Sten Johansson:

1:a premio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1999

Nepoj en Torento

1999 - Omaĝe al Stellan Engholm, 1899-1960

Grupo da homoj kolektiĝas ekster malnova, rustbruna barilo. Kelkaj babilas, fingromontras al io trans la barilo. Aliaj staras senmove, silente. Kiam sonas signalo el la malnovaj fulgaj konstruaĵoj trans la barilo, ĉiuj turnas sin tien kaj rigardas unudirekten. Aŭdiĝas obtuza eksplodo, leviĝas fumnubo, kaj brika fumtubego, la plej alta konstruaĵo videbla, ŝanceliĝas kaj falas teren.

- Okazis iom pli rapide ol kiam ni starigis ĝin, ĉu ne? diras viro certe pli ol sepdekjara al sia apudstaranto. Sed tiu ne montras signon, ke li aŭdis la komenton. Li skuas la kapon, kiel antaŭ io nekredebla, nekredinda.

*

Juna viro ŝarĝita per fotoaparato kaj surŝultra sako staras ĉe la bufedo en unu el la du picejoj de Torento. Li parolas kun nigrahara, malalta viro malantaŭ la bufedo.

- Do, Mehmet, hodiaŭ vi vendos sufiĉe, ĉu ne? Li kapsignas direkte al la granda ĉambro, kie deko da konstrulaboristoj bruas ĉirkaŭ longa tablo. - Ĉu mi devos longe atendi la picon?

- Ne, ne. Tuj-tuj vi havos. Tiuj nur bieron trinkas. Ĉu vi fotis?

- Jes. Mi eternigis la momenton, kiam tiuj malkonstruistoj faligis la fumtubon.

Li paŝas al la pli malgranda ĉambro kaj sidiĝas sola ĉe tablo. Li rigardas la dorson de knabino, kiu sidas kun taso da kafo ĉe alia tablo. Ŝi turnas sin duone al li kaj salutas hezite. Li reciprokas:

- Vi estas... Anna, ĉu ne?

Ŝi ridetas.

- Ne. Anna estas mia fratino. Mi estas Maria.

- Ha, jes, kompreneble. Mi estas Martin. Martin Isaksson.

- Ĉu vi vizitas la malnovan hejmlokon?

- Vizitas? Tute ne. Mi loĝas ĉi tie de jaro, preskaŭ. Do, mi estis for, sed revenis.

- Kaj mi baldaŭ forlasos Torenton.

Li aspektas ĉagrenita.

- Kial?

- Kial ne? Kion fari ĉi tie?

- Do... kion vi faris ĝis nun?

Ŝi levas la ŝultrojn.

- Mi laboras kelkajn horojn en la lernejo. Instruas la anglan kaj francan. Ĉu vi ricevis laboron ĉi tie?

- Ne ricevis. Ĉi tie oni ne ricevas laboron. Socialan subtenon oni eble ricevas, sed laboron ne. Mi faris al mi laboron. Laborojn, eĉ. Nun, ekzemple, mi ĵus fotis la sukcesan faligon de fumtubo. La plej alta konstruaĵo de Torento ne plu ekzistas. Ĉu vi ne vidis?

- Ne. Por mi oni povas faligi la tuton. Fermi ĉion kaj malŝalti la kurenton.

Li paŭtas.

- Jen la tipa sinteno de Torento. "Nenio indas, ĉio vanas". Kun tia perspektivo kompreneble ĉio iros inferen. Sed levu la kapon, kaptu la okazojn! Diru al vi mem: "Mi volas resti, kaj mi restos!"

- Sed mi tute ne volas resti en Torento. Cetere, ĉu vi povas vivteni vin per fotografado?

- Ne nur. Mi faras diversajn aferojn. TTT-paĝojn. Telefonvendadon. Troviĝas amaso da aferoj, kiujn oni povas fari ĉi tie. Mi ĵus faris retan reklamon por la Uzina Muzeo.

La knabino malplenigas sian kafotason kaj diras:

- Jes ja. Muzeo. Malkonstruo de fumtubo. Sed ĉiuj ne povas vivi per malkonstruado. Per kio la ceteraj laboru? Ĉu ni fotu unu la alian?

- Bona ideo, diras Martin kaj levas sian fotoaparaton. La obturilo klaksonas, ŝi turnas al li sian dorson, sed li vetus, ke li antaŭe vidis rideton. Li daŭrigas:

- Vi simple ne komprenas, ke hodiaŭ la loko ne gravas. Oni povas fari amason da aferoj ankaŭ ĉi tie, per la ĝusta tekniko. Gravas nur, kiun perspektivon oni havas.

Ŝi ĵetas rigardon trans la ŝultron kaj diras senentuziasme:

- Eble. Sed mi preferas rigardi Torenton el iom pli fora perspektivo.

Duono de lia pico restas, kiam ŝi stariĝas por foriri. Li ĵetas al ŝi rigardon.

- Atendu iomete, li petas. - Ĉu vi iros hejmen?

- Kien iri, alie?

Li enbuŝigas pecegon da pico kaj grimacante murmuras ion. Ŝi denove ridetas.

- Kion vi diris?

Li maĉas.

- Atendu. Venu kun mi. Mi fotos ĉe la Popola Parko.

- Popola Parko? En Torento?

- Jes ja. Do... la iama. Norde, ĉe la vojo al Martira Fonto. Tre ĉarma loko. Betuloj, kuloj kaj ruinoj de iama amuzejo. Tre romantike. Venu.

Denove rideto.

- Mi pensas ke ne. Mi loĝas alidirekte. En Paŝtejo.

- Ĉu en domo?

- Ha ha, kion vi pensas? En groto?

- Mi volis diri: ĉu en propra domo?

- Kiel tio eblus? Mi loĝas ĉe la gepatroj. Tamen sufiĉe bone, mi disponas la subtegmentan etaĝon. Kaj vi?

- Mi luas apartamenton supre, sur Pindeklivo.

*

Pasas semajno ĝis la du gejnunuloj denove renkontiĝas. Hazarde - aŭ "hazarde" - li preterpasas la lernejon, kiam ŝi ekiras por bicikli hejmen posttagmeze. Martin piediras, kaj Maria paŝas apud li kondukante sian biciklon mane. Ili preteriras eksan maljunulejon, kaj Maria rezignazie kapsignas al ĝi.

- Ĉi tie oni fermas eĉ la maljunulejon. Tio estas la lasta stadio, laŭ mi. Se eĉ la maljunuloj ne plu sufiĉas...

Li rigardas ŝin surprizite.

- Sed anstataŭe ĝi ja fariĝis ia kursejo!

- Ĉu kursejo?

- Jes, ĉu vi ne aŭdis? De esperantistoj aŭ io simila.

Nun Maria siavice alprenas surprizitan mienon.

- Esperantistoj? Ha! Mia avino estis tia!

- Ĉu vere? Ĉu ŝi estis de ĉi tie? De Torento?

- Certe. Almenaŭ mi pensas, ke ŝi naskiĝis ĉi tie. Ĉiuokaze ŝi vivis en Torento dum longege. Nun ŝi loĝas en speciala apartamento en Grandtorento. Ŝi estas preskaŭ blinda.

- Eble mi povus intervjui ŝin! Mi kelkfoje provas iomete verki. Precipe se temas pri Torento. Ĉu eblus?

- Mi ne scias... nu, mi povus demandi ŝin.

- Kion ŝi faris krom esperantisti?

- Ŝi estis instruistino. Kiel mi! Tamen, ŝi instruis infanojn pli-malpli dum sia tuta vivo. Tion mi ne intencas fari.

- Eble ŝi konis mian avon! Mi povos demandi pri tio. Li estis artisto kaj instruisto pri desegnado. Eble ili estis kolegoj! Kiom ŝi aĝas?

Maria pripensas.

- Okdek unu. Kaj via avo?

- Nu, li jam delonge mortis, sed... eble li baldaŭ havus okdek, se li vivus.

*

La apartamento de la maljuna sinjorino konsistas el ĉambro kaj eta kuirejo. Martin kaj Maria devis unue iri al servocentro, de kie flegistino sekvis ilin al la apartamento. La sinjorino vokas en la nenion:

- Kie vi estas?

- Ĉi tie, avinjo! respondas Maria. - Kaj jen, apud mi estas Martin.

- Jes ja, mi vidas. Mi preskaŭ vidas vin, kara amiko. Ĉu fianĉo aŭ nur amiko?

Martin rigardas al Maria, kiu respondas laŭte:

- Nur amiko!

- Tio estas bona. Ankaŭ mi havis knabajn amikojn. Sed ne ĉiuj komprenas, ke tio estas ebla. Do, kara amiko, mi estas Ajna! Vian nomon mi kompreneble jam forgesis...

- Mi estas Martin.

Maria intervenas:

- Martin pensas, ke vi eble konis lian avon. Li estis instruisto. Martin, kiel nomiĝis via...

- Arne. Arne Granberg.

- Ĉu vi estas la nepo de Arne? Ha, nun mi vere bedaŭras, ke mi nur vidas vian ombron, se tiel diri. Sed Arne jam estas morta de... multaj jaroj, ĉu ne?

- Jes. De pli ol dek jaroj, mi pensas.

- Arne ĝuste estis unu el miaj plej bonaj amikoj. Antaŭ ol mi edziniĝis. Komprenu min, ni estis amikoj! Ne tiel, kiel homoj pensis!

Maria ridetas al Martin kaj flustras:

- Alie ni eble estus parencoj!

La maljuna Ajna daŭrigas:

- Sed Arne, li forlasis Torenton. Li estis granda artisto, kaj estis bone por li foriri. Por havi edukon. Li forlasis nin, kiel vi volas fari, Maria! Sed fine li revenis. Fine li revenis. Eble ankaŭ vi revenos, Maria.

- Eble...

- Nu, ankaŭ mi finfine devis forlasi Torenton, sed tio estas alia afero. Min oni forsendis ĉi tien kvazaŭ poŝtan pakaĵon. Nu, ne gravas. Mi vidas Torenton same bone ĉi tie kiel en Torento. Sed Arne foriris en la junaĝo. Mi eĉ pensas, ke tio estis bona por li. Fakte... ne diru ĉi tion al via patrino, Maria... fakte mi enviis lin! Kial mi ne povis foriri por spiri pli vastan aeron?

- Jes, avino. Proksimume tiel mi pensas, ke ĉi tie estas tro malvaste. Tamen ŝajnas al mi, ke vi spiris sufiĉe libere eĉ en Torento.

- Nu, vi pravas. Finfine la loko ne gravas. Gravas kiun perspektivon oni havas.

Martin rigardas al Maria kaj ridetas.

*

- Do, ĉu vi verkos ion pri mia avino kaj via avo? demandas Maria.

Martin rigardas ŝin. Ŝi sidas apud li en lia aŭto survoje reen al Torento. Ne estas granda distanco; hodiaŭ li eĉ ŝatus, se ĝi estus pli longa.

- Eble. Li sulkigas la frunton. - Cetere, kiam vi foriros de Torento?

- Kredeble post Novjaro. Kial?

- Nu... mi nur pensis... se mi sukcesos ion verki, ĉu vi povus tralegi tion?

Ŝi ridetas kviete.

- Jes, se vi volas.

Lia frunto glatiĝas. Antaŭ ili ekvidiĝas la unuaj domoj de Torento. Martin malrapidigas la aŭton kaj kapsignas dekstren:

- Tie situis la Popola Parko. Ĉu vi pensas, ke ili dancis tie? Ajna kaj mia avo?

- Ĉu vi ne aŭdis, ke ili estis nur amikoj? "Ne tiel, kiel homoj pensis".

- Nu, danci tamen eblus… Sed via avino ĉiam estis tre serioza, ŝajnas. Eble kiel vi?

Maria ne respondas, kaj li daŭrigas:

- Nu, serioza aŭ ne, ĉiuokaze ŝi havis multon por rakonti. Kaj iu devus verki pri tio. Pri Torento kaj pri la homoj, kiuj vivis kaj vivas ĉi tie.

*

- Do, kion vi opinias? Ĉu ĝi valoras ion?

- Nu, vi vere scias verki! Kia fantazio! Sed mi eble atendis ion pli... realisman.

Denove Maria kaj Martin sidas en la picejo de Mehmet. Martin rericevis aron da tajpitaj paperoj, kiujn li antaŭ semajno donis al ŝi por tralegi.

- Kio do estas realismo, laŭ vi?

- Mi ne scias... io, kion oni tuj kredas, eble. Ĉi tie vi prezentas mian avinon tiel, ke mi ne rekonas ŝin.

- Vi ne konis ŝin, kiam ŝi estis juna.

- Sed vi prezentas ŝin tiel serioza. Eĉ hodiaŭ, kiel maljunulino, ŝi ne estas tiel serioza. Kaj tiu stranga knabino Alda, de kie vi prenis ŝin?

- Ajna menciis ŝin.

- Sed certe neniam en Torento vivis tiel stranga junulino. Anarkiisto, ĉu?

- Mi pensas male, ke en Torento vivis multege da tre specialaj homoj, kaj eĉ hodiaŭ vivas! Via avino Ajna estas unu. Imagu, tio estis tre serioza tempo, la tridekaj jaroj. Severa, sed kun esperoj. Kaj gejunuloj kutime estas tre seriozaj, multe pli ol maljunuloj!

- Mi ne rimarkis tion. Miaj lernantoj estas petolemaj diabloj, kiuj fajfas pri ĉio.

- Supraĵe, Maria! Nur supraĵe. Sub tiu fasado ili pensas tute alie. Ĉiuj gejunuloj tre indignas pro maljusteco, ekzemple.

Maria pripensas. Ŝi ne konsentas, sed aperas al ŝi la ideo, ke eble necesus iom mediti kaj poste relegi la verkaĵon de Martin duafoje. Ŝi foliumas la paperfaskon, kaj ŝiaj okuloj falas sur frazon.

- Sed tiu nudismo tamen estas tro stranga. Nudistoj en Torento! Tio fakte estas ridinda.

- Ne temas pri nudismo! Ĉiuj gejunuloj ŝatas bani sin nudaj. Ĉu vi neniam faris tion?

Li rigardas ŝin kun moka rideto, kaj ŝi devas defendi sin.

- Kompreneble. Sed tio estas tute alia afero! Ne ĉi tiel, kiel iaspeca rito!

Martin ekridas mallonge, pripensas momenton, kaj denove provas prezenti siajn ideojn.

- Sed ĉi tio ne estas la plej grava. Mi volas uzi tion kiel fonon. Poste mi intencas daŭrigi antaŭen tra la jardekoj ĝis nia tempo. Verki pri la homoj en la hodiaŭa Torento. Pri vi, ekzemple.

- Hm. Dankon, sed kiam vi atingos tien, mi ne plu estos Torentano, feliĉe.

- Unufoje Torentano, ĉiam Torentano.

- Mi esperas ke ne.

Martin klinas sin malantaŭen kaj rigardas ŝin. Ŝiaj malhelblondaj tempiaj haroj faladas antaŭen, kaj ŝi aŭtomate forviŝas ilin per la maldekstra mano. Ŝi renkontas lian rigardon spite sed kun interesiĝo. Nun li vidas, ke verkante pri la juna Ajna, li ĉiam vidis antaŭ si la vizaĝon de Maria.

La estro de la picejo preteriras kaj forportas malplenajn teleron kaj glasojn. Martin ne rigardas lin, sed diras duone al li, duone al Maria:

- Kaj pri Mehmet. Unufoje Torentano...

- Hodiaŭ ne fotas? diras la picisto.

- Ne. Nun mi verkas. Pri malnovaj kaj novaj Torentanoj.

- Aaaa. Verkas. Skribas. Pli bone fari filmon! Vi devas filmon foti! Pri Torento.

Martin ne respondas, sed lia vizaĝo alprenas penseman mienon.

Ekster la picejo Maria staras senmova kelkan tempon. Martin parolas pri siaj projektoj, sed ŝiaj pensoj vagas longe for, for de Torento. Revenas al ŝi iuj vortoj. "La loko ne gravas. Gravas, kiun perspektivon oni havas." Kaj ŝi sentas, ke ŝi nun bezonas malankri de Torento por akiri alian, propran perspektivon. Ŝi interrompas la rakontadon de Martin.

- Pardonu, sed mi nun hejmeniros. Restas ankoraŭ iom por paki.

- Kiam vi foriros?

- Vendrede. Per la matena buso.

- Do, mi venos al la haltejo.

Ŝi ridetas.

- Bone, se vi volas. Do, ĝis revido!

- Ĝis baldaŭ!

Ŝi brakumas lin rapide kaj foriras laŭ la strato sen rigardi malantaŭen.