ANĈJO EN
Unua leciono pri gramatiko
José de Oliveira Cosme
Anĉjo
- Bonan matenon, sinjoro instruisto.
Instruisto
- Bonan matenon. Kaj nun mi volas scii: kiu estas la kaŭzo de via malfruo?
Anĉjo - Mia?... Nu... Mi...
Instruisto - Rap! Rap!...
Anĉjo - Ej! Vi timigis min!...
Instruisto - Mi postulas tujan klarigon pri via malfruo. Ĉu
komprenite?...
Anĉjo - Jes, sinjoro. Nu...mi... mi plenumis taskon por
panjo...
Instruisto
- Kiun taskon?
Anĉjo
- Mi... mi iris aĉeti unu litron da vino por kondimenti la blanka safo de
stufotan femuraĵon!
Instruisto - Kia miŝmaŝo!...
Anĉjo - Efektive!
Instruisto - Nu, ĝi tamen estas oportuna, ĉar...
Anĉjo - Ĉar vi jam sentas apetiton, ĉu ne?...
Instruisto - Tute ne! Via miŝmaŝo estas oportuna,
ĉar mi uzos la okazon por starigi kelkajn demandojn pri gramatiko. Kiel vi
scias, gramatikon nepre devas studi ĉiu, kiu deziras paroli kaj skribi
senerare.
Anĉjo
- Sendube... Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro, sed... akiro kaj
perdo rajdas duope. Prefere do mi ne deziru, kaj alitemen ni transiru. (Rido).
Instruisto - Kia impertinenteco! Ĉu do mi dancu lau via
fajfilo, ĉar vi forgesas vian devon obei la gepatrojn kaj respekti la
instruiston?...
Anĉjo - Pardonu, sed...
Instruisto - Silentu!... Troa kverelo ne kondukas al
celo!...Respondu do: ĉu vi scias, kio estas vorto?...
Anĉjo
- Vorto?...
Instruisto - Jes, vorto!
Ĉu vi scias, kio gi estas?
Anĉjo - Sinjoro instruisto: vorto... je mia vorto mi ne scias!
Instruisto - Tion mi atendis! Ĉu vi ne hontas, ke vi ne scias,
kio estas vorto?
Anĉjo - Mi konfesas, ke ne, sinjoro instruisto. Ĉiuj
diras, ke neniu plu tenas sian vorton...
Instruisto - Ve! Ne miŝmaŝu denove!...Gramatike, vorto estas silabo aŭ silabaro,
kiu, prononcite aŭ skribite, havas sencon. Ekzemple: nazo.
Anĉjo - Tiu havas senson! (Rido)
Instruisto
- Silentu! La vorton nazo mi prenis
nur kiel ekzemplon. Nu, la lingvosonojn prezentas signoj, ĉu ne?...
Anĉjo - Evidente!
Instruisto - Kiel nomiĝas tiuj signoj?...
Anĉjo - Ili nomiĝas... tiuj cignoj...
Instruisto - Ne cignoj! Tute ne!... Signoj!
Anĉjo - Trankve, sinjoro instruisto! Ankoraŭ ne sonis mia
kanto de signo...
Instruisto - Sufiĉe! Sat pri ŝercoj! Tiuj signoj
nomiĝas literoj!...
Anĉjo - Ha! Vi pravas, temas pri literoj!
Instruisto - Certe temas pri literoj! ... Kaj nun atentu: la aro de
ĉiuj literoj, do nia literaro, nomiĝas...Kiel?...
Anĉjo
- Nomiĝas...
Instruisto
– Alf...
Anĉjo - Alf... Alfredo!...
Instruisto - Kio?!... Alfredo?!
Anĉjo
- Jes!... Alfredo estas la tria infano de miaj najbaroj. Paĉjo ĉiam
klacas, ke Alfredo rezultis el lit-eraro...
Instruisto - Nur mankis la kutima galimatio!... Mi ne parolis pri
intimaĵoj, sed pri aro da literoj, signoj, simboloj. Tiun respondon
vi serĉu!
Anĉjo
- Sed...
Instruisto - Ne ŝercu!
Anĉjo - Ve!... Ĉu do mi serĉu aŭ ne ŝercu?
Ne ŝvarcu!
Instruisto - Vi mem remburas miajn kalemburojn. Nu, mi diris, ke la
aro de ĉiuj literoj nomiĝas alf...
Anĉjo - Alf...
Instruisto - Alfabeto!
Anĉjo - Ha! Vi pravas! Alfabeto!...
Instruisto - Nu, ekzistas du grupoj da literoj: la konsonantoj kaj
la vo...
Anĉjo - Vo...
Instruisto - ...kaloj, Antono, vokaloj!
Anĉjo - Ha! Vi pravas! Tie panjo tenas ĵeleon.
Instruisto - Kion?! ĵeleon?!
Anĉjo - Jes, en bokaloj...
Instruisto - Vokaloj! Tion mi diris! Vokaloj! Sendube vi spertas
pri kaĉoj kaj ĵeleoj!...Nu, ĉu vi kapablas distingi konsonantojn
disde vokaloj?
Anĉjo - Eble... Mi neniam provis.
Instruisto - Kaj vi kuraĝas konfesi!... Jen do: ĉu H
estas konsonanto aŭ vokalo?
Anĉjo - Ĝi... ĝi estas vokilo.
Instruisto - Kio?...
Anĉjo - Jes, vokilo: ho vi ho! he! he ho! ho hu! hoj! ha lo!
ho ruk!
Instruisto - Kia absurdaĵo!... Kio pli? Ĝi estas
konsonanto, Antono!
Anĉjo - Certe ĝi estas konsonanto!...
Instruisto - Kaj T?
Anĉjo - Kaj kio?...
Instruisto - Kaj T, kaj T!...
Anĉjo - Ha! Tio estas... konsolanto!...
Instruisto – Jen!... Plia absurdaĵo! Ĝi ne surprizas min!
Anĉjo - Kompreneble! Ĉar vi mem kulpas, sinjoro
instruisto...
Instruisto - Kion vi diras, Antono?... Ĉu mi kulpas pri via
absurdaĵo?...
Anĉjo - Jes, vi kulpas, sinjoro instruisto! La leciono temis
pri gramatiko, kaj vi komencis paroli pri ludiloj. Do mi taŭge respondis:
vera konsolo ludi per kajto post teda leciono!...
Instruisto - Sankta Fundamento! Vi tiel majstras pri kalemburoj, ke
vi eĉ pravigas ilin logike! Nun, bonvolu atenti: la litero T, kiel
ĉiuj ceteraj krom A, E, I, O, U, estas konsonanto. Ĉu vi komprenis?
Anĉjo - Mi bone komprenis, sinjoro instruisto.
Instruisto - Tamen kelkaj konsonantoj sonsimilaj foje rezultigas
konfuzeblajn vortojn. Prezentu al vi la konsonanton Ŝ, ekzemple en la
vorto ŝarĝi. Ĉu
ĝi estas ŝuŝa aŭ sibla?
Anĉjo - Sinjoro instruisto: kiam paĉjo ŝargas sian
ĉasfusilon, la plumberoj ĉiam siblas!...
Instruisto - Sed lia fusilo tuŝas min kiel akvo anseron!.. En
via cerbo ĉiam kreskas herbo!... La konsonanto Ŝ estas
ŝuŝa, komprenite? Ĉu vi konas alian ŝuŝan?..
Anĉjo
- Ŝuŝa...
ŝuŝa... Nu, se ne tusas vin lia fuŝilo...
Instruisto
- Nur mankis
kontraŭknalo, knabo! Kia sentaugaĵo!... Nu... jen la ekzemplo! Sentauga-ĵo: ankau la Ĵ
ŝuŝas!...
Anĉjo
– Sentaŭguloj ĉiam
suĉas...
Instruisto – Sufiĉe! Antono, vi scias nenion pri gramatiko!
Tamen estas mia devo pridemandi vin ĝis la fino.
Anĉjo – Sed, sinjoro instruisto, kial vi ne malplenumas vian
devon nur ĉi-foje? Kelktempa ĉeso ne estas forgeso!..
Esperantigis:
Gonçalo Neves
Aperinta en: Fonto 20. 2000: 3 (231), p. 30-33.