Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj

Sep fratoj

Aleksis Kivi (1834-1872): Sep fratoj (Seitsemän veljestä, 1870), el la finna originalo tradukita en Esperanton de Ilmari Ekström sub la respondeco de Vilho Setälä. Vilho Setälä, Helsinki 1947.

Trovu ĝin en la UEA-katalogo.

 

Aleksis Kivi (Alexis Stenvall) estis filo de vilaĝa tajloro en paroĥo norde de Helsinko, sed frekventis mezlernejon en Helsinko por iĝi pastro. Anstataŭe li iĝis pioniro de la finnlingva literaturo. Li verkis kelkajn dramojn, multajn poemojn kaj la romanon Sep fratoj. Dum sia vivo li dependis de mecenatoj, kaj li mortis nur 38-jara.

La romano Sep fratoj estas verkita en preskaŭ teatraĵa formo, kie priskriboj de la scenejo alternas kun ampleksaj interparoloj de la fratoj, skribitaj kiel teatraj dialogoj. Tiuj estas drastaj, kelkfoje burleskaj. Kiel tuto la romano estas edifa verko pri la evoluo de sovaĝaj junuloj en respondecajn civitanojn. Tamen ĝia ĉefa valoro estas la humura prezento de tiuj sovaĝaj malcedemaj knaboj.

Ĉefa intrigo: Sep fratoj, posedantoj de arbara bieno, orfiĝas kaj trafas en kverelojn kun la ĉirkaŭa socio. Interalie ili (kun escepto de la plej juna) ne sukcesas lerni legi kaj do fuĝas el la edukado. Kiam ili (ĉiuj krom unu) svatiĝas al najbara junulino, ŝi malakceptas ilin. Ili decidas forlasi la bienon kaj rifuĝi en la arbaro, vivante laŭ sia plaĉo per ĉasado, sen civilizo. Okazas diversaj aventuroj, sed plejparte interparoloj amikaj, filozofiaj kaj disputaj inter la fratoj. Pro malzorgo forbrulas en Kristnaska vespero la arbara hejmo de la fratoj, kombinita saŭno kaj loĝdomo, kaj ili devas savi sin en nuraj ĉemizoj tra nokta neĝo. Tamen ili ne rezignas, sed provas duafoje, pli sukcese. Inter la aventuroj oni memoras grandan buĉadon de kvardeko da koleraj bovoj. Alifoje okazas batalo kontraŭ junuloj de la vilaĝo. Eĉ sporton ili praktikas, en fomo de diskobatado.

Ĉiu frato havas sian karakteron. Oni memoras precipe la plej aĝan Juhani, aŭtoritatema, nefleksebla, flamiĝema, maldiplomatia, kaj la plej junan Eero, lia malo, spitema, mokema, inteligenta kaj ironia. La cetera kvinopo konsistas el la prudenta Aapo, la forta Tuomas, la religiema Simeoni, la simplanima, proverbema Timo, la plej soliĝema kaj arbarema Lauri, kiu unua vekas la ideon rifuĝi en la arbaro. Fine la fratoj tamen revenas al la socio kaj akceptas ties konvenciojn kaj vivmanieron. Pro tio la fino de la romano estas malpli amuza ol la cetero, kun malpli da viglaj dialogoj kaj pli da edifa rakontado pri la prosperado de la sepopo.

Kvankam la teatraĵoj de Kivi estis bone akceptataj, la romano je sia apero en 1870 ne estis aprezata de la kritiko, ĉar oni trovis ĝin tro kruda, eĉ ofenda misprezento de la finna popolo. Por la aŭtoro tio signifis teruran elreviĝon, kaj li baldaŭ mense malsaniĝis kaj mortis. Kun la paso de tempo lia romano tamen akiris firman rolon de mejloŝtono en la evoluo de finnaj lingvo, literaturo kaj nacia konscio. Ĝi estas tradukita al pli ol tridek lingvoj.

Sten Johansson

Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj