Sten Johansson:

2:a premio en la branĉo Teatraĵo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1993

Savboato

Unuaktaĵo

Personoj: Tri viroj, A, B kaj C.

Sur malluma scenejo videblas pneŭmata savboato lumigita, en kiu sidas A kaj B, volvitaj en plejdoj. Volvaĵo el plejdoj kuŝas inter ili. Troviĝas du remiloj, sed oni ne remas. Aŭdiĝas sono de ondoj. Laŭ la korpa balanciĝado de la viroj oni komprenas, ke la boato luliĝas sur ondoj.

Post longa silento:

A: Remu okcidenten!

Neniu respondo.

A: Remu okcidenten!

B: Mi jam remis dum horo.

A: Do remu duan horon!

B: Ne utilas.

A: Ne utilas? Kretena putinido, ĉu vi volas reveni sub la jugon?

Neniu respondo.

A: Ĉu vi bedaŭras la fuĝon?

Neniu respondo.

A: Hej! Vekiĝu! Estas tro malfrue por ion bedaŭri! Se ili kaptos nin, vi povos leki iliajn botojn, vi ĉiuokaze finos la vivon en salmino.

B: Bonvolu ne mencii salon; mia lango jam estas peklita.

A: Do remu, je la diablo! Remu okcidenten!

B: Aŭskultu: se mi havus etan ideon, kie estas okcidento, mi remus. Sed bedaŭrinde via eminenta plano ne inkluzivis kompason.

A: Mia plano!? Strange; ŝajnas al mi ke iam la plano estis via! Kial vi mem ne havigis kompason?

B: Vi eble memoras, ke mi lasis la praktikajn detalojn al vi. Kaj cetere, mi ne volis veki suspektojn aĉetante kompason. Vi devas kompreni, ke homo en mia pozicio devas iomete...

A: Pozicio!! Po-zi-ci-o!! Belan pozicion vi donis al ni! Mi baldaŭ ne scios, kio estas supre kaj malsupre en tiu ĉi fektruo de kamenpurigisto!

B: Paciencon, mi petas.

A: Paciencon, putinido!!

Ondoj plaŭdadas. La viroj silente balanciĝas tien-reen.

* * *

A: Ni tamen dehakis la katenon.

Neniu respondo.

A: Neniam mi revenos! Neniam mi denove submetos min al tiuj monstroj! Prefere mi dronos!

Neniu respondo.

A: Sed la mondo forgesis nin. La mondo oferas nin al tiuj lupoj. Se ni nur havus armilojn, ni montrus, ke ni ne estas ŝafidoj!

B: Mi iom pripensis la aferon. Ŝajnas al mi, ke la granda tragedio kuŝas en tio, ke ni ne komprenas unu la alian.

A: Komprenas? Al mi sufiĉas kompreni, ke tiuj simioj devas reiri en la ĝangalon!

B: Sed ni ja ne povas interparoli kun ili!

A: Kiu volas babili kun tiuj barbaroj?! Se ili almenaŭ scius paroli kiel homoj!

B: Ĝuste tial, dum mi sidis tie ĉi, mi elpensis solvon de tiu problemo. Ni bezonas internacian lingvon! Kaj mi elpensis la plej bonan lingvon. Necesas nur...

A: Mi scias lingvon, kiun ili komprenos! La rasladon de mitraleto! Tiun ili ne povos miskompreni!

B: Atendu, necesas nur ke ĉiuj lernu tiun ĉi lingvon, kaj poste... Nu, poste ni ja povos interparoli kaj interkompreniĝi, ĉu ne? Aŭskultu:

In le mundu venit nova sente
tras le munde vadet forta voke!

Ĉu vi ne pensas, ke tio helpos forigi la malamon kaj teroron? Mi intencas nomi ĝin "Sopiranto".

A: Kiun?

B: Mian lingvon! La internacia lingvo Sopiranto! Ĉu ne bele?

A: Kreteno! "Sup-iranto" estus pli taŭga, se oni pripensas kiom longe ni vagadis sur tiu ĉi fiŝo-supo!

B: Mi tamen pensas, ke se ili nur komprenus nin, se ili konus niajn pensojn, ili ne povus daŭrigi tiun ĉi kruelan subpremadon de ĉiuj humanismaj valoroj, sed sendube ili komprenus la nerefuteblan neceson de...

Dum B parolas, ekmoviĝas la plejda volvaĵo meze de la savboato, kaj montriĝas la kapo de C.

C: Ĉu mi aŭdis ion pri fiŝo-supo?

A: Remu, stultulo! Remu al la lando de hamburgeroj!

C: Hamburgeroj, fi! Strange, ŝajnas al mi ke mi sonĝis pri fiŝo-supo. Kun ajlo. Kaj fenkolo. Kaj safrano. Kaj... Ĉu vi memoras la bujabeson de la restoracio Amikeco? Mirinda! Bedaŭrinde la vinlisto ne havis konvenan sekan blankan - aŭ pli ĝuste, la vinlisto ĝin havis, sed la vinkelo ne. Krom kompreneble por elektitaj gastoj. Iufoje mi vizitis Amikecon kun la partia sekretario de nia fakultato, kaj ni trinkis la plej delikatan vinon, Muscadet, mi pensas. Se mi ne eraras, tio estis ĝuste kun bujabeso, kaj kian kafon ni poste trinkis! Mi neniam kredus, ke kafo povus gusti tiel! Eble en okcidento oni havas tian kafon? Mi esperas ke jes. Oni devus havi ĝin, ĉu ne, se troviĝas vera libereco.

A: Haltu, je Dio! Ĉesigu tiun vortfontanon aŭ vi naĝos en fiŝo-supo! Vi naĝos ĝis la restoracio Amikeco!

B: Ne kverelu, amikoj! Memoru, ke ni estas samboatanoj! Ni devas resti en la sama boato ĝis ni atingos bordon. Do, ni devas adaptiĝi al nia sorto kaj vivi en konkordo en tiu ĉi eta mondo.

C: Tre saĝe. Cetere, ĉu restas provizo por matenmanĝo?

Neniu respondas.

C: Hrm. Ĉu vere nenio?

Neniu respondas.

C: Kaj... da trinkakvo?

B: Fermu la faŭkon!

C: Mi petas pardonon. Do... Ĉu iu havas proponon pri kion fari por pasigi la tempon ĝis nia saviĝo?

Neniu respondas.

C: Hrm. Neniu propono. Do... Manĝi ne eblas, trinki ne eblas... Strange. Ankaŭ mi ne havas ideon, kion fari.

A: Remu!

C: Pardonu?

A: Remu okcidenten!

C: Aha! Jen ideo!

C ekprenas la remilojn kaj komencas iom neregule tiri kaj ŝovi ilin.

A: Kion vi kaptas? Remu okcidenten!

C: Bone, bone. Hrm. Okcidenten, ja. Ĉu vi eble bonvolus montri al mi la direkton?

Neniu reago.

C: La direkton okcidenten? Ĉu ni ĝin konas? Ne? Bone, bone. Sincere dirite, mi ne estas granda spertulo pri remado. Pasis jam sufiĉe da jaroj, de kiam mi lastfoje remis. Estis en tia verda boato ĉe la strando, tia kian oni luas dum horo. Mi memoras, ke mi remis, dum iu knabino sidis ĉe la postaĵo - pardonu, ĉe la pugo - ne, je kukolo, kiel oni nomas tiun malantaŭan finon de boato? Nu, ne gravas. Mi remis, kaj ni venis al iu senhoma parto de la strando. La knabino etendis plejdon sur la sablon, kaj mi... Kion mi faris? Jes ja, nun mi memoras, mi malpakis la manĝokorbon! Ni kunhavis bulkojn, sardinojn, moston, salamon, acidajn kukumetojn, kapsikojn, rafanetojn, kaj mi pensas ke ankaŭ iomete da...

A: Silentu! Ne menciu la manĝon! Diru kion vi faris cetere!

C: Pardonu min! Cetere... Nu, cetere... Krom tio, mi ne precize memoras. Ŝajnas al mi, ke por reveni mi devis remi kontraŭ la venton, mi frotvundis la polmojn, kaj la knabino estis malbonhumora, se mi ĝuste memoras, kaj la viro kiu luigis la boaton riproĉis nin, ke ni redonas ĝin tro malfrue, sed cetere... nenion precipan, mi pensas.

B: Ĉu vi ne memoras, pri kio vi interparolis?

C: Atendu...
... ne, ŝajnas ke ne.

A: Ĉu ŝi estis juna? Ĉu bela? Kian veston ŝi portis?

C: Kian veston? Atendu...
... ne, veston mi ne memoras.

A: Senvesta, ĉu? Ho, vi estas pli brava kanajlo ol mi pensis!

B: Laŭ mia opinio nenio superas interparolon en remboato. Pro la akvo oni sentas proksimecon de la vivo, kaj la senfina ĉielo donas impreson pri la eterno.

A: Kaj kun senvesta knabino ĉe la pobo, oni estas proksima al paradizo!

B: En remboato oni venas tiel proksime unu de la alia.

C (al A): Pardonu, estimata amiko, ĉu vi bonvolus flankenmeti nur iomete vian genuon for de mia dorso? Dankon!

A: Ne dankinde! Nur imagu, se la alia estas senvesta knabino, ne eblas veni tro proksime.

B: Mi parolas pri spirita proksimeco. Oni proksimiĝas al la eternaj demandoj, kaj oni proksimiĝas unu al la alia, kaj pro tio la interparolo en remboato ĉiam fariĝas nekutime sprita kaj filozofia. Sendube vi iam spertis tion?

C: Jen!! Jen!! Mi memoras!

A / B (simultane): Kion vi faris? / Pri kio vi parolis?

C: Krespojn!

A: Krespojn? Ĉu tio estas, kiam oni... Kiam mi... kun ŝi... Ne, mi neniam aŭdis tiun vortumon. Kion ĝi signifas?

B: Ĉu pri krespoj vi parolis? Hrm. Nu, eble eĉ simpla krespo povas elvoki... ion filozofian.

C: Ni ilin manĝis, kompreneble! Ni frandis ilin, maĉis ilin, glutis ilin, voris ilin, ĝuis ilin. Kun rubusa konfitaĵo!

A: Mi avertas vin! Ne plu unu vorton pri manĝo! Ĉu komprenite?

C: Pardonu min, mi petas! Sed mi sciis, ke mi ion forgesis.

B: Ĉu ne estas ironio de la sorto? Jen ni sidas, meze de oceano, sed sen akvo... Ŝajnas al mi, ke mi ie legis pri maristoj post ŝiprompiĝo, kiuj kaptis fiŝojn kaj trinkis la krudan fiŝo-sangon.

A: Ankaŭ pri trinkaĵo neniun vorton!

C: Tio ne impresas kiel tre granda delektaĵo, kvankam efektive mi aŭdis, ke en Japanio troviĝas restoracioj aparte por... hrm. Pardonu min.

B: Sed serioze, ĉu ni ne povus kapti fiŝojn? Laŭ la geografiaj lernolibroj troviĝas tie ĉi amaso da fiŝoj.

A: Se via filozofia ekipaĵo enhavas fiŝhokon, mi ne malhelpos vin fiŝi.

B: Fiŝhokon? Nu...

A: Sed eble vi ne volis veki suspektojn, aĉetante tian?

Neniu respondo.

A: Aŭ eble vi povus logi la fiŝojn tien ĉi? Provu voki ilin per via sopira lingvo!

Neniu respondo.

A: Kriu al ili: Ni sopiras je fiŝo!! Kaj kiam ili aperos, nia amiko mortbatos ilin per remilo; li jam sufiĉe ekzercis sin. Foje mi eĉ demandas al mi, ĉu li fiŝkaptas aŭ ĉasas mevojn.

C remetas la remilojn kaj duonkuŝigas sin surfunde de la boato. Ondoj plaŭdas.

* * *

A: Ĉu iu havas ludkartojn?

Neniu respondo. Ondoj plaŭdas.

* * *

B: Mi scivolas, kion vi intencas fari unue en okcidento? Via unua ambicio? Persone, mi planas fondi politikan partion!

A: Kreteno! Ĉia politiko estas blago kaj trompo.

B: Ne, ne, ne! Tiu ĉi partio estos pure idealisma, honesta movado, kiu agos sole por la bono de la homaro.

A: Honesta?! Do komencu la honestecon per konfeso, ke vi intencas elgajni monon el la homoj per via partia blufo. Ĉio tia simple naŭzas min. Mia unua ambicio estas iel akiri aŭton. Neniam plu mi eniros aŭtobuson, tramon, trolebuson aŭ tramon. Aŭ boaton, cetere. (Al C:) Kion faros vi, amiko?

C: Mi dediĉos min al studoj.

A: Studoj? Ĉu tio estos profita?

B: Interese! Kiun disciplinon, se mi rajtas scivoli, vi intencas studi?

C: La gastronomion.

A: Astronomion? Kretena putinido, ĉu vi ne jam vidis sufiĉe da ruĝaj steloj?

C: Mi petas! Ne temas pri astroj. Mi parolas pri gastronomio. La nobla arto de kuirado, nutrado, gusto, spicado, preparado, ornamado kaj... ĝuado.

A: Aha. Komprenite. Vi ekzercos la makzelojn.

* * *

B: Parolante pri astroj, mi bedaŭras, ke neniu videblas. Ni povus navigacii laŭ la steloj, se ni nur vidus ilin.

A: Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.

C: Ĉu efektive eblas navigacii laŭ steloj en nia epoko?

B: Certe! La polusa stelo ĉiam staras en nordo. Aŭ ĉu en sudo? Ne, kompreneble en nordo. Nun mi memoras: je noktomezo ĝi staras en nordo, je tagmezo en sudo. Kompreneble!

C: Ĉu tio signifas, ke matene ĝi brilas el okcidento?

B: Atendu... Nu, mi pensas ke inverse! Matene ĝi staras en oriento, kaj vespere en okcidento.

C: Domaĝe!

B: Kial do?

C: Ĉar mi ne scias, ĉu mia stomako kapablas atendi ĝis vespere por ekscii, kie estas okcidento.

A: Kretenoj! Kiel vi vidos stelon en okcidento, kiam la suno brilas samloke?

B: Ne gravas, ne gravas! Ni povos same bone navigacii laŭ la suno! Kaj ne necesas atendi ĝis vespere. Matene ni simple remos kun la suno dorse, vespere kun la suno vizaĝe. Facile!

A: Ĉu vi atentis, ke oni ĉiam remas dorsen?

B: Aĥ, vi pravas! Do, la malo validas. Matene kun la sunsubiro dorse... Pardonu... Matene... Jen! Se vi remos, mi sidos kun la vizaĝo antaŭen en rolo de piloto.

C: Pardonu, ĉu mi rajtas demandi ion?

B: Bonvolu!

C: La problemo ŝajnas al mi solvita matene kaj vespere. Sed kiel ni faru intertempe?

B: Simple. Helpe de la suno kaj horloĝo... Ni ja havas horloĝon? Jes, mi mem havas. Bone. Do, se oni turnas la ciferon dek du de la horloĝo direkte al la suno, nordo troviĝas meze inter la suno kaj la hora montrilo. Aŭ sudo. Sudo, kompreneble, ĉar la suno ja ne brilas el nordo. Facile, ĉu ne?

C: Kaj okcidento?

A: En Aŭstralio la suno brilas el nordo.

B: Fidu min, amikoj! Ni solvos ĉiujn problemojn en paco, konkordo kaj interkompreniĝo. Dio donos tagon, Dio donos konsilon.

C: Ĉu ne panon? Dio donos tagon, Dio don... Hrm. Pardonu min.

Ondoj plaŭdas. La tri viroj balanciĝas tien-reen nenion dirante.

* * *

Malrapide obtuza lumo iomete heligas la scenejon ĉirkaŭ la pneŭmata boato. La viroj ŝajnas dormeti. Subite A saltetas, levas la kapon, rigardas ĉirkaŭe.

A: Ŝajnas al mi, ke tagiĝas.

B: Ĉu tagiĝas? Ĉu la suno leviĝis?

A: Ne.
... aŭ eble jes.

B: Eble jes? Kie estas la suno?

A: Mi havas neniun imagon. Estas nebulo.

B: Ĉu estas nebulo? Jes, ŝajnas, ke vi pravas.

C ekmoviĝas kaj levas la kapon.

C: Kia bulo? Panbulo, viandobulo, fiŝbulo?

A: Ne bulo, nebulo!

C: Nebulo? Nu, bone. Mi ĉiuokaze ne havas forton por remi.

A: Ni devas remi. Ni devas remi okcidenten!

B: Mi iom pripensis la aferon. Eble ne necesas remi. Aŭskultu: oni ja kutimas sendi mesaĝojn per boteloj, ĉu ne? La botelo ne remas, ĝi tamen alvenas al bordo. Se oni pripensas la aferon, estas tute klare. Ni ja ne povas eterni resti surmare. Pli malpli frue ni devas drivi al bordo.

A: Eble, sed al kiu bordo? Kaj kiam?

B: Krome, se ni remos en tiu ĉi nebulo estas grava risko ke ni remos en malĝustan direkton.

A: Stultaĵo! Remu okcidenten!

Ondoj plaŭdas.

* * *

C: Mi scivolas kian matenmanĝon oni havas tie, okcidente...

Ondoj plaŭdas. La viroj balanciĝas tien-reen.

B: Mi neniam aŭdis pri botelmesaĝo kiu neniam albordiĝis...

Ondoj plaŭdas.

A: Remu! Remu okcidenten!

Ondoj plaŭdas.

FINO