Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson

Selma Lagerlöf (1849-1912): La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige, 1906-07), el la sveda originalo tradukita en Esperanton de Sten Johansson. Fonto, Chapecó 2002. Ilustraĵoj de Bertil Lybeck.

Trovu ĝin en la UEA-katalogo.

Recenzo de Halina Gorecka.

 

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson estas verko kreita antaŭ jarcento laŭ mendo, por esti "legolibro pri la patrolando" en la elementaj lernejoj de Svedio. Dank' al la mirinda talento de Selma Lagerlöf ĝi iĝis fabelo ŝatata dum generacioj en multaj landoj.

Ĉefa intrigo: La adoleskulo Nils estas sorĉita de koboldo en "fingruleton" kaj akompanas aron da anseroj dum ilia printempa migrado tra Svedio ĝis la norda montaro. Aŭtune li same akompanas ilin suden. Dumvojaĝe li spertas aventurojn kaj aŭskultas fabelojn, kiuj rakontas pri diversaj regionoj, lokoj, bestoj kaj personoj de Svedio. Samtempe li evoluas de malica egoisto, kruela kontraŭ bestoj, en homon maturan kaj respondecan.

Legante La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson oni ekscias multon el la geografio kaj historio de Svedio, sed antaŭ ĉio oni amuziĝas kaj fasciniĝas per la multaj fadenoj, aventuroj kaj fabeloj, kiujn la aŭtoro kunpleksis en mirindan tutaĵon. Por kovri ĉiujn provincojn de Svedio, ŝi devis uzi konsiderindan sagacon por kaŭzi deviojn al la migrovojo de la birdoj. Tiuj devioj krome prezentas aron da ekscitaj aventuroj, kiuj kaptas la atenton de la junaj legantoj. La diversaj epizodoj tre ofte temas pri luktoj, bataloj, persekutoj, klopodoj liberiĝi kaj liberigi. Tiu luktado ne nur alportas eksciton, sed krome permesis al la aŭtorino enkonduki diversajn manierojn solvi konfliktojn.

La konstruo de la verko estas sufiĉe komplika. Granda parto konsistas el fabeloj, kiuj klarigas la aspekton kaj estiĝon de iu provinco. Ofte gigantoj rolas en tiuj, sed kiam oni pli detale ekzamenas ilin, vidiĝas sprita interpreto de geologiaj kaj kulturhistoriaj faktoj. Pluraj provincoj estas prezentataj el la birda perspektivo, kiel vidas ilin Nils Holgersson, rajdante sur ansero. Tria parto el la konstruo estas la aventuroj de Nils Holgersson, kiuj formas erojn de ĉeno el travivaĵoj, formanta lian evoluon de malica bubaĉo al juna homo kun granda respondeco. Kvare aperas la edifa kroma temo pri la vagado de Åsa Anseristino. En ĉiuj partoj plektiĝas amaso da informoj geografiaj, historiaj, biologiaj, geologiaj, medicinaj ktp. Kaj la mirinda talento de Selma Lagerlöf estis kunfandi ĉion ĉi en artaĵon, kie ĉiu ero estas natura parto de la tuto, kaj kie unuopa ero ofte ludas plurajn rolojn.

Eblas rigardi ĉi tiun verkon el longa vico da vidpunktoj. En nia epoko eble la ekologia perspektivo trovebla en ĝi estas inter la pli frapaj trajtoj, renkontata multloke. Selma Lagerlöf prezentis la rilatojn inter homoj kaj bestoj pliparte el la besta flanko. Alia temo aperanta estas la solidareco kaj respondeco inter generacioj.

Sten Johansson

Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj