Gonçalo Neves:

LA ETBURĜO KAJ NIA ROMANARTO


Eseo pri Henri Vallienne kaj la unuaj originalaj romanoj en Esperanto

La komencon de la nuna jarcento markis vera turnopunkto en la historio de nia movado. Temis pri ŝanĝo ne nur geografia, sed ankaŭ strategia kaj eĉ cela. La ĉefaj fluoj de la esperanta torento ĉesis abunde akvumi la regionon de nord-orienta Eŭropo, lulilo de nia lingvo kaj ekpaŝejo de ties novica movadeto, kaj direktiĝis Francion, kie ĝermis alispeca esperantistaro. La mistikon de slavaj idealistoj anstataŭis la rigoreco kaj precizemo de homoj etburĝaj, individuismaj, sciencaj, praktikaj. Al nia rondo aliĝis profesoroj, matematikistoj, advokatoj, lingvistoj, filozofoj, homoj altrangaj, kun prestiĝa pozicio en la tiama socio franca.

Interesiĝis pri Esperanto kaj ĝin apogis renomaj institucioj varbitaj de tiuj eminentuloj. Carlo Bourlet, matematikisto, profesoro ĉe Belarta Lernejo, fervore propagandis la lingvon en klerulaj medioj kaj fine varbis la potencan francan Touring-Club kaj la prestiĝan eldon-firmaon Hachette. Ĉi tiu eldonejo ludis neforgeseblan rolon en la frua epoko de nia literaturo, injektante al ĝi viglan, fekundan limfon per aperigo de i.a La Revuo kaj Kolekto Aprobita de D-ro Zamenhof. Tiun literaturan gazeton Bourlet kompetente redaktis sep jarojn, ĝis sia stulta morto en 1913, pro engluto de pikosto dum fiŝplada tagmanĝo. Alia elstarulo tiama estis Paul Fruictier, kuracisto, kiu redaktis la rivalan gazeton Lingvo Internacia, kunfondis la konkurencan eldonejon Presa Esperantista Societo kaj verkis en Esperanto la unuan gramatikon pri nia lingvo.

La nova tajdo de esperanta kulturo priverŝis ankaŭ la parolan uzon de la lingvo. Ĝis la komenco de nia jarcento oni ja ne multe flegis Esperanton buŝe, escepte en Ruslando. En suda Eŭropo oni malofte kuraĝis longe interparoli ĉi-lingve, kaj la tiamaj gazetoj emis aperigi entuziasmajn leterojn kaj artikolojn pri iom daŭraj konversacioj, kiam eksterlanda samideano (plejofte el Ruslando aŭ Svedio) venis Francion por renkonti la tieajn novicojn. Tamen venis ŝanĝoj. La torĉon jam prenis la francaj esperantistoj, kiuj komencis varti la lingvon ankaŭ parole. Parizo iĝis la centro de la tiama movado, sed svarmis kluboj kaj societoj tra la tuta lando. Renkontiĝojn kaj kunvenojn oni organizis pli kaj pli ofte, pli kaj pli kuraĝe, pli kaj pli fake.

La grupo en Le Havre, unu el la plej aktivaj tiukampe, invitis alilandajn esperantistojn al publikaj kunsidoj dum somero en 1903. Venis samideanoj el Anglio kaj el Bohemio. En aŭgusto 1904 la sama teamo organizis internacian feston en Esperanto, kiun partoprenis marbordaj grupoj francaj kaj anglaj. Ĝi okazis en Calais kaj Dover, kun oficialaj akceptoj de magistratanoj, bankedoj, paroladoj kaj aliaj ingrediencoj kutimaj en tiaj okazoj. Temis do pri vera preludo de la famaj Universalaj Kongresoj, ĉar unu el la tieaj ĉeestintoj, Alfred Michaux, el Bulonjo ĉe Maro, prenis sur sin la taskon aranĝi en sia urbo, en aŭgusto 1905, la unuan tian eventon. Jen la kulmino de disaj klopodoj, kiuj celis unuflanke progresigi la parolnivelon de Esperanto kaj alifrape starigi la fundamenton de vivanta komunumo, kies diasporajn membrojn ligu komuna lingvo kaj simila idealo.

Sed ni revenu tri jarojn retro. Ĝis 1902. Ni revoku la du cititajn moŝtulojn, Bourlet kaj Fruictier. Ni vizitu la faman Sorbonne kaj tiean esperantistan kunvenon. Post la diskutoj kaj kunsidoj ili promenas sur bulvardo kaj babilas pri movadaĵoj. La analoj ne informas precize, en kiu lingvo ili babilis, sed nun ni supozu, ke tiuj pioniroj parolas esperante. La verbon krokodili oni ja inventis nur post la unua mondmilito.

Bourlet kaj Fruictier apartenas al rivalaj partioj ene de la franca movado. Tamen la interesa temo katenas ambaŭan atenton kaj forgesigas la diferencojn. S-ro Fruictier informas:

- Kuracisto, nova esperantisto, nune tradukas la Eneidon de Vergilio.

S-ro Bourlet tuj replikas:

- Nu, nu, pli bone estus, se li propagandus! Eble iam Esperanto taŭgos por literaturo; sed ni forkurigos ĉiujn kaj ridindigos nin, se ni volos pretendi al beletristiko.

S-ro Fruictier reagas:

- Mi ne tute opinias kiel vi, ĉar D-ro Vallienne faris laŭversan tradukon, tre elegantan, tre klaran, kaj neniu vivanta lingvo povas atingi tian rezultaton.

Ĉi tiu interparolo, kiu estas reala, bone spegulas la ĉefajn trajtojn de la du plej fortaj tendencoj en la tiama movado. La pura propagandismo kaj la aplikismo sur literatura tereno. Aliaj aplikismoj kunekzistis (ekzemple, sur la komerca kampo), sed ne tiel vigle. La supra dialogo konigas ankaŭ la protagoniston de la nuna prelego. Temas do pri tiu kuracisto, nova esperantisto, kiu eklernis la lingvon en 1902 (ne en 1903, kiel misinformas Enciklopedio de Esperanto): Henri Vallienne. Kuracisto kun granda interesiĝo pri literaturo, publikiginta poemojn france antaŭ sia esperantistiĝo. Kuracisto entuziasma pri la literaturaj latentoj de Esperanto, kiujn li provis tuje, ektradukante la faman epopeon de Vergilio. En 1094 la librejo Hachette aperigas la frukton de liaj klopodoj. Ĉi-foje nur la Kantojn I kaj II. Sed lia strebo ne ĉesas. En 1906 la sama eldonejo publikigas lian kompletan version de Eneido, kiun fervore aplaŭdas anonima recenzisto en La Revuo.

La opinio de Waringhien antipodas. Laŭ li, temas pri traduko misformita per malbona ritma sento, monotona, kun monstra metro, kia ekzistas en neniu lingvo. La lasta aserto estas interesa laŭ psikologia kaj historia vidpunktoj, ĉar ĝi kaŝas kaj samtempe rivelas unu el la ĉefaj devizoj de parnasismo: en Esperanto nur bonas literature tio, kio ekzistas en aliaj lingvoj; aŭ alidire: Esperanto ne rajtas posedi stilajn apartaĵojn. La aŭskultantoj scios komenti.

Tamen la famo de Vallienne ne ŝuldiĝas al tiu traduko. Tian gloron naskis liaj du romanoj, la unuaj originale verkitaj en Esperanto. La unua, Kastelo de prelongo, 500-paĝa, aperis en 1907, ĉe la ĉiama Hachette. La anonima recenzisto de La Revuo ricevis ĝin laŭde: Sekve tio ne estas jam revo, sed efektiveco. Nia literaturo fine akiris la verkon, pri kiu ni ĝis nun kuraĝis nur revi.

Post intermezaj rimarkoj la kritikisto sciigas pri la estiĝo de la romano: En la fino de la jaro 1905 li alpaŝis al sia granda romano kaj finis ĝin dum duono da jaro. Tiel rapide verkis nur la plej gloraj romanistoj. Kiam ni esprimis al li pri ĉi tio nian admiron, ni ricevis malĝojan klarigon. Antaŭ du jaroj d-ro Vallienne estis frapita de kruela malsano, kiu devigis lin post granda batalado kun la morto forlasi la kuracistan metion, kaj kiu fine alligis lin al la apogseĝo, sur kiu li nun restas sidanta dum la tutaj tagoj.

La unua originala romano en Esperanto estas do frukto de invalido. La paralizo de Vallienne akcelis la naskon de tia verko, ŝprucinta tro frue, kiam la lingvon ankoraŭ ne ŝirmis taŭga kanvaso leksika kaj stila. Mankis vortaroj, gramatikoj, bonaj tekstoj. Krom Hamleto, en traduko de Zamenhof, kaj Fundamenta Krestomatio, apenaŭ ekzistis literaturo en Esperanto. La originaloj estis malabundaj kaj malampleksaj. Mi do ne povas akcepti la tro severan prijuĝon de Waringhien, kiu elspuris en la verko de Vallienne evidentaĵojn pri nesufiĉa ellernado de la lingvo, supraĵa asimilo de E-o. Pli miriga estas lia aserto, ke Vallienne falis tro ofte en francismojn neakcepteblajn, kvankam Waringhien mem en la tuj sekva alineo disertas pri elementara [tiele!] psikologio. Krome ŝajnas, ke Warenghien suferas klasan antaŭjuĝon, ĉar la romaniston li epitetas tipa reprezentanto de la malnova burĝa klerulo kun bona scipovo pri la latina kaj franca, sed nesciado pri la fremdaj lingvoj. Mi suspektas, ke nur francoj povus atingi la kernon de tia takso...

Tuj sekvas la dua romano, Ĉu li?, iom pli ol 400-paĝa, kiu aperas en 1908 ĉe la sama eldonejo, dum daŭras la ŝtoneco de lia korpo en tiu fotela prizono. Aliaj romanoj certe akompanus lian kalvarion, se la bravan romaniston ne falĉus la morto en decembro de tiu sama jaro 1908. Sekvajare en la februara numero de La Revuo la sama anonima recenzisto vaste panegiras pri tiu verko. El lia kritiko legindas kelkaj pecoj, interesaj tra historia kaj psikologia prismoj. Li sribas i.a. : Oni povas havi diversajn vidpunktojn pri la neceseco en nia literaturo de originalaj verkoj, sed ŝajnas al mi, ke neniu, eĉ principa kontraŭulo de esperantaj originalaĵoj ne [tiele!] riproĉas D-ro [tiele!] Vallienne, ke li riciĝis nian literaturon per efektive bonaj romanoj [miaj emfazoj]. Pli sube li deklaras: /.../ originalaj verkoj en Esperanto estas ne nur permeseblaj, sed eĉ tre dezirindaj [mia emfazo]. La ĵusaj citaĵoj sendube bildigas la tiaman etoson inter esperantaj literatoroj. Originalaj verkoj renkontis kontraŭstaron de la ĝenerala publiko kaj eĉ de eminentuloj. Mi revoku ekzemple la oponon de Kabe, asertinta en fama intervjuo: Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos "eltiri" sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple elllasos aŭ aliajn donos...

Feliĉe aliaj homoj rezonis alie. Feliĉe la malnova etburĝa klerulo, invalida en sia fotelo, energie kaj plendecide surpaŝis virgan vojon en la esperanta literaturo. La deklaron de Kabe iom post iom dementis la sekvaj generacioj de romanistoj. Bulthuis, Forge, Baghy, Engholm, Varankin, Szathmári, Rossetti, Schwartz kaj la modernuloj laŭiris la itineron de Vallienne kaj puŝis nian prozon ĝis nivelo nepripensebla sur nura tereno traduka.

Malgraŭ ilia historia valoro, ne multo dirindas pri la enhavo de la valienaj romanoj. Ili ja apartenas al la plej pura felietona ĝenro, kun abundo da hastaj peripetioj kaj neverŝajnaj avataroj, kie pelmele rolas ĝemeloj, adultoj, krimoj, misteroj, bruligoj, atencoj kaj fiaĵoj diversaj. La rakont-fadeno disvolviĝas tiel rapide, ke la leganto kapablas legi senspire ĝis la fino, kun daŭra intereso. Nur la dialogoj fojfoje iom ĝenas, ĉar tro longaj, tro balastaj, tro konvenciaj, ne malofte eĉ sentimentalaĉe ridindaj. Tamen tiujn romanojn mi konjektas ege sukcesaj en aŭdvida vesto, se iam oni kuraĝos komponi televidan felietonon surbaze de ilia intrigo. La stilon mi opinias tute digestebla, se konsideri la embrian staton de nia literaturo tiama. Kelkaj francismoj ja troveblas, sed en tolerebla dozo. Krome emfazinde percepteblas plibonigo de la stilo en la dua romano, kie malaperas multaj mallertaĵoj svarmantaj en la unua (ekz. la erara uzo de kies, da kaj ĵus).

En decembro 1907, La Revuo kunvokis siajn legantojn respondi enketon kun du ĉefaj demandoj: 1) Kiu estas la plej bona literaturisto-stilisto esperantista? 2) Kiu estas lia plej bona verko?. La alvokon oni poste ripetis en februaro kaj junio 1908, kaj la rezulto diskoniĝis dum la tiujara 4-a Universala Kongreso, en Dresdeno. La 267 respondintoj elektis Kabe kiel la plej bonan stiliston kaj la tradukon La Faraono kiel lian plej bonan verkon. Kabe ricevis tiom da voĉoj (73%), ke la popola decido ŝajnas nekontestebla. Pli surpriza estis la elekto de Vallienne kiel dua stilisto, kun 12% da voĉoj. Beaufront atingis la trian lokon, kun iom malpli ol 3% da voĉoj. Aliaj famuloj plukis modestajn poziciojn. Ekzemple, Grabowski ricevis nur 3 voĉojn, kaj Privat nur 1. El la 31 voĉoj akiritaj de Vallienne, 16 suldiĝas al lia traduko de Eneido, dum nur 14 premiis lian romanon Kastelo de Prelongo (la dua romano, Ĉu li?, aperis samjare kiel la baloto kaj do ne estis konata). Fakte la originala literaturo ne ĝuis grandan reputacion... Interesa demando estus, ĉu Vallienne meritis la titolon de dua stilisto post la pola tradukmajstro. Kvankam diskutoj pri stilistiko ĉiam vadas en subjektivan areon, tamen mi ne dubas aserti, ke tiu elekto celis unualoke rekompenci la klopodojn de homo verkinta grandan kvanton da paĝoj, ĉar la stilon de Vallienne oni povus ja epiteti akceptebla (se konsideri la tiamajn restriktojn...) sed neniel bela. Multaj tiutempaj aŭtoroj (ekz. Pujulà i Vallès) plumis pli virtuoze ol la franco, kaj eĉ lia edzino, s-ino Vallienne, kiu verkis komedietojn, gajnis honoran mencion en la unua literatura konkurso de La Revuo en 1907 kaj publikigis du belajn rakontojn en tiu gazeto, eĉ ŝi posedis pli freŝan stilon kaj povus instrui al sia kara Henri la ĝustan aplikon de la verboj komenci kaj komenciĝi, kiujn li ĉiam kaose uzadis...

La stilo kaj vortuzo de Vallienne estas studindaj el historia vidpunkto. Ĉi tie mi menciu nur kelkajn interesajn stilerojn kaj leksikajn raraĵojn. Ĥina, transfuzio, komprometi, konfidencio kaj perpendikle evidente odoras arkaisme. Elstaras ankaŭ jenaj kuriozaj formoj kaj volapukaĵoj: forto de voleco (anstataŭ volforto), okulejo (orbito), genufleksi (surgenuiĝi), okulaj konfuzaĵoj (miraĝoj), procentedono (interezo), malstariĝi (fali), sablalmetaĵoj (sedimentoj), fariĝigi, onin, Mezomaro (anstataŭ Mediteraneo), malforgesi (memori), malviva (morta), infanino, homino ktp.

Ĝenaj francismoj konstante hantaj estas ekz. la misuzo de tiu anstataŭ tiu ĉi, kiam temas pri proksima objekto; de tiam anstataŭ donu, kaj de peti anstataŭ demandi. La fantoma pronomo ci abundas ambaŭromane (ĉefe en Ĉu li?), laŭ plej franca kutimo. Vere bizaras la eliziita pronomo ti’, kiun Vallienne uzas trifoje en sia dua romano, por eviti samsonecon kun kio: Ho ve! estas la pasio ti’, kio min vivigis.

Kaj por fini, jen perleto el la valiena plumo, priskribanta francan kamparaninon: Altkreska, maldiktalia, portante sen ĝeno bruston belforman ne difektitan de la korseto, ŝi estis, kiel oni diras en la lando, bela peco da knabino.

 

 

Gonçalo Neves

Prelego farita en Terrassa, Katalunio, okaze de la 32-aj Internaciaj Floraj ludoj (1992-10-25). Aperinta en: Literatura Foiro 24. 1993: 5 (145), p. 267-272.

 

 

 

 

Reen al:
Henri Vallienne - Kastelo de Prelongo - Ĉu li?

Verkoj rete legeblaj de Gonçalo Neves - Gonçalo Neves - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj