Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj

Orm la Ruĝa

Frans G. Bengtsson (1894-1954): Orm la Ruĝa (Röde Orm, 1941), el la sveda originalo tradukita en Esperanton de Bertil Nilsson. Eldona Societo Esperanto, Malmö 1989.
Dua volumo: Hejme kaj en Oriento. Tradukis Sten Johansson. Eldona Societo Esperanto, Uppsala 2019.

Trovu ilin en la UEA-katalogo.

Recenzo de István Ertl en Esperanto 1992.

 

Frans G. Bengtsson (1894-1954) estis elstara eseisto pri historiaj kaj literaturaj temoj. Li ankaŭ verkis beletre, kaj prozon kaj poezion. Lia plej grava sukceso estis la historia romano Orm la Ruĝa (Röde Orm, 1941 kaj 1945) pri aventuroj en la vikinga epoko. Ties plej konata unua parto aperis en esperanta traduko de Bertil Nilsson.

Ĉefa intrigo: La protagonisto Orm kiel junulo estas kaptita de vikingoj kaj senvole partoprenas en rabekspedicio al okcidenta Eŭropo. Sekvas amaso da aventuroj. Interalie li iĝas sklavo kaj remisto ĉe la Andaluzia reganto Almansur, de kie li fuĝas post jaroj kaj revenas al Danio, kie okazas famega epizodo dum Jula festenado ĉe la dana reĝo Harald. Sekvas ekspedicio al Anglio, kie li kristaniĝas, edziĝas al filino de Harald kaj revenas al sia hejma provinco Skanio. La dua volumo enhavas interalie ekspedicion al la nuntempa Ukrainio.

Orm la Ruĝa estis granda sukceso inter la legantoj kaj fariĝis sveda klasikaĵo. Ĝi estas tradukita en minimume 24 lingvojn. Ĉe historiistoj kaj literaturistoj oni rigardis ĝin iomete de supre, senkaŭze laŭ mia opinio. Ĝi leviĝas alte super la nivelo de ordinaraj historiaj aventuroj. Ne hazarde ĝi estas unu el malmultaj svedaj romanoj, kiuj kreis "vortojn kun flugiloj". Antaŭ ĉio ĝi estas tre amuza. Kompreneble ĝi desegnas romantikan bildon de kruela tempo. La aŭtoro miksas historiajn personojn kun herooj el islandaj sagaoj kaj kun siaj propraj herooj. La vikinga epoko ja foje estis uzata por naciismaj celoj, sed Bengtsson sukcesis en nigra tempo verki romanon tolereman kaj neŝovinisman. La lingvo de la romano estas antikveska, kion la aŭtoro atingis per simplaj rimedoj. Grandparte li estas influita de la lingvo de antikvaj islandaj sagaoj.

Oni povus atendi malfacilaĵojn interpreti tian iom arkaikan lingvaĵon en lingvo kun nur centjara historio. Bertil Nilsson laŭ mia juĝo sukcesis tre bone.

Povas esti, ke Orm la Ruĝa plej multe amuzas skandinavojn, kiuj rekonas la homojn, lokojn kaj etoson. Sed mi kredas, ke ĝi povas interesi kaj amuzi ankaŭ homojn el aliaj landoj, ĉar la vikingoj ja ekspediciis vaste, kaj ilia famo estas eĉ pli vasta.

Oni iam demandis la aŭtoron, kion li celis per la romano. "Nu, nenion tre mirindan", li respondis. "Mi simple volis verki libron legeblan, kiun homoj ne volos tuj forĵeti, tute sen literaturaj pretendoj. Ion similan al Odiseado aŭ La tri muskedistoj."

Ne hazarde tiu komento pensigas pri la drastaj kaj humuraj dialogoj en Orm la Ruĝa.

Sten Johansson

Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj