| ||
Reen al enhavtabelo
|
Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo En la jaro 1926 aperis en
Parizo malgranda libro, titolita Verdkata testamento. La titolo estas
aludo al Esperanto-kabaredo, nomita Verda
Kato, kiu tiutempe floris en Parizo sub la gvido de la verkinto Raymond
Schwartz. La libreto enhavas pli ol sepdek humurajn versaĵojn, lerte
ritmajn kaj rimajn, kio faras ilin eminente taŭgaj por kabareda prezento.
La Esperanta literaturo ekhavis sian unuan humuriston. Raymond Schwartz naskiĝis en
1894 en la urbo Metz en la provinco Loreno, kiu en tiu tempo estis sub germana
rego. Li lernis Esperanton kiel junulo kaj fondis esperantistan societon en
Metz, tiam nur 19-jara. Baldaŭ poste li translokiĝis al Parizo kaj
fariĝis unu el la ĉefaj portantoj de vigla esperantista vivo en tiu
urbo. Per siaj sprito-riĉaj verkoj, poeziaj kaj prozaj, li donis novan
dimension al la Esperanto-kulturo en la intermilitaj jaroj. Al tiuj verkoj kaj
la kabaredista aktivado de Schwartz ŝuldiĝas la siatempaj kliŝaj
ideoj pri li kiel epikuristo, t.e. malserioza vivĝuanto kun vivbotelo,
mokpikema kaj karikaturema. Sendube, multe kontribuis al tiu mito la
rimporeteto, kiun verkis pri li Kalocsay: Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo
La verkista agado
de Schwartz estas dividebla en du partojn: la “kabaredistan”, grandparte
poezian, kaj la pli seriozan, prozan parton. Post Verdkata testamento sekvis pliaj humurecaj libroj: La stranga butiko, La ĝoja podio, . . . kun
siaspeca spico. La celo de tiuj verkoj estas amuzi. Pri La ĝoja podio la aŭtoro
anoncas antaŭparole: “Nur unu ambicion ĝi havas: “Amuzi vin, por
juste meriti sian nomon.” La proza parto de
la verkista agado de Schwartz konsistas ĉefe el lia novelaro kaj du
romanoj. La romano Anni kaj Montmartre
(1930) rakontas la aventurojn de germana knabino en Montmartre, kvartalo en
Parizo, fama pro siaj kafejoj kaj noktokluboj. La junulino sentas sin forlasita
kaj iom perdiĝinta, tiel ke la aventuroj de la junulino estas iom
malgajaj. La rakonto tamen estas sprita kaj esprime eltrovema, kiel ĉiam ĉe
Schwartz. Fakte la “aventuroj” de la germanino estas, unuavice, okazo por
priskribi la vivon en tiu fama kvartalo dum la jaroj 1920-1930. La ĉefverko de Schwartz estas la granda romano Kiel akvo de
l’ rivero, kiu aperis en 1963, dek
jarojn antaŭ lia morto. La titolo simbolas tiun vidpunkton de la aŭtoro,
ke ordinaraj homoj neeviteble devas iri sian vojon, destinitan de la
cirkonstancoj, kiel la fluanta akvo de rivero. Iom pli precize, la temo de la
romano rakontas la sorton de ordinara homo, kiu nevole devas partopreni du
militojn. Li sekvas la fluon, ne klopodas, fakte ne kapablas naĝi kontraŭ
ĝin. La rakonto trovas sian ekmovan forton kaj la okazajn sekvojn en la
siatempa situacio de la naskiĝa regiono de la verkisto, kie francaj kaj
germanaj influoj estas intermiksitaj en la vivo de la homoj. La rakonto estas
realisma, sed ĝi profitas ankaŭ el la bonhumora spriteco de la aŭtoro,
kiel validas ja pri ĉiuj liaj verkoj. Kredeble la noveloj
de la Schwartz estas legmaterialo pli alirebla por junaj esperantistoj sur la
lingva vojo de progreso. Kompleta kolekto de liaj noveloj aperis en 1971 sub la
titolo Vole . . . Novele, ĝi enhavas 35 novelojn. Stile perfektaj,
lingve sukaj, teme malenuigaj, estas tiuj noveletoj. Antaŭtekste la aŭtoro
citas konatan sentencon de la franca poeto kaj kritikisto Boileau, ke “en
literaturo ĉiuj specoj estas bonaj, ĉiuj krom la . . . enuiga”, kaj
li anoncas, ke li ne havis alian celon ol eviti tiun lastan. Kaj
precize tiaj estas la noveloj de Schwartz: malenuigaj – sekve bonaj.
Efektive, tia mallonga priskribo validas ĝenerale pri la tuta verkaro de
Raymond Schwartz, la serioza humuristo. (Juna
amiko, n-ro 99, 2001) |