Ligo al Beletra Almanako

Al La flava hundo

Al 100 plej legindaj tradukaĵoj

Al ĉefpaĝo Tradukita literaturo

 

Sten Johansson

Maigret pravas

La flava hundo, de Georges Simenon, el la franca tradukis Daniel Luez, Serio Mondliteraturo n-ro 14, eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2007, 120 p.

Maigret eraras, de Georges Simenon, el la franca tradukis Daniel Luez, Serio Mondliteraturo n-ro 17, eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2009, 128 p.

Georges Simenon inter 1929 kaj 1973 verkis pli ol 70 krimromanojn pri komisaro Maigret. Kvin el ili aperis ĉe Sezonoj en Esperanta traduko de Daniel Luez. La du lastaj el tiu kvinopo estas La flava hundo (Le chien jaune el 1931) kaj Maigret eraras (Maigret se trompe el 1953).

Estas interese konstati, ke jam en 1931 Simenon prezentis al ni esence la saman Maigret, kiun ni konas el pli malfruaj verkoj. La komisaro observas la personojn, iliajn interrilatojn, li ŝajne ne multe atentas teknikajn detalojn, alibiojn, spurojn, indicojn, sed klopodas ekkoni la historiojn, vivkondiĉojn kaj pensmanierojn de la homoj. La aŭtoro ne multe rakontas aŭ klarigas al ni, li simple invitas nin sur la scenejon, en la policenketon, li lasas nin vidi, aŭdi, flari kaj gustumi. Lia maniero prezenti scenojn kaj eventojn estas simpla kaj ŝparema. La homoj ŝajnas realaj, same kiel la medioj. Ofte la medio, la sezono kaj la vetero kvazaŭ akordiĝas kun la humoro de Maigret kaj kun la krimoj, pri kiuj li enketas.

En La flava hundo ni trovas nin en Bretonia urbeto, inter fiŝistoj kaj etburĝoj ne tre prosperaj, en pluva kaj venta novembro. Fone oni iom sentas la ekonomian krizon komence de la 30-aj jaroj. Kiel kutime en la romanoj de Simenon, la medio aperas tre klare per konkretaj detaloj. Temas pri ŝajne hazarda murdatenco kaj murdo, malantaŭ kiuj disvolviĝas pli fruaj kaj pli malnoblaj krimoj kaj komplotoj. En la emocia centro troviĝas juna kelnerino, kiu iele-trapele adaptas sian vivon al malfacilaj kondiĉoj. En ĉi frua romano oni eble trovas pli da spuroj el tradicia krimliteraturo, ol en postaj verkoj. La intrigo, kiu ĉe Simenon kutime relative simplas, ĉi tie estas iom pli komplika kaj implika. Kaj librofine Maigret kolektas ĉiujn suspektatojn en unu loko por prezenti la solvon de la kazo, kiel en klasika angla detektivromano.

Tiajn heredaĵojn oni apenaŭ trovas en Maigret eraras el la meza epoko de Maigret-romanoj. En ĝi nenio vere komplikas, krom eble la homaj mensoj. Temas pri virino murdita en burĝa Pariza domo, virino levita el la socia fundo fare de profesoro ino-vora. Ĉirkaŭ tiu profesoro kaj lia maniero uzi homojn, ĉefe virinojn, cirkulas la rakonto, kaj oni eventuale povus serĉi en tio eĉ aludojn pri la vivo de la aŭtoro. Komisaro Maigret senurĝe, iom post iom penetras en la rilatojn de homoj, rivelas la kaŝitajn sekretojn kaj neeviteble solvas la murdenigmon. La emfazo troviĝas ĉe la psikologio de la diversaj personoj, kiujn Simenon prezentas tre lerte, per iliaj agoj kaj diroj, trankvile perceptataj de komisaro Maigret. La eventoj okazas en diversklasaj Parizaj kvartaloj, kaj oni sentas tiujn mediojn same intense, kiel la marbordan Bretonion en La flava hundo.

En multaj romanoj de Simenon oni trovas trafajn bildojn pri la rilatoj inter homoj el malsamaj sociaj klasoj. Ni renkontas etburĝojn, verajn burĝojn, proletojn el la fundo de la socio, kaj tre ofte homojn, kiuj draste ŝanĝis socian pozicion. Tiujn diversajn flankojn de la homa vivo li prezentas trafe kaj kredinde. Tio validas ankaŭ pri la jenaj du romanoj. Sen iluzioj, tamen kun grajno da kompato, li prezentas la orgojlon de altklasuloj, la humilon aŭ ruzan falsecon de malaltklasuloj. Plurfoje oni rimarkas, ke komisaro Maigret pli glate interrilatas kun krimetuloj kaj putinoj ol kun la alta burĝaro – jes, al la unuaj li ofte eĉ montras pli da simpatio ol al la potenculoj. Tamen Simenon pentras bildon tute ne romantikan, sed senhipokritan kaj sufiĉe realisman, pri diversaj tavoloj de la socio. Esence Maigret ne eraras, sed plej ofte pravas!

La figuroj en la romanoj kutime ŝajnas plurdimensiaj individuoj, neniuj ŝablonuloj. La rakontoj estas ekscitaj, tamen kutime ne pro eksteraj dramoj, sed pro la iom-post-ioma malkovrado de homaj karakteroj kaj agoj.

La lingvaĵo de Simenon estas efika kaj senbalasta. Mankas en ĝi longaj, komplikaj frazoj, mankas altliteratura vortostoko. Daniel Luez plejparte bone replantas ĝin en Esperanto. La tradukoj legiĝas flue kaj senprobleme. Precipe la viglaj dialogoj, kiuj efektive okupas pliparton de la paĝoj, impresas nature, kvazaŭ oni aŭskultus verajn personojn. Escepto eble estas iom pezaj "estus -inta", kiuj kelkloke ripetiĝas. Jen kaj jen en la teksto oni trovas ankaŭ influojn de la franca originalo. Luez de temp’ al tempo ne elektas la plej kutiman Esperantan vorton, sed iun malofte vidatan. Eta listo de tiaj ekzemploj povus enhavi trepidi, oficino, poterno, livida, kompleksio, korizo, benigna, fiolo. Tamen, tiuj kelkaj maloftaĵoj ne ĝenas la legadon. Kiu ne ŝatas legi kun vortaro ĉemane, tiu tamen perdas nenion gravegan.

Ambaŭ libroj recenzataj ĉi tie aperas en tre zorga fizika vesto ĉe Sezonoj, kun plaĉaj kovriloj de Larisa Jakovleva. Mi rekomendas ilin al ĉiuj, kiuj ŝatas legi ekscitan rakonton, kiu ne nur distras, sed krome pensigas.