Schulhof estis
poeto kaj aperigis tri volumetojn da poemoj, kiuj meritas atenton kiel sinceraj esprimoj de
lirikismo, grandparte ombrita de melankolio kaj pesimismo. Tiuj poemaroj, kiuj
enhavas entute nur 30 poemojn, aperis antaŭ la unua mondmilito, en du
sinsekvaj jaroj, 1911 kaj 1912. Verŝajne li post tio ĉesis sin okupi
pri originala verkado, sed sin turnis al tradukado de poemoj el la ĉeĥa
lingvo. Kolekto de 30 poemoj de 15 ĉeĥaj poetoj aperis nur post lia
morto, en antologio nomita Bohemaj
Grenatoj (1920).
Pri la tri poemaroj de Schulhof: Per
Espero al Despero (1911), Kion la
Vivo alportis (1911) kaj Aŭtunaj
floroj (1912) Kalocsay bele kaj kortuŝe verkis multajn jarojn poste en
Literatura Mondo (1922): “Plenmano da
versoj, granda promeso portita en la fruan tombon ... kara malfeliĉa
poeto, kara malsana doktoro, kortuŝite mi ekkaresas vian memoron.” Li
konstatas konstantan evoluon kaj pliperfektiĝon, ekde iuj ritmaj kaj
lingvaj stumbloj en la unua volumo ĝis la veraj literaturaj perloj en la
lasta. Mauro Nervi (en Arkivo de EVA, 2005) mencias la fluan esprimadon de liaj
poemoj laŭ la kutimo de nia frua poezio, sed atentigas pri surprizaj
poemoj, “kiuj pruvas lian realismon kaj pesimismon, ankaŭ koncerne
Esperanton mem.”
Sian poemon Desperanto Schulhof komencas per
identigo de Esperanto kun la esenca Espero mem: Dolĉe sonas via nova nomo, / ho Espero! nia bela vorto!, sed
finas ĝin per neevitebla pesimismo pri la homo mem, ke eĉ en
malproksima futuro “tiam ree homon batos
homo, / sed li batos lin en via nomo –/
ankaŭ kun la stelo sur standardo”. Post preskaŭ cent jaroj la
pesimismo de la poeto ŝajnas daŭre reala pri la homa raso. Estas inde
kompari tiun poemon de Schulhof kun la fama poemo En amara horo de Kalocsay, kies pesimismo finiĝas per “Ne!”, per kiu li rifuzas lasi la esperon
pri Esperanto malgraŭ la senideala mondo: “Vi estas la konsolo en nia mond’ amara!”
En sia lasta poemaro, Aŭtunaj floroj
Schulhof jam atingas plenan evoluan maturecon kiel poeto. La titolo estas
melankolia, sed ne pesimisma, kio kongruas kun la tono de la poemoj, doloro
certe ne forestas, sed ekvilibras kun ia pensa energio, kiu plej klare aperas
en la plej fama poemo de Schulhof, Kanto
de l’sklavo. La temo de tiu poemo
estas Esperanto, kiun la poeto rigardas kiel sian absolutan mastron kaj sin mem
kiel ĝian sklavon. Tiu mastro estas senindulga, ĝi ligis la poeton
per katenoj el kiuj li ne havas ajnan esperon liberiĝi, kvankam li
multfoje klopodis eskapi, sed li ne povas, ĉar lia vivo apartenas al la
lingvo kaj moro, kiun ĝi alportas. La poemo havas kvin kvinversajn
strofojn. Jen la dua strofo, kiu priskribas la vanajn penojn de la poeto liberiĝi
el sia sklaveco:
Multfoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian, stelon kvinradian,
en la koro fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis
kaj min pluen, pluen trenis, sklavon vian.
En la lasta strofo,
per vortoj ege trafaj, eĉ korŝiraj, la poeto klarigas la esencon de
la mastra potenco de Esperanto kaj de tio, kion ĝi prezentas: nova moro de
humana, nobla konduto de la homoj:
Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron;
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.
La poemoj de
Schulhof havas ne nur historian valoron en la Esperanta literaturo. Ili
konservas forton, kiu ankoraŭ en nia tempo estas strange freŝa kaj
kapabla atingi niajn korojn per sia emociiga realismo. Cent jaroj pasis, sed li
estas ankoraŭ kun ni.
(Juna
amiko,n-ro 121, aprilo 2008)