuloj. Reprenu ilin, mi petas!”

Sed Rundqvist jam survojas al la pordo. Li ĵetas kelkajn vortojn dorsen:

”Nu, faru laŭplaĉe. Mi iros Stokholmen por prigvati tiun vulpon Ŝigajev. Mi suspektas, ke via Voloŝenko eble konspiras kun li.”

*

Sur eta altaĵo en Krafslösa, nordokcidente de Kalmar, troviĝas gruzejo, kie oni ĉerpas materialon por diversaj konstrulaboroj. Vintre ĝi kutime dezertas. Fine de februaro privatulo pro neklara motivo – eble por ŝteli gruzon – troviĝas en ĝi, kiam ĉe unu flanko gruzo glitfalas malkaŝante kadavron de viro.

Ĉar homoj kutime ne entombigas sin mem sub tavolo da gruzo, tuj aperas suspekto pri krimo. La polico alvenas, etendas siajn kutimajn plastbendojn, fotografas, klopodas trovi spurojn ĉirkaŭ la loko, kie la kadavro kredeble kuŝis antaŭ la glitfalo. Oni portas la kadavron al hospitalo por nekropsio, kaj la polico asignas al la kazo respondecan esploranton. Ĉar la esplora sekcio de la urba polico ne tre ampleksas, kaj momente mankas unu el ĝiaj dungitoj, ne estas tre mirige, ke oni taskas al komisaro Roger Svedberg okupiĝi pri la gruzeja kadavro.

Kvankam la mortinto ne tute freŝas, post mallonge oni konstatas, ke li estas la malaperinta Sergej Andrejeviĉ Voloŝenko. La dato kaj kaŭzo de morto pli nebulas. La nekropsianto taksas, ke la kadavro kuŝis en la gruzejo kelkajn semajnojn. Ĝi havas kontuzon sur la flanko de la kapo, tamen tiu ne estis mortiga. Ankaŭ ne troviĝas spuroj de apopleksio. La pulmoj enhavas nur tion, por kio pulmoj ekzistas, do aeron. Fine oni konkludas, ke la viro ŝajne mortis pro frostiĝo. Ĉar la nekropsia raporto iom enigmas al li, Svedberg telefonas al doktoro Wallberg.

”Ĉu eblas, ke oni bate paralizis lin kaj poste deponis lin en la gruzejo, kie li poste frostmortis?”

”Jes, tio eblas. Se jes, tio devis okazi sufiĉe rapide, ĉar la bato ne estis fortega. Kaj vi serĉu meteo-raportojn pri intensa frosto, ĉar la histoj montras spuron de tia.”

”Intensa frosto, ĉu? Kiom da gradoj?”

”Ne facilas diri, tamen mi divenus je pli ol minus dek – eble dek kvin. La ĉeloj krevigis la ĉelmembranojn sufiĉe amase. Tio ne rezultas ĉe ordinara malaltiĝo de la korpa varmo.”

”Hmm. Ĉu entute ni ĉi-jare havis tian veteron? Nu, mi esploru.”

Post kelkaj horoj li ricevas liston kun ĉiuj temperaturoj mezuritaj kvarfoje tage ĉe la flughaveno de Kalmar ekde la unua de decembro. Li okulserĉas en ĝi, kaj baldaŭ konstatas, ke la sola severa frosto ĝis nun tiuvintre okazis en la 26a ĝis 28a de decembro – minus dek unu ĝis dek kvar gradoj.

Svedberg telefonas al Jankéus. Li tiel alkutimiĝis diskutadi enigmojn kaj ŝajnajn paradoksojn kun li, ke nun ŝajnas kvazaŭ li ne plu povus sola analizi problemon. Sed Jankéus duope kun Staffan Lennartsson persekutas aŭtoŝtelinton kaj ne povas konsili en murdenketo. Svedberg devas sola pensi ĝis vespere.

Kiel eblas, ke oni mortigis Voloŝenkon en decembro, se li alvenis aviadile la 5an de januaro kaj ekloĝis en hotelo Regina? Bone, nun li havas kaŭzon oficiale pridemandi la filon Höijer. Poste li eventuale faru duan provon pri la direktoro kaj direktoredzino.

*

Georg Höijer akceptas la komisaron en sia oficejo. Laŭ nomtabulo ĉe la pordo li titoliĝas financa direktoro. Konsiderante la menciojn de pluraj homoj, Svedberg atendis trovi ian flegman dandon duonstultan. Jen li nun trovas sin antaŭ juna altulo brunhara kun mieno melankolia kaj okuloj ekzamenaj. Li serioze salutas kaj petas la komisaron sidiĝi montrante etan maltrankvilon. ”Se li estas stultulo”, pensas Svedberg, ”li lernis zorge kaŝi tion.”

Li komencas montrante la foton de Voloŝenko. Höijer rigardas ĝin kaj rapide ekparolas:

”Li estas rusa negocisto de kompanio kun kiu ni kunlaboris. Li vizitis nin en la komenco de ĉi tiu jaro kun iom neklara celo. Ŝajne lia tasko estis persvadi nin al plia financa subteno, sed mia patro, la direktoro de Paratus, komprenigis al li ke tio ne realiĝos.”

”Kie vi renkontis lin?”

”Mi mem ne interparolis kun li, sed mi vidis kaj aŭdis lin ĉi tie, en la oficejo.”

”Ĉu ankaŭ hejme?”

Al la demando de Svedberg venas respondo post nur momenta hezito:

”Jes, efektive, li vizitis nin iuvespere.”

”En kiu tago, mi petas?”

”Mi ne memoras la daton precize. Eble la kvinan aŭ sesan de januaro, proksimume.”

”Kiel li venis tien?”

”Al nia domo? Mi ne scias. Supozeble taksie.”

”Kaj kiel li foriris?”

”Supozeble same, taksie. Vi demandu mian patron. Mi nur konstatis matene, ke li ne restas.”

”Kaj ĉu tiam restis Lily, la mastrumistino?” tujas Svedberg.

Lia vizaĝo ektremas kvazaŭ pro subhaŭta spasmo, kaj li diras kun voĉo jam pli raŭka ol ĵus:

”Ne. Ŝi malaperis samtempe.”

Svedberg pripensas dum momento kaj poste diras sen troa emfazo:

”Matene do vi konstatis, ke la rusa gasto ne restas, kaj ke Lily malaperis. Kiu tago de la semajno estis, tiumatene?”

”Estis sabato”, respondas Georg Höijer.

”Ĉu vi surpriziĝis pro la malaperoj?”

”La malaperoj...  nu, mi ne surpriziĝis, ke la gasto estas for...”

”Sed Lily?”

”Jes, mi ne atendis tion.”

”Ĉu iu en la familio konis klarigon?”

”Nu, neniu sciis, sed oni supozis, ke ŝi akompanis la ruson.”

”Oni? Kiu estis oni? Svedberg scivolas.

”Ĉefe miaj gepatroj.”

”Kaj kion pensis vi?”

”Mi ne sciis, kial ŝi foriris.”

”Kial vi faris neniun anoncon al la polico?”

”Vi devus demandi mian patron pri tio.”

”Mi nun demandas vin!”

”Mi...  mi ne suspektis krimon...”

”Ĉu vi legas ĵurnalojn? Aŭskultas radion? Spektas televidon?”

”Jes, jes, jes. Mi scias. Mi ŝokiĝis. Mi ne sciis kion fari.”

”Ĉu mi rajtas konkludi el tio, ke vi tuj komprenis, ke la murdita virino estas Lily?”

”Mi ne povis scii, sed mi suspektis tion.”

”Kiu mortigis ŝin?” Svedberg demandas rapide kaj kun emfazo.

Georg Höijer rigardas lin surprizite, palpebrumante.

”Mi ne scias!”

”Kiam vi vidis ŝin lastfoje, precize?”

”Vespere, do vendrede vespere.”

”Je kiu horo?”

”Eble je la oka, je la vespermanĝo.”

”Ĉu ŝi manĝis kun vi?”

”Ne, ne...” Minimuma ironia rideto dum sekundo vidiĝas surlipe de Georg Höijer. ”Ŝi ĉiam manĝas… do, manĝadis kuireje, kvankam la samajn pladojn kiel ni.”

Svedberg observas lin kelkajn sekundojn kaj poste demandas:

”Ĉu vi scias, ke ŝi estis graveda?”

La reago estas tuja. Lia rigardo, kiu ĵus ekvagis ĉirkaŭe en la ĉambro, resaltas al la vizaĝo de Svedberg. Refoje spasmeto trakuras liajn trajtojn.

”Ĉu graveda? Lily? Kiel vi scias?”

Svedberg ignoras la demandon, kiu unuafoje eble najbaras al stulteco, kaj plu demandas:

”Ĉu vi havis amrilaton kun Lily?”

La vizaĝo de Georg Höijer trankviliĝas. Liaj okuloj denove ekvagas, ĉifoje fenestren. Li metas manon al la buŝo, kvazaŭ por malhelpi, ke io eskapu malvole. Li provas ion diri, sed la voĉo perdiĝis. Nur duafoje li voĉas:

”Iaspecan, jes.”

*

Svedberg sendas la pasportan foton de Voloŝenko al du lokaj taksiaj kompanioj kun demando, ĉu iu veturigis tiun viron la 7an aŭ 8an de januaro, en la granda neĝoŝtormo. Baldaŭ telefonas al li taksiŝoforo, dirante, ke li memoras tian veturigon. Svedberg renkontiĝas kun li en lia aŭto ekster la policejo.

”Mi preskaŭ certas, ke tiun viron mi veturigis vespere, komence de la ŝtormo. Li estis eksterlandano, kaj montris la adreson per slipo. Li volis iri al iu privata insuleto, Ramsö, en la norda periferio de la urbo. Fakte mi eĉ ne atingis ĝis tiu insulo, ĉar surponte tien la neĝo jam ŝtopis la vojon. Estis eble la sesa horo vespere. Mi lasis lin tie kaj devis retroiri kelkcent metrojn ĝis mi povis turni la aŭton. Mi memoras tion bonege, ĉar mi timis fiksiĝi en tiu neĝamaso. Sed li ne plendis, li ŝajne trovis tion normala. Do li pagis kaj brave marŝis plu trans la ponton, en neĝo ĝisgenua.”

*

Ankaŭ ĉi-vespere Jankéus havas gaston, sed tiu ne same intime okulumas al lia edzino, kiel faris Nils Rundqvist. Tamen temas pri malofta gasto – kiel tipaj svedoj la du kolegoj Svedberg kaj Jankéus ne kutimas interrilati en siaj liberaj horoj. Sed nun la kondiĉoj estas apartaj, pro la tro frue fermita murdenketo pri Lily, kaj pro la suspendiĝo de Jankéus.

Ili diskutas la atingitajn rezultojn en ambaŭ enketoj. Ŝajnas evidente, ke troviĝas ligo inter ili, kvankam restas nebule, el kio konsistas tiu ligo. La komuna punkto ĉiuokaze estas la hejmo de direktoro Höijer, en la vespero aŭ nokto de la 7a de januaro, dum la neĝoŝtormo. Kio efektive okazis tiam?

”Devus vi priserĉi la domon de Höijer”, diras Jankéus. ”Ja nun estas klare, ke ŝi nestis tie. Do devas resti aĵoj. Kaj necesus konfronti la gepatrojn kun la atestoj de la gefiloj.”

”Sed la dato ankoraŭ restas mistera. Kaj mi respondecas nur pri la kazo Voloŝenko, kaj por dompriserĉo necesas konkreta suspekto. Ĉu oni mortigis lin en la domo kaj poste deponis gruzejen?”

”Tute eble. Kaj la mastrumistino iĝis atestanto kaj devis esti silentigita.”

”Sed kial entute mortigi la ruson?” demandas Svedberg.

”Aludis Rundqvist, ke Voloŝenko sciis detalojn pri la agado de Höijer en Rusio. Eble io estis sufiĉe tikla por motivi murdon”, supozas Jankéus.

”Bone. La ĉeno ŝajnas sufiĉe kohera por meriti esploron. Eble nia doktoro troigas pri tiu severa frosto. Do mi faru pliajn pridemandadojn. Se tio ne sufiĉos, mi parolu kun la prokuroro por akiri permeson de dompriserĉo.”

La diskutado de la du policistoj tamen ne restas strikte ĉe tiuj profesiaj temoj. Jankéus dum la lastaj tagoj komencis serioze dubi, ĉu li restu en la polico. Lia edzino enmiksiĝas kun diversaj ideoj kaj instigoj. Kial ne iĝi instruisto? Li povus eĉ preventi, ke junuloj iĝu krimuloj, anstataŭ persekuti ilin post farita krimo.

Svedberg siaflanke konstatas, kiom mankas al li normalaj sociaj interrilatoj. Lia edzino ja asertis, ke ili neniom interparolas, tamen nun kiam ŝi forlasis lin, tiu neniomo ege mankas al li, kvankam antaŭe li ne atendus tion.

La diskuto ĉe kafo kaj konjako ondas de labortaskoj al privataĵoj kaj reen al la profesiaj temoj. Ili sidas kuireje, ĉar la salono estas okupita de infanoj televidantaj. De temp’ al tempo iu el la juna generacio Jankéus okaze aperas kuireje por serĉi ĉipsojn, kolaon aŭ iun alian vivnecesaĵon. Ankaŭ Annette, la edzino, fojfoje alvenas, interŝanĝas kelkajn vortojn kun sia edzo aŭ la gasto, kaj reiras en la salonon aŭ al propraj okupoj. La du kolegoj dividas la restantan gluton da konjako. Irante hejmen Svedberg sentas amaran bedaŭron, ke familia vivo, kiel tiu de lia kolego, por li mem apartenas al la pasinteco.

*

Malgraŭ malfrua vespero, Svedberg ekagas frue la sekvan matenon. Kun la inspektoro Hans Andersson, vortavara cerbumulo, kun kiu li antaŭe ne ofte kunlaboris, li alvenas ĉe la grandan domon sur Ramsö. La sinjorino malfermas en negliĝo. La direktoro ĵus stariĝis de la matenmanĝa tablo.

”Mi bedaŭras, sinjoroj”, li diras, ”sed taksio post kvin minutoj veturigos min al la flughaveno.”

Svedberg ne palpebrumas, nek ŝanĝas mienon aŭ laŭtigas la voĉon. Li eĉ preskaŭ mallaŭtigas ĝin, tamen elparolas malrapide kaj tre klare:

”Mi bedaŭras, sinjoro Höijer, sed vi povas malmendi ilin. La taksion kaj la aviadilon. Hodiaŭ vi havos pli gravan taskon. Vi helpos la policon klarigi murdon.”

”Kion vi imagas? Vi ne rajtas malhelpi miajn taskojn!”

Svedberg ne respondas, nur levas sian polican identigilon. Valter Höijer paŭtas. Eksterdome aŭdiĝas la sono de alvenanta aŭto. Svedberg diras:

”Vi povos malmendi la taksion enirante en la policaŭton. La pridemandado hodiaŭ okazos en la policejo.”

*

Oni sidas en la oficeja ĉambro de Svedberg. Li ŝaltas sonkasedilon, apude lia kolego Andersson sidas kun notkajero kaj krajono, kaj li mem dum kelka tempo klinas sin malantaŭen, pensas kaj silente ekzamenas direktoron Höijer. Tiu sidas trans la skribtablo kun sia teko surgenue, sendube enhavanta gravajn negocajn dokumentojn, kiuj hodiaŭ mankos en iu estrarkunveno, aŭ eble distran legaĵon por la intencita flugvojaĝo. Lia mieno estas klare malaproba, tamen li ne plu plendas pri la polica perturbo de lia tagordo.

”Sinjoro, bonvolu diri kiuhore la sepan de januaro Sergej Voloŝenko alvenis en vian hejmon.”

”Mi ne komprenas vin. Ĉu mi ne jam diris, ke li vizitis nur la oficejon?”

”Ni havas pruvojn, ke li venis ĝis Ramsö”, asertas Svedberg. ”Bonvolu respondi la demandon.”

La direktoro rigardas de Svedberg al Andersson kaj reen. Li ŝajnas pripensi kelkan tempon, tamen poste nur ripetas:

”Devas esti miskompreno. Mi okaze interparolis kun tiu viro en la sidejo de Paratus, sed alie mi scias nenion pri li.”

”Per kio li minacis vin?”

”Minacis? Kial li minacu?”

”Ni scias, ke li venis ĉi tien por konvinki vin investi plian monon en la gasprojekto. Kiujn persvadilojn li havis?”

”Vi fantazias. Ni intertraktis pri komuna projekto, efektive, sed tute ne temis pri plia investado.”

Svedberg ne rapidas. Li scias, ke troa hasto nur faciligas la sintenon de Höijer. Li pripensas la nekropsian raporton pri Voloŝenko klopodante imagi, kiel povus okazi la morto de la rusa negocisto.

”Kion rezultigis tiuj intertraktoj? Ĉu ion pozitivan?” li leĝere demandas.

”Efektive ne. Bedaŭrinde la konsideroj estis tro temporabaj, kaj ni perdis la oportunon.”

”Kiun oportunon?”

Valter Höijer iom rektigas la dorson.

”Mia familio havas tradiciojn kaj spertojn en la kampo de nafto kaj aliaj energiofontoj. Mi volis eluzi niajn rusajn kontaktojn por plievoluigi tion, sed...  Nun ni perdis tiun kontakton kaj devos serĉi novan. Iufoje necesas agi senprokraste aŭ tute ne.”

Svedberg scivolas, ĉu li efektive parolas pri negocoj, aŭ pri io alia. Tamen li nun decidas transiri al la alia kazo, tiu de Lily, kiu ankoraŭ restas oficiale fermita kazo.

”Ni krome nun scias kun certeco, ke la eksedzino de via konato Nils Rundqvist efektive servis vian familion dum pli ol duonjaro. Kial vi neis tion dum nia antaŭa interparolo?”

Valter Höijer kuntiras la brovojn.

”Ĉu ankoraŭ tiu afero restas aktuala?” li miras. ”Kiel ĝi rilatas al la gaskompaniaj demandoj? Pardonu min, komisaro, sed pri kio vi efektive enketas?”

Svedberg klarigas kun ŝajne senlima pacienco:

”Mi enketas pri murdo. Laŭ atesto de pluraj personoj, interalie de ambaŭ viaj gefiloj, ŝajnas esti ia rilato inter la vizito de Voloŝenko en via hejmo kaj la malapero de Sirilak Lily Rundqvist el ĝi. Do, mi ripetas, kial vi ŝajnigis ne koni ŝin?”

La direktoro dum unu-du sekundoj pripensas kaj poste ekparolas:

”Bone. La embaraso estis, ke ŝi eksplicite petis nin neniam mencii al iu, ke ŝi laboras ĉe ni. Ni dungis ŝin dum certa periodo kiel komplezon al inĝeniero Rundqvist, sed mi ne intencis, ke tio daŭru tre longe.”

”Ĝis kiu dato vi interkonsentis pri dungo?”

”Nu, tio ne estis formale fiksita...  Ni esperis, ke ŝi trovu alian eliron, aŭ eble revenu al sia lando.”

”Kaj kiam vi laste vidis ŝin?”

”Mi ne memoras la precizan daton. Ŝi forlasis nin komence de januaro.”

”Kiel ŝi forlasis vin?”

”Fakte, vi devus konsulti mian edzinon pri tio. Mi malmulte rilatis al la mastrumistino”, Höijer diras en tono kun grajno da malestimo.

”Ĉu vi povus rakonti, kiujn aliajn rilatojn ŝi havis en via familio?” Svedberg leĝeras.

Höijer saltetas.

”Kion vi celas?” li bruskas.

”Mi scivolas, kiel ŝi rilatis al la ceteraj familianoj” Svedberg milde klarigas.

”Bone. Tute bone. Neniu problemo, ŝi estis tre agrabla kaj servema persono.”

Svedberg cerbumas. Ĉu temis nur pri servemo? Li pluas:

”Ĉu ŝi bone rilatis al via edzino?”

”Jes, laŭ mia scio ne estis problemo.”

”Kaj la filino?”

”Astrid ne plu loĝas ĉe ni, sed dum ŝiaj vizitoj mi ne rimarkis problemon.”

”Kaj kun la filo. Ĉu tie estis problemo?”

”Ne, ne laŭ mia scio.”

”Kiel plaĉis al vi la rilato inter via filo kaj Lily?”

”Rilato? Mi ne komprenas vin. Estis neniu problemo. Ŝi plenumis siajn taskojn ĉe ni. Nenio plua.”

Svedberg denove cerbumas. Ne indas rapidi. Li sentas, ke paŝon post paŝo la afero nun pluiras, kvankam foje ĝi ŝajnas treti surloke. Li venigas kun si la kolegon Hans Andersson en la koridoron, instrukcias al li daŭrigi la pridemandadon ripetante ankoraŭfoje proksimume la samajn demandojn, se necese eĉ triafoje. Dume Svedberg ekrapidas por mallonga ekskurso.

Policaŭto rapidas norden tra la urbo. Post semajnoj da degelo, nebulo kaj vento, la vetero ŝajnas nun ŝanĝiĝi. Estas eta nuanco de frosto en la aero. Odoras je neĝo, kaj kiam Svedberg kaj lia veturiganto atingas la insulon Ramsö, efektive etaj, molaj neĝflokoj maldense kaj gracie ekfalas inter la malhelverdaj pinoj.

Andrea Höijer restas endome kaj faras nek demandojn nek protestojn, kiam Svedberg petas ŝin akompani lin policejen. La veturado okazas en absoluta silento. Kiam ili alvenas urbocentren, la tero jam aspektas kvazaŭ pudrita per sukero aŭ faruno. La malgaja vintra obskuro tuj ekhavas kvazaŭ puntan vualon.

Li paŝas kun la sinjorino ĝis sia ofica ĉambro. Enirante li kapsalutas al sia kolego kaj diras:

”Dankon, Andersson. Mi supozas ke vi jam eksciis sufiĉe. Direktoro Höijer, dankon pro via helpemo. Se vi volos ion aldoni, ne hezitu telefoni al mi. Bonvolu, jen mia karto!”

La du geedzoj interŝanĝas rigardojn elokventajn. Kiam la direktoro forlasas la ĉambron – tro malfrue por sia aviadilo, supozeble – lia edzino prenas lian lokon apud la skribtablo.

Svedberg dum kelka tempo okupiĝas ĉetable. Fluglegas iujn paperojn, zorgas pri nova kasedo en la kasedilo, palpas skribilojn kaj slipojn. Li tion faras ne tiom por nervigi sinjorinon Höijer, kiom por prepari sin mem.

”Sinjorino Höijer”, li fine ekas, ”mi ŝatus komenci paroli pri via iama mastrumistino, Sirilak Lily Rundqvist. Ĝis nun via edzo, via filino kaj via filo rakontis pri ŝia restado en via domo, kaj ankaŭ ŝia eksedzo informis nin, ke ŝi laboris kaj loĝis tie. Do mi ne tre bezonas ankaŭ vian konfirmon pri tiu fakto. Ĉefe interesas min, kiel kaj kiam ŝi forlasis ĝin.”

La sinjorino ŝajne trankvile pripensas.

”Mi ne scias precize kiel tio okazis, sed mi ĝojas ke ŝi forlasis ĝin.”

Estiĝas silenta momento. Svedberg atendas, sed neniu plua klarigo venas.

”Vi ĝojas. Interese. Kial?”

”Ŝi ne...  konvenis.”

”Ne konvenis? Por kio?”

”Vi sendube komprenas, kion mi volas diri.”

”Efektive ne.”

”Tiu ino ne estis deca persono. Ŝi estis – pardonu min, se mi parolas senkaŝe – ŝi estis ĉiesulino.”

”Vi troviĝas ĉi tie por senkaŝe rakonti, kion vi scias. Do, kiel vi rimarkis tion? Ĉu ŝi prostituis sin ĉi tie, en Kalmar?”

”Tio ne interesas min. Mi ne ŝovas la nazon en fremdan...”  Sinjorino Höijer interrompas sin, eble trovante ke metaforo kun nazo kaj vazo ne estus tre trafa en la kunteksto.

”Bone, ĉu mi do rajtas konkludi, ke regis malbona rilato inter vi kaj via mastrumistino?” Svedberg demandas.

”Tute ne. Mi ĉiam kondutas korekte al dungitoj. Sed mi atendas reciprokan konduton de ili.”

”Kaj ĉu tiel ŝi reciprokis?”

”Neniu povus aserti tion.”

”Do, kion ŝi faris nekorekte?” scivolas Svedberg.

La sinjorino enspiras.

”Tiu ino jam unufoje uzis viron por veni en Svedion kaj vivi bonstatan vivon. Nun ŝia ĉefa celo evidente estis refoje praktiki tiun artifikon. Kaj ŝi ne kontentiĝis per ĉiu ajn. Tute ne.”

”Sed per kiu?”

”Evidente ŝi aspiris grandan predon.”

Svedberg rigardas la sinjorinon, patrinon de Georg Höijer. Ĉu ŝi nomas sian filon predo? Aŭ ĉu temas pri iu alia?

”Kiel rilatis via edzo al Lily?” li subite demandas.

Ŝi paŭte elsnufas.

”Valter nenion rimarkis. Li ne utilas al multo.”

Svedberg refoje ĵetas al ŝi surprizitan rigardon. Pri kio ŝi efektive parolas? Stranga virino, sendube. Li tamen pluas:

”Kaj kion pensis vi pri la rilato inter Lily kaj via filo?”

Ŝi silentas dum momento kaj poste ekparolas.

”Vi komprenu, ke Georg estas malfortulo. Li neniam bezonis lukti por io. Li neniam lernis defendi sin kaj la sian. Kiam tiu ino elmetis sian logaĵon, li kaptiĝis per la hoko. Kompatinda knabo! Tamen li ne rajtis tiel frivoli. Ja li respondecas ankaŭ al la familio. Do, mi komprenas lin.”

”Vi komprenas kion?”

”Ke li furioziĝis eksciante, ke ŝi eluzis lian naivecon.”

Svedberg klopodas vidi antaŭ si la filon Höijer furioza, sed tio ne prosperas al li.

”Kiam li furiozis?”

”Tio okazis en la neĝoŝtorma vespero, la sepan de januaro. Tiam ŝi rakontis al li. Evidente tion ŝi jam dekomence intencis. Jen ŝia bileto al Svedio, ĉu ne?

”Bileto al Svedio?”

”Jes, certe! Kaj al riĉeco, laŭ ŝia opinio. Ŝi sukcesis, ĉu ne? Sagace, jes ja. Tamen ne dece.”

”Ŝi sukcesis pri kio?”

”Tion vi sendube jam delonge scias. Ŝi sukcesis gravediĝi, ĉu ne?”

”Ĉu tion ŝi sciigis tiuvespere, la sepan?”

”Jes. Povra Georg iĝis senespera. Mi komprenas lin. Li kriis, ke ŝi detruis lian vivon. Ke ŝi mensogis, dirante ke ŝi prenas pilolon. Kaj li...”  Ŝi paŭzas grakante por klarigi la voĉon. ”Li pelis ŝin eksteren, el la domo. Ja estis terure en tiu vetero, tamen mi komprenas lin. Kaj mi konfesas, ke mi eĉ sentis malpeziĝon, kiam ŝi forlasis nian domon. Ja mi ne povis antaŭvidi, ke io terura okazos...”

Svedberg cerbumas. Ŝia rakonto ŝajnas iom melodrama, tamen li ne povas nei, ke ĝi koheras. Efektive povus okazi tiel. Li decidas lasi la kazon de Lily ripozi dum kelka tempo kaj anstataŭe etendas al Andrea Höijer la pasportan foton de Voloŝenko.

”Jen la rusa negocisto Sergej Voloŝenko. Li vizitis nian urbon en la kvina ĝis oka de januaro kaj intertraktis kun via edzo. Ĉu vi memoras lin?”

”Mi ne partoprenas en la negocado de mia edzo.”

”Mi aŭdis la malon, ke vi tre aktivas en reprezentado kun li.”

”Nu...  tio estas parte vera. Mi volis diri la jenon: mi ne kutimas viziti lian oficejon.”

”Sed Voloŝenko laŭdire venis al via hejmo. Ni jam havas plurajn atestojn pri tio.”

”Mi ne kredas. Mi ne rekonas lin, neniam aŭdis la nomon, nek vidis tiun vizaĝon, kaj certe ne en nia domo.”

”Ĉirkaŭ la sesa horo vespere, la sepan de januaro, komence de la neĝoŝtormo?”

”Ridinde. Tiam ni estis solaj en la familio. Krom la mastrumistino, kompreneble.”

*

La enketoj evoluis alie ol Svedberg atendis. La rilato inter Voloŝenko kaj Lily ankoraŭ restas same nebula. Anstataŭe aperis alia fadeno. Ĉu Georg Höijer kulpas – rekte aŭ nerekte – pri la morto de Lily? Li ne trovas tiun ideon tute konvinka. Tamen necesas sekvi ĝin, kaj la unua afero plenumenda estas refoje pridemandi la filon. Do, Svedberg aplikas duafoje la saman trukon, petante Hans Andersson daŭrigi la demandadon. Poste li rapidas al la sidejo de Paratus, sed Georg Höijer ne troviĝas tie. Lia sekretariino ŝajnas en embaraso, ne sciante kiel klarigi lian foreston. Je demando de Svedberg ŝi koncedas, ke eble oni trovus lin en la hejmo.

Do, denove aŭto rapidas norden laŭ la urbaj stratoj. Sur trotuaroj kaj laŭ padoj jam grizetaj piedsignoj sur blanka fono rivelas, kie homoj paŝis en la lasta horo. ”Se nur same facile estus sekvi la spurojn en murdenketado”, revas Svedberg.

Alvenante sur Ramsö atendas lin nova surprizo. Surkorte antaŭ la domo staras aŭto, kiu ŝajnas esti la privata aŭto de Tom Jankéus. Surŝtupare antaŭ la ĉefpordo de la domo efektive staras lia momente suspendita kolego, interparolante kun la inĝeniero Nils Rundqvist.


9. Malmurdi murdinton

 

Tri viroj, Roger Svedberg, Tom Jankéus kaj Nils Rundqvist, sidas en la aŭto de Jankéus survoje tra la urbo. Ili veturas de Ramsö en la nordo kontraŭ la gubernia hospitalo situanta en suda kvartalo.

”Mi revenis ĉi-matene el Stokholmo”, rakontas Rundqvist al Svedberg, ”kaj tuj rapidis al via kolego aŭ ekskolego por raporti. Fakte mi nenion trovis, precipe ne Voloŝenkon, kio ne tre strangas, se konsideri ke vi tenas lin ĉi tie en iu kadavrejo. Bone, kiam mi sidis en la kuirejo de Jankéus, trinkante la varmegan kafon de lia dolĉa edzino – aŭ ĉu inverse? –  sonoris la telefono.”

”Jes”, pluas Jankéus, ”vokis min Astrid Höijer, la filino. Maltrankvilis ŝi, ĉar hieraŭ vespere ŝia frato telefonis al ŝi sonante sufiĉe deprimita, kaj nun hodiaŭ matene ŝi sukcesis kontakti neniun en la familio. Ĉeestis neniu el ili en la oficejo, kaj hejme neniu respondis ŝian telefonalvokon. Do, ŝi unue demandis min, ĉu okazis io, sed tion mi kompreneble ne sciis, estante malkonektita de la enketoj. Poste ŝi petis min iri tien por esplori.”

”Do ni ekiris”, Rundqvist transprenas la stafetilon, ”sed ankaŭ surloke neniu malfermis aŭ reagis al nia frapado kaj sonigado. Ni poŝtelefonis al tiu eta Astrid, kaj ŝi taskis al ni eniri la domon. Mi devis frakasi fenestrovitron...”

”Nu, mi vidas tion”, Svedberg seke komentas, montrante al lia dekstra mano, kie sango makulas provizoran bandaĝon el poŝtuko.

”Ne, ne”, protestas Rundqvist, ”tio ne estas pro la vitro, sed pro tiuj damnitaj hundoj. Nu, fine mi sukcesis enfermi ilin en ĉambro, por enlasi Jankéus kaj plupaŝi tra la domo.”

”Ja feliĉe mi jam suspenditas, do ne eblas suspendi min”, Jankéus gaje enŝovas.

”Nu, supre, en dormoĉambro, ni trovis tiun kretenon, tamen ne vekeblan. Ni alvokis ambulancon, kiu venis forporti lin. Poste ni refoje parolis telefone kun tiu ĉarma knabineto en Växjö. Tre interesa interparolo, efektive. Kaj ni ĝuste diskutis, ĉu eventuale informi vin pri la tuto, kiam vi aperis kvazaŭ vokite. Do, jen, tio verŝajne estas proksimume ĉio, mi pensas.”

Svedberg meditas dum la veturado tra la urbo. Kiam oni jam alproksimiĝas al la hospitalo, li murmuras, duone al si mem, duone al Rundqvist:

”Mi efektive ĝuste intencis iri al la prokuroro por peti permeson priserĉi la domon sur Ramsö. Sed vi eble faris ankaŭ tion, per la maldekstra mano, ludante kun la hundoj per la dekstra?”

Ili elaŭtiĝas, kaj Rundqvist respondas, glatigante sian ĉifitan veston:

”Ne, por priserĉi la domon mi ne havis tempon. Mi estis okupita malmurdi murdinton.”

*

La gubernia hospitalo de Kalmar konsistas el aro da konstruaĵoj el ruĝaj brikoj apud pinarbaro en suda parto de la urbo. Elserĉi pacienton en tiu hospitalo montriĝas peniga tasko por iu, kiu ne estas parenco. Svedberg devas plurfoje montri sian polican identigilon por ricevi eĉ la plej nebulan indikon, kien turni sin. Unue trovi la ĝustan klinikon, poste la ĝustan sekcion kaj fine tie akiri informon pri la stato de Georg Höijer.

”Ankoraŭ tro fruas por diri ion ajn”, asertas la sekcia ĉefflegistino post miopa ekzamenado de la identigilo. ”Ne eblas diri ĉu li travivos. Oni ĵus faris gastroevakuon. Revenu vespere, aŭ eĉ pli bone, telefonu.”

”Kaj plej bone, neniam plu ĝenu nin”, rikanas Jankéus duonvoĉe, kiam ŝi lasis ilin koridore kaj reiris al siaj taskoj. ”Cetere, kial gastroevakuo? Se tio signifas malplenigon de la stomako, kial ne diri tion?”

Svedberg ridetas. Laŭ lia sperto, la lingvaĵo de Jankéus mem ne ĉiam estas la plej simpla kaj ĉiutageca.

”Mi tamen demandas min”, pluas Jankéus, ”ĉu ne indus lasi iun, ekzemple min ĉi tie.”

”Kial?” scivolas Svedberg.

”Nu, unue por akcepti la fratinon, kiam ŝi alvenos. Ŝi sendube jam survojas, kaj laŭ mia opinio jam temp’ está ke vi pridemandu ŝin. Pensas mi, ke ŝi havos kelkajn tre interesajn informojn por viaj murdenketoj. Kaj krome...” li silentiĝas.

”Krome kio?” malpaciencas Svedberg.

”Nu, eble ankaŭ aliaj parencoj alvenos por viziti la malsanulon. Kaj povus esti bone por ilia moralo, se sekura policisto vaĉus ĉi tie...”

”Kion vi aludas?”

”Nenion, nenion. Ne, nenion aludas mi, sed la fratino efektive aludis, ke la frato eble ne proprainiciate glutis tiujn dormigilojn...”

”Kion? Ĉu iu glutigus ilin al li?” Svedberg demandas preskaŭ incitite.

”Nu, laŭ Astrid, jam foje okazis tio”, kviete respondas Jankéus.

”Bone do, se vi trovas tion utila, bonvolu resti. Cetere mi tute ne rajtas kunlabori kun vi, kiel konate. Mi iros aranĝi pri dompriserĉo.”

”Tamen...  eble vi iom babilu kun Astrid Höijer antaŭ la priserĉo”, sugestas Jankéus. ”Por havi pliajn ideojn, kion serĉi en la serĉado.”

*

En la policejo Svedberg taskas al Hans Andersson reteni sinjorinon Höijer por pluaj demandoj, dum li mem komencas plani la dompriserĉon. Konsiderante, ke temas pri grandega domo, kie li nur sufiĉe nebule scias kion serĉi, li sendube bezonos aron da helpantoj kaj plurajn horojn. Li tamen decidas atendi eventualajn informojn de Astrid Höijer, kaj do prokrastas la aferon ĝis posttagmeze. Kaj finfine, je la dua horo, venas telefona alvoko de Jankéus, kiu anoncas ke ŝi alvenis kaj konsentas paroli kun li. Do li aŭtas al la hospitalo, kie Nils Rundqvist kaj Astrid Höijer atendas antaŭ la ĉefenirejo.

”Ĉu malbona novaĵo?” li demandas, ekvidante ke ŝi evidente ploris. Ŝia okulŝminko disfluis kaj ŝajne trafis interalie la blankan kolumon de Rundqvist, kiu patrece tenas brakon ĉirkaŭ la ŝultroj de la knabino.

”Ne, ne”, ŝi flustras. ”Oni ankoraŭ ne scias, sed ŝajnas stabile. Troviĝas ŝanco, ke li travivos.”

”Bone”, diras Svedberg, kaj pluas, turnite al Rundqvist: ”Kaj Jankéus restos ĉi tie, ĉu?”

”Jes, li restos”, respondas la inĝeniero. ”Li diris, ke li preferus partopreni en la dompriserĉo, sed li rezignas tion por ne embarasi vin. Kaj mi promesis akompani la fraŭlinon...”

”Mi ne dubas pri tio”, diras Svedberg, ”tamen ne dum la intervjuo, prefere. Ĉu ni povos interparoli en la policejo, kaj poste vi rajtos reveni ĉi tien?”

”Jes. En ordo”, mallaŭtas Astrid Höijer.

Do post dek minutoj ili sidas en lia ofica ĉambro. Koridore vagas Rundqvist, atendante ke li povos akompani ŝin reen al la hospitalo, dum en alia ĉambro Andersson plu turmentas la patrinon de Astrid.

”Do, ĉu vi havas ion plian por sciigi? Eble pri la sepa de januaro?” demandas Svedberg.

”Jes. Sed unue mi devas klarigi, ke mia frato kaj patro tre malkonsentis pri la evoluo de nia familia posedo de kapitalo. Oni ĉiam supozas, ke ni tre riĉas, pro la historio de la tielnomata dinastio Höijer. Sed la vero estas, ke nia posedo jam antaŭlonge ŝrumpis pro malbonaj negocoj. Georg tamen estas moderna ekonomiisto, kaj li enkondukis novajn decidojn. Li ekzemple respondecas pri la engaĝiĝo en bankoj. Sed Patro ne favoras tion. Li emas je la tradicia direkto. Tial la rusa nafto kaj gaso interesas lin. Sed li ne estis tre sukcesa. Nun li volis interkonsenti kun tiu Volos...  tiu ruso...”

”Voloŝenko.”

”...Jes. Ili intertraktis, kaj Patro invitis lin al nia domo por vespermanĝo kaj fina interkonsento. La intenco estis forlasi la financan mondon kaj transiri al la rusa energia kampo. Sed Georg tre kontraŭis tion. Laŭ li tio signifus eblan ruiniĝon. Laŭdire ili kverelis en la oficejo, kaj li plu protestis hejme.”

”Sed do Voloŝenko tamen vizitis vin hejme, ĉu?”

”Atendu. Komenciĝis tiu neĝoŝtormo. Oni alvokis la dungiton, iun maljunulon kiu servas la familion de jarcentoj, ŝajnas...”

”Jes, mi aŭdis pri li. Borgström, ĉu ne?”

”Prave. Kaj li alvenis por ŝoveli neĝon de la domo al la ponto. Georg decidis kunhelpi pri tio, kvankam li normale ne zorgas pri tiaj aferoj. La atendata gasto ne venis, oni prokrastis la manĝon. Fine envenis Georg, sufiĉe ekscitita, dirante ke la gasto ne venos. Patro koleris, sed Georg asertis, ke li forpelis Voloŝenkon por savi la familian havaĵon. Ni manĝis en terura etoso, kaj tiam Georg krome sciigis, ke li intencas edziĝi al Lily, la mastrumistino, kaj ke ili havos idon. Patro kompreneble ŝokiĝis kaj rekomencis la kverelon. Imagu, tiu ido estos...  estus la sola heredonto, ĉu ne. Ĉar mi...  Nu...  Sed Patrino nur paliĝis kaj nenion diris. Post la manĝo ŝi proponis al Georg tason da teo kun rumo por trankviliĝi, kaj tion li faris ĝis tiu grado ke li endormiĝis sur sofo. Post ankoraŭ iom da tempo Lily venis kurante el la kuirejo vokante, ke oni volas veneni ŝin. Ŝi serĉis Georg’on, kaj spertante ke ne eblas veki lin, ŝi iĝis tute histeria kaj kuris eksteren, el la domo, en la neĝon. Mi kompreneble maltrankviliĝis, ĉar ŝi estis tute ne vestita por tia terura vetero. Sed Patrino estis tute trankvila. Ŝi vestis sin zorge kaj eldomiĝis dirante, ke ne necesas maltrankvili. Ŝi zorgos pri Lily. Kaj mi...” La voĉo de la virino rompiĝas. Ŝi reprovas flustre: ”Mi lasis ŝin iri.”

Svedberg rigardas ŝin penseme, kaj diras:

”Do, via patrino iris skie, ĉu ne?”

La juna virino rigardas lin grandokule kaj kapjesas plurfoje.

”Ĉu vi hazarde scias, kie kutime troviĝas ŝiaj skioj?”

”En la dometo transkorte, la eksa pordista loĝejo.”

Svedberg silentas kelkan tempon kaj poste demandas:

”Kion vi manĝis tiuvespere?”

La juna virino rigardas lin surprizite.

”Kion ni manĝis? Mi ne memoras…  Eble tamen…  jes, bakitan porkan fileon, mi pensas. Kial?”

”Ĉu kun terpomoj?”

”Ne…  kun rizo, verŝajne”, diras Astrid Höijer kun konfuzita mieno.

*

Svedberg ricevas sian rajtigilon pri la dompriserĉo kaj kolektas grupon konsistantan el la inspektoroj Hans Andersson kaj Vivianne Ljunggren, al kiuj aldoniĝas la teknikisto Åke Gustavsson. Kaj jen oni ekiras kun la mastrino de la esplorota domo, Andrea Höijer.

Sur la insulo Ramsö sinjorino Höijer enlasas la tutan aron da policistoj en sian domon preskaŭ sen ŝanĝi mienon. Svedberg sendas Hans Andersson kaj Vivianne Ljunggren en la grandan loĝdomon, dum li mem kaj la teknikisto eniras la pordistan dometon. Ili baldaŭ trovas la unuan aferon de intereso – kvar neĝoŝovelilojn apogitajn al muro en la vestiblo. Svedberg metas ilin en sakojn kaj portas al la policaŭto. Plue ili trovas skiojn, skibastonojn kaj skiŝuojn, tamen nur slalomajn, per kiuj ne eblus skii sur ebena grundo. Ili traserĉas la tutan domon, sed ne trovas tiajn, kiajn ili ĉasas. La domo evidente ne estas konstante loĝata, sed en unu ĉambro troviĝas simpla lito kun littukoj kaj kovrilo.

Kuireje, dekstre de la vestiblo, staras enorma eksmoda frostigujo. Ĝi ampleksas unu kaj duonan metron laŭ longo, kaj eble okdek centimetrojn laŭ larĝo kaj profundo. Svedberg singarde levas la kovrilon, sed la ujo tute malplenas. Ĝi eĉ ne estas ŝaltita, sed kiam li premas la ŝaltilon, eklumas kontrollampeto kaj la granda kesto ekzumas kaj ekvibras. Li denove malŝaltas.

”Jen rigardu, Åke!” li atentigas la teknikiston. ”Ĉu vi povus serĉi fingrospurojn sur ĉi tiu? Kaj ankaŭ ene, ĝi estas malplena, sed eble kun iom da bonŝanco vi trovus ian restantan substancon en la anguloj.”

La teknikisto ne demandas, kia substanco povus resti de kio en la kestego, sed alportas siajn ilojn kaj eklaboras, dum Svedberg transiras al la granda domo por plu serĉi la mankantajn skiojn kaj demandi, kiujn spurojn la kolegoj trovis de Lily Rundqvist. Ambaŭ tiuj taskoj montriĝas vanaj. Skioj ne troveblas, kaj se iam troviĝis aĵoj de la mastrumistino, oni zorge forpurigis ilin. La sinjorino akompanata de siaj du hundoj sekvas ilian serĉadon sen unu vorto.

Oni finas la laboron. Survoje reen Svedberg prenas la vojon tra la insulo Ängö. Li sonigas ĉe adreso indikita de Jankéus, ĉe la strato Sparregatan. Malfermas aĝa viro kun malbonvola mieno. Svedberg petas lin veni kun li en la policejon por atesti. La viro, Gunnar Borgström, tamen ne emas kuniri. Svedberg klarigas, ke temas pri enketo pri du murdoj, kaj ke lia atesto gravas.

”Mi scias nenion. Se vi volas demandi, faru tion ĉi tie. Mi ne iros al policejo”, obstinas la viro.

Svedberg akceptas kaj sidiĝas ĉe kuireja klaptablo. La mastro de la domo restas staranta ĉe la lavotablo kun spita mieno, kvazaŭ ne indus sidiĝi pro tia infanaĵo.

”Do, unue mi ŝatus scii iom pri via neĝoŝovelado en la sepa de januaro”, Svedberg ekas.

”Mi ne ŝovelas laŭ kalendaro. Ĉu vi pensas, ke mi estas oficisto kun almanako?” bruskas sinjoro Borgström. ”Se neĝas, mi ŝovelas, se degelas, mi lasas degeli.”

Jen devizo, kiu sendube plaĉus al Jankéus, pensas Svedberg. Subite ege mankas al li la kutima kolego. Tiu havas siajn kapricojn, sed ofte li povas faciligi pridemandadon ĝuste per siaj neatenditaj turnoj de la afero. Svedberg sentas sin gluiĝi al la tero, li kvazaŭ fosas sian sulkon rekte kaj diligente, sed kio rezultas? Nu, li deskuas la melankoliajn pensojn kaj rekomencas.

”Temas pri la vendreda vespero, kiam komenciĝis la granda neĝoŝtormo. Oni vokis vin al Ramsö, kaj vi iris tien por ŝoveli la vojon de la domo ĝis la ponto.”

”Vi eraras pri tago. Tio okazis post la ŝtormo, sabate.”

”Aliaj homoj asertas, ke vendrede. Kaj vi ne restis sola tie, ŝajnas.”

Gunnar Borgström mutas.

”Kiu venis ŝoveli kun vi?”

”Neniu krom mi ŝovelas tie, kaj mi faris tion sabate. Vendrede ne eblis alveni tien, nek foriri de tie.”

”Kiel vi scias?”

”Mi sidis tie, kie vi nun sidas, la tutan vesperon. La neĝo vipis la fenestron. Estas vere, ke ili telefonis, sed mi ne iris tien. Se ili diras ke jes, do ili mensogas.”

Svedberg rigardas la kuirejon. Ĝi estas eksmoda kuirejo en malnova, preskaŭ kaduka domo, tamen ŝajne modernigita antaŭ kelkaj jaroj. La forno kaj fridujo aspektas novaj. Anstataŭ malnova fenestro oni metis novan kun tri vitroj en metalkadro. Sed la mebloj estas malnovaj, uzitaj de jardekoj. Klaptablo, seĝoj kun lignolata dorsaĵo. En angulo ĉe la pordo staras skioj kun skibastonoj.

”Ĉu vi skias?” Svedberg preskaŭ reflekse demandas.

”Skias? Certe ne!”

”Vi tamen havas skiojn.”

”Ha! Tiujn mi donacos al mia nepo.”

”Ĉu vi aĉetis ilin?”

”Ne, ne. Estas iuj uzitaj, kiujn sinjorino Höijer petis min porti al la rubejo.”

Svedberg rezignas venigi kun si la maljunulon policejen; estas jam sufiĉe malfacile persvadi lin permesi al la policisto forporti la skiojn kaj skibastonojn. Unu horon pli malfrue li veturas norden al Ramsö. Ŝajnas al li, ke li hodiaŭ iradis kvazaŭ navedo tien kaj reen. Nun devas esti jam la kvina veturo, ĉifoje kun arestordono pro murdo enpoŝe. Sinjorino Höijer apenaŭ reagas, kiam li prezentas ĝin al ŝi. Li devas atendi duonhoron dum ŝi telefonas al sia advokato, vestas kaj ŝminkas sin kvazaŭ ironte ne al arestejo sed al festeno de direktoroj kaj kompaniaj estraranoj. Kiam ili veturas kontraŭ la arestejo, la februara vespero jam mallumiĝis, kaj la lumĵetiloj de la aŭto sendas radiojn antaŭen, en kiuj petolas kaj dancas falantaj neĝoflokoj.


10. Veki suspektojn

 

La devizo de Jankéus – laboreje laboru, hejme hejmu – delonge perdis sian validecon. Nun jam la trian vesperon oni okazigas neformalan kunvenon en lia kuirejo. Lia edzino Annette laciĝis regali ilin per kafo; nun la mastro de la domo devas propramane kuiri kafon kaj verŝi konjakon al Svedberg, Rundqvist kaj si mem.

Rundqvist distras ilin per siaj hodiaŭaj aventuroj kun Astrid Höijer.

”Imagu, kia logobirdo! Ĝuste kiam mi sidis duope kun ŝi en restoracio, kun vino, viando kaj virino, jen surprizo, envenas iaspeca ino, kiun ŝi prezentas kiel sian fianĉinon! Kaj kia virino! Nu, sufiĉe alloga, svelta, alta, tamen kun haroj nigrigitaj kaj hirtaj kiel de erinaco! Kaj kun gestoj kaj paroloj kvazaŭ de viro...  Nu, mi ne antaŭjuĝas, do mi mendis vinon ankaŭ por ŝi. Ja povus esti interese...  Kvankam lastfoje kun duopo ne estis tre amuza sekvo, en Kaŭkazo. Sed kiel mi sciu, ke unu el ili estas filino de la Vladikavkaza policestro? Nu, bone, jen mi do regalis ankaŭ la fianĉinon, Judith laŭnome, kaj finfine kiam mi pagas la kalkulon, tiu fianĉino elpoŝigas sian monujon, tian grandan, viran biletujon, kaj postulas ke ŝi pagu por si kaj Astrid. Kia humiligo!”

Jankéus ŝajne amuziĝas pro la rakontofluo de Nils Rundqvist, sed Svedberg ne povas ĉesi pensi pri la virino, kiun tiu viro trenis al ĉi norda lando, sendube kun promesoj pri dumviva feliĉo kaj bonstato, sed kiu trovis sian finon en neĝamaso, strangolita de alia virino tro klasaroga por iĝi ŝia bopatrino.

”Nu, bone”, Jankéus interrompas lian pensofluon. ”Morgaŭ ekscios ni, ĉu la knabo vivos, tiel ke vi povos aresti lin. Kiel reagis la patrino je la aresto?”

”Neniel”, respondas Svedberg. ”La sola fojo ĝis nun, kiam mi vidis ŝin montri emociojn, estis kiam ŝi parolis pri la eblo, ke ŝi povintus havi nepon naskitan de tajlandanino.”

Jankéus faras grimaceton dirante:

”Tamen malfacilas imagi, ke virino faris tiun abomenan krimon. Ĉu ne tutsimple la fratino protektas la fraton, kulpigante la patrinon? Eĉ se vere la patrino strangolus Lily’n, ĉu efektive kapablus ŝi poste tiel mistrakti ŝin? Per skibastono?”

”Kiel ni sciu, kion kapablas homo?” tuj rebatas Svedberg. ”Ŝi sendube faris tion por ŝajnigi seksperforton, kaj tiel eviti suspektojn. Kaj eble krome pro ia enfermita furiozo, ĝuste pro tiu desupra aroganteco, kiun mi ĵus aludis. Pro tio ke servistino el Azio kaptis ŝian dorlotitan filon.”

”Do, ŝi volis ŝajnigi perversaĵon seksan, sed efektive temas pri perverso klasa”, komentas Jankéus. ”Sed ĉu vere povas virino tiel trakti alian virinon?”

”Vi havas romantikan imagon pri la inoj, kara amiko”, entranĉas nun spertulo pri la temo, Nils Rundqvist. ”Kaj kial ne, kun tia edzino?” Li ĵetas malsatan rigardon al la pordo, kvazaŭ serĉante ion allogan sur kio ripozigi la okulojn. Sed nenion trovinte, li pluas: ”Kredu min, sinjoro, troviĝas neniu diferenco inter viroj kaj virinoj!”

Jankéus nevole devas rideti. Se lia edzino dirus la samon, li ne surpriziĝus. Sed tiu aserto de tiu homo neeviteble impresas ridige. Li tamen reserioziĝas pensante pri la plua evoluo de la murdenketo, kiun li ne rajtos partopreni. Almenaŭ oficiale ne.

”Eble aranĝu vi familian arestejon por la tuta bando”, proponas Jankéus. ”Tamen restas la problemo pri la olda servisto, ĉu ne? Ĉu li kunŝovelis kaj kunmurdis aŭ ne?”

”Nu, eble ni atendu la teknikajn raportojn kaj DNA-testojn antaŭ ol definitive konkludi la kazon”, diras Svedberg seke.

”Ĉiam prudenta kiel gufo”, murmuras Jankéus kaj trinketas sian konjakon.

*

La sekva tago estas ĵaŭdo. Hospitale Svedberg ekscias, ke Georg Höijer travivos, sed ke ankoraŭ daŭros ĝis oni rajtos paroli kun li. Do, la ĵaŭdon kaj vendredon li pasigas per aldonaj demandadoj kaj zorgado pri la materialo de la dompriserĉo. Vendrede vespere li povas resumi la ĝisnunajn rezultojn.

Sinjorino Andrea Höijer ankoraŭ en la arestejo ripetas la version, kiun ŝi donis policeje. Ankaŭ Valter Höijer restas ĉe siaj antaŭe donitaj informoj. Neniu el ili vidis Voloŝenkon sur Ramsö, nek invitis lin tien aŭ atendis, ke li venu. Kaj neniu el ili alvokis Gunnar Borgström por ŝoveli neĝon, nek vendrede nek sabate. Kaj kompreneble ili ne utiligis la neĝon vendrede nokte por skiado.

Astrid Höijer ripetas sian version, aldonante, ke laŭ ŝia memoro la patro telefone alvokis Borgström, ĉar li timis ke al Voloŝenko estos malfacile atingi la domon. Pro la dramaj okazaĵoj endome dum la vespero, ŝi tamen ne memoras, ĉu Borgström restis aŭ foriris vendrede vespere. Li tamen havas sian tranoktejon en la pordista domo, do ŝi supozas, ke li eble dormis tie.

Ankaŭ Gunnar Borgström mem ripetas sian version. Oni telefonis al li vendrede posttagmeze, sed li iris tien nur sabate, kiam la ŝtormo malintensiĝis, en sia normala maniero, per aŭtobuso kaj piede, kaj revenis hejmen vespere.

La teknikaj esploroj alportas abundan materialon. Sur la tenilo de unu el la skibastonoj, kiuj cetere havas manrimenojn el bova ledo, troviĝis ia organika substanco esplorota mikroskope kaj DNA-teste. Åke Gustavsson efektive trovis etajn restaĵojn, kredeble de sango, en la frostigujo. Ankaŭ sur unu el la neĝoŝoveliloj troviĝis sango kaj haŭtrestaĵoj. Sed fingrospuroj nenie troviĝis.

”Oni ne kutimas ŝoveli neĝon sengante”, li komentas. ”Tamen estas bonŝance, ke regis degela vetero ekde tiu tago. Alie sendube restus malmulto sur tiu fosilo.”

Do troviĝas ampleksa materialo, kiun oni sendas por DNA-testoj ĉe la Ŝtata Kriminalteknika Laboratorio en Linköping, kun kutima peto pri urĝa traktado.

Lunde matene Svedberg sidas sur metala seĝo ĉe la hospitala lito de Georg Höijer. La juna viro duone sidiĝas enlite kaj deklaras, ke li povas interparoli. Ĉar la ĉefflegistino donis al Svedberg nur dek minutojn, li sentas certan premon de tempomanko, kaj tuj ekas, rezignante sian normalan ĝentilecon:

”Kial vi glutis dormigilojn?”

La viro evidente ne atendis tiel maldelikatan demandon. Li serĉas vortojn kaj fine balbutas:

”Nu...  mi ne plu trovis...  ĉio ŝajnis al mi tro...  tro peza...  post ĉio...”

Ĉu tio signifas, ke li efektive mem glutigis al si la dormigilon, aŭ ke li protektas iun? Svedberg ne insistas. Kio vere gravas, tio estas la demandoj pri Voloŝenko kaj la eventuala neĝoŝovelado de Georg Höijer kaj Gunnar Borgström. Li tamen decidas unue trakti la parton pri Lily.

”Kio okazis vespermanĝe vendrede la sepan de januaro?”

”Nu...” iom hezite komencas la junulo. ”Estis...  estis iom da kverelado.”

”Inter kiuj?”

”Ĉefe inter mi kaj mia patro.”

”Pri?”

”Nu...  Unue pri komercaj aferoj.”

”Pli precize!”

”Mia patro volis pli aktive partopreni en iuj rusaj evoluprojektoj, kiujn mi trovas tro riskaj, kaj eksiĝi de aliaj investoj, kiujn mi enkondukis.”

”Kaj poste, kio okazis?”

”Do... mia patrino diris ion malestiman pri Lily...  kaj tiam mi diris, ke mi intencas edziĝi al ŝi. Do, estis kverelo ankaŭ pri tio.”

”Kaj poste?”

”Poste...  mi estis sufiĉe ekscitita kaj laca...  estis jam malfrue, kaj mi prenis ion ripozigan kaj endormiĝis.”

”Vi endormiĝis. Kie?”

”Nu...  fakte sur sofo, antaŭ la fajro.”

”Kaj kiam vi vekiĝis?”

”Nur matene.”

”Kio okazis antaŭ la vespermanĝo?” Svedberg rapidas plu.

La junulo trinketas akvon el glaso, kiu staras sur la litotablo.

”Mia patro anoncis, ke ni havos gaston.”

”Kiun?”

”Iun rusan negociston, Voloŝenko, kun kiu ni jam parolis en la oficejo. Sed nun Patro intencis efektive interkonsenti kun li. Nu, mi ne ŝatis tion, kiel dirite. Laŭ mi tio endanĝerigas la familian kapitalon.”

”Do, kion vi faris?”

”Nu...  eksterdome nia dungito ĝuste alvenis por forigi iom da neĝo. Mi eliris...”

”Kiu alvokis la dungiton?” interrompas Svedberg.

”Mi ne scias. Supozeble mia patro.”

”Pluen, mi petas.”

”Mi eliris surkorten kaj iom parolis kun li. Verŝajne mi klarigis, ke alvenos gasto, kiu tamen ne estas bonvena. Ke li eble trompe akiros nian havaĵon. Mi ne memoras precize miajn vortojn. Ĉiuokaze Gunnar, kiu servis nian familion jam longe antaŭ mia naskiĝo, ŝajne komprenis ke tiu Voloŝenko estas potenciala minaco. Li levis la ŝovelilon de la neĝo dirante ‘Kial do ebenigi al li la vojon? Pli bone fortimigi lin.’ Nu... Mi ridetis kaj diris, ke estus feliĉe, se li sukcesus pri tio. Poste mi eniris denove en la domon.”

”Kaj kio poste?” demandas Svedberg rigardante sian brakhorloĝon.

”Nu, efektive la gasto neniam venis”, diras la junulo enlite. ”Do mi diris ion pri tio, ke Gunnar supozeble forpelis lin. Tio estis la komenco de nia kverelo, efektive.”

Svedberg zorgeme pripensas, dum en okulangulo li vidas la ĉefflegistinon alveni por forpeli lin, tamen ne per neĝoŝovelilo, sed per mezurilo de sangopremo.

”Antaŭe vi asertis, ke Voloŝenko ja alvenis kaj pasigis la vesperon kun la familio”, li diras ekstarante.

”Nu, mi ne volis veki suspektojn...” la junulo lace diras kaj denove kuŝiĝas surlite. ”Suspektojn kontraŭ kiu?” duonvoĉe grumblas Svedberg dum la flegistino per profesia firmeco puŝas lin tra la pordo.

*

La lastaj tagoj de februaro alportas froston, eble ne tre severan, tamen pli intensan ol oni ĝis nun spertis ĉi-jare. Sur golfetoj de la Balta maro kuraĝuloj ekprovas sketi sur la nova vitre glata glacio. Homoj elserĉas siajn plej varmajn vestojn kaj en tiuj promenas iel rigide, kvazaŭ pingvenoj. Kiam la urbanoj renkontiĝas eksterdome kaj haltas por babili, ilia spirado kreas blankajn nubetojn similajn al parolujoj de bildstrio.

Atendante respondojn pri la DNA-testoj, la prokuroro plilongigas la areston de Andrea Höijer. Svedberg hezitas, ĉu aresti la filon pro murdo de Voloŝenko, sed li preferas atendi la teknikajn raportojn.

La unuan de marto li vekiĝas matene kun sento, ke io ŝanĝiĝis. Li kuŝas momenton senmova, sola enlite, sola en sia domo, kiu lastatempe ŝajnis al li silenta kiel tombo. Aŭdiĝas susurado de eksterdome. Pluvas. Lia dormoĉambra fenestro estas malfermita je ventuma fendo, kaj tra tiu nokte penetris pluvo, kreante lageton sur la planko. Li fermas la fenestron kaj viŝas. La eksterfenestra termometro montras plus ok gradojn, kaj ĉio grizas. La maldika neĝotavolo, kiu jam kelkajn tagojn vualis la grundon, tute malaperis. Pluvakvo kolektiĝas en flakoj, kiuj pro la grunda frosto ne sorbiĝas en la teron, sed disvastiĝas kaj inundas ĉion. Li forŝiras folion de sia surmura almanako kaj ekvidas la nomon de nova monato – marto. Marto! Kial tiu nomo tiel similas je morto? Li skuas sin kiel malseka hundo kaj iras ŝalti la kafaparaton.

Hodiaŭ la kriminalteknika labo retas al li rezultojn de ĉiuj DNA-testoj. Li legas la koncizajn informojn. Provo 1 identas kun provo 6. Provoj 2 kaj 3 identas kun 5... Senpacience li konsultas sian liston kun klarigoj, kion signifas tiuj diablaj numeroj. Li ne scias, kio nun surprizus lin, sed vere aperas nenio vere konsterna. Ĉio konfirmas tion, kion li jam scias. Sur la skibastona tenilo troviĝas DNA de Lily. Ke ĝi venas el ŝia vagino, ne mencias la laboratoria raporto, sed lia cerbo ne lasas lin forgesi tion. Sub ŝiaj ungoj oni trovis haŭterojn kun DNA de Andrea Höijer. Plue surrande de la neĝoŝovelilo troviĝas DNA de Sergej Voloŝenko, kaj tia troviĝis ankaŭ en la granda frostigujo. Li ĵetas rigardon al leterujo en angulo de lia ĉambro, kie ankoraŭ restas la plastsaketoj postlasitaj de Rundqvist, Efektive li scivolas, ĉu Georg Höijer kun certeco estis patro de la feto de Lily, sed tiu demando ne rekte rilatas al la kazo, kaj li ne rajtas scivoli pri ĝi.

Svedberg verkas raporton kaj transdonas ĝin al la prokuroro. Ŝajnas klare, ke la materialo sufiĉas por akuzo al Andrea Höijer pro murdo de Lily.

La alia murdo ankoraŭ restas pli nebula. Oni arestas Georg’on Höijer kaj denove pridemandas lin, same kiel lian fratinon, patron kaj la fidelan familian serviston. Sed ĉiu restas ĉe sia versio. Gunnar Borgström ne ŝovelis neĝon en la ŝtormo vendrede, kaj neniam li vidis Voloŝenkon. Valter Höijer neniam alvokis lin ŝoveli, nek vendrede nek sabate, kaj ne invitis Voloŝenkon al la domo. Aliflanke Borgström asertas, ke li ja estis telefone vokita vendrede, sed alveturis nur sabate. Jen la oldula skolo kun variaĵoj. La du gefratoj siaflanke aŭdis aŭ supozis, ke Patro alvokis la serviston vendrede por ŝoveli neĝon, kaj ke li invitis la ruson. Jen la junula skolo. Ankaŭ en ĝi tamen troviĝas etaj diferencoj. Ekzemple Georg asertas, ke li neniam vidis Voloŝenkon alveni, nur anoncis lian alvenon al Gunnar. Dume, laŭ la memoro de Astrid, li raportis ke li forpelis la ruson. Sed ĉu tiuj diferencoj kredindigas aŭ mal ilian version? La unua versio de Georg, laŭ kiu Voloŝenko efektive partoprenis en la vespermanĝo kaj malaperis nur nokte, eble estas pli grava problemo.

”Hospitale vi diris, ke vi ne volis veki suspekton”, memorigas lin Svedberg. ”Kontraŭ kiu? Kaj pri kio?”

”Nu, mi ja ne sciis, kion Gunnar efektive faris. Mi timis, ke li eble faris ion...  malprudentan. Mi simple ne volis kaŭzi al li problemon. Mi ne povis imagi, ke temis pri murdo. Mi daŭre ne scias kion kredi. Ŝajnas neeble.”

”Kio?”

”Nu, ke Gunnar mortigis lin. Mi pli emas kredi, ke li nur forpelis lin, kaj poste li trafis en la manojn de iu rabisto.”

*

En neniu oficiala dokumento aperos la konsisto de la homgrupo, kiu planis kaj plenumis partojn de la murdenketoj pri Sirilak Lily Rundqvist kaj Sergej Andrejeviĉ Voloŝenko. Temas pri Roger Svedberg, 48-jara polickomisaro, Tom Jankéus, 39-jara suspendita policinspektoro, kaj Nils Rundqvist, 42-jara inĝeniero, specialisto pri gasduktoj kaj grandkvanta konsumanto de virinoj. Tian laborgrupon ne eblas mencii en publike alirebla akto.

En kvara kunveno de tiu konspira rondo, tamen ĉi-foje en la dezerta salono de Svedberg, Rundqvist klopodas resumi:

”Laŭ mi ili faris tion kune. La knabo ne estas fortulo, kaj tiu maljunulo Borgström, eĉ se li ŝovelas neĝon brave, tamen jam kadukas. Kaj porti senkonscian homon en la dometon, levi lin en tiun frostigujon, kaj post kelkaj tagoj aŭ mi-ne-scias-kiam elpreni la kadavron kaj transporti ĝin al gruzejo, ĉu vi povas vidi unu el ili plenumi tion? Senviva homo diable pezas, tion mi spertis en...  nu, ni lasu tion. Ili certe agis kune kaj nun lerte kulpigas unu la alian. Mi eĉ ne surpriziĝus, se ankaŭ Panjo kunhelpus! Tiu vipurino!”

”Sed la motivo! Kiun motivon havis Borgström?” demandas Jankéus.

”Servi sian mastron! Tio jam eniris lian sangon”, kredas Rundqvist.

”Sed kial neas la patro, ke Voloŝenko kaj Borgström entute venis al Ramsö?”

”Li protektas la serviston. La fratino, tiu eta lesbanino, subtenas la fraton. Eble ankaŭ ŝi praktike kunhelpis. Por tiaj inoj murdi viron signifas nur mortigi kulon. Imagu, kia familio! Ili defendas sian posedaĵon kiel drako sian trezoron!”

Svedberg aŭskultas ilin sen multe komenti. Li jam anticipas, ke ne estos akuzo pro la murdo de Voloŝenko. Kvankam li emas konsenti kun Rundqvist, ke kuna ago de du homoj estas la plej kredinda, tamen li ne tute certas pri la preciza distribuo de kulpo. Des pli ĉar la bato per ŝovelilo ne estis mortiga, sed la efektiva murdo okazis, kiam oni metis paralizitan homan korpon en frostigujon kaj ŝaltis la kurenton.

*

Ĉu ekzistas justeco en ĉi tiu mondo? Jen demando, kiu sendube superas la ĉiutagajn konsiderojn de murdenketanta policisto. Ĉiuokaze, Svedberg ĉiam povas transŝovi tiun demandon al aliaj instancoj – unue al la prokuroro, kiu devas prijuĝi ĉu entute indas akuzi iun pro krimo, kaj due al la tribunalo, kiu finfine decidas en la kazo. Tamen, se funde konsideri la aferon, eĉ la juĝistoj ne okupiĝas pri justeco, sed nur pri la distingo inter tio, kio estas pruvita, kaj kio restas nepruvita. Svedberg, kiel multjara enketisto, pli-malpli ĉesis zorgi pri vanaj demandoj de justeco kaj rekompenco pro kulpo. Li okupiĝas pri sia ero en la ĉeno, kaj kontentas, se li povas transdoni ĝin en bona stato al la sekva instanco. Tamen, iufoje ankaŭ li ne povas bari la pensojn pri justeco kaj konsekvenco. Tio okazas precipe en tiaj okazoj, kiam lia strebado kaj laboro montriĝas vana.

Pro manko de pruvoj oni ne plilongigas la areston de Georg Höijer. Post ankoraŭ kelkaj tagoj Svedberg jam rezignas trovi pliajn pruvojn aŭ indicojn. Li transdonas sian materialon al la prokuroro, sed tiu decidas ne komenci proceson. El la alia kazo, la akuzo pro murdo de Sirilak Lily Rundqvist, rezultas kondamna verdikto je dekjara malliberigo de Andrea Höijer. Do, en la murdenketo unue fermita senrezulte, tiu pri virino trovita en neĝamaso, fine tamen sekvas kondamno, dum la kazo de rusa negocisto, kies kompanio urĝe bezonis plian kapitalon, neniam ricevas sian veran punkton kaj finon.

Du semajnojn post la kondamno de Andrea Höijer, Tom Jankéus fine tediĝas de sia stratpatrola tasko. Ĉar li eksciis nenion pri nuligo de lia suspendiĝo, li petas maldungon de la polico. Li intencas sekvi la proponon de lia edzino eklabori kiel instruisto.

Svedberg siaflanke laboras plu pri novaj raboj, drogvendoj, seksperfortoj, murdoj, tamen sen sia ekskolego, kaj li vivas plu en la dezerta domo, daŭre sen sia eksedzino. Nils Rundqvist revenas al Rusio, sed nun jam por alia kompanio, tiu de ”la vulpo Ŝigajev”. Astrid Höijer kaj ŝia fianĉino studas plu en Växjö, dum la patro kaj filo Höijer plu kverelas pri la plej efika maniero konservi kaj espereble kreskigi la familian kapitalon. Ĉar la patrino kaj edzino forestos dum konsiderinda tempo, ili dungas novan mastrumistinon, ĉi-foje tamen el Pollando.

En Kaliningrado neniu parenco de Sergej Voloŝenko anonciĝas por zorgi pri lia entombigo. Ĉar ankaŭ lia kompanio ne plu ekzistas, neniu volas akcepti lian kadavron. Do, oni duafoje malfrostigas ĝin, kremacias ĝin kaj disŝutas la cindrojn anonime en tombejo de Kalmar. Neniu tomboŝtono memorigas pri li.

Kaj en Bankoko, en butiko de turistaj memoraĵoj, la butikista paro ĉiam rigardas maltrankvile se fojfoje iu eŭropa turisto tro longe babilas kun Sumrom, dudekjara fratino de la forpasinta Sirilak.


 

 

Glosaro:

 

En la suba glosaro aperas ne-PIVaj vortoj (kaj signifoj) aperantaj en ĉi tiu libro, kune kun aro da vortoj troveblaj en PIV aŭ eĉ en Plena Vortaro, kies signifo tamen povas esti ne vaste konata. Ĉe la fontindikoj mi ofte notis nur la plej ”gravan”, do se iu vorto aperas en PIV, mi kutime ne notis krome, ke ĝi troviĝas ankaŭ en aliaj vortaroj. La ĉi-subaj difinoj ne laŭvorte paŭsas la koncernajn vortarojn.

 

AC André Cherpillod: NePIVaj vortoj, 1988.

EB Esperanta Bildvortaro, 1988.

EDK Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999.

EV Ebbe Vilborg: Ordbok Svenska-Esperanto, 1992.

JL Jouko Lindstedt: Hejma Vortaro, 1999.

JLG Sam Owen Jansson, Fritz Lindén, Birger Gerdman: Svensk-esperantisk ordbok, 1934.

NPIV Nova Plena Ilustrita Vortaro, 2002.

PIV Plena Ilustrita Vortaro, 1981.

PV Plena Vortaro, 1934.

z Zamenhofa.

 

aidoso EDK NPIV                     Akirita imun-deficita sindromo

akĉento NPIV                       Aparta prononco fremda aŭ dialekta

Baltio                               La Baltaj landoj Estonio, Latvio kaj Litovio

benzodiazepino NPIV           Trankviliga kaj dormiga medikamento

cerviko PV                          La suba kolo de la utero, kiu malfermiĝas en la vaginon

ĉipso JL NPIV                         Terpomtranĉaĵo krispe fritita, manĝata malvarma

DNA                               (=Desoksiribonuklea acido)  Materialo de la kromosomoj, unika de ĉiu individuo, kiu enhavas la genetikan kodon heredatan

drogo EDK NPIV                      Substanco narkota, stimula aŭ halucina

dukto PIV                            Konduktubo, ofte longdistanca

ekimozo PV                        Bluaĵo, makulo surhaŭte pro kontuzo

faksi JL NPIV                          Telefaksi, telekopii, sendi tekston aŭ bildon telefonlinie

gastroevakuo                   Malplenigo de la stomako

gubernio PV                        Administra regiono

ĝinzo JL NPIV                         Pantalono el drelika ŝtofo

hidraŭla EDK                       Hidraŭlika PIV z

indolenta                         Malvigla, inerta, neagema

intui PV                              Intuicie senti

kalaŝnikovo                     Mitraleto de rusa marko

kasedilo JL NPIV                    Aparato por aŭskulti sonkasedojn

kidnapi EDK NPIV                    Forkapti (personon)

kolao JL NPIV                         Bruna gastrinkaĵo kun ekstrakto el kolanuksoj

kombineo PIV                     ”Supertuto”, vesto el kombinita jako kaj pantalono

labo PIV EDK                          (Triviale)  Laboratorio

lesba PIV                             (Pri virino)  Samseksama

lici PIV                                Esti permesita

minga AC                            El la Ĉinia dinastio Ming (1368-1644)

navedo PV EB EDK NPIV               Glitbobeno kondukanta la vefton tien-reen inter la varpoj

Oelando EDK EV JLG                (Öland)  Insulo kaj provinco en sudorienta Svedio

olda PIV                              Maljuna, malnova

Oseto NPIV                          Ano de Kaŭkaza nacio

ostaĝo PIV                           Garantiulo

povra PIV                            Kompatinda; malriĉa

predo PIV                            Ĉasakiraĵo, kaptitaĵo

referi PIV                             Science raporti

retpoŝto EDK NPIV                   Elektronika perkomputila komunikado

Rotario PIV                         Filantropia societo, precipe el altranguloj

rufa PIV                               Flavruĝa (pri haroj)

runŝtono EV                        Starigita ŝtono kun teksto ĉizita per runoj PV, praskandinavaj literoj

skani EDK NPIV                        Sisteme ekzameni surfacon aŭ enhavon

sketi PIV                              Glitkuri

Smolando EDK EV JLG              (Småland)  Provinco en suda Svedio

suĉumo JL                          Cicoforma suĉilo por trankviligi bebon

svaga PIV                            Malpreciza

talibano                            Islama fundamentisto en Afganio

vaĉi PIV                               Gardodeĵori

vico-seria domo EB EV         Domvico dividita en unufamiliaj partoj




Reen al:


Tekstoj de Sten Johansson


Sezonaj krimromanetoj


Sten Johansson