Reen al enhavtabelo

Reen al la ĉefpaĝo de OLE

Baldur Ragnarsson


Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo

Artikoloj verkitaj por la revuo Juna amiko




Zamenhof – la unua grava verkisto en Esperanto

 

Esperanto naskiĝis kiel skriba lingvo. Dum pli ol cent jaroj esperantistoj dise tra la mondo uzadis la lingvon en korespondado, en revuoj, en libroj. Ankoraŭ hodiaŭ la ĉefa uzo estas skriba, lastatempe per nova tekniko, elektronika poŝto, en kreskanta grado. Tamen, jam en la komenco, oni uzis la lingvon ankaŭ en parolo. Laŭdire la unua konversacio en Esperanto okazis inter ĝia aŭtoro, d-ro Zamenhof kaj lia samurbano Anton Grabowski jam en 1887. Poste, ankaŭ la parola uzo de la lingvo ludis ĉiam pli gravan rolon.

Kiel literatura lingvo Esperanto havas siajn radikojn en la kultura tradicio de la latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj. Do, kiel atendeble, la originala literaturo de Esperanto estis kaj daŭre estas sub forta influo de tiu tradicio. Granda plimulto de esperantistaj verkistoj estas eŭropaj aŭ parolantaj eŭrop-devenajn lingvojn. En Esperanta Antologio (2-a eldono 1984), granda kolekto de poemoj originale verkitaj en Esperanto, 163 poetoj estas prezentitaj, el kiuj nur 9 estas japanaj kaj 2 ĉinaj. Tamen, la ekstereŭropaj influoj en la Esperanta literaturo kreskis en la lastaj jardekoj. La Esperanta literaturo nehaltigeble progresas al universaleco.

La unua grava verkisto en Esperanto estis Zamenhof mem, la aŭtoro de la lingvo. Liaj kongresaj paroladoj kaj eseoj estas majstroverkoj de klara stilo kaj profunda enhavo. Ili nepre meritas zorgan studadon de ĉiu serioza esperantisto.

 

Zamenhof aperigis ankaŭ kelkajn poemojn. Inter tiuj La Espero estas la plej konata, ĉar tradicie ĝi fariĝis ia oficiala himno esperantista laŭ la muziko de F. de Ménil. Tiu poemo kun kvar aliaj: La Vojo, Al la Fratoj, Preĝo sub la verda standardo kaj Al la Esperantisto havas ĉiuj universalan karakteron en tiu senco, ke tie Zamenhof alparolas ĝenerale la internacian esperantistaron en simplaj, universale kompreneblaj metaforoj kaj simboloj.

El tiuj poemoj La Vojo elstaras kiel metafora esprimado; la titolo mem estas metaforo, signifanta la kuraĝan iradon de la esperantistoj al la celo, tio estas la fina venko aŭ akcepto de Esperanto kiel internacia komunikilo kaj pacigilo de la homaro. La poeto klare konscias la malfacilaĵojn, kiuj atendas la laboron de la esperantistoj, necesas ne flankiĝi de la celita vojo, malgraŭ malrapida progreso, ĉar

eĉ guto malgranda konstante frapante
traboras la monton granitan.

Li komparas la vojirantojn al semantoj, kiuj ne laciĝas, kvankam “cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas”. Se “longa sekeco aŭ ventoj subitaj” deŝiras “velkantajn foliojn”, la semantaj vojaĝantoj rigardu tion kiel repuriĝon, kiu donas pli freŝan forton. La poemo havas ja romantikan karakteron, sed ankaŭ instigan forton, kiu ankoraŭ nun havas sian validon.

Tiuj poemoj de Zamenhof diras al ni multon pri lia persono, pri lia idealismo, lia fido al sia kreaĵo, la lingvo mem, kaj la servo, kiun ĝi povus fari al la homaro.

Tamen, tiuj kvin poemoj estas publikaj, iel oficialaj, ilin karakterizas optimismo, kiu celas instigi la adeptojn de la lingvo al plia kaj daŭra laboro. Sed li verkis ankaŭ tri pliajn poemojn, kiuj pli rekte, pli intime esprimas la sentojn de lia koro. Tiuj estas Ho, mia kor’, Mia Penso kaj Pluvo.

En la unua li esprimas sian angoron pro dubo, kiu ronĝas lian koron:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’!
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’ !

Ĉu Zamenhof verkis tiun poemon ĝuste antaŭ la publikigo de Esperanto, oni ne scias, sed ekzistas tradicio, ke tiel estis. Ekzistas informo de Zamenhof mem (en lia letero al rusa esperantisto, N. A. Borovko, pri la deveno de Esperanto), ke en tiu tempo li verkis poemojn en la nova lingvo. Li mencias aparte la poemon Mia Penso kiun li aperigis kun Ho, mia kor’ en la Unua Libro (1887).

Mia Penso esprimas senton de perdiĝo, en kvar strofoj la poeto bedaŭras la perditan junecon, kiun simbolas parolo “kun fraŭlino ripozanta / post somera promenado”, li parolas pri sia junaĝo, kiun li “ploranta” metis “sur la altaron  / de la devo ordonanta”.

Kio estis tiu devo? Probable lia obseda, temporaba laboro en la kreado de la lingvo, lia penso mem:

Mia penso kaj turmento
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!

La poemo Pluvo diferencas de la ceteraj poemoj de Zamenhof. Ĝi ne koncernas Esperanton, sed nur lian propran personon. La sonoj de la senĉese falantaj pluvogutoj, frapiĝantaj sur la strato, malfermas al la poeto aliron al rememoroj, kaj la pasinta tempo reviviĝas en lia menso. La poeto ne esprimas angoron aŭ internan konflikton, nur mildan melankolion, kiu tamen ne sentiĝas negative, la poeto resentas la freŝon de sia junaĝo, li spiras:

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel’ al la ter’, el ĉiel’ al la ter’
are gutoj frapiĝas resalte.

Tra la sonoj de l’ pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.

Kvazaŭ ia sopir’ en la voĉo kaŝiĝas
kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.

Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l’ sun’, kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?

Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.

Zamenhof abunde kaj kristalklare pruvis per siaj prozaj verkoj, ke Esperanto estas taŭga lingvo por esprimi profundan kaj logikan pensadon. Sed jam en la komenco li ankaŭ volis montri, ke la nova lingvo estas ankaŭ kapabla esprimi intimajn sentojn en la fomo de poezio.
Li tamen, verŝajne, ne rigardis sin kiel poeton, li volis nur montri la vojon al tiuj, kiuj pli sindone deziros pluiri sur tiu vojo. Kaj la atendo ne estis longa, la Esperanta poezio jam akiris siajn flugilojn kaj baldaŭ levos sin al flugo de esploro malfermonta novajn perspektivojn.

 (Juna amiko, n-roj 89 kaj 90, 1999)

 

Grabowski – la patro de la esperanta poezio

 

En mia artikolo pri Zamenhof mi substrekis la gravecon de liaj verkoj por la ekevoluo de la Esperanta literaturo. Lia verkaro estas kaj abunda kaj diversa. Liaj originalaj verkoj koncernas la lingvon mem, la Esperanto-movadon kaj beletron. Junaj esperantistoj devas frue konatiĝi kun liaj malmultaj poemoj, kiuj okupas ian sanktan lokon en nia tradicio. Kaj, iom post iom, ili devas legi ankaŭ liajn prozajn verkojn.

Mi volas aparte atentigi pri la ok paroladoj, kiujn faris Zamenhof okaze de la inaŭguroj de la Universalaj Kongresoj 1905-1912. Por akiri klasikan stilon de klareco kaj riĉa enhavo pleje indas zorge legi tiujn paroladojn. Tio ne signifas, ke nepras provi imiti la stilon de Zamenhof. Sed profunda kono de lia stilo estas la fundamento, sur kiu oni povus evoluigi sian propran stilon – se oni deziras fariĝi verkisto en Esperanto.

Nun mi volas turni min al alia grava verkisto el la fruaj jaroj de Esperanto. Sed unue mi deziras rakonti al vi memoraĵon el mia propra esperantista vivo. Mi eklernis Esperanton en mia 17-a jaro. Baldaŭ poste mi hazarde ekhavis mian unuan beletran libron en la lingvo. Ĝi estis poemaro kun la titolo El Parnaso de Popoloj, eldonita en Varsovio en 1913. Tiu poemaro enhavas ses originalajn poemojn de la polo Antoni Grabowski kaj liajn tradukojn de poemoj el 30 lingvoj. Ĉiun poemon akompanas signoj por montri ĝian metrikan skemon kaj ĉiu tradukita poemo estas enkondukita per komencaj versoj en la originala lingvo.

La tuta aspekto de la libro elspiris por mi ian seriozan aŭtentikon, kiu vekis profundan respekton por la lingvo, kiun mi estis lernanta. Tiom forta estis la altirpovo de tiu libro, ke mi tuj devis provi eklegi kaj kompreni, kvankam mi fakte ne estis tiam fininta la lernolibron mem! Kaj mallonge dirite: Tiu poemaro de Grabowski inicis min definitive en la lingvon, en ĝian spiriton kaj ĝiajn respektindajn meritojn. Ĉiam poste mi amis Grabowski, kaj neniu alia Esperanta verkisto sukcesis forpreni por si lian lokon en mia koro. Tiom forta estis tiu juneca impreso.

Sed kiu estis Grabowski? Li estis polo, naskiĝis en 1857, mortis en Varsovio en 1921. Profesie li estis kemia inĝeniero kaj verkis fakajn librojn en la pola lingvo. Li estis poligloto, kiu konis kaj regis pli ol dudek lingvojn. Li tradukis, en tre malfacilaj cirkonstancoj de malsano kaj soleco, la nacian epopeon de la Poloj, Sinjoron Tadeon, en Esperanton, dekmilversan grandverkon, – fortostreĉo apenaŭ imagebla. Laŭdire, la unua interparolado en Esperanto okazis, iam en 1888, inter Grabowski kaj Zamenhof, en la loĝejo de Zamenhof ĉe strato Dzika numero 9 en Varsovio. Tiuj du fariĝis intimaj amikoj, kiuj spirite subtenis unu la alian.

Ho jes, Grabowski estis ja unuavice tradukisto. Tamen, pro la graveco de liaj poeziaj tradukoj oni kutime nomas lin “la patro de la Esperanta poezio”. Liaj originalaj poemoj estas malmultaj. Tamen unu estas same bone konata inter la esperantistoj kiel La Vojo de Zamenhof. Ĝi nomiĝas La Tagiĝo. Ĝi estas movada poemo kiel la poemo de Zamenhof. Ankaŭ ĝin oni ofte kantas je solenaj okazoj (laŭ muziko de la pola komponisto Baranski). La poemo esprimas la optimisman entuziasmon de la poeto pri la lingvo. La tono diferencas de la Zamenhofa en La Vojo. Zamenhof antaŭvidas longan kaj penigan laboradon por venkigi la lingvon:

L’ espero, l’obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Grabowski vidas la venkon de la lingvo en tuja proksimo:

Agordu la brustojn, ho nia fratar’,
Por nova, pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar’,
Anoncu al ĉiu dormanto:
      Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
      La ombroj de nokto forkuras el mond’!

Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
      Post longa batalo, maldolĉa turment’,
      La stela standardo jam flirtas en vent’.

Se venus ankoraŭ ventegoj, batal’,
Ni estas jam bone harditaj;
Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal’,
Nek  ies perfidoj subitaj.
      Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
      Ĝi havas radikojn profunde en kor’.

Ni velas antaŭen kun kredo, fervor’,
Benante la Majstron por verko,
Kaj lian anaron, de plej frua hor’
Fidelan al li, ĝis la ĉerko.
      La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,
      Sed vivos eterne pri ili memor’.

La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela:
Per amo al hejmo, patrujo, naci’,
Ni flamas en koro fidela.
      Kaj same fidelaj al hejma altar’,
      Ni sentas nin filoj de l’ tuta homar’.

En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon’
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson’,
Do kantas de l’ tero ni filoj:
      Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
      La ombroj de nokto forkuras el mond’!

Mi devas diri, ke ĉi tiu kanto ĉiam sukcesis kapti min, eĉ pli ol la plej honorinda La Espero de Zamenhof. Ĝia intensa pelforto instigas al plenpulma kantado, al fervora marŝado antaŭen ĝis la fina triumfo – jes, Grabowski estas mia homo! 

 

Kabe – nia unua vortaristo

Tri nomoj sin levas kiel respondo al la demando, kiuj kreis la fundamenton de Esperanto kiel plentaŭga lingvo por literatura kreado: L.L. Zamenhof, A. Grabowski kaj Kabe. Pri Zamenhof kaj Grabowski mi parolis en miaj antaŭaj artikoloj. Ĉi tiun artikolon mi volas dediĉi al Kabe, la homo, kiu per siaj tradukoj de prozaj verkoj elegantigis la Esperantan prozan stilon sub la signo de klareco kaj ekvilibro, kaj nia unua vortaristo.

Fakte, Kabe estis lia pseŭdonimo, plumnomo, kiun li uzis por signi siajn Esperantajn verkojn. Kaj laŭ tiu nomo la esperantistoj ankoraŭ konas lin. Lia vera nomo estis Kazimierz Bein. Li estis polo kiel Grabowski, naskiĝis en 1872 kaj mortis en 1959. Profesie li estis medicinisto kaj okulkuracisto.

Li lernis Esperanton en 1895 kaj lia unua tradukaĵo, La fundo de l’ mizero de la pola verkisto Wacław Sieroszewski, aperis en 1904. Post tio, ĉiujare ĝis 1912 aperis liaj verkoj, kelkfoje pluraj samjare, entute 14. En 1906 Kabe estis elektita kiel vicprezidanto de la Esperanta Akademio, kiun postenon li okupis ĝis 1911, kiam li, pro nekonataj kaŭzoj, ĉesis okupi sin pri Esperanto kaj forlasis la Esperanto-movadon.

La verkojn de Kabe oni povas dividi en du klasojn. Unuflanke estas liaj prilingvaj kaj pedagogiaj libroj, kie elstaras lia Vortaro de Esperanto (1910). Aliflanke estas liaj tradukoj, kie elstaras La Faraono, romano de la granda pola verkisto Bolesław Prus. Ĉi tie mi pritraktetos nur la Vortaron kaj La Faraonon.

Vortaro de Esperanto de Kabe estas la unua ĝenerala vortaro de la lingvo kun samlingvaj difinoj kaj ekzemploj. La difinoj de la Vortaro de Kabe havas la ĝeneralan stilan karakteron de liaj verkoj: klarecon, trafecon kaj elegantecon. Mi menciu nur unu ekzemplon. La verbo kuri estas simple sed trafe difinita kiel “rapide sin movi per la piedoj”. Ekzemplo: “La homo ne kuras tiel rapide, kiel la ĉevalo.” En PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) la difino estas pli analiza: “iri per movoj pli rapidaj ol en marŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero”.

La Vortaro de Kabe estis varme akceptita de la esperantistoj. Ĝi estis reeldonita en 1925 kaj ankoraŭ havas grandan valoron, ne nur leksikan, sed ankaŭ artan. Oni sentas serenan ĝuon, legante ĝiajn senkomplikajn difinojn kaj koncizajn, memklarigajn ekzemplojn.

La Faraono estas granda verko, trivoluma. Ĝi aperis en 1907 kaj post tiam aperis du eldonoj, la lasta en 1957, kio atestas la gravan lokon, kiun ĝi okupas en la Esperantlingva literaturo. La okazejo de la romano estas antikva Egiptujo kaj la ĉeftemo estas konfliktoj inter la potenca pastraro kaj la kronprinco, kiu mem celas plenan potencon. La verko abundas je priskriboj de la cirkonstancoj, kutimoj kaj moroj de la tiuepokaj Egiptoj.

Ofte kaj ripete oni laŭdis la stilon de la Esperantaj tradukoj de Kabe, kiujn oni epitetas kiel modele simplajn kaj klarajn. En intervjuo en la revuo Literatura Mondo en 1931 Kabe asertis, ke “por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn.” Tiu antaŭkondiĉo, verŝajne, estis pravigebla en la unuaj jaroj de Esperanto kiel literatura lingvo. Sed nuntempe junaj esperantistoj certe povas akiri simplan kaj klaran Esperanto-stilon per senpera studado de verkoj de bonaj Esperanto-stilistoj. Inter tiuj la tradukaĵoj de Kabe daŭre okupas gravan lokon. De Kabe oni povas, ekzemple, lerni kiel uzi la simplan finaĵon -is por laŭeble eviti kunmetitajn verbo-formojn kiel estas -inta, estis -inta, kiuj pezigas la stilon. En la menciita intervjuo Kabe esprimas sian admiron pri la stilo de Zamenhof: “Kiel stilisto li estis bonega, ĉar li havis lingvon eksterordinare simplan.” Tamen la stiloj de tiuj niaj du klasikaj stilistoj, fakte, ne tre similas. Ekzemple, en siaj originalaj verkoj Zamenhof ofte uzas kunmetitajn frazojn, cetere ĉiam tre klare kaj logike konstruitajn.

Stilo multe dependas de la enhavo kaj celo de la teksto. La originalaj verkoj de Zamenhof grandparte havas analizan aŭ retorikan karakteron, kio postulas apartan stilon, ofte kun longaj frazoj. Kabe neniam verkis originale kaj tradukis preskaŭ nur rakontajn verkojn, kiuj kutime ne estas stile malsimplaj. Tio, verŝajne, influis ankaŭ la stilon de Kabe. En nia originala literaturo do ambaŭ stiloj havas fortikan bazon en la klasikaj verkoj de Zamenhof  kaj Kabe.

 (Juna amiko, n-ro 92, 2000)

 

16-jarulo kiu impresis la Bulonjan kongreson

En la komencaj jaroj de Esperanto ne malmultaj verkemuloj faris provojn krei poemojn en la nova lingvo. Tio montris fidon al la lingvo kiel taŭga esprimilo de poezio, kvankam la rezultoj estis modestaj.

Sed la tempo de maturiĝo estis proksima. En 1912 aperis la poemaro Tra l’silento de Edmond Privat, 23-jara sviso, kiu jam tiam famiĝis inter la esperantistoj kiel oratoro kaj verkisto. Preskaŭ duonjarcenton poste (en antaŭparolo al Junaĝa verkaro de Privat), la hungara Esperanto-verkisto Julio Baghy esprimis sian memoraĵon pri tiu poemaro de Privat, ke ĝi estis “la unua verko, kiu sukcesis sugesti al mi la penson, ke Esperanto estas destinita por la poezio pro sia melodia belsoneco.” Baghy citas la unuajn versojn de la poemo La lasta kiso kiel pruvon pri tiu “melodia belsoneco”:

Vi kien flugas, papilio’,
Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
Kaj venas frost’ perfide.


Jes ja, Baghy pravas
pri la belsoneco, sed tio estas nur la ekstera vesto, pli gravas la senta enhavo de la poezio de Privat. Lasta kiso ne temas pri homaj geamantoj, kiuj devas disiĝi portempe, aŭ por ĉiam, kiel oni povus anticipe supozi, sed pri soleca papilio, kiu ĝisvivis la komencon de la vintro kaj baldaŭ mortos doninte lastan kison al “velkinta krizantemo”. La temo havas romantikan, tamen serioze trankvilan tonon, eta vivo akceptas morton per kiso – kiel naturan proceson:

Vi kial flugas en malvarmo
Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
Nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
Kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalos vi kun vespoj
Pri la floretaj koroj.

Jen restas nur la kampo vasta
Velkinta krizantemo,
Sur kiu kiso via lasta
Mortigos vin en tremo.


La poemoj de Privat
havas aŭtentikan karakteron ĉefe kiel konvinka esprimo de sinceraj sentoj. Estas evidente, ke la poeto tiel firme sidas en la lingvo, ke estas al li nature uzi ĝin kiel esprimilon de siaj sentoj. La poemoj estas romantikaj kaj svingiĝas inter sentoj de ĝojo kaj malĝojo. Foje ili iel obskure aludas al spertoj, kiujn la poeto plutenas misteraj kaj neklarigitaj al la leganto. La unua strofo de la unua poemo Ĉu en tombejo? jam atestas tiun metodon:

Dum tie vi staris en nigra mantelo
Kaj ĉerkon en foson aŭskultis degliti,
Ĉu brilis la suno? Ĉu bluis ĉielo?
La tombon neniam mi volas viziti.


Kial la poeto neniam volas viziti la tombon?  La sekvantaj ses strofoj tion ne klarigas, sed aldonas pliajn misterojn:

Sur tombo violojn vi ŝutis kun ploroj,
Kaj iu kun rozoj vin iris imiti.
Mi dankas, amikoj, pro larmoj kaj floroj;
La tombon mi tamen ne volas viziti.

Eksidas la vintro, dum falas arĝento,
Sur krucoj granitaj por longe mediti;
Kaj kantas la neĝo pri l’ dolĉa silento,
Eĉ nun mi la tombon ne volas viziti.

Ĉu flanke tombiĝas knabet’ sub kolono?
Ĉu viro maljuna? Ĉu aŭdas vi diri:
“Jen tombo malriĉa, sen nomo, sen ŝtono?”
Ho lasu? Mi tien ne volas aliri.

De kiam vi lasis la ĉerkon en tero
Se l’ tuta tombej’ ne fariĝis pli bela,
Pli gaja, pli riĉa je luma espero,
Ŝin vane mi serĉus en tombo malhela.

Ne tie mi serĉis, sed kie ankoraŭ
Ŝi vivas per amo kaj flego donitaj;
Sur litoj suferaj, en ĝojo de l’koroj
En dankaj okuloj, en manoj tenitaj.

Kaj tial ekfalu sur tombojn la neĝo,
Aŭ brilu la suno kaj floru la floroj;
Al ter’ apartenas nek amo nek preĝo,
Kaj ĉerkon nur venkas vivantaj memoroj.


La konvinke serioza tono de la poemo tamen kunportas aludojn sufiĉe sugestajn por doni al la poemo statuson de aŭtentiko. Samo validas pli-malpli pri la ceteraj poemoj, la senta esprimo ĉiam sin asertas, ofte per kontrastoj, plej klare en la plej longa poemo Sur vojo de l’ vivo, kiu havas du partojn, la unua esprimas amon, esperon kaj ĝojon, la dua perdon kaj malesperon.

La rolo de Privat en la disvolviĝo de Esperanto kiel senta esprimilo trovis sian elmontriĝon en teoria formo en lia verko Esprimo de sentoj en Esperanto (1931). Tiu libreto daŭre plene validas kiel konvinka argumento por la sentesprimaj rimedoj de Esperanto kaj kiel libro de instruo por tiuj, kiuj jam lernis la lingvon, sed deziras ĝin plue studi.

Edmond Privat lernis Esperanton en sia junaĝo kaj mirinde rapide akiris tioman majstrecon pri la lingvo, ke li jam kiel 16-jarulo vekis multan atenton en la Unua Universala Kongreso en Bolonjo-sur-Maro (1905) per sia matura elokventeco kaj oratora stilo. Krom Esprimo de sentoj liaj plej konataj prozaj verkoj estas Historio de Esperanto kaj Vivo de Zamenhof, ambaŭ klasikaj verkoj laŭ spirito kaj stilo. La spirito estas idealisma, la stilo poezieca.

Se la stilon de Zamenhof karakterizas grandparte ellaborita sintakso kaj la stilon de Kabe senkomplika rekto, la stilon de Privat karakterizas bela harmonio de belsoneco kaj emfaza vortordo. Tamen la diferencaj stiloj de tiuj tri estas ĉiam kristale klaraj kaj samegale efikaj por siaj apartaj celoj.

Edmond Privat mortis en aŭgusto 1962, 73-jara. Liaj personaj rememoroj aperis en la posta jaro sub la titolo Aventuroj de pioniro en redakto de lia samlandano Henri Vatré. La titolo estas aparte taŭga. Privat estis pioniro de Esperanto en Svislando kaj internacia apostolo de la lingvo jam de junaĝo.

 (Juna amiko, n-ro 93, 2000)

 

Baghy – la plej esperanta verkisto el ĉiuj

Unu el la plej fekundaj kaj multflankaj verkistoj en Esperanto dum la intermilitaj kaj postmilitaj jaroj estas la hungaro Julio Baghy. Li naskiĝis en 1891. Lia familio havis longan tradicion de la teatra profesio kaj kiel junulo li studadis en aktora lernejo. Li eklernis Esperanton en 1911 kaj baldaŭ poste partoprenis Esperantan aktivadon. Sed venis la milito kaj Baghy devis soldatiĝi. En septembro 1915 li estis kaptita kaj poste devis pasigi jarojn en diversaj rusaj militkaptitejoj. Tiuj spertoj donis gravan materialon al multaj liaj poemoj kaj al du el liaj romanoj.

En la fino de 1920 Baghy revenis al sia hejmlando. Li fariĝis kunfondanto de la grava literatura revuo Literatura Mondo kaj komencis vojaĝadon por gvidi kursojn, prelegi kaj helpi la Esperanto-movadon en multaj landoj. La periodo 1939-1954 estis malfacila, sed poste Baghy denove komencis okupi sin pri Esperanta laboro kaj verkado. Tion li faris fruktodone ĝis sia morto en 1967.

Baghy aŭtoris verkojn de ĉiuj ĝenroj: poezio, romanoj, noveloj, dramoj. Sian verkistan karieron li komencis per poemlibro Preter la vivo (1922). Pliajn kvar poemarojn li verkis: Pilgrimo (1926), La vagabondo kantas (1933), Ĉielarko (1966) kaj Aŭtuna foliaro (1970).

Lirikemo kaj elokvento karakterizas la poemojn de Julio Baghy. Li ne celis ellaboritan artan rafinitecon aŭ poezian lingvaĵon. Tial liaj poemoj estas ĝenerale facile legeblaj kaj tial taŭge enkondukas junajn legantojn en la Esperantan poezion. Baghy parolas al siaj legantoj pri vivrealaj temoj, ofte intime ligitaj al liaj propraj vivo-spertoj kaj memoroj, iafoje melankoliaj kiel la sekvanta, Ĉe samovaro, kiu estas unu el liaj plej konataj poemoj.

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:
“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan ...
Ĉu vi konas pli kruelan?”
La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan ...”
Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

       (el Pilgrimo).


Baghy ofte uzas simplajn strofo-formojn kiel la ĉi-suprajn, sed ankaŭ malpli simplajn. Efektive la varieco estas nekredeble granda. Laŭ kalkulo (de Marjorie Boulton) oni povas distingi 174 diversajn strofo-formojn inter la 322 poemoj en la kvin poemlibroj de Baghy. Li ne emis enfermi siajn sentojn en formulojn antaŭe pretajn, la rilato inter enhavo kaj formo havas memsekvan karakteron.

Julio Baghy verkis ankaŭ kelkajn romanojn. Liaj romanoj, Viktimoj (1925) kaj ĝia daŭrigo Sur sanga tero (1933) estas bazitaj sur liaj spertoj kiel militkaptito en Siberio. Ili havas tie siajn temajn radikojn kaj tiel havas dokumentan valoron. Iliaj priskriboj de la krueliĝo de homoj al homoj, kiam ili fariĝas viktimoj de malhomecaj kaj ideologiaj cirkonstancoj, havas tamen pli vastan signifon. Viktimoj estas ne nur la suferantoj, sed ankaŭ la suferigantoj. La temo de tiuj du libroj havas sekve universalan validon. La stilo de la du libroj estas grandparte dialoga, preskaŭ teatreca. Tiu stilo estis tiam io nova en la Esperanta literaturo kaj havis tiom pli gravan valoron.

La plej granda romano, Hura (1930), ankaŭ temas pri suferoj, sed estas pli komplika verko, unuflanke satira, aliflanke romantika. Tiu mikso tamen havas realecan impreson, eble atendeblan, ĉar kritikemo kaj sentemo ofte kuniras en la vivo mem. Optimismo kaj pesimismo, emocioj kaj inteligento interluktas en la romano, kaj la verkisto klopodas trovi ekvilibron inter ĉiuj kontraŭaj  fortoj. Vivaj dialogoj ecigas tiun romanon same kiel la siberiajn romanojn, la dialogoj dramigas la stilon, kvankam ili ofte havas filozofian karakteron. Tiu granda romano, ampleksanta 466 paĝojn, estas sendube la plej interesa verko de Baghy.

Ankaŭ la noveloj kaj teatraĵoj de Baghy meritas atenton. Lia teatraĵa ĉefverko estas la versodramo Sonĝe sub pomarbo (1958). Tie la verkisto kunigas la genezan miton pri Adamo kaj Eva kaj sciencfikciajn elementojn.

Entute, aperis de Julio Baghy 18 libroj. La varieco de ĝenroj atestas lian verkistan multflankecon. Stile li estas majstro de la dialogo. Siatempe li, la homo mem, estis kvazaŭ idolo de la ĝenerala esperantistaro. Lia samlandano, la Esperanto-verkisto Tárkony, eĉ nomis lin en verso “paĉjo de la’ tuta mondo Esperanta”. Tiu kulto estas forgesita, sed la plej bonaj verkoj de Julio Baghy daŭre vivos inter la plej gravaj kreaĵoj en la internacia lingvo.

 (Juna amiko, n-ro 94, 2000)

 

Kalocsay – la klara fonto de la esperanta literaturo

Antaŭ pli ol kvar jardekoj al nia granda literaturisto kaj vortaristo Gaston Waringhien oni demandis en intervjuo:  “Se la tuta originala literaturo de Esperanto estus detruenda kaj vi rajtus savi unu solan titolon, kiun vi elektus?” la demandito respondis: Streĉita kordo de Kalocsay. Antaŭ kvin jardekoj William Auld, jam tiam fama poeto en Esperanto, skribis sur la titolan paĝon de ekzemplero de tiu sama libro, donacita al mi: “Jen la klara fonto!”

Nu ja, feliĉe, la literaturo de Esperanto de tiam daŭrigis sian vojon, novaj gravaj verkoj aperis, novaj talentaj verkistoj konstante kontribuas al la evoluo de nia literaturo. Tamen, ne nur la menciita poemaro de Kalocsay, aperinta antaŭ pli ol sep jardekoj, sed ankaŭ lia tuta ampleksa verkaro, originala kaj tradukita, daŭre restas inter la plej gravaj atingoj sur la kampo de la Esperanta literaturo.

Kálmán Kalocsay estis hungaro, medicinisto, ĉefkuracisto en Budapeŝta hospitalo. Li konatiĝis kun Esperanto en 1911 kaj debutis kiel poeto en 1921 per malgranda poemaro, Mondo kaj koro. Ekde tiam komencis funkcii lia rolo kiel ĉefa evoluiganto de la Esperanta poezio, ĝiaj verstekniko kaj esprimopovoj, en la intermilitaj jaroj.

Sed, efektive, la Kaloĉaja fenomeno estas tiom granda, ke oni prefere parolu pri roloj ol rolo. Unue, Kalocsay elstaris kiel originala lirikisto, kie pintas la jam menciita poemlibro Streĉita kordo (1931). Due, li estis tradukisto de artaj ĉefverkoj: La tragedio de l’ homo de la hungara poeto Madách [madaĉ], de Infero de Dante, de tri dramoj de Shakespeare, de poemoj de Baudelaire, Heine kaj Petőfi, por mencii la plej gravajn el la vasta kvanto de liaj tradukaĵoj. Kaj trie li eminentis ankaŭ sur la prilingva kampo, kie lia laboro kulminis en la tria parto de la fama Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Krome, dum ĉiuj tri periodoj, li estis la motoro de la grava revuo Literatura Mondo.

La verkaro de Kálmán Kalocsay ampleksas 37 librojn, 7 poeziajn originalojn, 19 tradukojn kaj 11 lingvajn studojn. Kelkaj el tiuj verkoj estis farataj kunlabore kun aliaj, ekzemple kun Waringhien en la verkoj Plena Gramatiko, Parnasa Gvidlibro, La Floroj de l’ Malbono de Baudelaire kaj Kantoj kaj Romancoj de Heine.

Kiel poeto Kalocsay estis admiranto de klasikaj modeloj kaj fiksitaj verso-formoj. Tion plej klare atestas lia versita traktaĵo La Arto Poetika en Parnasa Gvidlibro. Li agnoskis, ke li sentis sin fremda al la moderna poezio, “kiu parolas malpli al la intelekto ol al aliaj sferoj” kiel li skribis al mi siatempe. Tamen, kompreneble, tio ne signifas, ke la orginala poezio de Kalocsay estas manka je emociaj tonoj. Lia poemo En amara horo estas unu el la plej sinceraj kaj belaj poemoj en la lingvo. En tiu poemo la poeto korŝire plendas pro nekomprenemo kaj manko de subteno fare de la ĝenerala esperantistaro, li sentas sian solecan pozicion: “Ho, kie estas la konsolo ! Por mi – poeto sen popolo!” Sed la lingvo mem, kiun li amas, lin savas:

Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj – eble – senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.


Tra sia tuta vivo, kiel sindediĉa esperantisto, Kalocsay plenumis siajn diversajn rolojn kaj kiel senlaca kultivanto de la Esperanta literaturo kaj instiganto al ties pluportantoj. Li direktis ĝian evoluon al ambiciaj altoj kaj pli ol iu alia Esperanto-verkisto kreis fidon kaj konvinkon pri la kapabloj de la lingvo atingi plenan egalrajton kun la grandaj literaturaj lingvoj.

Sen la unika laborado de Kálmán Kalocsay nia literaturo supozeble ne havus tian kulturan statuson, kian ĝi havas nun.

 

Miĥalski – libera torento katenita

Komparu la sekvantajn versojn

Ĉu ekzistas eĉ “mi mem”?
Eble “mi” estas nur fantazio?


kun la jenaj:

Mia brusto potenca
similas al ŝtal’.
timas, alvokas
al  fajra batal’.


Kion ni pensu pri poeto, kiu donas tiom diferencajn bildojn pri si mem? Ĉi tiuj versoj, prenitaj el du apartaj poemoj, estas verkitaj de la sama poeto, la ruso Eŭgeno Miĥalski, kaj en la sama periodo, probable en la sama jaro, 1919. Ili prezentas du aspektojn de la poeto, du malsamajn membildojn. Kio kaŭzas tiun drastan diferencon? Ni rigardu unue la malmulton, kion oni scias pri la vivhistorio de Miĥalski.

Eŭgeno Miĥalski naskiĝis en 1897. Profesie li estis instruisto kaj bibliotekisto. Li lernis Esperanton kiel junulo kaj baldaŭ aktivis kiel movadano kaj poeto. En 1917 li fondis literaturan revuon, Libera Torento, en la urbo Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj. Miĥalski fariĝis aktiva apoganto de la sovetia reĝimo kaj same partoprenis la internacian laboristan movadon kiel kunlaboranto de laboristaj gazetoj. Pro senfunda akuzo pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizaĵo li estis arestita la 16-an de marto 1937. Laŭ tribunala decido de la 14-an de oktobro 1937 li estis verdiktita al mortpafo. La verdikto estis plenumita la 15-an de oktobro 1937 en Kievo. Laŭ decido de Milita kolegio de la Supera Juĝistaro de USSR de la 8-a majo 1958 Miĥalski estis rehonorigita postmorte.


La versoj cititaj komence estas prenitaj el la du ĉefaj poemlibroj de Miĥalski: la unuaj el Prologo (1929), la duaj el Fajro kuracas (1932). La unuaj estas la finaj linioj de iom longa poemo, titolita Ajno; la duaj el poemo nomita Forĝisto. Laŭ indikoj post la poemoj ili estis verkitaj en Saratov en la sama jaro, 1919. Malgraŭ tiu samtempeco tiuj poemoj, kaj ja la du poemlibroj mem, draste malsimilas je temoj kaj vidpunktoj. Personaj deziroj, pasioj, amo estas la ĉeftemoj de Prologo en ligo kun sentoj de malespero, kiam la poeto dubas eĉ pri sia propra ekzisto. En Fajro kuracas la poeto proponas siajn servojn al la socialismo, li oferas sian propran personon al la klasbatalo cele al la fina venko de la socialismo.

Kvankam la seriozo de la poeto estas senduba, tiuj socirealismaj poemoj malhavas la personan sinceron de la poemoj en Prologo, sinceron, kiu esploras sen indulgo la poetan animon. Oni povas demandi: Ĉu poeta esprimo, tiom kontraŭdira en si mem, kiel la du poemlibroj atestas, estas plene fidinda? Miĥalski mem donas la respondon en la poemo Mi estas ..., kie li eldiras Mi estas pokalo de belpoezio; Mi estas martelo de ver’ ... kaj aldonas Mi kreas por krei. Li rigardis sin mem unuavice kiel kreanton, kiu celas la veron – per rimedoj, kiuj nenion indulgas, eble je la kostoj de la poezio mem. Pli ver-celaj poemoj apenaŭ troviĝas en Esperanto.

Ankaŭ forme la poezio de Miĥalski estas io aparta. Ĝi estas interese libera, kvankam la poeto uzas ankaŭ kutimajn formojn kiel rimojn kaj verspiedajn ritmojn. Miĥalski estas la unua Esperanto-poeto, kiu grandparte uzas liberajn versojn kontraste al la tradiciaj, klasikaj verso-formoj. Sed pli atentinda estas lia uzo de la lingvo mem, de signife densaj kunmetitaj vortoj, foje neordinaraj gramatikaj formoj. Entute oni povas aserti, ke la poezio de Eŭgeno Miĥalski meritas seriozan studadon, kaj je tio mi ne esceptas Fajro kuracas, kvankam iuj nekompreneme inklinas rigardi ĝin kiel krudan esprimiĝon sub signo de dogmatismo.

 (Juna amiko, n-ro 96, 2001)



Nikolai Hohlov – vivo kiel senfine kreata poemo

Lastfoje mi prezentis la rusan poeton E. Miĥalski, ĉifoje mi prezentas lian samlandanon, la poeton Nikolai Hohlov. Iel mi ĉiam kunligas tiujn poetojn en mia menso, iliaj poemlibroj Prologo kaj La Tajdo, kiujn mi ekhavis antaŭ jardekoj, ĉiam staris kune en mia libroŝranko. Malgrandformataj ili estas, modestaj laŭ aspekto, originale personaj laŭ siaj temoj. Kiel poetoj Hohlov kaj Miĥalski estas sentemaj lirikistoj, sed la eksteraj cirkonstancoj evoluigis ĉe ambaŭ socialan konsciencon, kiu influis ilian verkadon.

Nikolai Hohlov naskiĝis en Moskvo en 1891 kaj lernis Esperanton jam kiel junulo. Li studis ekonomion ĉe industria entrepreno. Kiel verkisto en Esperanto li estis aktiva ĉefe en la tria jardeko de la lasta jarcento. Liaj tradukitaj verkoj multe pli ampleksas ol la originalaj, i.a. li tradukis (kun N. Nekrasov) el la rusa la gravan Historion de la Mondolingvo de Ernest Drezen (1928). Liaj originalaj verkoj estas nur du, komedio titolita La morto de la delegito de UEA (1924) kaj la poemaro La Tajdo (1928). Hohlov mortis en 1953.

La Tajdo enhavas nur 38 poemojn. Hohlov citas kiel moton por sia poemaro famajn vortojn  de la franca simbolisma poeto Paul Verlaine (1844-96): “De la musique avant tout chose” (Vi devas havi muzikon antaŭ ĉio). Per tio Hohlov certe volas akcenti, ke sonora lingvo, sonora ritmo, estas por li grava elemento de la poezio.

Kaj certe, liaj poemoj abunde atestas tiun vidpunkton. Tamen estas interese konstati, ke – dum la nova generacio de francaj poetoj post Verlaine trovis ties poezion tro virineca, tro gracia kaj tro plaĉa en siaj muzikaj efektoj – la poemoj de Hohlov ĝenerale ne efikas en tiu maniero malgraŭ sia belsoneco. Efektive muzika ritmo ĉe Hohlov malofte regas sola tutan poemon. Pure muzike ritma tamen estas la poemo Vintra fabelo, kiu priskribas sledan veturon en akompano de la amatino. La rimo estas rapida kaj la sonoraj rimoj dance ĝojas:

Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad’
Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad’.
- -
Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin’,
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!

- - -

Tiaj poemoj efikas tamen nur sur unu nivelo, tiu de bela sonoro, al ili mankas la profundo de tiuj poemoj de Hohlov, kiuj atestas kombiniĝon de lirikismo kaj realismo:

Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter’;
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver’


tiel versas Hohlov en poemo titolita Mia vojo. En alia poemo, Chante-claire, la poeto rigardas sin kiel vekanton, kiel kamaradon de la vekokria koko:

Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!


Se ne estas tute klare, al kiaj “auroroj” aludas la poeto, oni povas en aliaj poemoj pli rekte kompreni, ke socialaj temoj estis proksimaj al lia koro kaj ke li havis esperon pri pli bona vivo por la homoj. En la poemo Eŭropo li priskribas per fortaj vortoj situacion, kie regas veoj kaj lamentoj de suferantoj. Kaj li esprimas esperon pri starigo de nova mondo “de l’ paco kaj libero”, ke la Laboro restos “reĝino de la tero”.

La poeto uzas la titolon de la komenca poemo, La Tajdo, ankaŭ kiel titolon de sia poemaro. Tio montras, ke ĝi havas gravan simbolan signifon. La variaj realaĵoj de la vivo trafluas lian koron alterne kiel la tajdoj de la maro:

Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremo
La kanto de l’ batalo kaj kviet’,
Kaj tajdas en la sango la poemo
De l’ krea kaj eterna Prapoet’.


Hohlov rigardis la vivon kiel poemon konstante kaj senfine kreatan kaj ke la rilatoj inter la realaĵoj de la vivo, tajde alfluaj kaj defluaj, kaj la poeto de vortoj, estas intimaj kaj samritmaj. Tial la poezio de Hohlov transdonas al la leganto senton de konstanto en vario, kio estas unu metodo por teni sin ĉeflanke de realismo.

 (Juna amiko, n-ro 97, 2001)

 

Nikolai Kurzens: Ĉu tio do – la vivo?

Kio estas liriko? La vorto devenas el la greka lingvo. Ĝi rilatas al liro, tipo de muzikilo, kaj iam signifis ankaŭ poemon, kiun oni kantis kun akompano de liro. El tio devenas la signifo “poezio esprimanta personajn pensojn kaj emociojn de la poeto”. Liriko ne rakontas, ĝi esprimas privatajn sentojn, privatajn pensojn. Kiel atendeble, tiaj pensoj, tiaj sentoj, povas esti tiom variaj, kiom estas la poetoj mem. Ili povas esti gajaj kaj ĝojaj, sed ankaŭ malgajaj, malviglaj, ili povas esti optimismaj, sed ankaŭ pesimismaj.

La poeto, kiun mi nun prezentas al vi, verkis lirikajn poemojn de la dua speco. Liaj lirikaĵoj esprimas lian pesimismon, lian senesperon, liajn animajn suferojn. Sed tion li faras per senmakula arto, kiu donas al li lokon inter niaj plej bonaj poetoj.

Tiu poeto estas la latvo Nikolai Kurzens (Nikolajs Ķurzēns). Li naskiĝis en 1910 en la urbo Alūksne en norda Latvio. Li laboris kiel ŝtatoficisto en Rigo, la ĉefurbo, kie li ankaŭ studis  ekonomikon en universitato. Li lernis Esperanton kiel junulo kaj poste aktive partoprenis la Esperanto-agadon de Latvia Esperanto-Societo en Riga, fariĝis ĝia vicprezidanto kaj redaktoro de Esperanta revuo.

La militaj kaj postmilitaj jaroj estis por li malfacilaj, kaj li ne plu partoprenis la latvan Esperanto-movadon post ĝia renoviĝo en 1957. Li mortis en 1959.

En 1938 aperis lia sola poemaro Mia Spektro. La titolo malkovras la personan karakteron de liaj poemoj, kiuj montras sentojn kaj sintenojn devenantajn el unu sama fonto, simile al la diversaj koloroj, devenantaj el unu fonto de lumo. La diferenco estas, ke la sentara spektro de la poemoj de Kurzens havas sian fonton de melankolio, sed ne de hela lumo. Tio elektas por li temojn de senespero kaj deprimo. Sed tiujn temojn li sukcesas transformi en arton de disciplino, kie trafa elekto de vortoj kaj formoj kunagas kun la temoj por krei individuan voĉon de poeto:

Dum juno ĉiu vojo nin invitas
kaj ĉiu floro ŝajnas sin proponi;
sur pint’ plej alta ni aspiras troni,
eĉ pens’ pri cedo morde nin incitas.

Sed tempo pasas. Jaroj preterglitas.
La spitan “ni” flankŝovas grasa “oni”.
Ni lernas kompromisi kaj duoni,
pruntitajn pensojn servoprete citas.

Kaj iam nur, sub sprono alkohola
sin ŝiras el la cerb’ ĥaose bola
kaj provas kapon levi pens’ aŭdaca.

Sed vane ĝi alarmon gongi provas:
la korp’ inerta sin jam plu ne movas –
ĝi estas laca, peze, morte laca . . .

                         (Tempo pasas)


Sed malgraŭ la reganta malgaja tono en la poemoj de Kurzens oni povas ankaŭ konstati agnoskon de la neceso aktive kontraŭbatali la senesperon de la vivrutino:

Ĉu estas inde – fuĝi timigite
dum bleka bruo de frakasa fero,
ŝteliĝi for, flankumi for evite
de l’ vivo-ver’?

Ja kion helpas plendo kaj lamento,
ja kion – plor’, sopiro kaj suspiro?
Ne kaŝu vin! Ekpaŝu kontraŭ vento
kaj estu vir’.

                         (Ĉu estas inde?)


Sed pesimismo tamen karakterizas la poezion de Nikolai Kurzens. Oni povas diveni, ke li ofte suferis pro daŭra psika deprimo. Eĉ lia sinteno al la naturo estas plena de dubo, li ne povas akcepti senrezerve la alvenon de printempo kiel la plenumiĝon de liaj belaj esperoj:

Ĉu vere verdas ree la bulvardo,
ĉu vere venis la printemp’ denove?
Sen kred’, sen viglo, lace kaj senpove
kaj kvazaŭ time palpas la rigardo:
Ĉu ver’? Ĉu vere verdas la bulvardo?

                         (Majo)


Sed ne lasu la pesimisman tonon de liaj poemoj fortimigi vin. Nikolai Kurzens estas antaŭ ĉio artisto de la vorto. Liaj poemoj estas mallongaj, neniu vorto troas, la esprimo estas rekta, trafa kaj neniam ĉirkaŭvojas la temon. Li neniam celas artefaritan originalecon, li ĉiam esprimas sin sen ia ajn afekto. Ni kredas lin, kunsentas kun li kaj rekonas lian personon kvazaŭ nian intimulon. Tial liaj poemoj vivas kaj pluvivos kun ni.

 (Juna amiko, n-ro 98, 2001)



Raymond Schwartz – la serioza humuristo

En la jaro 1926 aperis en Parizo malgranda libro, titolita Verdkata testamento. La titolo estas aludo al Esperanto-kabaredo, nomita Verda Kato, kiu tiutempe floris en Parizo sub la gvido de la verkinto Raymond Schwartz. La libreto enhavas pli ol sepdek humurajn versaĵojn, lerte ritmajn kaj rimajn, kio faras ilin eminente taŭgaj por kabareda prezento. La Esperanta literaturo ekhavis sian unuan humuriston.

Raymond Schwartz naskiĝis en 1894 en la urbo Metz en la provinco Loreno, kiu en tiu tempo estis sub germana rego. Li lernis Esperanton kiel junulo kaj fondis esperantistan societon en Metz, tiam nur 19-jara. Baldaŭ poste li translokiĝis al Parizo kaj fariĝis unu el la ĉefaj portantoj de vigla esperantista vivo en tiu urbo. Per siaj sprito-riĉaj verkoj, poeziaj kaj prozaj, li donis novan dimension al la Esperanto-kulturo en la intermilitaj jaroj. Al tiuj verkoj kaj la kabaredista aktivado de Schwartz ŝuldiĝas la siatempaj kliŝaj ideoj pri li kiel epikuristo, t.e. malserioza vivĝuanto kun vivbotelo, mokpikema kaj karikaturema. Sendube, multe kontribuis al tiu mito la rimporeteto, kiun verkis pri li Kalocsay:

Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo
la ĉarma an’ de Epikur’ ...


Sed tia karakter-skizo trosimpligas la veron pri tiu rimarkinda homo. Li estis esence serioza pensulo, kiu laŭnature ŝatis simplan neartefaritan vivon.

La verkista agado de Schwartz estas dividebla en du partojn: la “kabaredistan”, grandparte poezian, kaj la pli seriozan, prozan parton. Post Verdkata testamento sekvis pliaj humurecaj libroj: La stranga butiko, La ĝoja podio,  . . . kun siaspeca spico. La celo de tiuj verkoj estas amuzi. Pri La ĝoja podio la aŭtoro anoncas antaŭparole: “Nur unu ambicion ĝi havas: “Amuzi vin, por juste meriti sian nomon.”

La proza parto de la verkista agado de Schwartz konsistas ĉefe el lia novelaro kaj du romanoj. La romano Anni kaj Montmartre (1930) rakontas la aventurojn de germana knabino en Montmartre, kvartalo en Parizo, fama pro siaj kafejoj kaj noktokluboj. La junulino sentas sin forlasita kaj iom perdiĝinta, tiel ke la aventuroj de la junulino estas iom malgajaj. La rakonto tamen estas sprita kaj esprime eltrovema, kiel ĉiam ĉe Schwartz. Fakte la “aventuroj” de la germanino estas, unuavice, okazo por priskribi la vivon en tiu fama kvartalo dum la jaroj 1920-1930.

La ĉefverko de Schwartz estas la granda romano Kiel akvo de l rivero, kiu aperis en 1963, dek jarojn antaŭ lia morto. La titolo simbolas tiun vidpunkton de la aŭtoro, ke ordinaraj homoj neeviteble devas iri sian vojon, destinitan de la cirkonstancoj, kiel la fluanta akvo de rivero. Iom pli precize, la temo de la romano rakontas la sorton de ordinara homo, kiu nevole devas partopreni du militojn. Li sekvas la fluon, ne klopodas, fakte ne kapablas naĝi kontraŭ ĝin. La rakonto trovas sian ekmovan forton kaj la okazajn sekvojn en la siatempa situacio de la naskiĝa regiono de la verkisto, kie francaj kaj germanaj influoj estas intermiksitaj en la vivo de la homoj. La rakonto estas realisma, sed ĝi profitas ankaŭ el la bonhumora spriteco de la aŭtoro, kiel validas ja pri ĉiuj liaj verkoj.

Kredeble la noveloj de la Schwartz estas legmaterialo pli alirebla por junaj esperantistoj sur la lingva vojo de progreso. Kompleta kolekto de liaj noveloj aperis en 1971 sub la titolo Vole . . . Novele, ĝi enhavas 35 novelojn. Stile perfektaj, lingve sukaj, teme malenuigaj, estas tiuj noveletoj. Antaŭtekste la aŭtoro citas konatan sentencon de la franca poeto kaj kritikisto Boileau, ke “en literaturo ĉiuj specoj estas bonaj, ĉiuj krom la . . . enuiga”, kaj li anoncas, ke li ne havis alian celon ol eviti tiun lastan. Kaj precize tiaj estas la noveloj de Schwartz: malenuigaj – sekve bonaj. Efektive, tia mallonga priskribo validas ĝenerale pri la tuta verkaro de Raymond Schwartz, la serioza humuristo.

 (Juna amiko, n-ro 99, 2001)

 

Ferenc Szilágyi: Novelisto kun du hejmlandoj

Malmultaj Esperanto-verkistoj tiom plene dediĉis sian vivon al multflanka kaj rezultodona laboro por Esperanto kiel Ferenc Szilágyi, homo de multaj talentoj. Ferenc Szilágyi naskiĝis en 1895 en Budapeŝto. Liaj junaĝaj jaroj estis malfacilaj, liaj gepatroj estis malriĉaj, sed li, tamen, povis fini gimnazion. En lia poemo Vivraporto oni povas legi pri la zorgoj de liaj gepatroj pro liaj pluaj studoj:

Nun sekvis zorgoj: kie prenu
Gepatroj monon por la fil’.
Sopiris ĉiuj ni kun mil
Esperoj, ke la Tago venu.
Ĝi venis: mi al patra dom’
Fiere iris kun diplom’.


Szilágyi diplomiĝis kiel doktoro pri juro. Sed la malfaciloj ne ĉesis, kaj dum jaroj li estis plejparte senlabora, kiel miloj da hungaraj intelektuloj dum la jaroj inter la du mondmilitoj.

Szilágyi lernis Esperanton en 1924 kaj tuj komencis fervore labori en la Esperanto-movado. En 1932 kaj poste li instruis Esperanton en Svedio en dekoj da sukcesaj kursoj kaj faris multajn prelegojn. Tiu agado preparis por li la vojon al definitiva enloĝiĝo en Svedio ekde 1938. Li fariĝis sveda civitano, sed liaj ligoj kun la gepatra lando kaj ĝia kulturo tamen daŭre estis fortaj.

Kiel originala verkisto Szilágyi estas plej konata kiel proza verkisto, precipe de noveloj. Li tamen verkis ankaŭ poemojn, sed ili neniam aperis en aparta poemlibro. En 1929 tamen aperis volumo de liaj tradukoj de poemoj de 53 hungaraj poetoj, kaj en 1934 kelkaj liaj originalaj poemoj aperis en la kolekto Dekdu poetoj.

La unua originala novelaro de Szilágyi, Trans la Fabeloceano, aperis en 1931. Ĝi havas la subtitolon Modernaj fabeloj, ĉar la aŭtoro ne sekvas formulojn karakterizajn al tradiciaj fabeloj, sed provas modernigi la inklinojn de siaj fabelaj kreitaĵoj. Tiu metodo montras tendencon al milda ironio, kiu ĉiam poste estas konstatebla kiel ia subtono en la originalaj prozverkoj de Szilágyi.

Tri pliaj kolektoj de noveloj sekvis en la postmilitaj jaroj: La granda aventuro (1945), Inter sudo kaj nordo (1950) kaj Koko krias jam (1955). Ili montras lian daŭran progreson kiel verkisto. Plej notindas la humanismo de la aŭtoro. Szilágyi estas, unuavice, etika verkisto, tamen li neniam pozas kiel ĉiosciulo, kiu pretendas la rajton kritiki kaj ordoni. Liaj verkoj estas realismaj kaj ofte pritraktas konkretajn kaj psikajn problemojn.

En 1958 aperis lia sola romano, Mistero minora. Ĝi estas verkita en la unua persono, la mi-persono, kies pensojn la aŭtoro intime konas. Tiu metodo kondukas al psikologia pritrakto de temo, kiu evoluas kiel krima intrigo, kie la mi-persono, Marteno Bíró, surprenas la rolon de detektivo. Li suspektas pri murdo de sia antaŭa amatino sed havas nur muzikaĵon kiel atestilon. La rakonto iras malrapide en la komenco, sed ĉiam pli akceliĝas ĝis surpriza fino. La stilo estas elasta, la lingvo bela kiel ĉiam ĉe Szilágyi. Tiu lia sola romano estas valora perlo en nia literaturo.

En 1955 Szilágyi fondis la kultur-revuon Norda Prismo, kies ĉefredaktoro li estis ĝis sia morto en 1967. Tiu revuo tuj fariĝis la plej elstara literatura revuo en Esperanto. La ĉefredaktorecon baldaŭ transprenis William Auld kaj la revuo daŭris ankoraŭ kvin jarojn, ĝis 1972. Provo ĝin revivigi en 1974 ne sukcesis. Kiel ĉefredaktoro de Norda Prismo Ferenc Szilágyi floris kiel publicisto, kaj oni povas rigardi ĉi tiun lastan periodon de lia vivo kiel kronon de lia multvaria kaj sukcesa laboro kiel unu el la plej energie optimismaj aktivuloj sur la kampo de Esperanto kaj ĝia kulturo.

 (Juna amiko, n-ro 101, 2002)

 

Tárkony – la fondinto de literatura kritiko en Esperanto

“Lia kolektita poemaro estas unu el la ĉefaj libroj, kiuj ankoraŭ mankas al ni.” Tiel deklaris William Auld, la redaktinto de la unua eldono (1958) de Esperanta Antologio pri la poeto, kiun mi nun prezentas al vi. Ses jarojn poste ja aperis tiu longe atendata libro, ducent paĝoj de zorge rafinita poezio. Tiam estis pasintaj kvardek jaroj de kiam Lajos Tárkony debutis sur la paĝoj de la revuo Literatura Mondo.

Lajos Tárkony naskiĝis en Budapeŝto en 1902, kaj tie li loĝis dum sia tuta vivo. Lia familia nomo estis Totsche, kaj antaŭ la dua mondmilito liaj verkoj aperis sub tiu nomo. Li lernis Esperanton kiel 17-jarulo kaj baldaŭ okupis sin pri tradukoj el la hungara. En 1924 li debutis kiel recenzisto en Literatura Mondo, kies kunredaktoro li poste fariĝis en tiu “kverelanta, repaciĝa kara kamarada rondo”, kiel li diras en unu el siaj poemoj, aludante al siaj kolegoj en la redakcio.

Sur la paĝoj de tiu plej fama el Esperantaj kulturrevuoj Tárkony baldaŭ fariĝis unu el niaj plej sagacaj kritikistoj, efektive oni povas rigardi lin la fondinton de serioza literatura kritiko en Esperanto. Liaj studoj pri la ĉefaj Esperanto-verkistoj tiutempaj havas daŭran valoron. Tiuj aperis libroforme sub la titolo De paĝo al paĝo (1932, reeldono 1976).

La kritikaj artikoloj kaj studoj de Tárkony estas ĉiel atentindaj, sed tamen lia nomo unuavice ligiĝas al lia originala poezio. Kelkaj liaj poemoj aperis en la kolekto Dekdu poetoj (1934), sed estis lia granda poemkolekto Soifo (1964), kiu plene stabiligis lin kiel gravan poeton.

Tiu libro havas apartan pozicion en la originala poezio de Esperanto en multaj rilatoj. Ĝi prezentas la tutan vivon de homo, kiu ĉiam estis fidela al siaj intimaj sentoj kaj kuraĝis esprimi ilin en tia sincera maniero, kia distingas profunde personan poezion. La titolo Soifo bone servas kiel unuvorta karakterizaĵo de lia multfaceta personeco, sopiro al la variaj donoj de la vivo, arto, belo kaj vero.

Tamen, laŭ informoj, lia ekstera vivo ŝajne ne estis multeventa. Li estis ŝtatoficisto, profesio kiu verŝajne ne donis al li multan varion. Plendoj estas tamen maloftaj en liaj poemoj, kvankam multaj havas ja melankolian tonon. Arta kunludo de objektivaj observoj kaj subjektivaj komparoj kreas surprizajn bildojn en multaj poemoj, ekzemple en la jena poemeto, titolita La nubo, verkita laŭ la japana versoformo tankao:

Nubo sur monto
sidiĝis, gasto teda,
kaj per pluvgutoj
ĝi klaĉas monotone,
ĝis enuiĝ’ osceda.

La poemlibro de Tárkony enhavas kelkajn ampoemojn, plejparte rezignacie melankoliajn. Lia amo al Esperanto estis tamen la plej fidela, la plej konsola. En la poemo Esperanto li taksas la valoron, kiun tiu amata lingvo havis por li dum la militaj jaroj:

Sub peza, sufoka milita atmosfero,
en mia minacata ermito-ĉelo,
en kreskanta, subprema izolo,
via petola ludo rima,
via nesuperebla klaro esprima,
via serafe pura, superba simbolo
estis mia sola konsolo.

Lajos Tárkony mortis en 1978. Li fermis sian solan poemlibron per poemo titolita Noktiĝo. Dek kvar jaroj pasis inter ĝia apero kaj lia morto, tamen oni sentas la finon en la ĝiaj lastaj vortoj:

Al  florodor’ miksiĝas
nuanco velka,
supre ĉiel’ brilnajla:
kovrilo ĉerka.

La poezio de Tárkony kaj liaj kritikaj verkoj kaj tradukoj apartenas al la plej belaj kreaĵoj de pure esperantisma kulturo.

 (Juna amiko, n-ro 102, 2002)

 

Gaston Waringhien: La Vortaristo

Se mi devus mencii unu libron, kiun mi opinias la plej necesa laborilo por ĉiu esperantisto, ĉu studanto, ĉu spertulo, mi ne longe pripensus: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (pli  simple PIV. Ĝia antaŭirinto, Plena Vortaro de Esperanto, unue aperis en 1930 kaj poste multfoje (entute naŭ eldonoj). Multaj homoj kunlaboris pri tiuj vortaroj, sed ekde la komenco la homo, kiun mi nun mallonge prezentas al vi, Gaston Waringhien (1901-1991), fariĝis la ĉefa prizorganto de tiu grandega laboro, kiu interalie konsistis en konstanta reviziado kaj pliampleksigo. PIV aperis sub lia ĉefredaktoreco en tri eldonoj. En la ĵus pasinta jaro, 11 jarojn post lia forpaso, ĝi aperis denove, reviziita kaj pliampleksigita sub la ĉefredaktoreco de alia franca esperantisto, Michel Duc Goninaz. Esperanto, kiel aliaj lingvoj, daŭre evoluas, kaj tio necesigas konstantan laboron por aktualigi niajn vortarojn. Estas ja salutinde, ke ni daŭre havas kompetentajn vortaristojn en niaj vicoj. Por multaj esperantistoj Waringhien tamen estas La Vortaristo.

Konsiderante lian gigantan laboron sur tiu kampo, li certe meritas tian distingon. Sed li distingis sin ne malpli sur aliaj kampoj. Li estis elstara gramatikisto kaj verkis kun Kálmán Kalocsay grandan gramatikan libron, Plenan Analizan Gramatikon de Esperanto (pli simple PAG). Jam de multaj jaroj tiuj du kolosaj verkoj, PIV kaj PAG, staras flank-ĉe-flanke sur mia skribotablo, kiel certe tiel same ĉe aliaj esperantistoj dise tra la mondo. Mi rigardas tiujn librojn kun humilo kaj miro, admiro kaj dankemo.

Sed Waringhien estis ankaŭ poeto kaj poetikisto. Li verkis, ankaŭ kun Kalocsay, gvidlibron por poetoj, nomitan Parnasa gvidlibro. Kiel poeto li verkis sub la kaŝnomo G.E. Maŭra la poemaron Duonvoĉe. Li vaste tradukis el la franca poezio. Li estis elstara kultur-analizanto kaj liaj erudiciaj eseoj plenigas multajn volumojn. Kaj dum jardekoj li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Sed ne havas multan sencon eĉ ekprovi listigi la verkojn de Gaston Waringhien. Li estas tuta mondo per si mem. Ne estas troigo aserti, ke malfacile troveblas homoj dum la 20a jarcento, kiuj tiom multe kaj grave kontribuis al nia lingvo kaj ĝia kultura esprimado kiel Gaston Waringhien.

En 1955 ekaperis grava literatura revuo, La nica literatura revuo, sub redaktado de Waringhien. Samjare aperis en Svedio la revuo Norda Prismo sub redaktado de F. Szilágyi. La nica literaturo revuo daŭris ĝis 1962, Norda Prismo kvin jarojn pli. Kvankam la du kulturaj revuoj havis grandparte similajn celojn, ili tamen diferencis inter si. Norda Prismo havis pli popularan tonon. La nica estis unuavice altliteratura.Waringhien aperigis kelkajn poemojn en tiu revuo sub sia jam menciita kaŝnomo, inter ili poemon titolitan Apelacio. Estas konstateble, ke li ne estis tute kontenta estis klasifikita kiel “polurita romantisto” laŭ Auld en la tiam ĵus aperinta Esperanta Antologio. Jen G.E. Maura “febre” serĉas sian nomon en la libro:

Mi foliumis, foliumis febre,
ĝis, ĉe paĝturno, kelkaj versoj feble
aŭdigis memoratan flustron ... Kristo
Parnasa! – “Polurita Romantisto”
jen l’etiket’ al mia nom alkroĉa!
Nu, polurita, tio flatas fajne;
sed romantisto, vere! Ĉu verŝajne?

Fakte, la afero ne estas tiel simpla koncerne la multfacetan personecon de Gaston Waringhien. Kiel la poeto G.E. Maŭra, li certe havis romantikan tendencon, tiel ke la literatura klasifiko de Auld estas sendube pravigebla. Sed Waringhien estis ankaŭ erudicia klasikisto, kiu alte respektis la stilojn, regulojn kaj konvenciojn de la antikvaj aŭtoroj, kiel ili aperis en la franca klasikismo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Samtempe tion efikis lia romantismo, kiu ofte nuancas lilajn verkojn kaj tenis malfermita lian alireblon al la pli liberaj kampoj de la sentoj. Sed siajn vizitojn al tiuj kampoj li ŝajne preferis pli-malpli kaŝi, uzante pseŭdonimojn.

Mi nur unufoje havis la okazon paroli kun Gaston Waringhien, sed interŝanĝis kun li kelkajn leterojn. Mi tamen estas certa pri mia impreso: li apartenis al la plej ĝentilaj kaj senpretendaj homoj, kiujn mi renkontis dum mia vivo. Sed kiel malavara donanto de daŭre fidindaj valoroj al la esperantistoj li ne havis egalulon.

 

Engholm – sveda realisto en esperanta vesto

Originalaj romanoj en Esperanto ne svarmas, des malpli premiitaj. Eble mi malpravas, sed laŭ mia scio la sola ekzemplo estas romano de la verkisto, kiun mi prezentas al vi nun: Stellan Engholm. Tiu romano, Homoj sur la tero, estis premiita en romano-konkurso de la grava literatura revuo Literatura Mondo en 1931. Ĝis tiu tempo nur kvar jaroj pasis ekde la esperantistiĝo de la verkisto, de kiu antaŭe aperis du libroformaj verkoj; traduko kaj alia romano. Oni povas nur admiri tian energion, tian verkistan vervon, jam en la komenca fazo de lia esperantisteco.

Stellan Engholm estis svedo, naskita en Stokholmo en 1899. Profesie li estis popol-lerneja instruisto. Li aktive esperantistiĝis en 1927, ekkoninte la lingvon tamen pli frue, kiel junulo. Lia esperantista aktivado daŭris seninterrompe sur la kampoj de literaturo kaj redaktado dum pli ol tridek jaroj, ĝis lia morto en 1960.

En originalaj verkoj de Engholm manifestiĝas feliĉa kombino de realismo kaj idealismo. Ideologiaj meditoj tamen iom tro altrudas sin en lia unua romano Al Torento (1930), sed en la premiita Homoj sur la tero la verkisto jam firme tenas sin ĉe tiu konkreta realismo, kiu ĉiam poste karakterizas liajn verkojn. Liaj romanoj ne celas eksciti la emociojn, sed serĉi kaj raporti la veron kun senpasia humanismo. Engholm estas tre preciza observanto de la realaĵoj de la vivo kaj ne emas doni lokon por la fantazio en siaj romanoj. Iuj opinias, ke tio faras liajn personojn iom monotonaj kaj bremsas la evoluigon de eventoj. Sed tion la verkisto kompensas per lerta uzado de delikata psikologio. La stilo kongruas kun la sobra pritrakto de la temoj. La stilo estas samtempe flua kaj klara, la frazstrukturo rekta kaj senkomplika. El lingva vidpunkto la romanoj de Engholm estas aparte taŭga legaĵo por novaj esperantistoj.

Homoj sur la tero rakontas la historion de kamparana familio tra tri generacioj. En la centro staras la bieno, la tero mem, kiel pulse vivanta ĉefpersono, kiu indiferente observas la homojn, iliajn penadojn, perdojn kaj gajnojn, – tiu tero, kiu donacas celojn kaj sencon al iliaj vivoj. La temo estas grava kaj serioza.

La demandon pri la taskoj de originala Esperanto-verkisto Engholm respondis jene (en Literatura Mondo, 1932): “Antaŭ ĉio ili verku serioze!” Kaj tiun seriozecon Engholm trovis en la ordinara vivo de ordinaraj homoj sur la vivodona tero kaj ĝin transportis fidele en sian arton, sen ornamoj, sen fantaziaĵoj.

La tiel nomataj Torento-libroj de Engholm: Infanoj en Torento I (1934), Infanoj en Torento II (1939) kaj Vivo vokas (1946) rakontas la vivhistorion de kelkaj laboristaj infanoj ekde infanaĝo ĝis plenkreskiĝo. Torento estas fer-industria vilaĝo en la meza parto de Svedujo. La unua volumo pritraktas la malfacilan situacion en la vilaĝo pro granda senlaboreco. Tio kreas problemojn en la vivado kaj pensado de la infanoj. Ili finas lernejon kaj transiras al sia gejunula aĝo. En tiu tempo ili fariĝas esperantistoj, kio kunligas ilin kun pli vasta medio. En la dua volumo la gejunuloj komencas labori kaj partoprenas la ordinaran vivon de la vilaĝo. En Vivo vokas iliaj vivhistorioj pluiras kaj evoluas, ĉiam same realisme. Entute la Torento-libroj formas kontinuan unuecon, ĝue legeblan, malgraŭ manko de ekscita okazaro.

Stellan Engholm estis elstara tradukisto el la sveda literaturo. Inter liaj tradukoj troviĝas tri romanoj de Selma Lagerlöf (Nobel-premiito 1909): La mono de sinjoro Arne (1933), Gösta Berling (1934) kaj La ringo de la generalo (1938); Pasko, dramo de August Strindberg (1935) kaj La fino de Folke Bernadotte (1946). Stellan Engholm estis unuavice tradukanto de prozo, sed li okupis sin ankaŭ iom pri tradukado de poezio, precipe por Sveda Antologio (1934).

Stellan Engholm estis ankaŭ kapabla redaktoro. Dum kelkaj jaroj li eldonis revuon moder-aspektan, sed enhavoriĉan, nomitan Malgranda revuo (1943-1952). Li multe kontribuis ankaŭ al aliaj Esperanto-revuoj.

Stellan Engholm grave kontribuis al la Esperanta literaturo per siaj tradukoj kaj originalaj verkoj. Lia verkaro daŭre restas alte taksata kiel modelo de pura kaj klara stilo, enhave substanca kaj riĉodona.

 (Juna amiko, n-ro 106, 2003)

 

Auld: Epokfara aŭtoro de la Esperanta ĉefverko

Antaŭ pli ol duona jarcento aperis ĉe la eldonejo Stafeto en Kanariaj Insuloj libro, kiu enkondukis novan periodon en la historio de la Esperanta poezio, periodon eksterromantike modernisman. Ĝia titolo Kvaropo (1952) indikis, ke temis pri verkoj de kvar poetoj. La plej grandan parton okupis poemoj de 26-jara skoto, William Auld. En libro eldonita en 1997 okaze de la kvindekjariĝo de lia verkado en Esperanto, Pajleroj kaj stoploj, elektitaj prozaĵoj, estas konstateble, ke liaj libroj je tiu tempopunkto atingis la nombron de kvindek. Evidente, ni havas ĉi tie  verkiston de eksterordinaraj kreopovo kaj sindediĉo.

Kiam eksplodis la Dua Mondmilito William Auld estis lernanto en liceo. Tiam li havis preskaŭ 15 jarojn (naskita en 1924). Fininte la liceon, li volontule aliĝis al la brita aerarmeo kaj fariĝis ĉasaviadila piloto kaj militservis en Mez-Oriento, Nord-Afriko kaj Mediteraneo. Post la milito li daŭrigis siajn studojn en universitato kaj fariĝis magistro pri anglaj lingvo kaj literaturo kaj Eŭropa historio. Li kvalifikiĝis kiel instruisto kaj servis kiel ĉefinstruisto kaj poste kiel vicestro de gimnazio. Dum kelkaj jaroj li estis prezidanto de Akademio de Esperanto.

La verkaro de Auld estas tiom ampleksa kaj varia, ke necesas dividi ĝin en kategoriojn por ekhavi pri ĝi supervidon. Originale Auld verkis ĉefe poemojn. Por plej multaj li estas unuavice poeto kaj la verkinto de La Infana Raso, kiun multaj konsideras la Grandverko de la ĝisnuna originala poezio en Esperanto. La plena originala poemaro de Auld – ses poemlibroj – aperis en unu volumo en 1987 sub la titolo En barko senpilota. Sed Auld estas ankaŭ elstara eseisto. Aperis de li ses esearoj, kiuj plejparte pritraktas la literaturan kulturon de Esperanto kaj la lingvon mem.

Auld estas supera tradukanto de literaturo. Liaj tradukoj estas ĉefe de grandverkoj: La sonetoj de Shakespeare, la eposo Aniaro de la sveda poeto Harry Martinson, La urbo de terura nokto de la angla poeto James Thomson, La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien  kaj multaj pliaj. Kaj Auld verkis ankaŭ lernolibrojn. Tre populara estas lia Paŝoj al plena posedo, kelkfoje reeldonita.

Mi menciis komence, ke la poemlibro Kvaropo enkondukis novan periodon en nia poezio. Multaj vidis en la poezio de la kvar poetoj aperon de nova poezia skolo, la skota skolo. Tiu nomo devenas el tio, ke tri el la poetoj: William Auld, John Francis kaj John S. Dinwoodie estas ĉiuj skotoj, la kvara poeto, Reto Rossetti, tamen estis svis-devena, sed jam longe vivis en Britio. Kontraste al la klasikaj-romantikaj influoj de la budapeŝta skolo, kies korifeo estis Kálmán Kalocsay, la poetoj de la skota skolo ekiris sur la vojo de la tiel nomata modernismo, tamen ĉiu laŭ sia persona maniero. Komuna karakterizaĵo estis distanciĝo for de la romantikismo, kiu pli-malpli regis la Esperantan poezion dum la unua duono de la lasta jarcento. Tamen ne mankas sentoj, eĉ pasio ĉe la poetoj de la skota skolo. Tiel la poemaro de Auld en Kvaropo portas la titolon Spiro de l’pasio, kiu estas citaĵo el verso de Miĥalski:

Aspiras mi per spiro de l’ pasio
elkrei novan mondon de la sonoj.

Ĉe Auld tiu pasio aparte koncernas la lingvon mem, la junan Esperanton, kiun li konsideras la vivofonto de nova, libera poezio. En poemo titolita Rekviemo por la angla poezio Auld esprimas iom kompateme la opinion, ke la angla poezio estas morta, ke ĝi jam faris sian taskon kaj ripozu do en paco kaj li senrezerve antaŭvidas Esperanton kiel ricevanton de la torĉo de poezio en la moderna tempo:

Daŭrigi la laboron
post vi alia venas,
kiu al la moderna medio apartenas,
kaj povas pli faksperte roli al ĝi sufloron.
La nova intendanto
sur mont’ parnasa estos la juna esperanto.

Per sia granda poemo La infana raso (1965) Auld ankoraŭ pli vastigis la poezian dimension de la juna lingvo. La 25-ĉapitra poemo estas grandskala disvolviĝo de esploroj, kritikoj, analizoj, historiaj motivoj, personaj filozofiumoj, kie la ĉeftemo estas la homa raso mem, ĝia situacio kaj evoluebloj. La homa raso estas ankoraŭ infana, sed havas eblecon kaj esperon maturiĝi, malgraŭ diversaj kontraŭdiroj, konstateblaj je ĉiu ĝia paŝo. La ŝlosilvortoj de la poemo estas kuraĝo kaj obstino:

Kuraĝon, homo-fratoj de ĉiu haŭtkoloro –
la temp-miraĝo, kiu disigas vin damninde,
nin fine rekunigos.

La granda poemo estas modernisma, tamen transiras apartajn tempon kaj lokon, ĝi estas poemo de vizio, kiu meritas seriozan atenton ekster la limoj de la Esperanta literaturo.

Kiel poeto kaj verkisto William Auld havas ĉiujn kvalitojn de grandeco: abundon, varion kaj kompetenton. Li multe influis la evoluon de la Esperanta poezio dum la dua parto de la pasinta jarcento kaj daŭre okupos altan lokon sur nia Parnaso.

 (Juna amiko, n-ro 108, 2004)

 

Boulton: Subtila arto, sincero kaj humanismo

Mi estas tri. La digna lektorino
kun krajon’ kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l’ dramo primitiva ŝi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir’ tortura.

La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la Poet’, per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.

Antaŭ kvin jardekoj aperis libro de poemoj pli intense personaj, pli rekte intimaj ol ĝis tiam aŭdiĝis en serioza poezio en Esperanto. La poeto estis 31-jara angla virino, jam verkinto de poemlibroj en la angla lingvo, diplomito pri literaturo ĉe la fama Oksforda Universitato, tiam lektoro pri la angla en virina kolegio kaj ĝia vicestro. Ŝia nomo estas Marjorie Boulton.

Tiu poemlibro, Kontralte, estas eksterordinara en diversaj sencoj. Ĝi estas nekutime ampleksa, 273 paĝoj. Ĝi estis plejparte verkata en nur unu jaro, 1953, nur kvar jarojn post la esperantistiĝo de la poetino. Ĝia lingva esprimado estas rekta kaj senpretenda, sed samtempe mature plena kaj sencoriĉa. Kaj antaŭ ĉio: neniam tiel abunde pruviĝis la liberiga potenco de Esperanto en persona esprimado kiel en tiu ĉi unua libro de la angla poetino.

Ĉi tiu aserto bezonas komenton. Esperanto ne tiom dependas de lingvaj kutimoj kaj kliŝoj kiel la naciaj lingvoj. Kaj ne nur tio: kiel transnacia lingvo ĝi ankaŭ ebligas liberiĝon el tiuj nevideblaj katenoj, kiuj pli-malpli akompanas la medion de la naciaj lingvoj. El tio sekvas, ke serioza poeto povas senti sin pli libera kaj pli sekura por esprimi siajn plej intimajn sentojn kaj pensojn per la Esperanta vorto. Kaj precize tian impreson oni havas legante multajn el la poemoj de Marjorie Boulton.

En Kontralte Esperanto fariĝis esprimilo, kiu liberigis la emociojn de la poetino serve al plej fidinda prezento de ŝia personeco. En ĝia enkonduka poemo, citita supre, titolita La Triopa Memo, ŝi prezentas sin mem, la tri esencojn de sia personeco: la intelektan, la emocian kaj la artan. Kvankam tiel tri-dividita, ĉiuj tri ŝiaj “memoj” neniam estas strikte limigitaj en ŝia abunda verkaro, iliaj reciprokaj influoj estas ĉiam konstateblaj. Ŝia vortaro esprimas sentojn samtempe personajn kaj komun-homajn.

Tio estas tuj konstatebla en la unua sekcio de Kontralte, kiu konsistas el 28 sonetoj pri la spertoj de la poetino kiel lektorino kaj vicestro de virina kolegio. En la arta versformo de la sonetoj ŝi priskribas ne nur siajn proprajn sentojn kaj pensojn, sed ankaŭ tiujn de la junulinoj, kiel ŝi partoprenas iliajn zorgojn, kritikas iliajn eseajn taskojn, aplikas siajn aŭtoritatajn devojn. Ĉiam oni perceptas ŝian profundan kunsentemon kaj deziron helpi kaj subteni la junajn animojn. Ĉu io komparebla estas trovebla en iu nacilingva literaturo, mi ne scias, sed mi emas kredi, ke tia profunda kaj arta raporto pri la vivo de instruisto en rilatoj kun siaj lernantoj estas io unika.

Sama varmkora sinteno, esence virineca, konstateblas ankaŭ abunde en la dua poemlibro de la poetino, titolita Eroj (1959), kiu estas eĉ pli ampleksa ol la unua (349 paĝoj). Marjorie Boulton havas ja vaste malfermitan fenestron al la mondo, kie akraj observoj iras man-en-mane kun varma humaneca kunsentemo. Ŝia temaro estas vasta, ŝia kreopovo multdimensia, subjektiveco kaj objektiveco bele ekvilibras.

Neniel eblas inde priskribi la verkistan karieron de Marjorie Boulton en mallonga artikolo. Ŝiaj grandaj poeziaj libroj tie okupas plej altan lokon, sed ŝi verkis abunde ankaŭ novelojn, teatraĵojn kaj eseojn. Ŝi verkis gravan anglalingvan biografion de Zamenhof, kies Esperanta versio aperis en 1962. Ŝi multe okupis sin pri instruado de Esperanto, ŝia progresiga legolibro Faktoj kaj Fantazioj (1984) estas eksterordinara trezoro de variaj legaĵoj taŭgaj por plivastigi la vortostokon kaj mondrigadon de la leganto.

Marjorie Boulton estas unu el la plej produktivaj kaj ŝatataj verkistoj en la internacia lingvo. Ŝiajn literaturajn verkojn ecigas subtila arto, sincero kaj humanismo. Kaj per siaj edukaj verkoj ŝi scias instrui per idea riĉo kaj amuzi per ĉiam ĉeesta sprito.

 (Juna amiko, n-ro 110, 2004)

 

La fratoj Rossetti: Sperto saĝon akrigas

Se oni demandus min, kiun libron, originale verkitan en Esperanto, samtempe vivplene distran kaj lingve vervan, mi elektus kiel ripete ĝuindan, mi emus mencii libron, la solan de ties aŭtoro, libron, aperintan antaŭ pli ol duona jarcento kaj dufoje reeldonitan, la romanecan membiografion Kredu min, sinjorino de Cezaro Rossetti.

La aŭtoro, kolportisto, en milda printempa tago, iras de pordo al pordo kun sia varo, la “senakva kuirilo”, sed estas ĉie rifuzita. Li ekhavas la ideon kaŝi la valizon, por ke ĝi ne estu videbla, kaj frapas novan pordon. La pordo malfermiĝas, kaj tie staras koketa servistino:

“Bonan tagon mia karega,” mi mielis, strabante al ŝi. “Vi estas rave bela. Ĉu vi emus eliri kun mi ĉi-vespere?”
Ŝia ŝoke timigita rigardo amuzegis min, kaj mi laŭte ridis. Terurite ŝi enkuris, fermante la pordon. Mi certas, ke ŝi pensis, ke mi estas altgrada maniulo. Fakte, la frenezulejo ne estis malproksime de tie. Tiu epizodo ĝojigis min kaj hazarde atentigis min, ke la kaŝo de la valizo estos avantaĝo, ĉar ne tuj vidiĝos, ke mi estas kolportisto.

La ĉapitro, el kiu estas citita la supra ekzemplo, havas la titolon Konstante frapante..., kiu estas aludo al la konata poemo de Zamenhof La Vojo, aludo kiu havas proverban karakteron. Ĉiu el la 43 ĉapitroj de la libro havas Zamenhofan proverbon kiel titolon, kio samtempe ligas la verkon al la kultura tradicio de Esperanto kaj kerne rivelas la temon de la koncerna ĉapitro.

Cezaro Rossetti (1901-1950) sin okupis pri diversaj aferoj dum sia nelonga vivo. Dum kvar jaroj li estis en Hindio, kie li akiris restoraciajn spertojn. Revene li laboris kiel kuiristo en hotelo kaj kiel kolportisto kaj eksponisto, reklamante kaj vendante varojn en foiroj. Pri tiuj spertoj rakontas lia sola libro, la jam menciita Kredu min, sinjorino. Ĝi konsistas ĉefe el longa vico de vendaj epizodoj, gaje kaj verve prezentitaj, kaj estas tiu flua, vigla kaj natura stilo, kiu  donas al la verko ĝian plej grandan valoron.

Tamen pli konata estas lia frato, Reto Rossetti (1909-1994). La fratoj estis svis-devenaj, sed vivis kaj laboris en Britio. Profesie Reto estis estro de fakultato pri arto-pedagogio kaj influo de lia fako estas ofte konstatebla en liaj verkoj. Li debutis publike kiel Esperanto-poeto per la poemaro Oazo en la fama poemlibro Kvaropo (1952) en akompano kun William Auld, John S. Dinwoodie kaj John Francis. Tamen estas klare, ke li komencis verki multe pli frue, iuj el tiuj poemoj devenas el la kvara jardeko. Lia dua poemlibro, Pinta krajono, aperis sep jarojn poste. La poemoj de Rossetti estas variaj laŭ temo kaj etoso, multaj atestas akran observon, aliaj sentajn sintenojn, foje grimacajn, ekzemple en la jena infan-rimaĵo:

Per petardo Sam petolis,
poste li raketon volis;
poste per bengala fajro
ludis li en dom’ el pajlo.
Tutan domon kaptis flam’,
tra l’ tegmento saltis Sam.
Fluge, fluge li sin pafis,
fine sur la lunon trafis.

La plej longa poemo, Jubilea Eposo, estas 30-paĝa poezia skizo pri la historio de la internacia lingvo kaj aparte de Esperanto, verkita okaze de la 50-jara datreveno de la unua mondkongreso en 1905. Lerta uzado de la lingvo karakterizas la poezion de Reto Rossetti, kio plej klare montriĝas en la varieco de poemformoj.

Kiel verkinto de prozo Reto Rossetti emientas kiel novelisto kaj eseisto. Lia novelaro El la maniko estas interesa legaĵo pro ĉiu progresanta esperantisto. La titolo pensigas pri ĵonglisto, kaj precize kiel tia, la aŭtoro impresas la leganton per sia verva kaj sprita eltrovemo, teme kaj lingve. La lingva ĵonglemo de la aŭtoro plej evidentas en la rakonto pri profesoro Klapelklap, kiu per literkartoj trovis metodon esplori la devenon de nov-vortoj en Esperanto, sekve la bazon de nova scienco, kiun li nomas “neologismologio”. La noveloj atestas la interes-kaptan rakontan kapablon de la aŭtoro, kiun ĉiam akompanas ludema humoro, psikologia kompreno kaj, je okazoj, sprita ironio.

Reto Rossetti estas unu el tiuj homoj, kiuj dediĉis sian vivon al Esperanto kaj, dum jardekoj, kontribuis al la literaturo kaj kulturo de la internacia lingvo. Tion li faris ne nur per siaj poemoj kaj noveloj, sed ankaŭ kaj ne malpli per siaj multnombraj eseoj kaj artikoloj en diversaj revuoj. Kelkaj el liaj eseoj aperis en libroformo, Arto kaj naturo, lia lasta libro, en 1989. Reto Rossetti okupis sin ankaŭ pri instruo de la lingvo kaj verkis lernilojn. Kaj, kiel atendeble, li multe tradukis, tie elstaras tradukoj el la verkoj de Shakespeare kaj aparte lia traduko de Otelo (1960).

La fratoj Rossetti jam apartenas al niaj klasikuloj. Kredu min, sinjorino kaj El la maniko estas libroj, kies ripetaj legoj ĉiam aldonas ion novan, profundan aŭ praktikan al nia lingva maturiĝo.

 (Juna amiko, n-ro 112, 2005)

 

Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido

Miyamoto Masao (1913-1989) estas sendube la plej konata japana Esperanto-verkisto kaj poeto. Fakte ne svarmas Esperanto-poetoj en Japanio, en Esperanta Antologio, poemoj 1887-1981, nur 8 poetoj el Japanio aperas en la tuto de 163 poetoj. Sed Japanio povas des pli fieri pri siaj esperantistaj erudiciuloj, kiuj dediĉis jardekojn al fundamentaj esploroj kaj eldontaskoj serve al la lingvo kaj ĝia kreinto, d-ro Zamenhof. Du nomoj estas ĉi tie aparte menciindaj: Itô Kanzi kaj Rihej Nomura. Itô Kanzi, kiu famiĝis sub la pseŭdonimo Ludovikito, plenumis la gigantan taskon kolekti, aranĝi, komenti kaj eldoni la tutan verkaron de Zamenhof, originalan kaj tradukitan. Rihej Nomura kompilis la valoregan libron Zamenhofa Ekzemplaro, kiu entenas esprimojn ligitajn al ĉiuj vortoj, kiujn Zamenhof uzis en frazoj. Tiuj du sindonemaj homoj faris nesupertakseblajn servojn al la Esperanto-kulturo.

Miyamoto Masao naskiĝis en vilaĝo borde de rivero, aŭ tiel oni povas diveni el lia poemo Ĉe flu’ hejmloka. Li vizitis sian hejmlokon multajn jarojn poste kaj trovis ĉion draste ŝanĝiĝinta; la rivero suferis, eĉ la surborda roko, de kie li knabaĝa plonĝis en la riverfluon, malaperis:

Jam ne profundas
l’amika flu’ hejmloka!
Ho, kie iam
mi preskaŭ dronis? Kie
nun la plonĝejo roka? 

La formo de la poemo estas la japana utao, 5 linioj kiuj konsistas el 5, 7, 5, 7, 7 silaboj. Tiu fomo kaj la parenca hajko (3 linioj kun 5, 7, 5 silaboj) estas multe ŝatataj de la japanaj Esperanto-poetoj. La poemlibro de Miyamoto havas la titolon Invit’ al japanesko (1971), “japanesko” signifanta “poemo subtil-nuanca laŭ japana tradicia stilo”.

Miyamoto Masao havis karakteron de aktiva idealisto. Dum du jardekoj ekde siaj fruaj jaroj li aktive laboris politike. Li estis membro de la japana komunista partio kaj multe laboris pri organizado de laboristaj sindikatoj. Li estis kelkfoje arestita kaj estis en karcero dum du jaroj. En 1944 li servis kiel soldato en Okinavo kaj partoprenis la batalon sur tiu insulo kontraŭ la usona armeo. Pri tiu terura sperto li verkis eksterordinaran libron, Naskitaj sur la ruino – Okinavo (1976). En postparolo li priskribis, kiom malfacile estis por li rakonti pri tiu batalo: “Mi komencis tajpi, sed tuj forlasis, komencis kaj forlasis ... dum tiu tempo mi baraktis ne pro la malemo nek pro malvervo, sed io longe malhelpis min verki.”

Miyamoto eklernis Esperanton en 1933, tiam en karcero. Ekde 1950, eksiĝinte el ĉia politika agado, li laboris ekskluzive por Esperanto. Li fariĝis sekretario de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG). En aprilo 1981 mi estis bonŝanca renkonti lin en la oficejo de la Ligo en Kyoto. Nia interparolo, sonbende registrita, estas por mi bela memoraĵo pri tiu eksterordinara homo. Ni ne parolis pri lia vivo, sed pri liaj libroj kaj kion ili respegulas. Miyamoto estis homo de meditema klarvido kaj subtile sentema pri lirika poezio kaj ĉiaj nuancoj de animaj zorgoj kaj konfliktoj. Ĉi tion li plej bone montras en sia libro Pri arto kaj morto (1967). Tie lia fantazio psikologie rekreas cirkonstancojn de ekstremoj en la vivo de japanaj poem-majstroj de antaŭaj tempoj – Okura, Rikyu, Basho, kaj pliaj. Tiu libro de Miyamoto bele atestas lian psikologian penetremon kaj lian profundan sentemon pri detaloj, kiuj solaj povas rekrei fidindan atmosferon.

Miyamoto estis diligenta tradukanto de japana literaturo en Esperanton. Tie elstaras liaj tradukoj el la tradicia japana poezio pri kiu li estis specialisto. Aparte interesa pri tio, kiel traduki la japanajn versoformojn hajko kaj utao en Esperanton, estas la korespondado inter li kaj Ueyama Masao, alia specialisto pri la temo. Tiuj leteroj aperis en la esearo de Miyamoto Sarkasme kaj entuziasme (1979).

En 1983 aperis la granda Vortaro Japana-Esperanta, kompilita de Miyamoto Masao. Presita sur fajna, maldika papero kun malgranda literaro ĝi ampleksas 1083 paĝojn. Eble oni rajtas konsideri ĝin la ĉefverko de Miyamoto. Per ĝi li okupas lokon sur la sama honora benko kiel la erudiciuloj menciitaj komence en tiu ĉi artikoleto, Itô Kanzi kaj Rihej Nomura. Kaj lian literaturan agadon oni povas rigardi kiel abunde floran girlandon ornamantan lian lokon de honoro.

 (Juna amiko, n-ro 113, 2005)

 

John Francis: pintulo bezonas reeldonon

Antaŭ 54 jaroj aperis la unua volumo en bel-literatura eldon-serio de Stafeto, la eldonejo, kiun fondis Juan Régulo Pérez en La Laguna, Tenerife. Per tiu volumo, titolita Kvaropo, la kar-memora eldonisto lanĉis mirinde konstantan fluon de alt-valoraj libroj, originalaj kaj tradukitaj, fluon seninterrompan dum pli ol kvaron-jarcento.

Estis aparte konvene, ke tiu unua libro de la nova eldonejo jam eklevis la standardon de nova poezia skolo sur la kampo de nia literaturo. Tiun oni baldaŭ komencis nomi la skota skolo, probable nur pro geografiaj kaŭzoj, ĉar tri poetoj prezentitaj en la libro: Auld, Dinwoodie, Francis, estis ĉiuj skotaj. Ili tamen estas malsimilaj laŭ stiloj kaj temoj. Unu el tiuj poetoj estis John Francis, pri kiu temas ĉi tiu artikoleto.

John Islay Francis naskiĝis en 1924, samaĝano de William Auld, lia samlandano kaj amiko ekde junaĝo. Kaj estis Auld, kiu jam tiam persvadis John lerni Esperanton, kaj jarojn poste, instigis lin komenci aperigi siajn poemojn en Esperanto-revuoj. Estis tamen nur per la eldono de Kvaropo, ke la du amikoj aperis libre, Auld per sia poemaro Spiro de l’ pasio kaj Francis per sia granda poemo La kosmo.

La kosmo estas ja granda poemo, 71 kvarliniaj strofoj kiuj dividiĝas iom neegale en 5 partojn aŭ ĉapitrojn. La temo estas eksterordinara: la historio – se oni povas nomi tion historio – de la kosmo ekde “la nigro de nenio” ĝis la fino, kiam “la astroj daŭre dronas en la mallum’ avida”. La ĉefa parto de la poemo tamen ne estas la kosmo ĝenerale, sed la evoluo de nia sunsistemo kaj de la vivo sur la tero, aparte de la homaro, kiun la poeto sekvas ĝis ĝia rifuĝo al aliaj planedoj, kie la vivopovo “sin armas kontraŭ velko kondiĉoj homfaritaj”, sed ankaŭ tiuj mortas, ĉar fine “la suno mem formortas, elkonsumiĝas nigre”.

La poeto bazas sian rakonton sur sciencaj teorioj, kio gvidas lin laŭ vojo de objektiva pesimismo, li nur observas dum sia vojaĝo ekde la komenco ĝis la fino, konstatas senemocie la kosmajn faktojn.  La rakonto estas rapida, la epizodoj sekvas unu la alian senhalte, senindulge. Jen la strofo, kiu priskribas la viziton de la homoj sur la luno:

Tombeskajn lunkraterojn invadas pinta ŝipo,
sur fundo glite haltas, kaj elgorĝigas homojn,
kiuj esplore grimpas ĝis la kratera lipo,
rigardas nudajn stepojn, montegojn kaj kanjonojn.

Sed la homo devas daŭrigi sian esploron, atendas la planedo Marso:

Ĉe l’ morna lunpejzaĝo ne haltas homa peno.
La ruĝa marsa sablo al serĉo lin provokas.

Ĉu La kosmo havas paralelon en aliaj lingvoj mi ne scias, – certe ne en Esperanto.

John Francis ja verkis pliajn poemojn, sed tamen li estas pli konata kiel verkinto de prozo. Tie elstaras lia romanego La granda kaldrono, kiu aperis en 1978. Laŭdire la verkado de tiu ĉefverko de originala prozo en Esperanto daŭris pli-malpli dek jarojn. La romano estas ja ampleksa, preskaŭ 600 paĝoj, sed pli impresa estas ĝia imponeco laŭ temo kaj la ellaborado de tiu temo. Ĝi estas rakonto pri milito, pri sintenoj al milito, pri efikoj de milito.

Pli precize la romano rakontas pri personoj kaj eventoj tuj antaŭ kaj dum la du mondmilitoj. Iusence temas pri familia kroniko, kie rolas la gefratoj Dunkan kaj Ina kaj iliaj filoj, kaj multaj flankuloj. La longa okaz-tempo rezultas en du rakonto-fadenoj, kiuj alternas kun epizodoj divers-longaj.

Tiu metodo de rakontado faras postulojn al la leganto, sed iom post iom la roloj de la personoj klariĝas. Iliaj sintenoj al la militoj estas diversaj, militemuloj ĉefe troviĝas inter iuj el la flankaj personoj, ĉe la ĉefaj personoj la opinioj malsamas, entuziasmo mankas, sed la aŭtoro klare komprenigas, ke libereco de elektoj por aŭ kontraŭ en tiaj cirkonstancoj estas limigita.

Priskriboj estas realismaj, precipe pri la okazaro en la unua mondmilito. Dialogoj, ofte longaj, formas gravan parton de la verko, ili estas realisme vivaj kaj plifaciligas la legadon, kiu okaze lacigas per siaj senindulgaj postuloj. Entute, la romano de Francis estas verko de digna stabileco, bazita sur  la profundaj spertoj, longdaŭra meditado kaj kree eltenaj kapabloj de realisma verkisto.

Apenaŭ troviĝas en nia literaturo verkoj kompareblaj kun La kosmo kaj La granda kaldrono, ili estas unikaj. Sed John Francis aŭtoris ja pliajn verkojn: sciencfikcian romanon, Misio sen alveno (1982) kaj du novelarojn, Vitralo (1960) kaj Tri rakontoj pri la Miljara Paco (1998).

Misio sen alveno estas lerte verkita rakonto laŭ la kutima formulo pri kosma vojaĝado, esplorado de aliaj planedoj kaj civilizoj, saltoj de universo al universo, senfina serĉado de neniam atingotaj celoj. Sed la aŭtoro uzas la sciencfikcian formon por pli aktualaj esploroj de diversaj homaj kondiĉoj, pri konduto de homoj, pri la sento de homa soleco en fremdaj cirkonstancoj, kio donas apartan dimension al la rakontado.

La du novelaroj grandparte estas fabelecaj rakontoj kun mesaĝo, kompetente disvolvitaj; du noveloj en Vitralo tamen staras aparte kiel realisma pritrakto de mensokaptaj temoj: La tuŝo de morto pri sperto de bombaviadila ekspedicio en la dua mondmilito, kaj Ĝermoj en rikolto pri rilatoj inter infanoj en Skotlanda insulo.

John Islay Francis estas eksterdube unu el niaj plej kompetentaj prozverkistoj. Lia ĉefverko, La granda kaldrono, nepre meritas reeldonon kaj plian atentigon inter la Esperanta legantaro.

 (Juna amiko, n-ro 115, 2006)

 

Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan

Kion diri, kiel miri!
Ĉe vojfino sur ruino
forlasite, homevite
en rubaĵo kreskis flor’.

La burĝonoj inter ŝtonoj,
jam kun revo pri diskrevo
ĝojsalutas, ja surŝutas
ilin sun’ per sia or’.

En rubaĵo kun kuraĝo
floro floros, vivon gloros,
bluos, bluos kaj instruos
ion al la homa kor’.

Per tiu ĉi poemo finas sian solan originalan poemlibron la estona poetino Hilda Dresen. La libro nomiĝas Norda naturo (1967) kaj la titolo de la poemo ne estas io aparta, sed simple ripeto de la unua linio. Kaj ja indas tia ripeto! Ĉar temas pri io, kion ni homoj kutime ne rimarkas, kaj des malpli taksas valore signifa. Estas floreto levanta sian bluon sur rubaĵo ĉe iu vojofino.

Sed la poetino ĝin rimarkas, kaj laŭ sia poeteca naturo ŝi scias kombini observon kaj sentemon en transiran sperton. Kaj kia estas tia transira sperto? Ĝi estas agnosko de vivo ŝajne sensignifa kaj nerimarkinda, ke ankaŭ tia vivo havas valoron, kaj kiel tiu valoro povas instrui al la homa koro respekton al ĉia vivo.

Hilda Dresen (1896-1981) naskiĝis en Harju-distrikto en Norda Estonio. Ŝi studis en knabina mezernejo en Tallinn kaj laboris ĉe la estona poŝto ekde 1916 ĝis sia emeritiĝo en 1956, komence kiel telegrafistino kaj poste kiel radio-telegrafistino. Ŝi esperantistiĝis en 1913, tiam 17-jara, kaj komencis labori poezie en Esperanto en 1922. Ŝi mortis en 1981.

Hilda pasigis siajn knabinan jarojn en arbaro-riĉa regiono, kie ŝia patro laboris kiel forstisto. Sendube ŝia sindoneco al la naturo devenas el ŝia elkresko inter la arboj kaj la floroj de ŝia hejmloko. Oni ankaŭ trasentas la influon de la sezonoj sur ŝian menson, precipe de aŭtuno kaj vintro. La norda vento el trans la Finna Golfo sentigas sin dum sia senripoza galopado tra la ebenaĵo, ĝi trapenetras la timeman homon sur la vojo, kaj la kaŭrantaj inertuloj, serĉantaj ŝirmon, nur incitas la venton kaj plifirmigas ĝian senindulgemon. Sed la poetino rekonas ian spiritan naturon en la vento:

La venton nur kuraĝ’ imponas,
nur hom’ de l’ sankta malkviet’,
al li ĝi frate manon donas,
ke li kunkuru kun impet’.

Ĝi volas, ke dum kur’ ekardu
kaj palon perdu lia vang’,
ĝi volas, ke la hom’ sin hardu
kaj ŝtorme fluu lia sang’.

Indas iom pripensi la nocion: “sankta malkvieto”. Kion per tio celas la poetino?  Malkvieton oni ĝenerale konsideras ne bona afero, fakte malbona anim-stato por tiel diri, ĝi parencas al zorgoj pro okazaj malbonoj, al anksio kaj timo. Sed la akompana epiteto “sankta” nobligas la nocion, faras la maltrankvilon nutranto de kuraĝo kaj vivplena ardo.

Sed malgraŭ tia firma preno de kuraĝo Hilda Dresen pli tendencas al kvieto kaj melankolio en siaj natur-temaj poemoj:

La silento muta
en la ĉambron fluas,
dum sopir’ akuta
la animon skuas

ŝi diras en sia poemo Somernokto. Fakte, ŝiaj natur-poemoj preskaŭ senescepte sugestas aŭ indikas ekster si mem al subtila anim-stato de melankolio aŭ sopiro. Tamen neniam sintrude, Hilda scias precize ekvilibrigi siajn esprimojn. Sed ŝia humoro povas ankaŭ ribeli kontraŭ la danĝeroj de deprimo, eĉ per senkompataj, insultaj vortoj kontraŭ ŝi mem.

La poemo Malbenita humoro komenciĝas en printempa suno, kiu “la tutan mondon oras”, tamen ŝian koron “morno boras”: ŝi antaŭsentas deprimon, kio ĝenas ŝin, timigas ŝin, sufokas ŝin,

Kaj por elŝiri min el ĉi sufoko
mi min insultas kun incita moko:
Diable!  Vi bezonus bonan frapon
au freŝan akvon sur la pendan kapon.

Sian libron la poetino dividis en kvin partojn, kiujn ŝi nomis per titoloj pli-malpli temaj: Sezonoj, Floroj, Tenero, Humoroj kaj Pensondoj.  La du unuajn oni povas rigardi kiel plej esencajn al la koro de la poetino, ŝi estas antaŭ ĉio amanto de la naturo kaj el siaj memoroj kaj spertoj pri la naturo ŝi plej facile prenas temojn, kiujn ŝi scias profundigi per ligoj al homaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj. Simple kortuŝa estas ekzemple ŝia poemo Marto milittempa:

Kia sensuna marto!
Neĝas, neĝas sen halto.
Per kvieto sensona
kaj falad’ monotona
volas la neĝo luli,
trankviligi la korojn,
el la anim’ forruli
la ĉagrenajn memorojn,
volas, ke ree pure,
pure kaj senmakule
brilu neĝo per blanko
sur verŝita homsango.

Kiel tradukisto Hilda Dresen estis multe pli produktiva ol kiel originala poeto, kaj laŭdire ŝi rigardis sin pli kiel tradukinton ol originalan poeton. El kvanta vidpunkto oni ja povas agnoski ŝian pravon pri tio.  Ŝia unua traduko estis Elektitaj versaĵoj (1929) de Marie Under (1883-1980), unu el la plej grandaj poetoj de Estonio en la lasta jarcento. Sekvis diversaj tradukoj de poezio, i.a. kunlaborado ĉe la Estona antologio (1932).  Elstaras ŝia traduko de fragmentoj el Kalevipoeg, la popola eposo de Estonio (1975).

 (Juna amiko, n-ro 117, 2006)

 

Clelia Conterno-Guglielminetti (1915-1984)

eta vivo ina sengraveca”

 

La tagolumo forvelkadas lante,
oblikvas jam sur griziĝantaj paĝoj.
Jam palas super ili la vizaĝoj.
Kaj horon gute sekvas hor’ konstante.
Printemp’ ekstere brilas diamante.

Estas ofte interese mediti nur pri kelkaj linioj de poemo sen unue legi la tutan poemon kaj tiel provi imagi ĝiajn cirkonstancojn. Ni rigardu ekzemple la suprajn liniojn el poemo de la poetino, kiun mi prezentas al vi hodiaŭ. Ni tuj konstatas en la unua linio la tempon: estas malfrue en la tago. La dua linio indikas la lokon, probable bibliotekon kun malnovaj libroj, tion aludas la “griziĝintaj paĝoj”. La vizaĝoj en la tria linio enkondukas personojn, evidente la legantojn, la ideo pri biblioteko estas fortigita, estas klare, ke temas pri kelkaj, eble multaj homoj sidantaj super malfermitaj libroj. Kiuj estas tiuj homoj? Ĉu junaj, maljunaj? La kvara linio konstatas malrapidan pasadon de la tempo, la horoj sekvas unu la alian kiel gutoj falantaj kun longaj intertempoj, tio esprimas senpaciencan atendadon, do probable temas pri junaj homoj. La lasta linio tion definitive pruvas, la printempo ekstere allogas la junulojn, ili deziras forlasi siajn studojn por ĝui la eksteran liberon.  

En bonaj poemoj ĉiu linio gravas, efektive ĉiu vorto gravas. En la supre cititaj linioj la vortoj forvelkadas, oblikvas, griziĝintaj, palas, gute, estas ĉiuj zorge elektitaj por krei senteblajn bildojn. Bone konstruitaj poemoj konsistas el tiaj unuoj: bildokreaj vortoj kaj teme fidelaj versoj aŭ linioj, kiuj kune formas la tutaĵon, la poemon mem. Okazas foje, ke tiaj unuoj, formantaj parton de poemo, esprimas preskaŭ tutaĵon per si mem, kiel ekzemple la supraj linioj, kiuj formas la lastan parton de la poemo. La poemo mem havas la titolon Universitata biblioteko, kaj temas pri la kontrastoj inter enfermiteco kaj libereco, inter studoj kaj ludoj, inter devoj kaj deziroj. Jen la du antaŭaj partoj:

Vizaĝoj junaj sur maljuna saĝo
de ŝimodoraj paĝoj de volumo
sin klinas en silenta duonlumo
de l’ salonego, krada scio-kaĝo.
La bretoj polvas en obtuzo dorme,
severe gardas la kultur-sekretojn.
Singardaj voĉoj ŝpare flustras petojn;
sporadaj gestoj raras ombroforme.

La supra poemo devenas el la komencaj jaroj de la poetino kiel instruisto en altlernejo, el la unua parto de la poemaro Eta vivo de Clelia Conterno-Guglielminetti. Pliaj poemoj el tiu tempo esprimas tiun kontraston inter la postulaj studoj kaj la ekstera libero. Vi serĉas kun apliko / en la vortara diko / Trafoliumas vi / kaj la paperfoli’ / resone klakas seke ... Kaj en la paradiza / sunlumo de l’ ekstero / triumfas la somero, ŝi diras en la poemo Lernantinoj.

Clelia Conterno-Guglielminetti (1915-1984) estis itala, ŝi lernis Esperanton en 1934, tiam 19-jara. Ŝi studis beletristikon en universitato pri kiu ŝi poste doktoriĝis. Ŝi multe aktivis por Esperanto en sia hejmlando, redaktoris revuojn kaj okupis postenojn en la itala Esperanto-movado. Ŝi kunlaboris en multaj gazetoj kaj premiiĝis en literaturaj konkursoj. Siajn fakajn sciojn ŝi utiligis i.a. je komentado kaj reviziado de la grandioza eldono de La Dia Komedio de Dante en traduko de Giovanni Peterlongo (1954 kaj 1980). Dum jaroj ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto. En la itala lingvo ŝi verkis du poemarojn kaj unu romanon. En Esperanto ŝi verkis sian solan poemlibron en tiu lingvo kaj novelojn.

La poemaron Eta vivo (1969) oni povas rigardi kiel personan vivrakonton, kvankam ne temas pri biografia dokumento. La poetino esprimas siajn pensojn kaj sentojn per poemoj, kiuj respegulas ŝiajn sintenojn kaj reagojn al la okazaĵoj kaj eventoj, kiuj influis ŝian vivon, ĉiutagan kaj ja ofte tragikan. La tempo estis malkvieta, la milito kaj la postmilitaj jaroj multe pezis sur ŝia animo. En enkonduka poemo sen titolo ŝi rakontas pri nigra kajero, iaspeca taglibro; ŝi alparolas la kajeron: Kajero nigra ... enfermas vi susurojn / pri eta vivo ina sengraveca ... Tiu ideo pri “eta vivo”, estas multe ĉeesta en la poemoj de Clelia, intime ligita al ŝia konscio pri ŝia pozicio kiel virino, pozicio “sengraveca” en mondo de kruelo kaj stulto: ho nigra kajero / fariĝis mistero / danĝero / ĉar mute vi kriis / ke lupoj ĉeestas / ke bestas / la hom’al la homo.  Oni povas kompreni el kelkaj poemoj, ke ŝin rekte trafis la milita kruelo, ke ŝia fianĉo estis arestita kaj forsendita en germanan koncentrejon. En poemo precize datita je la naŭa de septembro 1943 kaj lokita en la urbo Mantovo oni legas pri tiu terura okazaĵo kaj ŝia malespero:

La tutan tagon mi vin serĉis kure
en malespero, tra la urbo tuta,
la urb’ horore fariĝinta muta;
mi trovis vin kaptita.
Trans la kradoj mi vidis vin: vi ŝajnis
Jesuo krucumita.

La suferanta virino serĉas konsolon kaj esperon en sia religio, ŝi estas kristana kredanto; ŝi preĝas por lia reveno: Lin savu, Dio / je la nomo de ĉi dolora krio. Finiĝis la milito, kaj ŝi denove trovas sin en la preĝejo: Ĉe la altaro, forlasita kuŝas / mitralpafilo. En poemo titolita Reveno postmilita oni ja povas diveni, ke revenis ŝia amato, sed io grave ŝanĝiĝis: Domo nia, kial vi forpuŝas / kial, domo, vi ne volas nin? La domo ne estas la sama kiel antaŭe, ĝi estas senorda, kaduka, ĉu tio estas objektiva aŭ subjektiva impreso, oni ne povas scii. Tragikaj aferoj ja postlasas profundajn spurojn.

Oni povas provi tiel plulegi la vivrakonton de la virino. Ŝi sopiras havi infanon, kaj kortuŝas la leganton ŝia malespero en Infano mortnaskita:

Li venis, pasis, nun dormas en humo;
celis forgliti preter atento,
kiel mortadas de l’ tago la lumo,
kiel tintado sin perdas en vento.

Sed same oni partoprenas ŝian feliĉon, kiam ŝia sopiro plenumiĝis; tiam ŝi verkas kantikon, laŭdan kaj dankan himnon al Dio: Laŭdata Vi estu, Sinjoro / pro dolĉa de mi kreitaĵo.

Sed la poemoj de Clelia ankaŭ havas aliajn temojn. Ŝi verkas pri naturaj scenoj, pri floroj, pri feliĉigaj momentoj je sunleviĝo kaj sunsubiro. En poemo pri vespero en boato ni vidas ŝin, patrinon, kun infano kaj patro: Kaj ni, triopa kuno / senvorte ni lulataj / en milda sorĉo de la lasta suno. Kaj ŝi ĝojas pri la skikurado de sia juna filo:

Triumfas vi sur neĝ-eterno alta ...
En sunkliniĝo paca
atendas vin mi laca ...

suriru vi por mi la montojn neĝajn,
forvenku vi por mi sovaĝon ventan ...

La poemoj de Clelia Conterno-Guglielminetti estas grandparte senrimaj kun mallongaj linioj kaj en simpla, ordinara lingvo. Tio faras ŝiajn poemojn sufiĉe alireblaj por legado, kvankam ofte senteblas aludoj al io nesolvita, io enigma, io trista, kio ne facile forlasas ŝian animon. En poemo pri ŝia dormanta filo ŝi diras: Vi estas tie ĉi, sed malproksimas / foras en tempoj de perfekta solo ... La tempo pasis, sed ankoraŭ taŭzas / min la mister’ de via paca dormo.

Pri Eta vivo, la sola poemaro Esperanta de nia itala poetino, validas diri, ke kvalito tie valoras pli ol kvanto. Ĝi estas tratute persona, serioza homa dokumento pri unu virina vivo en tempoj minacantaj la aŭtentecon de la homa spirito. Ke la poetino trovis Esperanton aparte taŭga por esprimi siajn sentojn kaj pensojn dum tiuj malfacilaj jaroj, estas atesto pri la sanigaj povoj de la Esperanta vorto.

La poetino verkis ankaŭ du altkvalitajn novelojn en Esperanto: Vivo kaj morto de Wiederboren kaj Avinjo. Ili estas alireblaj en Trezoro: Esperanta novelarto (1989).

Juna amiko, n-ro 119, 2007)

 

Stanislav Schulhof (1864- 1919).

Stanislav Schulhof apartenas al tiuj sindonemaj esperantistoj, kiuj sin dediĉis al diskonigo de Esperanto kaj al krea laboro en la lingvo dum la unuaj jardekoj de la lasta jarcento. Li estis ĉeĥo kaj laboris kiel dentisto en la urbo Pardubice [‘pardubitse], ĉe la rivero Elbe, 104 kilometrojn oriente de Prago, kie li mortis en 1919. Tie li vigle partoprenis la lokan esperantistan vivon kaj propagandis la lingvon per multaj artikoloj. En tiu urbo aperis en 2004 dokumenta verko pri lia vivo, Vivo kaj verko de D-ro Stanislav Schulhof, de Jarmila Rýznarová.

Schulhof estis poeto kaj aperigis tri volumetojn da poemoj, kiuj meritas atenton kiel sinceraj esprimoj de lirikismo, grandparte ombrita de melankolio kaj pesimismo. Tiuj poemaroj, kiuj enhavas entute nur 30 poemojn, aperis antaŭ la unua mondmilito, en du sinsekvaj jaroj, 1911 kaj 1912. Verŝajne li post tio ĉesis sin okupi pri originala verkado, sed sin turnis al tradukado de poemoj el la ĉeĥa lingvo. Kolekto de 30 poemoj de 15 ĉeĥaj poetoj aperis nur post lia morto, en antologio nomita Bohemaj Grenatoj (1920).


Pri la tri poemaroj de Schulhof: Per Espero al Despero (1911), Kion la Vivo alportis (1911) kaj Aŭtunaj floroj (1912) Kalocsay bele kaj kortuŝe verkis multajn jarojn poste en Literatura Mondo (1922): “Plenmano da versoj, granda promeso portita en la fruan tombon ... kara malfeliĉa poeto, kara malsana doktoro, kortuŝite mi ekkaresas vian memoron.” Li konstatas konstantan evoluon kaj pliperfektiĝon, ekde iuj ritmaj kaj lingvaj stumbloj en la unua volumo ĝis la veraj literaturaj perloj en la lasta. Mauro Nervi (en Arkivo de EVA, 2005) mencias la fluan esprimadon de liaj poemoj laŭ la kutimo de nia frua poezio, sed atentigas pri surprizaj poemoj, “kiuj pruvas lian realismon kaj pesimismon, ankaŭ koncerne Esperanton mem.”

Sian poemon Desperanto Schulhof komencas per identigo de Esperanto kun la esenca Espero mem: Dolĉe sonas via nova nomo, / ho Espero! nia bela vorto!, sed finas ĝin per neevitebla pesimismo pri la homo mem, ke eĉ en malproksima futuro “tiam ree homon batos homo, / sed li batos lin en via nomo  –/ ankaŭ kun la stelo sur standardo”. Post preskaŭ cent jaroj la pesimismo de la poeto ŝajnas daŭre reala pri la homa raso. Estas inde kompari tiun poemon de Schulhof kun la fama poemo En amara horo de Kalocsay, kies pesimismo finiĝas per “Ne!”, per kiu li rifuzas lasi la esperon pri Esperanto malgraŭ la senideala mondo: “Vi estas la konsolo en nia mond’ amara!”


En sia lasta poemaro, Aŭtunaj floroj Schulhof jam atingas plenan evoluan maturecon kiel poeto. La titolo estas melankolia, sed ne pesimisma, kio kongruas kun la tono de la poemoj, doloro certe ne forestas, sed ekvilibras kun ia pensa energio, kiu plej klare aperas en la plej fama poemo de Schulhof, Kanto de l’sklavo.  La temo de tiu poemo estas Esperanto, kiun la poeto rigardas kiel sian absolutan mastron kaj sin mem kiel ĝian sklavon. Tiu mastro estas senindulga, ĝi ligis la poeton per katenoj el kiuj li ne havas ajnan esperon liberiĝi, kvankam li multfoje klopodis eskapi, sed li ne povas, ĉar lia vivo apartenas al la lingvo kaj moro, kiun ĝi alportas. La poemo havas kvin kvinversajn strofojn. Jen la dua strofo, kiu priskribas la vanajn penojn de la poeto liberiĝi el sia sklaveco:

Multfoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian, stelon kvinradian,
en la koro fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis
kaj min pluen, pluen trenis, sklavon vian.

En la lasta strofo, per vortoj ege trafaj, eĉ korŝiraj, la poeto klarigas la esencon de la mastra potenco de Esperanto kaj de tio, kion ĝi prezentas: nova moro de humana, nobla konduto de la homoj:

Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron;
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

La poemoj de Schulhof havas ne nur historian valoron en la Esperanta literaturo. Ili konservas forton, kiu ankoraŭ en nia tempo estas strange freŝa kaj kapabla atingi niajn korojn per sia emociiga realismo. Cent jaroj pasis, sed li estas ankoraŭ kun ni.

 (Juna amiko,n-ro 121, aprilo 2008)

 

Tibor Sekelj (1912-1988)

Klare restas en mia memoro mia sola renkontiĝo kun la homo, kiun mi prezentas al vi nun, Tibor Sekelj, esploristo, mondvojaĝanto, verkisto, poeto, homo de eksterordinaraj spertoj kaj scioj, homo malavara je siaj konoj serve al scivolemaj legantoj. Estis en vespero en preskaŭ malplena manĝosalono dum Universala Kongreso de Esperanto en Brazilio, la ĉefurbo de Brazilo, en 1981, ni sidis apud granda tablo kun kelkaj brazilaj junuloj, kiuj vigle sekvis nian interparoladon, al kiu Tibor kontribuis per interes-kaptaj rakontoj kaj sagacaj komentoj pri plej diversaj temoj. Poste li demandis min, ĉu mi akceptus tralegi lian manuskripton de tradukoj el la buŝa poezio de la mondo; temis pri poemoj, kiujn li kolektis dum siaj vojaĝoj en foraj lokoj de ĉiuj kontinentoj. Jes, mi ja estis pretema tion fari, kaj en la posta jaro li sendis al mi la manuskripton, kiun mi tralegis kaj iom prilaboris koncerne ritmon kaj aranĝon, laŭ lia peto. Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo, al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ por vundi, sed

Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi-nokte.
Ke ĝi alportu momenton de belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.

Ĉar Tibor Sekelj estis amiko de homoj. Tion bele atestas liaj rakontoj kaj libroj pri liaj kontaktoj kun popoloj sur la plej diversaj ŝtupoj de kultura evoluo en la plej diversaj cirkonstancoj, lia partopreno en ilia ĉiutaga vivo, lia lernado de iliaj lingvoj por ekscii senpere ion pri ilia spirita vivo.

Tibor Sekelj naskiĝis en Spišská Sobota, vilaĝo tujproksime al la urbo Poprad en nuntempa Slovakio. La familio ofte transmoviĝis al aliaj lokoj, al Rumanio, al Vojvodino en Serbio, kie Tibor finis la elementan lernejon, al Nikšić en Montenegro, kie li finis la gimnazion, poste al Zagreb kie li finis universitatajn studojn pri juro. En Zagreb Tibor laboris kiel ĵurnalisto, sed en 1939 li iris al Argentino, kaj la sekvantajn 15 jarojn li restis en Sud-Ameriko kiel vojaĝanto kaj esploristo. Li revenis al Jugoslavio en 1954 kaj loĝis en Beogrado. Lia esploremo tamen ne forlasis lin kaj li multe vojaĝis en la sekvantaj jaroj. En 1972 li ekloĝis en la urbo Subotica en Vojvodino, kie li laboris kiel direktoro de muzeo ĝis sia morto en  1988.

Tibor lernis Esperanton en 1929 kaj verkis multajn librojn en la internacia lingvo, sed ankaŭ en la hispana kaj la serbokroata. Plej multaj liaj libroj priskribas liajn vojaĝojn kaj esplorojn en diversaj landoj. Inter tiuj estas Tempesto super Akonkagvo, Tra la Brazila praarbaro kaj Nepalo malfermas la pordon, libroj riĉaj je ekscitaj eventoj kaj akraj observoj, verkitaj en flua Esperanta stilo. En 1981 aperis lia Mondo de travivaĵoj, kiu enhavas ankaŭ mallongan membiografion, “anstataŭ antaŭparolo”. Kaj ĉar Tibor estis ankaŭ poeto, li prezentas la libron per poemo, kie li priskribas la mondon kiel sian bienon, kiun li devas atenti kaj vidi, ĉu ĝi ankoraŭ funkcias, kiel ĝi devas:

Ĉar perfektan ordon en mia farmo mi postulas:
la suno dumtage laboru, kaj la steloj briletu dumnokte,
la riveroj al la maro fluadu, kaj la montoj restu surloke.

“Ĉiuj vojoj de la mondo al mi apartenas”, li ankaŭ diras, Tibor Sekelj ne estis ia ordinara mondvojaĝanto, la tuta mondo estis lia bieno, lia posedaĵo, lia hejmo.

La vojaĝlibroj de Tibor Sekelj estas unikaj en la literaturo de Esperanto, ne nur pro sia aŭtentikeco kiel klasikaj informiloj, sed ankaŭ pro sia lingva kaj stila prezento, kiu altvalorigas ilin ĉe ĉiu amanto de la internacia lingvo.

 (Juna amiko, n-ro 123, decembro 2008)

 

Edwin de Kock

En 2007 aperis nova poemlibro, Sub fremdaj ĉieloj, de Edwin de Kock, la deka ekde lia  unua poemaro Ombroj de la kvara dimensio (1961) pri kiu mi skribis sen ajna hezito en la tiama revuo Norda Prismo: “Per ĉi tiu libro Edwin de Kock nekontesteble pruvas, ke li jam apartenas al la frontvico de la malgranda taĉmento de seriozaj Esperanto-verkistoj.” Edwin kaj mi estas samaĝanoj, naskitaj en 1930, kaj jam antaŭ la aperigo de tiu lia unua libro ni estis leteramikoj, ambaŭ junaj kaj poete ambiciaj. La cititaj vortoj, skribitaj en flagranta entuziasmo pri la verko de mia amiko, pruviĝis daŭre kaj plene veraj: Edwin de Kock jam antaŭ longe certigis al si lokon kiel unu el la plej originalaj kaj fekundaj poetoj en Esperanto.

  Edwin de Kock estis Sudafrikano ĝis sia transloĝiĝo al Usono antaŭ 15 jaroj. En Sudafriko li laboris kiel docento pri la angla kaj afrikansa lingvo. Li lernis Esperanton en 1955 kaj jam tiam komencis verki poemojn en la internacia lingvo. Li estis redaktoro de sudafrikaj Esperanto-revuoj kaj kontribuis al tiamaj internaciaj literatur-revuoj Norda Prismo kaj La nica literatura revuo.

  Mi jam menciis poetan ambicion. Ambicio ĉe poeto estas bona afero, se ne temas pri ambicio de konkurado kun aliaj, sed pri persona, sana ambicio bazita sur propraj potencialoj kaj konvinkoj. Jam en sia unua poemlibro riveliĝas la poeta ambicio de Edwin de Kock, tie svarmas ideoj kaj originalaj bildoj, kaj evidentas lia aspiro serĉi kaj trovi vojon al kreo de granda poezio. Tio ekzemple estas konstatebla en poemo titolita Kristaliĝo:

Akvo de la vivparolo
en la klara lumo bruas,
pro la ĝojo, tristo, folo;
kaj la riverego fluas
al la maro de silento.
Sed kaptite inter rokoj,
al la kuro de l’ torento
kaj la plaŭdmortantaj vokoj,
vortoguto malleviĝas
korkavernen kiel semo –
kreske post la jaroj iĝas
stalaktito de l’ poemo.

Tiu ambicia celo de Edwin de Kock evoluis tra la sekvaj poemaroj, Fajro sur mia lango (1967) kaj Kvin elementoj (1970), kaj kulminis en la vaste konceptita, sed ankoraŭ nefinita eposo La konflikto de la epokoj (Libro 1,1984, Libro 2, 1985). Tie religio havas gravan funkcian rolon en intima ligo kun la emocia naturo de la poeto mem. Libro 1 priskribas sciencfikcian vojaĝon de la poeto tra la tempo en akompano kun Lucifero, meditadon pri Dio kaj la diablo kaj pri la konceptoj de boneco kaj malboneco. Libro 2 prezentas la filozofion de la poeto en ligo kun okazoj en Palestino en la tempo de la Biblio. Entute tiuj du unuaj libroj de la eposo ampleksas pli ol tri mil versojn. Plenumo de la impona plano de la poeto pri tri pliaj libroj ankoraŭ atendas publikigon.

Pliaj poemaroj de Edwin de Kock estas certe menciindaj: Plukonstrue (1975), Japaneskoj (1982), Saluton al la suno (1983) kaj Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992). Lia lasta, Sub fremdaj ĉieloj, havas apartan rolon en la verkaro de Edwin. Ĝi ne nur enhavas sufiĉe grandan faskon da poemoj – entute 51 – sed ankaŭ kvin prozajn verkojn sub la komuna titolo Pri kaj ĉirkaŭ Edwin de Kock. Tiuj prozaj verkoj enhavas membiografiajn tekstojn de la poeto mem kaj verkaĵojn de homoj, kiuj konas lin intime kaj havas multon interesan por diri pri tiu eksterordinara homo. Efektive la libro estas unika en Esperanto en tiu senco, ke ĝi enhavas kvazaŭ “testamenton” de poeto, kiu prave opinias, ke por plena kompreno de lia originala verkaro necesas raporti laŭeble komplete pri lia vivo, liaj cirkonstancoj, liaj konfliktoj, liaj kredoj, liaj konvinkoj. La poemoj estas plej multaj verkitaj ekde 1995 post la transloĝiĝo de la poeto al Usono. La temoj de la poemoj estas variaj: de dolora indigno kontraŭ mistraktoj kaj kruelaĵoj de homoj al homoj – kie elstaras “Rekviemo por la Albigensoj”, dolora meditado pri la krucmilito de la Papo kaj la franca reĝo kontraŭ la herezaj Albigensoj en suda Francujo 1209-1229 -, ĝis nostalgio de la poeto por sia antaŭa hejmlando, kuniĝe kun la fakto de pliaĝiĝo, kiel ekzemple en tiu ĉi tankao:

En la momenton
saltas dista memoro.
Ne, ne, oldulo!
Forpasis tute tiuj
korlando, homoj, horo.

Venontjare Edwin de Kock festos sian okdekjariĝon. Kvankam ni eble havas lian poetan “testamenton” en lia lasta libro, ni povas fidi, ke li plue havas multon valoran por diri al la legantoj de siaj poemoj.

 (Juna amiko,n-ro 124, aprilo 2009)

 

Johan Hammond Rosbach – klasika novelisto

La verkisto, kiun mi nun prezentas al vi, ne distingis sin per verkado de poemoj, sed per verkado de rakontoj. Lia nomo estas Johan Hammond Rosbach, unu el la plej produktivaj rakontistoj, verkistoj de noveloj, en Esperanto ĝis nun.

Unue indas iom konsideri la diferencon inter novelo kaj romano. Ambaŭ estas image kreitaj verkoj en prozo. Ĝenerale oni povas diri, ke romano estas longa verko, novelo mallonga. Longeco tamen estas iom nekaptebla kriterio, ĉar noveloj povas esti eĉ ekstreme longaj aŭ tre mallongaj. Edgar Allan Poe, amerika aŭturo kaj majstro de la novelarto (1809-49), difinis novelon kiel prozan rakonton tralegeblan dum duonhoro ĝis unu aŭ du horoj. Novelo celas al unu klara efiko, sed tamen estas sufiĉe fleksebla por inkluzivi plej diversajn temojn: scenon, epizodon, sperton, agon, karakterizojn, konversacion, fantazion ... la eblecoj estas fakte senfinaj. Ofte simple rakonto estas preferinda por tia verkaĵo. Estas notinde, ke grava kolekto de noveloj, originale verkitaj en Esperanto, aperinta en 1977, havas la titolon 33 rakontoj.  Ni, do, nomu nian hodiaŭan verkiston rakontisto, ĉar lia verkaro ĉefe konsistas el mallongaj rakontoj, noveloj.

Johan Hammond Rosbach naskiĝis en 1921 en Tingvoll, municipo en Møre kaj Romsdal provinco, Okcidenta Norvegujo. Li mortis en sia 83-a jaraĝo, en 2004.

Li studis filologion en la Universitato de Oslo kaj poste vivis kaj instruis en Sarpsborg en sud-orienta Norvegujo. Li lernis Esperanton kiel junulo en 1938 kaj estis agema en la Esperanto-movado kiel lerta instruisto laŭ la instru-metodo de Andreo Cheh, kiel redaktoro de la revuo “Norvega Esperantisto” kaj kunredaktoro de internacia kultur-revuo “Norda Prismo”. Li estis membro de Akademio de Esperanto. Sed unuavice li estas memorata kiel populara verkisto, kontribuanto al revuoj kaj aŭtoro de 11 libroj, plejparte kolektoj de noveloj.

Lia unua libro, Bagatelaro, aperis 1951. En antaŭparolo li skribis, ke la ĉefa celo de tiu rakontaro estas doni facilan kaj varian leg-materialon al samideanoj, kiuj ne plu estas puraj komencantoj. Tiu celo atestas pri la pedagogia sinteno de Rosbach, li celis kaj sciis esprimi sin tiel, ke ankaŭ novaj adeptoj de la lingvo facile komprenis. Tiu sinteno karakterizas lian stilon, ne nur en tiu lia unua libro, sed ankaŭ en liaj multaj novelaroj poste verkitaj tra la jaroj. Sed liaj verkoj ankaŭ atestas atentindajn literaturajn valorojn, kie elstaras akra observo-kapablo kaj varieco de temoj.

En lia dua rakontaro, Homoj kaj riveroj (1957), oni povas klare konstati la kutimajn fontojn de lia temaro. Unu estas la infan-aĝaj spertoj de la aŭtoro mem, alia estas fantaziaj cirkonstancoj kun sociecaj tendencoj, tria estas filozofiaj problemoj postulantaj meditadon. Estas menciinde, ke en unu novelo, “Fantazio”, li faras interesan komparon inter romano kaj novelo: “Ofte oni diras, ke la vivo estas romano. La vivo ne estas sinsekvo de okazaĵoj elpensitaj; multaj malgrandaj epizodoj, kiuj tute ne apartenas al la medio de la romano, nek al la firma linio, la plano de la romano – Ne, la vivo ne estas romano. La vivo estas noveloj, skizoj.”

Tamen, Rosbach havis la ambicion provi sian rakontan talenton je proza verko pli longspira ol estas la novelo. Lia romano, Fianĉo de l’sorto (1977) atestas, ke li estis kapabla ankaŭ pri tiu formo de fikcia prozo. Kvankam tiu romano havas strukturon similan al mozaiko, ĝiaj eroj kune konstruas akcepteblan tutaĵon, kiel ja indas ĉe sukcesa mozaiko. Jam sep jarojn antaŭe Rosbach ja faris similan eksperimenton. Lia novelaro Disko (1970) enhavas 18 rakontojn, kiuj havas komunan kadron, aluditan de la titolo, kiu estas tiu de ŝipo, kiu siavice estas nomita laŭ Gronlanda insulo. Tiu ŝipo servas kiel punkto de eliro al la rakontanto en liaj kontaktoj kun diversaj lokoj kaj homoj dise en Eŭropo. Tiu ŝipa kadro tamen ne sufiĉas por kunigi la diversajn epizodojn en tian tutaĵon, kiu meritus la nomon de romano. Tial tiu verko devas esti klasigita inter la novelaroj.   

 Ne eblas komenti pri ĉiuj novelaroj de Johan Hammond Rosbach. Ĝenerale oni povas diri, ke ilin karakterizas flua kaj efika rakontado kaj simpla kaj  klara lingvaĵo. Tial ili estas tre taŭga legaĵo por tiuj finintaj bazan studon de Esperanto kaj celas progresigi sian lingvan sperton. Lia lasta libro, Fajrejo (skizoj kaj noveloj) aperis en 2002, du jarojn antaŭ la morto de la aŭtoro. Per tiu libro li finis sian 50-jaran seninterrompan verkistan karieron en la Internacia Lingvo. Tia sindediĉo al nia originala literaturo meritas nian respekton kaj neforgeson. Mi ne hezitas diri, ke jam venis tempo agnoski liajn plej bonajn novelojn inter niaj klasikaĵoj.

 (Juna amiko,n-ro 126,  decembro 2009)

 

Eli Urbanová

En Esperanta Antologio, poemoj 1887-1981 (2a eldono 1984), kiun redaktis William Auld, estas aperigitaj poemoj de 22 virinoj, ne granda proporcio de la tuto de 163 poetoj. Dek du el tiuj poetinoj aperigis apartajn poemarojn. Pri tri el tiuj poetinoj, Marjorie Boulton, Hilda Dresen kaj Clelia Conterno-Guglielminetti, jam aperis artikoloj en la literaturaj Bildoj de Juna amiko. Mi nun aldonas la kvaran, pri la ĉeĥa poetino Eli Urbanová. Komuna en la poezio de tiuj kvar poetinoj estas evidenta tendenco al emocia esprimado pli ol ĝenerale ĉe la viraj poetoj, tamen kun diferenco. Ĉe Marjorie tiu tendenco intime ligiĝas al vastetenda humanismo, ĉe Hilda al la naturo, ĉe Clelia al cirkonstancoj ofte nuancitaj de sentoj de tragiko. Eli Urbanová estas la plej emocie dediĉita el tiuj kvar poetinoj, kaj ŝia intime persona sentosfero trovas esprimadon en rekta, sendevia maniero sen tendenco al ĉirkaŭfrazaj meditoj.

Eli Urbanová (1922 - ) aperigis sian unuan poemaron en sia gepatra lingvo, la ĉeĥa, nur 18-jara, en 1940. Ŝi lernis Esperanton ok jarojn poste kaj baldaŭ komencis eksperimenti per tiu nova lingvo en verkado de poemoj, kiuj aperis en revuoj. En 1960 aperis ŝia unua poemaro en Esperanto, Nur tri koloroj, ĉe la eldonejo Stafeto. Kvankam pliaj poemaroj aperis dise tra la jaroj, estas tiu ŝia unua poemaro, kiu plej intime ligiĝas al la reputacio de Eli Urbanová kiel poetino. Tiu poemaro daŭre konservas sian freŝan voĉon post kvindek jaroj. La unua poemo klarigas pri kiuj tri koloroj temas:

Dum la ceteraj sin koncentris
por miksi farbon kun la farbo,
mi miajn bildojn simple pentris;
ja mi surmetis per la karbo
nigretan, nigran kaj nigregan.

Ŝi daŭrigas emfazi tiun sian elekton de simbolaj koloroj: “kreante scenojn fantaziajn / mi ĉiam ree uzi lernis / nur tri kolorojn kaj ne pliajn”. En poemo, titolita Konfeso, ŝi diras:

Ne, mi ne havas multajn sciojn:
jen kion mi neglektis,
dum febre mi kolektis
impresojn, emociojn.

Specimenojn el tiu kolekto la poetino montras al la leganto, ja ofte melankolie nuancitajn de la tri koloroj, sed ne nur de tiuj; efektive kio plej impresas en la unua poemaro de Eli Urbanová estas la ardo, kiu ofte transformas la nigrecajn nuancojn en sens-aman tutaĵon. La lasta parto de la poemaro portas la titolon Hetajro dancas; “hetajro” estas helena nomo pri amoristino, tamen ne ordinara profesiulino pri amoro, sed klera kaj altnivela dancistino, kaj kiel tia la poetino sentas sin fone de tiuj poemoj. Ŝi vidas sin en pasia danco antaŭ la amanto, kiu tamen estas iluzio, kaj la fantazia amorado finiĝas en doloro:

Ne etendas sin en avid’ la mano,
male: Via trajt’ – moka rid’, rikano!
Je l’ unua foj’ mi verŝante larmon
      kaŝas la ĉarmon ...
Post la plorkonsol’ la raci’ admonas,.
Sciu do, amant’, ke mi vin pardonas,
ĉar ne tuŝas ja kia ajn plezuro
      bildon sur la muro.

La temoj de Nur tri koloroj tamen ne estas sole la amo kaj ĝiaj aperoj, pasiaj kaj ofte doloraj. Ŝiaj poemoj certe ne estas nur trikoloraj, malgraŭ la titolo, ili estas plenaj de diversaj koloroj. Ŝi verkas pri sia strato en Prago: “En nia strat’ nek eta mov’, / nek sensacie freŝa nov’”. Ŝi verkas pri fantaziaj scenoj kaj fabelaj temoj: “Ne plu amuzis la princinon / kun pilko ludi kaj kun pupoj. / De sur malnovaj kastelŝtupoj / rigardis ŝi al malproksimo ...” – la amo kaj ĝiaj problemoj neniam estas longe for. Interesaj estas du maristaj kantoj, neatenditaj de poeto loĝanta en lando sen maro, do probable simbolaj. Iliaj finoj estas iom malĝojaj: “La ŝip’ kliniĝis. Sarkofago sinkas / Fi! Mil diabloj! Ni la akvon drinkas” ..., kaj “Nenie firma tero, / nenie la esper’ ...” La temaro estas abunde varia, sed ĉiam persone kaj emocie kolorita. 

Post Nur tri koloroj Eli Urbanová verkis ses originalajn poemarojn (la lasta Ne tro rigardi retro aperis en 2007) kaj aŭtobiografion, Hetajro dancas (1995), kiu vekis grandajn emociojn en Esperantujo pro la sincereco kaj senpruda traktado de ŝia vivo. Ŝiaj kontribuoj al la Esperanta literaturo dum la dua duono de lasta jarcento estis gravaj kaj estas daŭre kaj instige influaj.

 (Juna amiko,n-ro 127, aprilo 2010)

 

L.N.M. Newell (1902-1968)

Leonard Noel Mansell Newell  naskiĝis en 1902, anglo laŭ deveno, sed envere monda civitano, kiu vivis kaj laboris ne nur en sia hejmlando, sed en multaj aliaj landoj: Francio, Italio, Belgio, Egiptio, Sudano, Aŭstralio. Samtempe li estis ĉiam fidela civitano de tiu fikcia lando sen limoj, kiun ni ofte nomas Esperantujo. Li lernis Esperanton kiel 14-jara knabo. Li partoprenis la esperantistan agadon en Londono kiel estrarano de Londona Esperanto-klubo; li estis kunaranĝanto de la Universala Kongreso de Esperanto en Oksfordo 1930; dum kelkaj jaroj li estis ĉefredaktoro de International Language, anglalingva revuo por propagandi Esperanton. Li havis multajn profesiojn dum sia vivo, sed ĉiam daŭre aktivis por Esperanto: instruis, organizis, redaktis, verkis, tradukis, kie ajn li trovis sin. Entute Newell estis unu el tiuj homoj, kiuj vivlonge dediĉis sin al ĉiuj flankoj de Esperanta agado, tamen sen bruo kaj ambiciaj klopodoj, ĉar li estis homo modesta kaj netrudema.

Kiel verkisto Newell eminentis kiel prozisto, lia novelaro Bakŝiŝ (1938) estas rigardata kiel klasikaĵo de la Esperanta novel-arto. Sed li verkis ankaŭ poemojn, kvankam nur en malgranda kvanto; en Kolektitaj poemoj (1987), prizorgita de Edwin de Kock, ili sumas je nur 29 verkoj. Liaj poemoj estas klaraj, priskribe realismaj kaj ofte emaj al filozofiaj pensoj. En poemo, titolita Filozofo, li trovas araneon en prunteprenita libro: “Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon; / Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon, / Anstataŭ kapti puŝojn, ĝi retis mond-enigmon”. Por mi aparte simpatia estas poemo, kiun la poeto dediĉis amike al Idista poeto (jes, ankaŭ en Ido oni poetis); la poemo havas la titolon La Lasta, kaj tiel Newell komparas sian Idistan poet-amikon al romana soldato, kiu kuraĝe postenas ĉe la lasta landlimo, jam forgesita. Oni konstatas la kunsenton de la Esperantista poeto kun sia kolego Idista:

Kiel soldato kantas romana,
Sola ĉe l’lasta landlim’ forgesita,
     Kuraĝa ĉe sia posteno
     Dum detruas patrujon barbaroj;
Kiel sur morta tero mortkantas
Siajn amatojn lasta homido,
     Sub neĝeroj silente ŝvebantaj ,
     Atendante la blindan ĥaoson:
Tiel Idisto lasta vi kantas
Morne al mondo, kiu forgesis
     La lingvon de vi amegatan.
     O poeto fidela, saluton!

Kiel menciite, la noveloj de Newell jam havas rangon de klasikeco en la Esperanta proza arto. Kaj ne nur pro elstara stilo, sed antaŭ ĉio pro priskriboj de realecaj scenoj kaj personaj portretoj, kiuj vivigas homojn kaj okazojn tiomgrade, ke ili partoprenigas la leganton en la rakonta proceso kaj sekve restas en la memoro. La noveloj de Bakŝiŝ havas sian okaz-terenon en Egiptio, kie Newell pasigis du jarojn inter la mondmilitoj instruante Esperanton. La noveloj plejparte traktas la reciprokan nekomprenon kaj foje konfliktojn  inter la malsimilaj kutimoj de Eŭropanoj kaj la moroj de Egiptoj. Kvankam la noveloj ja montras la eŭropecan perspektivon de la aŭtoro, li ofte simpatias kun la egipta flanko kaj ironias pri la brita kaj franca flanko. Emocie pensigaj estas du rakontoj, Edziĝpropono kaj La kriketludo,  pri Eŭropaj virinoj, kiuj vojaĝas al Egiptio por tie ekvivi kun siaj egiptaj edzoj. Ilia elreviĝo estas priskribita kun profunda komprenemo, ili spertas duoblan malfacilon: la fremdecon de alia kulturo kaj malestimon de aliaj Europanoj pri iliaj rilatoj kun Egiptoj.

Newell estis diligenta tradukisto. Lia plej ambicia traduko estas tiu de Hamleto, 1964. Per sia traduko Newell celis tradukon multe pli precizan ol tiun de Zamenhof de 1894. Newell estis bone ekipita por tia traduko, li bone konis la lingvon de Shakespeare, liajn aludojn kaj la nuancajn signifojn, kiuj postulis detalan enkondukon kaj abundajn klarigojn. Por Newell la ĉefa devo de la tradukanto de Hamleto estas plej ebla fideleco al la originalo kaj laŭeble ekzakta redono de nuancoj, eĉ je la kosto de pli arta versio, aŭ pli simpla legado, kiel ĉe Zamenhof. Tiu vidpunkto de Newell kontrastis kun tiu de alia Shakespeare-tradukinto, Reto Rossetti, kiu tradukis alian dramon, Otelo. Tiu konflikto rezultis en du skoloj koncerne tradukadon de Ŝekspiraj dramoj, la fidelisma skolo kaj la artisma skolo. Efektive, la du skoloj ne estas tiel draste diferencaj, ambaŭ havas siajn akcepteblajn flankojn kaj eblecojn de ekvilibreco.

L.N.M. Newell multe kontribuis al la literaturaj revuoj de sia tempo, Literatura Mondo, La nica literatura revuo kaj Norda Prismo. Li multe tradukis el la angla poezio, i.a. la plej faman poemon de Coleridge, La Maljuna Maristo (The Ancient Mariner). Poemoj de Newell aperis en la kolekto Dekdu poetoj, 1934 kaj en Esperanta Antologio, 1958 (2-a eldono 1984). Du liaj noveloj, Nomado kaj Tragedio, troviĝas en 33 rakontoj, La Esperanta Novelarto, 1964. Newell mortis en Aŭstralio en 1968, 66-jara.

 (Juna amiko, septembro 2010)

 

 

Baldur Ragnarsson  (1930 –   )

Baldur Ragnarsson naskiĝis en 1930 en malgranda vilaĝo apud unu el la multaj fjordoj, kiuj tranĉas la orientajn bordojn de Islando. Tie li pasigis siajn knabaĝajn jarojn. Lia patro estis instruisto, kaj de li la knabo unue aŭdis pri Esperanto, kiu tuj kaptis lian intereson tiom, ke li havigis al si lernolibron. Lia studado de la lingvo tamen devis atendi ĝis liaj gimnaziaj jaroj en Akureyri, malgranda urbo en la norda landoparto. Tiam li bonŝance trovis en vendejo de malnovaj libroj la unuan lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909, kiu estas fakte islanda versio de la siatempe fama lernolibro “Esperanto en dek lecionoj” (L’esperanto en dix leçons, 1902) de Théophile Cart, la energia apostolo por Esperanto en la komencaj jaroj de la lasta jarcento. Tiun lernolibron li studis dum la somero post sia unua gimnazia jaro, tiam 18-jara, laboranta kiel ordinara vojlaboristo en Orienta Islando. La laboristoj loĝis en tendoj kaj en la vesperoj post la taga laboro li lernis la lingvon en sia tendo, kiun li partoprenis kun alia laboristo, kiu miris pri tia entuziasmo.

En tiu sama somero Baldur akiris siajn unuajn librojn en Esperanto, postlasitajn de biena laboristo, kiu mortis. Inter tiuj estis malnovaj jarkolektoj de la revuo Lingvo internacia kaj Juna Esperantisto kaj, plej grave, la poemaro El parnaso de popoloj de Anton Grabowski. El ĝi li konatiĝis kun la Esperanta poezio, kiu baldaŭ instigis lin verki poemojn en Esperanto. Lia unua poemo estis ampoemo al la lingvo, soneto titolita Al Esperanto, kiu aperis en la tiutempa revuo Voĉo de Islando (1950). Tiu poemo estas bona atesto pri tio, kiel Esperanto povas tutkapti senteman junulon:

Mirinda Esperanto, amlingvo de l’jarondo,
kreonta homfratecon per klaro fundamenta,
al paco procedanta en firmo ĉirkaŭventa,
homaron kondukanta al frata komprenrondo.
Esper’ de l’ esperulo, al homo animsondo,
venkonta malŝatemon de l’ koro malamsenta,
antaŭen progresadu laŭ ordo regimenta,
donante interpacon al lacigita mondo.
Amata esperlingvo, al mi vi estas lum’,
brilanta amostelo sur arta firmament’,
varmiga sanktofajro, brulanta en la kor’.
Espere altkreskaĵ’ el de vi farita hum’
ĉielen supreniĝu en dia monument’,
silente atestante pri via lingva or’.

Post universitataj studoj pri islanda kaj angla lingvoj kaj literaturoj 1952-1956 Baldur laboris kiel gimnazia instruisto de la islanda lingvo, kiel oficiala revizianto de lernolibroj kaj instrumetodoj de la islanda lingvo kaj kiel ĉefinspektoro pri la instruado de la islanda en la lernejoj. Li tiam multe verkis en la gepatra lingvo, i.a. du poemarojn kaj  plurajn faklibrojn. Li ekaktivis en 1952 en la Esperanto-movado, la islanda kaj la internacia. Li estis estrarano dum diversaj periodoj de la Esperanto-societo de Rejkjaviko kaj de Islanda Esperanto-Asocio. Li estis prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85, estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86 kaj ĝia vicprezidanto 1980-83. Li estas membro de Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj honora membro de UEA kaj de Akademio Literatura de Esperanto.

Kiel originala verkisto en Esperanto Baldur Ragnarsson okupis sin ĉefe pri poezio kaj eseado. Lia unua poemlibro, Ŝtupoj sen nomo, aperis en 1959, la unua libro en la serio “Beletraj kajeroj” ĉe la eldonejo Stafeto, la plej grava eldonejo de Esperantaj libroj post la dua mondmilito. Prologon por ĝi verkis la eldonisto mem, Juan Régulo Pérez, post malakcepto de K. Kalocsay, kiu trovis la poemaron tro noveca por sia plaĉo. Régulo, ĉiam malferma al novaj aŭtoroj, kontraŭe taksis, post detala rakonto pri historio de la manuskripto li skribis i.a.: “Do al mi ŝajnas, ke Ragnarsson sukcesis krei poezion per malŝablona vervo.” Ĝis la dua originala poemaro, Esploroj (1974)  pasis 15 jaroj. Tamen en tiu periodo aperis du gravaj tradukoj en Esperanto, Sub stelo rigida (1963), du poemaroj en unu volumo de la islanda poeto Torsteinn frá Hamri, kaj Islandaj pravoĉoj, kvar verkoj el la antikva islanda literaturo. En 1964 li ricevis la Arĝentan spronon de “Koko” pro originala verkado. En 2003 aperis lia traduko de la plej granda el la malnovaj islandaj sagaoj Sagao de Njal kaj en 2008 la Edda, la fama verko de Snorri Sturluson (1179-1241) pri la pranorda mitologio. En la sama jaro aperis la plej ampleksa traduko de Baldur, la granda romano Sendependaj homoj de la Nobelpremiito (1955) Halldór Laxness. Tri poemaroj en unu volumo, Vundebla loko, de juna islanda poetino, Gerdur Kristny, aperis en lia traduko en 2010. Ankaŭ en Esperanto-revuoj, precipe la islanda La Tradukisto, aperis multaj dekoj da poemoj kaj rakontoj tra la jaroj.

En 2007 aperis ĉe la eldonejo Edistudio en Pisa sub la nomo La lingvo serena la kolektita originala verkaro de Baldur Ragnarsson ĝis tiu tempo: la du poemaroj kaj kelkaj novaj poemoj kaj granda fasko de eseoj pri diversaj temoj, precipe pri la islanda kaj Esperanta literaturo. Akompanas eseoj pri la poezio de Ragnarsson de kvin literaturistoj. Tiu evento vigligis la poeton al plua verkado: en 2008 kaj 2010 aperis de li novaj poemaroj: La neceso akceptebla kaj La fontoj nevideblaj.

Baldur Ragnarsson estis elektita en 2006 de Esperantlingva Verkista Asocio, nun Akademio Literatura de Esperanto, kiel kandidato por la Nobelpremio por literaturo.

Juna amiko, decembro 2010

 

Nicolino Rossi (1939 – )

Mi prezentas hodiaŭ al vi elstaran artiston de vortoj, la italon Nicolino Rossi. Unue legu laŭte jenajn versojn el lia poemo Elegie:

Ventoblov’: branĉomov’
   dancema
Ventozum’: ora lum’
   ekstrema
volvas jen valon en
   orfluo,
por la vid’ gaja rid’
   kaj ĝuo.
El tra nub’, el tra rub’
   ĉiela
ridas nun brila sun’
   kaj bela,
pentras ĝi per radi’
   la valon.
Gaja hen’: vokas jen
   ĉevalon.

La versoj priskribas idilian somertagon en la itala kamparo. Per klaraj sinsekvaj bildoj la poeto kreas tutecan efikon de vidado, moviĝo, aŭdado en sonoraj silaboj de ritmo kaj rimoj.

La lingvo mem atestas lian utiligon de la artismaj rimedoj de Esperanto: kunmetitajn substantivojn (ventoblov’, branĉomov’), varieblecon de adjektiva pozicio (ora lum’ ekstrema, brila sun’ kaj bela), inverseblecon de la subjekto (ridas nun brila sun’), uzon de tuj-sinsekvaj prepozicioj (el tra nub’, el tra rub’). Tiaj rimedoj kaj multaj pliaj estas aparte utilaj, kiam multaj signifoj estas esprimitaj per malmultaj vortoj kiel estas en la supra ekzemplo. Vorta artisto kiel Nicolino Rossi plene scias utiligi la eksterordinaran flekseblecon de Esperanto en kombino kun striktaj postuloj de ritmo kaj rimoj.

Nicolino Rossi naskiĝis en 1939 en la urbeto Santarcangelo de Romagna en la provinco de Rimini, Emilia-Romagna en Italio. Li tamen estas sanmarina civitano kaj laboris en Napolo kiel hoteloficisto. Li lernis Esperanton en 1962. En intervjuo li menciis, ke la unuan kontakton kun la lingvo li havis danke al sia amiko, kiun li komence eĉ mokis pro lia entuziasmo; poste lin same kaptis entuziasmo pri la lingvo. Evoluo fakte ne malofta. Li diplomitiĝis pri Esperanto, kunlaboris kun la itala literatura rondo “La Patrolo” kaj aniĝis al la redakcia stabo de la revuo “Literatura foiro”. Li instruis Esperanton en Napolo kaj gvidis televidkurson pri la lingvo. Li ricevis diversajn premiojn pro poezio en konkursoj, i.a. ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA por kiuj li dum kelkaj jaroj servis kiel unu el la juĝantoj. 

Lia unua libroforma verko estis traduko de poemoj de la granda itala poeto Giuseppe Ungaretti – entute 17 elektitaj el la periodo 1937-1946, kiuj aperis sub la titolo La Doloro en 1975. Malfacila tasko, ĉar la poezia stilo de Ungaretti estas vorte kaj verse ege preciza kaj sence ofte obskura. Tiun taskon Nicolino Rossi plenumis konvinke por ĉiu serioza leganto. Kvin jarojn poste, en 1980,  aperis lia originala poemaro Sur la vivopado, dividita en tri partojn, kiuj formas evoluan ciklon. Tamen antaŭe dum multaj jaroj Rossi estis bone konata kiel poeto de pure persona stilo kaj fakeca kompetento. En antaŭparola intervjuo li tamen ne bedaŭris la malfruan aperigon de la libro, ĉar sen la tria parto, kreita laste, la poemaro impresus kiel nekompleta verko. La unua parto, titolita “Ĝoje kaj sufere”, enhavas poemojn verkitajn en la periodo 1968-1971. Ili atestas fortan ligitecon al metrikaj kaj rimaj postuloj kaj al tradiciaj poemformoj, sed pli liberaj versformoj tamen ne estas neglektitaj. En la dua parto, “Gaje kaj sufere” (1971-1974)  liberaj versformoj superas, tamen kun disaj rimoj ie kaj tie. La trian parton, “Karme kaj sufere” (1974-1978) ankaŭ plejparte karakterizas liberaj versoj.

La poeto mencias en la citita intervjuo, ke lia kreskanta prefero de liberaj versformoj permesas pli intiman prozodion ol la metrike mezuraj formoj. Aparte notinda estas la vorto “sufere”, kiu aperas en ĉiuj titoloj de la tri partoj. Tio rajtigas rigardi suferon kiel gvidfadenon tra ĉiuj partoj. La poeto komentas, ke en “Ĝoje kaj sufere” multaj poemoj fontas el rimarkoj pri iuj faktoj de la vivo, tra kiuj trediĝas tiu gvidfadeno. Socia engaĝiĝo estas tie forta, sed en dua parto,”Gaje kaj sufere”, esprimiĝas objektiva sufero dum persona sperto, la poeto esploras sian memon, kio formas ponton al la tria parto, “Karme kaj sufere”, kie la poeto trovas klarigojn kaj motivojn de la sia sufero. La vorto “karme” indikas, ke tiajn motivojn li trovis en ideoj devenaj el hinduismo kaj jogo. Entute, la poemaro Sur la vivopado estas intima homa dokumento, pli persone profunda ol aliaj poemaroj Esperantaj, kiujn mi konas. Ĝi plene meritis en 1981 la premion La verko de la jaro.

   Nicolino Rossi meritas lokon kiel unu el la plej subtilaj kaj artismaj poetoj de la nuntempa Esperanto-literaturo. Li estis ankaŭ bone konata kiel elstara recenzisto kaj eseisto kaj diligenta tradukanto. En 2008 aperis lia gvidlibro pri Napolo, Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Li ankaŭ tradukis multajn napolajn kanzonojn kaj la verkon (de Vittorio Russo) Danteskaj Itineroj (2001). Ankaŭ kiel instruisto de Esperanto li havas bonan reputacion kaj en 2000 aperis liaj lernolibroj por italaj gestudentoj Esperanto rapide.

Juna amiko, aprilo 2011


 

 

Armand Su  (1936-1990)

Esperanto en Ĉinio havas preskaŭ kontinuan historion ekde la komenco de lasta jarcento, kvankam periode torditan pro militoj kaj politikaj cirkonstancoj. Ne estas loko ĉi tie por multe komenti pri tiu komplika historio, kiu havis kaj siajn lumajn kaj mallumajn periodojn.

Koncerne la sorton de la poeto, kiun mi nun mallonge prezentas al la legantoj, tamen necesas mencii la periodon de la t.n. Kultura Revolucio 1966-1976, kiam varba agado por Esperanto iĝis danĝera en Ĉinio pro suspekto pri reakcio kaj spionado.Tiam pluraj esperantistoj estis enkarcerigitaj pro iliaj kontaktoj kun eksterlando, paranoje konsiderataj minacaj al la socialismo. Inter ili estis la poeto Armand Su, arestita en 1968 pro liaj kontaktoj kun eksterlandaj Esperanto-revuoj. Li estis poste kondamnita al 20 jaroj de mallibereco, sed estis deklarita senkulpa kaj liberigita en 1979. Li mortis en 1990 post longa malsano, 54-jara.

Tra la historio de Esperanto en Ĉinio multaj literaturemaj esperantistoj okupis sin pri tradukado de ĉinaj verkoj, kie elstaras la noveloj de la granda verkisto Lusin. Tamen, ŝajne, malmultaj okupis sin per orginala verkado, specife pri poezio. En la Esperanta Antologio, Poemoj 1887-1987, nur du poetoj aperas, Saint-Jules Zee (Xú Shēngyuè) kaj Armand Su (Sū Chéngzōng). Lastatempe aperis la tria poeto, Mao Zifu, kies poemaro Kantoj de Anteo (2006) vekis grandan atenton inter esperantistaj poezilegantoj.

Armand Su (sian pseŭdonimon li prenis el dramo de Alexandre Dumas, fils) naskiĝis en Pekino en 1936. Li ekkonis Esperanton en 1955 per lego de ĉinlingva traduko de la libro Vivo de Zamenhof de Edmond Privat kaj baldaŭ ekklernis la lingvon. Li komencis korespondadon kun la hungara poeto kaj verkisto Julio Baghy kvar jarojn poste. Tio konvinkis lin, ke li fariĝu poeto en Esperanto.

Du fiaskintaj amaferoj afliktis la junan poeton en tiu tempo, kiuj rivelis al li la du kontraŭajn aspektojn de amo kiel temojn:

per la nevenkebla magi-forto,
al vi, mia kara, mi promesas:
Mi eterne amos vin ĝis morto.

Kaj

Mi ŝin rigardis mute kaj ĉagrene,
en larmobril’ pro ŝia am-konsolo.
Jam ŝi forglitis, ho ve, senrevene.

Post malsukcesoj ĉe universitataj ekzamenoj Armand nun sin firme turnis al verkado en Esperanto, kaj originale kaj traduke. Liaj poemoj kaj tradukoj komencis aperi en diversaj Esperanto-revuoj en la mondo, li jam estis survoje al famiĝo kiel Esperanto-verkisto kaj en Ĉinio kaj eksterlande. Liaj temoj ŝanĝiĝis, li verkis pri la belaj pejzaĝoj de sia patrujo kaj la ĝiaj antikvaj legendoj, inter ili eposojn, ekzemple laŭ la legendo pri La Tria Fratino Liu:

En Ĝungian, vilaĝ’ riverborda,
loĝis harmonie paro olda.
Ili teron plugis diligente,
vivis tre feliĉe kaj kontente.
Ili havis filon kaj filinon.
Jen naskita la tria – knabino ...

kaj tiel plu tra 158 versoj.

La kolektita poemaro de Armand Su aperis en 1992 ĉe Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino. Ĝi enhavas 178 poemojn. Forme lia poezio ne estas sub modernismaj influoj, liaj poemoj estas laŭmetrikaj kaj rimitaj. La poemoj estas aranĝitaj kronologie, kio prezentas kortuŝe lian vivon, ties drastajn kontrastojn, unuflanke liberon, amon, kontaktojn, aliflanke opreson, malliberon, izolon. La poemo, Kuŝante sur la ĉerko, verkita en 1967, la jaro antaŭ lia aresto kiel minaco al la socialismo pro sia internaciema esperantismo, esprimas lian tiaman staton kaj cirkonstancon, kiam la poeto vivis vagabonde, provante eviti la fatalon, kiu fine lin frapis:

Oni pelas min de dom’ al dom’,
nun fariĝis mi senhejma besto.
Sen manĝaĵo kaj sen varma nesto,
vagabondas mi kvazaŭ fantom’.
Mi tranoktas sur malplena ĉerk’,
super la kapo – la ĉiel’ milstela.
Mi meditas en ĉi nokt’ malhela
pri l’ kanto cigna – mia lasta verk’.

Antaŭe li estis verkinta pri sia ĉagreno pro la forrabo de lia skribmaŝino fare de la ruĝaj gvardianoj:

Larmis mi dum nokta hor’ amara.
Kiom longe tio min ĉagrenis.

Tragika sorto, tragika tempo. Oni nur povas ĝoji, ke Esperanto nun denove bone vivas en Ĉinio, la patrujo de Armand Su, kiun li tiom amis.

Juna amiko, septembro  2011


Jean Ribillard kaj Ivo Rotkvić:

Du magiistoj de la vortoj

Ĉi-foje mi prezentas al vi du verkistojn, kiuj meritas esti nomitaj magiistoj de la vortoj, verkistoj kiuj famiĝis en Esperantujo pro siaj unike esprimriĉaj lingvo kaj stilo: Jean Ribillard (1904-1962) kaj Ivo Rotkvić (1901-1983). La unua verkis nur originale, la dua ĉefe traduke, ambaŭ proze.

Jean Ribillard naskiĝis en Tour, Francujo. Li servis dum jaroj en la franca armeo en Nord-Afriko, sed eksiĝis el la armeo post la dua mondmilito kaj revenis al Francujo kaj loĝis en Nice. Tie li lernis Esperanton rapide kaj sukcese kaj komencis verki en la lingvo. Lia unua verko, vojaĝrakonto, titolita Kvin bildoj, aperis felietone en “Heroldo de Esperanto”. En 1956 aperis ĉe Universala Esperanto-Asocio la broŝuro Vagado sub palmoj, deko da vojaĝbildoj el Alĝerio, tiam regata de la francoj. Ĝi tuj vekis atenton pro la kolor-riĉa precizo de la stilo. Jen ekzemplo el priskribo de la Sahara dezerto:

“Matene netaj kaj bluaj estas la ombroj, sed grade laŭ la supreniro de la suno ili malaperas kaj la konturoj de la dunoj stompiĝas. La ondoliniaj pintmontoj kaose svarmas kun rebriloj flavaj, rozaj, ruĝaj. Poste la krestoj glimlumas kaj eligas kvazaŭ blondan fumon. Estas la vento, kiu, senĉesa laboranto, skrapetas la plejaltaĵojn kaj forbalaas la subtilan sablopolvon.”

Ne facila lingvaĵo por komencantoj, sed des pli instiga al progresantoj celantaj plenregon de la lingvo.

Sep jarojn poste, en 1963, unu jaron post lia morto, aperis la dua verko de Ribillard, Vivo kaj opinioj de majstro M’Saud, eldonita de Stafeto, la eldonejo de Juan Régulo Pérez. Ĝi estas fakte romano, tamen intime bazita sur la spertoj de la aŭtoro en la Nord-Afrika dezerto. Tie la aŭtoro parolas en la personeco de azeno. Tiu parolo estas havas satiran tonon, tamen mildan kaj bonhumoran. La stilo estas flua, neniam rapidanta kaj posedas la saman lirikan karakteron kiel la vojaĝpriskriboj de la antaŭa verko. Matura saĝo karakterizas la viv-observojn de la Majstro N’Saud. Jen unu el liaj satire sagacaj observoj pri la homoj:

“La plimulto de la homoj forĝemas sian vivon pro deziroj, kiujn ili povas tre malofte kontentigi. Kaj kiam ili okaze sukcesas, ili tuj aspiras alion, konstante avidas kaj baraktas por ĉiam pli posedi, ĉiam pli ĝui. Ili sin pravigas, asertante, ke tiu senĉesa emo al akiro kaj plezuro estas la motoro de la progreso.”

Ribillard vivis kiel fraŭlo kun siaj gepatroj en Nice. Post ilia morto li forlasis Francujon kaj pasigis siajn lastajn jarojn en Tahitio, kie li mortis.


Ivo Rotkvić, kroato, lernis Esperanton en 1921, kaj baldaŭ fariĝis tre aktiva en la enlanda Esperanto-movado. Inter la du mondmilitoj li gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj estas dirite, ke li eble pli multe ol kiu ajn alia influis la lingvan nivelon de tiama jugoslavia esperantistaro. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj dum multaj jaroj estrarano de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Li estis fama oratoro, redaktoro de Esperanto-revuoj, kapabla organizanto de Esperanto-aranĝoj – entute movada aktivulo unuaklasa.

Tamen lia reputacio pli intime ligiĝas al lia literatura aktivado. Originale li ja verkis paroladojn, recenzojn, antaŭparolojn – aparte menciinda estas lia eseo “Mesaĝo de nia originala literaturo”, kiu aperis fronte de la kolekto “33 rakontoj – la Esperanta novelarto”, eldonita de Stafero en 1964. Sed estis ĉefe liaj tradukoj, precipe la libraj tradukoj Cezaro (1934) kaj Tragedio en la Universo (1961), kiuj elstarigas lin kiel la plej eltrovema utiliganto de la latentaj kreopovoj de Esperanto. Cezaro estas ampleksa romano originale verkita de kroata aŭtoro, M. Jelušić. La traduko de Rotkvić signis novan epokon en la lingva evoluo de Esperanto per eksterordinare esprimriĉa lingvaĵo, kie la latentaj povoj de la lingvo estis malkaŝitaj en la servo de belarta stilo. Per tiu traduko Rotkvić gvidis la vojon al postaj Esperanto-verkistoj al nova kriterio de stilo, kiu estas pure Esperanta kaj ne sklave sekvas nacilingvajn modelojn.

Tragedio en la Universo estas originale komuna verko de junaj astronomoj ligitaj al la astronomia Observatorio en Zagreb, dediĉitaj al la afero de monda paco. Sur la frontpaĝo estas informite, ke Ivo Rotkvić esperantigis la verkon el la originala manuskripto. La temo de la verko estas la kosma sorto de nia planedo en okazo de tut-eksterma nuklea milito. Per tiu traduko Rotkvić daŭrigas sur la vojo de lingva evoluo surbaze de la latentaj povoj de Esperanto, kiujn li eĉ pli esplore aperigas ol en Cezaro. La eldonisto, Régulo-Pérez, nomis la novan tradukon “majesta fieriga atingaĵo” kaj Rotkvić mem konsideris ĝin lingve supere al la traduko de Cezaro.

Mi estas tiel bonŝanca posedi la Tragedion  kun bela aŭtografa dediĉo de la Rotkvić mem. La malgranda volumo de nur 84 paĝoj, la paperaj kovriloj estas iom ĉifitaj, sed la teksto daŭre tenas sian elvokan povon de konvinko pri la unikeco de la lingvo Esperanto. Indas montri specimenon, se nur mallongan, pri la lingvaĵo kaj stilo de tiu eksterordinara libro. Pasaĝeroj de kosma ŝipo vizitas la Teron dezertigitan per la homfarita kataklismo de atommilito. Ili eniras suburban lokon:

Ili malsupreniras enen. Nuras mallumo, dezertas stratoj, disdisas objektoj. Nenie io vivanta. La alvenintoj ekkuras tra la mallumaĉajn stratojn, febroserĉe malkovrante vic-postvicajn galeriojn. Sed ĉie alteruras la sama sceno. Objektoj renversitaj senorde. Sur tabloj jen eklegita libro, jen gazeto apud brulstumpa kandelo. Evidente la loĝintoj de ĉi tiu urbo forpanikiĝis el la subtera rifuĝejo kun la subito, plane neantaŭvidita. La pasaĝeroj tralaŭas la ĉefstraton. Ĉe la fino alobstrukcas vitra konstruaĵo. Sure literoj: La administrejo.”

La du magiistoj de la vortoj, Ribillard kaj Rotkvić, kvankam pasis jardekoj post iliaj forpasoj, daŭre tenas siajn meritplenajn poziciojn inter la plej gravaj evoluigintoj de arta Esperanta stilo. Plej bedaŭrinde iliaj verkoj ne plu estas facile haveblaj, sed elektitaj specimenoj nepre meritas esti utiligataj en kursoj de progresantoj. 

Juna amiko, n- ro 3 / 2011, decembro


La rekordulo de nia literaturo

István Nemere (naskita en 1944) estas profesia verkisto de romanoj en du lingvoj, sia gepatra hungara kaj Esperanto. En la hungara aperis de li preskaŭ 200 libroj, kaj en Esperanto ĝis nun 19 romanoj kaj kelkaj noveloj, kio faras lin rekordulo de la Esperanta rakonta literaturo. Laŭ informo, liaj verkoj estis tradukitaj en almenaŭ dekon da lingvoj. Li estas ankaŭ produktema tradukisto el la pola lingvo en la hungaran.


Kiel junulo Nemere laboris interalie pri sekcado en kadavrejo kaj pri flegado en medicina urĝejo. Li loĝis en Pollando dum ses jaroj, kie li laboris interalie kiel interpretisto. Li edziĝis al pola esperantistino, probable li lernis Esperanton en tiu tempo. Post lia reveno al sia patrujo en sia trideka jaro, komenciĝis lia verkista okupiĝo. Sian unuan hungarlingvan libron li aperigis en 1974. Tio estis la komenco de lia kariero kiel verkisto en tiu lingvo. La senĉeso de lia produktado de romanoj en la hungara klare indikas, ke liaj verkoj estis favore akceptataj de la hungaraj legantoj. Sed Nemere ne estis kontenta esti enfermita en lingvo, kiun malmultaj konas ekster Hungarujo. Li serĉis internacian legantaron. Jam lerninte Esperanton li tial decidis uzi sian talenton por verki en la internacia lingvo. Tiu decido pruviĝis bonfara por la proza literaturo en Esperanto kaj la rezulto daŭre pretas servi kiel instrua ekzemplo por verkemaj aspirantoj.

La unua Esperanta libro de Nemere aperis en 1981, novelaro titolita La naŭa kanalo. Ĝi enhavas 31 novelojn de diversa longeco. Tiuj unuaj provoj, kvankam diversnivelaj, estis gratulindaj aldonoj al la maldensa vico de Esperantaj prozverkoj. Tio pli definitive pruviĝis per la unua romano de Nemere, La fermita urbo, kiu aperis en la posta jaro. Jam en la menciita novelaro konstateblas lia inklino al scienc-fikcio, kaj lia unua romano estas precize tia. Ĝia okaz-tempo estas la dudeksesa jarcento, la ĉefpersono trovas urbon kaŝitan, kie la homoj vivas laŭ mezepokaj kondiĉoj, kaj kie li trapasas ekscitajn aventurojn. La rakonta stilo estas konciza, la agado ĉiam havas la ĉefan rolon kaj facile kaptas la atenton de la leganto. La romano estas unuavice distra legaĵo kaj atestas pri la profesia tekniko de la aŭtoro en kreado de okazara rakont-fadeno, kiu facile tenas vigla la intereson. Tiaj libroj estas ja bonvenaj al junaj Esperanto-legantoj kaj meritas ĉian laŭdon. Kaj certe junaj verkistoj povas multon lerni de lerte uzata rakonta tekniko. Jen mallonga ekzemplo: Mark, la ĉefpersono, malsupreniras profundan ŝakton por esplori suban misteron:

Suben rigardante, Mark vidis nigran malplenon. La lanternon li hakis al sia brusto, la ŝnuregon laŭbezone lasis fali suben, metron post metro. Li ne aŭdis jam eksteran venton; ega silento regis. Lia korpo foje-foje turniĝis, sed en la lumo de la lanterno li vidis ĉie nur grizan betonon. Li perdis sian temposenton, sed li rigardis la horloĝon. Trankvile li descendis plu.

 

La listo de la romanoj de István Nemere estas longa, li certe tenas rekordon inter Esperantaj proz-verkistoj. Ofte du libroj aperis samjare, La blinda birdo kaj Sur kampo granita en 1983, Febro kaj La monto en 1984, Sercu mian sonĝon kaj Terra en 1987, tiel oni povas elnombri la 19 romanojn ĝis Jesa kaj Serpentoj en la puto en 2009. Nu, tre povas esti, ke iuj el liaj Esperanto-romanoj estas liaj propraj tradukoj de liaj hungarlingvaj romanoj, sed tio neniel malgravigas lian statuson kiel Esperanto-verkisto. Jam pli ol tridek kaj duonon da jaroj Nemere ne ĉesis mirigi la Esperantistan legantaron per sia produktemo, sed li meritas pli ol primiron, li meritas senrezervan admiron. Ni esperu, ke Nemere ankoraŭ longe daŭrigos provizi siajn admirantojn per pliaj mens-okupaj verkoj.

 

Miĥael Giŝpling

En 2008 la poemciklo Rekviemo de Miĥael Giŝpling rivevis la unuan premion ĉe Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estis la kvina premio, kiun li gajnis ĉe tiuj Konkursoj ekde la jaro 2000. Estas rimarkinde, ke la poeto jam tiam estis en siaj okdekaj jaroj.  

Miĥael Giŝpling naskiĝis en 1924 en Irkutsk, el juda deveno. Li loĝis en Ruslando ĝis 1998, kiam li transloĝiĝis al Israelo. Profesie li laboris kiel inĝeniero-kemiisto. Li ekstudis Esperanton en Moskvo en 1943 kaj estis aktiva membro de la moskva Esperanto-klubo Fajrero, kiam renaskiĝis la Esperanto-movado en Sovetio en la 1950-aj jaroj. Sed iam en la 1960-aj jaroj li forlasis la movadon kaj sekve malmulton rilatis kun la esperantistoj. Post tiu periodo li komencis aktivi kiel poeto en la lingvo, unue per esperantigo de ruslingvaj poemoj, sed baldaŭ poste originale kiel serioza poeto en Esperanto. Liaj poemoj komencis aperi en Esperanto-revuoj kaj en 1994 Flandra Esperanto-Ligo eldonis lian unuan poemaron, El sisma koro. En ĝi aperis jam matura, vivo-sperta poeto, kiu verkis pens-provoke pri la vivo en la post-sovetia medio. En la longa poemo La Infero li priskribas la vivon de la Rusoj: “Tamen la mondfama Dante / Estis sola ekskursano / En la regno de Satano / Kie loĝas mi konstante.” La libro vekis  atenton, inter alie pro ĝiaj klasikaj normoj de rimoj kaj ritmo, okaze tamen kun frapanta freŝeco. Post lia transloĝigo al Israelo, al Jerusalemo, sekvis pliaj poemaroj: Eola harpo, 1999, Tie ĉi tie, 2003 kaj Vespere, 2008. En 2007 aperis ankaŭ kelkaj poemoj liaj en Moskvaj sonoriloj, antologio de verkoj de moskvaj esperanto-poetoj. En preparo estas elektoj el ĉiuj poemaroj sub la titolo Ĉeneroj.

La poemoj de Miĥael Giŝpling havas tiun aŭtentan karakteron, kiu meritas fidon kaj atenton de legantoj. Liaj versoj estas rimitaj kvazaŭ nenio estas pli natura, tiel li sekvas tradicion, kiu ne devas elvoki miron, sed postulas agnoskon de la poeta celo, kiu ĉiam estas proksima, palpebla, moderna. Li ne klopodas rompiĝi el la tradicioj kaj konvencioj per eksperimentaj formoj kaj stiloj, li ne estas modernisma poeto. Sed li estas moderna en la senco, ke lia poezio rilatas al tio, kio estas okazanta, ĉu en eksteraj cirkonstancoj, ĉu en aktualaj personaj sentoj kaj pensoj. Sian modernecon li atingas per aŭtentika simpleco, fortaj rimoj kaj vorta muziko. Poetoj havas la rajton elekti sian rimedojn, ĉu temajn kaj formajn, por konservi la intiman rilaton inter sia animo kaj sia persona esprimado. Aŭ kiel diras Giŝpling mem: “Mi devas diri puran veron / sed lingvon, stilon, manieron / elektu ĉiu al si mem.” Giŝpling faras precize tion: li esprimas sian modernecon per rimedoj delonge pruvitaj taŭgaj en la manoj de serioza poeto, “se ĝin disponas lerta man’,” kiel li ankaŭ diras.

En sian poezion Giŝpling kolektis siajn spertojn el kiuj li ellaboris memorindajn bildojn respegulantajn observojn, sentojn kaj pensojn, kiuj okupis lin daŭre aŭ sporade dum lia longa vivo. Lia persona ĉeesto estas ĉiam evidenta: “La koro volas memesprimon”, li diras. Tiu memesprimo tamen lasas foje la poeton malkontenta, sed tiam instigas lin al ĉiam novaj provoj. En poemo titolita Mortontaj estas ni ... li komparas la “Kreanton”, kiu estas daŭre malkontenta pri la homo, sia kreaĵo, kun la poeto, kiu “plibonigante ĉiam sian kanton / forĵetas ĝin, la pecojn de malnet’ / por tuj ekkrei novan varianton.” La poeto estas la vera artisto, la vera kreanto.

Mi menciis komence la poemciklon Rekviemo. Ĝia temo estas la morto de la edzino de la poeto. Legante tiujn poemojn oni sentas la emocian potencon de la komuniko de la poeto de sia anima doloro. Li sukcesas esprimi sian suferon, sian korŝiran perdosenton per disciplinaj versformoj, kiuj firme ĉirkaŭtenas la sentoplenan enhavon. Kaj tia estas la metodo de Miĥael Giŝpling: li komunikas siajn spertojn sincere, plenagorde kun siaj sentoj kaj opinioj, sen evidentaj inklinoj al modernismaj tendencoj. Jen unu el la poemoj de Rekviemo:

Ĝis la fortoj vin perfidis,
ĝis vi sinkis en la svenon,
vi el via lito vidis
tra l’ fenestro la ĝardenon.
Inter branĉoj nigris nesto,
kaj floranta verda frondo
balanciĝis ĉe l’ fenestro
allogante al la mondo.
Vi rigardis, kiel pompis
kaj alvokis la somero...
Ĝi nur trompis, dolĉe trompis,
ĉar ne restis jam espero.
Fluis via tempo lasta,
floris arboj en la korto,
kaj turmentis la kontrasto
de la vivo kaj de l’ morto.

 

Juna amiko, aprilo 2013

 

 

Geraldo Mattos

Pensante pri la okupoj profesiaj kaj verkistaj de Geraldo Mattos oni ne povas eviti la senton, ke devus esti okazintaj konfliktoj inter ili de tempo kaj tempo. Tiom pli, kiam temas pri neordinaraj postuloj de ambaŭ flankoj: ekzakte sciencaj kaj pasie ambiciaj. Almenaŭ mi tiel sentas en la kazo de Geraldo Mattos, ĉu prave, aŭ ne.

Geraldo Mattos estas Brazilano, naskita en 1931. Li diplomiĝis pri la latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao 1958 kaj doktoriĝis pri filologio 1965. Lia filologia kariero estas impona, tion atestas liaj pli ol 30 libroj en la portugala lingvo pri la instruado de la portugala kaj lingvistiko.

Liaj lingvistikaj okupoj koncernis ankaŭ Esperanton, kiun li lernis en 1947, kiam li estis 16-jara. En 1987, en la centjara jubileo de Esperanto, aperis lia libro La Deveno de Esperanto, kaj de tiam li dediĉis sin al la studo de la lingvo, precipe por la defendo de la Fundamenta uzado de la participoj. Laŭ liaj propraj vortoj li tiam “laciĝis de esti poeto”, kio tamen ne pruviĝis vera.

Geraldo Mattos komencis verki en Esperanto en 1951 kaj du jarojn poste aperis lia eksterordinara verko Ivan la Sesa, kvinakta dramo en sonoraj versoj, kiun Gaston Waringhien nomis la unua versforma dramo en Esperanto, kaj ke per ĝi la poeto elmontris “admirindan scenoarton kaj poezilerton”.  En la postaj jaroj liaj poemoj ofte aperis en la nica literatura revuo, redaktita de Waringhien. Jen unu el tiuj poemoj, titolita Migrobirdoj:

En la printempo migrobirdoj venas
Sen timo jam al frostoj kaj tempestoj,
Kaj la naturo per gastamaj gestoj
Al amo kaj feliĉo ilin trenas.
De vivo kaj de moviĝemo plenas
Voluptaj branĉoj kurbaj sub la nestoj,
Kaj el la vivodonaj terintestoj
Gracilaj floroj ĝermas kaj festenas.
Mi same serĉis ŝian korpan ĉarmon,
Kaj ŝi en mia brusto donis varmon
Al la ŝrumpinta kaj mortinta koro!
Sed ve! La vintro ... ŝi kaj ili fuĝis
Sed al nenia lando mi rifuĝis,
Ĉar ĉie min turmentus la memoro!


Du aspektoj, fundamente karakterizaj por la poezio de Geraldo, aperas en tiu poemo: lia elekto de la soneto, klasika kaj malfacila versoformo, kaj lia fantazia obsedo de la virino kiel ŝirmejo por lia animstato. Li estas la sonetmajstro inter Esperantaj poetoj, sciante utiligi tiun iom eluzitan formon por plej diversaj celoj. Tion superbe evidentigas lia sonetaro Arĉoj (1967) kaj liaj sonetaro al Nejma, en du libroj (La libro de Nejma kaj La Libro de Adoro, ambaŭ eldonitaj en 1985). Arĉoj konsistas en 109 sonetoj en sep cikloj, kies kvin temas pri la homa ĉirkaŭmondo, kies neperfektaĵoj foje malesperigas, foje ribeligas. En la lastaj du cikloj (Taktas vivo kaj Finalo) la poeto prezentas sian pesimisman vizion:

Mi volas maron nudan de plaĝoj, bark’, insulo;
la nuran premangoron de vento kaj nebulo
sen kajo por eliri kaj varfo por alveni ...

La citita junaĝa soneto el la nica literatura revuo havas teman ligon al la sonetaro de Nejma, kvankam ilin disigas tri jardekoj. Kaj kiel en la citita soneto la fantazio ludas rolon en la sonetaro de Nejma, kiu estas la inspirantino de la poeto.

Geraldo Mattos estas multflanka poeto kaj verkisto kaj liaj verkoj estas multaj kaj variaj. Krom poezio li verkis rakontojn, novelojn, dramojn kaj fabelojn kaj tradukis el la portugala teatraĵojn, poemojn kaj romanon.

En 1987 li redaktis jubilean libron, kolekton de 16 eseoj de membroj de la Akademio de Esperanto, sub la komuna titolo “Centjara Esperanto”. En sia prezento de la libro li citis vortojn de Zamenhof: “Grandegan utilon alportos al l’ afero tiuj, kiuj riĉigos la literaturon de l’ lingvo internacia.” Geraldo Mattos alportis sian kontribuon al tiu utilo, plej menciinde per sia ĉefverko Arĉoj.

Geraldo Mattos estis elektita prezidanto de la Akademio de Esperanto en 1998 kaj servis en tiu ofico ĝis 2007.

 

(Aperis en Juna amiko, februaro 2014))

 

John Sharp Dinwoodie

La jaro 1952 estas aparte rimarkinda jaro en la literatur-historio de Esperanto, Tiam J. Régulo, eldonisto en La Laguna, Kanariaj Insuloj, aperigis libron originale verkitan en Esperanto, kiu ankoraŭ nun, pli ol duonjarcenton poste, estas de multaj rekonita kiel la plej memorinda kontribuo al la originala poezio de Esperanto post Streĉita kordo de K. Kalocsay (1931)  La titolo de la libro, Kvaropo, rilatas al la kvar poetoj, kies poemoj konsistigas la libron: William Auld, John Francis, John Sharp Dinwoodie kaj Reto Rossetti. Ili estis Skotoj krom Rossetti, kio estigis la nomon “la skota skolo”. Jam aperis artikoloj en Juna amiko pri ĉiuj krom Dinwoodie. Per tiu ĉi artikolo mi volas iom kompensi tiun neglekton.

John Sharp Dinvoodie (1908-1980) havis specialan pozicion inter siaj kolegoj, estante dediĉema pastro kiu forlasis literaturan karieron dum la ceteraj daŭrigis verki ĝis sia vivofino. Lia frua okupo pri Esperanto tamen estis konsiderinda: Li kunlaboris en la produkto de la Angla Antologio (1957), kontribuis al Literatura mondo (3-a periodo) kaj estis la unua redaktoro de la Skota Antologio (1978). Li verkis poezion, novelojn kaj recenzojn kaj estis kompetenta kaj fekunda tradukanto, precipe de skota poezio. Liaj originalaj poemoj kolekte aperis en Kvaropo, el kiuj kelkaj reaperis en Esperanta Antologio (1984) .

Dinwoodie vivas kiel originala poeto per siaj poemoj en akompano kun siaj tri poetaj kolegoj en la kvaropa kolekto. Oni nur povas bedaŭri, ke li ĉesis verki en Esperanto post tio, ĉar liajn poemojn distingas pensa forto kaj sentema lirikismo, tamen ne en egalaj proporcioj, kion spegulas la komuna titolo Kastelo el revoj. En ia poemo La Venkonto la forto superregas en la disvolviĝo de la batalo inter la herbo kaj la diversaj aktivaĵoj de la homoj sur la tero: “Disfalos brikoj, ruiniĝos domoj / kaj el la urbruin’ formortos homoj”, ĝis

Malsupren klinu vin: aŭskultu tie
kiel la herbo ridas ironie ...
Sonas de horizont’ al horizonto
la rido de la verda mondvenkonto.

En tiu poemo ne aperas la religia sento de la pastro, kiel en diversaj aliaj poemoj de Dinvoodie, regas tie “la masiva forto de la Naturo primitiva”, kiu venkos en la fino. Tiu penso memorigas pri alia poemo pri la venkonta herbo, de la usona poeto Carl Sandburg, kie la herbo petas tempon, du jarojn, dek jarojn, por nerekonigebligi la batalkampojn de Waterloo kaj Austerlitz.

La herbo, kvankam “etaĵo magra, verda”, estas potenca, en alia poemo, Al rozpetalo, la poeto alparolas alian etaĵon, kiu ŝajne “nenion valoras” deŝiritan petalon de rozo, kiun la poeto trovas “sur vojo kota”. Li kompatas la rozpetalon kaj levas ĝin el la koto kaj metas sur sekan grundon;

Permesu do, estaĵo kompatinda,
ke mi vin levu for de la malpuro
      en kiu ĵetis vin la vento blinda.

La rozpetalo havas valoron de beleco, eĉ en la koto, eĉ se efemera. Komparo inter la herbo kiel venkonto kaj la rozo kiel suferanto, kiun la poeto volas helpi, rivelas unuflanke malvarman objektivecon, aliflanke varmsemtan subjektivecon. Ne estas dubo, je kiu flanko batas la koro de la poeto.

La naturo estas  proksima en la poemoj de Dinvoodie, precipe lia koncerno pri ĝiaj delikataj aspektoj, kiuj ne havas multan ŝancon en la kruda ĉirkaŭmondo. “Vi, eta besto – tro delikata / por vi en ĉi tiu mondo nia” li alparolas la papilion en la poemo Al papilio. Sed al “ĉi tiu mondo nia”  reagas ankaŭ la poeto. Kiel atendeble la religio de la pastro klare aperas en iuj liaj poemoj, sed senpovo kontraŭ la bruteco de la homoj neeviteble akompanas lian sinceran kredon al Dio. En la poemo Kristnasko li verkas pri la naskiĝo de Jesuo kiel komenco de nova pli bona epoko, sed finas pri malespero pri la homoj, kiujn li komparas al sensciaj brutoj:

Tagiĝo de la nova mondepoko!
De la kompato, simpatio, amo!
Seninterese tamen al la trogo
      La bovo sin forturnis de l’ infano.

Brutmense ankaŭ homoj lin ignoris,       
pri la naskiĝa loko malestimaj,
nur tri saĝuloj fremdaj lin adoris,
kaj kelkaj kamparanoj simplanimaj.

 

La poeto John Sharp Dinwoodie plu vivas sur la paĝoj de la fama poemlibro Kvaropo kaj en la mensoj, kiuj memoras lian poezion kiel personan dokumenton pri rimarkinda homo kaj sincera kaj kompetenta poeto.

 

Juna amiko, majo 2014

 

Poul Thorsen

La Dano Poul Thorsen (1915-2006) estis unu el la plej konataj verkistoj kaj aktivuloj en Esperantujo dum la dua parto de la lasta jarcento. Li estis profesie instruisto de la dana lingvo, sed aktivis kiel esperantisto ekde sia junaĝo. Lia esperantisma aktivado estis plej diversa. Li estis kunfondinto de Dana Laborista Esperanto-Asocio kaj la Komuna Konversacia Klubo en Kopenhago. Li estis direktoro de la eldonejo KOKO kaj kunredaktoro de la kultura revuo Norda Prismo. Li abunde verkis originale poezie kaj proze kaj kontribuis al La Nica Literatura Revuo, Literatura Foiro, Monato kaj Fonto. Li estis ankaŭ diligenta tradukanto el la dana lingvo. Liaj verkoj estis multe influita de liaj vojaĝaj spertoj en pli ol sepdek landoj. Lia poemo Frua mateno en Sarajevo estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954.

La verkoj de Poul Thorsen estas diversaj. Lia unua libro (1948) estis informa verko pri lia hejmlando: Faktoj pri Danlando. Kvar jarojn poste aperis lia Bibliografio pri dana literaturo tradukita en Esperanton. Lia unua poemlibro, Rozoj kaj Urtikoj, poemoj originalaj kaj tradukitaj, aperis en 1954. En 1956 aperis liaj tradukoj de la satiraj poemetoj de Piet Hein, kiu nomis sin Kumbel, kaj en 1960 Thorsen mem aperigis faskon de samstilaj poemetoj sub la titolo Pluk imite al la dana Gruk. En 1963 aperis la poemaro Sen paraŝuto, poemoj orginalaj kaj tradukitaj. Pasis pli ol du jardekoj ĝis la apero de komuna volumo de poemoj de Thorsen kaj Marjorie Boulton titolita Du el (1983) kaj post pliaj dek jaroj aperis lia proza verko Stokita vino.  La lasta libro de Poul Thorsen aperis en 1996, liaj rememoroj sub la titolo Babile kun mi mem. El tiuj oni klare konstatas lian personan evoluon kiel esperantisto, ke “transnacia lingvo grave ŝanĝas la karakteron de sia uzanto”.

Poul Thorsen estas verkisto simpatia, kiu esprimas siajn temojn rekte kaj sendevojiĝe sen tendenco konfuzi la leganton. Li estas laŭnatura humoristo, kiu malofte perdas oportunon surprizi per bonhumoraj sintenoj. En poemo En Grekio II (aperinta en Norda prismo 1968) li priskribas sian viziton al la fonto Kastalis ĉe la monto Parnaso por akiri poetecon per trinko el tiu fonto, kiu laŭ greka mitologio donas poetan inspiron. Li finas la poemon konforme al sia bonhumora karaktero:

Piede de la Parnasa monto
elfluis la Kastalis-fonto,
laj laŭ pagana interpreto
la gutoj plaŭdas pri sekreto:
Se vi la fridan akvon trinkas,
la vulgarismon ĝi estingas,
poeto iĝas vi kaj restas –
Parnaso kline mem atestas.
Humile antaŭ la Kastalis
por trinke mi genue falis.
Sed tiam tra cikada eĥo
surdigis min azena bleko.
Tuj poste ŝafa grego aris
kaj sanktan akvon tragargaris.
Decidis mi piedojn lavi
ol tiajn gekolegojn havi. 

Poul Thorsen havis preferon pri la bonhumore satira poemo. Sed li ankaŭ sciis melankolie kanti elegion:

Madrigalo

Laŭ vojo stumblas laca grandaĝulo
kun dorso kurba kiel olda kverk’.
La faltoj faskas ombre de l’ okulo,
kaj dolĉe vokas dormo de la ĉerk’.
Muelas monda muelil’ kruela –
ne ĝenas ĝin la ĝojo nek la ĝem’
aŭ via sento en moment’ malhela:
Tro baldaŭ ŝajnos vi klinita kverko mem.
Kaj kiel roso peza en mateno
nun pene flugas tristo el la sin’,
ĝis la knabeto stumblas tra l’ ĝardeno
kun florbukedo por ĝojigi vin.
Admonojn tuj forgesas vi severa,
renkontas lin pro floroj ĉirkaŭprem’,
kaj lia korpo verga kaj tenera
konfirmas, ke vi iam estis tia mem.

Ferenc Szilágyi, la cefredaktoro de Norda Prismo, iam nomis Poul Thorsen “nia plej serioza humoristo”. Ne malpli Poul Thorsen estas memorata kiel ĉiam aktiva esperantisto ekde siaj junaĝo, instruanto de la lingvo, senlaca tradukanto kaj informanto pri sia patruja kulturo kaj fondinto kaj oficanto de diversaj kulturaj entreprenoj.

Juna amiko, augusto 2014

 

Albert Goodheir (1912-1995)

Albert Goodheir estis nederlandano laŭ deveno, sed vivis en Skotlando. Lia vivo estis, laŭ liaj propraj vortoj, “iom nekonvenccia kaj ne mankis en ĝi varieco”.  Sian infanaĝon li pasigis en Amsterdamo. Dum la dua mondmilito li partoprenis la Nederlandan Rezistadon kaj helpis al judoj trovi sekurajn kaŝejojn.  Post la milito li transloĝiĝis al Britio, studis teologion en Glasgovo kaj filozofion en Londono. En Birmingham li studis por fariĝi misiisto kaj estis sendita por fariĝi pastro en la Skota insulo Tiree, la plej okcidenta insulo de la Hebridoj, kie li pasigis dek jarojn. Poste li pasigis ankoraŭ pliajn jarojn en la fiŝista vilaĝo de Tayvallich en la regiono de Argyll. En tiu tempo li lernis la gaelan lingvon. Pli poste li forlasis la Eklezion de Skotlando pro malkonsento pri doktrino kaj tiam konsideris sin “ŝafisto gregperdinta”. Poste li fariĝis kvakero. Kelkajn jarojn li laboris kiel instruisto de lingvoj kaj historio. Unu jaron li laboris en bieno en Kostariko. Dum kelka tempo li laboris kiel helpflegisto de mensaj malsanuloj. La vivo de Albert Goodheir estis ja nekonvencia kaj varia. Kaj mi ankoraŭ ne menciis tiun gravan flankon de lia vivo, kiu koncernas Esperanton. 

Goodheir lernis Esperanton en 1967, relative malfrue en sia vivo, tiam 55-jara. Li tuj trovis harmonion inter la internacia lingvo kaj siaj ideoj pri paco kaj justeco kaj same konstatis la esprimriĉan kapablon de la lingvo. Li tial elektis Esperanton sia verkista esprimilo kaj baldaŭ fariĝis fekunda poeto kaj tradukisto. Ekde 1974 ĝis 1989 aperis de li 16 verkoj originalaj kaj tradukitaj. Li ankaŭ estis ĉiam multflanke aktiva en la Esperanto-movado, estis ekzemple redaktoro de la revuo Esperanto en Skotlando kaj membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto.

Goodheir komencis verki poemojn en Esperanto baldaŭ post sia esperantiĝo kaj aperigis sian unuan poemaron, Merlo sur menhiro, en 1974. La libro portas la titolon de la unua poemo, kiu bele sugestas lojalecon de la poeto al tio, kion li trovas fidinda. Merlo estas birdeto, kiu tre bele kantas, menhiro estas granda ŝtono starigita antaŭ jarmiloj de forgesitaj homoj. Pluvo trivas, erodas la menhiron, sed la kanto de la birdo venkas la tempon super ŝtono:

Pluvo trivas
la graniton
kiun starigis
antaŭ jarmiloj
manoj de triboj
forgesita.
Ho feliĉo
de merlokanto
ĉe tagiĝo
venkanta tempon
super ŝtono.
Tra jarmiloj
dum miaj manoj
estos polvo,
kantos la merlo
ĉiun jaron.

Malgraŭ bona akcepto de la legantoj kaj dua eldono kvin jarojn poste, pasis multaj jaroj ĝis li aperigis sian duan originalan poemaron, Enlumiĝo, 1987. Tio ŝuldigas al longa listo de tradukoj, pri kiuj Goodheir montris eminentan talenton. Ekde 1975 ĝis 1994 aperis de li 12 verkoj, 7 tradukitaj el la klasikaj lingvoj, antikva greka kaj latina, kaj 5 el la angla. Li tradukis tri tragedojn de Eŭripido, unu de Esĥilo kaj du verkoj de Platono. El la latina li tradukis Konsolo de la filozofio de Boethius. El la angla li tradukis i.a. D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde de R. L. Stevenson kaj la dramon La petolulo de la okcidenta mondo de John M. Synge.

En sia dua poemaro, Enlumiĝo, la poeto prezentas sian amon al la naturo kaj al la filozofio pli intime ol en sia unua poemaro antaŭ 13 jaroj, jen ekzemplo:

Senhalte la vivanta universo
elverŝas sin torente,
en monda epopeo ĉiu verso
atestas elokvente.
Dum mi kunstaras kun la kontinuo
atente kaj silente,
dum mutas mio, la interna bruo,
eĉ nur momente.

Siajn lastajn poemojn Goodheir aperigis en Nordmara duopo 1994, en komuno kun Reina de Jong, nederlanda Esperanto-poetino. 

Goodheir ankaŭ abunde verkis proze. Li doktoriĝis pri filozofio kaj verkis monografion pri la nederlanda filozofo Spinozo. Li redaktis la duan volumon de Angla Antologio (1987). Li direktis propran eldonejon, Kardo, dum jaroj, kie li aperigis grandparte siajn verkojn. 

Albert Goodheir estas foje nomita la “kvina kvaropano” kun referenco al la kvaropo “Skota skolo” de  Esperanto-poetoj (William Auld, John Francis, John Dinwoodie, Reto Rossetti). Liaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj, kaj lia sindona laboro por la Esperanta movado en Skotlando kaj internacie, noble meritigas lian lokiĝon en tiun grupon de esperantistaj verkistoj.

Baldur Ragnarsson

 

Juan Régulo Pérez (1914-1993)

Hodiaŭ mi prezentas al vi ne poeton aŭ romaniston, sed eldoniston kiu ankoraŭ plej klare brilas en memoroj de aŭtoroj, kiuj verkis en Esperanto post la mezo de la lasta jarcento. Tiom klare, ke la Esperanta literaturo ankoraŭ ĝuas la efikon de tiu brilo en produkto de ĉiam novaj verkoj.

Juan Régulo Pérez naskiĝis la 30-an de marto 1914 kaj mortis la 27-an de januaro 1993, preskaŭ 80-jara. Lia naskiĝloko estas la municipo Garafía sur la norda bordo de la insulo La Palma, la plej okcidenta insulo de la Kanariaj Insuloj. Liaj gepatroj estis malriĉaj needukitaj kamparanoj. Dek jarojn poste ili transloĝiĝis al la municipo Santa Cruz de la Palma, sur la orienta bordo de la insulo. Malgraŭ nefavoraj cirkonstancoj Juan ricevis edukadon kaj fariĝis studento. En 1933, kiam li estis 19-jara, li konatiĝis kun Esperanto kaj komencis instrui ĝin en la posta jaro. Samtempe li fariĝis instruisto en elementa lernejo. Kiam la hispana civila milito komenciĝis en 1936, Juan estis elpelita el sia lerneja posteno kaj nuligita lia instruista diplomo. Li estis eĉ enkarcerigita por tri jaroj, supozeble pro suspekto pri lia simpatio kun la maldekstruloj. Dum tiu tempo li vivis en koncentrejoj en Hispanio kaj Maroko kaj estis devigita al punlaboro je konstruo de ŝoseoj kaj fortikaĵoj.

Post tiu malfacila periodo en sia vivo Juan decidis daŭrigi sian edukadon kaj komencis studadon de klasika filologio en la Universitato de La Laguna en Tenerife, la plej granda insulo en la Kanariaj Insuloj. Tio estis en 1941, kiam li estis 27-jara. Evidente li brilis en siaj studoj, ĉar tuj poste li estos farita docento kaj sekve profesoro en la Filozofia kaj Beletra Fakultato de la Universitato. Ekde tiu tempo Juan Régulo dum pli ol kvardek jaroj estis tiel ligita al la Universitato de La Laguna, ke li estis konsiderata la vera animo de tiu universitato. Okaze de lia 70-jariĝo la Universitato de La Laguna honoris lin per duvoluma honorlibro, unu en la hispana, la alia en Esperanto. Tiu ĉi portis la titolon Esperantismo kaj enhavas eseojn de 60 verkantoj pri esperantismaj temoj.   

Esperanto kaj subteno de literaturo en tiu lingvo baldaŭ fariĝis la ĉefa korokupo de J. Régulo Pérez. Lia klerigada humanismo logike kondukis lin al unika agado serve al la Esperanta kulturo. En 1952 li fondis la eldonejon Stafeto, kiu dum pli ol kvaronjarcento funkciis kiel la plej aktiva kaj avangarda eldonejo de Esperantaj libroj en la mondo. Entute aperis 93 libroj sub la signo de Stafeto ekde ĝia komenco ĝis 1975. La eldonitaj verkoj estis plej variaj laŭ ĝenroj: poezio, noveloj, sciencaj verkoj, biografioj, dramoj, lingvaj analizoj.  Estas aparte rimarkinde, kiom altan lokon okupas originala poezio. Tie ne malpli ol 30 poemaroj viciĝas, krom la Esperanta Antologio kompilita de William Auld. La unua en la vico estis Kvaropo, la fama poemaro de Auld, Francis, Dinwoodie kaj Rossetti, baldaŭ sekvis Kontralte de Marjorie Boulton kaj La Infana Raso de Auld. Tiuj poemaroj refluigis la poezian sangon de Esperanto, kiun Stafeto plufluigis per ĉiam novaj poemaroj de la samaj kaj aliaj aŭtoroj: Eroj de Boulton, Unufingraj melodioj de Auld, Nur tri kolorojn de Eli Urbanová, Ombroj de la kvara dimensio kaj Fajro sur mia lango de Edwin de Kock, Soifo de Tárkony kaj multaj pliaj, por nomi kelkajn el la longa vico de originalaj poemaroj eldonitaj de Stafeto. Mi ankaŭ devas mencii, ke Juan Régulo akceptis eldoni mian unuan Esperantan poemaron, Ŝtupoj sen nomo, kaj proprainiciate verkis por ĝi prologon. Tradukita poezio ankaŭ trovis honoran lokon ĉe Stafeto, kie elstaras La floroj de l’malbono de Baudelaire kaj Kantoj kaj romancoj de Heine. Originalaj noveloj kaj romanoj ne estis neglektitaj: Vitralo de Francis, Homoj sur la tero de Engholm, Kiel akvo de l’rivero de Schwartz kaj pliaj. Originale estis ankaŭ verkita la biografio de Zamenhof de Marjorie Boulton.

Ne estas loko ĉi tie por plue pritrakti la eldonliston de Stafeto. J. Régulo Pérez ne hazarde elektis la nomon de eldonejo. Ekde la publikigo de la poemaro Kvaropo en 1952 li antaŭvidis sian eldonadan aktivecon kiel kuranton portantan gravan mesaĝon al ĉirkaŭmondo pri la pulsanta vivanteco de Esperanto. Li tiom vigligis esperantistajn aŭtorojn kaj tradukistojn, ke novaj kaj malnovaj talentoj trovis sin en reala eŭforio, kiu direktis ilin al konvinko pri praveco de ilia elekto de Esperanto kiel esprimilo. Se tiu eŭforia sento eble malaperis, tamen sufiĉaj signoj estas ankoraŭ konstateblaj pri pluvivo de tiu konvinko. La heredaĵo de J. Régulo Pérez vivas kaj vivos en la kultura historio de Esperanto.

Baldur Ragnarsson

 

 Ivan Ŝirjaev (1877-1933)

Kiu estis Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev?  Sur la frontpaĝo de Enciklopedio de Esperanto, unua eldono, 1933, oni legas lian nomon kun aldonita kruco intdikanta, ke li estas morta; efektive li mortis en tiu sama jaro. Du pliaj informoj sekvas lian nomon: iniciatinto kaj ĉefredaktoro. En la artikolo pri li en la Enciklopedio oni povas legi, ke li dum pluraj jaroj kolektis 2092 artikolojn alfabete ordigitajn sub la titolo “E-Enciklopedio” kiuj fariĝis la kerno de la duvoluma verko “Enciklopedio de Esperanto”, eldonita de Literatura Mondo. En ties antaŭparolo oni povas legi, ke Ŝirjaev sendis sian laboraĵon al Literatura Mondo “en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj”. La redaktoroj bedaŭris, ke li ne povis ĝisvivi “la disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora iniciato”. Pro siaj meritoj li ricevis la titolon “iniciatinto ĉefredaktoro”. Liaj meritoj estis multaj, kvankam nur lastatempe lia verkista talento estis reveke agnoskita per la publikigo de lia granda romano, “Sen titolo”, kuŝanta kiel manuskripto dum jardekoj. 

Ivan Ŝirjaev naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en Vereteja, gubernio Jaroslav, carisma Rusio. Unue li laboris kiel instruisto kaj poste li servis kiel vilaĝa pastro. Li lernis Esperanton en 1895 kaj post tio seninterrompe dediĉis sin al la laboro por la internacia lingvo. Li mortis la 6-an de novembro 1933.

Ŝirjaev aperigis siajn verkojn en gazetoj kaj libretoj. Krom tio konserviĝis liaj verkoj orginalaj kaj tradukitaj en manuskriptoj, pri kies verkojaroj ne estas normale konite, kiel kutime estas ĉe Ŝirjaev. Simplige oni povas praktike dividi lian verkaron en tri partojn. Unue estas verkoj publikigitaj antaŭ lia morto, due konservitaj manuskriptoj, trie la eldona projekto komencita en 1991 de Herbert Mayer direktoro de la Esperantomuzeo en Vieno.

Lia unua kolekto de noveloj, Sep noveloj, aperis en 1906 (sub la pseŭdonimo “Ivan Malfeliĉulo”). Ĝi konsistis el noveloj aperintaj en la revuo Lingvo Internacia kies ĉefredaktoro Théophile Cart laŭdis entuziasme la personan, originalan senton de la noveloj. Estis jam klare, ke Ŝirjaev havis naturan talenton por krei rakontojn de literatura valoro. Sekvis novelo en brajla preso, La Ciganino (1907) kaj dua eldono de Sep noveloj en la posta jaro. Post kelkaj jaroj sekvis du novel-kolektoj: Tra la loko ensorĉita (1913) kaj Forta impreso (1914). Unu lia kolekto de noveloj aperis en la jaro antaŭ lia morto, Peko de Kain (1932). Post lia morto aperis unu plia kolekto, En la vagono kaj aliaj rakontoj  (1937).  Jena komento pri lia arto aperis en 33 rakontoj, la Esperanta novelarto (Stafeto 1974): “Li estis inspirita novelisto, kiu en sia izoleco montris sin profunda observemulo. Lia kelkfoje miniatura, aliloke verva prezentmaniero kaj stilo kvalifikis lin por esti novelisto de rango.”

Oni povus imagi, kion faris Ŝirjaev dum la tempo de milito kaj transformiĝo de lia patrolando Rusio. Probable li komencis traduki majstroverkojn el la rusa literaturo, La fratoj Karamazov de Dostojevskij, Milito kaj paco de Tolstoj, kaj aliajn, kies manuskriptojn li postlasis sen espero de eldono.

Feliĉe okazis reveko de la preskaŭ forgesita verkisto komence de naŭdekaj jaroj fare de Herbert Mayer. En 1991 li eldonis la novelon Inkubo kaj en 1993 la kolekton La dormanta grafino kaj la novelegon (aŭ romaneton) La nova vivo.  Kaj en 1995 li aperigis la grandan romanon de Ŝirjaev Sen titolo, kiu kuŝis kiel manuskripto de 60 ĝis 90 jaroj, la verkojaro(j) estas nekonata(j), verko parte membiografia, parte fantazia. La historia tempo de la romano estas en la lasta jardeko de la 19-a jarcento kaj la okazaraj lokoj vilaĝo kaj nordrusa urbo. La ĉefpersono estas la junulo Joĉjo, kiu studas por fariĝi pastro, la ĉefa temo estas lia junula evoluo, liaj sentoj kaj sintenoj al knabinoj kaj al la multaj personoj en la romano, ĉiu kun sia propra karaktero. La stilo estas aparte atentinda, nature flua kaj detala, tiel ekzemple estas priskribita varmega tago komence de la romano:

Estis varmega julia posttagmezo. La suno netolereble bruligis la teron kaj la senmovan, sekan aeron. Apudvojaj arboj kun foliaro polvokovrita kaj malgaje pendantaj branĉoj, herbaro velka kaj flaviĝanta, birdoj, jam delonge ĉesintaj kantadon kaj sin kaŝintaj en la ombro de densaj arbetoj, – ĉio suferis pro la nekutima varmego kaj pro la longedaŭra sekeco, ĉio soifis pluvon.

Ivan Sirjaev estis revekita el jardekojn longa neglekto danke al la direktoro de la Esperantomuzeo en Vieno, Herbert Mayer. Ŝirjaev revenis en la prozan literaturon de Esperanto kun agrabla surprizo, kiu ne forlasos la scivolemajn legantojn.

Baldur Ragnarsson

 

Hendrik Adamson (1891-1946)

Du estonaj poetoj nun okupas mian menson, Hilda Dresen kaj Hendrik Adamson. Iliaj verkoj aperis dum la intermilitaj jaroj en revuoj ĝis Stafeto, la fama eldonejo de Régulo Pérez en Kanariaj Insuloj, aperigis ilin libroforme. Pri Hilda Dresen mi verkis artikolon por tiu ĉi serio (Juna amiko, n-ro 117, 2006). La elektitaj poemoj de Hendrik Adamson, sub la titolo Vesperkanto, aperis nur en 1967, 21 jarojn post lia morto, kun antaŭvorta eseo de Hilda Dresen pri li kaj lia verko. Ŝi konis lin bone kaj konsideras lian sorton kun profunda komprenemo. Mi ĉerpas el ŝia eseo kelkajn faktojn:

Hendrik Adamson naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Kärstna, kampara loko en Sud-Estonio. Liaj gepatroj estis malriĉaj. Li elstaris kiel la plej bona lernanto en la loka lernejo kaj poste studis en la Pedagogia Seminario en Tartu. En 1911 li ricevis postenon kiel instruisto en kelkaj kamparaj lernejoj, 1919 -1927 en sia hejmloko en Kärstna. En 1927 li serioze malsaniĝis kaj ricevis malgrandan pension. Dum la militaj jaroj, 1940-1945, li penis labori denove kiel instruisto, sed tio superis liajn fortojn. Sian lastan vivojaron li plejparte pasigis en la lito.

Esperanton li eklernis fine de 1929 kaj jam en 1930 li ekverkis originalajn poemojn en tiu lingvo. Sed multajn jarojn antaŭe li provis sian poetan talenton verkante en sia gepatra lingvo, la estona. Liaj estonlingvaj versaĵoj aperis en gazetoj ekde 1913, lia unua poemaro en 1919. En 1965 estis eldonitaj poemoj elektitaj el liaj ses estonlingvaj poemaroj en la intermilitaj jaroj. Multaj estas verkitaj en lia loka dialekto. Pro tio Hendrik Adamson estas kondiderita aparte meritplena  poeto en sia gepatra lingvo.

Hendrik Adamson estas esence melankolia poeto. Tamen, Hilda Dresen, komparante liajn estonlingvajn poemojn kun la esperantaj, diras en sia eseo, ke “oni devas konstati ke en la esperantaj estas troveblaj relative pli multe petolaj kaj ĝojaj sonoj ol en la estonlingvaj.” Probable ŝi pravas. Enkonduka poemo anoncas la deziron de la poeto esprimi la tutan gamon de sentoj, kaj ne perdiĝi en negativaj plendoj. Jen la unua kaj lasta strofoj:

Mi ludas sur la kordoj
pri ĝojo kaj malĝoj’,
kaj frapas sur la pordoj
apud la fremda voj’.
- - -
Ĉar fajron aŭ fajreron
enhavas ĉiu poem’,
vi trovos sub literoj
la sparkon por vi mem.

La poeto esprimas la konvinkon, ke liaj poemoj havas valoron, kiun la leganto trovos, ĉiu laŭ sia animstato. Ĉar la poezio de Hendrik Adamson rivelas lian animon en tia simple sincera maniero, ke liaj eldiroj facile trovas aliron al sentema leganto. Ofte lia spirito estas kadrita en cirkonstancoj kiuj elvokas trankvilon, kiel en la poemo Nokte:

Staras betuloj duvice,
susuras en vento vespera,
Floroj odoras delice,
murmuras ondaro rivera.
Nokto sterniĝas kvieta
kun mola vindaĵ’ de nebuloj,
en meditado pieta
mi iras, dum flustras betuloj.

Sed pli ofte cirkonstancoj elvokas melankolon kaj senton de soleco randanta malesperon. Tiel en la poemo Krepusko:

Dum gaje lumetas lampiroj
kaj ŝvebas la flora odor’,
ĉirkaŭe flugadas vampiroj
kaj suĉas la sangon el kor’.
Pepadas birdet’ en arbusto
dum dolĉa vespera langvor’,
sed mordas senĉese en brusto
timige – terura angor’.
Aŭdiĝas la vesper-sonorado,
al bronzo puŝiĝas frapil’,
resonas ĝi kiel plorado ...
La vivo – inkuba delir’.

Sed la poeto ankaŭ havas pli malpezajn momentojn, ekzemple en la poemeto Hej! li kuraĝigas kaj instigas la homojn al vigla agado per milda ironiemo, dum la vivo daŭras:

Tiklu, tiklu gorĝon rido,
vivi viglu, hej, homido,
kun la korpo, kun la kor’,
dum la viv’ ne flugis for.
Tiklu, tiklu gorĝon rido,
vivi viglu, hej, homido,
kiel el sunbrulo muŝ’,
ĝis la morto diras: huŝ!

Laŭ mia scio literaturemaj esperantistoj ekkonis la poezian arton de Hendrik Adamson el la marta numero 1932 de la revuo Literatura Mondo. Du jarojn poste eldonis la revuo la antologion Dekdu poetoj, kiu enhavis dekunu poemojn de Adamson. Pri lia poezio Kálmán Kalocsay, kiu redaktis la libron, skribis: “Vere oni povas diri, ke ĉi tie la lingvo jam estas ne nur instrumento, sed ankaŭ la temo mem.” La arto de la poemoj tiom profunde esprimas la koncernajn temojn: ĉu solecon, senesperon, rezignon, naturan, amon, ofte miksitajn de ironiemo, ke oni volonte konsentas la diron de Kalocsay. Hendrik Adamson estas poeto, per kies poemoj oni sentas sin aktive partoprenanta ties anime sondeman arton.

Baldur Ragnarsson

 




Reen al enhavtabelo

Reen al la ĉefpaĝo de OLE