Sten Johansson:

3:a premio en la branĉo Teatraĵo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1996

Nepo benita

Teatraĵo por radio aŭ sonkasedo

Personoj: Helena kaj Andreo Kalmer, geedzoj
Fred Kalmer, filo 22jara
Daniela kaj Mikaelo Alopeus, geedzoj
Nina Alopeus, filino 19jara

I

Eta bebo krias.

Andreo: Nu nu nu nu nu... ne ploru, ne ploru... avo vin tenas, avo vin tenas, ne ploru... (bebo krias plu) Kviete, kviete...

Mikaelo: Lasu min, amiko! Lasu min! Oni devas teni delikate, ĉu ne... Venu al avo, jen... jes ja! Venu al avo, etulo... Ne timu, ne timu! Avo konsolos vin! (bebo ploras)

Nina: Ne zorgu, Paĉjo, mi prenos lin...

Mikaelo: Ne, ne, lasu, lasu! Ĉu vi pensas ke mi ne kapablas? Lasu do!

Andreo: Li jam trankviliĝas, ni promenigos lin, kviete, kviete... (la beba ploro mallaŭtiĝas)

II

Aŭdiĝas strataj sonoj. Aŭtoj de temp’ al tempo hupas, tramo preterpasas. Foje mallaŭte aŭdiĝas fragmentoj de homaj voĉoj.

Fred: Bone, bone, sed ĉu vere necesas?

Nina: Kompreneble necesas!

Fred: Sed vi ankoraŭ ne renkontis la miajn!

Nina: Ĉar vi ankoraŭ ne invitis! Krome ili ne loĝas ĉefurbe. Stultulo, kompreneble vi devas veni, se vi estas serioza!

Fred: "Se mi estas serioza!" Vi scias! Vi scias ke mi estas tiel serioza, ke... ke... nu. Kompreneble mi estas serioza. Ne temas pri tio!

Nina: Do pri kio?

Fred: Nu... nenio, fakte. Sed mi sendube ridindigos min. Kaj vi devos honti pri mi.

Nina: Idioto! Pli kredeble mi devos honti pri Paĉjo! Li foje povas esti pli-ol-akcepteble filistra.

Fred: Bone, bone. Tamen unu aferon: Kravaton mi ne surmetos!

Nina (ridante): Konsentite! Ĉu vi pensas ke ili zorgas pri tia stultaĵo? Plej probable Paĉjo aperos en ŝorto kaj T-ĉemizo. Almenaŭ se Panjo ne sukcesos iomete striktigi lin... Por bone impresi al vi...

Fred: Strange! Ĉe la miaj tio ne eblus. En libera dimanĉo Paĉjo eĉ sen gastoj surmetas kompleton kaj kravaton. Sen tio li ne sentas sin libera.

Nina: Ĉar li ne devas laboreje aspekti strikte! Por Paĉjo estas inverse - sen la malnovaj ĉifonoj li ne sentas liberon. Ĉiuokaze, la vesto estas tute sensignifa. Gravas ke ili renkontos vin.

Fred: Bone, bone... Mi nur scivolas pri kio oni babilos.

Nina: Ne zorgu. Tiun detalon prizorgos Panjo. Ŝi sendube enketos pri ĉiuj viaj onkloj kaj onklinoj. Ne forgesu ke miaj gepatroj origine venas el via urbo! Nur gardu vin, se Paĉjo ekparolos pri sia ĉefa hobio - fiŝado. Vi ne eskapos ĝis noktomezo!

Fred: Nu, ankaŭ mi ŝatis iri fiŝi kiam mi estis knabo. Paĉjo kaj mi ofte staris dimanĉe ĉe la rivero kun bobenvergoj. Malofte ni ion kaptis, sed tio ne gravis. Plej bone estis simple stari tie apud Paĉjo...

Nina: Terure! Mi estas viktimo de damnita konspiro! Neniam mi eskapos de la fiŝistaj rakontoj!

III

Sonoj de kelkaj manĝantoj. Glasoj, manĝiloj tintetas. Fone diskrete aŭdetiĝas "La Printempo" de Vivaldi.

Fred: Mmmm, tre bongusta, vere...

Mikaelo: Kiel ĉiam, kiel ĉiam. Daniela estas vera artistino ĉe la forno, nia kuireja Picasso!

Nina: Stulta Paĉjo, vi ĉiam petolas! Bone tamen ke vi ne diris Dalí!

Daniela: Estas nenio speciala... Sed mi ĝojas, ke vi manĝas. Prenu duafoje! Tamen la legomoj vere ne...

Nina (interrompas): "vere ne estas unuaklasaj nuntempe". Kara Panjo, ni jam konas tiun. Kiam vi elpensos novan?

Mikaelo: Ĉu mi rajtas, kiel sinjoro de la domo, kompreneble nur formale, ekskluzive formale, praktiki la solan privilegion restantan al tiu, nome - proponi toston? (ridas) Do ni trinku por la sano kaj feliĉo de la gejunuloj, kun espero, ke post ne tro longa tempo mi povos proponi toston por la filino kaj bofilo, se tiu esprimo ne ŝajnas al vi tro... tro eksmoda... kaj eble iam eĉ por nepo... ĉar sendube nepo iam nin benos... se ni pacience eltenos...

Nina: Sufiĉas, sufiĉas! Dum la tostoj de Paĉjo oni riskas morti pro soifo! Sufiĉas! Je ĉies sano!

Komuna tintado kaj trinkado.

Fred (tusetas): Tre bona vino...

Daniela: Prenu pli da steko, mi petas!

Fred: Jes, volonte! Dankon!

Daniela: Estas tia plezuro vidi ĉe la tablo junulon kun bona apetito! Nina malmulte manĝas, kaj ankaŭ Mikaelo nuntempe evitas la kaloriojn...

Mikaelo (ridas iom afekte): Vane, bedaŭrinde, preskaŭ tute vane... Sed por vi mankas kaŭzo pensi pri tio, kara Fred, vi aspektas kiel atleto...

Fred: Ha ha, tion mia patro devus aŭdi. Li ĉiam mokas min dirante, ke mi estas tro magra.

Daniela: Ĉu vere? Nu, la patroj eble ĉiam devas ion kritiki, ĉu ne? Kion faras via patro, tio estas profesie, se vi pardonas mian scivolemon?

Fred (iomete embarasite): Li... profesie li ŝoforas taksion, sed li ankaŭ okupiĝas multe pri trejnado en atletika klubo...

Nina: Vi eble eĉ konis lin, kiam vi loĝis samurbe...

Mikaelo: Nu, atletismo ne apartenas al miaj plej fortaj branĉoj...

Daniela: Kiel nomiĝas via patro?

Fred (inter du maĉoj): Andreo.

Daniela (kun unutona voĉo): Kaj - la familia nomo?

Fred (ridas embarasite): Pardonu min, ŝajnas ke mi fuŝe prezentis min! Nia familia nomo estas Kalmer!

Aŭdiĝas senvorta enspiro kaj mallaŭta ĝemo de Daniela.

Nina: Kio estas al vi, Panjo? Ĉu vi ne bonfartas?

Daniela (rapide, malforte): Nenio... nenio... Nur la... migreno. Mi devus... ne trinki tiun ruĝan vinon. Pardonu min, mi devas iri... ripozi iomete.

Mikaelo: Mi helpos vin, venu, kara, kuŝiĝu sur via lito...

Daniela (bruske): Ne! (Denove malforte) Ne necesas, mi iros sola, vi devas zorgi pri... la... gasto. Pardonu min!

Tintado de manĝilaro.

Nina (malgaje): Denove tiu migreno.

Mikaelo: Mi petas vin pardoni mian edzinon! Ŝi kelkfoje havas severan kapdoloron, sed ni bedaŭrinde povas nenion fari, krom lasi ŝin en paco kaj kvieto.

Fred (konfuzite): Mi tre bedaŭras...

Nina: Nu, ni eble ŝajnas al vi iomete senkompataj, sed... oni alkutimiĝas. Mi iros prezenti la deserton, kiun nia Picasso preparis...

Eta paŭzo, dum kiu aŭdiĝas Vivaldi.

Mikaelo: Do, la virinoj fuĝas de ni, sed ni ne malesperu! Ili kutime revenas, laŭ mia sperto, ha ha... Diru al mi, juna amiko, ĉu hazarde interesas vin fiŝado? (La sono iom post iom mallaŭtiĝas) Aŭ ĉu tio ŝajnas al vi tro...

 

 

IV

Nina (preskaŭ histerie): Mi ne imagas kiel vi kapablas! Kiel vi permesas al vi! Estas... estas malsane! Ni ne vivas en la mezepoko!

Daniela (kun firma, neŝancelebla voĉo): Mi komprenas tre bone ke vi indignas, sed vi devas akcepti, ke troviĝas kelkaj aferoj kiujn oni ne povas ŝanĝi!

Nina: "Kelkaj aferoj!" Sed vi eĉ ne motivas! Estas nekredeble! Kiel vi povas imagi, ke mi aŭskultos kaj akceptos? Estas ridinde!

Daniela: Vi eraras. Troviĝas nenio ridinda en tio ĉi. Plorinda, jes. Bedaŭrinda. Eĉ... mi ne scias kiun vorton uzi. Sed neniel ridinda. Restas nur unu eblo: Vi devas rompi kun li!

Nina (krias): Ne ripetu denove tiun stultaĵon! Mi ne akceptas aŭskulti! Vi havas nenian rajton diri tian... tian sensencan...

Daniela: Denove vi eraras. Mi havas ne nur rajton, sed devon. Alie mi absolute ne farus tion. Vi devas aŭdi: Vi ne rajtas lin renkonti!

Nina (elsputas): Kial?

Daniela: Mi jam diris, ke mi ne povas respondi. Ne pro vi, ne pro li, sed pro aliaj personoj.

Nina: Kion li faris?

Daniela (surprizite): Nenion. Aŭ... pli ĝuste, mi ne scias, ĉu li ion faris. Ne temas pri tio...

Nina: Do kial?

Daniela: Mi ne povas diri kial. Sed vi nepre devas forlasi lin!

Nina (pli trankvile): Sufiĉas. Mi ne plu aŭskultos. Se vi ripetos ankoraŭfoje, mi foriros. Mi ne intencas toleri tion ĉi. Ne de vi. De neniu mi tolerus tian absurdan traktadon. Mi mem decidas pri mia vivo...

Daniela: Temas pri multe pli ol tio.

Nina: Do pri kio?

Daniela: Mi bedaŭras, sed vi devas akcepti tion ĉi sen motivo. Iam estonte vi eble scios, kaj tiam vi pravigos min. Eĉ dankos min.

Nina: Neniam! Vi estas freneza! Mi foriros - kaj mi iros al li!

Daniela (jam kun tremanta voĉo): Mi malpermesas tion!

Nina: Tiun vorton mi simple ne toleras!

Daniela: Memoru, ke mi respondas pri vi!

Nina (krias): Neniam plu!

Aŭdiĝas pordo frape fermata.

V

Aŭdiĝas birda kantado. Paŝoj krepitas kontraŭ gruza grundo.

Nina (fervore sed mallaŭte): Venu, ni sidiĝu tie, inter tiuj arboj!

Fred: Bone, bone. Sed diru kio okazis! Vi aspektas kiel... mi ne scias kio, preta krevi de novaĵoj. Ĉu via patrino fine refariĝis prudenta?

Nina (momente malgaje): Ne, ne. Ne pri tio temas. Sed ne gravas.

Fred: Do kio?

Nina: Mi... mi faris... mi farigis... teston...

Fred: Teston? De kio?

Nina (ame): Stultulo! Ĉu vi estas naivulo? Teston de gravedeco.

Fred: Aaaa! - Kaj... kion?

Nina: Divenu!

Fred: Do - ĉu pozitivan! Vi estas?

Nina: Jes.

Fred (spiras): - Kaj... ĉu vi ĝojas?

Nina: Ĉu vi?

Fred (post paŭzeto, kun surpriza tono): - Je-es. Jes, fakte. Ŝajnas ke mi... ĝojas. Mi nur devas... alkutimiĝi! - Kaj vi?

Nina: Mi jam alkutimiĝis! Mi eksciis en la lunĉa paŭzo. Mi volis tuj telefoni al via laborejo, sed mi scias ke vi ne estas sola ĉe la telefono, tial mi atendis. La sola... la sola problemo estas, kompreneble...

Fred: Via patrino! Sed nun ŝi tamen devas kompreni, ke ni vivos kune - kun aŭ sen ŝia permeso! Ĉu ne?

Nina: Mi esperas... Tamen, mi dubas. Mi ne plu komprenas ŝin. Kaj Paĉjo, kompatinda Paĉjo! Li estas tute konfuzita. Sed almenaŭ li certe ĝojos.

Fred: Bone, bone. Ili ĝoju aŭ malĝoju, ni devas unuavice zorgi pri ni mem, ĉu ne? Kaj - pri la ido. Strange tio sentiĝas! Ĉu mi estos patro? Ridinde, ĉu ne?

Nina: Ne! Tute ne! Vi estos tre ĉarma patro! Sed mi, ĉu mi taŭgas kiel patrino?

Fred: "Ĉu vi taŭgas?" Stulta Nina! Vi taŭgas, vi pli ol taŭgas!

VI

Aŭdiĝas rokmuziko de Persone. Telefono sonoras. Post la dua sonoro la muziko mallaŭtiĝas ĝis minimumo. Telefona parolilo estas levata.

Fred: Halo’! Parolas Fred Kalmer!

Daniela (telefone): Bonan vesperon. Mi volas paroli kun Nina.

Fred: Nina momente ne estas hejme. Eble post... ĉu estas... ĉu vi estas sinjorino Alopeus?

Daniela: Estas mi. Aŭskultu, Fred! Mi devas paroli kun ŝi! Urĝe! Diru al ŝi, ke ŝi nepre devas veni hejmen! Aŭ almenaŭ voki min telefone!

Fred: Nu, mi bedaŭras, sed tio ne utilos. Ŝi atendas pardonpeton de via flanko. Kaj... sincere dirite... ankaŭ mi tion atendas.

Daniela: Ne plu helpas pardonpetoj... Do mi diros al vi: Mikaelo hodiaŭ rakontis al mi, ke vi... ke Nina estas graveda. Ĉu tio estas vera?

Fred: Estas vera. Vi estos avino!

Daniela (terurite): Ne! Ne! (kun sinrego) Kiom da tempo jam pasis? En kiu monato ŝi estas?

Fred: Ni ĵus eksciis... Sed sincere, kion vi...

Daniela (interrompas): Do ankoraŭ restas tempo. Aŭskultu: vi devas konvinki Ninan, ke ŝi ne povas naski tiun idon. Kaj poste vi lasu ŝin! Nepre!

Fred (seke, malrapide): Se mi komprenas vin ĝuste, vi konsilas abortigon kaj ĉesigon de nia rilato. Koran dankon pro via konsilo. Ĉu ankoraŭ mi povas iel servi al vi?

Daniela: Ne utilas ironio. Necesas eviti... ion teruran.

Fred (kun retenita kolero): Do diru finfine pri kio temas, aŭ ĉesu ĝeni nin! Pri kio temas? (necerte) Ĉu Nina estas malsana? Ŝi devus mem scii...

Daniela: Ne temas pri malsano. Kaj ŝi ne scias. Ankaŭ aliaj ne scias. Bone do, mi diros al vi. Poste vi mem respondos pri la necesaj agoj. Vi ne povas edziĝi al Nina. Vi ne rajtas havi kun ŝi infanon, ĉar... vi estas gefratoj.

Fred: Gefratoj - vi fantazias! Kiel tio eblus?

Daniela (malmole): Ĉu vi estas naivulo? Tio tre eblas. Eblas tute same kiel eblis al vi gravedigi Ninan. Via patro, la ŝoforo kaj atletika trejnisto Andreo Kalmer, estas ankaŭ ŝia patro. Tion ŝi ne scias. Ĝis nun estis pli bone por ŝi ne scii tion. Ankaŭ Andreo ne scias. Kaj Mikaelo, mia edzo, kompreneble nenion suspektas. Nur mi mem, kaj ekde nun vi. Kaj nun vi faru kion vi devas fari! Certe ne estas novaĵo por vi, ke troviĝas leĝo pri tiaj aferoj! Nun, kiam vi konscias, ke Nina estas via fratino, vi pravigos min.

Fred (konsternite): Mi ne kredas vin! Vi fantazias!

Daniela: Ne estu komplete malsaĝa. Kial mi fantazius? Kiu scius tian aferon, se ne la patrino?

Fred: Sed kiel tio povus okazi?

Daniela (krude): Laŭ la normala procedo, kiun vi ŝajne konas!

Fred (pripense): Bone, bone... tio do okazus, kiam mi havis du aŭ tri jarojn. Kie vi renkontis lin?

Daniela: Ĉu gravas? En la trejnejo de AK Olimpia, kien mi iris por gimnastiki. Andreo tie havis ĉambron. Nun pripensu kion mi diris. Vi ne povos alveni al alia konkludo ol mi. Kaj... vi mem decidos, sed plej bone estos diri kiel eble plej malmulte al Nina.

Fred: Ĉu mensogi al ŝi? Neniam! Ni estas reciproke sinceraj! Se vi konas tiun vorton.

Daniela (lace): Sinceraj. Bela vorto. Mi pravis, vi vere estas naivulo. Sed ne necesas mensogi. La demando nur estas, kiom rakonti. Laŭ mia sperto, pli bone estas diri malmulte aŭ nenion. Memoru, ke ankaŭ via patro nenion scias.

Fred: Absurde! Kompreneble li devus scii, se li gravedigus vin! Li devus almenaŭ suspekti.

Daniela: Ne. Post kelka tempo ĉio inter ni ĉesis, ĉar Mikaelo kaj mi transloĝiĝis ĉefurben. Poste mi ne revidis Andreon. Do li certe nenion scias. Feliĉe.

Fred: Feliĉe - eble por vi! Vi estas vere cinika!

Daniela (suspiras): Pripensu la aferon. Kaj ne forgesu la idon, la kriman produkton de sangadulto.

Fred (unutone): "La kriman produkton" - Vi devus aŭdi vin mem! Tio sonas makabre!

Daniela: Kara amiketo, ĉio ĉi estas makabra.

VII

En metroa trajno. Aŭdiĝas bruoj de la veturado, eroj de homa interparolo, de temp’ al tempo laŭtparolila voĉo pli-malpli aŭdeble anoncas nomojn de stacioj kiel "Suda Ponto", "Avenuo de Julio", "Placo de l’ Unueco", "Sportpalaco".

Fred (mallaŭte, malserene): Estas inkubo, estas angora fantazio! Mi ne povas akcepti tion kiel veron!

Nina (mallaŭte, senenergie, kun paŭzetoj): Mi kredas ŝin... Certe ŝi diras... la veron... Nun, kiam mi pensas pri tio... mi rememoras... strange, ke mi neniam pensis pri tio... ŝiajn rigardojn... Ĉiam ŝi rapide ekparolis pri io alia... kiam homoj komparis min kun Paĉjo... Infane mi ne estis svelta, eĉ diketa mi estis... same kiel Paĉjo... do, same kiel... Mikaelo... Mikaelo Alopeus - kiel strange tio sonas... sed krom tio, mi tute ne similis lin... Tamen mi neniam... demandis min... pri kaŭzo...

Fred: Sed kion ni faru? Mi ne vidas eliron!

Nina: Mi ne scias.

Fred: Kaj kiel estos pri la ido? Kaj... kia ĝi estos?

Nina: Ne scias.

Fred: Ĉu vere estas krimo? Ĉu ni povus esti punitaj?

Nina: Mi ne scias. Ne gravas. Ne tio gravas, sed... gravas vi kaj mi... kaj... ĝi... Kiel estos pri ni?

Fred: Mi volas nur vekiĝi el la koŝmaro...

Nina (rezigne): Kontraŭe, vi jam vekiĝis. Ŝi vekis nin el nia sonĝo.

Fred: Ni devas peti helpon, konsilon. Sed kie? De kiu?

Nina: Ne scias.

Fred: Estas freneze! Se ne temus pri Paĉjo, mi povus peti konsilon de mia patrino. Ŝi foje ŝajnas malprudenta, sed en gravaj aferoj ŝi ofte... vidas tre klare. Tamen, nun... tio ne eblas. Diable... mi ne vidas eskapon...

Silento. Nur sonoj de veturado. Anonciĝas stacio "Ŝtata Hospitalo".

Fred: Eble ni devas tamen... Ŝi eble pravas pri... la ido. Ĝi tamen ne... Ni eble ne rajtas...

Nina: Mi ne rajtas? Egale. Mi ne forigos ĝin.

Fred: Sed, ni devus peti... ie... ni devus demandi...

Nina: Demandi kion? Ĉu vi timas?

Fred (rapide): Ne, ne! (hezite) Aŭ... jes. Jes, mi... mi timas. Ĉu vi ne?

Nina: Mi ne timas. Mi timas nur... etajn aferojn. Dolorojn... ĝenon... malagrablajn eventojn... elreviĝojn... Sed tio ĉi estas tro... tro... troa. Mi eĉ ne timas...

Fred: Kion?

Nina: Nenion.

Fred: Diru! Kion vi... Pri kio vi pensis?

Nina: Nu, mi pensis, ke vi eble... foriros. Forlasos min.

Fred: Mi ne faros! Vi scias ke mi ne faros tion! - Tamen... kiel ni... kion ni povas... kiel ni povos eskapi?

Nina: Mi ne scias.

Fred: Tio ĉi estas inkubo!

Nina: Ne, ne. Tio ĉi estas realo. La realo...

VIII

Ekzumas porda sonorilo. Paŝoj. Malfermiĝas pordo.

Helena (kun suspiro): Fred! Dankaldio knabeto mia! Ĉu ĉio en ordo? Kial vi ne respondas telefone? Ĉu vi malsanas?

Fred (surprizite): Panjo, kion vi faras tie ĉi... ĉefurbe?

Helena: Kion mi faras? Mi flegas mian familion! Kiel ĉiam! (Pli softe) Sed diru, kio mankas al vi! Vi estas malsana! Pala kiel litotuko! Ĉu vi ne manĝas? Kaj via amikino? La ĉarma knabino... (maltrankvile) Ĉu ŝi malsanas? Ĉu via Nina estas malsana? Respondu ion!

Fred: Atendu, atendu... mi ne scias kion diri... Ĉio estas... iom komplika.

Helena: Venu! Ni sidiĝu! Mi faros al vi tason da kafo. Ĉu vi havas kafon en tiu ĉi domo? (Paŝoj, fluo de gaso, alumeto ekbrulas) Ĉu troviĝas ie pura kaserolo? Bone, bone! (Tintado, fluo de akvokrano) Ĉu vi permesas ke mi fumas? Bone, bone. (Denove alumeto, susurado, skrapado de seĝoj kontraŭ la planko) Nun diru! Diru ĉion al Panjo! Ĉu Nina malsanas? Ĉu ŝi estas en hospitalo?

Fred: Ŝi ne malsanas. Almenaŭ ne... Ŝi nur momente estas en preĝejo...

Helena (ŝokite): Preĝejo! Dio mia! Kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi estas... aĥ jes, vi jam diris... ŝi estas katolikino, ĉu ne?

Fred: Katolikino? Ehe, nu, formale jes, sed... ne temas pri tio... ŝi nur iris tien por mediti...

Helena: Bone, bone. Mi havas nenion kontraŭ preĝejoj, precipe kiam ne okazas prediko aŭ meso aŭ simila spektaklo. Sed kio mankas al vi? Ĉu vi kverelis? Ĉu vi disiĝos?

Fred: Ne, ne! - Aŭ... mi ne scias. Estas malfacile klarigi. Kaj vi eble... nu... Estas iom... tikla afero...

Helena: Tikla!! Ĉu vi diris tikla? Kiam - mi nur demandas kiam vi trovis min tre sentema? Nur ĉion diru al Panjo! Mi jam divenas! Ŝi estis malfidela! Ŝi kaŝe umis kun iu alia ulo. Aŭ vi tion faris... Ne, ne probable... Do ion diru, diodamne! Ne sidu tie kiel fiŝo sur tero!

Fred: Estas iom konfuza afero... Ĉio estas tiel implikita...

Helena: Do malimpliku ĝin! Dis... disfuzu la aferon! Forprenu la sigelon de via buŝo kaj la skvamojn de miaj okuloj! - Aĥ, oreloj mi volas diri... Do, mallonge dirite - eligu ĝin!

Fred: Nu. - Eble... Mi fakte ne scias kiel fari. Eble ni tamen devos disiĝi. Estas ankaŭ... leĝa afero... Kaj... Unue: - Nina estas graveda!

Helena (surprizite): Nepon!! Nepon! Dio mia! Etulo, vi vere ĝojigas min! Brave! Sed kio do mankas? Ĉu vi ne estas la patro? Ne gravas, ne gravas! Tiaj aferoj okazas, ne zorgu pri tio. Amu unu la alian! Ĉu ŝi ne volas?

Fred: La afero estas, ke ni kredeble ne rajtas... ke ŝi ne rajtas naski la idon.

Helena: Ne rajtas? Stultaĵo, pro kio?

Fred: Kaj ankaŭ ni devas rompi la rilaton.

Helena: Devas? Ne rajtas? Nun mi mutiĝas. - Aĥ, ĉu estas aidoso? Ĉu ŝi havas aidoson? Aŭ vi? Ne, ne, ne eblas!

Fred: Ne, ne. Ne temas pri tio. Panjo, ne supozu tiel multe! Estas alia afero, sed... mi preferus ne diri...

Helena (incitite): "Mi preferus ne diri!" Stultulo! Kiu mi estas? Ĉu mi estas via patrino aŭ ne?

Fred: Jes, vi estas. Almenaŭ tion mi kredas...

Helena: Ne estu impertinenta, bubeto! Nun, jam sufiĉas. Elkovu ĝin!

Fred: Eeeh...

Helena: Hodiaŭ!

Fred: Bone, bone. Sed ne kulpigu min, se tio... Do... ni eksciis, ke... ke la patro de Nina ne estas ŝia patro.

Helena: Ha ha! Kiel mi jam diris, tiaj aferoj okazas. Ne gravas, ne gravas!

Fred: Atendu. Mi ne finis. Ŝia vera patro estas... Paĉjo. Do... mia patro. Do... ni estas gefratoj. Duongefratoj. Kaj sekve... la ido... Tial mi ne volis diri al vi. Ne forgesu, ke vi postulis tion!

Helena (falsete, streĉite): Mi krevas, mi efektive krevas...(aŭdiĝas forta susurado de akvo kiu bolante fluas sur la fajringon) Ho, ho, ho, la akvo, la kafo, la kafo. (Kuraj paŝoj, tintado, miksite kun singultoj ploraj aŭ ridaj de Helena) Diru al mi, Fredo, Fredeto, kiu estas ŝia paĉjo, do tiu paĉjo kiu ne estas la vera!

Fred: Vi eble eĉ konas ŝiajn gepatrojn. La gesinjoroj Alopeus... nun ili loĝas ĉefurbe, sed antaŭe...

Helena (interrompas ekscitite): Alopeus! La advokato? Mikaelo?

Fred: Jes, estas li.

Helena efektive eksplodas en spasmaj sonoj kiuj post kelka tempo montriĝas esti rido, elkora rido.

Fred (malŝate): Bone, bone. Mi komprenas ke tio ŝokas vin, sed mi ne atendis tian reagon. Sed oni eĉ mem ne scias, kiel oni reagos en tia...

Helena (amuzite): Do ankaŭ tie li estis! Ankaŭ tie... (tintado kaj sonoj de kaf-infuzado) Diru al mi, ĉu ŝi estas, tio estas la patrino de Nina, ĉu ŝi estas tiu sensanga, pala snobino, kiu deĵoradis en la Komerca Banko ĉe Granda Placo? Tiu maldika...

Fred: Mi ne scias, sed tio eblas. Tamen lasu tion, provu esti serioza, klopodu regi vin! Ĉu vi komprenas la situacion? Troviĝas nenio amuza en tio ĉi. Mi jam bedaŭras, ke mi ion rakontis.

Helena (kun peno reserioziĝas): Vi bedaŭras? Bone, bone, sed vi baldaŭ ne pensos tiel...

Fred: Kaj kion signifas "ankaŭ tie"? Ĉu vi volas diri, ke Paĉjo havis pliajn... pliajn... amorantinojn?

Helena: Ne gravas, ne gravas. Sed nun aŭskultu: Edzinigu vian ĉarman Nina, nasku la nepon... nu, komprenu min ĝuste, do nature ŝi ĝin naskos... kaj vivu feliĉaj ĝis la fino de l’ mondo!

Fred: Vi daŭre ne volas kompreni! Ni estas gefratoj!

Helena (gaje): Tute ne, tute ne!

Fred: Bone, bone. Mi komprenas, ke vi ne kredas tion. Ankaŭ mi komence ne povis kredi. Sed ni jam certas. La patrino de Nina tutcerte diris la veron. Ni estas gefratoj. Paĉjo... bedaŭrinde havis rilaton kun Daniela... tio estas kun la patrino de Nina.

Helena: Certe, certe. Mi ne dubas. Mi eĉ kredas, ke li stultumis kun tiu manekeno. Sed ne timu. Aŭskultu vian panjon: vi ne estas gefratoj.

Fred: Ĉu vi ne plu kapablas pensi? Se Paĉjo estas ŝia patro, do ŝi estas mia duonfratino!

Helena (spasme ridas): Filo mia, ĉu vi estas naivulo? Ŝi ne estas...

Fred (interrompas): Mi ne estas naivulo! Kion vi fantazias?

Helena: Tre bone. Mi klarigos la grandan misteron. Via paĉjo sendube estas ŝia patro, sed li ne estas via patro. Do, ĉio en ordo.

Fred: Paĉjo ne estas... mia... Ĉu vi volas diri, ke...

Helena: Jes. Prave. Vi jam faras progreson.

Fred: Sed... do vi... ankaŭ vi...

Helena: Ankoraŭ progreson. Paŝon post paŝo, post longa laboro... Mi baldaŭ eĉ kredos, ke vi eble efektive povas esti la patro de tiu ido... mia nepo... kaj jen ankaŭ la kafo estas preta. (Sono de verŝado) Jen prenu...

Fred (glutas): Do...

Helena: Do!

Fred: Mi sentas, kvazaŭ mi vekiĝus...

Helena: Bonan matenon! Pli bone iam ol neniam!

Fred: Sed...

Helena (kluke ridante): Sed, vi volas diri, kiu do?

Fred: Jes, kiu do estas... mia vera patro?

Helena (preskaŭ sufokite): Jen la vera... la vera atuto... de tiu ĉi ludo... Li estas... li estas - la advokato!

Fred: La advokato?

Helena: Jes! La advokato! La eleganta Mikaelo Alopeo, kiun mi havis la plezuron koni iom antaŭ via epoko. Li tiam ne estis advokato, nur studento pri juro, kaj...

Fred: Mikaelo! La patro de... mi volas diri... Ne! Vi ŝercas! Tio ĉi ne estas ebla!

Helena: Tute ebla, tute ebla. Poste aperis Andreo, kaj mi devis elekti. Kelkfoje, sed ne tre ofte, mi dubas ĉu mi elektis ĝuste. Sed kiam mi jesis al Andreo, mi ne sciis ke vi jam estiĝis... Nu... Ĉiuokaze vi nun sendube komprenas, ke nenio malhelpos al vi fondi familion kun via Nina. Kaj mi vere senpacience atendas tiun idon, la nepon benitan... Bone, bone... Nun mi proponas, ke vi konduku min al tiu preĝejo, ĉar ŝajnas al mi ke Nina jam sufiĉe meditis. Ĉio en prudentaj dozoj, ne gravas ĉu medito aŭ religio aŭ kio ajn. Ĉu ne?

IX

Tintado de glasoj, fragmentoj de parolo, fone Vivaldi. Pli klare aŭdiĝas beba balbutado "ba ba ŭa ŭa ga ga" aŭ simile.

Andreo: Ĉu vi aŭdis? Li diris "avo"!

Ĝenerala ridado.

Mikaelo (pompe): Do, ŝajnas al mi, ke alvenis konvena momento por mi kiel sinjoro de ĉi domo proponi toston, kaj - kompreneble - ni trinkos je la sano de l’ nepo, kies feliĉo kaj prospero estas por ni ĉiuj la plej grava kaj granda zorgo, kaj, kiel gastiganto, avo kaj... kaj...

En eta paŭzo aŭdiĝas pli emfaza "ga ga ga ŭa ŭa".

Nina: Ankaŭ Luizo volas tosti! Mi alkuras, mi alkuras. Donu lin al mi, mi trinkigos lin. Kaj kiam li fintrinkis, eble ankaŭ la tosta parolado estos finita...

Ridoj kaj komentoj dronas en laŭtiĝanta muziko de Vivaldi.

FINO