| ||
Reen al enhavtabelo
|
Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Pensante pri la okupoj
profesiaj kaj verkistaj de Geraldo Mattos oni ne povas eviti la senton, ke
devus esti okazintaj konfliktoj inter ili de tempo kaj tempo. Tiom pli, kiam
temas pri neordinaraj postuloj de ambaŭ flankoj: ekzakte sciencaj kaj
pasie ambiciaj. Almenaŭ mi tiel sentas en la kazo de Geraldo Mattos, ĉu
prave, aŭ ne. Geraldo Mattos
estas Brazilano, naskita en 1931. Li diplomiĝis pri la Liaj lingvistikaj
okupoj koncernis ankaŭ Esperanton, kiun li lernis en 1947, kiam li estis
16-jara. En 1987, en la centjara jubileo de Esperanto, aperis lia libro La Deveno de Esperanto, kaj de tiam li
dediĉis sin al la studo de la lingvo, precipe por la defendo de la
Fundamenta uzado de la participoj. Laŭ liaj propraj vortoj li tiam “laciĝis
de esti poeto”, kio tamen ne pruviĝis vera. Geraldo Mattos
komencis verki en Esperanto en 1951 kaj du jarojn poste aperis lia
eksterordinara verko Ivan la Sesa,
kvinakta dramo en sonoraj versoj, kiun Gaston Waringhien nomis la unua
versforma dramo en Esperanto, kaj ke per ĝi la poeto elmontris “admirindan
scenoarton kaj poezilerton”. En la
postaj jaroj liaj poemoj ofte aperis en la
nica literatura revuo, redaktita de Waringhien. Jen unu el tiuj poemoj,
titolita Migrobirdoj: En la printempo migrobirdoj venas
Mi volas maron nudan de plaĝoj, bark’,
insulo; La citita junaĝa
soneto el la nica literatura revuo
havas teman ligon al la sonetaro de Nejma, kvankam ilin disigas tri jardekoj.
Kaj Geraldo Mattos
estas multflanka poeto kaj verkisto kaj liaj verkoj estas multaj kaj variaj.
Krom poezio li verkis rakontojn, novelojn, dramojn kaj fabelojn kaj tradukis el
la portugala teatraĵojn, poemojn kaj romanon. En 1987 li redaktis
jubilean libron, kolekton de 16 eseoj de membroj de la Akademio de Esperanto,
sub la komuna titolo “Centjara Esperanto”. En sia prezento de la libro li citis
vortojn de Zamenhof: “Grandegan utilon alportos al l’ afero tiuj, kiuj riĉigos
la literaturon de l’ lingvo internacia.” Geraldo Mattos alportis sian
kontribuon al tiu utilo, plej menciinde per sia ĉefverko Arĉoj. Geraldo Mattos
estis elektita prezidanto de la Akademio de Esperanto en 1998 kaj servis en tiu
ofico ĝis 2007. (Aperis en Juna amiko,
februaro 2014)) |