TTT-ejo de UEA

Poemkolekto nur parte sukcesa

"Trilingva landlim’", de Peter Browne (Petro Braŭn)

 

Naskiĝinte en Teksaso, Peter Browne (aŭ Petro Braŭn, 1957) parolas kaj verkas flue en la angla, en esperanto kaj en la hispana, kiun li instruas universitate proksime de la uson-meksikia landlimo. De li jam aperis en esperanto la mem-eldonaj "Amerika skizlibro" (rakontaro, 1996) kaj "Vagabonde" (poemaro, 1998), kiujn mi ne konas; kompense mi tralegis tri poemlibrojn liajn en la hispana lingvo, kiujn antaŭ pluraj jaroj li donacis al mi (tia nia mondeto!), plus multajn el liaj poemoj aperintaj en diversaj revuoj, ĉefe en "Fonto".

Ĉi-foje li prezentas 30-paĝan poemareton en la samaj tri lingvoj. Oni povus sin demandi ĉu temas pri tradukoj el unu el ili en la aliajn du, ĉu pri plurlingva verkado. La esperantajn versiojn mi nomus tradukoj, ne nur ĉar almenaŭ duono el tiuj poemoj jam aperis en la menciitaj hispanlingvaj volumoj (de 1996-1997), sed ankaŭ ĉar la versoj en esperanto sonas malpli flue kaj poezie ol tiuj en la hispana (pri la angla mi preferas ne juĝi). Ne nur kiel sonas versoj laŭvorte tradukitaj, sed ofte ankaŭ eĉ malpli precize, al kio kontribuas ekzemple la ne plu surpriza emo de Browne prefiksigi sufiksojn. Oni komparu la verson "malgraŭ ties fika eg-petrolo" kun la alilingvaj "with all his bloody petroleum" aŭ "con todo su puto petróleo"; solvo simila al "kun sia tuta merda petrolo" impresus pli trafe kaj nature.

Ĉi poemareto nur parte kaj supraĵe montras poeton atentinde latentan. Pli vasta kompilo de liaj esperantlingvaj poemoj (prefere post fundaj revizio kaj eĉ reverko) montrus pli diverse kaj intense la verkistan emon de Browne al i.a. pejzaĝoj kaj homoj translimaj; al senfinaj pratempoj kaj praspacoj; al la nuntempa usona politiko; al la (por gringo*) ekzota belo de certaj meksikaninoj…

Jorge Camacho (Hispanujo-Tajvano), 10.1.2007

*) gringo – alnomo al fremduloj loĝantaj en la hispanida Ameriko; ĉefe aplikata al usonanoj.

 

Reen al:

Trilingva landlim’ Petro Braŭn Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo