| ||
Reen al enhavtabelo
|
Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo La verkisto, kiun mi nun
prezentas al vi, ne distingis sin per verkado de poemoj, sed per verkado de
rakontoj. Lia nomo estas Johan Hammond
Rosbach, unu el la plej produktivaj rakontistoj, verkistoj de noveloj, en
Esperanto ĝis nun. Unue indas iom konsideri
la diferencon inter novelo kaj romano. Ambaŭ estas image kreitaj
verkoj en prozo. Ĝenerale oni povas diri, ke romano estas longa verko,
novelo mallonga. Longeco tamen estas iom nekaptebla kriterio, ĉar noveloj
povas esti eĉ ekstreme longaj aŭ tre mallongaj. Edgar Allan Poe,
amerika aŭturo kaj majstro de la novelarto (1809-49), difinis novelon kiel
prozan rakonton tralegeblan dum duonhoro ĝis unu aŭ du horoj. Novelo
celas al unu klara efiko, sed tamen estas sufiĉe fleksebla por inkluzivi
plej diversajn temojn: scenon, epizodon, sperton, agon, karakterizojn,
konversacion, fantazion ... la eblecoj estas fakte senfinaj. Ofte simple rakonto estas preferinda por tia verkaĵo.
Estas notinde, ke grava kolekto de noveloj, originale verkitaj en Esperanto,
aperinta en 1977, havas la titolon 33
rakontoj. Ni, do, nomu nian hodiaŭan
verkiston rakontisto, ĉar lia
verkaro ĉefe konsistas el mallongaj rakontoj, noveloj. Johan Hammond Rosbach naskiĝis en 1921 en
Tingvoll, municipo en Møre kaj Romsdal provinco, Okcidenta Norvegujo. Li mortis
en sia 83-a jaraĝo, en 2004. Li studis
filologion en la Universitato de Oslo kaj poste vivis kaj instruis en Sarpsborg
en sud-orienta Norvegujo. Li lernis Esperanton kiel junulo en 1938 kaj estis
agema en la Esperanto-movado kiel lerta instruisto laŭ la instru-metodo de
Andreo Cheh, kiel redaktoro de la revuo “Norvega Esperantisto” kaj kunredaktoro
de internacia kultur-revuo “Norda Prismo”. Li estis membro de Akademio de
Esperanto. Sed unuavice li estas memorata kiel populara verkisto, kontribuanto
al revuoj kaj aŭtoro de 11 libroj, plejparte kolektoj de noveloj. Lia unua libro, Bagatelaro, aperis 1951. En antaŭparolo
li skribis, ke la ĉefa celo de tiu rakontaro estas doni facilan kaj varian
leg-materialon al samideanoj, kiuj ne plu estas puraj komencantoj. Tiu celo
atestas pri la pedagogia sinteno de Rosbach, li celis kaj sciis esprimi sin
tiel, ke ankaŭ novaj adeptoj de la lingvo facile komprenis. Tiu sinteno
karakterizas lian stilon, ne nur en tiu lia unua libro, sed ankaŭ en liaj
multaj novelaroj poste verkitaj tra la jaroj. Sed liaj verkoj ankaŭ
atestas atentindajn literaturajn valorojn, kie elstaras akra observo-kapablo
kaj varieco de temoj. En lia dua
rakontaro, Homoj kaj riveroj (1957),
oni povas klare konstati la kutimajn fontojn de lia temaro. Unu estas la
infan-aĝaj spertoj de la aŭtoro mem, alia estas fantaziaj
cirkonstancoj kun sociecaj tendencoj, tria estas filozofiaj problemoj
postulantaj meditadon. Estas menciinde, ke en unu novelo, “Fantazio”, li faras
interesan komparon inter romano kaj novelo: “Ofte oni diras, ke la vivo estas
romano. La vivo ne estas sinsekvo de okazaĵoj elpensitaj; multaj
malgrandaj epizodoj, kiuj tute ne apartenas al la medio de la romano, nek al la
firma linio, la plano de la romano – Ne, la vivo ne estas romano. La vivo estas
noveloj, skizoj.” Tamen, Rosbach
havis la ambicion provi sian rakontan talenton je proza verko pli longspira ol
estas la novelo. Lia romano, Fianĉo
de l’sorto (1977) atestas, ke li estis kapabla ankaŭ pri tiu formo de
fikcia prozo. Kvankam tiu romano havas strukturon similan al mozaiko, ĝiaj
eroj kune konstruas akcepteblan tutaĵon, kiel ja indas ĉe sukcesa
mozaiko. Jam sep jarojn antaŭe Rosbach ja faris similan eksperimenton. Lia
novelaro Disko (1970) enhavas 18
rakontojn, kiuj havas komunan kadron, aluditan de la titolo, kiu estas tiu de ŝipo,
kiu siavice estas nomita laŭ Gronlanda insulo. Tiu ŝipo servas kiel
punkto de eliro al la rakontanto en liaj kontaktoj kun diversaj lokoj kaj homoj
dise en Eŭropo. Tiu ŝipa kadro tamen ne sufiĉas por kunigi la
diversajn epizodojn en tian tutaĵon, kiu meritus la nomon de romano. Tial
tiu verko devas esti klasigita inter la novelaroj. Ne eblas komenti pri ĉiuj novelaroj de
Johan Hammond Rosbach. Ĝenerale oni povas diri, ke ilin karakterizas flua
kaj efika rakontado kaj simpla kaj klara
lingvaĵo. Tial ili estas tre taŭga legaĵo por tiuj finintaj
bazan studon de Esperanto kaj celas progresigi sian lingvan sperton. Lia lasta
libro, Fajrejo (skizoj kaj noveloj)
aperis en 2002, du jarojn antaŭ la morto de la aŭtoro. Per tiu libro
li finis sian 50-jaran seninterrompan verkistan karieron en la Internacia
Lingvo. Tia sindediĉo al nia originala literaturo meritas nian respekton
kaj neforgeson. Mi ne hezitas diri, ke jam venis tempo agnoski liajn plej
bonajn novelojn inter niaj klasikaĵoj. (Juna
amiko,n-ro 126, decembro 2009) |