TTT-ejo de UEA

Ĉu seksobsedo aŭ sinmoko?

La dekdu noktoj de Satano. Emiano Imby (K. Kalocsay). Svisio: Kooperativo de Literatura Foiro, 1990. 129p. 2lcm. 49,80 gld.

"Tiu ĉi libro estas naŭzige erotika kaj ofende blasfema", informas nin la antaŭprezento de Gaston Waringhien. Nu, se vi ne kredas ke erotiko estas naŭziga nek ofendiĝas pro blasfemo, vi povos legi la libron. Aliuloj estas avertitaj.

La verko dividiĝas je du partoj: dekdu-kanta poemo La eksmonaĥino kaj longa novelo La dektria nokto. Ili rakontas la amon - aŭ preferdire poseditecon - de viro je mistera virino, amo kiu kondukos lin ĝis morto. Kalocsay mirigas nin per sia brila versarto kaj elstara verkteĥniko. Sed tiu ĉi malfrua verko malpli tuŝas nin ol La libro de amo, kvankam multo en ili similas stile kaj teme. Fakte, ŝajnas al mi ke mankas ĉi tie la tenereco de la unua verko, per kiu amoro kaj amo estis ja pasiaj sed restis homaj.

La dekdu noktoj de Satano reale riskas ŝoki prudulojn kaj piegulojn, ĉar la lingvaĵo estas krude pika - kaj la "teologio" ne ekzakte laŭ nia junaĝa kateĥismo. Tial certe Kalocsay ne publikigis ĝin dum sia vivo, kaj lia vidvino kaŝis ĝin en tirkesto dum dek tri jaroj . Kaj unue mi havis impreson ke temas pri ia adoleska seksobsedito por kiu virino estas nur amor-objekto, por kiu, laŭ propra diro, ". . . en la mondperplekso / estas feliĉo sola: la ĝuo de la sekso . . .". Poste, mi rimarkis la etajn ekbrilojn de ironio kaj sinmoko kiuj savas ĉion. Kion mi unue interpretis sardona mi poste komprenis burleska - do ne ikonoklasta, sed nur "erotikla". Ankaŭ en la novelo oni konstatas tion; la lingvo Esperanto mem fariĝas bervale grava parto de la rakonto.

Kaj ĉiuj kiuj kongresis aŭ alimaniere partoprenis esperantistan vivon, ja scias ke Esperanto mem estas afrodizia.

R. Cash (Francio)

 

Reen al:

La dekdu noktoj de Satano Kálmán Kalocsay Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo