Belartaj Konkursoj 2005, poezio:  Tria premio

Sten Johansson:

 

Vilna vilanelo

En Balta bunto de popolpelmel’
de gent’ vivanta en land’ litova
resonas fone Vilna vilanel’

Kaj svarme zumas la babilbabel’
de grego povra aŭ pagipova
en Balta bunto de popolpelmel’

Jen per flugiloj de frivolfabel’
en vent’ bloviĝas la sento nova
Resonas fone Vilna vilanel’

Dum mankas kaŭzo de kravalkverel’
tra mensoj splenas seren’ senmova
en Balta bunto de popolpelmel’

Postulas pruvon la finalfidel’
ĝis fine venkos espero prova
Resonas fone Vilna vilanel’

Baldaŭ ekbolas la parolribel’
kaj blinde bruas batal’ trablova
En Balta bunto de popolpelmel’
resonas fone Vilna vilanel’