Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj

Insulanoj de Hemsö

August Strindberg (1849-1912): Insulanoj de Hemsö (Hemsöborna, 1887), el la sveda originalo tradukita en Esperanton de Sten Johansson. Mondial, Novjorko 2005

Trovu ĝin en la UEA-katalogo.

Recenzo de Leif Nordenstorm.

Recenzo de Gunnar Gällmo.

 

Insulanoj de Hemsö estas la plej populara proza verko de August Strindberg, burleska kaj bunta rakonto pri la vivo de kelkaj insulanoj. Oni ofte priskribas ĝin kiel "sentendencan", kontraste al aliaj verkoj de Strindberg. Tio estas troigo. Ĝia ĉefa temo – rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj – estas ofta kaj grava temo en lia verkaro, kun Fraŭlino Julie (1888) kiel konata ekzemplo, kaj ankaŭ en lia vivo tio estis ripetiĝanta temo.

Ĉefa intrigo: Oni dungas Carlsson kiel novan ĉefserviston en terkultura kaj fiŝista bieno en la sveda insularo. Li estas efika persono, kiu ordigas ĉion, amikiĝas kun la mastrino, la vidvino Flod, sed malamikiĝas kun ŝia filo. Li amindumas kelkajn junulinojn sed edzinigas la vidvinon, kaj post multaj burleskaĵoj sekvas tre drama fino.    

Insulanoj de Hemsö grandparte baziĝas sur ĝenerala malŝato al strebuloj kaj parvenuoj. Strindberg sukcesis kombini la popolan suspektemon kontraŭ tiu, kiu volas grimpi el sia klaso, kun la superula malestimo al tiu, kiu ne restas tajloro ĉe sia laboro. La verkoj de Strindberg esprimas malsamajn ideojn, mondkonceptojn, ofte ekstremajn. En ĉi romano li certagrade provis ideojn socidarvinismajn. La homoj en ĝi strebas nur – pli-malpli sukcese – al personaj avantaĝoj. En la figuro Carlsson oni eble povas vidi skizon de niĉea "superhomo", kion li pli klare provis en sekvaj verkoj. Tamen Carlsson aperas ridinda, dum la pli malfruaj ekzemploj estas plejparte tragikaj.

En kelkaj scenoj la aŭtoro eble pentris per tro dika peniko, sed lia vigla tekniko pardonigas lin. Ĉiuj ĉefaj figuroj estas nuancitaj, plurdimensiaj, malgraŭ la burleska tono. En la plej centraj kaj memorindaj scenoj li sendube verkis per sia propra sango, kaj oni facile retrovas liajn vundajn lokojn.

Neniu alia pentris la pejzaĝon de tiu mara regiono kun tia trafeco kaj elokvento kiel Strindberg en Insulanoj de Hemsö. Estas mirinde imagi, ke ĉi tiujn precizajn scenojn li verkis ĉe Bodenlago, inter Alpoj!

Insulanoj de Hemsö havas tre riĉan vortaron. Temas ĉefe pri vortoj por konkretaj detaloj en la insulana vivo, kiuj tamen aperas en du roloj – parte proprasence, por krei kredindan medion, sed parte ankaŭ metafore. La aŭtoro uzis ĉiujn lokajn kaj fakajn specialaĵojn por krei apartan etoson de medio samtempe ĉiutageca kaj ekzota. La stilo estas popola, intence triviala, kun dialektaĵoj kaj misdiraĵoj pro manko de eduko aŭ lingvoscio. Oni povas amuzi sin kalkulante ekzemple erotikajn aludojn evidentajn aŭ kamuflitajn. Multaj el ili estis cenzuritaj en la unua eldono, sed jam en la unua paĝo Strindberg fieris pri unu, kiun la redaktoro ne komprenis!

Sten Johansson

Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj