Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Tria premio de prozo, 2006

Sten Johansson
Tomatoj el Nederlando

 

Isolde sidas sur malnova rusta rako por tapiŝpurigado surkorte malantaŭ la butiko de Panjo. Estas aŭtuno, kaj malvarma vento kirlas sekajn foliojn kaj balaaĵon inter la domaj muroj. Ŝi frostas. Panjo volas, ke ŝi staru ĉe la antaŭa flanko, surtrotuare ekster la butikpordo kun la slipo Tuj Revenos. Se aperos kliento, ŝi diru ke Patrino devas viziti la poŝtoficejon, sed ke la butiko de donacaĵoj denove malfermiĝos post deko da minutoj. Isolde tamen ne emas stari surtrotuare por mensogi. Kiam Panjo havas ulojn en la butiko, ŝi ĉiam poste ellasas ilin per la malantaŭa pordo, tra la postkorto. Tiam ili preteriras Isolden, kaj se ili rekonas ŝin, povas okazi ke ŝi ricevas monon de ili. Roger, kiu nun estas kun Panjo, eble anstataŭe prenos ŝin al kafejo. Glason da biero por li kaj laktokafon kun korneto por ŝi.

La anguloj de la korto komencas mallumiĝi. Odoras je rubaĵo kaj io mucida aŭ putra. Ĉio estas kvieta kaj silenta. Videblas eĉ ne la nigra kato, kiu kutimas kuŝi gvate ĉe la kela ŝtuparo. Ŝi metis la lernejan dorsosakon sur la rakon kaj sidas sur ĝi por ne makuli la ĝinzon per rusto. Ŝi frostotremas kaj pensas pri tio kion faras Panjo kaj Roger. Kiel ili aspektas kaj sonas? Kiam ŝi estis pli juna, ŝi ofte timis vekiĝante nokte kiam Panjo umadis kun iu viraĉo. Sed nun apenaŭ plu iu vizitas Panjon hejme. Ŝi ja havas la ejon malantaŭ la donacobutiko. La virejon, pensas Isolde.

 

Ŝi eksaltas pro tio ke Roger staras tuj apud ŝi. Li odoras je cigareda fumo kaj la sapo de Panjo el la duŝejeto.

”Saluton, katineto! Kiel vi? Damne, vi aspektas tute frostigita. Kiel glacipeco! Ĉu vi kuniros preni tason da?”

”Kial ne?” ŝi respondas, sentante lian grandan manon mole ĉirkaŭpreni ŝian nukon kaj iom dikfingrumi ĝin.

”Ne forgesu la sakon!” li memorigas, kaj ŝi surmetas la dorsosakon, kvankam ŝi preferus lasi ĝin. Ŝi volus anstataŭe havi mansaketon, ĉar kun tiu dorsaĵo ŝi sentas sin troege lerneja.

Kiam ili sidas en la kafejo aspektas kiel plena nokto ekstere, kvankam estas nur la kvina kaj duono. Roger ŝajne konas la kelnerinon, ĉar li petolas kun ŝi. Eble ŝi pensas ke li venis kun sia filino. Isolde preferus ke li kondutu kiel kiam ili estas duope. Ke li ĉirkaŭprenu ŝian nukon kaj simile. Se ŝi evitas rigardi lian dikulan ventron kaj la erinacajn vangojn, ŝi povas fantazii ke li estas ŝia kunulo.

Kiam ŝi revenas hejmen ĉio estas kiel kutime. Neniuj spuroj de ia ajn vespermanĝo. Ŝi prenas paketon da fruktosuko kaj du kokosajn ŝaŭmglobojn kaj provas ŝteliri en sian ĉambron.

”Via instruistino telefonis”, Patrino krias kiel saluton. ”Helena Rathén aŭ kiel ajn ŝi nomiĝas. Kial vi ne estis en la lernejo hodiaŭ?”

”Mi ja estis”, Isolde provas. ”Antaŭtagmeze, sed poste mi ekhavis kapdoloron.”

”Vi devas diri al la instruisto se vi malsaniĝas, ĉu ne?”

”Kiel do? Vi mem provu serĉi tiun virinaĉon kiam la kapo krevas al vi!”

Ŝi silente fermas post si la pordon antaŭ ol Panjo trovos respondon al tio. Damna Rato! Ĉu necesas telefoni por klaĉi post unu mizera tago? Por venĝi ŝi decidas bojkoti la matematikan hejmtaskon, kaj cetere ŝi ne kunportis tiun libron hejmen. Anstataŭe ŝi elserĉos iun antikvan numeron de knabina magazino, kiun ŝi delonge ne relegis.

 

Roger venas preni ŝin apud benzinejo ĉe la ŝoseo alsuden, kiel li promesis. Densa nebulo kuŝas sur ĉio laŭ la tuta vojo ĝis Trelleborg. Kiam ili suriras kaj forlasas la pramon, ŝi devas kuŝi sub plejdo en la dormejo, ĉar ŝi ne posedas pasporton. Sed Roger diras, ke estas neniu problemo, kaj li devus scii tion, ĉu ne, ĉar li ĉiusemajne iradas ĉi tie. Panjo neniam iras eksterlanden, krom al Kopenhago, kie ŝi havas iujn malnovajn kunulojn.

Isolde telefonas hejmen je la dekunua vespere el iu aŭtoŝosea manĝejo. Ŝi sukcesas diri nur ke ili survojas por transporti tomatojn el Nederlando, antaŭ ol Panjo postulas paroli kun Roger. Sed li sidas en la restoracio kun glaso da biero, babilante kun kelkaj aliaj ŝoforoj, do ŝi ŝajnigas ke la unumarkaj moneroj, kiujn li donis al ŝi, jam elĉerpiĝas.

”Oni baldaŭ rompos, mi pensas. Mi telefonos denove kiam ni reiros, se mi havos okazon. Ĝis!”

Poste ŝi premas la forkon suben kaj alkroĉas la arĝentkoloran aŭskultilon.

En Nederlando ili haltas meze de la nokto sur grandega kamiona parkejo kaj ambaŭ dormas malantaŭ la sidlokoj en la ŝoforejo. Estas sufiĉe da spaco por du homoj. Isolde trovas tion ekscita kaj plenkreskula, kaj li rajtus ĉirkaŭpreni ŝin iomete pli forte. Roger endormiĝas antaŭ ŝi, kaj ŝi kuŝas dum kelka tempo kun la mano interfemure pensante pri la virejo en la butiko de Panjo.

Kiam ŝi vekiĝas, la ekstero plenas de sunlumo kaj Roger estas for, nur lia ŝvito restas en la kovrilo kaj kuseno. Dum iom da tempo ŝi flaras ĝin, sed ŝi estas ege pisema kaj malsata, do ŝi surmetas la ĝinzon kaj puloveron kaj rigardas eksteren. La kamiono staras apud longa griza konstruaĵo el lado sen fenestroj. Ŝi vidas kelkajn virojn stari, paŝi kaj veturigi ĉarelojn kun amaso da kartonskatoloj sur paledoj, sed neniu Roger. Fine ŝi memoras, ke apud la ŝofora loko kuŝas kolao kaj paketo da keksoj. Ŝi sidiĝas tie kaj ŝtopas sin per kekso post kekso, sed ne kuraĝas trinki.

”Baldaŭ mi pisos surplanke, se li ne venos”, ŝi diras rekte al la antaŭglaco, sed ĝuste tiam la pordo malfermiĝas, kaj Roger ensaltas, forpuŝas ŝin kaj ekigas la motoron.

”Atendu, mi devas iri en necesejon!” ŝi krias tra la motorbruo.

”Certe, katineto. Sed ni devas moviĝi, venas aliaj kiuj bezonas lokon. Do vi stringu iomete.”

”Kie vi estadis? Mi atendis longege!”

”Kolektis nederlandajn tomatojn”, diras Roger kaj okulumas al ŝi, dum li gapas fikse en la retrospegulojn kaj stiregas maldekstren kiel frenezulo.

Fine li tamen movis la kamionon kelkan distancon kaj akompanas ŝin al apuda konstruaĵo, kie troviĝas necesejo. La planko estas naŭze kota kaj la seruro ŝajnas nefidinda, sed ŝi ne havas elekton. Lavante la manojn ŝi ekvidas egan pornobildon surmure anstataŭ spegulo. Estas nigra virino kuŝanta sur leda sofo kun la kruroj vaste dise. Interne ŝi estas tute rozkolora.

 

Isolde ne trovas Nederlandon tre ĉarma. Ĝi konsistas ĉefe el ŝoseoj, benzinejoj kaj nubskrapuloj. Kaj en Okcidenta Germanio estas fabrikoj kaj ŝoseoj. Post kelkaj horoj ŝi vidas montetojn kun arbaro, tio almenaŭ estas eta ŝanĝo, sed ĉiuj arboj jam perdis siajn foliojn kaj aspektas nigre kaj deprime. Ŝi preferas ne telefoni al Panjo, kiam ili haltas por manĝi. Anstataŭe ŝi aĉetas germanajn dolĉaĵojn per la moneroj de Roger. Ŝi devas fingromontri, ĉar la kioska virino ŝajne komprenas neniom da angla.

Dum la pramveturo ŝi povas dormi en la kajuto de Roger, sur propra supera lito, tamen ŝi ne endormiĝas, ĉar estas tro frua vespero. Roger glutas du bierojn kaj poste ronkas kiel porko dum horoj. Ŝi ŝatus rondiri en la pramo, sed sen bileto kaj pasporto ŝi ne kuraĝas tion. Anstataŭe ŝi malrapide eltrinkas lian trian bieron. Ĝi ne bongustas, sed kun iom da memtrudo ĝi tamen glutiĝas. Ŝi rigardas Rogeron kiu kuŝas sur la suba lito kun barbostoploj sur la duobla mentono kaj iom da salivo gutanta el la buŝangulo. Nun ŝi trovas infanaĵo fantazii ke ŝi estas kunulino de tia viraĉo. Tamen estis bone kiam li palpis ŝian nukon, kaj kiam li brakumis ŝin kuŝante en la kamiona dormejo. En la virejo, ŝi pensas.

Survoje al Gotenburgo ŝi poste dormas sola en tiu ejo, kaj ŝi vekiĝas al grize pluva mateno dum Roger liveras kelkajn tunojn da nederlandaj tomatoj al granda staplo norde de la rivero. Tamen ŝi sentas sin malfreŝa kaj tute ne findorminta. Krome ŝi sentas ioman naŭziĝon pro veturmalsano. Estos agrable ripozi en la propra lito. Ŝi nur esperas, ke Panjo estos en la butiko, tiel ke mankos ŝia admonado pri la lernejo kaj tiaĵoj. Panjo neniam vere koleras, sed ŝi povas plendadi dum horo post horo ĝis Isolde tute tediĝas.

 

Sed Panjo ne estas enbutike, kaj Isolde ne rajtos dormi. Pri la lernejo oni tamen ne parolas. Anstataŭe oni veturigas ŝin kaj Panjon al la policejo por paroli kun policistino. Isolde ŝajnigas ne kompreni kion ili scivolas, kvankam ili demandas ĉefe kie ŝi dormis kaj kion faris Roger kiam li ne stiris la kamionon. Ŝi rimarkas ke ili tute ne kredas ŝin, kaj ne iĝas pli bone kiam ŝi implikiĝas kaj kontraŭdiras sin mem.

”Vi certe komprenas ke via patrino maltrankvilas pri vi, Isolde. Tiu Roger ja faris krimon.”

”Li nenion faris! Ĉiuokaze ne al mi!”

”Nu, li almenaŭ forkondukis vin sen permeso de via patrino. Tio estas krimo.”

Isolde ne respondas. Ŝi sentas kvazaŭ ŝi estus nura posedaĵo kiun Roger prunteprenis senrajte. Ŝi mem ja petis ke ŝi iru kun li! Ŝi trovis tion ege ekscita. Nu, ĉiuokaze antaŭe. Kaj iomete da ekscito ŝi ja efektive havis. Kiam ili dormis en la kamiono, ekzemple. Sed tion ŝi ne povas diri, ĉar ŝi jam asertis, ke ŝi neniam dormis en la aŭto. Prefere ŝi ne pli impliku sin.

Finfine tamen la policistino laciĝas, sed tiam oni veturigas ilin al hospitalo kie sekvas pluaj demandoj. Flegistino, aŭ eble ŝi estas doktoro, volas scii ĉion kio okazis.

”Nenio! Okazis nenio!”

”Ni tamen volas ekzameni vin zorge por esti certaj.”

Ŝi ne volas ke kuracisto ekzamenu ŝin, precipe ne tie sube. Sed ŝajne tute ne gravas kion ŝi diras, do eblas nur fari laŭ ilia volo. Panjo tamen devas atendi ekstere, alie Isolde hontus ĝismorte. Ŝi devas demeti la ĝinzon kaj la kalsoneton kaj grimpi sur specialan seĝon, kiu aspektas kiel aparato por torturi homojn. La kuracistino kliniĝas inter ŝiaj fleksitaj genuoj kaj rigardas tie sube. Isolde fermas la okulojn kaj klopodas pensi pri nederlandaj tomatoj kaj germanaj dolĉaĵoj. Tio ne tre prosperas al ŝi. La sola afero kiu aperas en ŝia imago estas la bildo en tiu nederlanda necesejo. Ŝi scivolas ĉu ĉiuj homoj havas saman koloron interne, kvankam la eksteroj malsamas. La doktoro palpas ŝin tie sube, kaj fine ŝajnas ke ŝi esploras ankaŭ en la postaĵo. Post tio ŝi rajtas revesti sin.

Poste la doktoro nenion plu demandas. Ŝi lavas la manojn, frapetas al ŝi la ŝultron kaj diras:

”Nu, tio ja ne estis tro terura, ĉu? Ĉio aspektas bone, ne indas maltrankvili.”

Kvazaŭ Isolde estus tiu, kiu maltrankvilis!

Ŝi ne aŭdas kion diras la kuracisto al Panjo kaj al la policisto, kiu atendis ekster la ekzamenejo. Sed ili ŝajne estas kontentaj, ĉar finfine ŝi rajtas iri hejmen.

”Mi diris ja, ke li nenion faris!” ŝi siblas, kiam ili estas duope en la apartamento. ”Kial vi neniam kredas min?”

Panjo provas diri ion, sed ne eblas aŭdi kion, ĉar meze de ĉio ŝi ekploregas. Ŝajnas kvazaŭ ŝi preferus ke io estu okazinta.

Isolde sentas ĉion karusele turniĝi ĉirkaŭ ŝi. Ŝi iras en sian ĉambron kaj kuŝiĝas sub la kovrilo sen demeti la vestaĵojn. El la vestiblo aŭdiĝas singultado de Panjo. Kiam ŝi fermas la okulojn ŝi peziĝas kaj samtempe malpeziĝas, la sonoj de ploro fadas kaj anstataŭe ŝi vidas la montrofenestron kaj pordon de la donacobutiko, kie Panjo pendigas la slipon Tuj Revenos kaj iras en la ejon malantaŭ la butiko. Sed ne eblas vidi kun kiu.

 


Reen al la Belartaj Konkursoj