| ||
Reen al enhavtabelo
|
Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Klare restas en mia memoro mia
sola renkontiĝo kun la homo, kiun mi prezentas al vi nun, Tibor Sekelj,
esploristo, mondvojaĝanto, verkisto, poeto, homo de eksterordinaraj
spertoj kaj scioj, homo malavara je siaj konoj serve al scivolemaj legantoj.
Estis en vespero en preskaŭ malplena manĝosalono dum Universala
Kongreso de Esperanto en Brazilio, la ĉefurbo de Brazilo, en 1981, ni
sidis apud granda tablo kun kelkaj brazilaj junuloj, kiuj vigle sekvis nian
interparoladon, al kiu Tibor kontribuis per interes-kaptaj rakontoj kaj sagacaj
komentoj pri plej diversaj temoj. Poste li demandis min, ĉu mi akceptus
tralegi lian manuskripton de tradukoj el la buŝa poezio de la mondo; temis
pri poemoj, kiujn li kolektis dum siaj vojaĝoj en foraj lokoj de ĉiuj
kontinentoj. Jes, mi ja estis pretema tion fari, kaj en la posta jaro li sendis
al mi la manuskripton, kiun mi tralegis kaj iom prilaboris koncerne ritmon kaj
aranĝon, laŭ lia peto. Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas
al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo,
al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La
poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ
por vundi, sed Elpafu la sagon direkten al fora stelo, Ĉar Tibor
Sekelj estis amiko de homoj. Tion bele atestas liaj rakontoj kaj libroj pri
liaj kontaktoj kun popoloj sur la plej diversaj ŝtupoj de kultura evoluo
en la plej diversaj cirkonstancoj, lia partopreno en ilia ĉiutaga vivo,
lia lernado de iliaj lingvoj por ekscii senpere ion pri ilia spirita vivo. Tibor Sekelj naskiĝis
en Spišská Sobota, vilaĝo tujproksime al la urbo Poprad en nuntempa
Slovakio. La familio ofte transmoviĝis al aliaj lokoj, al Rumanio, al
Vojvodino en Serbio, kie Tibor finis la elementan lernejon, al Nikšić en
Montenegro, kie li finis la gimnazion, poste al Zagreb kie li finis
universitatajn studojn pri juro. En Zagreb Tibor laboris kiel ĵurnalisto,
sed en 1939 li iris al Argentino, kaj la sekvantajn 15 jarojn li restis en
Sud-Ameriko kiel vojaĝanto kaj esploristo. Li revenis al Jugoslavio en
1954 kaj loĝis en Beogrado. Lia esploremo tamen ne forlasis lin kaj li
multe vojaĝis en la sekvantaj jaroj. En 1972 li ekloĝis en la urbo
Subotica en Vojvodino, kie li laboris kiel direktoro de muzeo ĝis sia
morto en 1988. Tibor lernis
Esperanton en 1929 kaj verkis multajn librojn en la internacia lingvo, sed ankaŭ
en la hispana kaj la serbokroata. Plej multaj liaj libroj priskribas liajn vojaĝojn
kaj esplorojn en diversaj landoj. Inter tiuj estas Tempesto super Akonkagvo, Tra la Brazila praarbaro kaj Nepalo malfermas la pordon, libroj riĉaj
je ekscitaj eventoj kaj akraj observoj, verkitaj en flua Esperanta stilo. En
1981 aperis lia Mondo de travivaĵoj,
kiu enhavas ankaŭ mallongan membiografion, “anstataŭ antaŭparolo”.
Kaj ĉar Tibor estis ankaŭ poeto, li prezentas la libron per poemo,
kie li priskribas la mondon kiel sian bienon, kiun li devas atenti kaj vidi, ĉu
ĝi ankoraŭ funkcias, kiel ĝi devas: Ĉar perfektan ordon en mia farmo mi
postulas: “Ĉiuj vojoj de
la mondo al mi apartenas”, li ankaŭ diras, Tibor Sekelj ne estis ia
ordinara mondvojaĝanto, la tuta mondo estis lia bieno, lia posedaĵo,
lia hejmo. La vojaĝlibroj
de Tibor Sekelj estas unikaj en la literaturo de Esperanto, ne nur pro sia aŭtentikeco
(Juna
amiko, n-ro 123, decembro 2008) |